Kiel aglo en sia nesto, kiu de supre kontemplas la mondon, Raŝido al-Dino, ĉe la supro de la turo, kuŝanta sur ripozilo, reveme lasis siajn rigardojn fali sur la mirindan ĥaoso de pintoj, de abismoj, arbaregoj kaj de valoj, kies spektaklo, banata de sunlumo kaj de oraj nebuloj, disvolvis sub li.
Ĉiu tiu alteco de kie li ŝvebis, estis kvazaŭ simbolo de lia vivo. Li efektive elstariĝis per la flugiloj de sia volo, super homoj, super mortaj mankoj, super leĝoj kaj dogmoj. Sen esti reĝo, li estis pli ol reĝoj; sen armeo, li forpelis armeojn; li ne havis regatojn, sed disĉiplojn, fanatikigitajn ĝis deliro. Laŭ ili, li estis la vera Dio, kaj ili mortis por li, benante lin. La misterojn de la naturo, li sukcesis eniĝi ilin. Li disponis pri la lunlumo, mastris fulmon, kaj preparis la magian trinkaĵon kiu malfermetis la paradizon.
La princo de Asasinoj, la Ŝejko el-Ĝebelo, kiun la Frankoj nomis la "Maljunulo de la Monto", estis apenaŭ tridekjaraĝa kaj treege bela.
Necesis cetere esti tia, la plej eta fizika difekto, la plej eta kriplaĵo, defaligintus lin de lia dia rolo.
Aglaj pupiloj sub longaj palpebroj kiuj preskaŭ neniam palpebrumas, sukcena paleco inter la nigraj bukloj de la haroj kaj la maldika, densa barbo, malestima buŝo el arda ruĝo kies rideto, kvankam malofta, malkovris mallongajn kaj ĉarmajn dentojn, kutima esprimo de serena fiereco, de necedema volo, preskaŭ superhoma majesto kiu metis inter li kaj tiuj kiuj alproksimiĝis al li, vastecojn kaj abismojn.
Kiel vestaĵon, li surhavis lozan blankan talaron, streĉitan ĉe la talio de purpura zono.
Kun la kubuto sur kuseno, la fingroj en haroj, li ŝajnis statuo pro sia senmoveco; sed la kuntiriĝo de liaj longaj brovoj, la fiksa brilo de lia rigardo, kaj la apenaŭa tremeto de liaj lipoj malkaŝis, sub ĉi tiu senagado, la aktivecon de ardaj pensadoj.
Ĉu li revidis sin, ankoraŭ tute juna, turmentata de ambicio kaj riĉa nur de sia genio, sekrete forlasantan Ĥaldeujon kie li naskiĝis, por piede iri, kiel pilgrimanto avida de inicado, al famkonata kaj timinda kastelo de Alamuto en Persio, en kiu loĝis la ĉefmastro de la ismailanoj ? Ĉu li memoris pri tiu mateno, kiu estis la komenco de lia fortuno, kiam la ĉefmastro, divenante en la nekonata infano elektitan estulon, tiel patre gastigis lin, deklarante ke li edukigos lin kun siaj filoj kaj inicigos lin en ĉiuj misteroj de la sekto ?
Ĝustatempe, li estis plenuminta la promeson.
Li tiam eksciis ke multe pli supre ol la dio rivelita de la Korano al plebo, neatingebla por la homa konceptado, la vera Dio estas. Li kreis la universon, ne tuj, sed per la servado de noblega estulo, naskita de sia volo : la Universala Racio. Siavice, la Racio aperigis, ekster si mem, la Universalan Animon, kiu tuj kreis la Precipan Materion, la Tempon kaj la Spacon. Ĉi tiuj kvin principoj estas la kaŭzoj de la universo.
La homo estas emanacio de la kvin principoj kaj li pasie emas reveni al sia fonto. Lia celo estas asimiliĝo, perfekta kuniĝo kun la Universala Racio. Sed per sia propra forto, li ne kapablas realigi ĉi tiun kuniĝon; tial, por gvidi lin al lumo, la Universalaj Racio kaj Animo venas enkarniĝi inter la homojn, en la korpo de profetoj kaj imamoj.
Ekde la origino de la mondo, ses religiaj periodoj, ĉiam progresanta unu super la antaŭa, sinsekvis, ĉiu markita per la enkarniĝo de profeto : Adamo, Noa, Abrahamo, Moseo, Jesuo kaj Mohamedo.
Sed apud Mohamedo, kiu vidigis al homoj la leteron de la religio, estis Alio, lia bofilo, pli mistera kaj pli admirinda, kiu sciigis ĝian realan sencon al nur kelkaj elitaj saĝuloj. Kaj post sia morto, Alio transdonis sian dian esencon al siaj posteuloj.
Sepfoje, lia animo enkarniĝis en la plejaĝuloj de lia raso, kiuj post li fariĝis imamoj ĝis Ismailo, fondinto de la Ismaila sekto.
Post li finiĝis la sesa periodo de la mondo. La sepa kaj lasta komenciĝis, la plej perfekta. Kaj tiam estis ne plu la Universalaj Animo kaj Racio kiuj enkarniĝis en homo, sed Dio mem.
Lia unua manifestiĝo estis Kalifo al-Hakimo, kiu regis super Kairo, kaj post li, lia posteulo, la kalifo al-Mustansiro, estis Dio.
Tiuepoke, senfama viro, kamparano nomita Hasano ben-Sabaho, amiko de la fama poeto Omaro Ĥajamo, inicigis sin en la ismailan religion. Dezirante tiam vidi la respektindan estron de la sekto, li iris al Kairo kaj estis bone akceptita de la kortego. Sed post unu jaro da restado, suspektata pri ambicio, li estis persekutita kaj ekzilita el la lando. Li reiris al Persio, decidita pretigi sian venĝon. Li komencis fervore prediki la ismailan doktrinon, ĉien sendis misiistojn, kaj sukcesis fanatikigi grandan nombron da novaj anoj. Li tiam cedigis al si la fortikaĵon de Alamuto, situitan en la montoj rande de la Kaspia Maro, kaj sen ribeli kontraŭ la pontifiko de Kairo, nur sin montrante kiel lian reprezentanton, li establis sian potencon super la tuta regiono.
Vidante ĝin firme starigita, li projektis puni tiujn kiuj volis damaĝi lin, kaj li fondis la korpuson de la Fidaŭioj(1). Ili estis junuloj, sindonaj ĝis morto, eĉ arde dezirantaj ĝin, ĉar ĝi estis por ili, la pordo al paradizo de volupto, kies ĝuojn ilia mastro per sia magio permesis al ili gustumi, jam sur ĉi tiu tero. Ili blinde obeis; armitaj de venenigita ponardo, senindulgaj, nevenkeblaj per multe da aŭdaco, ili frapis la celitajn viktimojn, sen kolero kiel sen kompato.
Post Hasano ben-Sabaho, tri Famaj Mastroj sin sekvis en Alamuto, ĉiam submetitaj al la pontifikoj de Kairo, ĝis la tago kiam unu el la Famaj Mastroj, Hasano ben-Mohamedo, sentis en si la dian ĉeeston kaj deklaris sin Imamon, la Di-kalifo sur tero.
Ĉi tiu Hasano ben-Mohamedo estis kunstudanto de Raŝido al-Dino, kaj tuj kiam li ekregis, li enoficigis sian junan amikon al ofico de ĉefmastro de la Ismailanoj de Sirio, kie de longe la ĉefmastro de Persio havis reprezentanton.
Raŝido tiam sekrete eniris en Sirion kaj iris ekloĝis en la Montetoj Anti-Lebanono, proksime al kastelo kie loĝis la maljuna estro de la Ismailanoj de la regiono.
Dum sep jaroj, la noveveninto lasis nescii ĉion pri si. Li vivis per almozoj, kiel la plej malriĉa el la derviŝoj, sin montrante nur vestita de krudaj felvestoj, kaj tamen li inspiris la respekton, la admiron kaj eĉ pli, la dankemon; ĉar la kuracisto de Irako, kiel oni nomis lin, kuracis ĉiujn malsanojn, eĉ tiujn de la animo. Tial, multe antaŭ ol li rivelis sian dignon, oni konsideris lin kiel supernaturan estulon, rilatantan kun la nevidebla mondo.
Iam li eniris en la ĉambron de la ĉefmastro kaj anoncis lian baldaŭan morton; poste li disvolvis antaŭ li la invest-akton kiu nomumis lin lian posteulon. La maljuna estro fakte estingiĝis, kaj Raŝido fariĝis ĉefmastro post li. Sed Hasano ben-Mohamedo ankaŭ mortis, en Alamuto, kaj li postlasis al sia infanaĝa kunulo la plej grandiozan heredaĵon : la Diecon.
Kaj, efektive, por pli ol sesdek mil kredantoj, Raŝido al-Dino estis enkarniĝo de la Vera Ekzisto, la Esenco de la Esencoj, kaj lia animo enhavis neniun peceton da nenieco.
Tamen, dum li revis, senmova, super la kvietaj abismoj, lia dia animo, kiel ĉielo kie naskiĝas ŝtormo, pleniĝis de tumultaj ombroj. Tempesto eble detruis ĝin, kvankam la senesprima korpo volis nenion aperigi; sed, tiel kiel fulmajn rebrilojn, ripetiĝoj de paleco paligis la vizaĝon, perfidante la internan tumulton.
Je kelkaj paŝoj for de la profeto, maljunulo kun nigra vizaĝo kaj blanka barbo, la ĉambelano Dabbuso, staris kun brakoj krucitaj sur la brusto, kaj rigardis sian sinjoron kun kreskanta maltrankvilo.
Fine, li forsendis per unu gesto la sklavojn kiuj ritmis la silenton obtuze vibrante la kordoj de la rababoj, kaj li alproksimiĝis al mastro.
- Vi, la netrafebla, li diris, la inspirita profeto, la Di-kalifo, kio okazas al vi ? Kia peza malĝojo surpremas vian koron kaj tute absorbas vin ?
Raŝido eksaltetis kaj eviteme respondis :
- Kion ?… nenio okazas al mi.
- Ho sinjoro ! diris Dabbuso, kial prokrasti vian respondon ? Ĉu mi ne estas via konscienco ? Memoru pri viaj propraj ordonoj. Sekvu min, vi diris al mi, sekvu min en mia glora leviĝo, por antaŭŝirmi min kontraŭ orgojlo kaj kontraŭ kapturno de la potenco; signalu al mi miajn kulpojn, miajn malfirmecojn; priatentu mian animon por ke neniu el la homaj mizeroj kapablu trafi ĝin; estu vigla kaj severa, kaj ke nenio, ne eĉ mia kolero, delogu vin de via misio. Mi ĵuris obei vin. Raŝido al-Dino, mi estas via volo mem, enkorpiĝinta kaj vivanta. Aŭskultu do vian propran voĉon kiu krias al vi tra mia buŝo : "Atentu ! Atentu ! Via animo ŝanceliĝas".
Kun senpacienca movo, la princo diris per ironia tono :
- Via fervoro misgvidas vin, aŭ via vigleco ŝanceliĝas, ĉar vi ne vidis ĝin naskiĝi, ĉi tiun malsanon, kiun vi signalas hodiaŭ, sen sukcesi diri kia ĝi estas.
- La nekompetenteco de la kuracisto ne estas la kaŭzo. Ha ! Profeto, ĉi tiu respondo ne honorigas vin !
- Kion vi volas ? diris Raŝido pli milde. Mi vere hontas konfesi al vi kiel bagatela piko suferigas min… Cetere, tio pasis; ĝi estis nenio.
- Ĝi estis nenio ! Kaj, por la unua fojo, misfunkcio de via spirito estas kaŭzo ke eta makulo malpurigis vian gloron.
La princo sulkis la brovojn, sulkiĝo kiu tremetigus ĉiun alian ol Dabbuso. Tiu ĉi daŭrigis per pli laŭta voĉo :
- Jes, sinjoro, estas pro via kulpo ke la Fideluloj, senditaj de vi por helpi unu el viaj aliancanoj, estis surprizitaj. La rapidaj birdoj alportis al vi la novaĵon pri la embusko; sed vi iris tro malfrue al supro de la monto por ricevi ilian mesaĝon, kaj la fideluloj falis en la kaptilon.
- La damaĝo estas jam riparita, kaj la brileco de cent venkoj forviŝas ĉi tiun negravan ombron.
- Tio finiĝis, vi diras, kaj ne estas la memoro pri ĉi tiu malsukceso kiu estigas ĉi tiun zorgoplenan sulkon sur via frunto !
- Mi trovas vin aŭdaca aserti tion.
Malĝojplena, Dabbuso surgenuiĝis kaj prezentis nudan ponardon al Raŝido.
- Mastro, li diris, donu al mi la gracon mortigi min, se mi devas vidi spiriton tiel kiel la via humiliĝi ĝis la mensogo.
Sed Raŝido vigle restarigis lin.
- Pardonu min, Dabbuso, li diris. Se mi prisilentis pri la mizera kaŭzo de ĉi tiu turmento, malinda je mi, estis por pli bone subpremi ĝin ekde komence.
- Sed vi malsanas ! Viaj manoj brulas ! ekkriis Dabbuso.
- Mi havas febron, ĉu ne ? Ĝi estas malsano, frenezo ! Nu, kuracu min se vi kapablas, kaj ridu pri la fierega profeto. Unuafoje, li estas venkita, kaj estas virino kiu triumfas super li.
Tiam Dabbuso, trankviligita, eldiris kun plejalta malestimo : "La amo, ĉu ne ?"
- La amo ! ripetis serioze Raŝido.
Sed la Maljunulo ridetis.
- Gazileho, ĉu ne ?
- Gazileho ! Ĉi tiu nomo sur miaj lipoj estas dia likvoro kiu sufiĉas por ebriigi min.
- La ardo de via juneco kaj la severmoreco de via vivo senkulpigas ĉi tiun nedaŭran ebriiĝon… Sed mi ne komprenas la turmenton. La beleta princino estas en via povo. Ŝi estos plia belulino en via haremo, jam loĝata de hurioj.
- Ne, ne, neniam ! Mi estus perdita ! La nura penso ke ŝi povus esti mia, sentigas al mi tian kapturnon ke mi estas timigita ! Sed ĉu do vi ne komprenas ? Por la unua fojo, ĝi kaptis min, ĉi tiu terura malbono pri kiu mi ne povis kredi. Se mi cedus, vi vidas, estus finita por mi. Ĉi tiu potenco, preskaŭ superhoma, akirita de tiom da laboro kaj kiu, por ne defali, postulas mian tutan volon, miajn tutajn fortojn, disfalus en la florojn; kaj la impresa profeto, kies nur la nomo tremigas la reĝojn, estus nenio plu… nenio plu ol feliĉa viro !
Dabbuso ankoraŭ ridetis.
- Kelkaj semajnoj de frenezeco, li diris, poste iluziiĝo kiu disflugiĝas, kaj saĝeco triumfanta.
- Ne kredu tion ! ekkriis Raŝido. Ne plu estas la nedaŭra ĉarmo kiu eligas el miaj belaj amatinoj kiel parfumo el floroj. Estas io energia kaj dolora, obsedo, brulvundo, forto kiu rompas mian volon. Mi volas forpeli ĉi tiun penson, kaj ĝi sole plenigas mian menson. Ĉi tiu virino, mi fuĝas de ŝi, kaj mi nur vidas ŝin !
- Vi fuĝas de ŝi ?
- Ekde la tago kiam mi akceptis ŝin ĉi tie, kun la respekto kiun ŝia rango postulis, mi ne revidis ŝin, krom surprize, de malproksime, dum momento, kiam ŝi vagas, revema kaj malĝoja, en tiu kastelo kie mi lasas ŝin libera.
- Vi fuĝas de ŝi ?… Kial tiu malkuraĝo ? Vi estas la ludilo de prestiĝo, sinjoro, de iluzio kreita de vi. Ĉiun tagon kiun vi pasigas for de Gazileho, vi vestas ŝin per nova beleco. Via penso, ĵetita al ŝi, envolvas ŝin en aŭreolo de lumo, kiu blindigas vin mem. Iru, nenion timu. Kiu virino povas egali vian revon ? Sed nur tiu pri kiu vi revas, povas ŝiri la belegan vualon per kiu vi ornamas ŝin, sin montrante tian kia ŝi vere estas. Ĉesu eviti ŝin; male alproksimiĝu al ŝi, satigu vian spiriton per ŝia infaneca babilado, sondu la malplenon de ŝia animo, la vanecon de ŝiaj pensoj, la frenezecon de ŝiaj kapricoj, kaj kiam restos al viaj okuloj nur ŝia delikata beleco, prenu ŝin kiel edzinon, kaj baldaŭ forgesu ŝin.
- Ĉu tio estas la konsilo kiun donas al mi via saĝeco ? ekkriis Raŝido kun ĝoja ekscito, revidi ŝin ? Vi volas tion !… Dabbuso, ne trompiĝu… estas pro malkuraĝo ke mi cedos al via konsilo, tute sen kredi ke ĝi estas saĝa. Sed estas tro malfrue por repreni ĝin; vi distranĉis la ligilojn en kiuj mi tenis kaptita mian plej ardan deziron; ĝi estas malsata sovaĝbesto kiu rompis sian ĉenon, ne plu provu reteni ĝin.
- Ju pli vigla estas la elano, des pli mallonga estas la kurado.
- Vidi ŝin ! murmuris la princo. Ekde kiam mi ekzistas, neniu emocio tiagrade boligis mian sangon… Mi timas morti.
- Di-kalifo ! Vi resaniĝos, diris la maljunulo kisante la manon de sia sinjoro.
(1) Ili estis sindonaj islamaj batalantoj, ofte asociitaj kun la Asasinoj, kiuj realigis aŭdacajn agojn kaj celitajn murdojn kontraŭ la krucistoj.