La franca originala teksto troviĝas ĉe la ligilo : https://fr.wikisource.org/wiki/Le_Vieux_de_la_montagne
Krom se vi estas fama spertegulo, vi ne povas aserti ke vi konas la tutan vortaron.
Tial mi ankoraŭ aldonas tiujn 2 ligilojn :
-Tute Esperante, en PIV : http://vortaro.net/
-Plurlingve kun Esperantaj difinoj : http://www.reta-vortaro.de/revo/
Kaj plie, mi tiufoje aldonas mallongan leksikonon ligita al tiu ĉi romano.
Damtabulece : Aranĝita laŭ tabulo por ludi damojn.
Enmemiĝi : Sin turni al interna penso, forgesante la ĉirkaŭan mondon kaj cirkonstancojn.
Frondornamaĵo : Desegnaĵo prezentanta branĉojn, foliojn, florojn aŭ arabeskojn.
Genlinio : Idaro; semo, hereda linio, gena linio.
Kavalirigi : Fari iun kavaliro dum ceremonio dum kiu oni donacas al li armilojn.
Kvazaŭhomo : Manekeno, ĉifonfiguro.
Paŝtpago : Pago por rajto paŝtigi brutaron.
Rababo : Kord-instrumento de Proksima Oriento.
Sinjorido : Titolo de ĝentileco por filo de mastro.
Ŝnurpasamento : Plektita ŝnureto uzata por orname ligi.
Velsono : Konsonanto (k, g, ĥ,…), produktata per fermo aŭ malvastigo de la buŝkanalo per alproksimigo de la langa dorso al la palata velo.
Voltei : Plenumi rondiran turnon kiun rajdanto trudas al sia ĉevalo.