Hugo revenis hejmen sufiĉe laca, sub jam brulanta suno; sed li sentis sin kvietigita, malpli ribelema kontraŭ la vivo, kvazaŭ certa pri tio ke lia preĝo estas elaŭdita.
Lia loĝejo, tiel kiel la plej multaj el tiuj loĝataj de noblaj kavaliroj en Jerusalemo, estis konstruita laŭ orienta stilo. Ĝi havis du etaĝojn pro limigita spaco kaj kuŝis sur malsamaj niveloj de tereno. La teretaĝo estis okupita de la kuirejoj, la staloj kaj la loĝejoj de la servistoj; ekstera ŝtuparo kondukis al centra korto al kiu rigardis la ĉefaj ĉambroj de la domo. Ĉi tiu korto, pavimita de ŝtonoj el diversaj koloroj, havis centre fontanon, el kiu alten ŝpruciĝis akvo kiu refalante, ŝprucigis kelkajn florantajn rozujojn.
La grafo de Cezareo iris kuŝiĝi en unu el la ĉambroj malfermiĝanta al korto tra portiko, sur larĝan divanon kovritan de Bagdada tapiŝo. Sed apenaŭ li estis kuŝiĝinta, plenkontente aspiranta al komforto de sia korpo, kiam la eskviro Urbano reaperis anoncanta ke sklavo, kun sekreta mesaĝo, atendis de longe.
- Nu, ke li venu ĉi tien, diris Hugo oscedante.
La mesaĝisto eniris. Li estis abisena eŭnuko, kun bronza haŭto, vestita de purpuro. Li demetis apud la divanon riĉan kofreton, poste retiriĝis sen parolo.
Sed la grafo havis tempon rekoni sklavon en la servo de la princino Sibilo; kaj li vigle leviĝis.
Nun li tenis la kofreton inter siaj manoj, fikse rigardante ĝin, preskaŭ kun timego. Ĝi estis beleta skatolo el marketraĵo, el formo de relikvujo kun du orumitaj teniloj, ĉe unu el kiuj malgrandan ŝlosilon estis ligita. La junulo malligis ĝin; sed li ne vere hastis malfermi ĝin. Li profundege pripensis, malkvieta, senkonsila. Finfine, li turnis la ŝlosilon en la seruro, levis la kovrilon, kaj eltiris el la kofreto falditan ŝtofon, kiun li disvolvis. Ĝi estis virina maniko(1) tre longa, el lazura silktuko, ornamita de branĉetoj el ora fadeno.
- Tio estas kion mi pensis, li murmuris. De longe, ŝia rigardo persekutas min, kaj ŝia parolo karesas min; mi ŝajnigas esti blinda kaj surda; sed ŝi ne laciĝas, kaj jen nun kiam ŝi sendas al mi signon de amo : ŝiajn kolorojn, kun la deziro ke mi surmetu ilin, ke mi deklaru min ŝian kavaliron. Kaj kiel mi povas esti tia, mi, kaptita de kulpa pasio?…
Li maŝine ĉifis la ŝtofon inter siaj fingroj, restis pensema, kun la frunto klinita, kvazaŭ venkita de la konfuza danĝero de ĉi tiu simpla aventuro.
Subite, li havis la impreson ke iu, kiun oni ne aŭdis alveni, estis apud li; li vigle levis la kapon.
- Vi ! Konestablo ! li ekkriis. Kial oni ne anoncis vin ?…
- Estis mi kiu rifuzis esti tia, diris Homfrŭo de Torono.
Kaj, dum Hugo provis kaŝi la lazuran manikon, li aldonis :
- Ne kaŝu ĉi tiun signon : estas pro ĝi ke mi venis.
- Jen tre stranga konfeso ! ekkriis Hugo kiu ekstaris kun kuntiritaj brovoj.
Sed, antaŭ la tenera juneco de ĉi tiu rivalo, kiu ruĝiĝis samtempe pro timemo kaj kolero, li kvietiĝis, residiĝis sur la divanon, kaj sidigis Homfrŭon apud li.
- Klarigu vin, sinjoro, li diris, mi pacience aŭskultos vin.
Homfrŭo, kun mallevitaj okuloj, mordis siajn lipojn, ne scianta kiel komenci. Fine, li diris per obtuza voĉo, sen rigardi Hugon :
- Vi scias, kiel ĉiuj scias tion, ke mi herede estas mastro de unu el la plej etenditaj feŭdoj de la reĝlando kies enspezoj estas konsiderindaj kaj alportas al mi grandegan riĉecon. Estas por tio, pli vole ol pro miaj meritoj kiuj estas tre malgravaj, ke estas taskita al mi unu el la plej altaj oficoj en la kortego kaj ke nia sinjoro la reĝo traktas min kun granda favoro. Mi diras tion kun granda certeco, li sen malplaĉo vidus aliancon inter lia reĝa genlinio kun mia domo, kaj li jam donintus al mi sian konsenton se mi havintus la aprobon de la princino. Sed estas tio kion mi ne sukcesas akiri, malgraŭ ĉiuj miaj klopodoj… Kaj jen ŝi kiu elektas vin kiel sian kavaliron ! Ke ŝi sendas al vi signon de sia fido !… Ne ! Ne ! Vi ne alkroĉos ĉi tiun manikon ĉe vian ŝultron : mi ne volas tion, mi malpermesas al vi surhavi tion.
- Kvankam vi antaŭ nelonge forlasis vian infanaĝon, diris Hugo sen laŭtigi la voĉon, vi estas tiel kuraĝa kaj fortika kiel iu ajn plenkreska viro. Mi tial ne rifuzos batali kontraŭ vi pretekstante vian junecon, ĉar mi scias tion kion valoras viajn batojn. Kaj tamen, estas kun forta malĝojo ke mi eltiros glavon kontraŭ kristano, kontraŭ armkamarado. Via vivo estas al mi pli kara, mi ĵuras tion, ol ĉi tiu altvalora signo, kiun mi ne atendis kaj kiun mi tute neniel meritis.
- Ha ! Mi havas nur ĉi tiun esperon, eble vi ne amas tiun kiu amas vin… Se vi amas ŝin… tiam necesos trempi en sangon la lazuron de ĉi tiu ŝtofo, ĉar, mi vivanta, neniu portos la kolorojn de Sibilo.
La voĉo de la junulo fariĝis hakita; liaj paroloj pene eliris el lia kunpremita gorĝo. Subite, raŭka singulto ŝiris ĝin, kaj en pretervola impulso, li ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de sia rivalo, kriante tra siaj plorsingultoj :
- Hugo ! Hugo ! Mi petegas vin, kompatu al mi !
Hugo, tute emociita, retenis la adoleskanton kontraŭ sia brusto, kisante liajn brunajn buklojn, provante kvietigi lin.
- Aŭskultu, Homfrŭo, li diris. Vidi plori kuraĝan viron kiel vi, tio kaŭzas al mi tro fortan doloron, kaj mi tuj rakontos al vi sekreton, kiu devis nur resti inter Dio kaj mi. Sed necesas ĵuri al mi, tre solene, ke viaj lipoj ĉiam restos sigelitaj pri tio.
Homfrŭo vigle ekstaris, viŝis siajn longajn, malsekigitajn okulharojn.
- Vi vidas, sinjoro, pri larmoj, mi estas nur infano; sed pri la honoro, vi diris tion, mi estas viro. Mi ĵuras per mia saviĝo, ke neniam mi rivelos tion kion vi bonvolos konfidi al mi.
Hugo residigi lin apud si.
- Timu nenion de mi, li diris. Jam de tri jaroj, mia koro estas hantita de kulpa revo, el kiu nenio kapablas liberigi min. Mi amas, freneze kaj dolore, sen espero, sen ia deziro al resaniĝo, virinon kaŝe videtita, virinon kies eĉ nomon mi ne scias, kaj kiu konfesas al Mohamedo.
- Ho ! Sinjoro Kristo ! Iu malfidulo !
- Dio ebligos al mi baldaŭ morti, diris la grafo klinante la kapon.
Sed Homfrŭo ekkaptis lian manon.
- Morti ! Kial morti ? Plivole necesas retrovi ŝin, ĉi tiun paganinon, fari ke ŝi amu vin, eble forrabi ŝin. Mi helpos vin.
- Tio neeblas, Homfrŭo, revidi ŝin kaj vivi, tio estus la perdo de mia animo. Dio elaŭdu mian preĝon, kaj mi mortu.
La juna konestablo alproksimiĝis al Hugo kaj diris al li preskaŭ mallaŭte :
- Ne estas, finfine, grava krimo ami estulon, kiu ne ricevis, naskiĝante, la saman kredon kiel ni mem, kaj vi ne estas la unua. Ni konkeris ĉi tiun landon; sed siavice, ĝi iom konkeris nian animon. Jam niaj patroj estis delogitaj de la lukso, de la scienco de la islamanoj; altiritaj de iliaj kutimoj, ili adoptis preskaŭ ĉiujn el ili, kaj ni kiuj ambaŭ naskiĝis en ĉi tiu lando kaj parolas la lingvon de la malfiduloj tiel facile kiel ili, ni eĉ pli similas al ili. Legante raportojn pri pasintaj bataloj, ni ofte devis agnoski ke niaj prapatroj sin montris, en la venko, kiel sangsoifaj lupoj, dum la malamikoj estis indulgemaj kaj kompatemaj.
Hugo, aŭskultante tiel paroli la junulon, pripensis pri la mistero kiu ŝvebis pri lia naskiĝo, kaj li rigardis lin, admirante la falvan palecon de lia vizaĝo kaj liajn brilajn, nigrajn okulojn, kiuj aspektigis lin pli al siriano ol al franko. Kaj ĝuste, Homfrŭo memorigis al li tiun emiron de Nur-ad-Dino, la militfrato de lia avo.
- Neniu estis pli fidela kaj pli sindona ol li, li diris; li plurfoje avertis sian militfraton kaj savis lin de grandaj danĝeroj. Mia patro ofte laŭdis liajn meritojn, lian sciadon kaj la mildecon de liaj moroj, kiu tiel akre kontrastis kun la mispaŝoj kaj krudeco de la niaj.
- Estas vere ke inter ni korupto estas grava, diris Hugo; sed pekantoj kiuj pentas, povas esperi elaĉeton, dum kiam, malgraŭ siaj virtoj, la malfideluloj estos damnitaj.
- Ha ! Mi ne povas kredi tion ! ekkriis Homfrŭo. Ĉu Dio estus do maljusta ? Kiu cetere povas scii kie la malvero troviĝas kaj kie la vero troviĝas ?
- Estas ofendi Kriston havi tiajn pensojn, ekkriis Hugo. Ili endanĝerigas nian savon, kaj pli bone valoras forpeli ilin el nia menso. Sed ni tute ne estas ekster danĝero rilate al ĉi tiu signo kiun mi ne povas rifuzi surmeti sen riski morte ofendi la princinon. Niaj koroj konsentas; kiel ni povas konformigi niajn agojn al niaj deziroj ?
Homfrŭo altiris al si la silkan manikon kaj karesis ĝin per siaj fingropintoj.
- Fidu al mi, Hugo, li diris, kaj ĉio glatiĝos.
- Mi volas tion, kaj tre volonte, sed mi havas tre fortajn timojn.
- Aŭskultu. Kiam mi antaŭ nelonge sekvis tiun mesaĝiston, mi estis rezoluta perforte forpreni de li la kofreton kiun li alportis al vi. Mi timis, ĉe la agmomento, skandalon en la koro de la urbo. Sed tio kion mi ne akiris perforte, mi povis ricevi per delogo. Lasu al mi ĉi tiun signon, tiom altvaloran al mi, mi surmetos ĝin malkaŝe kaj mi zorgos pri la mesaĝisto. Li konfesos sub vipo al sia mastrino, ke mi rabis de li la mesaĝon antaŭ ol li kapablis atingi vin, kaj ĉar mi pravigos lian diron, oni ne povos dubi tion.
- Mi submetiĝas al vi, konestablo, diris Hugo, se vi certigas min ke mia honoro tute ne estos damaĝita en ĉi tio.
- Mi estos la ĉampiono de via honoro ! ekkriis Homfrŭo kiu, kun okuloj tute brilaj pro ĝojo, refaldis la tukon kaj remetis ĝin en la kofreton.
Sed li subite emociiĝis pro sonora sono de korno kiu aŭdiĝis tute proksime.
- Ĉu la tempo tiel rapide flugis ? li diris. Ĉu jam estas la horo de la vespermanĝo ? Ĉu mi ne aŭdis korni la akvon(2) ?
- Trankviliĝu, diris Hugo ridante; oni kornas la akvon, efektive, sed ĝi estas por averti min ke mia bano estas preta kaj ke mi devas iri al banejo se mi volas ĉeesti en la reĝa kunveno.
- Mi havis la tempiojn malsekajn per ŝvito pro la penso esti tiel malplenumanta mian devon.
- Venu al bano kun mi, por serenigi vin, diris la grafo. Certe, en ĉi tiu malvasta urbodomo, miaj banejoj tute ne similas al tiuj kiujn fama siria artisto ornamis por mi en mia palaco de Cezareo; ili tamen estas sufiĉe luksaj kaj agrablaj.
- Mi volonte akceptus, ĉar nenio estas pli agrabla ol bani en kompanio; sed la reĝa meso baldaŭ okazos, kaj necesas ke mi trovu la abisenian sklavon antaŭ ol iri al kastelo kun plena pompo por tien alkonduki la ambasadoron.
- Adiaŭ do, kavaliro ! Estu mirinde prudenta kaj singarda en ĉi tiu tre malfacila afero.
- Timu nenion, diris Homfrŭo, mi estus morte afliktita pro ĉio kio povus damaĝi vin, ĉar tiom mi ĵaluzis vin antaŭ momento, kiom mi nun amas vin.
La du junuloj rigardis unu la alian, ridetante, kaj antaŭ ol disiĝi, ili frate brakumis kaj kisis unu la alian sur la buŝo.
(1) En la mezepoko, ĝi estis parto de vesto kovranta la brakon kaj riĉe ornamita, estiganta promeson de amo aŭ fideleco donitan de damo al kavaliro dum turniroj.
(2) Tiuepoke, la gastoj estis invitataj lavi siajn manojn en akvo antaŭ altabliĝi.