Créer un site internet

Ĉapitro 02.

Antaŭ la fino de tiu nokto, Hugo de Cezareo abrupte vekiĝis kvazaŭ iu vokis lin per lia nomo. Konfuzita, kun la koro batadanta, li aŭskultis la silenton, rigardis per larĝaj okuloj en la duonmallumon. Moskeolampo kun multkoloraj vitroj, kiu pendis de trabo, lumis, ĉar ekde kiam li sin kredis hantita de demono, la kavaliro timis dormi en la ombro; sed la meĉo agoniis, kaj laŭ ĝiaj flagradoj, flavaj, ruĝaj kaj verdaj briletoj dancis sur la plankoslaboj kaj en la plafonkasonoj, kie oraj ĥimeroj ŝajnis viviĝi. Ili havis dentumitajn flugilojn, dikajn elstarantajn okulojn, longajn forkajn langojn elirantajn el iliaj malfermitaj faŭkoj, kaj ili etendiĝis, kuntiriĝis, kvazaŭ por eksalti el la lazuro kiu tenis ilin kaptitaj. Sed, post lasta kraketo, la lampo estingiĝis, kaj subite blindigita, Hugo sentis sian premsenton duobliĝi.

Baldaŭ, en la densa mallumo, li vidis aperi, en nebula flagrado, la adorindan formon kiun la diablo prenis por tenti lin, la bildon de tiu neatingebla virino kies memoro tiel dolore persekutis lin. Li provis fari la krucosignon; sed lia brako refalis senviva, tiom la malvigleco kiu fluis en lia sango rompis lian forton, kaj li avide sekvis per la rigardo la halucinon kiun li volis forviŝi.

Kiel ŝi gracie kuŝas, ĉi tiu virino, kun kubuto sur kuseno, frunto en sia mano ! Kiel ŝi estas bela, serioza kaj profunde pensema !… Estas ĉi tio ĉefe, ĉi tiu seriozeco, ĉi tiu rigardo ŝajnanta vidi tiel foren en la mistero de la nekonataĵo, kiu donas al ĉi tiu kapo ion vere dian; estas ĉi tio kiu emociegas la junan kavaliron, plenigas lin per sankta teruro, per tremanta pieco, pli eĉ ol la glata paleco de ŝia vizaĝo sur kiu purpuro eksplodas nur ĉe ŝiaj lipoj, la splendo de ŝiaj okuloj malhelaj kaj brilaj kiel somera nokto, la flavbruna brileto de ŝiaj haroj, nek blondaj nek nigraj, sed el stranga koloro de ruĝa kupro, pli ol ĉi tiu tuta suverena ĉarmo kiu bruligas lin per tiaj turmentaj deziroj. Kaj, vidante ĉi tiun fantomon, la emocio igas lin anheli:

- Ho ! Se la diablo povas esti tia, mi estu damnita !

Sed tuj li rekte sidiĝis, terurigita de la blasfemo. Li nenion diris. Liaj lipoj nenion eldiris, li kulpas nur per pensoj.

Ĉio forbloviĝis. La perlgriza ogivo de la fenestro nun siluetiĝas, estas tago.

Hugo refalas sur sian liton; la racio revenas al li, iom da kvieteco. Li komprenas ke nenio diabla estas en ĉio ĉi, ke ekzorco ne liberigus lin, sed ke li estas freneze enamiĝinta, sen pardono kaj sen espero, al nekonata kaj nekaptebla estulino, ke la morto estas lia sola savo.

Tiun tagon, ĉefe, ŝajnis al li ke la vivo estis neeltenebla; estis kvazaŭ tro peza pezo kiu surpremis lian bruston, ĝenis lian spiradon.

Nu, jes, li mortos. En la sekvonta batalo, li mortigos sin; sed antaŭe, li provos ion; li faros ĵurpromeson.

Ĉio estas nun lumigita en la ĉambro : la orumita litkapo, la muroj ornamitaj de pentraĵoj, la emajlitaj kaheloj de la planko, la saracena tapiŝo sur kiu kuŝas la bela brodita kovrilo. La littuko el fajna silko falis ĉe la alian flankon. Hugo, en sia febro, renversis ĉion; li estis nuda sur sia lito, vane provis sin kovri, trovis neniujn vestaĵojn. Per la tuko kiun li levprenis, li sin envolvis, kiel romiano en sia togo, kaj kuris al fenestro kiun li malfermis.

La urbo ankoraŭ estis silenta kaj senhoma, tute malklara sub la ĉielo delikate rozkolora.

La domterasoj estis kun etaĝoj, kaj oni vidis arabojn kiu dormis tie, envolvitajn en striitaj kovriloj. Kelkaj el ili streĉiĝis kaj oscedis, palpebrumante antaŭ la lumeto de la ĉielo kaj gratante al si la kapon.

Sonorilo komencis sonori la matutinon ĉe la proksima monaĥinejo de Sankta Anno, kaj ĉiuflanke, pli obtuzaj sonoj respondis al ĝi. Sub tiuj piaj instigoj, la kavaliro surgenuiĝis por diri sian preĝon. Sed li malatente deklamis ĝin, nur per la lipoj, dum li pensis, ke ne jam estis la horo kiam lia eskviro kutimis veni skui lian kapkusenon por veki lin. Senpacienca, li leviĝis, malriglis la pordojn, faris grandan bruon. Baldaŭ, servistoj enkuris, konsternitaj, apenaŭ vestitaj, pridemandantaj la mastron per rigardo.

- Alvoku Urbanon.

La eskviro ne malfruis aperi, nebone vestita, kun okuloj malklaraj pro dormemo. Urbano estis tre juna viro kun belaj freŝaj vangoj, samtempe naiva kaj petola mieno.

- Ĉu mia sinjoro estas malsana ? li demandis.

- Ne, mi malpacience deziras eliri; vestu min.

- Ĉu armita ? demandis Urbano imaganta ke temis pri iu solvenda kverelo.

- Robo laŭ siria maniero, tre simpla, kaj blanka kufijo(1), respondis Hugo.

La servistoj alportis pelvon el emajlita fajenco, ornamitan de laktoblankaj surskriboj kaj arabeskoj sur turkisverda fono, akvokruĉojn da freŝa akvo, sapojn el Antioĥio, kaj maloftajn esencojn. Sed la kavaliro forpuŝis la parfumojn.

- Mi iras pilgrimi, li diris.

Sinlavadon finitan, jen li sur la stratoj de Jerusalemo, sekvata de sia eskviro portanta plenbrake provizon da kandeloj.

La hotelo kie loĝis la Grafo de Cezareo kiam li restadis en la sankta urbo, situis en la centro de la urbo, sur la monteto Akro, ĉe la angulo de sufiĉe vasta placo. La kavaliro transiris ĉi tiun placon kaj tuj eniris en mallarĝajn implikitajn stratetojn kies krutaj kaj ravinigitaj deklivoj estis interrompitaj de ŝtuparoj el ŝtonoj aŭ kunpremita tero, pasis sub mallumaj volboj, sub la elstaraĵoj de domoj. Li rapide malsupreniris al malsupra urbo, direkte al pordego Jehoŝafat, kaj atingis la grandan rezervujon kiun oni nomis dum bibliaj tempoj la Lageton de Betesda. Li havis antaŭ si la tre simplan fasadon de la preĝejo de Sankta Anno, kun ĝia ogiva pordo, en kies timpano, enkadrigita de ov- kaj cilindr-ornamoj damtabulece aranĝitaj, aperis, bareliefe skulptita, la patrino de la Virgulino Maria.

Hugo eniris en la preĝejon, sekvata de Urbano kiu ekbruligis kandelon ĉe la lampo de la enirkorto kaj donis ĝin al sia mastro. La tri navoj estis senhomaj; la paŝadoj tie longe eĥis. La junulo surgenuiĝis dum momento antaŭ la ĉefaltaro; sed ne estis tie kie li volis eldiri sian voton. Li returne iris sur siajn paŝojn al ŝtuparo borderita de ŝtona balustrado, kiu de unu el la flankaj navoj de la preĝejo enprofundiĝis en la grundon, kaj li malsupreniris la dudek du ŝtupojn kiuj finvenis al subteraĵo kavigita en la rokon.

Kvar lampoj lumigis ĉi tiun volbitan lokon, kie estadis bonodoro de incenso, miksita kun mucida odoro. Ĝi estis kun neregula formo, kaj la nuda roko videblis de loko al loko inter freskaj pentraĵoj. Altaro el griza ŝtono apogiĝis ĉe la fundo kontraŭ la muro de la groto, kaj super ĝi, ligna tutaĵo, skulptita kaj pentrita per naturaj koloroj, prezentis Sanktan Joakimon, Sanktan Annon, kaj inter ili, la etan infanon Marian, provantan siajn unuajn paŝojn.

Hugo surgenuiĝis piede de la altaro kaj laŭte diris senprepare sian preĝon :

- Ho Maria ! Glora Virgulino kiu naskiĝis en ĉi tiu loko mem en kiu mia humila voĉo sonas, vi kiun la reĝo de la ĉielo benis inter ĉiuj kreitaĵoj, kiun la anĝelo Gabrielo vizitis, kiu naskis la Savanton de la mondo en Betlehemo, dum bela kaj luma stelo brilis en la ĉielo kaj dum la paŝtistetoj sonigis ĝojkantojn per siaj kornoj, vi kiu spertis koron trapikitan de sep glavoj kaj kiu, pro tio, estas tiel kompatema al niaj doloroj; ho vi kiu scias ĉion ! vi scias ke la doloro kiun mi travivas, estas tro peza por mia malforteco, kaj kiel via dia filo, kiam lia tro peza kruco vundis lian ŝultron, akiris helpon de Simeono, mi esperas en via helpo por esti malpezigita de mia ŝarĝo. Ho reĝino de la ĉielo ! akceptu mian voton, faru ĝin bone akceptita de Tiu kiu kapablas ĉiujn miraklojn, kiu revivigis Lazaron, ŝanĝis akvon en vinon kaj obligis la panojn.

Jen : mi petas ĉi tiun gracon. Ke nur unufoje, miaj okuloj revidu tiun kiu blindigis ilin al ĉia beleco, ke dum momento mi ankoraŭ povu kontempli ŝin, kaj ke mi tuj poste mortu. Mi ĵuras, ho sankta patrino de Kristo ! ke dum batalo mi tute ne faros retropaŝon por mia savo, ke mi kontraŭstaros kontraŭ la malamikoj de Disinjoro, eĉ se ili estus cent kontraŭ mi sola, kaj ke mi lasos min mortigi por lia gloro. Kompatu mian malfortecon, ho tre bonfarantino ! Elaŭdu min kaj pardonu la malsaĝecon de mia peto, kiu eĉ ne meritus esti aŭskultita.

Li ankaŭ recitis plurajn Ave(2), plantis la kandelon kiun li tenis tute flamigita en kandelingon. Poste li eliris el la preĝejon tra flanka pordo.

Li laŭiris la straton Sankta Anno ĝis la strato Jehoŝafat kaj alvenis antaŭ la masivo, fortika kiel roko, de la fortikaĵo Antonia, kie restaĵoj de antikvaj muregoj estis ankoraŭ videblaj inter la sinsekvo da konstruaĵoj el diversaj epokoj.

Pli sube grupiĝis arabaj banejoj, lernejoj kaj pluraj luksaj hoteloj apartenantaj al baronoj kaj kavaliroj. Longa pasejo, volbita per ogivoj, enprofundiĝis sub la fortikaĵon; Hugo eniris en ĝi kaj baldaŭ eliris sur la antaŭkorton de la Templo.

La korto de la Templo etendiĝis, bela kaj vasta, je du sag-pafdistancoj longa kaj je unu larĝa, tute pavimita per zorge lavitaj slaboj, kiuj plejparte estis el la roko mem de la monto Morijo; arkadoj formantaj klostron, sin apogis al potenca murego de la sankta ĉirkaŭmuro ĉirkaŭanta la placon, kaj proksimume meze de la antaŭkorto, sur teraltaĵo, subtenata de tre fortaj muroj, stariĝis, elegante, harmonie kaj grandioze, la Templo de Disinjoro.

La antaŭa moskeo de Omaro, konstruita sur la loko de la Templo de Salomono, fariĝinta la Templo de Disinjoro ekde kiam la kristanoj konkeris la urbon, estis rotondo kun ok kvermuroj, kovrita de marmoro kaj mozaikoj. La tegmento, formita de teraso borderita de aĵuraj arkaĵoj, ĉirkaŭis la centran tamburumon, truitan de altaj fenestroj, kiuj subtenis la kupolon. Tiu ĉi plilongigita laŭ ovformo estis kovrita de plumbaj lamenoj kaj superelstarita de la alta ora kruco, kiu anstataŭigis la faligitan krescenton.

Hugo trairis la esplanadon, kiun oni nomis la Pavimon, kaj sekvata de Urbano, supreniris laŭ unu el la larĝaj ŝtuparoj, finiĝantaj per simplaj portikoj, kiuj kondukis al platformo de la Templo. Ĉi tiu estis pavimita de blanka marmoro, kaj oni vidis ĉe unu el ĝiaj anguloj la abatejon de la kanonikoj de Sankta Aŭgusteno, pastroj de la Templo.

Kvar pordoj, aranĝitaj laŭ kruco, kondukis en sanktejon. La kavaliro eniris tien tra tiu kiu rigardas norden, la pordo al Paradizo, kiel la malfideluloj nomis ĝin.

Oni ne povis eniri sen intensa emocio en tiun respektindan lokon, en kiu tiom da memoraĵoj kolektiĝis en tiel glora fasko. Oni estis kaptita de respekto, en ĉi tiu duonlumo plena de mistero, meze de tiuj fortaj parfumoj, de kiuj la marmoroj kaj porfiroj ŝajnis sorbigitaj, en ĉi tiu silento, sonanta ĉe la plej eta bato kaj eĥanta ĝis la supro de la kupolo, kvazaŭ la ĉielo mem eĥus.

Sur la muregoj, mirindaj mozaikoj bildigis florojn, fruktojn, interplektikajn arabeskojn, en kiuj la rigardo perdiĝis. Kolonoj el ĉiaj stiloj, kreitaj el la plej diversaj marmoroj, formis tri cirklojn, tri ĉirkaŭbarilojn, kiujn enfermis la aĵuraj frond-ornamaĵoj de kradoj el oro, ĉirkaŭ la altaro, lokita en la centro de la konstruaĵo, sub la kapturna kupolo.

La altaro, konstruita de la krucistoj, sin apogis kontraŭ nuda roko kiu stariĝas el la grundo. Ĝi estis la sankta kaj mirakla Ŝtono, fama ekde tiom da jarcentoj.

Sur ĉi tiu roko, Abrahamo starigis la ŝtiparon sur kiu li intencis oferi sian filon; pli poste, Davido konstruis tie altaron, kaj ĉirkaŭ ĝi Salomono konstruis sian Templon; dum kvar jarcentoj, sur ĉi tiu ŝtono, la Kesto de Interligo ripozis. En la tempo kiam Jesuo infane venis por diskuti kun la doktoroj de la Leĝo, purpura vualo ĉirkaŭis la sanktan rokon, tiel fermante la trian ĉirkaŭbarilon, kiu estis la Sanktejo de la Sanktejoj.

La diservoj ne jam komenciĝis kiam la grafo de Cezareo surgenuiĝis apud la sankta roko. Nur kelkaj servantaj fratoj aranĝis la ornamaĵojn de la altaro. La pilgrimanto laŭte rediris sian voton per tiel fervora preĝo, ke la junaj subdiakonoj, interrompante sian laboron, aŭskultis kun timema surprizo; poste li kisis la sanktan Ŝtonon kaj restariĝis.

Li forlasis la sanktejon tra la orienta pordo, kiu kondukis al kapelo dediĉita al sankta Jakobo la Suba. Ĝi estis konstruita sur la loko mem kie la martirigita apostolo, puŝigita el la supro de la Templo, mortige falis. Estis ankaŭ tie kie Jesuo forpelis la vendistojn kaj savis la adultulinon.

Post mallonga preĝo al sankta Jakobo, Hugo remalsupreniris de la alta platformo al la Pavimo de la granda korto, li paŝis al urbomurego, kiu oriente limis la korton. Li volis omaĝi la Orajn Pordegojn kies la tri belegaj arkaĵoj tie staris. La pordegoj nun estis plenmasonitaj kaj malfermiĝis nur dum la Paska tago florgarnitaj por lasi trairi procesio.

La kavaliro metis genuon teren sur tiu glora sojlo kaj provis mense revidi la scenon kiu tie okazis antaŭ preskaŭ dek du jarcentoj : la Savanto rajdanta sur azenino, eniranta en Jerusalemon tra la Oraj Pordegoj, la popolo renkonte alkuris al li, aklamante lin, ĵetante verdajn branĉojn sub liajn piedojn.

Kiam li daŭrigis sian vojon, Hugo ekrimarkis ke lia eskviro ne sekvis lin. Li serĉis lin per la okuloj kun surprizo kaj senpacienco, kaj fine malkovris lin sur la lastaj ŝtupoj de unu el la ŝtuparoj de la esplanado, profunde dormanta meze de disfalo de kandeloj.

- Malfidelulo ! Ĉu estas tiel kiel vi plenumas vian servon ? li ekkriis vekante lin perpiedbato.

Antaŭ la incitita vizaĝo de sia sinjoro, Urbano subite reakiris sian tutan klarecon. Li restariĝis, kun kunmetitaj manoj, kaj plenpenta mieno :

- Ha, sinjoro, li diris, en la intereso de via voto, ne lasu vin misgvidi per justa kolero, ĝi povus malplaĉi al Nia Sinjoro Jesuo, la Plej Kompatema.

Hugo levis la ŝultrojn ridetante, kaj foriris sen ion aldoni, dum la eskviro kolektis la kandelojn kaj kuris por rekuniĝi kun li.

La grafo returne iris sur siajn paŝojn kaj li forlasis la ĉirkaŭmuron de la Templo tra la volbita pasejo kiun li uzis por eniri; li volis laŭiri, ekde ĉi tiu punkto, la vojon kiun la Savanto, tiel dolore, sekvis por iri al morto. Li do haltis meze de la konstruaĵoj starigitaj sur la loko de la fortikaĵo Antonia, tie kie staris la pretorejo de Pilato. Tie, Jesuo estis kondamnita, kronita per dornoj, kaj ŝarĝita de la kruco; de tie, li komencis la dolorigan vojon.

La loko kie la Moŝto unuafoje falis sub la pezo de la kruco, estas markita de antikva kolono, duige rompita kaj kuŝigita kontraŭ murego, ĉe la eliro de la strato Jehoŝafat, tie kie ĝi finiĝas en transversa strato kiu venas de la Pordego de la Pilgrimantoj. Hugo, adorkliniĝanta al grundo kun larĝe malfermitaj brakoj, vigle kriis :

- Mi ankaŭ, Disinjoro, mi portas krucon tro pezan por mia malforteco ! Ĉar mi ne povas ĝin forpuŝi, faru ke ĝi estu, kiel la via, instrumento de mia turmento kaj donu al mi la ripozon de la morto !

Pli for, li eniris en strateton, memore al renkonto de Jesuo kun sia afliktita patrino. Poste li atingis la straton de la Sankta Sepultejo, ĉe kies enirejo Simono la Cirenano estis rekviziciita por porti la krucon de Kristo.

La stratoj ankoraŭ estis mallarĝaj, malebenaj, disigitaj de ŝtuparoj kaj ravinoj. La eskviro kiu sub sia ŝarĝo ofte stumblis, grumblis kaj mire pensis ke Disinjoro, kiu povintus elekti por vivi la plej belan landon en la mondo, prefere elektis ĉi tiun malbelan kaj malgajan urbon, kaj li zumkantis la kanton, antaŭe komponitan pri simila temo, de Roberto la Frizonano.

Kial li sin loĝigis en ĉi tiu Sinajo ?…
Ĉi tio devintus esti bona, benita lando;
Olibano devus kreski ĉi tie, kaj oro, kaj rubeno,
Mirho kaj zingibro kaj la floranta rozo,
Ha ! Pli vere mi ŝatas de
Araso la Kasteldistrikton !

Je cento da paŝojn pli antaŭen laŭ la sama vojo, tie kie volbo transiras la straton, rompitaĵo de kolono enlokita en la pavimo, indikas la lokon kie staris la domo de Veroniko. Estas tie kie la pia virino venis por viŝi la vizaĝon, tute kovrita de sango kaj polvo, de la dia kondamnito, kaj tie kie okazis la miraklo de la bildo de la Savanto presita sur la tuko. Hugo haltis tie nur dum momento.

Potencaj bronzaj vibroj nun ruliĝis super la urbo : ĉiuj sonoriloj sonoris por la matena meso; la loĝantoj, vekitaj, zumis en la butikoj kiujn ili malfermis, samtempe eliris de ĉiuj flankoj, plenigis la urbon. Jam estis malfacile cirkuli en la kruta kaj malmulte larĝa strato; azenistoj, per grandaj paŝolongoj kiuj streĉis ilian ĉemizon el blua tolo sur iliaj brunaj suroj, rapidis al vendejoj, pelante antaŭ si siajn bestojn, superŝutitaj de faskoj da legomoj kaj herboj, tiel abundaj ke ili samtempe tuŝis ambaŭ murojn de la strato. Grandegaj korboj, plenplenaj de pepantaj kortobirdo, el kiuj trapasis la svingiĝantaj longaj koloj de anseroj, kolizietis kun korbegojn en kiuj brilis grandaj fiŝoj, kaj sensolvaj interpuŝiĝoj, traigitaj de velsonaj krioj, de bastonbatoj, de malbenoj kaj de minacoj, baris la trapasadon dum longaj tempoj. Ĉe la vojkruciĝo estigita de stratoj de Sepultejo kaj de Sankta Stefano, la svarmo eĉ sin implikante per grego kiu eniris en la urbon, instigis Hugo, malpaciencigita, kiu rezignis la itineron kiun li planis al si kaj abrupte turniĝis maldekstren.

Ĝi estis longa ĉirkaŭiro por atingi la Sanktan Sepultejon, lastan stacion de lia pilgrimado; sed ni povis pli rapide antaŭeniri sur la relative trankvila strato. Li trapasis la monŝanĝejon de la Sirianoj, tien kie ankaŭ malfermiĝis la budoj de la oraĵistoj kiuj prilaboras kaj martelas metalon, kaŭrantaj meze de la varma ŝanĝbrilo de siaj elmontraĵoj. Kelkajn paŝojn pli for, li ekrigardis la alkovojn el ŝtonoj kavigitajn en la flankoj de domoj kie oni vendis la Idumeajn palmobranĉojn, tiujn pruvojn de sankta pilgrimado tiel karaj al ĉiuj kiuj reiris al Okcidento. Ĉi tiuj palmobranĉoj estis fretitaj, tio estas, zorge envolvitaj por pli bone konserviĝi, en arĝentaj kaj silkaj fadenoj.

Hugo preterpasis, sen eniri, antaŭ la abatejon de la Nigraj Monaĥoj de Sankta Maria Latina, poste antaŭ tiu de la monaĥinoj de Sankta Maria Granda; poste li laŭpaŝis laŭlonge de la muregoj de la Gastigejo kaj baldaŭ eniris sub la ogivajn volbojn de la strato Restoraciaĉo kiu, sur iu flanko, sin apogis kontraŭ la bienon de la Gastigantoj. Sub ĉi tiu ŝirmejo, en kiu voĉoj kaj paŝoj eĥis, ŝvebis densa fumo kaj akra odoro de graso kaj de fritado. Estis tie kie oni kuiris la viandojn por vendi ilin al homamaso da pilgrimantoj. Ĉiuflanke, la fajrejoj estis flamigitaj, la karboj kraketis, kaj la trapikitaj pecoj da karno rostiĝis lasante elflui sian sukon.

Jam multaj pilgrimantoj manĝis, kaŭrantaj al tero, sidaj sur siaj kalkanoj, aŭ kun levitaj genuoj servantaj al ili kiel tablon. Aliaj sin transdonis al la barbiroj, ankaŭ establitaj en ĉi tiu strato, kiuj vigle sapumis al ili la kapon, liberigante ilin, tiom kiom eblis, de fiinsektoj.

Urbano malfacile sin trenis malantaŭ sian mastron, kaj lia matena apetito estis vigle instigita de ĉi tiuj varmaj odoroj de manĝaĵoj. Li ne sukcesis rezisti kaj, abrupte eltirante denaron el sia zono, li apogis sian pakon da kandeloj kontraŭ budon de rostisto kaj aĉetis stangeton de ŝafaĵo, kubete distranĉita. Li kurante formanĝis ĝin, bruligante al si la fingrojn kaj ŝmirante grason sur sian vizaĝon, dum super la kapoj, li rigardis for antaŭ si por ne perdi el vido sian sinjoron. Li rekuniĝis kun li ĉe la Kovrita Strato, kiu plidaŭrigis de la strato Restoraciaĉo. En ĉi tiuj novaj volbitaj galerioj kiuj konektiĝis tra aperturoj al merkato de Herboj, kie staris la frukt-, legom- kaj spic-vendistoj, la siriaj ŝtofvendistoj havis siajn butikojn, kaj oni fabrikis tie kandelojn el vakso.

La kavaliro fine elpaŝis en liberan aeron, sur transversan straton, la straton de Davido. Turniĝante ortangule, li laŭiris ĝin, laŭpaŝante alian flankon de la Gastigejo. Malproksime antaŭ siaj okuloj, trans granda placo plena de homamaso, tien kie staris la merkato de tritikoj, li vidi la majestan mason de la fortikaĵo de Davido kaj la krenelojn de la remparoj de la urbo. En la arka aperturo de la malfermita pordego, la stranga silueto de la ŝarĝkameloj, kun la festono de ilia kurbigita kolo, ilia ĝiba dorso kaj ilia pendanta lipo, profiliĝis kontraŭ la granda ŝanĝa lumo de la kamparo. Sed baldaŭ Hugo turniĝis dekstren al strato de la Patriarko, kie denove trafikŝtopiĝo haltigis lin.

Ĝi estis transporto de porvivaĵoj kiu eniris en la korton de la Gastigejo. Sub la skulptita arkaĵo de la pordego, du Gastigaj Fratoj, nigre vestitaj kun blanka okpinta kruco sur la maldekstra ŝultro, bontenis kiel eble plej bone la ordon kaj nombris la mulinojn kiuj transpasis la sojlon. La karavano estis longa, proporcie al tiuj kiuj estis nutrendaj sur la bieno. La nombro de solaj malsanuloj kiujn oni flegis en la grandaj ĉambroj el ŝtono, belaj kiel katedraloj, kelkfoje atingis du mil, tiel bone ke ankaŭ okazis ke oni forkondukis kvindek mortintojn en la sama tago. La pilgrimantoj kiujn oni akceptis, estis sennombraj, sen mencii la kavalirojn Gastigantojn mem kaj iliajn eskvirojn kaj servistojn.

La ĉirkaŭbarilo de la Sankta Sepultejo estis apartigita de la muregoj de la Gastigejo nur malsupre per iu strateto, tra kiu oni malsupreniris de la strato de la Patriarko laŭ kelkdudek larĝaj ŝtupoj. Post kelkaj paŝoj en la strateto, oni atingis la ĉefan pordegon de la ĉirkaŭbarilo, kiu malfermiĝis al la antaŭkorto.

La Baziliko, la Kalvario, granda nombro da preĝejoj kaj kapeloj, la klostro, kaj la loĝejoj de la kanoniko kaj pastroj de diversaj ritoj formis konfuzan mason de diverspecaj konstruaĵoj kies malordo estis superstarita de la potenca kupolo kiu kovris la Sanktan Tombon.

La fasado de la Baziliko aperis en angulo, funde de la placo pavimita de marmoro, masiva kaj simpla en sia tutaĵo, kun duobla preskaŭ duoncirkla pordo, kun arkadoj formitaj de tri arkivoltoj, apogiĝantaj sur maldikaj kolonoj kaj kronitaj de du grandaj fenestroj. Sub la timpanoj estis bareliefoj, tiel mirinde skulptitaj ke oni jam neniam vidis similaĵon, kaj ke la personoj, laŭ tio kion ĉiu diris, ŝajnis vivantaj. Ĉi tiuj bareliefoj prezentis temojn elprenitajn el la Nova Testamento : la Sanktan Manĝon, la Eniron en Jerusalemon, Lazaron elirantan el la tombo. La Resurekto okazis antaŭ grupo da spektantoj, kiujn la odoro de la morto verŝajne maloportunis, ĉar ĉiuj kovris al si la nazon. Apud la preĝejo, malantaŭe sur la placo, leviĝis la nova sonorilturo, kvadrata, truita de ogivoj, kronita de kreneloj kaj okangula kupolo. Ĝuste kiam la grafo de Cezareo transiris la pordegon de la korto, la bruo de fortega disputo haltigis lin eksaltante pro surprizo kaj kolero, sur la sojlo.

- Kiel, li murmuris, iu maltimas laŭtigi la voĉon ĉi tie kie nia dia Jesuo kriis al sia Patro dum li lastfoje elspiris ?

- Mia sinjoro, diris Urbano, estas pilgrimantoj kiuj kverelas; iliaj vizaĝoj estas karmezinaj, kaj ili minacas unu la alian per pugno; certe ja, ili estas tuj batalontaj.

Maljuna monaĥo, rekonante unu el la grandaj baronoj de la regno, alkuris al Hugo.

- Ha ! Kia skandalo ! li ekkriis. Estas pastro el Frankonio kiu okazigas ĝin. Venu, sinjoro, eble vi kvietigos ĉi tiun malbonan kristanon.

La kolektiĝo okazis dekstre de la korto, en la angulo formita de la Baziliko kaj la Kapelo de Sankta Johan-Baptisto. Oni tie vidis plurajn tombojn, kaj estis antaŭ unu el ili — iu ŝtona sarkofago — kie la germana religiulo kaj iu pilgrimanto venita el Francio, pretaj sin ĵeti unu al alia, interŝanĝis inter si furiozajn parolojn. Homoj ronde kuniĝis ĉirkaŭ ili. Hugo alproksimiĝis, provante kompreni la signifon de la kverelo.

- Kion vi scias, vi fanfaronulo ? kriis la franca pilgrimanto. Vi ne jam naskiĝis kiam oni kaptis la urbon kaj kiam tiu ĉi mortis !

- Maltimu do diri ke oni ne forskrapis la surskribon kiu estis sur la tombo por ĝin kovris per alia, tiel kaŝi la veron sub mensogo !

- Estas vi kiu mensogas.

- Ĉi tiu tombo estas tiu de Ŭigero; tio estas la vero; sed ĝi plaĉas al neniu.

- Ĝi tamen apenaŭ ĝenas nin, via Ŭigero, kies valoro estas konata nur de vi.

- Li tiom multe ĝenas vin ke vi forskrapis lian nomon por pli bone malglori la germanojn kaj glori la francojn. Tiu nomo estis pruvo ke tiuj el nia nacio alpaŝis unue al batalo.

- Ha ! Ha ! Ili do forflugis post la venko, ĉi tiuj kuraĝaj kavaliroj, sen postuli ion ajn de la militakiro ? Ĉar ne unu peco de la grundo estas al ili en Jerusalemo.

- Ĉar ili petis nenion, tiom multe ili malpacience volegis reveni al sia lando. Tial oni dispartigis ĉion al francoj, al avidaj normandoj, al lorenanoj, al provencanoj, al aŭvernjanoj, al italoj, al hispanoj kaj al burgonjanoj, tio kio ne malebligas ke estis la germanoj kiuj kaptis la urbon, kaj via Godfredo, eĉ li ankaŭ, estis unu el nia nacio.

Ĝenerala rido salutis ĉi tiun deklaron, kaj la franca pilgrimanto levis la brakon al surskribo ĉizita en ŝtono, sur la kapelmuro. Ĝi jene estis :

La jaro cent mil minus unu.
Pri la brilega Disinjoro naskita de la Virgulino.
Je la dekkvina de julio, jam tuŝita de la lumo de
Febo.
La francoj konkeras Jerusalemon per sia potenca kuraĝo.

- Tiuj kiuj skribis ĉi tion estis do mensoguloj kaj ŝtelistoj ?…

Surmetante sian kapuĉon de pilgrimanto, la Frankonano per unu salto sin ĵetis al sarkofagon, kaj elingigante ponardon, li skrapetis la ŝtonon kaj skribis, sub la franca surskribo :

Ne estas la francoj, sed la frankonanoj, pli potencaj per la glavo, kiuj liberigis la Sanktan Jerusalemon, longtempe kaptita de diversaj paganoj. Frankonanoj kaj ne francoj, Ŭigero, Gontrano, kaj Godfredo la Duko.
Tiel estas la fakto, kaj ĝia vereco estas perfekte atestita.

Huadoj eksplodis. La pilgrimantoj ĵetis sian akvobotelon al la kapo de la germano; kelkaj ŝtonoj flugis; sed la frenezulo, kies frunto sangis, ne silentiĝis.

- Jes, tio estas la vero, li blekis, estis ni kiuj kaptis la urbon, kaj ĉi tiu lando de kristanismo, ĝiaj limoj jam delonge etendiĝus ĝis Nilo suden, kaj preter Damasko norden, se restintus ĉi tie tiom da germanoj restantaj kiom viaj samspeculoj !…

Hugo, fendante la homamason, antaŭenpaŝis.

- Ĉu vi ne hontas, li ekkriis, vi kristano kaj pastro, montri tian konduton en loko tiel sankta kiel tiu ĉi ?… Je kelkaj paŝoj, la torturistoj de la Savanto dividis inter si liajn vestaĵojn, kaj jen tio ke unu el tiuj por kiuj li mortis, venas kontesti kontraŭ siaj fratoj pri la vanteco de tera gloro ! Estas de la triumfo kiun necesas gajiĝi, ne de la famo kiu povas fali sur unu aŭ la alian. Ĉu la nobla duko Gotfredo ne rifuzis surhavi la kronon en urbo kie la dia Moŝto estis kronita per dornoj ?

- Estas vere, pli bone estas silenti, diris la pastro saltante malsupren de la sarkofago. Paroloj estas vanaj kaj nedaŭraj.

Aliaj prenis lian lokon sur la tombon kaj forstrekis tion kion li ĵus skribis.

- Ne gravas, li ekkriis malproksimiĝante. Monumentoj disfaliĝas, ŝtonoj dispecetiĝas; pergameno estos pli fidela, kaj mi, Johano de Vircburgo, mi skribos la veron, por ke la estonteco sciu tion.

Kaj li forlasis la antaŭkorton, skuante la kapon kun defia malŝata mieno.

Lasanta la kreskantan gapularon rediri al si kaj komenti la okazaĵon, la grafo de Cezareo sin direktis dekstren de la korto kaj eniris por meti kandelon en la kapelon de la Triunuo, tie kie okazis ĉiuj geedziĝoj kaj ĉiuj baptoj de la urbo. Elirante el ĝi, li trapasis sub tre mallumajn galeriojn formitajn de dikaj volboj kaj pilieroj subtenantaj la artefaritan platformon, kiu plietendis la supron de Kalvario, donante al ĝi regulan formon, kaj supreniris la ŝtuparon kondukantan internen de la sanktejo, konstruita sur la tre sankta loko kie la Savanto eligis sian animon.

Adorkliniĝinta antaŭ la loko mem kie la kruco estis starigita, la kavaliro, plorante, rediris ankoraŭfoje sian voton.

Arĝenta ringo ĉirkaŭis la kavaĵon en kiun estis enigita la trabo de la torturo; la fideluloj nun ĵetis en ĝin siajn oferdonojn. Ambaŭflanke, la loko de la du latronoj estis markita sur la grundo per disko el nigra marmoro.

La pilgrimanto restariĝis, kaj por atingi la ĥorejon de la Baziliko, li preterpasis apud la miraklan fendeton kiu formiĝis en la roko ĉe la momento kiam la Disinjoro ellasis sian spiriton, kaj tra kiu lia sango fluis, enfiltriĝis ĝis groto sub la monto, kie Noa demetis la kranion de Adamo.

Kiam Hugo genufleksis sur ĉi tiu respektinda loko, sunradio trapasanta la vitralon disverŝis kiel rojon da sango sur la grundon kaj ĝis la fendeto en kiu ĝi ŝajnis eniĝi. La junulo, tremetanta pro emocio, kunigis la manojn kaj etendis ilin al ĉielo, ĉar tio ŝajnis al li certa signo, ke lia voto estos plenumita.

En la nova sonorilturo, la dika sonorilo sonoris por la meso, ĝia obtuza sono superis la akutan sonorilaron de la kapeloj. Hugo malsupreniris tute apudan ŝtuparon kiu ebligis aliron en la preĝejo kaj li eniris tien maldekstren de la ĉefaltaro. La Baziliko, vasta, alta, ornamita de freskoj kaj ruĝbrila pro mozaikoj, jam estis plena de fideluloj. La kanonikoj, liniigitaj sur siaj lokoj, ekkantis ĉanton; la patriarko supreniris la altaron, kaj la meso komenciĝis.

Ĉe la alia fino de la preĝejo, en la kapeloj elirantaj al la rotondo kiu ĉirkaŭas la Sanktan Sepultejon kaj apartenanta al grekoj, al jakobistoj kaj al sirianoj, oni celebris samtempe laŭ la diversaj ritoj; en kelkaj, kun sonoj de trumpetoj aŭ kun klakadoj de lignaj simandroj(3); tio okazigis grandan tumulton, sed oni estis kutimaj al tio.

La kavaliro pie aŭskultis la meson kun rigardoj fiksitaj al mozaika tabulo sur ora fono, kiu prezentis Kriston rompantan la pordegojn de infero por eltiri el la flamoj Adamon, la unuan homon. La meso dirita, li trairis la preĝejon, genufleksis meze de la ĥorejo, antaŭ la punkto kiun oni diras esti la Centro, la Umbiliko de la mondo, poste li kisis la ŝtonon de Sanktoleado, sur kiu oni lavis kun parfumoj la korpon de la Savanto antaŭ ol entombigi lin, kaj fine atingis la grandan rotondon kiu ĉirkaŭas la Sanktan Tombon, lastan haltejon de lia pilgrimado.

Ĉi tiu rotondo estis borderita de masivaj pilieroj, subtenantaj du etaĝojn de galerioj ornamitaj de ogivaj arkaĵoj, kaj super ĝi rondiĝis la kupolo, truita supre de aperturo tra kiu oni vidis la ĉielon. Rekte sube estis la ŝirmejo kronita de aĵura sonoriltureto, kiu kovris la tomban groton.

Hugo kliniĝis por pasi sub la arkan pordon, li eniris en unuan volbitan ĉambron kie estis la ŝtono sur kiu la anĝelo sidiĝis, kaj de tie, tra malalta kaj mallarĝa aperturo, li eniris en la plej majestan loko inter ĉiuj.

Kvardek oraj lampoj, pendigitaj per ĉenoj, brulis tie tage kaj nokte, tiom ke la plafono estis tute nigrigita. La muroj brilis, kovritaj per belaj mozaikoj, kvankam difektitaj de loko al loko pro piaj ŝteletoj de pilgrimantoj. Dekstre, en angulo, kovrita de platoj el marmoro, la sarkofago, hakita en la roko, kiu dum tri tagoj entenis la korpon de la Dio-Homo, ŝanĝbrilis sub la lampoj.

La kavaliro ekbruligis ĉirkaŭ ĝi ĉiujn kandelojn kiujn Urbano portis, poste kisis la rokon tra la rondaj aperturoj tiucele aranĝitaj en la marmoro.

Li fine sin allasis en longa, arda kaj dolora preĝo, kun frunto apogita sur la malvarmega rando de la tombo, kiu transdonis al lia sango ion el la kvieteco kaj malvarmeco de la morto.

1 Tiu vorto ne aperas en PIV. Ĝi estas tuko per kiu la araboj tradicie vestas sian kapon.
2 Latina vorto kaj mallonga nomo de kristana preĝo kiu estas tradukita per "Saluton Maria".
3 Mi ne trovis tradukon en PIV. Ĝi estas pendanta ligna tabulo kiun oni frapas per ligna maleo por voki homojn al religiaj servoj.

Last edited: 15/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam