Créer un site internet

Ĉapitro 07.

En ĉi tiu agrablega valo, la tendaro de Amalriko sin sternis komforte sur milda deklivo de herbejo, kovrita de anemonoj kaj punktita de bosketoj. Standardoj, alte plantitaj antaŭ la tendoj de la sinjoroj, malvigle flirtis, kaj la luksaj ŝtofoj el kiuj ili estis faritaj, iliaj brilaj koloroj, franĝitaj de oro kaj riĉe broditaj, envolvis en ĝoja susurado ĉi tiun improvizitan urbon.

La sinjoridoj kaj kavaliroj ĉevalrajdis dum la tuta tago, eskortantaj la princinon Sibilon kaj la noblajn damojn kiuj sekvis ŝin por ĉi tiu vojaĝo. Ili esploris la proksimajn gorĝojn, ili faris malkovrojn sub malvarmeta ombro de la terebintoj, ili trinkis apud akvofaloj, kaj dum horoj, ili amuziĝis respondigi eĥojn.

Homfrŭo ĉiam estis apud Sibilo, kiu afektis ne paroli al li. Kaj dume, Hugo ankoraŭ tro malforta restis en la tendaro sidinta rande de la rapidfluanta rivereto kiu impetege movis beletajn bluajn ŝtonojn. Li rigardis la impresan kastelon kiu aspektŝanĝis ĉiuhore de la tago : tute vermiljona dum la leviĝanta suno, ĝi flamis tagmeze kaj, vespere, ŝajnis nigra kiel veluro sur la purpurigita ĉielo. Foje ĝi ŝajnis retiriĝi, vapora, kvazaŭ preta dissolviĝi, aŭ nuboj volviĝis ĉirkaŭ ĝiaj turoj kiel duonnoditaj koltukoj. Hugo fervore kontemplis ĝin, studis ĝin, provis per la spiritaj okuloj vidi tra la muregoj. Ŝi estis tie. Tio estis vera ! Lia peza malespero forlasis lin; lia sango nun vigle kaj arde fluis en liaj vejnoj. La neeblaĵo realiĝis, li revidis ŝin, kaj ĉi tiun vivon oferita de li al Dio por revidi ŝin, estas ŝi kiu mirakle prizorgis ĝin por li. Ha ! Li nun domaĝis ĝin nur por servi ŝin. Ĉu ŝi ne diris : "Adiaŭ, mia kavaliro…"

Kaj li revis pri petolemaj grimpadoj, neniam laciĝis gvati. Fojfoje, la grafo de Tripolo, pensante distri lin, venis kunrestadi kun li. Li detale rakontis al li la historion de ĉi tiu okjara kaptiteco, dum kiu li vivis en la intimeco de la Saracenoj, tie kie naskiĝis la sincera amikeco kiu ligis lin al Saladino.

- Li eĉ ĵuris al mi, li diris, helpi min se iam mi bezonus tion en persona kverelo.

Hugo, kiu sekvis sian revadon, apenaŭ aŭskultis lin, kaj de tempo al tempo, li ridetis pro ĝentileco.

Iam, la tro brulanta suno forpelis ilin el la riverbordo, kaj ili atingis bosketon da olivarboj por sidiĝi en ombro. Ĉe la momento kiam ili atingis ĝin, Rajmondo de Tripolo stumblis pro io.

- Diable ! li ekkriis, mi preskaŭ falis ! Kio estas ĉi tio ?

Kaj el malantaŭ tufarbusto, li eltiris per la piedoj senvivan korpon.

- Nu ! li daŭrigis, kia surprizo ! Vidu do, li estas via eskviro.

- Urbano ! Ĉu li estas mortinta ?

- Ne, certe ne, aŭskultu kiel li ronkas.

- Kiel okazas ke li estas ĉi tie ?

- Lia reveno estas tiel mistera kiel lia foriro… He ! Amiko !

Hugo skuis lin. Urbano ne vekiĝis, sed komencis paroli per hakata voĉo, kvazaŭ li sonĝus :

"La muziko nun ludu, tre kviete, kaj la dancistinoj malproksimiĝu. Mi volas apud mi nur princinojn kiuj ventumos min per siaj haroj".

- Kion li ĵus diris ?

- Pro la Sankta Meso ! li havas belajn sonĝojn !

Kaj Rajmondo, ridanta per abunda rido, kun manoj sur la femuroj, kliniĝis por pli bone aŭdi.

"Vere, sinjorinetoj, vi estas ĉarmegaj. Viaj parfumoj emociegas min, kaj viaj ĉarmoj ĝojegigas min. Pro Alaho ! Mi estas feliĉa viro".

- Li blasfemas ! ekkriis Hugo.

- Ni veku lin. Li estas damnonta sin dormante.

Urbano baraktis, forte skuata.

"Al mi, ĉielaj falangoj ! li kriis. Defendu min ! La diablo eniris ĉi tien…"

- He ! Fripono ! Ĉu estas tiel ke vi traktas vian sinjoron ?

Kaj Hugo donis sur lian kapon frapon kiu tuj vekis lin.

- Mia sinjoro ! li balbutis. Kiel ?… Kie mi estas ?

- Vi fine vekiĝis ! diris Rajmondo. Rakontu iom al ni de kie vi venas.

Kelkaj eskviroj, altiritaj de ĉi tiu sceno, alproksimiĝis kaj scivoleme rigardis. Urbano diris, kun konfuzita mieno :

- Mi ! Mi estas mortinta… Mi estis en la ĉielo.

- Ha ! Ha ! Li estas freneza, la kompatinda ulo.

- Freneza ! Tute ne ! ekkriis Urbano stariĝante. Kio okazas ?… Kie estas miaj vestoj el oro kaj silko ? Kie estas miaj juvelŝtonoj ? Kaj la princinoj ?… Forigitaj !… Jen ja mia mastro… Jen rokoj, arboj !… Ha ! Kia malfeliĉo ! Mi vivas ! Mi do sonĝis ?…

- Nu klarigu vin ! Vi lacigas nin, diris Hugo.

Kaj la grafo de Tripolo, sidiĝante sur la herbo, aldonis :

- Iom rakontu al ni pri via aventuro.

Urbano, kun konfuzita mieno, provis kolekti siajn memorojn, li fine diris per hakata voĉo :

- Post mia morto… mi vekiĝis pro sono de grava melodio, mi enspiris aeron plenan de parfumoj, tiel dolĉan ! Tiel dolĉan ke mi ekĝojis pro plezuro. Mi malfermis la okulojn. Kia surprizo ! Ĉarma ĝardeno, sablita de ora pulvoro, portikoj, fontanoj, smeraldaj grotoj !… Ha ! Kiel tio estis bela, kiel tio estis bela !

- Kia deliro ! diris Hugo.

- Poste kio okazis ? demandis Rajmondo.

- Ĝuplena voĉo delasis ĉi tiujn vortojn : "Mortinta sur la tero, vi vekiĝas en la paradizo de Alaho, la vera dio ! Deziru, ordonu, ĉiuj viaj deziroj estos plenumitaj". Tiam, estante tre malsata, mi deziris bonan manĝon. Ha ! Neniam tia kuirado tuŝetis la palaton de iu ajn reĝo de la tero ! Mi manĝis, manĝis kun tia malofta glutemeco ke ie ajn krom en la paradizo, mi mortintus pro misdigesto… Kaj poste…

Urbano, hezitanta, mallevis la okulojn.

- Nu ?

- Estas ĉar mi havis aliajn kapricojn… Mia koro ankaŭ estis malsata… Nu, mi ne kuraĝas diri al vi… Sciu nur ke tie supre, ĉio estis supera al teraj aferoj, samproporcie kiel la kuirado.

La grafo de Tripolo eksplodis per rido :

- Estas do pro tio, kanajlo, ke vi sonĝante vi ĵuras pro Alaho ?

- Sed en la ĉielo, estas tiel kiel oni nomas Dio.

- Mizerulo ! ekkriis Hugo kaptante lin al gorĝo.

Rajmondo retenis lin.

- Lasu lin, sinjoro, li diris, la kompatindulo ne estas mense tutsana. Mi divenas tion kio okazis al li. La kunuloj de la Maljunulo de la Monto certe trinkigis al li haŝiŝon, tiun magian trinkaĵon kiu estigas ekstazojn.

- Ĉu vi kredas ?

- Ne estas la unua fojo ke mi aŭdas tian rakonton. Nu, li daŭrigis alparolante al Urbano, brava eskviro, sentima defendanto de Kristo, forskuu ĉi tiun malviglecon kaj provu memori. Kie vi estis ? Kion vi faris kiam vi ĵus mortis ?

- Vere, mi gaje babilis kun tre ĝentilaj nekonatoj.

- Ĉu paganoj ?

- Ne, eskviroj kiel mi.

- Kie tio ?

- En la kristana tendaro starigita ĉi tie ekde apanaŭ kelkaj horoj.

- Kaj ĉi tiuj viroj trinkigis vin ?

- Ĉu ili trinkigis min ? diris Urbano provante memori. Jes, jes, unu el ili verŝis el sia soldatbotelo en mian tason.

- Vi vidas, sinjoro Hugo, fakte estas tio. Li falis en letargian dormon dum kiu la Asasinoj forprenis lin, kaj li vekiĝis… en la ĉielo ! Ili ĵus revenigis lin sur la tero per la sama metodo.

- Ĉu eblas ? diris Urbano konsternita.

- Por kia celo ĉi tiu magiisto tiel forrabas la niajn, demandis Hugo, por baldaŭ redoni ilin sana kaj senvundaj ?

- Ha ! Kion mi scias ? respondis Rajmondo. Li ebriigas ilin per diablaj plezurigoj kiuj konfuzas ilian racion kaj ŝanceligas ilian fidon. Poste la malfeliĉulo kiu gustumis ĉi tiujn aferojn, mirigas siajn kunulojn per la raporto kiun li faras de tio, kaj volonte fariĝus sklavo de la magiisto por retrovi tiujn perditajn plezurojn. Rigardu vian eskviron, li ŝajnas tre afliktita esti en nia kompanio.

- Mizerulo ! ekkriis Hugo, ĉu vi ne pensas penti kaj prezenti dankpreĝon por danki Dion esti eltirinta vin el la ungegoj de Satano ?…

La eskviro falis surgenuen; sed lia preĝo ne estis tre konforma :

- Sinjoro Jesuo Kristo, li diris, mi dankas Vin pro esti reviviginta min, kaj mi petegas Vin baldaŭ akcepti min en vian paradizon, se ĝi similas al tiu el kiu mi ĵus eliris.

- Vi aŭdas tion !

- Lia cerbo estos dumlonge konfuzita de la trinkaĵo, kiun li trinkis.

- Nu, diris Hugo, iru viziti nian militpastron kaj konfesdonu al li. Ne revenu al ni antaŭ ol esti pentofarinta. For de ĉi tie, damnito !

Urbano mallevis la kapon kaj foriris; sed li grumbletis al si mem : "Ili pli bone konsideris min en la paradizo de Alaho !"

Last edited: 17/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam