Créer un site internet

Ĉapitro 13.

Ĝuste en tiu horo, Hugo de Cezareo, levanta la okulojn por la centa fojo en tiu tago al la Kastelo de la Maljunulo de la Monto, ekvidis ĉe unu el la kreneloj ion blankan kiu flagretis. Kriante, li kuris al rando de la vertiĝodona fosaĵo, kun mano sur la brovoj, rigardante per sia tuta povo. Sed tio kion li vidis, estis tiel neklara, tiel flugema, tiel fora en la ĉiela lumo !

La grafo de Tripolo kaj Homfrŭo alkuris apud Hugon, aŭdinte lian ekkrion.

- Kio do estas, kavaliro ? diris Rajmondo. Vi estas tute emociita…

- Kaj tiel pala, amiko, kion vi havas ?

- Diru, diru, ekkriis Hugo kaptante la manon de sia militfrato, vi kies vidopovo voras distancojn, tien supren, ĉe tiu turo, ĉu tio estas kolombo kiu batadas la flugilojn, la peceto de ŝirita nubo ?

Homfrŭo rigardis dum momento.

- Ĝi estas delikata ŝtofo kiu flirtas en la vento, li diris.

- Estas ja tio, la signalo ! Mia amato alvokas min al sia helpo.

Rajmondo de Tripolo malfermegigis la okulojn.

- Ĉu vi freneziĝas, sinjoro ?

- Mi ne havas tempon klarigi al vi, diris Hugo… Nur sciu ke necesas al mi eniri en ĉi tiun kastelon, aŭ morti.

- Kion vi intencas fari ? ekkriis Homfrŭo. Vi bone scias ke tuta armeo ne enrompus ĉi tiujn muregojn.

- La kuraĝo de homo haltas antaŭ neebleco, diris la grafo de Tripolo.

- Se Eŝiro estus ĉi tie, kaptita, kaj alvokus vin al sia helpo, ĉu vi eĉ konsiderus la neeblecon ? diris Hugo kiu okule taksis la krutegaĵon.

Rajmondo, unue senaplombigita, pripensis.

- Estas akvo en tiu abismo, li diris. Eble ni povus malsupreniri en ĝin kaj naĝe transiri ĝin. Sed kiel poste grimpi ĉi tiun blokon, kiu estas kiel murego ?

- Pli bone estus trabo, se ĝi estus sufiĉe longa, zorge mallevita kaj kiu atingus tiun embrazuron, diris Homfrŭo.

- Honoro malpermesas al mi tian rimedon, tiel kiel ĉiujn kiuj povus sugesti ke ni rompas la militpaŭzon, respondis Hugo. La malsaĝeco de la entrepreno devus nur trafi la malsaĝulon… Preĝu por mi, amikoj miaj.

- Kion do vi farus ?

Li montris per mano al ili rokon kiu elstaris kaj formis pli malpli glatan platformon antaŭ malalta poterno.

- Vidu, li diris, nur tie ni povus elani… Ha ! Ekde longe mi pripensas tion !

Kaj li alvokis eskviron, ordonis al li alporti siajn armilojn kaj venigi sian ĉevalon, Iblison, nigran senkomparan araban ĉevalon.

- Kio ? Kion vi intencas fari kun ĉevalo ? ekkriis Rajmondo. Vi ne pensas, mi esperas, saltigi lin trans tio per unu salto ?

Homfrŭo, pala pro teruro, murmuris :

- Ne, ne, li ne havas tian ideon !

Hugo, kun krucitaj brakoj, kvazaŭ frostigita en sia decido, trankvile respondis :

- Ibliso estas senkompara besto. Saladino donacis ĝin al mi por danki min kiam mi kavalirigis lin. Ĉi tiu ĉevalo, li diris al mi, devenas de la rajdbesto de Mohamedo, tiu ĉevalino kun virina kapo, kiu havis dek parojn da flugiloj, laŭ tio kio ŝajnas. Ibliso heredis de ĝi kelkajn plumojn sur siaj hufoj… Vidu, li aldonis prenante la bridon de la ĉevalo kiun oni ĵus alportis, ĉu li ne estas admirinda besto ?… Ĉiuj liaj muskoloj tremetas pro senpacienco; ĝi ŝajnas nekapabla resti sur tero.

- Sinjoro, memmortigo estas krimo kiu ruinigus vian animon, diris la grafo de Tripolo.

- Kiu mortas por sia damo, tiu certigas sian savon !

Li vestiĝis per sia maŝkuto, zonis sian glavon, kaj surmetis malpezan kaskon. Homfrŭo tordis al si la brakojn.

- Hugo ! Hugo ! li kriis, kiel mi bedaŭras ne plu malami vin, ĉar mi devas suferi tian maltrankvilon pro vi !

- Dio protektas mian amon, mi ricevis pruvon pri tio, vi scias tion. Mi havas bonan esperon.

Altiritaj de ĉi tiu sceno, kavaliroj kaj soldatoj alproksimiĝis; pli kaj pli multnombraj, ili amasiĝis, diskutis, tute mirigitaj.

- Ke li ne faru tian salton por rompi al si la kolon, ili diris; la kastelo estas sorĉita; por eniri tien, necesas esti kvazaŭ mortinta, kaj alportita de la magiisto.

Homfrŭo sin ĵetis surgenuen.

- Mi petegas vin, rezignu pri ĉi tiu frenezo !

Sed Hugo restarigis lin, tenere brakumis lin, kaj poste surĉevaliĝis. Tiam Rajmondo kaptis la bridon kaj kriis :

- Perforte necesas kontraŭiĝi al delira atako. Baru al li la vojon !

- Ne haltigu min, grafo de Tripolo, diris Hugo kies vizaĝo purpuriĝis; ni restu amikoj, mi petegas vin.

Poste, ĵetante sian helan rigardon al ĉiuj, li tuŝis la tenilon de sia glavo :

- La unua kiu moviĝas, estas vivinta !

Serĝento tamen antaŭenpaŝis.

- Ne tiu, mi imagas, kiu entuziasmplene postulas la honoron verŝi al heroo la laŭkutiman lastan trinkaĵon, li diris prezentante al la kavaliro glason plenan de vino.

- Mi ne estas inklina al trinkado.

- Ĉi tiu vino estis rikoltita en Bet-Leĥemo, sur la loko mem de la Kripo. Ĝi estas dia trinkaĵo kiu devas centobligi ies forton. Rifuzi ĝin estus malpia.

- Donu do, diris Hugo, kiu malplenigis la glason. Adiaŭ, amikoj miaj, li aldonis. Mi plu petas de vi nur favoron. Detenu ĉian movadon, ĉian kriadon, kiu povus timigi mian ĉevalon kaj malpliigi ĝian impeton. Mia savo estas en la forto de ĝiaj poplitoj.

Li mallevis la vizaĝŝirmilon de sia kasko kaj turnis la dorson al kastelo por meti iom da distanco. Poste li returniĝis, sin firmigis sur siaj piedingoj, kaj farinte krucosignon, li spronis la tremantan beston.

La antaŭtimo tenis la homamason senmovan, malkvietan, mutan. Homfrŭo, pala pro teruro, sin blindigis per siaj manoj. La kavaliro pasis, preskaŭ nevidebla, movigante la aeron kiel forta vento, kaj sin ekĵetis super la abismon.

Tuj, forta frakaso de branĉoj kaj metalo, hororkrio eliĝanta el ĉiu brusto. Homfrŭo falis surgenuen, eĉ pli kaŝante la okulojn sub siaj manoj.

- Estas finita ! li murmuris.

Ĉiuj nun kliniĝis super la abismo, kiun diskretaj foliaroj kaj floroj kovris tie kaj tie. Inter la konfuzaj krioj kaj bruego, kelkaj vortoj elstaris : "Kia domaĝo !" "Jesuo, indulgu lian animon !" "Rompita sur la rokoj !" "Lia sango disŝprucis !"

Poste, subite, la brukriado duobliĝanta, kaj unu sola voĉo krianta :

- Venko !… Li vivas !… Estas mirindaĵo ! La ĉevalo sole resaltas de roko al roko ! La kavaliro alkroĉiĝis al branĉoj ! Li vivas ! Jen li !…

Homfrŭo ekstaris per unu salto, malkovrante sian vizaĝon malsekan pro larmoj.

- Kion ili diras ?

- Jes ! Jes, estas vere, diris la grafo de Tripolo. Ĉe la momento kiam la ĉevalo forfalis, Hugo, per senespera strebado, sin ĵetis en tufarbuston kaj sin alkroĉis, Dio scias kiel. Jen li kiu grimpas el la abismo; sed li ŝajnas elĉerpita.

- Ha ! Sinjorino Virgulino ! ekkriis Homfrŭo kun kunigitaj manoj, mi konstruos kapelon honore al vi por danki vin esti savanta mian militfraton.

- Kion li faros nun ? diris Rajmondo. Li povas nek grimpi la muregojn nek enrompi la pordegojn. Lia situacio estas kompatinda.

- Ni priatentos lin por helpi lin se tio eblos, diris la konestablo… Sed vidu do ! Kio li spertas ?… Ĉu li estas vundita ? Li ŝajnas senkonsciiĝi.

Hugo sukcesis sin tiri supren ĝis la roka elstaraĵo kiu antaŭas la poternon. Sed tie, kvazaŭ elĉerpita, li ŝanceliĝis, pasigis manon sur siajn okulojn, ŝajne voli eviti malvigliĝon. Poste li falis sur unu genuon, kuŝiĝis, kaj ne plu moviĝis.

- Ve ! Ĉu li mortis ? diris Homfrŭo.

- Ne, ne, mi komprenas, ekkriis Rajmondo. Li endormiĝas ! Tiu viro kiu trinkigis lin tie antaŭ momento, sektano alivestita !… Kie li estas ? Malaperinta… Mi ĵurintus tion ! Nu, vidu.

Silente, la poterno malfermiĝis; fratoj de Pureco aperis.

- Hugo ! Hugo ! Gardu vin ! kriis Homfrŭo. Vekiĝu !

Du el la Asasinoj kliniĝis al la kavaliro, kaptis lin ĉe la ŝultroj kaj la piedoj, kiel por mortinto, kaj kunportis lin en la kastelon. Malrapide, la pordego fermiĝis.

Last edited: 20/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam