- Hejmo
- La Maljunulo de la Monto (Judith Gautier).
- Ĉapitro 15.
Ĉapitro 15.
Raŝido al-Dino, kun ponardo enmane, staris apud la lito sur kiu Hugo de Cezareo kuŝis senmove. Apoginte sin per genuo sur la rando de la lito, kun krucitaj brakoj subpremantaj sian malamon, kun fiksitaj pupiloj, la profeto rigardadis la kavaliron.
- Jen do li, li pensis, tiu kiu triumfas super mi ! La unua homo kiu venkis min ! Kia infana scivolemo instigas min tiel ekzameni lin ? Ĉu estas por malkovri en liaj trajtoj la sekreton de lia venko ? Eble !… Nu, mi nenion pli vidas sur ĉi tiu vizaĝo ol tromaltiman ardon de juneco, en ĉi tiuj flekseblaj membroj, nur gracion kaj forton. Sed sur la glata, blanka frunto, mi distingas neniun el tiuj signoj kiuj rivelas genion, neniun el tiuj suverenaj sulkoj de la penso, nenion el tiu luma signo per kiu Dio markas la regantojn de la mondo. Ne; sed tie mi povas legi la esprimon de pasia sindonemo, de infaneca naiveco, de sinforgeso, kiu havigas al ĉi tiu viro amon, dum al mi, oni nur omaĝas min.
Ha ! Mi volis esti pli ol mortonto ! Per la forto de mia pensado, mi leviĝis super miaj proksimuloj; mi superis ilin per scienco; dank’al soleco, mi plenigis la mondon per mia renomo; dank’al deteniĝo, mi posedis ĉion. Nenio plu atingis min de la mizeroj de ĉi sube… Kaj jen, tiel kiel ribelema filo, mia koro, tiel bone subpremita, kiu subite deĵetas la jugon por batadi kaj suferi kiel ordinara koro ! Tial defalinte de mia altrangeco, mi egalas al unua renkontito, eĉ malpli ol li, ĉar oni preferas lin ol mi.
Ĉu vere eblas ? Mi envias ĉi tiun soldaton ! Mi ĵaluzas lin !… Mi, ĵaluza !… Ĉu eblas ke mi malamas lin ĝis voli tranĉi lian gorĝon per miaj manoj ?… Jes ! Jes ! Estas tiel. Mi ne plu regas la implikitecon de miaj pensoj : mi ĉeestas en ĝi kiel senpova kuracisto kiu analizas sian propran agonion. Oni tute ne kontraŭstaras plagon. Necesas lasi ĝin elĉerpi sian tutan koleron antaŭ ol morti aŭ resaniĝi. Resaniĝi ?… Ĉu eĉ la malbono elverŝis en mi sian tutan venenon ? Ne; mi ja scias tion, ĝi ankoraŭ estas nenio. Mi ŝatus, mortigante ĉi tiun viron kelkajn horojn pli frue, eskapi la malfeliĉaĵon. Mi ne devas tion, restas al mi vidi ĉi tiujn geamantojn unu apud la alia, spioni iliajn konfesojn kaj iliajn ekzaltiĝojn… Tiam eble, la troo de kolero kaj honto, kiel la ekbato de la dronanto kiu tuŝas la fundon de la akvo, resuprenirigas lin, elĵetos min el ĉi tiu frenezo.
Nu !… Tio devas esti… Mi volas tion. Baldaŭ li vekiĝos el sia ebrieco, ankoraŭ plena de malvigleco. Ŝi venu do ! Ŝi suferigu al mi ĉi tiun inferan horon, paradizan horon por ili, la solan ! Ĉar nek li nek ŝi vidos la finon de ĉi tiu tago.
Malrapide, li remetis la ponardon en la ingon alkroĉitan ĉe sia zono kaj, post lasta senindulga ekrigardo ĵetita al sia malamiko, li malproksimiĝis.
Hugo iom post iom rekonsciiĝis, kaj liaj rigardoj, ankoraŭ malklaraj, pigre vagis ĉirkaŭ li, sur la arboj kaj floroj, sur la porfira fontano el kiu ŝprucis garboj da rozakvo, kaj ili haltis, kvazaŭ blindumitaj, sur la alta aperturo de duoncirkla pordo, fermita de gaza kurteno kiu de supre suben flagris per scintilado de juvelŝtonoj.
Samtempe, Gazileho estis alkondukata kun Naharo en tiun parton de la ĝardenoj kiun ŝi ne konis, kaj kiam ili atingis la fontanon de rozakvo, oni lasis ilin liberaj.
La juna princino, incitita kaj febra, sidiĝis sur la polurita putrando, lasante la fajnan polvon de la akvogarboj malvarmigi siajn brulantajn vangojn.
- Kial oni pelis nin al ĉi tiu flanko ? ŝi diris. Ĉu estas ĉi tie kie mi devas morti ? Kial tiel atendigi min ? La tigro almenaŭ disŝiras sian predon tuj kiam ĝi kaptis ĝin, kaj malŝatas ĉi tiun kruelan ludon de kato kun muso.
- Ha ! Ne tiel spitu la mastron per tiaj ofendegaj paroloj, ekkriis Naharo. Li aŭdas ilin ĉiujn. Prefere provu cedigi lin.
- Kondiĉe ami lin, eble ? Ne, morti pli bone plaĉas al mi.
- Kiam per unu vorto vi povus esti pli ol reĝino !
- Vi eraras, Naharo, estas tro malfrue. Eĉ se mi eldirus ĉi tiun vorton, la profeto ne indulgus. Ĵaluzo hodiaŭ flamigas lin kaj ŝanĝas lian amon en malamon. Kaj kiel li, Dio, efektive povus pardoni esti forlasita favore al mortonto ?
- Nu, kie estas ĉi tiu mortonto ? Kion li provis por liberigi vin ?
- Plaĉu al Dio ke li nek vidis ĉi tiun signalon, nek riskis ian sangan malsaĝaĵon…
- Gazileho !…
Hugo jam estis ĉe ŝiaj piedoj. Ambaŭ, senspiraj, senvoĉaj, ili freneze ĉirkaŭpremis unu la alian, manĝante unu la alian per la rigardo. Naharo, tute tremante, rigardis ilin.
- Li ! Estas li ! ŝi murmuris. Ĉio estas perdita nun ! Ha ! Kian malsaĝecon mi faris alvokante lin !
Gazileho, ŝanceliĝanta, falintus se Hugo ne retenintus ŝin en siajn brakojn. Malrapide, ŝi provis kvietiĝi, liberigi sin.
- Kiel estas strange, ŝi diris, mi estis forta kontraŭ malfeliĉo, kaj ĝojo preskaŭ svenigas min… Ĉu vi ploras ? Mia kavaliro !
- Ha ! Ili estas miaj unuaj larmoj, li diris; la subiteco de feliĉo ŝiras ilin el mi !
- Revidi vin, mi ne kredis tion !
- Ĉu vere eblas ? Dum mi tiel arde alvokis vin, vi deziris mian ĉeeston ?
Sed Gazileho, terurata, ŝiris sin el liaj brakoj.
- Ĉu mi diris tion ? ŝi ekkriis, ĉu mi deziris vian morton ?
- Mian morton !… Ho ! Kio okazas ? Ĉu mi kolerigis vin ?
- Ĉu vi povas forkuri de ĉi tie ?… Kiel vi alvenis ĉi tien ?
- Nigra nokto kuŝiĝas sur miaj memoroj, li diris; mi nur scias ke vi estas mia tuta vivo kaj ke ĝi atingis sian celon ĉar mi estas apud vi. Kiel mi venis, kia estas ĉi tiu loko, mi ne scias. Kio gravas ?… Koncerne fuĝi, se tio malproksimigas min de vi, sugesti tion estas moko.
Gazileho, senkonsila, tordetis al si la brakojn.
- Ve ! Kial mi sukuris vin kiam via mortanta voĉo alvokis min ! Kial mi ne lasis vian tutan sangon florumi la grundon, kiel bedo de rozoj, anstataŭ haltigi la fuĝanton, refermi ĝian malliberejon ? Ĝi denove fluis, ĉi tiu nobla sango, ĝis la arda kaj fiera koro, kiu rekomencis pulsi, kaj kiun mi hodiaŭ altiras sub la ponardon.
- Kiel vi ne komprenas ke milfoje pli bone plaĉas al mi morti por vi ol vivi sen esti revidinta vin ?
Sed Naharo sin ĵetis inter ilin.
- Ha ! Forlasu ĉiujn ĉi tiujn flatajn parolojn, ŝi diris, kaj pensu ke vi venis por savi ŝin. Vi vere estas heroo, ĉar vi sukcesis eniri ĉi tien. Do, faru ion.
- Parolu ! Parolu ! diris Hugo atenteme. La nebulo kiu kovras mian memoron, estas kvazaŭ trapikita de fulmoj.
- De supre de la turo, ŝia blanka vualo sciigis al vi ŝian senhelpecon…
- Jes ! Jes ! Provizita de miaj armiloj, mi sturmas; mia ĉevalo sinkas en la abismon, dum mi, mirakle, eskapas al falo. Mi suprengrimpas, mi atingas la kastelon… poste… nokto… dormo… mirinda sonĝo… plezurego inda de la ĉielo… aŭ de la infero… senkomparaj ĝuoj… kaj denove forgeso, svenado.
- Ha ! La magiisto kaptis vin en siajn kaptilojn. Vi estas, kiel mi, sub lia povo, kaptito pro mia kulpo.
- En la malliberejo kie vi estas kaptitaj, diris Hugo, ĉu ĉi tio ne estas graco de la ĉielo ? Kiam mi povintus dispeciĝi funde de la abismo kaj morti sen esti revidinta vin…
- Mi estis kuraĝa kaj forta kiam mi timis nur pri mi. Nun, mia timo estas duobligita, kaj ĝi premegas min.
- Diru, kion vi timas ?
Gazileho silentis. Estis Naharo kiu respondis :
- La franka kavaliro vidis Gazilehon kaj amis ŝin. Raŝido al-Dino amis Gazilehon tuj kiam li vidis ŝin; kaj se li ne estas elektita, tiu kiu neniam estis venkita, li mortigos la venkanton, kune kun tiu kiu decidigas la venkon.
Subita doloro kuntiris la koron de la junulo :
- Li amas vin, Gazileho ! li diris. Kaj vin ?
- Almenaŭ en ĉi tio, mi eskapas el lia potenco ! ŝi ekkriis entuziasme. Kiu estas provoso kiu kapablas teni penson kaj senton kaptitaj ? Ne ekzistas kaĝo por ĉi tiuj diaj flugiloj; neniu ligo enĉenigas ilin, neniu torturo subpremas ilin. Eĉ se, per suferado, oni eltordus el miaj lipoj mensogan konfeson, mia koro restus sia mastro, ĝi konservus sendifekta la trezoron de sia amo. Ha ! Ĉu ĉi tio ne estas la plej granda gloro de la homo, ĉi tiu libereco de la animo kiun nenio, iam, povas forpreni de ĝi ?
- Ho, Gazileho ! Ĉu mi devas kompreni ?
- Komprenu do, malfeliĉulo ! Tempo mankas al ni por tiuj dolĉaj kaj agrablaj alproksimiĝoj de diskreteco kiuj prokrastas konfeson. Sciu almenaŭ, ĉar vi perdas vin por ĝi, ke mia amo estas via kaj ke mi preferas morti pro esti dirinta tion, ol vivi silentante.
- Ĉu ĉi tio estas ankoraŭ sonĝo ? diris Hugo dronigita en ekstaza kontemplado. Vi kies frunto radias tiom da majesto kiom tiu de Dio mem; vi kies rideto valoras pli ol vivo de dek kavaliroj; vi kiu, dum tiom da kruelaj jaroj, estis malproksima de mi, tiom kiom la ĉefanĝeloj de la ĉielo, kaj por kiu sola mi deziris morti, ĉu estas vi kiu parolis al mi ?
Kun avida scivolemo, ili rigardis unu la alian, ĉar ili tiel malmulte konis unu la alian, ke la realeco de ilia ekzisto kaŭzis al ambaŭ la saman surprizon. Tiu bildo kiun ili havis unu pri la alia en sia penso kaj kiu estis ilia solsola trezoro, ŝtelita dum tiaj maloftaj minutoj, restis nepreciza, nedaŭra, nekaptebla de la memoro, sin montranta nur en subitaj blindumoj, kiuj ebriigis la animon sed lasis la okulojn nesatigitaj. Tial, ili spertis neesprimeblan feliĉon kompletigi la vidon, plilongigi sian kontempladon pri detaloj ofte vane elvokitaj. Ŝi penetrigis sian rigardon en la okulojn de la kavaliro, miris pri la invado de la hela iriso per la pupilo, kiu radiis simile kiel nigra koro de lazura floro, plilarĝigis sian malprecizan ombron, kvazaŭ por pli bone vidigi la animon.
Ŝiaj okuloj ja, kun la radiado de la okulharoj, ŝajnis kiel nigraj sunoj, veluro plena de diamantoj, senfino de ombroj kaj lumetoj. Ilia profunda scintilado sensentigis la animon, absorbis la volon, kaj estigis senvigligan deziron endormiĝi por ĉiam en nokto de eternaj ĝuoj.
Ŝi revis lin ĉiam palan sub kaskado de purpuro kaj nun miris pri tiu blonda vizaĝkoloro, tiel milde rozkolora, restinta pura malgraŭ la malfacila vivo de soldato; pri la helaj haroj ondiĝantaj laŭ longaj bukloj; pri tiu floro de juneco veluriganta la randon de la lipoj; pri ĉiuj mildaj nuancoj de tiu okcidenta haŭto kiu, malgraŭ la alta staturo kaj la potencaj muskoloj de la heroo, lasis al li kvazaŭ graciecon kaj delikatecon de juna knabino.
Li, male, trovis belega super ĉio ajn ĉi tiun unukoloran vizaĝkoloron, kiu ŝajnis al li el histo pli malofta ol mortema karno, vigligita de dia sango, farita el oro kaj lumo.
Kaj, nekredema pri sia propra feliĉo, li murmuris, kun tremeto de maltrankvila ĝojo :
- Ĉu vere tio eblas ? Estas vi kiu donacas al mi feliĉegon indan je anĝeloj ?…
- Bedaŭrinde ! Ĉi tiu feliĉego estos tro mallonga !
- Ĉu tuta feliĉa vivo valorus la ĝuojn de ĉi tiu minuto ?
- Estas vere, kaj tamen la tera vivo ŝajnas tro mallonga por elĉerpi la ĝojojn de vera amo. Necesas kunporti la nian tute. Kio gravas se kruela tiraneco senigas nin de tagoj kiuj estas ŝulditaj al ni ? La eterneco de la ĉielo estas nia. Anstataŭ disigi nin, la morto, liberigante niajn animojn, rekunigos nin por ĉiam.
Sed la vizaĝo de la kavaliro subite sin kovri per paleco, kaj li murmuris per rompita voĉo :
- Ho ! Malfeliĉaj ni estas !… Disigitaj ! Disigitaj por ĉiam !
- Disigitaj ? Kial ? ŝi diris. Dio mia, de kie venas ĉi tiu abomenra aflikto sur via vizaĝo ?
- Ho bedaŭre ! Amatino mia, la ĉielo estas fermita por vi ! Ekster la kristana eklezio ne estas savo, kaj vi estas islamanino.
- Neniu savo ? diris Gazileho, surprizite.
- Ĝi estas la leĝo.
- La nia do estas malpli kruela ol tiu de la Frankoj, ĉar ĝi ne deklaras Dion maljusta. Ĉiu virta estulo, kristano aŭ judo, ricevos sian rekompencon. Paradizo ne estos fermita por li. Tio estas skribita en la sankta Korano.
- Ĉi tiu malpia libro estas libro de mensogoj.
- Kion vi scias pri tio, infano ? milde diris la junulino. Nia leĝo venis post la via kaj sendube faris plian paŝon al vero.
- Ho, kia torturo ! Aŭdi tiujn amatajn lipojn blasfemi !
Sed Gazileho diris serioze :
- Kia ajn estas la nomo kiun oni donas al Li, Dio estas Dio, Li estas ununura, kaj ni ambaŭ adoras Lin. Sed niaj pastroj preĝas alimaniere, kaj pro tio, homoj malamas unu la alian; pro tio, via animo malproksimiĝas de la mia kaj via amo retiriĝas ?
- Ĉu vi kredas tion ?… Ĉu vi vere kredas tion ? ekkriis Hugo. Ĉu vi pensas ke la ĉielo povus esti por mi aliaĵo ol ekzilo, se vi forestus de la ĉielo ? Ha ! Kiel vi misŝatas min ! Sciu do tion, kondamno malpli timigas min ol ideo esti disigita de vi. Kaj mi, soldato de Kristo, mi kiu dediĉis min al la defendo de la sankta lulilo de mia Dio, estas preta forlasi mian tutan vivon, rezigni la rekompencon kiu estas ŝuldita al mi, por kondamni min kun vi.
- Ĉu vi konsentus forĵuri vian fidon ? diris Gazileho kun profunda emocio.
- Farante tion, mi elŝiros pecojn de mia koro !
Kaj Hugo kaŝis la vizaĝon en la manoj por subpremi plorĝemon.
Sed per siaj delikataj fingroj, ŝi malkovris la okulojn, retenis liajn manojn en siaj, rigardante lin kun neesprimebla tenereco :
- Do, por mi, vi neus vian Dion ? Vi, kiu kredas tiel firme ke la eternaj flamoj punus vian ĵurrompon !… Vi amas min tiagrade ke vi rezignus la ĉielon !… Ha ! Trankviliĝu, kara animo, via decido sufiĉas por la fieregecon de mia amo. Al ni islamaninoj estas ordonita alpreni la hejmlandon kaj kredojn de niaj edzoj. Li estas mastro pri ĉio. Iru, sen timi inferon, fidema pri supera justeco, se vi volas, mi fariĝos kristanino.
- Vi ! Kristanino ! Ho, ĉiela ĝojo !
Sed Naharo, indignigita, sin ĵetis inter ilin.
- Kion mi aŭdis, princino, fornei Islamon !
- Ĉu tio ne estas mia devo, ĉar mi amas lin ?
- Ha ! Defendu do vin plivole ! Provu ion por savi vian vivon. Vi poste konsideru pri via animo.
- Ne, ne, diris Hugo, kiam niaj animoj estos certaj pri eterneco, estos tempo pensi pri iliaj delikataj ŝeloj. Nia vivo eble batas siajn lastajn pulsobatojn sur tero; ni ne perdu la estontecon de la ĉielo. Ĉiu kristano havas la povon, kiam morto minacas, forigi pekon donante la sanktan bapton. Gazileho, ĉu vi volas ricevi ĝin de mi ?
- Mi volas ĝin.
Li malrapide altiris ŝin al fontano kie elverŝiĝis bonodora akvo.
- Ĉi tiu akvo, li diris, redonos al vi la originan purecon, tiun kiu regis en Edeno antaŭ la peko de la unuaj homoj. Ĉu vi kredas pri ĉi tiu mirakla povo ?
- Mi kredas, ŝi diris, lasante sin genuen gliti.
Tiam li prenis akvon en sian mankavon kaj elskuis kelkajn gutojn sur la frunton de la junulino, prononcante kun arda fervoro kaj la okuloj al la ĉielo, la sanktan formulon :
- Mi baptas vin en la nomo de la Patro, de la Filo, kaj de la Sankta Spirito !…
Kaj li aldonis :
- Ricevu la nomon de Nia Sinjorino la Virgulino, nomu vin Marian !
Kaj, restarigante ŝin, li ekkriis en ĝojoplena eksplodo :
- Savita ! Savita ! Ho mia kristana edzino !
- Kiel, diris ironie Naharo, ĉu tio estas la tuta ceremonio ? Kelkaj gutoj da akvo sufiĉis por forviŝi pasintajn kredojn. La princino de Hamao estas kristanino !… Nu, defendu ŝin nun.
La kavaliro eligis krion ekrimarkante ke li ne plu havis glavon.
- Mia malamiko forprenis miajn armilojn, li ekkriis; ni estas sub lia povo. Se tamen li sin montrus, se li akceptus batalon kun mi, per la sola forto de mia brako mi kapablus venki lin.
Li kriis sin turnante al la alta, vualita pordo :
- Aperu do, mizera senkuraĝulo kiu sukcesas triumfi nur kaŝiĝante, mortigi nur perfide, kaj kiu regas nur per magio…
- Mi petegas, silentu, insiste diris Naharo. Estas preĝoj kiuj necesus ! Ĉi tiuj defioj utilos nur por plifruigi vian finon… Ha ! Nu ! ŝi aldonis sin ĵetante malantaŭen.
La kurteno el juvelŝtonoj ĵus leviĝis, kaj supre de ŝtuparo kovrita de tapiŝoj broditaj de oro, en la blindigo de blueta kaj supernatura lumo, la Maljunulo de la Monto aperis sur sia reĝa lito. Sur ĉiu ŝtupo, alternanta kun ĉenita leono, staris frato de la ordeno sin apoginta sur nuda glavo, surhavanta malpezan kaskon damaskenitan de oro kies maŝ-franĝoj falantaj ĝis la ŝultroj, preskaŭ kaŝis lian vizaĝon, kaj vestita de blanka tuniko nodita per purpura zono por simboligi senkulpecon kaj sangon. Ĉiuj ĉi viroj ŝajnis vivi nur per kaj por la mastro. Iliaj okuloj, turnitaj al la liaj, havis brilojn de opalo en iliaj brunaj vizaĝoj. Arde submetiĝemaj, ili atendis la plej etan signon, pretaj, se tio estis la bondeziro de ilia dio, trapiki en sian koron la ponardon alkroĉitan ĉe sia zono, sin ĵeti de supre de la remparoj en la abismon, aŭ tranĉi la gorĝon de la montritan viktimon, por la plej granda gloro de la profeto kaj la konkero de la ĉielo.
Starante apud la trono, malĝoja kaj severa, Dabbuso, la ĉambelano kun nigra vizaĝo, similis sub sia barbo kaj blankaj haroj, al statuo el bazalto ŝprucita de neĝo.
La voĉo de Raŝido, ironia kaj malvarma, rompis la religian silenton :
- Vi estas nomita Hugo de Cezareo, li diris. De kiu vi estas la ambasadoro ? Ĉu estas en la nomo de la reĝo de Jerusalemo ke vi krias tiajn atakparolojn kontraŭ mi, en mia propra palaco ? Ĉu estas laŭ lia ordono ke vi rompis la militpaŭzon ? Ĉu li do volas militon ?
- Militon ! Militon ! ekkriis Hugo, sed inter vi kaj mi. Lasu la reĝon en paco, ĉar li ne havas por fari ĉi tie !
- Kompatinda reĝo !… Vere, mi sentas grandan kompaton por li. Kiel sensignifa li estas en sia reĝlando ! Neniu obeas lin; oni mokas tiuj kiuj alportas liajn ordonojn, kaj liaj soldatoj estas danĝeraj, precipe por li…
La profeto leviĝis; li malrapide malsupreniris la ŝtupojn de la trono, dum la leonoj etendis sian larĝan muzelon kaj ĵetis al li siajn okulojn el sukceno. Li antaŭeniris al kavaliro :
- Nu, kian militon vi volas ?
En tia subita salto ke li ne kapablis eviti ĝin, Hugo kaptis la glavon de unu el la fratoj :
- Batalon korpon kontraŭ korpo kun vi ! li kriis.
Sed Raŝido, kvietiganta per iu gesto la emociojn de siaj uloj, diris, ankoraŭ ironie :
- Kio ! Ĉu vi ne estas kontenta pri mia gastigo ? Ĉu mi ne donis al vi antaŭguston de la paradizo, en la miraĝo de sorĉita sonĝo ? Kaj ĉi tiu ebriiga intervidiĝo kun la sinjorino de viaj pensoj, kiu do aranĝis ĝin por vi ? Vi eĉ ne povus riproĉi al mi esti veninta interrompi ĝin antaŭ via kompleza alvoko.
- Ha ! Ĉesu moki ! Prenu armilon kaj ni batalu, diris Hugo tute tremanta pro senpacienco.
- Venu do, se vi kredas ne esti sufiĉe farinta por ke vi, kaj la tuta kristana fibestoj, malaperu el la mondo per la blovo de mia kolero.
La princo, kun krucitaj brakoj, kovris lin per sia granda senmova rigardo. Kaj la junulo, kiu por la unua fojo vidis tiun kiun tia terura imponeco ĉirkaŭis, sentis ĉiajn specojn de pensoj kirliĝi en sia menso, kiuj dummomente ŝanceligis lin. Li memoris pri la magiisto haltiganta per sia nura povo la rajdantojn de Saladino, kaj li timis ke sub tiu rigardo, lia brako sekiĝos. Tamen, la bravulo sentis neniun teruron kaj ne volis ataki malamikon sen armilo.
- Nu ! Kion vi atendas ? diris Raŝido denove antaŭenpaŝante.
Subita klareco disflugigis la konfuzon kiu nebuligis la menson de la kavaliro. Subite, li malantaŭeniris kaj ĵetis la glavon.
- Ha ! Mi komprenas ! li ekkriis; vi volas malhonori min, kondamni mian memoron al abomeno, amasbuĉante miajn fratojn pro mi. Nu, ne ! Mi estas en via povo, faru kun mi tion kion vi volos, prave, torturu min, igu min ricevi mil mortojn en unu tago, elpensu per via magio kruelegajn turmentojn, sed satigu vian venĝon nur sur mi, kaj mi dankos vin.
Raŝido evitis levi sian rigardon al Gazileho; malgraŭ si, tamen, li vidis ŝin, fieran kaj dignan, tiel dolore belan pro la aflikta travivaĵo kiu turmentis ŝin, ke li fermis la okulojn por eskapi la despoton ĉarmitan de ŝia ĉeesto. Sed la postan sekundon, lia kolerego denove pliiĝis pro honto de ĉi tiu malforteco. Kaj li respondis al Hugo, per mallaŭta kaj tremanta voĉo, kiu ne plu povis sin reteni :
- Torturojn ?… Kiajn ?… Ĉu vi konas iajn, diru, kapablajn kvietigi min ? Vi kiu estas amata, ĉu vi eĉ povas imagi tion kion mi spertas, mi kiu vane amas ? Pensu ke mi volis vidi ŝin en viaj brakoj, aŭdi ŝin doni al vi sian animon; mi kredis ke ĉi tiu vidaĵo elŝirus el mi la frenezon; mi kredis povi eble indulgi, denove fariĝinte mi mem. Sed ne; la doloro superpezas; la doloro estas pli akra; la ofendego pli morda… Ofendo ! Kontraŭ mi ! Ha ! Por forviŝi ĝin, mi volas droni la mondon en diluvo da sango.
Hugo, levante al li la lojalan rigardon de siaj belaj helaj okuloj, en kiu ĉia kolero estingiĝis, diris kun vera emocio :
- Ho, malfeliĉulo ! Mi komprenas tion kion vi suferas kaj mi kompatas por vi; mi mezuras vian doloron laŭ la grandeco de mia ĝojo ! Antaŭ ol morti per vi, mi pardonas vin.
- Vi pardonas min ! Ĉu vere ? diris Raŝido. Nu, mi kondamnas vin, ne morti, tio estas tro dolĉa kaj tro rapida, la morto. Mi kondamnas vin vivi. Vi kredas eskapi min, ĉu ne ? Ŝi forneis sian fidon; viaj animoj akordiĝas, tute pretaj kune forflugi al eterna feliĉo ! Ne, ne, nur ŝi mortos, kaj vi, vivanta, vi funebros ŝin. Laŭ viaj kredoj, memmortigo apartigus vin de ŝi, damnante vin; vi do vivos, kaj via junaĝo respondos al mi pri la daŭro de la turmento.
- Ho ! Mi petegas ! ekkriis Hugo lasante sin fali surgenuen. Mortigu min kun ŝi !
Gazileho, vigle, sin ĵetis al li kaj restarigis lin.
- Kuraĝu, amato mia, ŝi diris; ne malnobliĝu per vanaj preĝoj, ne fleksu la genuon antaŭ la ekzekutisto. La eterneco estas nia. Dio atendas nin kaj mallongigos vian suferadon.
- Gazileho ! Kunportu mian animon sur viaj lipoj ! li kriis kun plorĝemo.
Ŝi sin ĵetis en liajn brakojn, direktis al li sian buŝon, levante ĝin al lia kiso. Por la unua fojo, la pala vizaĝo de la profeto purpuriĝis pro troo da furiozo :
- Apartigu ilin ! li kriis per voĉo kiu teruris la leonojn, ĵetu ĉi tiun mizerulon el la kastelo; kaj ŝin, forkonduku ŝin, ke ŝi mortu !
Dabbuso, kun vizaĝo surverŝita de larmoj, alproksimiĝis al Raŝido.
- Raŝido al-Dino, li diris, vi mortigis la dion kiu estis; vi hodiaŭ estas malpli ol homo !
- Sufiĉe !… kiam fulmo brilis, kiu do volas haltigi la tondron ?
Dum oni forkondukis ŝin, Gazileho sendis per la fingropintoj lastan adiaŭon al la kavaliro kiun oni kuntiris, dum la leonoj, tirantaj siajn ĉenojn, eligis terurajn roradojn.
Last edited: 20/04/2026
Add a comment