Ĉapitro 16.

Ofte, la princo de la sep Montoj rajdis tra la montetoj kaj la valoj, irante de unu al alia el la sep kasteloj kiuj protektis liajn posedaĵojn : Kadmuso, Kahfo, Resafo, Kaŭabo, Mainakao, kaj Olaikao. Li volis vidi ĉion per siaj okuloj, regi ĉion, domaĝi neniam ion ajn pri la interesojn kaj gloron de la sekto kies li estis la ĉefo.

Por la unua fojo, tamen, en la palaj lumoj de la tagiĝo, laŭ la krudaj padoj, hakitaj laŭ sia ordono, la mastro sencele vagis, eble sen alia celo ol fuĝi de si mem.

Kun vizaĝo kaŝita sub vualo el ora gazo, envolvita en blanka mantelo kiu konfuziĝis kun la laktokolora felo de lia ĉevalo, li supreniris, supreniris de montopinto al montopinto; spronis la ardan beston, kiun kutime unu vorto, flustre dirita, sufiĉis por gvidi. Ĝi henis pro timo antaŭ la frenezo de la rajdanto, plilarĝigis ŝiajn bluetajn naztruojn, disigis en vento de la kuro la silkecajn fadenojn de sia kolhararo, dum fajreroj eliĝis el la roko sub ĝiaj delikataj hufoj.

De malproksime, en la vilaĝoj alkroĉitaj al montflankoj, tiuj kiuj ekvidis la profeton tiel grimpantan la neatingeblajn altaĵojn, adorkliniĝis kaj direktis al li sian matenan preĝon. Restariĝante, ili diris : "Nur dio povas tiel kuri sur padoj kie neniu rajdanto kapablus antaŭeniri, eĉ paŝe.

Jam la neĝo de la plejaltaj montosuproj vidiĝis sub la piedoj de la ĉevalo, ankoraŭ stimulata de la sprono; sed neatendite, la besto haltis, tremanta sur siaj rigidiĝintaj kruroj, kiuj ŝajnis algluiĝi al glacia grundo. La abismo estis proksime de nur du paŝoj. Ĉe ĉi tiu flanko, la alta pinto finiĝis per abrupta rompiĝo.

Raŝido restis tie, senmova. La vento flankenĵetis la oran vualon kaj frapis la palan frunton de la viro, sen malvarmetigi la febran brulvundon. Grandaj nigraj agloj, kiujn la aer-ondo balancis super la abismo, leviĝis per bruaj flugilbatoj por rigardi tiun kiu eniris la fieran izolejon.

La mirindan spektaklon kiun liaj fiksaj okuloj reflektis, Raŝido ne vidis ĝin. Sed ĝi obsedis lin, tirane, la sceno dum kiu li, la senpasia, kriegis pro kolero; dum kiu li, la justiganto, estis maljusta ! Grandega doloro neniigis lin. Li sentis en si disfalojn, ruiniĝon, sian diecon disrompitan.

- Ĝi estis provado, li diris al si, kaj mi ne sukcesis elteni ĝin; honte, mi estis superfortita de ĝi. Amo venis, amo kiu similigas homon kun besto, kaj malgraŭ la noblega masko per kiu ĝi sin ornamis, ĝi faris de la magiisto kiun mi estis, furiozan tigron. Jes, mi nun komprenas, mi vidas. Ĝi estis la plejalta provado, kaj ĝi estis inda je mia orgojlo. Miraklo : virino tiel bela en animo kiel en korpo, kapabla doni la dian ebriecon de la sentoj kaj de la menso. La fajrego de pasio bruliganta min entute; sed ŝi, malvarma kaj senama, konservanta ĉiujn mirindaĵojn de sia estaĵo por viro sub mi. Ho ! jes, tie estis la provado, la provo vere proporcia al mia grandeco. Kaj mi, la venkinto de homaj malfirmecoj, mi unuafoje estis venkita, mi montris min malinda, malnobla, kruela. Nu ! Mi venis ĉi tien por juĝi min, tute proksime al ĉielo, en la pureco de la neĝo.

Raŝido deĉevaliĝis. Tuj kiam ĝi estis libera, la ĉevalo eksaltis for de la profundegaĵo, poste forkuris tra konataj padoj. Tiam la profeto surgenuiĝis ĉe la ekstrema rando de la abismo kaj prenis de sia brusto sange ruĝigitan ŝultrotukon.

Dum momento, li fermis la okulojn, kvazaŭ duonsvenanta vidante ĉi tiun purpuron, ankoraŭ freŝan, brodantan strangajn florojn sur la silko teksita de oro kiu estis ĉirkaŭanta la talion de Gazileho.

- Senkulpa sango krias al mi, li diris; ĝi akuzas kaj kondamnas min. Miaj fideluloj tamen malfermis en mia nomo pli ol unu ruĝan fonton; riveretoj fluis el ili, kiuj kunigitaj povus submergi min. Kaj neniam tamen iu ajn ombro flagrigis la brilan lumon de mia animo. De kie okazas ke ĝi hodiaŭ estas tiel mallumigita… eble estingita ? Estas ĉar, ĝis tiam, mi estis justa juĝisto, ĉar mi punis kulpulojn kies ofendoj tute transpaŝis la limojn de mia indulgo, kaj ĉar morto estis ilia merito. Dum, ĉi-foje !… Ĉu mi vere kredis rajti detrui la tro allogan obstaklon kiu baris mian vojon ? Ĉu mi kompare ekzamenis la estontecon de mia popolo, kompromitita de mia malsaĝeco, kaj de la grandecon de mia misio, kun la humila vivo de virino ?… Mi ŝuldas al vero respondi al mi "Ne !" Mi provis trompi min mem. La ideo pri ŝia morto lumiĝis en mia menso per la sola fajro de ĵaluzo. Antaŭ tio, mi sciis ke ŝi ne amis min; mi suferis kun ia volupto, sen venĝemo kaj sen kolero. La viro, la rivalo, ekaperanta, frenezo eniris en mi; mi do cedis al plej malalta, plej besta, plej maljusta, kaj ankaŭ la plej terura sento, ĉar mia koro estis kvazaŭ inter la ungegoj de sovaĝbesto, kaj nenio povintus kvietigi min. Dum momento, tamen, la klara rigardo de la amanto, levita al mi en ondo de kompato, preskaŭ redonis al mi la racion; sed la humiligo senti lin pli nobla ol mi tuj estingis tiun lumon. Tiam la adiaŭa kiso kiu, antaŭ miaj okuloj, sigelis iliajn lipojn, blindumis min per furiozo… Tiu kiso kies memoro ankoraŭ grincigas miajn dentojn. Ho ! Malfeliĉulo kiun mi estas !…

Jes, mi konfesas tion, antaŭ la tagiĝo, mi maljuste kondamnis Gazilehon, mi mortigis ĉi tiun majstraĵon de la Kreinto ĉar ĝi malkonsentis al mi kaj por ke ĝi apartenu al neniu. Mi, kiu dum tiom da jaroj laboris por perfektigi mian animon kaj mian inteligentecon, kiu sciis ĉion pri la tero kaj divenis la ĉielon, vulgara kaptilo stumbligis min. Tial mi juĝas kaj kondamnas min. Mi estas defalita de mia Moŝteco kaj estas malinda komandi.

Li estis levinta siajn okulojn al suno kiu aperis kiel fasko da glavoj inter la montopintoj kies neĝon ĝi sangokovris. Stara tiel proksime al malpleno ke fragmentoj de la grundo subenfalis sub lia piedo, kun sia blanka robo ruĝigita de la reflekto, li klinis la kapon, kontemplante la faŭkantan vastegon, kun la ideo esti formanĝita de ĝi, ĵeti sian difekteblan korpon en ĝin por ke, frakasiĝante, ĝi liberigu la senmortan animon al la rekonkeritaj altaĵoj. La timego de kapiturniĝo, aŭ la teruro de superhoma doloro, subite inundis la fiksitajn pupilojn de la profeto kaj elŝiris el lia brusto timigan singulton !… Varmega guto falis kiu faris truon en la neĝon… kaj Raŝido, ŝanceliĝanta, sin allasis al falo…

Fortika brako tiam kaptis lin, eltiris lin el la abismo. Li estis la viro de nelacigebla sindonemo, la perfekta kaj fidinda amiko, la severmora konsilisto Dabbuso. Li retrovis la mastron, de longe observis lin, viglis super li.

- Levu la frunton, profeto, li diris per grava voĉo. Via doloro kaj via pentado estas tiel grandaj kiel viaj krimoj; sed ĉi tiu larmo, en kiu fandiĝis via tuta orgojlo, falas en la pesilon kaj klinas ĝin flanke de pardono.

- Ne, amiko, mi ne meritas pardonon, diris Raŝido per malfirma voĉo; lasu min morti, ĉar tio kion mi ploras, ne estas, kiel vi kredas tion, mia makulita gloro. Mia malespero estas aliaĵo, bedaŭrinde ! Mi ploras pro la amata mortintino, tiun kiun mi mortigis pro amo kaj kiun, vivanta por ĉiam en mia koro, mi amas per senmorta amo !

Kaj, ĉe la piedoj de la granda maljunulo, la princo de la Montoj, morte pala, falruliĝis, sveninta, sur la neĝo.

Last edited: 21/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam