Ĉapitro 06.

Homfrŭo de Torono kliniĝis al li kaj tenis lian manon kiam Hugo denove malfermis la okulojn. Li estis en tendo, kaj je kelkaj paŝoj de lia lito, la araba kuracisto de la reĝo preparis miksturon.

- Li vekiĝas ! Li vekiĝas ! ekkriis la juna konestablo.

Kaj la kuracisto, alproksimiĝante, trinkigis al la vundito la miksturon.

- Kie ni estas ? demandis Hugo.

- En la valo de Maŝiafo, vidalvide al kastelo de la Maljunulo de la Monto, respondis Homfrŭo. La reĝo instaliĝis tie.

- La reĝo ?…

- Ni estis preskaŭ kuniĝontaj kun la avangardo kiun vi komandis, kiam via kuriero alkuris por diri al ni ne antaŭeniri, ke okazis ŝtatperfido. Anstataŭ halti, ĉi tiu novaĵo igis nin rapidegi antaŭen por helpi vin. Sed la malamikoj forkuris antaŭ ni, rifuzante la batalon. Ili malaperis en ĉi tiun kastelon, ĉe kies piedo la reĝo starigis sian tendaron. Li baldaŭ kunvokos la konsilantaron por diskuti pri tio kio restas al ni fari por venĝi nin kontraŭ ĉi tiu aĉulo.

- Ĉu mi kapablos ĉeesti la konsilion ? demandis Hugo al kuracisto.

- Lia Moŝto atendas ke mi decidiĝu pri via stato, respondis tiu ĉi.

- Ĉu li estas en danĝero ? demandis Homfrŭo.

- Ne, konestablo; mi eĉ esperas rapidan resaniĝon. Mi diros al la reĝo ke li povas kunvenigi la konsilantaron ĉi tie mem, kiel li deziras.

Kaj la araba klerulo eliris el la tendo.

- Hugo ! Mia kara Hugo ! ekkriis Homfrŭo, kiel mi ĝojas revidi vin vivanta ! Estas mi kiu malkovris vin inter la mortintoj. Dio ! Kun kia aflikto ! ĉar vi ŝajnis ne plu esti en tiu mondo… Sed diru al mi, nun kiam ni estas solaj, kiel povas esti ke, tiel grave vundita kaj kun neniu vivanto apud vi, ni trovis vin tiel mirinde bandaĝita ke la kuracisto trovis nenion por riproĉi ?

- Ha ! Do estas vere ! Mi ne sonĝis ! diris la vundito. Estas ŝi ! Ŝi venis ! Mi scias ŝian nomon !… Kristo faris por mi miraklon, li elaŭdis mian voton, kaj li lasas min vivi !

- Kio ?… Ĉi tiun malfidelulinon, ĉu vi revidis ŝin ? Sed, silentu ! Jen la sinjoridoj kiuj venas aranĝi sidlokojn; la reĝo malpacienciĝas por interkonsiliĝi.

Amalriko fakte preskaŭ tuj aperis kaj alproksimiĝis al la vundito.

- Dio gardu vin en nia amo, li diris al li, vi, unu el niaj plej perfektaj kavaliroj ! En kia stato vi estas !

- Via kompato multvaloras al mi, sinjoro, diris Hugo. Mi esperas ankoraŭ servi vin, kun helpo de Kristo.

- Ĉu vi povas diri al mi, sen laceco, en kiaj cirkonstancoj la princo de la Montoj atakis vin ?

Hugo iomete duonsidiĝis, dum Homfrŭo amasigis por li kusenojn malantaŭ la dorson. Li respondis :

- Ni kampadis ekde tri tagoj en ĉi tiu alta valo kie vi trovis nin, sen vidi vivantan animon, sen ke io ajn moviĝu en la silenta kastelo. Heroldoj senditaj de mi, unue, restis dum duontago ĉe la piedo de la muregoj, sonigante siajn trumpetojn, sen ricevi respondon. Pluraj el niaj malaperis, interalie mia eskviro Urbano, la filo de la vicgrafo de Ŝako. Mi pensis ke la Maljunulo de la Monto, kiu estas rigardata kiel magiisto, volis surprizi nian imagpovon per kelka strangaĵo; sed la surprizo estis alia, trupo da rajdantoj, dekfoje pli multnombra ol tiu kiun mi komandis, neatendite sturmis al ni kaj lasis nin en la staton kiun vi vidis.

- Kaj, antaŭ mi, ĉi tiu sama trupo rapidege forkuris, rifuzante la batalon, diris la reĝo. Ni kredis vidi signalon ĉe la ĉefturo de la kastelo. Mi timas kaptilon. Ĉi tiuj sektanoj havas reputacion neniam retroiri, kaj la Maljunulo de la Monto lasas nin ekloĝi tre proksime de sia urbo kaj de sia kastelo.

- Jen la konsilio de la reĝo, diris la konstablo.

Milono de Plansio unue eniris, kun ruĝa vizaĝo kaj sulkigitaj brovoj. Poste alvenis la grafo de Tripolo, la ĉefdiakono Vilhelmo, kaj la ĉefaj baronoj. La reĝo estanta sida, kelkaj imitis lin; la aliaj restis staraj.

Amalriko senpacience mordetis sian barbon, ĉiam embarasita kiam necesis paroli. Li komencis per surda voĉo, lispante kiel kutime.

- Vi ĉiuj scias per kia ĝentila maniero mi traktis Boabdilon, la ambasadoron de la Maljunulo de la Monto; vi memoras pri la grandiozeco de la festoj okazigitaj honore al li, kaj pri la ceremonio de lia bapto, kiu ĝojigis la tutan urbon. Li forlasis Jerusalemon, ŝajne tre kontenta, kunportanta donacojn por sia mastro kaj, por antaŭgardi lin kontraŭ iu ajn atako, nian reĝan paspermeson. Li estis taskita diri al Raŝido al-Dino, ke li antaŭis nin nur de kelkaj tagoj, ke, trapasante en la ĉirkaŭaĵojn de liaj bienoj por iri protekti la elŝipiĝon de helpotaĉmento kiu alvenas al mi per maro, mi plezure farus ĉirkaŭvojon por renkontiĝi kun li. Kiel tiu kiu prezentis al ni sian amikecon kaj ordonis al siaj ekpraktiki nian kredon, subite fariĝis nia malamiko ? Estas en tio io nekomprenebla…

- Ĉu vi atendas esti kompreninta por ataki la kastelon ? ekkriis Milono de Plansio interrompante la reĝon. Ni tranĉu la gorĝon de ĉi tiu perfidulo kaj prirabu lian rabejon, oni diras ke tie estas senlimaj riĉaĵoj.

- Pli bone estas tro pripensi antaŭ ol agi, ol pli poste bedaŭri esti aginte sen pripensado. Vian opinion, Vilhelmo ?

- Se mi povas sincere paroli, sinjoro, diris la kanceliero, mi dirus ke tiuokaze necesus pacienco kaj singardeco, ĉar la kolero de la princo de la Asasinoj povus kaŭzi la neripareblan detruon de la regno de Jerusalemo.

- Jen ja babilado de pastro ! ekkriis Milono per furioza voĉo. Ni pacience elviŝu la kraĉaĵon el nia vizaĝo, ĉu ne ? Ni prezentu la alian vangon se oni vangofrapas nin !… Ĉu ni estas freneza ?… La malamiko estas fuĝanta, kaj estas ni kiuj tremas.

Vilhelmo, sen ĉesi esti kvieta, daŭrigis, parolante al reĝo :

- Vi pensas kiel mi, sinjoro, ke, la regno de Kristo estanta establita, ĉiuj niaj klopodoj devas celi konservadi ĝin serĉante la pacon, ĉar hodiaŭ, alianco pli bone valoras por ni ol multaj venkoj.

Sed la seneskalo ne lasis lin fini.

- Estas honto aŭdi tiajn aferojn ! li kriis. Aliancoj kun senkreduloj ! Ĉu vi ne plu estas kristanoj ? Ha ! Ĉi tiuj paganoj ! Ili ensorĉas vin; ĉio pri ili allogas vin; vi adoptas iliajn vestojn, iliajn armilojn, ilian malviglecon; anstataŭ frapegoj, vi interŝanĝas kun ili donacojn, kaj eĉ ni vidas ĉi tiun nekredeblan aferon : fratecojn de armiloj inter soldatoj de Kristo kaj sektanoj de Mohamedo.

Kaj, ĉar estis murmuroj, li daŭrigis :

- Ne necesas serĉi malproksimen… Neniu neos ke Homfrŭo de Torono, la maljuna, havis kiel militfraton iun emiron de Nur al-Dino, kaj la grafon de Tripolo…

Homfrŭo pafiĝis, tute pala.

- Mi permesas al neniu makuli la memoron de mia avo, li diris.

Rajmondo de Tripolo nur kontentiĝis rikani, taŭzante sian barbon.

- Nu, paco ! Paco ! diris la reĝo. Vi lacigas la vunditon.

- Malami la malamikon, mortigi lin, kaj prirabi lin, jen mia devizo en Sankta Lando, kaj ĝi estas la taŭga !

- Seneskalo, vi multe parolas, diris Amalriko.

- Nu do ! Bonan vesperon ! Mi iras dormi. Kiam vi finos viajn hontindajn babiladojn kaj kiam estos la vico de la ŝtalaj langoj moviĝi, vi trovos min.

- Bonan dormon, kuzo ! diris la reĝo.

Kaj Milono de Plansio foriris, skuante siajn larĝajn ŝultrojn kiuj malaperigis lian kolon.

- Kia netolerebla malhumileco ! ekkriis Homfrŭo.

- Li silentigas nin ĉiujn, diris Vilhelmo.

Kaj la grafo de Tripolo aldonis :

- Li estas kiel virbovo frenezigita de muŝoj, necesas nur lasi la vojon vakan antaŭ ĝia kurso.

- Pardonu al li, diris la reĝo, pro la severaj batoj kiujn li donas dum batalo, kaj ni rapidu interkonsiliĝi. Kia okazaĵo kapablis tiel abrupte ŝanĝi amikecon en malamikecon ? Jen tio kion necesus scii. Ni ekiris kun ĝoja koro, kvazaŭ por festo, tiagrade ke la damoj akompanis nin kaj ke ni ĉasis laŭlonge de la tuta vojo. Kaj jen kiam ni alvenis por levpreni mortintojn kaj vunditojn… Ni skribos al Raŝido al-Dino, por peti al li la kialon de lia konduto, kaj se estas nur pro kaprico kaj perfido ke li tiel ŝanĝis sian humoron, ni deklaros militon al li. Ĉu vi konsentos kun mi, Hugo de Cezareo ?

- Sinjoro, vi saĝe parolas, kaj kvankam mi havas la koron afliktitan pro esti vidanta tiom da kuraĝaj kunuloj perei ĉirkaŭ mi, mi submetiĝas al via konsilo.

- Ni faru kiel vi diras, sed ni faru ĝin rapide, sinjoro, diris Rajmondo, alie, estus hontindaĵo por ni.

- Ekde la vekiĝo, morgaŭ, mi sendos leteron al princo de la Asasinoj, kaj heroldo trumpetos antaŭ lia ĉefturo, diris la reĝo leviĝante.

Jam noktiĝis, rapide kaj profundege inter tiuj altaj montoj, kaj ĉie en la kristana tendaro, fajroj flamiĝis. Inter la pintoj kiuj dentis la ĉielon, la steloj ankaŭ brilis, kaj ĉi tiuj ĉiuj lumoj, funde de la valo, kredigis ke lago spegulis la astrojn.

La tendo de la reĝo staris meze de la tendaro. Oni triobligis la gardadojn ĉirkaŭ ĝi, kaj eĉ pluraj kavaliroj interne vigilis. Senĉese oni patrolis, kaj de tempo al tempo, la gardostarantoj vokis unu la alian por signali sian vigladon.

Homfrŭo restis apud Hugo. Li faris pretigi liton apud la lia, kaj kiel la vundito, turmentata de febro, ne sukcesis dormi; ili ambaŭ duonvoĉe babilis. Hugo rakontis la aperon de Gazileho ĉe la momento kiam li kredis morti, kaj la ĉielan feliĉon kiun li spertis revidante ŝin. Homfrŭo parolis al li pri Sibilo, pri tiu vojaĝo farita kun ŝi. Ŝi traktis lin kiel sklavon kaj certigis lin pri sia malamo; tamen li daŭre surhavis la lazuran manikon kaj nenio malkuraĝigis lin. Ĵaluzo forigita el sia koro, li havis nur amon, kaj li esperis venki per multe da persistado.

Dumvoje, li havis la bonŝancon revenigi al la princino virfalkon al kiu ŝi multe korinklinis kaj kiu eskapis. Ŝi pagis lin per tre sekan "dankon", sed ne kapablis kaŝi la plezuron kiun ŝi ĝuis revidi sian plej ŝatatan birdon. Kaj ŝajnis al Homfrŭo ke pro tio ŝi malpli malamos lin.

Hugo fine endormetiĝis. Homfrŭo silentiĝis, kaj li estis siavice ekdormonta kiam terura krio, devenanta el la centro de la tendaro, igis lin salti el sia lito kaj impeti ekster la tendo.

Li albatiĝis al duonnudajn homojn, vekitajn kiel li kaj terurigitajn de ĉi tiu krio. Ili kuris tien kaj tien, pridemandantajn unu la alian :

- Kio ? Kio estas ? Tiu krio !…

- Mi tute tremas pro tio !

- Kiu kriis ?

- Estas ĉe la reĝo !

- Dio helpu nin !

- Jes, jes, ĝi estis la voĉo de la reĝo !

- Ni kuru…

Antaŭ la reĝa tendo, efektive lumoj kolektiĝis. Subite, la reĝo aperis, en noktovestoj, tre pala, tremanta pro emocio kaj kolero. Li enmane tenis ponardon.

- Jen kiel oni vigilas ! li diris per furioza voĉo, estas tiel kiel oni viglas super la reĝo ! Traserĉu la tendon. Iu eniris en ĝin, kaj vi lasis lin fari.

Sibilo alkuris, kun siaj belaj blondaj haroj disflugantaj sur sian blankan tunikon. Ŝi sin ĵetis en la brakojn de la reĝo.

- Ha ! Patro mia, ŝi ekkriis, kio okazis ? Kiu eligis ĉi tiun krion ? Ŝajnis al mi ke estis vi !

- Kara filino ! Mi povintus lastfoje kisi vin hieraŭ.

- Ĉi tiu ponardo ! Ĉu vi estas vundita ?

- Ne, dank'al Dio ! Aŭ pli ĝuste, ĉar mia malamiko indulgis min. Rigardu, sinjoroj, malgraŭ via viglado, meze de la tendaro, gardata de miaj plej bonaj kavaliroj, viglantaj eĉ en mia tendo, ĉi tiu ponardo ĵus estis plantita en la litkapon, de mia lito por tie najli ĉi tiun paperon !

Sibilo prenis la paperon kaj legis sub la torĉlumo : "Tiu, kiu tien enpuŝis ĉi tiun ponardon, povis samfacile enpuŝi ĝin en vian koron".

- Mi subite vekiĝis kaj vidis ĉi tiun klingon brili tute proksime al mia tempio, diris Amalriko, ektimego kaj surprizo elŝiris el mi tiun krion.

Sibilo rimarkigis ke la ponardo estis venenita ĝis duono de la klingo kaj ke vortoj estis gravuritaj. Homfrŭo legis en la araba : "La Di-Kalifo".

- Estas tiel kiel la senhontulo subskribas siajn krimojn, li diris.

Ili traserĉis la tendon sen malkovri ion ajn. Ĉio estis en ordo, kaj tamen ĉio estis movita. La grandaj kandelingoj kiuj brulis piede de la lito, estis transportitaj al litkapo; la seĝoj kiuj estis dekstre, estis maldekstre.

- Ha ! Terura viro sed malbrava kaj insidema ! Eliru do el via fortikaĵo kaj venu alfronti min ! ekkriis Homfrŭo svingante la pugnon en la nokto.

- Neniuj vanaj minacoj, diris la reĝo. Ĉar Raŝido al-Dino ne mortigis min, havante min en sia povo, tio signifas ke li ne volas mian morton… Tuj kiam tagiĝos, ni klopodos transdoni al li la leteron kiun mi tuj skribos.

Amalriko eniris en sian tendon kaj alvokis apud si la kancelieron Vilhelmon, kiu malĝoje rimarkis kiom la reĝo ŝajnis konfuzita kaj senkuraĝa.

- Sinjoro, retrankviliĝu, li diris, la ĉielo ne forlasos vin.

- Ha ! Vilhelmo, vidu, kiel fragila estas nia vivo.

- Soldato de Kristo devas esti ĉiumomente preta aperi antaŭ sian Juĝiston.

- Ne la morto kiu timigas min, vi ja scias tion, sed mi timas esti trafita de ĝi en stato de peko. Nu… mi povintus foriri tien, antaŭ momento, sen konfeso, kaj kun konscienco ŝarĝita de peko kiun mi neniam kuraĝis konfesi al vi.

- Kio ? Filo mia ! ekkriis severe Vilhelmo, vi havas sekretojn kontraŭ Dio, kiu scias ĉion ? Vidu, al kio tio riskas vin.

- Mi malpravis, estas vere… Nu ! Aŭskultu min tuj. Kiu scias ĉu la sekva minuto apartenos al mi ?

- Mi aŭskultas vin, filo mia. Konfidu al Dio, Lia korfavoro estas senfina.

- Jen. Ĝi estas tre malnova, ĉi tiu peko; ne estas la reĝo kiu faris ĝin, estis la juna Amalriko, grafo de Jafo. Mi tiam estis kaptito de Nur al-Dino. En la unua impeto de adoleskeco, kaj tro facile flamiĝema en tiu epoko !…

- Ha ! Sinjoro ! ekkriis Vilhelmo kunpremante la manojn, vi ankoraŭ nun estas tia; la jaroj nenion faris al tio, ĉar vi pekas nur kontraŭ ĉasteco. Eĉ la sakramento de geedzeco ne estas sankta por vi, kaj vi donas ekzemplon de skandalo !

- Se vi jam skoldas…

- Mi ne skoldas, mi nur bedaŭras kulpon kiun nenia pentofarado sukcesis korekti.

- Tio estingiĝos, nu, per la tempo, kion ajn vi pensas… Do, jen tio kio estas malfacila por mi konfesi : Kiam mi estis kaptito de la sultano, mi pasie amis kaj sekrete prenis kiel edzinon la filinon de islama princo.

- Vi, edzo de paganino !

- Laŭ la leĝoj de ŝia lando, ŝi estis mia edzino; sed laŭ tiuj de la mia, mi ne tute estis ŝia edzo… Mallonge, la patro tro frue malkovris nian amon, kaj je mia granda malespero, la princino estis prenita de mi… Ŝi estis graveda. Estas ĉefe tio kio tre maltrankviligas min; mi pensas, kun timego, ke tre verŝajne estas en la mondo iu filo el mia sango kiu konfesas Mohamedon.

- Ha ! Sinjoro, jen do kial la ĉielo tiel kruele frapis vin en la persono de la tre virta princo Baldueno, via heredanto ! Bedaŭrinde ! Mi nun komprenas. Se forloga lepro minacas lian junan korpon, estas por memorigi al vi ke alia infano, naskita de vi, havas animon turmentitan de la lepro de malpieco. Necesas ĉiapreze trovi ĉi tiun malfeliĉulon, minacata de damno, kaj purigi lin en la sanktaj akvoj de la bapto.

- Jes, tio necesas, diris la reĝo enpensa, sed kie serĉi lin ? La privata vivo de ĉi tiuj paganoj estas strikte vualita, kaj nenio montriĝas eksteren. Fine, vi helpos min, kaj mi heredigos al vi ĉi tiun sanktan devon se mi mortos sen plenumi ĝin.

- Kun helpo de Dio, ni sukcesos.

La reĝo metis fingron al siaj lipoj :

- Tre fidele gardu la sekreton, li diris. Se la reĝino scius !…

Estis granda kakofonio ekstere; ĉiuj estis vekitaj. La tendaro, maldorma, ne redormis; de unu al alia, ili rakontis la okazaĵon kaj tiun mortigan danĝeron riskitan de la reĝo.

Cetere tagiĝis. La montopintoj fariĝis rozkoloraj, kiel floroj, dum la valfundoj bluiĝis; poste la roso vaporiĝis, kaj oni estis diranta ke muslinoj treniĝis ĉien, tiel malpezaj ke la brizo ŝiris ilin. La kampoj de narcisoj kaj levkojoj bonodoris, kaj en la bosketoj de olivarboj, la birdoj samtempe komencis siajn kantojn.

La reĝo aperis. Li igis sin vesti kaj diktis al Vilhelmo la leteron por Raŝido al-Dino. Li tenis ĝin en la mano, kaj oni vidis ĉe la fino de blanka rubando la reĝan sigelon, stampita sur ruĝa vakso, balanciĝi.

Amalriko haltis sur la sojlo de sia tendo, sen atenti pri la aklamadojn per kiuj oni salutis lin.

La mirinda kastelo de la princo de la Sep Montoj altiris liajn rigardojn. Ĝi staris transe de roka monteto kiu bordis la valon flanke de la tendaro, kaj necesis malantaŭen klini la kapon por vidi ĝian supron kiu, jam ricevanta la tutan sunlumon, vidigis orajn kupolojn, turojn kaj turetojn, murojn dentitajn de kreneloj, en kiuj inkrustitaj gemoj trembrilis kaj flagris. La reĝo mezuris per la okulo ĉi tiun vertiĝodonan rokmuron kiun la apika krutaĵo daŭrigis ĝis la fundo de abismo. Ĝi estis glata kaj tute sen-ornama, escepte iu larĝa kaj alta volbo kiu truis ĝin ĉe la nivelo de la monteto kaj kiun la levita levponto duone kaŝis. Amalriko suspiris dirante al si ke sieĝi ĉi tiun gigantan kastelon estus tre vana malsaĝaĵo kaj ke, se la proponoj de la Maljunulo de la Monto kaŝus kaptilon, li amare bedaŭris ke li falis en ĝin.

Subite, trumpetoj sonis en la kastelo, klaraj, potencaj, kaj tiel melodiaj ke aŭskultante ilin rideto naskiĝis sur ĉiuj lipoj. La kristanoj eĉ deklaris ke ili devis esti sorĉaj ĉar neniu muziko iam ajn tiel volupte karesis ilian orelon.

Silente, la levponto malleviĝis, metis sian ekstremon sur la montetsupron, kaj de la nigra fundo de la giganta ogivo, rajdantoj blanke vestitaj, rajdantaj blankajn ĉevalojn, antaŭeniris. Ili transiris la levponton kaj galope malsupreniris laŭ la deklivo de la monteto.

- Estas la Maljunulo ! Estas la Maljunulo ! ili kriis.

- Li sendube venas cele al klarigoj, diris la reĝo.

Sed eskviro alkuris kaj anoncis Fratojn de la Pureco, senditajn de la princo de Asasinoj.

- Ha ! Ne estas li mem, diris Amalriko iom seniluziigita, tiom li estis scivolema fine vidi ĉi tiun apartan eminentulon. Nu ! Ĉi tiuj mesaĝistoj alproksimiĝu.

La homamaso disiĝis. Nur unu el la senditoj aperis; li piede antaŭeniris.

- Estu bonvena, mia gasto, diris la reĝo, ĉu vi alportu parolojn de amikeco aŭ de malamo.

La mesaĝisto metis la manon sur sian koron, poste sur sian frunton, kaj li diris, en la Franka lingvo :

- Mi alportas la respondon de la princo de la Sep Montoj, Di-Kalifo, nia sinjoro Raŝido al-Dino - lia beno estu sur ni !

- La respondon ?…

- Al letero kiun vi tenas en la mano.

- Mia sigelo tamen estas sendifekta.

- Nia sinjoro kapablas legi tra ĉiuj vualoj kaj ĉiuj distancoj.

La ĉeestantoj puŝis unu la alian per la kubuto kaj flustris : "Li estas la diablo !"

- Se li vere respondas, jen miraklo.

La mesaĝisto transdonis leteron al Amalriko, kiu prenis ĝin kaj rompis la sigelojn.

Ĉiuj kavaliroj kolektiĝis antaŭ la reĝa tendo. Eĉ Hugo, malgraŭ la kuracisto, sin trenis ĝis tie. Profunda silento regis. Ili observis la vizaĝon de la reĝo kiu, dum li legis, fariĝis tre pala, poste purpuriĝis.

- Pro infero ! li baldaŭ kriis sen kaŝi la koleron kiu sufokis al li la voĉon, se ili faris tion, mi ĵuras ke ili pentos pri tio !… Laŭte legu, Vilhelmo ! Vi kiu tiom multe malŝatas la Templanojn.

Kaj li transdonis la leteron al ĉefdiakono kiu prenis ĝin dirante :

- Nenio bona povas veni de ili.

- Legu ! Legu !…

Vilhelmo, laŭtvoĉe, legis ĉi tion :

"Laŭdo al Dio, Majstro de la Universo. Liaj benoj venu sur Liaj profetoj !

Vi demandas al mi kial mi ekbatalis kontraŭ viaj soldatoj, kiuj kredis min amiko, kaj vi akuzas min pri ŝtatperfido. Kiu el ni estas perfidulo ? Kie estas mia ambasadoro, Abu Abd-Alaho ? Kian respondon vi donis al miaj paroloj de paco ! Kompatinda reĝlando estas la via, se vere vi ankoraŭ nun ne scia tion kio tie okazas ! Abu Abd-Alaho kuŝas kun gorĝo tranĉita sur la vojo kiu apartigas viajn terojn de la miaj. Vian respondon, estas la Templanoj kiuj legis ĝin, poste ĵetis ĝin al la vento. Se vi ankoraŭ vivas, estas ĉar mi ja volis kredi ke eble vi ankaŭ ne konscias pri ĉi tiu krimo. Hastu kontentigi min, kaj sciu, ke antaŭ tio, vi kaj viaj soldatoj, vi ne eliros el miaj posedaĵoj. Provu forkuri se vi volas."

Indignaj krioj leviĝis de ĉiuj flankoj :

- Buĉi ambasadoron portantan reĝan paspermeson !

- Kristanon !

- Nian parolon mokitan !

- Vere, la sinjoroj de la Templo malhonoras nin ! diris la ĉefdiakono Vilhelmo.

- Ilia malrespekto ne plu konas limojn ! ekkriis la reĝo. Ĉu ne ŝajnas ke ili certas pri sia senpuneco ? Ĉu ili forgesis ke estas mi kiu pendumigis dek du el ili, kiel simplajn kampulaĉojn, kiam ili redonis al malamiko la fortikaĵon de Tiro ? Pro la Sankta Hostio ! Mi refreŝigos ilian memoron !…

La mesaĝisto, senesprima, atendis.

- Pardonu mian surprizon kaj mian koleron, daŭrigis Amalriko strebante kvietiĝi. Diru al via mastro ke mi estas honta kaj ĉagrenita ĝis la animo pro tio kion mi ĵus eksciis. Li ĝuste juĝis min pensante ke mi ne sciis pri tio, kaj li povas efektive kompati min pro maniero laŭ kiu oni perfidas mian reĝan aŭtoritaton. Kian kontentigon li postulas ? Mi ne trovos kvieton ĝis kiam ĝi estos donita al li.

- Nia sinjoro Raŝido al-Dino - lia beno estu sur ni ! - konsiderinte la sangon de viaj, kiun li verŝis en la unua kolero de sia indigno, nur postulas ke tiu kiu frapis Abun Abd-Alahon, estu denuncita kaj punita per morto.

- Certe ja ! Estas tre kompatinda ke tiom da senkulpuloj pagu por la kulpulo. Sed la krimego estas tiel abomena ke mi devas agnoski ke ĉi tiu kruelaĵo, bedaŭrita de ni per larmoj, estas justa; via mastro eĉ montras moderecon al kiu mi estas dankema. Diru al li ke estos pro mia propra volo ke mi kaj miaj soldatoj restos sur lia teritorio. Mi ĵuras ke neniu el ni, krom la mesaĝisto, kiun mi tuj sendos al Odono de Sankta Amando, la ĉefmastro de la Templo, forlasos ĉi tiun lokon ĝis kiam la kulpulo estos punpaginta sian krimon.

- Estas bone ! Estu do pace, vi estas ĉi tie sekuraj kontraŭ ĉia malbono.

- Dio gardu vin ! diris la reĝo.

La sendito surseliĝis sian ĉevalon kaj, sekvata de siaj kunuloj, galope supreniris laŭ la monteto. Poste la hufoj de la ĉevaloj sonigis, kvazaŭ sur tamburo, kontraŭ la ligno de la levponto kiu releviĝis malantaŭ la eta trupo kaj denove kaŝis la altan ogivan pordegon, subite obtuzigante la klaran fanfaron de la sorĉitaj trumpetoj.

Last edited: 17/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam