Post la senvigliganta varmego de la tago, brizo alblovis de la maro, iom antaŭ la sunsubiro, milde ruliĝis tra la valoj kaj forprenis ĝis la supro la parfumojn de la florantaj florbedoj.
Ĝi estis kvazaŭ renaskiĝo por la vivantoj; ili vekiĝis el profunda posttagmanĝa dormeto; la pulmoj spiris la refreŝigitan aeron; la energio revenis, kaj ĝoja revigliĝo sekvis la malgajan silenton de la posttagmezo.
En la kastelo de Raŝido al-Dino, super la unua murego, kuris larĝa rundovojo, kie Gazileho prefere promenis. Ĝi rigardis al valo kaj al urbo; ĝi estis la plej malalta punkto de tiuj imponaj konstruaĵoj kiuj leviĝis, unu super la alia, ĝis la plej alta montopinto.
Tiun tagon, kiel kutime, la juna princino venis promeni sur la murego, akompanata de sia amikino Naharo, kiu ridetis kun iom da petoleco.
- Mi estis tute certa ke estus ĉi tie ke ni venus, ŝi diris. La plej belegaj ĝardenoj kiuj estas en la mondo, estas nenio por vi kompare kun ĉi tiu mur-kresto, kaj mi ne estus sperta magiistino se mi divenus kial vi tiom multe ŝatas ĝin.
- Vere, diris Gazileho, ĉu ne estas ĉar la aero estas pli freŝa tie, kaj ke de tie, ni ekvidas la tutan valon ? Vidi la spacon, estas io por malliberulino.
- Jes ! Jes ! daŭrigis Naharo, spacon ! Tamen ĝi estas eĉ pli orienten de la kastelo; sed ni neniam iras tien, plaĉas al vi nur ĉi tiu flanko… Do estas ja spaco kaj spaco, kaj vi preferas tiun kiu ĉirkaŭas la tendojn de la Frankoj.
- Ĉu vi kredas ?…
Kaj Gazileho, ridetante, sin kubutapogis en krenelon, lasante sian rigardon vagadi, super la dikeco de la muro kaj la abismo kiun ŝi ne vidis, al ondiĝa tereno verdiĝanta kaj floranta.
- Jes, daŭrigis Naharo sin apogante per la ŝultro kontraŭ la apudan murodenton, de ĉi tie ni ekvidas la tutan tendaron de la malfideluloj, kaj eĉ, de tempo al tempo, la noblaj kavaliroj estas rekoneblaj per la brilo de sia blazonŝildo kiujn la suno fulmetigas. Ni vidas ilin, en ilia senagado, vagi per malzorgemaj grupoj, aŭ ili trejniĝas por batalo, kaj ni interese sekvas la kavalirojn kiuj rajdas unu al la alia kaj kuniĝas en kolizio kies bruon ni aŭdas. Sed, de tiel malproksime, en ĉi tiu homamaso, kiel rekoni la belan kavaliron al kiu oni pensas ?
- Efektive, neeblas, diris suspirante Gazileho. Ha ! Mi nur volus scii ĉu li postvivis tiun teruran vundon kiun mi bandaĝis kiel eble plej bone.
- Vi respondecis pri lia vivo. Li certe resaniĝis.
- Ĉu li ankoraŭ pensas pri tiu islamanino kiun li ĵuris defendi ?
- Ĉar li adoris ŝin ekde tri jaroj !
- Ĉu vi ne pensas, Naharo, ke li deliris kiam li faris ĉi tiun nekredeblan konfeson ?
- Li sukcesis doni pruvojn ke li diris la veron.
- Kiel tio estas stranga !… Kaj ke precize mi iris al li. Forto puŝis min. Tio sendube plaĉis al Dio, al kiu li tiel fervore preĝis. Sed la penso pri sakrilegio eble jam estingis tiun delikatan flamon.
- Ha ! Ne timu pri tio ! ekkriis Naharo. Se male, la timo pri sakrilegio blovus al fajro kiel uragano kaj farus ĝin incendion.
- Vi estas lerta ! diris Gazileho ridetante.
- Ĉiuj virinoj estas tiaj pri ĉi tiu temo; sed ĉiuj estas nesingardemaj. Kaj, por fari escepton, mi ja atentigas vin, princino mia, ke vi multe pensas pri ĉi tiu malfidelulo kaj ke vi lasas kreki en via koro senton kiu povas nur alporti al vi malĝojojn.
- Kion vi volas ? Li estas la lasta vidaĵo kiun mi kunportis en mia malliberejo… Ĉiam mi vidas tiun mortantan kapon, tiel palan en la purpuro kiu banis ĝin, tiujn senordajn harbuklojn, tiun oran barbon, kaj la ekstazon en tiuj helaj okuloj, kiam ili spegulis mian bildon. Estas tre dolĉe al mi scii ke penso supreniras al mi, arda kaj fidela, ke sindonemo priatentas, preta por ĉio. Mia kavaliro ne kapablos helpi min, sed almenaŭ li helpas min pli pacience elteni mian kaptitecon.
- Sed kion vi do timas, mastrino, en ĉi tiu kastelo plena de mirindaĵoj, kie oni traktas vin kiel reĝinon ? La teruran profeton, ni nur unufoje vidis lin, kaj li aperis al ni tiel impona kaj bela, ke ni estis plenaj de admiro kaj respekto por li.
- Jes, diris Gazileho, Raŝido al-Dino estas vestita de dia majesto, kaj tamen li teruras min. Kiam li petegis min levi mian vualon, lia peza rigardo, premante min, tremigis kaj senspirigis min, kiel kolombo kiun aglo estas kaptonta. Ha ! Kiel virino estas malmulte da afero por li ! Li rompos ŝin, sen kolero aŭ kompato, pro la plej eta kialo.
- Sed via onklo, kiu tiel tenere amas vin, donos al la princo de la Montoj neniun kaŭzon de malkontento, tiel longe kiel vi estos ostaĝino inter liaj manoj. Kion do vi timas ? Ni estas pli liberaj en ĉi tiu kastelo ol ni estis en la haremo, kaj ĉiuj niaj deziroj estas plenumataj sen ke ni esprimu ilin. Tamen, instigita de viaj alarmoj, senĉese mi spionas, mi aŭskultas, mi provas ekvidi iun ajn teruran komploton kontraŭ nia vivo; sed mi vidis nenion, aŭdis nenion. Ni havas nenion pli por timi ĉi tie ol la birdoj en la birdejo kaj la floroj en la ĝardenoj.
- Eblas ! Mi eble frenezas. Nu, ni ne plu pensu pri tio. Mi volas forigi tiun strangan antaŭtimon kiu premas mian koron… Rigardu do, Naharo, ŝi diris post longa momento de revado, tiun monteton kiun alta standardo superstaras. La tendoj ĉirkaŭ ĝi estas pli belaj ol aliloke, kaj de tempo al tempo fanfaroj resonas el tiu flanko. La franka reĝo sendube estas instalita tie.
- Tio devas esti, diris la sklavino, la tuta armeo ĉirkaŭas la mamforman monteton kvazaŭ por protekti ĝin; kaj tiuj brilaj makuloj kiuj envolvas la monteton kiel girlando de floroj, estas, mi kredas, la riĉaj standardoj de la princoj, plantitaj en tero antaŭ la enirejo de ilia tendo.
- Estas do ĉe tiu flanko ke devas esti sinjoro Hugo de Cezareo… mia kavaliro !
- Atentu, diris subite Naharo, iu venas.
Belaj nigruloj el Abisinio, vestitaj de larĝaj tunikoj el purpura kaj ora damasko, kun sabroj kun riĉaj teniloj enmetitaj en la faldojn de siaj zonoj, antaŭeniris per regula kaj majesta paŝado.
Gazileho vigle sin turnis.
- Ili estas sklavoj de la palaco, ŝi diris.
- Estas vin, kiun ili serĉas.
La sklavoj fakte haltis antaŭ la princino, kaj unu el ili diris al ŝi, riverencante antaŭ ŝi :
- Nia sinjoro deziras vian ĉeeston.
Gazileho paliĝis kaj almetis manon al sia koro; sed ŝi hontis pro sia malforteco kaj respondis per trankvila voĉo :
- Mi estas preta obei.
Por evitigi al ŝi ĉian laciĝon, oni metis apud ŝi malpezan portliton, kaj kiam ŝi sidiĝis sur ĝin, du portantoj levis kaj forportis ŝin. Ili longtempe paŝadis tra la ampleksaj galerioj de la kastelo, tra la mirindaj ĝardenoj, kaj fine haltis antaŭ kiosko el aĵura oro, ĉirkaŭita de ĉirkaŭfosaĵo plena de rozakvo, kiun transiris ponto el rufa marmoro, figuranta saltantan gazelon.
Raŝido al-Dino antaŭeniris al la juna virino, envolvante ŝin per avida rigardo. La satiĝo de ĉi tiu deziro vidi ŝin, tiom longe subpremita, alportis al li novan emocion, tiel intensan, ke li fariĝis dum momento nekapabla paroli. Poste kvietiĝo venis, sento de kontentiĝo kaj de ripozo, malstreĉiĝo de la nervoj, agrablega liberiĝo, tiel kiel devus senti sekiĝinta tero post la bonfaro de fulmotondra pluvego.
Subpremata sub la pezo de ĉi tiu rigardo, Gazileho mallevis la okulojn, kaj malrapide, la hulado de ŝia brusto susurigis ŝian oran kolĉenon.
- Alproksimiĝu, juna sinjorino, fine diris Raŝido etendante la manon al ŝi kiel por altiri ŝin. Mi volas ricevi vian pardonon, ĉar mi nehavis ĝentilecon. Absorbita de la zorgoj de milito, ĉu mi ne ŝajnis forgesi la ĉarmegan princinon kiu plibeligas mian palacon ?
Kaj Gazileho, resereniĝinta, respondis per voĉo kiu ne tremis :
- Kio mi estas, sinjoro, por okupi, eĉ dum minuto, la spiriton kiu estras la mondon kaj al kiu Dio malkaŝas la misterojn de la ĉielo ?
- Ha ! Gazileho ! ekkriis pasie Raŝido, kelkfoje la kreitulino tiom mirinde reflektas la Kreinton ke Li estas forgesita por ŝi.
- Sed, per kruela elreviĝo, Dio punas sakrilegion, ho profeto ! Tiel la suno, malaperinta, lasas inter viaj fingroj senvaloran ŝtoneton kiu, reflektante ĝin, blindigis.
- Kiel ! Vi kiun la hurioj ne kapablas superi, ĉu vi do ne estas, tiel kiel aliaj virinoj, fierega pri ĉi tiu beleco kiu faras vian gloron ?
Kun malpreciza rideto, Gazileho skuis la kapon.
- Certe ja, ŝi diris, mi estas dankema al Dio, pro ne esti donanta kiel ujon al mia animo misformitan korpon. Sed kial tiri fierecon pro delikata ĉarmo kiu pasas sen lasi spurojn ?… Kio fariĝis, bedaŭrinde, la beleco de niaj prapatroj, per kiu estas eble farita la polvo de la vojo ?
- Ĉu tio ja eblas ? diris Raŝido sidigante la junulinon apud li sur la divano. Vi, virino, vi vere pli estimas la spiriton ol la korpon ?
- Kiel ajn malforta estu la lumo, kion valoras la torĉo sen ĝi, eĉ se ĝi estus farita el oro kaj diamantoj ?
- Sed kiel la vanta kaj mallaborema vivo de la haremo povis disflorigi en vi tiajn pensojn ? diris la princo pli kaj pli surprizita kaj ĉarmita. Kaj, ĉi tiujn pensojn disflorintajn, kiel ĉi tiu ekzisteco ne mortigis vin pro enuo ?
- Ha, sinjoro, diris Gazileho, mi havis apud mi senmortajn amikojn kiuj neniam forlasis min. Ili plenigis mian solecon lasante min sola; sen rompi la silenton, ili posedis dian elokventon; ili kunportis min tra la spaco sen ke mi forlasu mian lokon.
- Kiuj estas ĉi tiuj amikoj ?
- Libroj ! Ha ! Pli bone ol reĝoj, kiuj havas nur la nuntempon, kiu ajn posedas ilin posedas la mondon. Ĉu la Korano ne rivelas al ni ke studado lumigas la vojon al paradizo, ke ĝi estas pli bona ol fastado, pli ol preĝado, ke ĝi savas de peko, ke ĝi liberigas sklavojn, ke ĝi estas nia ŝildo, nia juvelaro ?… Tial, kiam mi forlasis ĝin kaj kiam mia spegulo montris al mi miajn okulojn radiantajn de la ĝojo kiun ĝi donis al mi, tiam, ho ! jes, tiam mi trovis min bela !
- Vi ravas min ! Gazileho ! ekkriis Raŝido al-Dino. Ĉion kion sonĝoj kapablis koncepti, vi superas tion, ĉar via animo indas la mirindan juvelujo en kiu Dio enfermis ĝin.
Li silentis, kontemplante ŝin, profunde pensema, dum kaptita de ia angoro, ŝi bedaŭris esti tiel sin montrinta en sia tuteco. Li murmuris :
- Eble vi estas mia tera rekompenco.
Poste, post nova silento :
- Aŭskultu, Gazileho, nur al vi sola mi volas diri tion. Akra soleco premas mian koron sur la montpinto kie Dio min metis, tro malproksime de la ĉielo, ankoraŭ tro proksime de la tero. Ofte ja mi kriis al la Senkompara Estulo, petegante Lin alvoki min al Plejaltaj Regionoj, se la terura manko kiun lasas al mi mia gloro kaj mia potenco ne povas esti plenigita ĉi tie sube. Ĉu la ĉielo elaŭdas mian deziron sendante vin al mi, vi kies beleco ne estas seniluziiga, ĉar la animo kiun ĝi vualas, estas dia ?
Gazileho, preskaŭ svenante, balbutis :
- Ĝi estas ironie, sinjoro !
- Vi tremas ! Vi malproksimiĝas ! Sed ĉu vi ne vidas ke estas mi ja kiu devus timi, ĉar via koro estas ankoraŭ fermita al mi, kaj mi konfidis al vi la sekreton de la mia. Ho Gazileho ! La profeto kiu estras ĉiuj, estas peteganto antaŭ vi.
– Ĉi tiu honoro estas tro granda, ĝi teruras min !…
Sed Raŝido, per gesto, haltigis ŝiajn parolojn.
- Ne ! Ne ! Diru nenion… Pli poste, pli poste. Ĉar viaj rigardoj ne serĉas la miajn, ĉar mia konfeso ne ĵetigis vin, per neretenebla impulso, sur mian koron. Mi scias sufiĉe, ja ! Lasu tempon fari sian laboron. Mi atendos ke via amo floru, ĉar estas via animo kiun mi volas. Sen ĝi, mi malŝatas ĉi tiun mirindan belecon kiu estas mia, se mi volas tion.
"Ve ! pensis Gazileho, mi estas perdita !…"
La serioza kaj nigra figuro de la ĉambelano Dabbuso aperis ĉe la enirejo de la kiosko.
- Ha ! diris Raŝido, kiel en ŝia ĉeesto la horo flugas kvieta kaj agrablega ! Dabbuso devas memorigi al mi pri miajn devojn. Mia volo eskapas min; mi ne plu estas mia sola mastro.
Gazileho stariĝis.
- Permesu, sinjoro, ke mi retiriĝas.
- Iru, ĉar via deziro estas malproksimiĝi. Feliĉo estu via ombro !… Mi dankas vin pro ekzisti !
- Mi respektegas vin, ho profeto !
- Tio estas tro malmute, estas via tuta amo kiun mi volas.
Kaj kiam li vidis ŝin malaperi, forportita de la sklavoj, li apogis siajn ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de Dabbuso kaj diris al li kun rideto :
- Ĉifoje, via saĝeco estas malsaĝeco. Neniu sonĝo egalas al ĉi tiu Gazileho… aŭskultante ŝin, mi estis tiel ĉarmita ke preskaŭ mi forgesis ke ŝi estas tiel bela.
- Vi vidas ŝin per la blindumitaj okuloj de amanto, diris Dabbuso. Ju pli arda estos la iluzio, des pli rapide ĝi konsumiĝos.
- Ne, ne, ne havu tiun iluzion.
- Se vere tio estus tiel serioza, por esti inda je vi mem, necesus sovaĝe elŝiri el via koro senton kiu povus defaligi ĝin.
- Mi ne plu kapablus fari tion, diris Raŝido.
- Ĉu estis vi kiu parolis ? ekkriis Dabbuso kun dolora surprizo. Estas la unua fojo ke tia frazo eliras el viaj lipoj ! Ĉu vi volas moki min ? Vi, sklavo de virino ! Tio ne estas verŝajna. Ne, ne, rapide rompu ĉi tiujn hontajn ĉenojn. Jam la humiligo pro porti ilin klinigas vian frunton kaj mallumigas viajn rigardojn.
- Ne temas pri tio, diris la princo, mi timas ke ŝi ne volas ami min.
- Ne ami vin ! La nura orgojlo pro esti ĉarminta vin ebriigos ŝin ĝis frenezo… Sed ĉu mi fariĝis nur konfidenculo pri amo ? La horo fluas. Pluraj el la Fratoj de la Pureco venas raporti al vi pri la plenumitaj misioj; ili estas ĉi tie, ili atendas.
- Ha !… Ĉu do estas la momento por aŭdiencoj ? demandis lace la princo.
- Raŝido al-Dino ! ekkriis severe Dabbuso, ĉu do ĉi tiu virino estas elvokita de la demono, por vin faligi de la altecoj kiujn Dio permesis al vi atingi ?…
- Ne riproĉu, Dabbuso, diris milde Raŝido, pensu ke mi estas ankoraŭ tute ĉirkaŭata de ŝia ĉeesto. Ĝuplena laceco premegas min, kaj mi ŝatus gustumi ĉi tiun ebriecon, tiel novan en mia vivo… Sed mi obeas al vi; mi submetiĝas. Enirigu unu el la fratoj, mi estas preta aŭskulti lin.