(FrV = En la franca versio).
Abu Abd-Alaho (Boabdilo) (FrV : Abou Abd-Allah (Boabdil)) : Ambasadoro sendita de Raŝido al-Dino al réĝo Amalriko.
Amalriko (FrV : Amaury) : Trideksesjaraĝa reĝo de la kristana reĝlando de Jerusalemo.
Baldueno (FrV : Baudouin) : Reĝo kaj mortinta frato de Amalriko.
Dabbuso (FrV : Dabboûs) : Maljunulo kun nigra vizaĝo kaj blanka barbo, ĉambelano de Raŝido al-Dino.
Eŝiro de Galileo (FrV : Eschive de Galilée) : Honorita patrino de grandnombra idaro.
Galtero de Tiberiado (FrV : Gautier de Tibériade) : Princo de Galileo kaj plejaĝa filo de Eŝiro. Li estas ankaŭ nomita Galtero de Falkenbergo aŭ Galtero de Mesnilo. Li sin montras malmodesta kaj malŝparema.
Gazileho (FrV : Gazileh) : Juna princino kaptita de Raŝido al-Dino, nevino de la princo de Hamao.
Homfrŭo el Torono (FrV : Homphroy du Toron) : Dekokjara filo de Stefanino, konestablo de la reĝo Amalriko.
Hugo de Cezareo (FrV : Hugues de Césarée) : Tre juna, severaspekta kavaliro, malmulte simila al la aliaj kavaliroj.
Maljunulo de la Monto (FrV : Vieux de la Montagne) : Raŝido al-Dino, princo de la Sep Montoj.
Milono de Plansio (FrV : Milon de Plancy) : Kuzo kaj seneskalo de la reĝo.
Naharo (FrV : Nahâr) : Juna sklava amikino de Gazileho, kiu akompanas ŝin.
Odono de Sankta Amando (FrV : Odon de Saint-Amant) : Ĉefmastro de la ordeno de la Templanoj.
Princino Sibilo (FrV : Sybille) : Filino de la reĝo.
Princo de Hamao (FrV : Prince de Hama) : Praonklo de Gazileho
Rajmondo de Tripolo (FrV : Raymond de Tripoli) : Grafo kaj nova edzo de Eŝiro.
Raŝido al-Dino (FrV : Raschid ed-Din) : Princo de la Sep Montoj famigita sub la nomo de Maljunulo de la Monto.
Stefanino de Napluso (FrV : Estiennette de Naplouse) : Tridekdujara vidvino de Homfrŭo kaj reedziniĝinta al Milono.
Urbano (FrV : Urbain) : Tre juna, naiva kaj petola eskviro de Hugo.
Vilhelmo (FrV : Guillaume) : Granda kanceliero de la reĝlando, kaj episkopa ĉefdiakono de Tiro.