Ĉapitro 12.

- Hugo, frato mia, vi estas tute pensanta kaj malĝoja, diris Homfrŭo de Torono al sia amiko kuŝinta je kelkaj paŝoj for de si sur la herboj rande de la rivereto kiu tiel rapide forfluis…

- Ve ! Mi ne scias kia angoro turmentas min, respondis Hugo. Ŝajnas al mi ke ĉi tiu kastelo, al kiu ĉiuj miaj pensoj turniĝas, aspektas pli diabla ol kutime. Mi timas pro la ideo ke ŝi estas tie, sendefenda, tiel bela, en la povo de viro… Sed, kara Homfrŭo, vi zorgas pri miaj malĝojoj, silentigante la viajn. Same kiel mi, vi estas zorgoplena.

- Mi suferas laŭ stranga maniero, estas vere, diris Homfrŭo, estas en mi kiel subita silento, post forta tumulto. Ne juĝu min freneza, Hugo, mia amiko, ŝajnas al mi ke mi suferas pro ne plu suferi… Mia koro estas malplena de sango, kiel planto kies suko elsekiĝis. Sendube, amo estas floro. Por ekflori, ĝi avide sopiras al varmeta printempo, kaj estas frosto kiu venis. Jen ĝi, apenaŭ malfermita, velkinta kaj morta, ĉi tiu floro kiu estis la parfumo kaj la plezurego de mia vivo, kaj mi bedaŭras ĝin, malgraŭ la dornoj per kiuj ĝi ŝiris min.

- Mi senvole deturnis al mi la favoron kiu ŝuldiĝis al vi, kaj tio estas konstanta malĝojo por mi…

- Ofte Dio sendas al vi malbonon por via bono, diris vivece Homfrŭo. Per vi, la floro montriĝis venena. Vi savis min de la veneno, kaj via amikeco, kiel balzamo, resanigos min.

Ili interŝanĝis malĝojan kaj teneran rideton kaj, pensemaj ne plu parolis, rigardante la kirladon de la akvo ĝis senti kapturnon.

La tendaro, kutime tiel movoplena, estis silenta, preskaŭ senhoma. La tendoj, helaj sub la suno, kun la nigra triangulo de siaj malfermitaj enirejoj, ondadis kiel amasetoj da sablo. Nenia brizo movigis la standardojn kiuj pendis laŭlonge de la stangoj tiel kiel malsekaj tukoj. Serĝentoj dormis sur la grundo, en ombropecoj.

La reĝo estis pilgrimanta al Nia Sinjorino de Tartuso, grandioza katedralo, la unua konstruita en la Sankta Lando, honore al patrino de Kristo. La montoj de la alaŭitoj estis nur distanca de kelkaj leŭgojn, kaj la sanktejo estis aparte kultata pro la gravaj mirakloj kiujn la sinjorinoVirgulino tie faris.

La tuta kortego akompanis la reĝon, kaj ĉiuj kavaliroj rajdis post li, kun granda fervoro, ĉar Amalriko postulis la preĝojn de ĉiuj, por ke lia pilgrimado estu bone akceptita de la miraklofaranta Nia Sinjorino, kaj ke ŝi donu al li tion kion li fervore petis.

Krom la episkopo Vilhelmo, neniu sciis tion kio estis tiu peto; ĉiuj tamen tre devote preĝis. Hugo kaj Homfrŭo volis resti por gardi la tendaron.

Ĉirkaŭ la tagmezo, la atento de Homfrŭo, kies rigardo kapablis trafi foren kiel tiu de aglo, estis altirita de viro kiu eliris el mallarĝa gorĝo kaj kies ŝtelumaj irmanieroj estis maltrankviligaj. Li sin kaŝis malantaŭ rokoj, rigardis ĉirkaŭen antaŭ ol antaŭeniri, kaj ofte levis la okulojn al kastelo de Raŝido al-Dino. La malebenaĵo de la tereno de tempo al tempo kaŝis lin; poste li reaperis pli proksime. Baldaŭ evidentiĝis ke li direktiĝis al la franka tendaro.

Homfrŭo metis la manon sur la brakon de sia kunulo :

- Vidu do, li diris, ĉi tiun maljunulon kiu venas ĉi tien, tute laca kaj ŝvitanta, kvazaŭ li delonge vojiris.

- Li estas malfidulo, diris Hugo ekzameninte la fremdulon; li surhavas la derviŝan kostumon. Kion li povus serĉi inter ni ?

La du kavaliroj stariĝis; sed la novvenanto, kvazaŭ elĉerpita, sinkis sur teramason piede de arbo.

- Lia aĝo neprigas respekton, kaj li estas bonaspekta, malgraŭ sia modesta vestaĵo, diris Homfrŭo. Ni devas saluti lin kaj proponi al li niajn servojn, ĉar li estas en nia tendaro.

Ili alproksimiĝis.

- Saluton ! Fremda gasto kiu ŝajnas veni de malproksime, diris Hugo. La varmego estas forta, la vojo polvokovrita, ni ĝojos revigligi vin per malvarmetaj trinkaĵoj kaj kelkaj nutraĵoj laŭ via plaĉo.

- Saluton estu al vi, junuloj ! respondis la maljunulo metante manon sur sian koron. Se vi volas komplezi al mi, konduku min sen prokrasto al Amalriko, la reĝo de Jerusalemo.

- Nia moŝto la reĝo malproksimiĝis de la tendaro.

- Li ne plu estas ĉi tie ? ekkriis la maljunulo kies ĉiuj membroj skuiĝis de tremeto.

- Li tuj revenos ĉi tie, daŭrigis Homfrŭo kortuŝita de ĉi tiu aflikto. Jam mi kredas aŭdi la sonon de la porteblaj orgenoj kaj la melodion de la kantikoj. La irantaro ne estas for, kaj la reĝo baldaŭ ĉeestos.

- Dume, ne rifuzu konsolon, diris Hugo helpante la fremdulon stariĝi.

- Mi tre bezonas ĝin, estas vere, respondis la fremdulo; malkvieta menso ne zorgas pri la korpo, kaj tamen, elĉerpita korpo povas venki spiriton.

- Venu ! Niaj tendoj estas tre proksimaj, diris la juna konestablo.

Jam oni videtis en la malproksimo la vimplojn de la kavaliroj, kiuj rajdis en senfina vico tra la malmulte larĝaj valoj. La psalmkantistoj kaj menestreloj, formantaj la avangardon, piediris; pluraj el ili portis en siaj brakoj orgenojn konsistigitajn de gamo de ŝalmoj; aliaj havis vjolojn aŭ psalteriojn. Sed la muzikistoj elĉerpis sian tutan pian repertuaron, kaj por distriĝi, ili nun kantis tute freŝdatan poemon, kiu rakontis sen forgesi ion ajn, la aventuron de Hugo de Cezareo kavaliriganta la islaman Saladinon. Ili jam trakantis multajn strofojn laŭlonge de la vojo kaj estis ĉe la momento kiam Saladino ĵus forlasis la simbolan banon :

Post kiam li elirigis lin el la banado,
En belan liton li kuŝigis lin.
- Hugo, diru al mi sen manko
La signifon de ĉi tiu lito.
- Moŝto, li diris; ĝi signifas
Ke oni devas per kavalireco,
Konkeri liton en paradizo
Kiun Dio donacas al siaj amikoj.

Poste, li metis du spronojn
ĉe liajn du piedojn kaj poste diris al li :
- Sinjoro, samgrave, necesas
Kvazaŭ sproni viajn ĉevalojn,
Ke helpe de ĉi tiuj spronoj,
Kiuj estas tute orumitaj,
Vi bone konservu vian kuraĝon
Por servi Dion dum via tuta vivo,
Ĉar ĉiuj kavaliroj faras tion
Kiuj amas Dion per granda koro.

Poste ili listigis la multajn devojn de la nove inicito :

Kavaliro, unue,
Ne rajtas esti por malvera juĝo;
Se malbono ne povas esti deturnita,
Li devas rapide sin returni…

Alia afero ankaŭ estas bela :
Nek damo nek fraŭlino devas,
Iel ajn, esti malbone konsilata,

Sed estas la devo de la kavaliro
Helpi ilin per sia potenco
Se li volas akiri laŭdon kaj gloron,
Ĉar virinoj devas esti honorataj
Kaj por iliaj rajtoj grandajn farojn fari.

Kelkcent paŝojn malantaŭ la kantistoj venis la reĝo, havanta apud li la ĉef-kanceliero.

Amalriko, surĉevale admirinde majesta, sidis rekte, kun kapo levita, unu pugno sur la femuro. La suno metis oran trembrilon en lia falva barbo kaj en la longaj bukloj kiuj fluetis sub la blanka ŝtofo, nodita per ŝnurpasamento ĉe lia reĝa frunto. La larĝa brusto kaj la atletaj ŝultroj streĉis la unukoloran silkon de la tuniko, kiu lasis konjekti la ludon de la muskoloj kaj la potencan spiradon. Vilhelmo, kapvestita de la mitro, tenis kontraŭ sia ŝultro la oran reĝbastonon, kies malsupra fino kuŝis sur la piedingo.

Juĝante la suverenon absorbita de siaj devotaĵoj kaj malmulte inklina al ĝentilaj babiladoj, la damoj restis malantaŭe, gajiĝante kun la altrangaj baronoj.

La reĝo kaj la episkopo efektive komencis seriozan diskuton, kiu eĉ ŝajnis tute ne plaĉi al Vilhelmo, ĉar li mordis siajn lipojn, kuntiris la brovojn, ne kaŝis sian embarason kaj sian humoron, dum iom da maliceto vidiĝis en la okuloj de Amalriko.

- La sanktaj apostoloj, la pastroj kaj eĉ la Malnova Testamento certigas al ni ĉi tiun veraĵon, diris la episkopo; kial serĉi aliajn kialojn ?

- Mi ne dubas pri ĉi tiuj aferoj, daŭrigis la reĝo; miaflanke, mi tre firme kredas ilin. Sed, ekzemple, kian kialon mi povus doni kiel pruvon pri la estonta resurekto kaj pri la alia vivo post morto al tiu kiu volus diskuti kun mi pri ĉi tiu doktrino rifuzante kredi ĝin ?

- Ha ! Sinjoro, mia koro estas ĉagrenita kaj mi estas profunde kortuŝita vidi katolikan princon senti tiom da skrupuloj kaj duboj en sia konscienco… Havi tiajn konversaciojn dum reveno de sankta pilgrimado !… Sed ĉar vi volas tion, ni diskutu. Ĉu vi ne konfesas ke Dio estas justa ?

- Certe, mi konfesas tion.

- Rajtas al justulo repagi bonon per bono kaj malbonon per malbono.

- Tio estas vera.

- Tamen tio ne ĉiam okazas en ĉi tiu vivo, ĉar estas en la nuna jarcento, multaj bonuloj kiuj travivas nur malfeliĉon kaj malbonsorton, dum la malbonuloj, male, ĝuas konstantan feliĉegon.

- Tio estas certa.

- Tial, konkludis triumfe Vilhelmo, necesas agnoski ke la resurekto de la karno estas certa kaj ke, en la alia vivo, okazos la laborpago de la bono kaj de la malbono, meritita en ĉi tiu mondo, ĉar neeblas ke Dio lasu la bonulon punita kaj la malbonulon rekompencita.

- Via respondo multe plaĉas al mi ! ekkriis la reĝo. Tiagrade ke per via parolo vi forigis ĉian dubon kiu estis en mia koro.

Ili alvenis al la tendaro. Amalriko deĉevaliĝis, kaj tujtuj Hugo de Cezareo antaŭenpaŝis al li, sekvata de la nekonata maljunulo.

- Kio estas, kavaliro ? diris la reĝo. Vi ŝajnas deziri aŭd-atenton.

- Moŝto, respondis Hugo, ĉi tiu fremdulo veninta de malproksime, petas paroli kun vi tuj kaj private.

Amalriko faris paŝon al la maljunulo.

- Dio gardu vin, mia gasto, li diris. Kion vi volas de mi ?

La fremdulo, vidante la reĝon, paliĝis kaj ĵetis al li senindulgan rigardon. Li balbutis :

- Kun vi estu paco, nobla Franko.

- Vi ŝajnas profunde kortuŝita, diris Amalriko kiu vidis ĉi tiun aflikton. Parolu, nenion timu.

Sed la alia mallevis la kapon kaj murmuris kvazaŭ al si mem :

- La sankta Korano instruas tion al ni, paradizo apartenas al tiuj kiuj pardonas.

- Mi atendas, diris la reĝo kun sulkigitaj brovoj.

Tiam la maljunulo alproksimiĝis, mallaŭtigis la voĉon :

- Kristana reĝo, ĉu vi memoras pri la islamino Zobeido, filino de la princo de Hamao ?

Amalriko, siavice pala, eligis ekkrion pro surprizo kaj vigle kuntiris la fremdulon sub sian tendon, mansvingante al Vilhelmo sekvi ilin.

- Zobeido ! Ĉu estas la nomo kiun vi diris ? ekkriis la reĝo anhelante pro emocio, tuj kiam la kurteno falis. Vidu, Vilhelmo, Nia Sinjorino de Tartuso favoras nin per miraklo. Tio kion ni petegis al ŝi sciigi al ni, ĉi tiu maljunulo, sendube, venas sciigi tion al ni.

- Vi batalis por la Ĉielo, la Ĉielo volas forviŝi viajn pekojn, diris la episkopo.

La reĝo montris Vilhelmon al sia gasto dirante al li :

- Li estas mia konfesprenanto kaj scias miajn malvirtojn. Parolu, vi povas klarigi vin antaŭ li. Zobeido, diru, kion vi scias pri ŝi ? De kiam ŝia patro tiel kruele elprenis ŝin de mi, nenion, tute nenion ! Misteron, silenton de morto.

- Estis fakte la morto, la sola afero kapabla forporti kun ŝi la malhonoron.

- Ha ! Tiu severega patro, tiu monstro, ĉu li mortigis ŝin ?

- Li estis mia frato, li ne plu ekzistas, digne diris la maljunulo. Mi estas princo de Hamao.

- Pardonu min, princo… ĉu Zobeido estas mortinta ?

- Ŝi estis kondamnita al la glavo; sed, per multe da preĝoj, mi akiris prokraston, en la nomo de la senkulpa kreitaĵo kiu baldaŭ naskiĝos, kaj feliĉe, elĉerpita de honto kaj ĉagreno, Zobeido mortis kiam ŝia infano vidis la tagon… Tiel, ŝi evitis la ekzekutiston. Ŝia patro, konsumita de malespero, rapide poste forpasis.

- Vidu, Reĝo, diris Vilhelmo, kiom da malfeliĉo la frivoleco de juneco povas okazigi en kelkaj momentoj de kulpaj plezuroj.

- Ha ! Mi pentofaras, Vilhelmo, mi pentofaras ! diris Amalriko kovrante siajn okulojn per sia mano.

- Ĉu vi bonvolos diri al ni, princo, demandis la episkopo, tion kio fariĝis la infano ?

- Mi edukis ŝin, iun filinon, ĝojon de mia maljunaĝo. Oni forrabis ŝin de mi !

- Oni forrabis ŝin de vi ! Kiu, kiu do ? ekkriis la reĝo.

- Kiu ?… la terura Raŝido al-Dino, la vulturo de la monto kiu tenas nin ambaŭ en siaj ungegoj.

- Li ! Kial ?

- Mi spitis lin; li venkis min ĝis meti min sub sia volo kaj konsentis pacon al mi nur postulante de mi mian Gazilehon kiel ostaĝinon. Mi unue pensis ke tio estis nur kaprico de la venkinto, por pli profunde torturi min; sed eksciante ke la reĝo de Jerusalemo grave ofendis lin, mi komprenis ĉion.

- Kiel ? Kion vi komprenis ?

- Ke li forprenis ĉi tiun junulinon por pli bone kapti nin, min kaj vin.

- Ĉu li scius ke ŝi estas mia filino ?

- Sendube, li scias tion. Kion li ne scias ?… Tial, tuj kiam la novaĵo pri via malkonkordo atingis min, mi foriris, alivestita en derviŝon. Ĉu mi eskapis la spionojn de la ĵaluza Raŝido ? Mi ne scias; ĉiaokaze la ponardoj de liaj sindonemuloj ne serĉis mian koron. Mi venis piede; la aflikto donis al mi forton, kaj jen mi. Mi malkaŝas al vi la ekziston de ĉi tiu infano, kiun mi volis silenti por ĉiam, por samtempe petegi vin domaĝi ĉiujn incitiĝemojn de la malamiko, se vi volas iom kompensi vian pasintan kulpon protektante vian filinon.

- Se mi volas tion ! diris Amalriko premante la manojn de la princo. Sed foren ĉian timon, Raŝido scias ke miaj damaĝoj kontraŭ li estis nur ŝajnaj kaj kiom sincera estas mia deziro kontentigi lin. Mi estas lia libervola kaptito, kaj kvankam li ne jam vizitis min, li montras rilate al mi multe da ĝentileco. Li tamen scias ke la malbenitaj templanoj — Dio damnu ilin ! — rifuzas la petitan riparon, kaj ke la afero minacas longe daŭri.

- Laŭdon al Dio ! Se tiel estas.

- Li protektas nin, estu certa pri tio. Via veno ĉi tien estas pruvo de tio. Ĉi tiu infano kiun mi malesperis iam koni, ŝi estas tie, je kelkaj paŝoj. Baldaŭ ŝi estos donita al ni. Restu kun ni, princo, restu ĝis tiu feliĉa tago.

- Estu, mi restos, diris la princo de Hamao. Ŝajnas al mi ke pli proksime de Gazileho, mi estos malpli malfeliĉa.

La reĝo ordonis starigi tendon por la gasto kiun Dio sendis al li, kaj pretigi festenon. Kaj kiam la maljunulo retiriĝis por ripozi, Amalriko klinis la frunton antaŭ la episkopo kaj diris al li :

- Kian oferdonon mi ŝuldas al la ĉielo pro la favoro kiun ĝi donacas al mi ?

- Se ni mezurus ĝin laŭ la grandanimeco de graco, ĝi estus grandioza.

- Estu tiel, Vilhelmo. Mi lasas vin decidi ĝin !

Last edited: 20/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam