Ĉapitro 17.

La seneskalo Milono de Plansio, stara antaŭ la reĝo Amalriko, prezentis al li templanon, la fraton Galteron de Mesnilo. Sed la akcepto de la reĝo estis glacia, kaj li havis neniun ĝentilan parolon por la noveveninto.

Milono, kun vizaĝo lumigita de troigo da vino, aperigis sian miron levante siajn brovojn kaj diris per mokema tono :

- Laŭ tio kio ŝajnas, la reĝo estas incitita kontraŭ ni.

- Estas pli ol incitita, kuzo, ekkriis Amalriko, estas furioza, kaj bedaŭrinde, tute prave furioza. Vi perfidis mian fidon metante tiom malmulte da hasto por alporti al mi novaĵon kiun mi de longe scias, kaj kiun mi konsideras kiel falsa.

- La mesaĝisto povas nur transdoni la mesaĝon. Ĉu mi tamen ne faris plej bone alkondukante al vi ĉi tiun noblan kavaliron de la templo, por ke li mem rediru al vi la respondon de la ĉefmastro ?

La templano, fortika, dikmalalta viro kun kruda aspekto, tre malbela kaj senigita de unu okulo, kiun lancopinto forprenis de li, salutis la reĝon.

- Sinjoro, la vero estas jena, li diris : la murdinto de Boabdilo, la ambasadoro de la Maljunulo de la Monto, iris al Romo por peti al Papo pri absolvon.

- Tio estas malvera ! Neniu templano forlasis la Sanktan Teron, diris la reĝo. Kaj eĉ se tio estus vera, ĉi tiu pentofaro ne sufiĉas por ni. Ekde morgaŭ vi reiros al Odono de Sankta Amando kaj diros al li ke jen mia fina vorto : Se la kontentigo kiun mi postulas, estas rifuzata, se oni ne tuj transdonas al mi la kulpulon, mi iros al la komandorejo de la templo kaj detruos ĝin de supre malsupren.

Galtero de Mesnilo apenaŭ kaŝis mokeman rideton antaŭ ĉi tiu minaco, kiun la reĝo, eble, ne havintus la povon plenumi; sed, ĉar li estis forpetita, li malproksimiĝis flustrante kun Milono de Plansio kun mistera mieno.

Peza maltrankvilo, cetere, surpremis la reĝan tendaron. Oni antaŭsentis ke la Maljunulo de la Monto laciĝis pro vane atendadi. La kastelo ekde kelkaj tagoj silentis; neniuj ĝentilaj mesaĝistoj plu alvenis. Multaj eskviroj, eĉ kavaliroj, malaperis, forkaptitaj de la magiisto, laŭ tio kion oni diris. La kastelmastrinoj kaj la sinjoroj alvenitaj el la najbarejo estis reirintaj. Malklara enuo tenis laŭparole kaptitaj ĉi ĉiujn homojn; ili elĉerpis la ludojn, la festenojn, la ekscesojn de ĉiu speco, kaj ili estis lacaj, senokupaj, senpaciencaj pro la senfaro.

Al la princo de Hamao, ankoraŭ gasto de la reĝo, juna knabino funebre vestita venis, kaj de tiam, la maljunulo enfermita sub sia tendo, restis nevidebla. Rajmondo de Tripolo rakontis ke la grafo de Cezareo, mirakle eskapinta el la magia kastelo, en kiun li tiel malsaĝe sin ĵetis, revenis kun nekomprenebla malespero kaj estis rezoluta fariĝi pastro. Lia militfrato, Homfrŭo, ne forlasis lin kaj ploris kun li.

Malgraŭ ĉio ĉi, la suno brilinta post kelkaj tagoj da pluvado, la korteganoj kuniĝis en maldensejo de la tute renovigita olivarbejo por provi amuziĝi. La damoj aranĝis en bukedojn anemonojn kaj rozojn plukitajn de paĝioj kaj amase arigitaj antaŭ ili, dum menestrelo frotante arĉon sur la kordojn de ribeko, kantis la kanton de Jerusalemo, la alvenon de la prodoj antaŭ la sankta urbo kaj la emocion kiu, ĉe ĝia vido, ĝojegigis ilin :

Tie vi vidintus tian grandan ploradon de larmoj
Ke ĉiu malsekigis siajn vizaĝon kaj mentonon…

Sed ĉiu sciis la kanton, kaj ili aŭskultis ĝin nur per senatenta orelo. Araba birdovendisto, portanta kaĝon pendantan de kano, preterpasis kriante :

- Jen birdoj por liberigi !

La bela Eŝiro alvokis lin, kaj li venis surgenuiĝi apud ŝi.

- Nu, montru tion al ni.

- Ili ne estas aparte rimarkindaj, diris Stefnjo kliniĝante. Beletaj kiel ĉiuj birdoj, sed ne indaj por la birdejo.

- Ili ne estas destinitaj por esti tenataj.

- Ili estas tre malgrandaj por esti manĝataj, rimarkigis princino Sibilo.

La birdovendisto restariĝis, preta por foriri.

- Ho ! sinjorino, li diris, mi nur vendas la rajton malfermi ilian kaĝon kaj liberigi ilin.

- Tiam, ekkriis Stefnjo, la varo forflugas, kaj la aĉetanto estas priŝtelita ?

- Ŝtelita ! Ĉu ni ne estas centoble rekompencitaj de la ĝojkrioj de ĉi tiuj kaptitoj kiuj eskapas ? Vidu kiel ili estas malesperaj, kiel ili baraktas, kontuzante al si la kapon kontraŭ la stangetojn. Ili suferas; sed ilia doloro estas momenta, kaj la elaĉetmono kiun mi postulas, helpas min subteni mian familion. Ho ! Ĉu li ne estas vere feliĉa, tiu kiu, duoble bonkora, donas almozon al iu el siaj fratoj kaj redonas la ĉielon al la birdoj ?

- Kia lerta eltrovo ! diris Eŝiro. Ili havas bonajn korojn, ĉi tiuj malfideluloj.

Ŝi prenis la kaĝon, ekĵetante teneran rigardon al la reĝo, pensema kaj malserena.

- Mi deziras, ŝi diris, ke ili fuĝante forportu la malĝojajn pensojn kiuj strias la frunton de la reĝo.

- Ekrigardo de vi sufiĉas por dispeli ilin tiel bone kiel la suno sekigas pluvon, respondis ĝentile Amalriko.

Ŝi dankis lin per bela rideto kaj daŭrigis :

- Diru ĉiuj, sinjorinoj, tion kion vi ŝatus ke ili forportu sur siaj flugiloj.

- Por mi, ekkriis Stefnjo, ke ili forportu la enuon de mia kara filo Homfrŭo, kaj ankaŭ la malĝojon de sinjoro de Cezareo, kiun li prenis sur sin, ke ili forportu la koleron de la reĝo kontraŭ sinjoro de Plansio, mia edzo, kaj, aldone al tio, la jarojn kiujn mi troe havas.

- Kaj vi, princino ?

- Mi mem estas malplena kaĝo, diris Sibilo; ĉio kio havis flugilojn, foriris.

La grafino de Tripolo malfermis la malgrandan pordon, kaj kun akutaj krioj, la birdoj eskapis.

- Fr !… Kiel ili forflugas ! Ili neniam estos sufiĉe malproksime de sia malliberejo.

Ŝi redonis la kaĝon kaj donis oran moneron al la birdovendisto, kiu foriris benante ŝin.

Ĉe tiu momento, Milono de Plansio ŝanceliĝante antaŭeniris kaj venis fali sur iu genuo antaŭ la reĝo, kriante :

- Helpu ! Kuzo !

Tuj, sangoflako formiĝis ĉirkaŭ li, kaj li sinkis, stertorante. La reĝo rapidis al li.

- Milono !… Kio !… Ĉu li estas morta ?

- Ho ! Sankta Virgulino ! Mortinta ! Mia edzo ! ekkriis Stefnjo, pli pro surprizo ol pro malĝojo.

Sibilo levprenis la ponardon kiun sangofluo elpelis el la vundo.

- "La Di-Kalifo !" Kiel kutime, la murdo estis certigita.

Rajmondo de Tripolo alkuris, tute emociita.

- Moŝto, li diris, la nobla templano Galtero de Mesnilo estas morte vundita.

- Ha !… ankaŭ li !

- Li petis pastron, kaj la episkopo Vilhelmo estas apud li.

- Ha ! Ĉifoje estas milito ! ekkriis la reĝo. Ne plu estas por heziti, ĉar ĉi tio estas netolerebla. Iu parenco ! Iu gasto ! Ambaŭ buĉitaj en mia tendaro !… Necesas venĝi tian ofendego aŭ morti. "Dio helpu sian Sepultejo !"

Kaj Amalriko tuj proklamis kunvenon de la konsilantoj, por decidi ke oni tuj metu sieĝon antaŭ la kastelon.

Sed en la murmuranta tendaro, apenaŭ la alarmo disvastiĝis, kiam novaĵo rapidis ke trupo eliris el la fortikaĵo, levante pacajn olivbranĉojn. Baldaŭ, efektive, heroldoj disigante la homamason, kriis :

- Enviciĝu antaŭ tiu kiu tenas en sia povo la vivon kaj morton de la reĝoj !

Kaj la kavaliroj formis spaliron laŭ la vojo de la Maljunulo de la Monto, forgesante ĉion pro scivolemo vidi lin.

- Li fine bonvolas sin montri ! Diris al si Amalriko rigardante lin antaŭeniri. Li venas sen armiloj, kun limigita eskorto, malestimante danĝeron.

Kaj, kiel ĉiuj aliaj, li estis impresata de la treege majesta mieno de la magiisto, de lia juneco, sed ĉefe de la dolora paleco de lia vizaĝo.

- Oni kredus ke nokta lumo envolvas lin, li pensis, kaj li estas, certe ja, strange bela.

- Reĝo Amalriko, diris Raŝido per tre dolĉa voĉo, kial vi pensas ataki ĉi tiun kastelon kiun vi agnoskas en vi mem esti nekonkerebla ? Kial vi volas deklari militon kontraŭ mi, kiam la kaŭzo kiu povintus estigi ĝin inter ni, ne plu ekzistas ?

- Kio ? ekkriis la reĝo farante paŝon dorsen. Necesus lasi vin buĉi miajn ulojn antaŭ miaj okuloj, sen krii venĝon ?

- Mi nur faris justecon kaj venĝis vin ! Aŭskultu tion kion via episkopo venas diri al vi.

Vilhelmo, fakte, alkuris, farante de malproksime gestojn de kvietiĝo.

- Haltigu vian koleron, sinjoro, li diris tute anhelante. La templano kiu perfide murdis ambasadoron Boabdilon, ĵus pentis pro sia krimo. Li estis Galtero de Mesnilo. Mi ricevis lian konfeson kiun li komisiis min publikigi.

- Kio ? diris Amalriko. Ĉu li venis spiti min ĉi tie, moki min ?…

- Pli malbone ol tio, sinjoro, en akordo kun la seneŝalo Milono de Plansio, li intencis perfidi vin. Trupo de templanoj devis kuniĝi kun li ĉi-vespere mem, por provi ruze eniĝi en la kastelon, prirabi ĝiajn riĉaĵojn kaj tranĉi la gorĝon de la mastro.

- Milono ! Perfidulo !… Li kiun mi superŝutis per donacoj ! ekkriis la reĝo klinante sian kapon.

- Ne prokrastu, sinjoro, diris la episkopo. Ĉi tiuj templaj soldatoj, necesas malkovri ilin kaj kapti ilin.

- Ili jam estas miaj kaptitoj, diris Raŝido.

- Ha ! Donu al mi la rajton puni ilin.

- Fidu en mia saĝeco, reĝo de Jerusalemo, ne punu ilin.

- Kion vi diras ?

- La kulpuloj pentofaris. Pro konsidero al vi, mi kontentiĝas per ĉi tiu riparo. Faru same, mi konsilas tion al vi. Oni diras min profeton; sed ne bezonas esti tia por aŭguri al vi, kristanoj, ke estas pro malkonkordo ke vi pereos. Jes, mi konfesas tion, mi unue eksentis admiron pro la granda malsaĝeco de via konkero, pro via forto, via miriga kuraĝo. Mi observis vin, mi studis vian kredon. Mi pripensis alianciĝi kun vi. Niaj du potencoj kunigitaj formintus nekontraŭeblan torenton; ni estintus mastroj de la Oriento. Sed mi rapide komprenis ke nenio daŭrema povas estiĝi de vi. Troe orgojlaj, vi ne kapablas obei. Vi plej ofte malatentas la malamikon, por kvereli inter fratoj. Kaj ĉi tiun dion mem, ĉi tiun dion, por kiu vi de tiom malproksime venas por morti, tre facile vi forneus lin !

- Ha ! Sinjoro ! diris Vilhelmo per riproĉa tono.

- Nobla episkopo, diris Raŝido, mi havas por via granda spirito, via scio kaj la honesteco de via animo la plej profundan estimon. Mi estis vigle trafita de la flata opinio kiun vi multfoje proklamis pri mia personeco, kaj mi ne ŝatus senbezone malĝojigi vin. Sed hodiaŭ ja, granda nombro da viaj, allogitaj de malnoblaj tentoj, ĵus malkonfesis Kriston kaj sin donis al mi. Mi sendos ilin reen al vi, li aldonis parolante al la reĝo, ne provu serĉi iliajn nomojn. Evitu ĉian kaŭzon de disiĝo; restu unuiĝintaj. Kruela milito prepariĝas kontraŭ vi, ĉar Saladino kolektas siajn fortojn por lasta lukto. Li serĉas mian aliancon; sed tiel longe kiel vi vivos, reĝo Amalriko, mi ĵuras trakti nenion kun li. Kredu min, mi parolas al vi per amika koro; ne rapidigu vian pereon. Pardonu al templaj soldatoj. Mi redonas ilin al vi sen postuli ian ajn elaĉetmonon.

- Dankon, sinjoro, diris la reĝo tre kortuŝita. Viaj noblaj paroloj profunde ĝenas min. Ili tuŝas akran vundon kiu senĉese ronĝas min. Vi estas nur tro prava, bedaŭrinde ! Kaj, malgraŭ mia postkolero, mi sekvos vian konsilon.

Subite, la princo de Hamao, veaspekta kaj plene ploranta, antaŭenkuris per necertaj paŝoj.

- Raŝido, li kriis, ĉu mi ja rompis pacon ?… Ĉu vi povas riproĉi al mi la plej etan kulpo kontraŭ vi, per ago aŭ eĉ per paroloj ? Kion vi faris kun la altvalora ostaĝino kiun mi konfidis al vi ?… Kie estas mia tre amata infanino ?

- Li mortigis ŝin ! kriis Hugo de Cezareo kiu, ekster si vidante la murdinton, eltiris sian glavon.

Homfrŭo peteganta, retenis lin plej bone kiel li kapablis.

- Mortigita ! Mia filino ! murmuris la reĝo.

Raŝido al-Dino, kun fiksaj okuloj, kvazaŭ superŝutita de doloro kaj honto, klinis la kapon. Dabbuso tiam alproksimiĝis al li :

- Stariĝu, kun via sendifekta orgojlo ! Filo mia, li diris duonvoĉe. Mia devo estis savi vin kontraŭ vi mem. Per ordono subskribita de vi, la blanketo kiun vi iam konfidis al mi, la maljusta ordono estis suspendita. Sango de kolombo makulis la zonon de la senkulpulino.

- Gazileho ! Vivanta !… murmuris Raŝido, preskaŭ svenonta.

- Kuraĝu nun, Di-Kalifo ! Tio kion mi atendas de vi devas indi vian grandanimecon.

Kaj la nigra ĉambelano, prenante ĉe la mano la princinon de Hamao, kaŝita inter la homoj de la eskorto, forigis ŝian vualon…

Longa murmuro de admiro ekestis vidante tian perfektan belecon; sed ŝi, kun ĝojkrio, sin ĵetis en la brakojn de sia maljuna onklo kiu plorsingultis.

Naharo, en deliro de feliĉo, forŝiris siajn funebrajn vestojn kaj kovris per kisoj la manojn de sia amikino. La feliĉa konsternego kiu ebriigis ĉiujn ĉeestantojn, donis al Raŝido tempon por iom resereniĝi.

- Dankon, profeto, diris fine la princo de Hamao, ridante kaj plorante; pardonu min esti akuzanta vin.

- Gazileho ! diris Raŝido per voĉo ankoraŭ malbone firmigita, jen reĝo Amalriko, via patro.

Kaj, ĉar la konsternita junulino pridemandis sian onklon per la okuloj :

- Tio estas vera, li diris.

Tiam, surprizita kaj ridetanta, ŝi alpaŝis al la reĝo :

- Mi redonas ŝin al vi ambaŭ, diris Raŝido, sub unu kondiĉo…

- Parolu, diris Amalriko, kion ni povus rifuzi al vi ?

Terura premo ŝajnis stringi la gorĝon de la princo de la Montoj. Li tamen diris :

- Estas ke vi konsentos al mi ŝian manon… por la plej brava el viaj kavaliroj kiu amas ŝin… kaj havas la bonŝancon esti amata de ŝi.

Amalriko tenis Gazilehon per la pintoj de siaj fingroj kaj kontemplis ŝin kun admiro.

- Certe, li diris, li estas bonŝanca, tiu kiun ŝi elektis !… Ĉu oni iam vidis tian mirindaĵon ?… Nomu lin, ĉi tiun bonŝancan mortonton, kaj se mia gasto konsentos, li estos mia bofilo.

- Li estas la grafo Hugo de Cezareo.

Hugo, kiu aŭskultis ĉion en nedirebla vibreco de emocio, rapidis al Raŝido.

- Ĉu vere eblas ? li ekkriis. Ĉu mi tiagrade mistaksis vin ?… Sed, pardonu, mia ĉeesto doloras vin… Tamen la nobleco de via sindono superas min; mi ne povas fari alie ol fleksi la genuon antaŭ vi.

Sed vigle la princo starigis lin :

- Ankoraŭ ĉi tion, li murmuris.

Kaj li malfermis al li siajn brakojn.

- Ha ! Vi vere estas pli ol homo !

- Ho profeto, vi kiu scias ĉion, diris Gazileho dum la kavaliro forturniĝis por kaŝi siajn larmojn, vi vidas tion kion mia animo sentas.

Por la unua fojo, Raŝido kuraĝis rigardi ŝin.

- Ho Gazileho ! Ĉarma floro kies parfumo perdigis al mi la saĝon, li diris, pardonu al mi la malbonon kiun mi faris al vi, en la nomo de tio kion mi suferis.

- Ho sinjoro !… Mi pardonas vin kaj mi amas vin.

Ŝi antaŭenpaŝis por kisi lian manon, sed li retenis ŝin kaj, malrapide, metis siajn lipojn sur la belan frunton levitan al li.

- Estas en mia kastelo ke okazos la geedziĝaj festoj, li diris per laŭta voĉo. Ĝi povas enteni vin ĉiujn, kaj mi volas ke la festeno estu sufiĉe grandioza por repagi vin pro la enuo en kiu mi tenis vin ĉi tie dum longaj tagoj.

Grandega hurao eksplodis, benanta la nomon de la Maljunulo de la Monto kaj tiun de la gefianĉoj kiuj, ĝuantaj en si mem sian grandegan feliĉon, ne eĉ interŝanĝis ekrigardon.

Raŝido estis alproksimiĝinta al Dabbuso.

- Ĉu vi estas kontenta, mia mastro ? li diris. Vidu, ĉio estas morta en mi pri la vulgara homo. Mia koro estas trankvila, mia pulso ne tremas. Mi estas sen malamo, sen amo, trankvilanima kiel dio.

Last edited: 21/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam