Créer un site internet

Ĉapitro 01.

Oni silentis ĉirkaŭ la reĝo, kiu duondormis. Sed tumulto de ridoj kaj krioj, de apartaj ekbatoj intermite leviĝis ĝis la teraso kiun ŝirmis silka baldakeno.

La sinjorinoj, apogitaj al la ŝtona randaĵo, kliniĝis antaŭen por pli bone vidi, kaj apud ili, kun iomete disdegna rideto, la kavaliroj ankaŭ rigardis.

Super la remparo de Jerusalemo, sur kvazaŭplato de la tereno kiu preskaŭ apike alvalis al valo de Jehoŝafato, oni povis sekvi per la okuloj la manovrojn de grupo da eskviroj kaj sinjoridoj ludantaj turnirojn kontraŭ kvazaŭhoma fosto.

Ĉe tiu loko, la murego, superstarata de la reĝa palaco kaj la Templa Masivo, formis konkavan angulon kaj ĵetis tre longan ombron, en kiu, ŝirmita de la suno, oni starigis la ludon. La kvazaŭhomo, kovrita per saracenaj blazonŝildoj, estis firme fiksita sur palisoj kaj frontis al partoprenanto, kiu, kun preta lanco, spronis sian ĉevalon kaj provis trapiki la senvivan kontraŭulon. La energiaj batoj kavigis la senmovan kirason, aŭ la armilo rompiĝis, lasante nur stumpon en la manoj de la sturmanto. Kelkfoje mallerta ekkuro elseligis la rajdanton, kiu falegis grunden kun forta bruo de ĉifita metalo. Tiam, sur la reĝa teraso, la belaj spektantinoj sin klinis malantaŭen, sufokis ridon, kaj duonvoĉe diris :

- Jen iu kiu, dum longa tempo, ne indos surmeti spronojn !

Tie estis tri tre noblaj damoj : Princino Sibilo, filino de la reĝo, blonda kaj fiera; Stefanino de Napluso, vidvino de Homfrŭo de Torono kaj reedziniĝinta al Milono de Plansio, kuzo de la suvereno; ridema, ankoraŭ tre juna (apenaŭ tridek-du jaroj), ŝi tamen havis el sia unua edziniĝo jam kavaliran filon; kaj Eŝiro de Galileo, fiere bela, riĉa kaj luksa, la honorita patrino de grandnombra idaro. Apud ŝi, ŝia nova edzo, la grafo Rajmondo de Tripolo, flustris al ŝia orelo konfesojn de sufiĉe kruda tenereco, kontraŭ kiuj ŝi sin defendis per abruptaj ŝultrolevoj, kaŝe ridante.

Rajmondo la IIIa, grafo de Tripolo, estis sufiĉe malalta, maldika, larĝaŝultra; li havis sunbrunan vizaĝon, akran rigardon, pendantan lipegon, platajn kaj kaŝtanbrunajn harojn. Li estis terura viro en batalo, tiom ke la malfideluloj alnomis lin la "Satanon de la Frankoj"; sed li ne multe sciis ekster la arto de milito, malgraŭ la klopodoj kiujn li faris por instruiĝi dum okjara kaptiteco ĉe la Saracenoj.

Estis nur ŝajne ke la princino Sibilo interesiĝis pri la turniro de la eskviroj. Ŝiaj rigardoj glitis flanken kaj insiste haltis sur kavaliro kiu staris aparte, mergita en revado, kun serioza mieno kaj klininta frunto. Li estis tre juna, sed kun severa aspekto, larĝaj ŝultroj, maldika talio, alta staturo, helaj okuloj kaj blondaj haroj; la perfekta tipo de la vira beleco, laŭ tio kio asertis ĉiuj virinoj en la kortego. Sed kial li estis tiel rigidmiena kaj tiel deteniĝema, tiel malmulte simila al la aliaj kavaliroj, kies malsaĝaĵoj kaj malordaĵoj ofte iris ĝis skandalo ?

Sibilo subite havis la ideon ke li eble nutris projekton voti, kaj tiu supozo kolerigis ŝin tiel forte ke sangalfluo purpurigis ŝiajn vangojn kaj ke rezolute ŝi paŝis al junulo por pridemandi lin. Alveninta apud li, tamen, ŝi trankviliĝis kaj ne diris tion kion ŝi intencis diri.

- Kion do vi rigardas kun tiom da intereso, sinjoro Hugo de Cezareo ? Certe ne estas la turniron kontraŭ kvazaŭhoma fosto kiun oni ludas piede de la muroj.

Eksaltante, li sin turnis, poste ridetis al princino kaj respektoplene respondis al ŝi. Tio kion li rigardis estis sinsekvo da pilgrimantoj kiuj alvenis el Eŭropo, kaj eniris en Jerusalemon tra la Pordego de Jehoŝafat. Ili iris procesie, kun krucoj kaj standardoj, unuj nudpiede kun haroj kovritaj de cindro, aliaj sin trenantaj surgenue, kelkaj envolvitaj en mortotuko kiu, post esti tuŝanta la Sankta Tombo, estos konservita kiel relikvo kaj, ĉe ilia morto, vindos ilin. Oni vidis la longan vicon enŝoviĝi, tuj post la trairo de la pordego, en mallarĝan montetan straton, poste malaperi sub volboj, direkte al Sankta Sepultejo.

- Pilgrimantojn !

Sibilo kuntiris la brovojn. La antaŭtimo pri monaĥejo revenis al ŝi, kaj ŝi demandis per konfuzita voĉo :

- Ĉu estas vere ke vi volas pastriĝi ?

- Kiu diras tion ?

- Neniu diras tion, krom la pureco de viaj moroj kaj via alta virto.

Hugo respondis, ridante :

- Mi ne havas pli da virto ol multaj aliaj; sed se mi volus dediĉi min al la Disinjoro, mi serĉus dezerton plivole ol retiriĝi en unu el ĉi tiuj monaĥejoj, fonditaj de sanktuloj, kaj kiuj fariĝis, hodiaŭ, veraj diboĉejoj.

- Estas vere ke ekzistas grandaj pekuloj !

La princino silentis, opinianta la babiladon malbone komencita, iom tro serioza. Hugo tamen promenigis malkontentan rigardon al sankta urbo; li montris, per sia etendita brako, aron da konstruaĵoj, superstaritaj de kupolo kiu flagris sub la suno.

- Rigardu, li diris, kun kia ofenda orgojlo la Gastamaj Fratoj starigis ĉi tiujn pompajn monumentojn, ĉi tiun bazilikon kies tiel alta kupolo stariĝas ĉe la pordegoj mem de la Sepultejo, kiu estas tute kaŝita de ĝi. Kaj kian vivon ili pasigas malantaŭ ĉi tiuj muroj kiuj ŝirmas malĉastulinojn ? Estas honto nur paroli pri tio ! Ili ribelas kontraŭ la klerikaro, al kiu ili rifuzas pagi dekonaĵojn, kaj cetere, ne plu estas sub la ĉielo io kiu inspiras al ili respekton, ne eĉ la estiminda sango de la Savanto.

Sibilo grumbletis.

- Ĉu vi ne scias, Hugo daŭrigis, tion kion ili ĵus elpensis por ĝeni la Patriarkon de Jerusalemo kiam li diservas ĉe la Sankta Sepultejo ?

- Kion do, sinjoro ?

- Tuj kiam la bona pastro komencas prediki al la fideluloj, la kavaliroj de la Gastigejo komencas sonorigadi siajn dikajn sonorilojn plenbrue kaj seninterrompe. La Patriarko povas plilaŭtigi la voĉon, krii, eĉ kriegi, li ne sukcesas aŭdigi sin.

- Tio vere estas kompatindega, diris Sibilo kiu ne sukcesis deteni sin ridi.

Sed ŝi mordis al si la lipojn kaj daŭrigis :

- La Patriarko plendis, mi supozas ?

- Li plendis, jes; la Gastigantoj respondis ke ili farus eĉ pli malbone. Kaj ili faris tion. Ĉi-matene, dum la meso, ebriaj de furiozo, ili armitaj eniris en la tre sanktan sanktejon, kvazaŭ ĝi estus rabistejo, kaj maltimis pafi sagojn.

- Se iu alia ol vi raportus tion al mi, mi ne volus kredi lin, ekkriis la princino.

- Vi povas vidi ĉi tiujn sagojn, kiel mi mem vidis ilin. Ni kunigis ilin en faskon, kaj pendigis ilin antaŭ la kalvario, por atesti ĉi tiun ofendon.

- Pafi sagojn en la Sepultejo de la Savanto ! diris Sibilo klinante la kapon. Kaj estas la soldatoj de Kristo kiuj tiel agis ! Ha ! La malbonkonduto estas granda en la sankta urbo !… Kaj nia sekso ankaŭ ne estas sen mallaŭdo. Ĉu ni ne vidas, ĉiutage, la monaĥinojn de la monaĥinejo de Sankta Anno iri al publikaj banejoj, kie iliaj amantoj atendas ilin ?… Sed necesas ankaŭ konfesi, ke ĉi tiu klimato estas ja terura. Ĝi ekzaltas la menson, bruligas la sangon, mallumigas la animon : ni kulpas nur duone. Kaj plie ĉiuj ĉi tiuj riĉaĵoj kiuj alfluas, ĉiuj ĉi tiuj tentoj… Kiel malcedi ?… Tamen ekzistas fortaj animoj : la via, kavaliro, ĉar vi estas senama al plej altaj delogoj.

Hugo deturniĝis, kun premita koro kaj konfuzitaj okuloj, kaj li diris per apenaŭ aŭdebla voĉo :

- Kiu povas scii tion kio kaŝiĝas en animo ?

- Atentu ! diris Sibilo sin turnigante, la reĝo vekiĝas.

Fakte, sur sia ripozlito, flankenpuŝante la silkajn kvadratojn, kiuj ruliĝis ĝis la mozaiko de la planko, Amalriko etendis la brakojn kaj oscedis.

Pro la ekstrema varmo, li estis nur vestita de blanka robo, borderita de purpuro, kun larĝaj manikoj kaj senzorge nodita ĉe la talio. Liaj longaj, ondaj, helblondaj haroj estis distaŭzitaj, ĉifitaj de la kapkuseno, kaj la reĝo, iom spirmanka kaj konfuzita, maldiligente provis per sia mano reordigi ilin.

La princino rapidis al li :

- Nu, patro, tiun febreton ?

- Ĝi forpasis ! Ĉi tiu mallonga dormeto resanigis min, kvankam mia dormo estis plenigita de sonĝoj.

- Ĉu malbonaj sonĝoj, siro ? demandis Vilhelmo, ĉefdiakono de Tiro, Granda Kanceliero de la reĝlando, kiu, sidanta apud la reĝo, refermis la manuskripton kiun li legis, vidante la suverenon vekiĝi.

- Ĉu vi volus klarigi la sonĝojn, kiel faris Jozefo en sia malliberejo en la Egipta lando ? demandis Amalriko kiu iom lispis parolante. Tiukaze, mi avertas vin ke estas inter la miaj iuj tre agrablaj kiujn mi apenaŭ kuraĝus submeti antaŭ sanktulo kiel vi.

Kaj la reĝo sin allasis al malkonvena rido, kiu skuis de supre malsupren liajn grasajn kaj molajn karnojn.

Amalriko tiam estis trideksesjaraĝa kaj regis ekde dek jaroj super la kristana reĝlando de Jerusalemo. Li estis bela kaj lerta, malgraŭ la amplekso de sia korpo. Lia impona brusto, kun karnoriĉaj mamoj, liaj rondaj brakoj kaj liaj potencaj ŝultroj, donis al li herkulan aspekton, kaj malgraŭ la roza kaj blanka karnokoloro de lia vizaĝo, kie krispiĝis abunda blonda barbo, lia esprimo estis energia kaj majesta, dank’al la agleca formo de la nazo kaj la brilo de la rigardo.

Ĉiuj kuniĝis kaj grupiĝis ĉirkaŭ la reĝo. Stefnjo de Napluso ventumis lin per palmfolio, kaj la bela Eŝiro prezentis al li trinkaĵon.

- Ne, ne, Grafino, li diris forpuŝante la glason, mia kuracisto rekomendas al mi sobrecon ĉar mi estas tro dika.

- Iom da neĝo aromigita de rozoj ! Jen io substanca ! ekkriis Sibilo.

- Tio ne eĉ rompus la faston, diris Eŝiro.

- Ĉu vi kredas ?… Kion pensas Vilhelmo pri tio ?

- Mi ĵus trinkis tion, Siro, respondis la episkopo; rapidu, ĉar la neĝo jam moliĝas.

La reĝo malrapide trinkis la ŝorbeton.

- La varmeco, la febro, la atendado, tio soifigas, li diris redonante la glacon.

Kaj li aldonis, vidante ke la suno ankoraŭ estas alte en la ĉielo :

- Ĉi tiu tago neniam finiĝos !

Sibilo genuiĝis sur la kusenoj apud sia patro.

- Kion do atendas la reĝo ? ŝi demandis.

- Ambasadoron, filino mia.

Samtempe, Amalriko interŝanĝis ekrigardon kun la episkopo kaj, per la graveco de sia esprimo, komprenigis ke li volis pli diri. Li alvokis Hugon de Cezareo.

- Sidiĝu sur ĉi tiujn kvadratojn, Hugo, kaj por pli rapide pasigi la horojn, rakontu al ni iun rakonton.

Stefnjo paŭtis kaj mallaŭte diris al Rajmondo de Tripolo :

- Ve ! Jen la reĝo kiu denove cedas al sia manio ! Ni tuj aŭdos rakonton jam dudekfoje rakontitan.

- Li estas tro fiŝparema por pagi menestrelon kiu dirus al ni ion novan.

Sed Eŝiro puŝetis lin per la kubuto por silentigi lin. La reĝo insistis :

- Nu ! Hugo, vi kiu parolas tian belan lingvaĵon.

- Estas pro tro granda indulgo ke vi tiel diras.

- Ha ! Mi envias al vi ĉi tiun donacon de la ĉielo, bela kavaliro mia, mi kiu tiel mallerte balbutas. Mia frato, reĝo Baldueno — Dio kompatu lian animon ! — estis tamen pli elokventa ol iu ajn; sed mi ne heredis ĉi tiun econ sukcedante lin.

- Viaj pensoj, Siro, diris Vilhelmo, estas altaj kaj saĝaj, sed tiel abundaj en via menso ke ili kunpremiĝas en tumulto kiam ili volas trapasi viajn lipojn.

- Ni konsentu pri tio, diris Amalriko ridetante. Nu, Hugo, mi atendas. Se mi malbone parolas, kompense, mi majstras pri aŭskultado, kaj mi ŝatas super ĉio rakontojn.

- Sed, sinjoro, mi ne scias kiun diri.

- Nu, rediru al ni vian interparoladon kun la kalifo de Egiptio, kiam vi estis sendita de ni kiel ambasadoro por firmigi la pactraktaton.

- Mi obeas, Siro, diris la junulo riverencante al la reĝo.

Li enmemiĝis dum momento, dum ĉiuj komforte sidiĝis por aŭskulti lin, aŭ pensi pri io alia. Li komencis, kun iom da emfazo, sen laŭtigi la voĉon :

- Ni estis en Kairo, en la tronsalono, tute plena de armitaj soldatoj kaj paganaj princoj, kiuj obtuze murmuris, ŝokitaj pro nia ĉeesto kaj pro nia volo vidi la kalifon persone. Tio estis apenaŭ permesita al plej noblaj inter ili. Sed ni estis tre firmaj en nia volo, kaj la kalifo estis cedonta. Antaŭ ni, belega kurteno, tute kovrita de oro kaj perloj, kaŝis la fundon de la ĉambro. Ĝi subite sin faldis, kaj sidanta sur ora trono, la suvereno aperis antaŭ niaj okuloj. Ĉiuj adorkliniĝis kiel antaŭ la trono de Dio; nur ni, la Frankoj, post ĝentila riverenco, ni restis starantaj, rekte rigardantaj la kalifon El-Adhed-ledin-Illah. Li estis adoleskanto, kun bela vizaĝo, bruna haŭto, nigraj haroj kaj barblano. Li ŝajnis tre sciavida vidi nin kaj ne sukcesis sin deteni simpatie rideti eble ekrimarkante ke mi estis proksimume samjara kiel li. Kun granda humileco, lia veziro, Shaour, venis kisi al li la piedojn, poste klarigis al li, per malmultaj vortoj, la celon de nia ambasado kaj la enhavon de la paktoj kaj aliancoj konsentitaj en lia nomo kaj kiujn li devis certigi. Al tio, la kalifo respondis, tre gracie kaj tre trankvile, ke li estis preta plenumi de punkto al punkto tion kio estis konsentita de siaj ambasadoroj inter li kaj lia kara amiko, la reĝo de Jerusalemo. Sed ni, ni postulis ke li mem ripetu la ĵuron de nemalobeebla fido, donante al mi sian manon kiel signon de fideleco. Ĉi tiu postulo kaŭzis grandan tumulton inter la egiptoj, ĉar ĝi estis kontraŭ iliaj kutimoj kaj ofendis la reĝan majeston. Post longaj pridiskutoj, la veziro deklaris ke lia mastro konsentis etendi al ni sian manon, sed vualita. Tiam, al granda miro de la ĉeestantaro, kiu ne kapablis kompreni tiom da aŭdaco antaŭ la reĝa majesto, mi diris per laŭta kaj trankvila voĉo : "Sinjoro, vere lojala fido ne serĉas sekretaĵon. Tiu per kiu princoj kutimas sin devontigi, povas sin esprimi nur per malŝirmitaj kaj malkaŝitaj faktoj. Ĉio kio pere de fido estas enmetita en paktoj, devas esti ligita kaj malligita kun sincereco, sen ke estu ia ajn aŭ ŝminko aŭ maskiĝo. Tial, aŭ vi etendos al ni vian nudan manon, aŭ ni estos devigitaj pensi ke viaflanke estas ia ruzaĵo kaj ke via fido ne estas tiel pura kaj plena kiel taŭgas ke ĝi estu". Aŭdinte tion, la kalifo vigle deĵetis la vualon kaj metis sian nudan dekstran manon en la mian, ankoraŭ ridetante, tio kio ŝajnis malkontentigi la egiptojn. Kaj premante mian manon per lojala premo, li ripetis la ĵuron post mi, sekvante min de vorto al vorto kaj de silabo al silabo. Tio farita, ni retiriĝis, kaj preskaŭ tuj la kalifo sendis al ni multajn kaj mirindajn donacojn. Jen, sinjoro, la rakonto kiun vi deziris aŭdi.

- Jes, diris Amalriko kun suspiro, kaj ĉi tiu alianco ne alportis ĉion bonan kion ni esperis. Kiom da malfacilaj bataloj ! Kiom da luktoj kun necertaj rezultoj ! Kiom da laciĝo ! Kiom da turmentoj ! Kaj hodiaŭ la juna kalifo ne plu vivas; la Fatimida gento estingiĝis kun li, kaj Saladino uzurpis la potencon en la nomo de la kalifo Abasida loĝanta en Bagdado. Tamen, ni ankoraŭ povus konkeri Egiption; sed mi ne havas la fortojn kiuj necesus, kaj mia onklo, la imperiestro Manuelo Komneno, tre malrapidas por sendi al mi la helpon kiun li promesis al mi.

- Mi ricevis lian ĵuron, Siro, diris Vilhelmo; li plenumos ĝin; la ŝiparo kiun li destinis al vi, eble ekveturas.

- Ĉielo aŭdu vin ! ekkriis la reĝo. Egiption en ĝi estas mia zorgo, mia varmega deziro !

Princino Sibilo, sidanta sur kusenoj, ŝiaj belaj oraj harplektaĵoj pendantaj super ŝia brusto kaj ĝis la planko, aŭskultis Hugon kun grandega plezuro kaj ŝajnis ankoraŭ aŭskulti lin post kiam li silentiĝis.

- Vi neniam rakontis al mi, sinjoro, ŝi diris por denove paroligi lin, viajn aventurojn kiam vi estis kaptita.

- Li ne povas tion, diris la reĝo, li devigintus sin mem laŭdi. Necesus al li raporti per kia grandioza furiozo li sin ĵetis, nur sekvata de kelkaj, al kompanio kiun komandis Saladino, kaj kiel, restita sola vivanto, premegita de la homamaso, li estis senarmigita kaj kaptita post terura lukto.

Sibilo kunmetis la manojn kaj levis la okulojn al la ĉielo, dum la junulo modeste klinis la kapon.

- Ĉu estas vere, sinjoro de Cezareo, demandis Eŝiro, ke dum li tenis vin kaptita, Saladino devigis vin kavalirigi lin ?

- Li ne devigis min, sinjorino, sed li tre ĝentile petegis min fari tion.

- Kaj vi faris tion ?

- Certe ja. Mi surmetis al li la oran spronon kaj instruis al li ĉiujn regulojn de nia kavalirismo, per kiuj li estis forte mirigita.

- Iu malfidelulo !

- Se li ne estus nebaptita, li estus kuraĝa kavaliro, kaj tute inda esti tio.

- Kaj kio okazis al vi post tio, sinjoro ? demandis Sibilo.

- Saladino kvitigis min de mia elaĉeto kaj donis al mi liberecon. Mi revenis al la kampo de Lia Moŝto nia reĝo…

Hugo silentiĝis. Nerezisteble, li sinkis en revadon, forgesanta tiujn kiuj ĉirkaŭis lin. Li revidis la ĉarmajn regionojn kiujn la armeo tiam trairis por reakiri kristanajn terenojn, tiujn apartajn popolojn avidajn vidi la soldatojn de Kristo, tiujn grupojn de vualitaj virinoj kies longaj nigraj okuloj rigardegis ilin, kaj kiuj, ĉe la plej eta alarmo, forkuris eligante akrajn kriojn. Li memoris pri la arda scivolemo kiu kaptis ankaŭ lin, kaj pri la promeso kiun li faris al si, ne forlasi islaman landon sen vidi, vole nevole, la vizaĝon de paganino. Kaj tiun someran rezidejon de princo, kies nomon li ne sciis, apud kiu ili kampadis dum la lasta haltejo antaŭ la kristanaj limoj ! Estas tie kie liaj pensoj konstante reiras. La muregoj estis altaj, netraireblaj, kaj tamen ili allogis lin, kaj senĉese li vagadis ĉirkaŭ ili. Iam, ĝuplena voĉo leviĝis el inter la arboj, transiris la muregon, venis karesi la orelon de la maldiskreta kavaliro. Ĝi kantis, ĉi tiu voĉo, fieran kaj ardan kanton kiun rababo akompanis, kaj Hugo kredis aŭdi postuleman, nerezisteblan alvokon. Sen ekkonscii pri tio kion li maltimis fari, sin helpante per la hedero kaj likeno, riskante sian vivon plurmaniere, li transgrimpis la muron kaj malsupreniris en tiun misteran ĝardenon. Sed la voĉo ĉesis kanti. Hazarde, tiam, li vagis sub la densa frondaro, kaŭrante en la arbetaĵoj, sin detenante spiron. Tiam, subite, aliflanken de rivereto kiu fluis al floroj, en kiosko el marmoro kaj oro, kies ŝtupojn la akvo karesis, li vidis la kantistinon, por sia eterna malfeliĉo !

Certe ja, estis Satano kiu incitis lin al tiu malvirta ago, por deturni lin de Dio kaj devojigi lian animon. Nun, ĉi tiu vizio fantomas lin tage kaj nokte, senĉese turmentante lin, kaj tia amfrenezo, subite bruliganta lian sangon kiel la veneno de venenigita sago, ne estis natura. En ĝi, li rekonis la faron de la diablo kaj trudis al si severajn pentofarojn por eviti damnadon. Sed estis vane, kaj li malrapide forvelkis pro la ideo ke ŝi eĉ ne scius ke li ekzistas, ke li sciis nenion pri ŝi, eĉ ne ŝian nomon, kaj ke li neniam plu vidos ŝin.

Kvazaŭ kontraŭvole, li murmuris :

- Neniam ! Neniam !

Kaj tiu certeco kaŭzis al li tian doloron ke larmoj ekfluis en liaj okuloj.

- Dolĉa Savanto ! Kio okazas al vi ? ekkriis Sibilo kiu vidis ĉi tiujn larmojn. Kiaj ĉagrenaj pensoj afliktas vian menson ?

Hugo mordis al si la lipojn por subpremi plorĝemon. Li serĉis eviteman respondon.

- Mi pensis, li diris, pri miaj kunmilitintoj, mortintaj apud mi en tiu batalo pri kiu ni parolis, kaj kiujn mi neniam plu vidos.

- Ili batalis por Kristo kaj estas en paradizo, tute ĉirkaŭataj de gloro. Vi iam revidos ilin.

- Se ni estus tutcertaj pri tio, estus pli facile sin konsoli, diris la reĝo; sed kiu povas scii ?…

- Siro ! Siro ! ekkriis Vilhelmo, jen malpia kaj kontraŭdia penso !

- Kion vi volas, Vilhelmo ? Pensoj venas al vi, ni ne scias kiel kaj sen peti permeson.

Ĝoja fanfaro, kiu eksplodis el la supro de la turo de Davido, haltigis la respondon ĉe la lipoj de la kanceliero.

La reĝo vigle leviĝis, paŝis al rando de la teraso, kun rigardo direktita al supro de la fortikaĵo kiu superstaris la tutan urbon. Dua fanfaro eksonis, kaj ĉe angulo de la ĉefturo, standardo disvolviĝis.

- Mia ambasadoro estas signalata ! ekkriis Amalriko kun mieno de kontenteco. Li venas, tio nun certas, kaj vere mi ĝojas.

- Ni do ĝoju kun la reĝo, diris paŭteme Sibilo kvankam nescianta la kaŭzon de lia ĝojo.

- La entrudiĝemo estas peko, filino mia, diris Amalriko, ridante; sed mi pardonas vin pro via granda juneco.

- La vera pardono estus kontentigi la scivolemon, tio kio samtempe forigus la pekon.

- Ĉu vere ?… Nu, mi konsentas. Mi nun povas paroli; antaŭ momento mi certis pri nenio… Ha ! Jen la konestablo Homfrŭo el Torono kiu, laŭ mia ordono, tuj akceptos la novvenanton ekster la muroj, li aldonis vidante malmultnombran grupon da rajdantoj kuri al remparoj kaj transiri la poternon de la Tanistoj.

- Ho ! Filo mia ! Kiel gracie vi rajdas ! ekkriis Stefnjo de Napluso sendante kisojn al la juna Homfrŭo kiun tamen ni malfacile distingis meze de la polvo levita de la ĉevaloj.

- Patro ! Patro ! Vi promesis, diris Sibilo kiu kaptas la manon de la reĝo por kuntiri lin al la ripozlito.

- Denove ! ĝemis Stefnjo. La princino vere estas filino de sia patro !

- Almenaŭ ĉi-foje la rakonto estas nova, diris Rajmondo.

Amalriko iris residiĝi, kaj la tri virinoj apud li reokupis siajn lokojn.

- Necesas al mi antaŭsciigi vin, miajn belajn aŭskultantinojn, ke mia rakonto multe similas al fabelo de sorĉisto. Se mi malbone rakontos ĝin, pardonu min.

- Fabelo de sorĉisto ! ekkriis Eŝiro kiu, kiam ŝia edzo turnis la kapon, interŝanĝis ardajn rigardojn kun la reĝo.

- Aŭskultu do : Estis dum la pasinta semajno; mi promenis en la palaca ĝardeno por ĝui la matenan freŝecon, kaj mi legis paŝante strangan manuskripton kiu traktis pri navigado ĉe la Venecianoj. Subite, jen io falanta de supre, kiu trafas mian kapon, kaj resaltas al miaj piedoj. Ĝi estis pli malpeza ol frukto, malpli delikata ol floro. Cetere, mi trairis ĉe tiu momento tra neŝirmitan lokon, kaj estis nur la ĉielo super mi. Mi plukis ĉi tiun objekton kiu venis al mi laŭ tiel mirinda maniero, pensante ke eble iu sanktulo de la paradizo faris miraklon favore al mi. Mi vidis volvitan pecon da pergameno, kaj kiu ŝajnis sorbigita de strange dolĉa parfumo. Mi estis tiom surprizita ke mi hezitis malvolvi ĝin. Fine decidante tion, mi vidis, per oraj literoj, ĉi tiun frazon skribitan en nia lingvo : "Venontan lundon, ĉe sunsubiro, ambasadoro de la princo de la Montoj eniros en Jerusalemon.

- Li estas la diablo ! ekkriis Eŝiro krucsignante sin.

- Ĉu li ne estas tiu kiun ni nomas la Maljunulo de la Monto ? demandis Sibilo.

- Estas li.

- La antaŭulo de ĉi tiu malestiminda viro estas kialo kial mi estas orfo, diris la grafo Rajmondo- Mi estis dekdujara kiam li ponardigis mian patron en sia urbo mem Tripolo, sur la ŝtupoj de la preĝejo.

- Neniu eskapas la venĝon de la granda mastro de la Asasinoj, diris la reĝo; tial estas pli bone esti lia amiko ol lia malamiko.

- Ha, Patro, diru al ni tion kion vi scias pri li. Mi iom aŭdis paroli pri li kelkfoje; sed tiuj kiuj nomis lin, tremis pro timo, ĵetante ŝtelrapidajn rigardojn ĉirkaŭ ili, kaj ili silentis tuj kiam oni pridemandis ilin, kvazaŭ ili timus esti aŭdataj de li.

Estas ĉar fakte, li estas rigardata kiel vidanta ĉion kaj aŭdanta ĉion. Tia kia estas ĉi tiu ulo estas sufiĉe malfacile por klarigi. Li estas tre potenca kaj tre terura, kaj kvankam li regas nur super kelksesdek mil animoj, li ŝajnas esti egalulo inter la plej grandaj suverenoj, kiuj eĉ tremas antaŭ li. Por tiu kiu ofendas aŭ malplaĉas al li, la morto estas neevitebla. Li estas profeto, reĝo, dio por siaj sekvantoj; magiisto, certe.

- Ĉu li faras miraklojn ?

- Saladino vidis ion pri tio kiam li volis militi kontraŭ la Maljunulo de la Monto. Li sieĝis la kastelon de Masiafo, la kutiman restadejon de ĉi tiu potenca viro, kaj iam, li pensis surprizi sian malamikon. Saladino vidis lin, kun du eskviroj kiel nura eskorto, ĉe la supro de izolita monto. Sin kredanta tute certa teni lin, li ĉirkaŭigis la monton kaj sendis sesdek noblajn rajdantojn por kapti la malamikon kaj alvenigi lin kiel malliberulon. La profeto estis sida sur roko kaj rigardis ilin alproksimiĝi.

"Li estas kaptita ! Li estas kaptita !" kriis la soldatoj de Saladino. Fakte, la rajdantoj distancis nur je lancoĵeto de la roko. Sed tiam ili haltis kvazaŭ antaŭ netransirebla obstaklo; ili vane furioze spronis siajn rajdbestojn, ili ne ricevis de ili pluan paŝon. Kelkaj deĉevaliĝis kaj volis impeti, sed, kvazaŭ trafitaj de paralizo, ili falis surgenuen, sen sukcesi restariĝi. Spitante ilin, la Maljunulo de la Monto diris : "Nu ! Kial vi ne venas kapti nin, kiel ordonis al vi tiu kiu sendas vin ?"

- Estas ĉar Dio protektas vin de ni, respondis la tute tremantaj emiroj. Tute hontaj, ili reiris al sia mastro. Saladino devis ĉesigi la sieĝon kaj, persekutata de la malamiko, forlasi sian tutan militekipaĵon. Nun li serĉas aliancon kun la princo de la montoj, sed li ne jam akiris ĝin, ĝis nun. Kaj kiu scias tion kion ĉi tiu ambasadoro volas de mi ?

- Kiel, Siro, ĉu li kalkulus fariĝi via aliancano ? diris Hugo de Cezareo.

Kaj Sibilo ekkriis, tute ŝokita : "Ia magiisto !"

- Eble Dio lumigos lin per radio de vera kredo, diris la ĉefdiakono. Oni raportis al mi ke li instruigis al si nian sanktan religion.

- Ĉu li fariĝus kristano ?

- Mi pri tio nenion kredas, diris la reĝo. La Princo de la Montoj estas sendube, kiel vi Vilhelmo, avida instruiĝi pri ĉio; li volis koni nian doktrinon. Pensu do ke li mem estas dio, kaj ke tio estas stato kiun oni ne devus voli ŝanĝi.

- Li do ne estas sekvanto de Mahometo ? demandis Stefnjo.

- Ha ! Pri tio, pridemandu la kancelieron. Tio estas tiel konfuzita kaj implikita ke mi ne kapablas klare klarigi tion. Diru tion kion vi scias, Vilhelmo.

- Siro, ĉio ĉi estas tre mistera, kaj mi nenion asertos. Tiuj kiujn la saracenoj, same kiel la niaj, sen tio ke ni sciu de kie ili elprenis tiun nomon, nomas la "Asasinojn", formas sekton kiu komence estis taksata kiel la plej devota al leĝoj de Mahometo, kaj dum kvarcent jaroj, ili estis rigadataj kiel solaj vere konformaj al menciita leĝo.

En ĉi tiuj lastaj tempoj, bonsorto volis ke elokventa klerulo kun mirinde akra kaj subtila menso estu elektita kiel ilia ĉefmastro kaj Sinjoro. Tiu ĉi havis la ideon sin dediĉi al legado de la respektaj kaj sanktaj evangelioj kaj de la epistoloj de Sankta Paŭlo kaj aliaj apostoloj. Li tiel bone lernis la ordonojn de Jesuo Kristo kaj la apostolan doktrinon ke, komparante ĉi tiun mildan kaj honestan leĝon de Jesuo kun tiu kiun la perfida deloganta Mohamedo donis al siaj komplicoj, li komencis malestimi kaj abomeni la malpurecon kaj fiecon de la menciita deloganto. Tiam, li forigis la preĝejojn kiujn ĝis tiam li vizitis, sendevigis sian popolon pri observado de islamaj kredoj, malpermesis faston, kaj permesis al ĉiuj trinki vinon kaj manĝi porkan karnon.

- Kaj vi kredas, Vilhelmo, ke li faris ĉion ĉi pro amo al Jesuo Kristo ? diris la reĝo ŝultrolevante.

- Mi esperas tion, Siro.

- Kiam mi estis en la urbo Kairo, diris Hugo de Cezareo, mi aŭdis diri ke la Fatimidaj kalifoj longatempe estis la ĉefoj de ĉi tiu sekto kaj ke ili sekrete ankoraŭ praktikas ĝin. Oni ankaŭ nomas la Asasinojn la "Ismailojn", kaj mi kredis kompreni ke la vera ĉefmastro de la ordeno ne loĝas en Sirio, sed en Persio, en loko nomata, mi kredas, Alamuto. La mastroj en Sirio estus nur leŭtenantoj de tiu ĉi; sed la lasta elektito rompis la jugon, fariĝis sendependa, kaj estas konsiderata kiel la plej potenca el ĉiuj.

- Tio kion vi nun rakontas al ni estas tre stranga, diris la reĝo, kaj mi imagas ke tio estas same nova por la klera kanceliero kiel por mi mem.

- Fakte, diris Vilhelmo, mi neniam aŭdis ion similan.

- Mi konas la grandan sekreton de la Asasinoj, kiu estas kaŭzo kial oni tiel nomas ilin, diris Rajmondo de Tripolo : magia trinkaĵo kiun la ĉefo scias kombini, kaj kiu produktas ebriigajn ekstazojn.

- Ha ! Mi ŝatus gustumi tion, diris Eŝiro, ĉu ni ne povus akiri iom da tio ?

- Vere, ĉu vi frenezas, edzino mia ? Ĉu vi do volas damni vin ?

- Jam la ĉarmoj de via beleco nur troo metas en danĝeron la animojn, diris la reĝo. Vi ne bezonas amtrinkaĵon.

- Sed estus por trinki ĝin mi mem ! respondis Eŝiro kiu tutkore ridis.

Novaj fanfaroj, anoncantaj la eniron en la urbon de la ambasadoro de la Princo de la Montoj, revenigis la noblan kompanion randen de la remparoj.

- La sendito havas nur tre malmultnombran eskorton, rimarkigis Amalriko, li fidas nian lojalecon.

Baldaŭ Homfrŭo de Torono aperis sur la teraso. Li venis raporti al reĝo pri sia misio. Sed, vidante princinon Sibilon tute apud Hugo de Cezareo, li haltis kun la vizaĝo konsternita, kaj envolvis ilin per nigra rigardo.

La konestablo aĝis apenaŭ dek ok jarojn, kaj estis ankoraŭ iom gracila, sed plena de tre apartan gracion kiu ŝajnis pli orienta ol eŭropa. Tre diskretaj onidiroj ja sugestis ke la juna kavaliro forte similis al emiro Nuradino; sed oni flustris mallaŭte, kaj Stefnjo, kiu sola sciis la veron, adoris sian filon, sen lasi vidi ian ajn memriproĉon.

Homfrŭo faris sian raporton al suvereno per malbonhumora voĉo. Oni alkondukis la ambasadoron kaj lian akompanantaron al hotelo preparita por li, kaj laŭ la ordonoj, oni reĝe traktos lin.

- Morgaŭ, post la meso, ni akceptos lin, diris Amalriko.

Kaj li aldonis, flarante malvarmetan brizon kiu leviĝis :

- La varmego iom malpliiĝis; ni iru labori, sinjoro kanceliero.

Last edited: 13/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam