20 – Iu gesto de F-ino Stangerson.
- ?u vi rekonas min, sinjoro ? demandis Rultabio al la ?entlemano.
- Perfekte, respondis Arturo Ranco. Mi rekonis vin kiel la knabeton de la bufedo (karmezina viza?o de Rultabio pro kolero pro titolo de knabeto). Kaj mi malsupreniris de mia ?ambro por veni premi al vi la manon. Vi estas gaja knabeto.
Etendita mano de la usonano; Rultabio malsulki?as, ridante premas la manon, prezentas min, prezentas Sron Arturon-Vilhelmon Rancon, invitas lin partopreni en nia man?o.
- Ne, dankon. Mi tagman?as kun Sro Stangerson.
Arturo Ranco perfekte parolas nian lingvon, preska? sen ak?ento.
- Mi kredis, sinjoro, ne plu havi la plezuron revidi vin; ?u vi ne devis forlasi nian landon la morga?on a? la postmorga?on de la akcepto en la Elizeo ?
Rultabio kaj mi, ?ajne indiferentaj pri ?i tiu konversacio de renkonti?o, tre atente stre?is la orelon al ?iuj paroloj de la usonano.
La violete rozkolora viza?o de la viro, liaj pezaj palpebroj, kelkaj nervaj tikoj, ?io elmontras, ?io pruvas la alkoholulon. Kiel ?i tiu fiulo estas la kunman?anto de Sro Stangerson ? Kiel li povas esti intima kun la famkonata profesoro ?
Mi devis ekscii, kelkajn tagojn pli poste, de Frederiko Larsano – kiu estis, kiel ni, surprizita kaj scivola de la ?eesto de la usonano en la kastelo, kaj dokumentis sin - ke Sro Ranco fari?is alkoholulo nur ekde dekkvinkelke da jaroj, tio estas, ekde la foriro el Filadelfio de la profesoro kaj de lia filino.
En la epoko kiam la Stangersonoj lo?is en Ameriko, ili konati?is kaj ofte vizitadis Arturon Rancon kiu estis unu el la plej distingitaj frenologoj en la Nova Mondo. Li sukcesis, dank' al novajn kaj sagacajn eksperimentojn, transigi grandegan gradon al la scienco de Gall kaj de Lavater. Fine, necesas memorteni profite al Arturo Ranco kaj por klarigo de tiu intimeco kun kiu li estis akceptita en la Glanejo, ke la usonona scienculo iam faris grandan komplezon al Fino Stangerson, haltigante, riske de lia vivo, la neregeblajn ?evalojn de ?ia veturilo. Estis e? probable ke, sekve de tiu evento, ia amikeco dummomente ligis Arturon Rancon kaj la filinon de la profesoro; sed nenio supozigis, en ?io ?i, la plej malgrandan amhistorion.
Kie Frederiko Larsano ?erpis siajn informojn ? Li tute ne diras tion al mi; sed li ?ajnis preska? certa pri tio kion li anta?metis.
Se, ?e la momento kiam Arturo Ranco venis kuni?i al ni en la gastejo de la "?efturo", ni konus ?i tiujn detalojn, ver?ajne ke lia ?eesto en la kastelo estigus nin malpli scivolajn, sed ili ?iaokaze farintus nur "pliigi la intereson" kiun ni havis por ?i tiu nova persono. La usonano devis esti kvardekkvinkelkjara. Li respondis tre nature al la demando de Rultabio :
- Kiam mi eksciis pri la atenco, mi prokrastis mian reiron al Usono; mi volis certi?i, anta? ol foriri, ke Fino Stangerson tute ne estis morte trafita, kaj mi reiros nur kiam ?i estos plene resanigita.
Arturo Ranco tiam kondukis la konversacion, evitante respondi kelkajn demandojn de Rultabio, sciigante nin, sen tio ke ni petis tion al li, siajn proprajn ideojn pri la dramo, ideojn kiuj tute ne estis for, la? tio kion mi povis kompreni, de la ideoj de Frederiko Larsano mem, tio estas ke la usonano, li anka?, pensis ke Sro Roberto Darzak "iel estas koncernita en la afero".
Li ne nomis lin, sed tute ne bezonis esti erudiciulo por ekkompreni tion kio estis funde de sia argumentado. Li diras al ni ke li sciis la klopodojn fare de la junulo Rultabio por sukcesi malplekti la konfuzitan implika?on de la dramo de la "Flava ?ambro". Li raportis al ni ke Sro Stangerson informis lin pri la eventoj kiuj okazis en la "neklarigebla galerio". Oni divenis, a?skultante Arturon Rancon, ke li klarigis ?ion per Roberto Darzak. Plurfoje, li beda?ris ke Sro Darzak ?uste estu "for de la kastelo" kiam okazis tiel misteraj dramoj en ?i, kaj ni ekkomprenis la aludon. Fine, li esprimis ?i tiun opinion ke Sro Darzak estis "tre bone inspirita, tre lerta", mem lo?igante surloke Sron Jozefon Rultabion kiu tute ne malsukcesus - iu tagon a? alian - malkovri la murdinton. Li eldiris ?i tiun lastan frazon kun videbla ironio, stari?is, salutis nin kaj eliris.
Rultabio, tra la fenestro, rigardis lin malproksimi?i kaj diris :
- Stranga individuo !
Mi demandis al li :
- ?u vi kredas ke li tranoktos en la Glanejo ?
Je mia konsterni?o, la juna reportero respondis "ke tio estis tute indiferenta al li".
Mi preterpasos la uzon de nia posttagmezo. Ke sufi?u al vi scii ke ni iris promeni en la arbaroj, ke Rultabio kondukis min al la groto de Sankta-?enoveva kaj ke dum tiu tuta tempo, mia amiko afektis paroli al mi pri tute alia?o ol tion kio turmentis lin.
Tiel la vespero alvenis. Mi tute miris vidi la reporteron fari neniun el ?i tiuj aran?oj pri kiuj mi atendis. Mi rimarkigis tion al li kiam, en la veninta nokto, ni trovi?is en lia ?ambro. Li respondis al mi ke ?iuj liaj aran?oj jam estis faritaj, kaj ke la murdinto ne sukcesis, ?i-foje, eskapi lin. ?ar mi esprimis kelkan dubon, rememorigante al li la malaperon de la viro en la galerio, kaj komprenigante ke la sama fakto povus renovi?i, li rebatis : "ke li vere esperis tion, kaj ke estis ?io kion li deziris tiun nokton". Mi tute ne insistis, proprasperte sciante kiel mia insisto estintus vana kaj malkonvena. Li konfidis al mi, ke ekde la komenco de la tago, per sia zorgo kaj tiuj de la gepordistoj, la kastelo estis gvatata tiel ke neniu kapablu alproksimi?i al ?i sen ke li estu informita de tio; kaj ke, en la okazo se neniu venus de ekstere, li estis tre trankvila pri ?io kio povis koncerni "tiujn de interne".
Estis tiam la sesa kaj duono ?e la horlo?o kiun li eltiris el sia ve?topo?o; li stari?is, signis min sekvi lin, kaj sen fari ian ajn singardon, sen e? provi mildigi la bruon de siaj pa?adoj, sen rekomendi al mi silenton, li kondukis min tra la galerio; ni atingis la rektan galerion kaj sekvis ?in ?is la inter?tuparo de la ?tuparo, kiun ni transiris. Ni tiam da?rigis nian pa?adon en la galerio, "maldekstra alo", preterpasantaj anta? la apartamento de la profesoro Stangerson. ?e la ekstremo de ?i tiu galerio, anta? ol alveni al la ?efturo, trovi?is ?ambro kiu estis la ?ambro okupita de Arturo Ranco. Ni sciis tion ?ar ni tagmeze vidis la usonanon ?e la fenestro de ?i tiu ?ambro, kiu rigardis al la honorkorto.
La pordo de tiu ?ambro estis la?lar?e de la galerio ?ar la ?ambro baris kaj ?esigis la galerion ?e tiu flanko. Resume la pordo de tiu ?ambro estis ?uste fronte al la orienta fenestro "kiu trovi?is ?e la ekstremo de la alia rekta galerio, dekstra alo, tie kie anta?e Rultabio lokis ul?jon Jakobon. Kiam ni turnis la dorson al tiu pordo, tio estas kiam oni eliris el tiu ?ambro, "ni vidis sinsekve la tutan galerion" : maldekstra alo, inter?tuparo kaj dekstra alo. Estis, memkompreneble, nur la turnanta galerio de la dekstra alo kiu oni tute ne vidis.
- ?i tiu turnanta galerio, diris Rultabio, mi destinas ?in al mi. Vi, kiam mi petos tion al vi, vi venos loki vin ?i tie.
Kaj li enirigis min en triangularan malluman kameron, prenita de la galerio kaj oblikve lokita maldekstre de la pordo de la ?ambro de Arturo Ranco. De ?i tiu ka?angulo, mi povis vidi ?ion kio okazis en la galerio tiel facile kvaza? mi estus anta? la pordo de Arturo Ranco kaj mi anka? povus atenti al la pordo mem de la usonano. La pordo de ?i tiu kamero, kiu devis esti mia observloko, estis provizita de netravideblaj vitroj. Estis luma en la galerio kie ?iuj lampoj estis lumigitaj; estis malluma en la kamero. Tie estis elektinda ejo por spiono.
?ar, kion mi faris tie, krom ofico de spiono ? de malsupera policano ? Mi certe mal?atis tion; kaj, krom miaj naturaj instinktoj, ?u ne estis la digno de mia profesio kiu malkonsentis tian metamorfozon ? Vere, se mia ?efadvokato vidus min ! se oni scii?is pri mia konduto, en la Ju?ejo, kion dirus la Konsilio de la Ordeno ? Rultabio ja e? ne suspektis ke povus veni al mi la ideon rifuzi al li la servon kiun li petis al mi, kaj fakte, mi tute ne rifuzis ?in al li : unue ?ar mi timis esti rigardata de li kiel malkura?ulo; poste ?ar mi pripensis ke mi ?iam povis aserti ke estis permesita al mi elser?i ?ien la veron kiel amatoro; fine ?ar estis tro malfrue por tiri min el tio.
Kial mi havis ?i tiujn skrupulojn pli frue ? Kial mi ne havis ilin ? ?ar mia scivolemo estis pli forta ol ?io. Plie mi povus diri ke mi estis kontribuonta por savi la vivon de virino; kaj tute ne estas profesiaj reglamentoj kiuj povu malpermesi tiel noblan intencon.
Ni revenis tra la galerio. Kiam ni alvenis anta? la apartamento de Fino Stangerson, la pardo de la salono malfermi?is, pelita de la ?efservisto kiu servis vesperman?on ?e la tablo (Sro Stangerson vesperman?is kun sia filino en la salono de la unua eta?o ekde tri tagoj), kaj ?ar la pordo restis duonmalfermita, ni perfekte vidis Finon Stangersonon kiu, profitante de la foresto de la servisto kaj de tio ke lia patro estis klininta por pluki objekton kiun ?i ?us faligis, "haste ver?is la enhavon de fiolo en la glaso de Sro Stangerson".
Last edited: 01/07/2018
Add a comment