Elirinte el profunda kaj nigra dormado, tiel malplena kiel nokto de nenieco, Hugo de Cezareo tute ne memoris pri la kavaliro kiun li estis. Ŝajnis al li vidi la lumon por la unua fojo, naskiĝi en la vivon, en la pleneco de juneco, sed tiel pura korpe kaj anime kiel infano.
Intensa ĝojo invadis lin, samtempe dum lumo blindigis lin, ĝojo pro ekzisti, pro kompreni, pro esti libera. Li estis Adamo vekiĝanta en paradizo.
Kun frunto al ĉielo, liaj okuloj trinkis la taglumon kiun li avidis kiel novnaskito pri lakto kiu donas vivon al ĝi. Li kredis ensorbi ĝin, kaj li sentis ĝin ŝaŭmi en sia sango, eksplodi en faskojn da fajreroj en sia cerbo, ekzaltante lin, ebriigante lin.
Longe li ĝuis tiun plezuregon kiu radiis el la ĉielo; poste li iom leviĝis, en la delikata moleco de sia florlito, mallevis siajn rigardojn kaj havis ekstazan rideton antaŭ la harmonia beleco de la aferoj.
Sub bonodora nebulo, belegaj frondaroj, gigantaj palmfolioj, inter kiuj aperis la freŝeco kaj gracio de junaj koroloj. Li sciis tion, estis por li ke ili floris, al li ke ili dediĉis sian dolĉan amon. La parfumo portis al li la konfuzajn revadojn de ĉi tiuj floroj, kaj en lia menso, ili preciziĝis, viviĝis, kaj poste forflugis en formo de birdoj kaj papilioj. Multigitaj de lia fantazio, ili formis kvazaŭ tremetantan svarmon, kaj li sekvis la flugadon de tiom da brilantaj flugiloj, la buntan tremadon de plumoj, tute feliĉa senti fali sur si laŭ melodia pluvo la kriojn kaj kantojn de ĉi tiuj mirindaj birdoj.
Sed deziro pikis lin, li volis koni sian Edenon, tute trairi ĝin. Tamen, dolĉa pigreco retenis lin sur la ŝvelmola kuŝejo, agrablega senkuraĝiĝo, el kiu ne eblis forŝiri sin.
La strebo de lia volo sufiĉis. Karesa ondo levis la kuŝejon kiel barketon, kaj li glitis, kun delikata lulado kiu aldonis eĉ pli subtilajn ĉarmojn al tiu feliĉa malvigleco. Tra mirindegaj ĝardenoj, en kiuj floroj ŝajnis kiel steloj kaj foliaro kiel smeraldoj, li iris kaj senpene ĝuis la plej etan detalon : fibretojn striantajn la travideblecon de la folioj, delikatajn randodentojn, velurecon de la petaloj sur kiuj nuancoj mortiĝis en tenerajn palecojn, kaj eĉ, li distingis, ekster la kalikoj, kiel elspiraĵo, la parfumojn disŝvebantajn en nemateriaj floroj kiuj flugtuŝigis siajn aromojn, kaj li kredis vidi kisojn de animoj.
Poste aperis portiko, alta, grandioza, kun impresa majesto, kaj la beleco de porfira kurbo, en kiu estis inkrustitaj turkisoj, estigis en li intensan emocion. Li komprenis la amikan tenerecon kiu unuigis la gemojn kaj la marmorojn, la feliĉon per kiu la dolĉa lazuro sin apogis sur la opalecaj blankecoj, ricevante el ili kaj donante al ili ĉarmojn. La tuta konstruaĵo, kiu skulptis la aeron en precizan formon, limigante la spacon, ŝajnis al li pli granda ol la senlima. Lumo kaj ombro ĉeestis obeemaj, sin lokante, laŭ perfekta ordo, sur la rondaĵoj de la kolonoj, sur la nervuroj de la arkaĵoj ornamitaj de finialoj, lumigante la oraĵojn kaj emajlojn, teksante vualojn de mistero ĉe la malproksimo de la perspektivoj.
Inkrustita en oro, vegetaĵoj de juvelŝtonoj florumis sur la vandoj el alabastro, juvelŝtonoj belaj kiel okuloj. Kaj, kun ili, li interŝanĝis rigardojn.
Sed en lia feliĉeco, io subpremis lin, ĉu do li estis sola el sia specio ? Ĉu ekzistis nur li en la mondo ?… En la arkitekturaj aĵuroj, grandaj agloj sidantaj kiel statuoj, vivis. Per iu movo de siaj sunkoloraj pupiloj, ili montris al li ion brilanta en la foraĵo. Kaj li vidis, starantan sur kristala sfero, vestita en nebulo kaj banita en lunlumo, virinon kiu dancis. Lumsagoj ekfulmis el ĉiu el ŝiaj gestoj; ŝi antaŭeniris ruligante la helan globon sub siaj nudaj piedoj, laŭ harmonia vibrado kiu ritmigis la dancon. Hugo estis trafita de lumetoj, ĉiu bruligis lin kiel kareso, kaj la ŝanĝiĝantaj sintenoj de ĉi tiu agrablega korpo ondiĝis al li, ĉirkaŭligante lin per nevideblaj ĉenoj; sed li rompis ilin per rideto.
Ŝi venis tre proksimen, en kreskanta muziko, tiel luma ke ŝi blindigis; poste ŝi retropaŝis, servanta kiel gvidantino ĝis belega ĉambro, milde lumigita de vitraloj faritaj el juvelŝtonoj. La centro estis kavigita en banejo, ĉirkaŭ fontano kiu ŝprucis ĝis la kupolo kaj refalis en ĉielarka polvo. Sur ŝtupoj el lazurito kies la malhela bluo reliefigis la neĝon aŭ la sukcenon de iliaj korpoj, nudaj banantinoj, ĉiu bela laŭ aparta beleco, estis grupiĝintaj en pozoj de sperta gracio. Ĉiuj havis okulojn de lumo kaj ridetojn de floroj.
La juna ebriigito kliniĝis, kaptita de korprema deziro, kaj por plaĉi al li, ili ruliĝis en la klara akvo, glitis laŭ graciaj tordoj, arkigis siajn flekseblajn torsojn, kaj oni vidis ilian koron ŝvelinta pro amo, batadi sub la bluaj vejnoj de iliaj mamoj. Ili etendis la brakojn al li kaj, kvazaŭ svenantaj, kun fermitaj okuloj, sin renversis en la disiĝon de sia hararo.
Sed li, kun maltrankvilo, senpacience serĉis, trans ili, li ne sciis kion. Tamen, li certis pri tio, ili vualis de li la perfektan feliĉon.
Antaŭ lia malestimo, ili ploris, tordis siajn belajn brakojn kaj siajn nefortajn fingrojn; poste, koleraj, ili surŝprucigis lin per gutoj da akvo kaj da larmoj. Li tiam havis la manojn plenaj de diamantoj. Ili plonĝis kaj malaperis sub la akvon fariĝinta opaleca, kaj li, jam, forgesis ilin, rigardante la nepenetreblan diamanton kiu ame submetiĝis al la netuŝebla lumo.
Li levis la okulojn antaŭ alta pordo, bela kaj severa, sur kiu, sur la fermitaj klapoj, surskribo flamis :
"LA KLERULO, EN SIAJ VERKOJ, LONGE VIVAS POST SIA MORTO.
LA NESCIANTO ESTAS MORTINTA, EĈ DUM LI PAŜAS SUR LA TERO."
La pordo malfermiĝis, kaj muziko de harmoniaj pensoj bonodorigis la aeron. Tie nur estis libroj, antikvaj aŭ freŝdataj; skribaĵoj skribitaj per vermiljono, oro, lazuro, sur veleno aŭ silko, iuj en volvaĵoj, aliaj en folioj, enfermitaj en skatoloj el eburo, lako kaj cizelita arĝento, en skatoloj el santala ligno, el oro pavimita de juveloj, aŭ faritaj el du larĝaj turkisoj ornamitaj de skribaĵoj kaj frondoj. Sur divanoj kaj sur la planko kovrita de tapiŝoj broditaj per perloj, maljunuloj legis disvolvitajn rulojn. Ili estis sorbitaj kaj anhelantaj, kun brovoj kuntiritaj pro fortostreĉo super iliaj okuloj ruĝigitaj pro laceco.
Hugo konsideris ĉi tiujn noblajn virojn, kies longa vivo ne sufiĉis por sorbi la tutan sciencon, kaj li kompate ridetis. Laŭ li, sen laciĝo, per unu ekrigardo, li legis tutan breton. Ne necesis malvolvi la manuskriptojn, kaj ne unu linio eskapis al li. Li tiel legis la mondhistorion, la legendojn, la teologiojn, la popolajn militojn, la gloron de reĝoj kaj iliajn krimojn; li iniciĝis al la sekretoj de astronomio, de astrologio, de medicino de alĥemio. Li preterlasis nenion, nek traktaĵojn pri agrikulturo kaj pri jurisprudenco, nek la moralon de filozofoj, nek la divanojn de poetoj. Kaj la tago ne rimarkeble kliniĝis dum la tempo kiu sufiĉis al li por sorbi la tutan homan scion.
Grandega fiereco plenigis lin pensante pri sia supereco kaj la stranga potenco de sia menso, kiu permesis al li vivi plurajn vivojn en la intertempo de kelkaj horoj. Kaj li volintus pli da aero antaŭ la impeto de sia revo, por ke li povu pli libere flugi en senliman spacon.
Laŭ la ordono de lia deziro, grandega arkaĵo tranĉis la ĉielan lazuron, la maran lazuron.
La ŝaŭmo de la ondoj falis kiel neĝo sur la vastan ŝtuparon kiu malsupreniris al ili; li aŭdis ilian silkan kareson, enspiris la freŝan odoron de la mara brizo. Kaj la sopirado al la vojaĝo kaptis lin kiam li vidis belan kaj viglan galeron ankritan, tiel kiel purrasa ĉevalo baraktanta kaj tiranta la ĉenon kvazaŭ por rompi ĝin. Ĝiaj mastoj stariĝis, rektaj kaj maldikaj, en la puntaĵo de la ŝipŝnuraro; ĝia ŝvela pruo estis kovrita de cizelita oro kaj tute florumita de karbunkoloj; ĉe ĝiaj flankoj pendis broditaj tapiŝoj kies franĝoj ludis kun la akvo, kaj multo da flagrubandoj, tute ĉirkaŭ ĝi, gaje klakis en la vento. Adoleskantoj de ekstrema beleco konsistigis la ŝipanaron, vestitaj de mallongaj tunikoj, kun nudaj brakoj kaj malpezaj ruĝaj ĉapoj sur siaj buklaj haroj; ili kuris tien kaj reen, eksaltis, grimpis en la mastaro, malrefis la velojn, dum sub baldakeno, la emiro Al Bâhrr(1), Sinjoro de la Maro, drapirita en la blankeco de sia burnuso, priatentis pri la ekveladon.
Hugo jam estis sur la ferdeko, kaj tuj la ankro estis levata, ĉar estis li kiun oni ŝajnis atendi. La veloj pufiĝis, la orumita rudro kriegis, kaj salutante la vojon, la ŝipo eksaltis al ondoj.
La tero baldaŭ malaperis. Ĝi flugis super la maro, atingis kapturnan rapidecon. Kaj tamen la vojaĝanto trovis ĉi tiun rapidon tro malrapida, tiom li hastis alteriĝi sur la malproksimajn marbordojn; ĉar li nun sciis tion, li iris al konkerado de mistera trezoro, al serĉado de tiu nekonata feliĉo, kies deziro konsumis lin, sed kiun li ne kapablis precizigi.
Li vizitis sennombrajn reĝlandojn, kaj ĉie oni akceptis lin kiel la suzerenon de la mondo.
Princoj venis omaĝi lin, kaj ĉiuj, klopodante por reteni lin, proponis al li por geedziĝo la plej belan el siaj filinoj.
Oni alkondukis al li princinojn, jen en palankenoj ornamitaj de plumoj, jen en ĉaroj tirataj de blankaj bovoj, jen sur dromedaroj aŭ sur elefantoj ornamitaj de brokaĵo. Freneza pro espero, li arde rigardis ĉiun novan fianĉinon, sed elrevigita, li ĉiam malakceptis ŝin kaj denove eknavigis.
Ĉe la limo de sia espero, li meditis. Li fine komprenis ke lia koro estis kaptita en rubena malliberejo kies ŝlosilo estis perdita, ke tiu ŝlosilo estis nomo.
Tiam, la brizo rivelis al li ke nur ĝi povis konduki lin al nekonata haveno kiun li serĉis. Kaj la ŝipo forlasis ĉiujn siajn velojn al kaprico de la vento, kiu puŝis ĝin al mirinde densa kaj florriĉa insulo, sur kiu birdo estis reĝo.
Ĉiuj arboj sur ĉi tiu ĉarma insulo havis siajn branĉojn el arĝento kaj siajn foliojn el oro de diversaj nuancoj, tiel malpezajn ke la plej eta bloveto balancis ilin; la birdoj kiuj flugetis estis vivantaj juvelŝtonoj.
La enamiĝinto kuris de arbo al alia, serĉanta la flugilhavan reĝon kiu trovis la perditan nomon. Kun petegantaj okuloj kaj atentaj oreloj, li atendis; sed la gajaj kantistoj kantis sian birdkantojn kaj diris neniun nomon.
Li ankoraŭ antaŭeniris, enprofundiĝante en la melodian arbaron, emociita, anhelanta. Kiam, laca de la kurado, li soifis, la fruktoj kliniĝis al lia buŝo, kaj ili estis pokaloj, ĉizitaj en juvelŝtono, plenaj de agrablaj likvoroj, kiujn li ĝuplene frandis. Unu fojon tamen, elĉerpita, li iom malfermis siajn lipojn por denove trinki, kaj, anstataŭ frukto kun freŝa trinkaĵo, dia junulino direktis siajn lipojn al lia kiso. Ili duone ridetis, velurecaj kiel rozpetaloj, tute ornamitaj de perloj kaj pli bonodoraj ol la floro. Ili ebriigis lin, fascinis lin, kaj iom post iom, li alproksimiĝis, plena de tremetoj, avida je la brulvundo kaj refreŝigado kiujn ili promesis. Tamen, kun krio de dolora barakto, li retiriĝis, ŝirmis sian buŝon per sia mano.
Tiam, en la branĉoj de la ora arbo, la reĝa birdo plenvoĉe kantis; ĝi fine ripetis la forgesitan nomon : "Gazileho ! Gazileho !" Kaj post ĝi, la tuta arbaro proklamis ĝin.
La koro de la junulo dilatiĝis ĝis rompiĝi pro la ĝoja plorsingulto de sia liberigita amo, kaj kiam siavice, li eldiris la amatan nomon, lia tuta estaĵo estis trapikita de la fulmo de volupta ĝojo tiel superhoma ke ĝi superfortis lin, abrupte ekĵetis lin en la neniiĝon de la morto.
(1) Araba termino kiu laŭvorte signifas "la maro".