Créer un site internet

Ĉapitro 05.

Laŭlonge de la maro, en la agrabla freŝeco de la mateno, kelkaj arabaj rajdantoj eskortas portliton, portatan de kvar blankaj mulinoj.

La lazuro de la unuaj ondoj estas ombritaj de la ombro de gigantaj rokoj, kiuj bordas la marbordon, et malantaŭ kiuj la suno leviĝas. Kaj ĉi tiuj grandaj ombroj de la montoj kreas sur la strando bluan kaj malvarman etoson en kiu la laktoblankeco de la mulinoj vive brilas. La viglaj bestoj estas belete jungitaj de koloraj ledaĵoj aĵuritaj kaj ornamitaj de brilaĵetoj kaj de kapoloj. Ĉe ĉiu el iliaj paŝoj, oni vidas iliajn arĝentajn hufumojn brili, kaj ili skuas sur sia frunto silkajn franĝojn kaj kvastojn. Ili estas vice jungitaj, du antaŭe kaj du malantaŭe, inter la longaj timonoj de la portlito, kaj mulistoj gvidas ilin.

Sub la levitaj kurtenoj, sin kubutapoginta sur orbroditaj kusenoj, virino kies nur grandajn larmoplenajn okulojn oni vidas inter ŝiaj vualoj, sen vidi ŝin, rigardas la maron.

Ĉe ŝiaj piedoj, junulino, kun malkovrita vizaĝo, kaŭras kaj kontemplas sian kunulinon, eligante profundajn suspirojn.

- Ne ploru plu, Gazileho, ŝi diris post longa silento. Mi petegas vin, rigardu la mirindaĵojn kiujn Alaho kreis kaj kiuj montriĝas antaŭ niaj okuloj por la unua fojo. Vidu ĉi tiujn rokojn kaj ĉi tiujn montojn, kolorigitajn de tiom da nuancoj ke ili ŝajnas ĉizitaj el raraj marmoroj kaj formitaj el altvaloraj ŝtonoj. Vidu kiel iliaj longaj speguliĝoj etendiĝas sur la maron kiu, turkiskolora ĉe la horizonto, estas, ĝis tre malproksime de la bordo, pli malhela ol safiro. Rigardu, Gazileho, ho kara princino mia ! Tra la prismo de viaj larmoj, kontemplu, almenaŭ dum momento, ĉi tiun mirindaĵon de la naturo : la unuajn ŝtupojn de la sankta Libano.

- Ĉu mi sonĝis, Naharo ? Ĉu vere ni vojiras al ekzilejo ? diris Gazileho sen turni la kapon. Eĉ hieraŭ, mi estis en mia somera palaco ĉe Ĝebelo, apud la maro; mi vagis, kiel kutime, en la ombra ĝardeno, sen tio ke nenio venis averti min pri la malfeliĉo kiu ŝvebis super mi; pacema, mi dispecetigis tritikajn kukojn por la akvobirdoj, mi ridis pri ilia sovaĝa kurado, pri ilia etendita kolo, pri la brilantaj flugiloj batantaj la akvon kiel muelradoj, pri iliaj raŭkaj krioj, pri iliaj interbataloj… Subite, la kara princo aperis, ho ! tiel pala kaj retenanta siajn larmojn ! Unu el ili, mi ankoraŭ vidas ĝin, restis alkroĉita al lia blanka barbo; poste ĝi ruliĝis sur lian manon !… Ha ! Naharo ! Ĉu estas vere ke hodiaŭ mi estas kaptitino, ostaĝino ?… ke oni kuntiras mi for de ĉio kion mi ŝatis ?…

- Ho ! Vi, tiel saĝa kaj tiel kuraĝa, ĉu vi ne ofte diris al mi ke necesis al ni fleksiĝi sub destino, esti kiel heliko kiu prenas la formon de sia ŝelo ? Jes, ni estas kaptitinoj; sed ĉu islamaj virinoj ne ĉiam estas tiaj ? Vi ankaŭ diris : "Ni kontentiĝu esti kiel la floroj kiuj ekfloras kaj bonodoras la lokon kie oni plantis ilin; ni ne enviu la birdojn". Kaj jen nun kiam floroj hodiaŭ estas birdoj…

- Birdoj en kaĝoj, Naharo.

- Ŝanĝi la kaĝon jam estas io. Malfermi la okulojn al novaj spektaĵoj ! Ne scii tion kio tuj okazos al vi ! Eĉ timi !…

- Ĉu estas vi kiu tiel parolas ? Vi, tiom timema ? Via korinklino al mi donas al vi strangan kuraĝon ! Vi volas subteni kaj konsoli min kiam angoro premas vian koron, kiel la mian. Nu, pro dankemo al via heroeco, mi penos esti malpli malforta, pli fiera fronte al malfeliĉo.

- Ĉu mi ne bone sukcesis ? ekkriis Naharo frapante siajn etajn brunajn manojn unu kontraŭ la alia. Ĉu mi ne estas bone rekompencata pro miaj klopodoj esti brava ?

- Ni apartenas al Dio kaj ni reiros al Li ! diris Gazileho kun profunda suspiro. Ni rezignaciu, tia kia nia religio ordonas al ni esti.

- Aŭskultu, diris Naharo mallaŭtigante la voĉon. Niaj mulistoj interbabilas. Mi kredas esti aŭdinte ilin mencii la nomon de Raŝido al-Dino.

- Tio estus sufiĉe stranga, diris Gazileho duonleviĝante.

- La mulistoj estas la ĉefaj disvastigantoj de novaĵoj; ili scias ĉion kaj ripetas ĉion. Eble ni aŭdus ion kio povus esti utila al ni.

Ili silentiĝis, streĉante la orelon.

Du el la mulistoj paŝis apud siaj bestoj, iom antaŭ la portilo; ili unue babilis per mallaŭta voĉo, pro respekto, poste iom post iom plilaŭtigante la tonon sen konscii pri tio.

- Se la Frankoj ekiras, diris unu, estas por amasbuĉi kaj prirabi. Ili ĉiam faras nur tion.

- Ili ne vojiris cele al bataloj, diris la alia. Oni konstatis ŝiparon apud la pinto de Kipro, kiu sendube venas el Bizanco; helpotrupoj kiujn la imperiestro sendas al la reĝo de Jerusalemo, kiu estas lia nevo, ĉar li edziĝis kun lia nevino. La franka reĝo iras renkonte al ĉi tiu ŝiparo, kiu eble ankros en Latakio; li volas protekti la elŝipiĝon. Oni diras ke oni vidis lia avangardon eniĝi en la gorĝojn de la montoj.

- Kial, se ili ne havas ian rabprojekton, ili prenas ĉi tiun vojon, kiu estas malfacila por ĉevaloj kaj duoble pli longa ol la alia ?

- Mi diras al vi ke ili iras viziti la princon de la Sep Montoj.

- Vi diras tion por moki. Ŝejko el-Ĝebelo ne lasas sin tiel facile alproksimiĝi.

- Ekzistas interkonsentoj inter ili.

- Sur loko de la Frankoj, mi multe pli bone ŝatus akordiĝi kun tiom terura sinjoro.

- Se ĉi tiuj malamikoj de la kredo, ĉi tiuj transmaraj satanoj, falus en ian kaptilon, mi nur dirus : Dio estas granda !

Kaj subite eltirante, el fundo de sia gorĝo, raŭkan vibron, la kondukisto sin ĵetis al kapo de la unua mulino kiu estis stumblonta kontraŭ rokon.

- Nu, princino, kion vi pensas pri tio ? diris Naharo.

- Mi nenion vidas en ĉi tiuj diroj kio povu rekte interesi nin, diris Gazileho. Ni nur scias ke aliaj viktimoj ol ni mem estas en la povo de la timinda profeto, kaj ke ĉi tiu malfeliĉa lando, trempita en sango, en la nomo de la tre bona Dio, sendube ricevos novan roson.

- Ni bedaŭru niajn proprajn dolorojn, Gazileho, mi petegas vin; ili estas sufiĉe pezaj por niaj malfortaj koroj sen tio ke ni plie ŝarĝu nin per la malĝojoj de la tuta homaro.

Gazileho ridetis kaj malligis sian vualon por pli bone spiri, lasante por momento sian mirindan belecon radii en la soleco de ĉi tiu strando. Poste, ŝiaj rigardoj, pezaj pro malĝojo, malatente sekvis, sur la pli kaj pli lumaj ondoj, la duoblajn altajn kaj pintajn velojn el neĝkoloro, kiujn malforta brizo dolĉe ŝvelis. Ŝi interesiĝis, malgraŭ si, pri gracia flugo de tiuj barkoj de fiŝkaptistoj, kiuj ŝajnis nur flugtuŝi la bluan akvon.

- Vere, ili estas trafe nomataj kirlanguitch(1), kun siaj longaj, maldikaj flankaĵoj, ĉi tiuj barkoj. Ili tute aspektas kiel hirundoj, hirundoj kiuj estas blankaj.

- Ha ! Vidu do, ekkriis Naharo kiu kliniĝis por pli bone rigardi, scintiladojn ! fluidan arĝenton !… La fiŝkaptistoj eltiras siajn retojn el la akvo !

Baldaŭ urbo aperis, ĉe iu kurbo de la marbordo, iu haveno, ŝipoj kun altaj farbitaj ŝeloj, fumoj kiuj leviĝis. Ĝi estis Margato, dika vilaĝo, ĉe la limo de la princlando de Antioĥio kaj la graflando de Tripolo.

La araboj de la eskorto alproksimiĝis, spronante siajn gracilajn ĉevalojn kun longaj, ondiĝaj krinaroj. Gazileho vigle refermis sian vualon. Oni donis ordonojn al mulistoj rilate al sekvenda vojo. Torenta rivereto saltis, tranĉanta tra la strandon kies sablon ĝi traplugis. Turnante la dorson al maro, la mallonga karavano kontraŭflue sekvis la randon de la rivereto, kaj eniris en la mallarĝan gorĝon, mallarĝigitan inter du gigantaj rokoj, en kiu la torento rapidis laŭ sovaĝaj kaskadoj.

Ĉi tiu vojo estis peniga kaj vertiĝodona; la altaj vandoj el malhela grejso ŝajnis supreniri ĝis la ĉielo, kaj duonlumo de subteraĵo regis funde de la ravino.

Pli peza malĝojo falis sur la koron de la du virinoj, kiuj kliniĝis por ankoraŭfoje vidi la maron kaj la liberan ĉielon. Ili ne plu parolis, surdigitaj de la timiga tumulto de la resaltantaj akvoj, kiu malhelpis eĉ pensi.

La vojo rapide supreniris, enprofundiĝante en la monton. La mulistoj tenis la bridon de la mulinoj tute proksime de la mordaĵo kaj paŝis inter ili kaj la torento. Malgraŭ ĉiuj iliaj zorgadoj, la portlito estis skuata kaj kliniĝis malantaŭen. La vojaĝantinoj ne kapablis zorgi pri aliaĵo ol sin teni ekvilibre sur ĝi. Poste la vojo fariĝis pli ebena. Skuitaj kaj lacigitaj, ili falis en ian malvigliĝon, preskaŭ en dormon.

Kiam ili haltis sur alta altebenaĵo apud bosketo de sikomoroj, jam estis post tagmezo, kaj necesis nur kelkaj horoj da paŝado por atingi la celo de la vojaĝo.

Ili nun estis meze de montoj, kaj de ĉi tiu alta punkto, la rigardoj enkaptis ĉiuflanke tiel mirindan spektaklon ke Gazileho forgesis siajn dolorojn kontemplante ĝin.

Ĝis horizonto, la montoj ondiĝis kiel monstraj ondoj de ŝtoniĝinta maro, unuj senarbaj kaj pintaj, aliaj rondigitaj kiel kupolojn, fosante inter si abismojn kun vandoj vertikalaj kiel muregoj, brilantaj kiel speguloj, aŭ glitantaj laŭ milda deklivo ĝis la fundo de verdaj kaj fekundaj valoj. Potencaj vegetaĵoj grimpis laŭ la deklivoj, arboj havantaj siajn suprojn samnivele kun la radikoj de tiuj kiuj antaŭis ilin. Estis cipresoj kaj pinoj, kverkoj kaj juniperoj kun neputrema ligno. Sur la altebenaĵoj aperis la mirindaĵo de Libano, la plufoje centjaraj cedroj. Per iliaj larĝaj brakoj, ŝarĝitaj de malhelaj drapiraĵoj, ili ŝajnis beni la tutan regionon.

Brile blankaj vilaĝoj montriĝis pendantaj super la abismoj; ili alkroĉiĝis al la rokvandoj, ĉe nekredeblaj altaĵoj. Kelkaj sin trovis vidalvide unu al la alia kaj tiel estis tute proksimaj en la aero, tiel bone ke iliaj loĝantoj povis paroli unu al la alia, iom laŭtigante la tonon, dum por iri de unu al la alia, necesis vojaĝi pli ol kvar leŭgojn malsupren- kaj resupren-irante padojn.

Sur la malpli altaj montetoj prosperis morusarboj kaj olivarboj kun cindreca foliaro; ankoraŭ pli malalte, palmoj, daktilujoj, kaj ankaŭ bananujoj, tiuj "arboj de la paradizo". En la valoj kie la arĝento de la riveroj brilis, kultivitaj kampoj disvolviĝis kiel riĉaj tapiŝoj el diversaj koloroj. La flavo de la tritikoj abrupte finiĝis tie kie komenciĝis la dolĉa verdo de kampoj de asparagoj, plantkampoj de sukerkanoj apudestis la larĝajn striojn kie kreskis la henaarbusto, kaj bedoj de rozoj, de narcisoj kaj de levkojoj etendiĝis, promesante riĉan rikolton de parfumoj.

Gazileho ĉirkaŭiris la bosketon de sikomoroj por rigardi al alia flanko de la mammonteto. Sed tiam ŝi ektremis pro emociego vidante stari antaŭ si, supre de apika ŝtonmaso kiu ŝajnis nealirebla, grandegan kastelon.

- Ĝi estas Maŝiafo ! ŝi ekkriis sin apogante preskaŭ svenetante sur la ŝultron de Naharo.

- La kastelo de Raŝido al-Dino ! Nia malliberejo, diris la junulino. Bedaŭrinde ! Ĝi estas tiom terura kiom majesta.

Oni estus diranta ke ĝi estis hakita el la monto mem, ke ĉi tiu vertiĝodona roko estintus parto de ĝi, ke ĝiaj turoj, ĝiaj kreneloj, ĝiaj kupoloj, ĝiaj arkadoj estintus tiel skulptitaj de giganta mano de sorĉisto. Ĝi estis tiel alta ke birdoj apenaŭ povis atingi ĝin, kaj ke la ŝtormoj rompiĝis ĉe ĝiaj piedoj.

Al la du junaj virinoj kiuj rigardis ĝin, kaptitaj de hororo kaj de admiro, ĝi ŝajnis tute proksima; tamen ili estis ankoraŭ disigitaj de ĝi per pluraj montetoj kaj larĝa valo en kiu beleta urbo aperis zonita de muregoj, kun moskeo en ĝia centro.

La eskortuloj donis la signalon de foriro, kaj ili komencis malsupreniri, inter arboj kaj rokoj, laŭ pado kiu spirale volviĝis ĉirkaŭ la mammonteto. Poste la vojo enprofundiĝis, alvalante preskaŭ vertikale; poste, ili ĉirkaŭiris dikegan rokon kiu aspektis kiel rompita bloko el monto, por finalveni al alta valo kiun necesis transiri.

Subite, ĉe la kurbiĝo de la roko, ĝuste kiam ili eniris en la valon, la mulinoj stumblis, subite sin ĵetis malantaŭen, timigitaj de terura tumulto kiu tiel subite eksplodis ke la mallonga karavano restis dum momento kvazaŭ ŝtonigita, kapabla kompreni nek tion kion ĝi vidis, nek tion kion ĝi aŭdis.

La rajdantoj de la eskorto, la unuaj, resereniĝis kaj rapide malsuprenirigis la du virinojn el la portlito, konfuze skuata de la frenezigitaj bestoj.

Ili troviĝis meze de komencita batalo inter Frankoj kaj Araboj, dum kruelega interpuŝiĝo atinganta sian kulminon. Ĉiuj bruoj de la monto, la senĉesa tondro de la torentoj kaj kaskadoj, sendube kovris la bruon de ĉi tiu buĉado, entenita en ĉi tiu mallarĝa gorĝo, kiu konservis ĝian timigan kriegadon kaj ensorbis ĝian sangon. Kaj tiel, abrupte, la danĝero montriĝis tro malfrue por ke ili povu eviti ĝin.

Duonkaŝita de arbustoj, groto malfermis sian malluman buŝon je kelkaj paŝoj en la valon. Gazileho kaj Naharo rifuĝis tien dum oni maljungis la mulinojn kiuj minacis ĉion rompi kaj ne kapablis sin turni sur la tro mallarĝa pado. La eskortuloj returniris por sendube serĉi alian elirejon.

Varmega polvo plenigis ĉi tiun valon, miksita kun vaporeto de ŝvito kaj sango, kiun la suno vaporigis. Oni aŭdis meze de la hurladoj de furiozo aŭ de doloro, timigajn albatojn, la grincadojn de metalo, kaj obtuzajn batojn, kaj konfuze, oni vidis renversitajn ĉevalojn, ĵetantajn agoniajn kalcitrojn; virojn, similajn kiel strangajn, brilajn, skvamkovritajn monstrojn, brakumantajn kvazaŭ por kisi unu la alian; levitajn brakojn kiuj refalis; globojn el fero provizitajn de pikiloj, svingintajn, plorverŝante sangon, similajn al dehakitaj kapoj. Lancoj kaj glavoj kiuj interkruciĝis ŝajnis formi palisaron, kaj fojfoje, la kapfronto el ŝtalo de baŭmanta ĉevalo ĵetis blindigan brilon.

La junaj virinoj, tremetantaj pro hororo, ne kapablis tamen deturni siajn rigardojn de tiu terura spektaklo.

Baldaŭ ili ekkomprenis la iradon de la batalo kaj distingis la malegalecon inter la kontraŭuloj, la araboj estis multe pli grandnombraj ol la kristanojn, kiuj senespere batalis, nur prokrastante per multe da heroeco sian certan morton.

La kristanoj ŝajnis esti surprizitaj en sia tendaro, ĉar dise kelkaj tendoj ankoraŭ staris. La vivuloj rapide malpliigis; multaj kapitulacis, ĵetante siajn armilojn, kaj oni ligis iliajn manojn. Tiuj kiuj restis, fuĝis, kaj la venkintoj persekutis ilin.

Kelkaj izolitaj batalantoj, tamen, ĉirkaŭitaj de malamikoj, restis malantaŭe, ankoraŭ batalantaj. Gazileho ekrimarkis unu el ili, je dudek paŝoj for de la kaverno en kiu ŝi kaŭriĝis kun sia kunulino, tiel granda ke li superstaris per la kapo ĉiujn kiuj atakis lin, kun tia terura forto ke la svarmo da kontraŭuloj kiu ĉirkaŭis lin, ne jam faligis lin. Li surhavis, kiel ĉiuj frankaj kavaliroj, maŝkuton kaj la konusan kaskon kun masiva nazŝirmilo kiu tute kovris la vizaĝon. Li ne havis alian armilon ol glav-rompitaĵon; kun unu piedo sur la kadavro de sia ĉevalo, li uzis la rompitan klingon kun tiom da lerteco, ke li eĉ kaŭzis pli da vundoj ol li ricevis. Tra la krioj kiujn eligis liaj atakantoj por konfuzi lin, oni distingis la raŭkan anheladon de lia spirado, kaj Gazileho estis abomene premita de ĉi tiu elspiro, aflikta kiel stertoro, kiu perfidis la lastajn baraktojn de la heroo, preta morti.

- Ha ! Tio estas malkuraĝa, ŝi fine diris, tiom da kontraŭuloj kontraŭ unu sola homo…

- Ĉar li rifuzas kapitulaci ! diris Naharo.

Kurda rajdanto alkuris, svingis sian madzon, kaj de supre svenbatis la frankan kavaliron, kiu rigidigita falis malantaŭen. Gazileho kaŝis al si la vizaĝon, eligante hororkrion kiu perdiĝis en la triumfaj krioj.

Kiam ŝi malkovris siajn okulojn, la venkintoj estis malaperintaj. Silento ankoraŭ pli terura ol la tumulto de antaŭ momento regis super la sceno de la buĉado. Nenio krom malfortaj plendoj, kelkaj ĝemoj kiuj estis estingiĝonta.

Gazileho streĉis la orelon.

- Ĉi tiu kavaliro ne estas mortinta ! ŝi ekkriis.

- Li stertoras, diris Naharo.

Ili aŭskultis rigardante al loko kie li falis. La mortanto efektive ektremis, strebis por relevi sin, kaj per apenaŭ aŭdebla voĉo, kriis "akvon !". Poste li refalis.

Gazileho impetis ekster la kaverno; sed Naharo sin ĵetis antaŭ ŝin, kaptis ŝin ĉirkaŭ la trunko. Ŝi kriis :

- Kion vi volas fari ? Ne iru tien ! Ne iru tien ! Li estas malfidelulo, iu franka soldato !…

- Li estas vundito !

Kaj Gazileho liberiĝis, kuris al kavaliro, transsaltante la mortintojn, senzorge trenanta sian robon tra sangoflakoj. Ŝi surgenuiĝis apud li, levis lin, elpuŝis la tuberigitan kaj truitan kaskon, tra kiu sango ŝprucis kvazaŭ el fonto.

La kavaliro estis sveninta, se li ne estis morta. Lia kapo ruliĝis, senviva, sur la genuoj de la princino.

- La skatolo ! Naharo… kaj ke unu el la mulistoj serĉu akvon.

La hakata kaj postulema voĉo ne toleris rebaton; Naharo obeis. Ŝi senprokraste revenis, alportante akvon en la leda sitelo kiu servis por trinkigi la mulinojn, kaj scivolema, ŝi kliniĝis al la vundito.

- Ha ! Li timigas per sia vizaĝo tute vualita en sango, ŝi diris sin ĵetante malantaŭen.

Gazileho malligis por sorbigi ĝin, la skarpon kiu ĉirkaŭpremis ŝian talion, kaj ŝi zorgege purigis la vizaĝon de la kavaliro.

- Vidu kiel la vualo ŝiriĝas kaj disiĝas.

- Sed li estas tute juna viro ! ekkriis Naharo. Mi neniam vidis tiel proksime malfidulon. Li estas bela, ĉu ne ?

- La vundo estas tie, ĉe la supro de la frunto, sub la haroj, larĝe malfermita kaj lasanta la sangon abunde ŝpruci. Necesas ĉesigi ĉi tiun sangadon.

Skatolo el blua veluro kun arĝentaj anguloj kiun Naharo prezentis al ŝi tute malfermita, enhavis ĉion necesan por bandaĝo, kaj Gazileho, per lerta kaj sperta mano, kunigis la randojn de la vundo, kiun ŝi plurfoje frotis per potenca balzamo, sub kiu la sango koaguliĝis; poste ŝi kovris ĝin per tindro kaj vindis la kapon per streĉita bandaĝo.

- Mi kredas ke vi sukuras mortinton, diris Naharo.

- Mortinton ? Ne, li ne estas tia. Mi sentas lian koron batadi sub mia mano. La dikeco de la kasko mildigis la baton; estas la fendeto kiu kaŭzis ĉi tiun timigan vundon. Sed la osto ne estas trafita, kaj la vundo povas ne esti mortiga. Vidu, li ekĝemas… Helpu min; ni provu trinkigi lin.

Ŝi vigle elprenis metalglason el la skatolo kaj enverŝis en ĝin la tutan enhavon de ora flakono.

- La eliksiro ! ekkriis Naharo… Ha ! Princino, ĉu vi do forgesas kiom da niaj homoj li mortigis ? Vere estas krimo voli revivigi tian kontraŭulon.

- Ĉu ne estus hontiga por la kuraĝo de niaj militistoj lasi ĉi tiun morti pro lia kuraĝo ? Helpu min !

Ŝi tre malfacile disigis la kunpremitajn dentojn de la vundito; sed tuj kiam la unua guto de la likvoro englitiĝis ĝis lian gorĝon, li avide trinkis kaj ŝajnis reviviĝi. Liaj okuloj denove malfermiĝis, konfuzitaj kaj lacaj, sen jam vidkapableco.

Gazileho estis deĵetinta sian vualon, kaj ŝi kliniĝis, maltrankvile atendante ĉi tiun malrapidan revenon al vivo. Sed subite, penso revenis en ĉi tiun rigardon; la vizaĝo de la mortanto, kuntirita pro sufero, malstreĉiĝis; rideto iomete malfermis liajn lipojn, kaj li kontemplis Gazilehon kun tiel arda esprimo de ĝojo kaj de amo ke instinkte ŝi revenigis la faldojn de sia vualo.

- Ĉar li vidis vin ! diris Naharo.

La vundito kunpremis siajn manojn.

- Dankon, Sinjoro Kristo, li diris, vi plenumis mian voton; vi faris miraklon por via soldato !

- Ne estas via Dio kiu faris miraklon, diris Naharo, sed ja Alaho, la Plejpotenca. Estas Li kiu alkondukis apud vi la solan virinon kiu, anstataŭ juvelŝtonoj kaj ornamaĵoj, kunportas dum vojaĝo drogojn kaj balzamojn en sia juvelujo, opiniante ke tro da rubenaĵoj jam elfluas pro la glavoj kaj ke kompata larmo valoras ĉiujn diamantojn en la mondo.

- Silentu, vi frenezulino. Estas la unua devo de virinoj, en ĉi tiu tempo de konstantaj bataloj, scii kiel resanigi vundojn… Ĉu vi ne havas aliajn vundojn, kavaliro, ol tiun kiu tiom dolore kontuzas vian frunton ?

- Ne gravas, diris la junulo per voĉo plena de mildeco. Mi estas mortonta, ĉar vi estas ĉi tie !

- Ĉu vi prenas min por Israfilo, la anĝelo de la morto ?

- Vi estas la rekompenco por ĉiuj miaj teraj malĝojoj, vi estas tiu kiu plenigis mian koron per doloro kaj ĝuo… Mi petis al Dio ankoraŭfoje vidi vin kaj morti, kaj Dio aŭdis min.

- Li deliras, Naharo, diris Gazileho.

- Feliĉan deliron, ĉiukaze, ĉar lia vizaĝo esprimas la plej dolĉan ekstazon.

- Jes, ĉi tiu frenezo estas beno de la ĉielo; ĝi malhelpas lin senti sian doloron.

- Mi estas mense tutsana, diris la kavaliro. Antaŭ tri jaroj, kiel militkaptito, mi vidis vin en Djebeleo.

- En Djebeleo ?

- Mi vidis vin je kosto de krimo. Mi malobservis la sekretecon de via izolejo, per trompo kaj grimpado, dum vi revis en kiosko apud rivereto; mia rigardo ŝtelis vian dian bildon.

- La oran kioskon de via somerdomo ! diris Naharo.

Gazileho estis tute konsternita kaj kontemplis kun kreskanta simpatio ĉi tiun belan blondan kapon, sur kiu la sanga bandaĝo aspektis kiel krono; ĉi tiun nekonatan kapon kiu havis ŝian genuon kiel kusenon.

- Post tri jaroj, ĉu vi sukcesis rekoni min ? ŝi diris.

- Dum tri jaroj, nokto kaj tago, mi vidis nur vin… Ha ! Donu al mi absolvon pro mia krimego, kaj diru al mi vian nomon, por ke mi povu kunporti ĝin en la eternecon.

- Vi ne kunportos ĝin tiom malproksimen, mi esperas. Gazileho estas mia nomo… Ĉu vi ne diros al mi kiu vi estas ?

- Mi estas Hugo de Cezareo, la plej humila el la servistoj de Kristo.

- Ĉi tiu nomo estas famkonata, eĉ inter ni, diris Gazileho. Mi estas feliĉa esti kapabla sukuri tian kuraĝan kavaliron, esti kapabla savi lin, mi esperas.

- Ha ! Sinjorino, mi devas morti ĉar la ĉielo plenumis voton por kiu mia vivo estas la prezo.

- Vidu, via sango ĉesis elflui; ĝi abunde ŝprucis, kaj estus tio kio pereigus vin. Vi vivos, mi certigas tion.

- Ha ! Princino ! ekkriis subite Naharo, ŝajnas ke la venkintoj de antaŭ momento malorde revenas, kvazaŭ ili estus persekutitaj. Ni ne restu ĉi tie, la kristanoj povus kapti nin.

- Bedaŭrinde ! diris Gazileho, kaptota de la Frankoj, tio ne estos pli malbona por mi ol alveni sendifekta al kastelo de Raŝido al-Dino !

- Ne iru tien ! ekkriis Hugo de Cezareo strebante por sidiĝi. La Maljunulo de la Monto estas perfidulo, damnito. Ni amike kampadis ĉi tie, konfidante je lia parolon, kaj subite, sen eĉ spiti nin, liaj sektanoj sturmis al ni… Ĉu vi estas en danĝero ?… Ha ! Mi volas vivi por defendi vin… Diru, kion necesas fari ?

- Ne estas ebla defendo, respondis Gazileho klinante la kapon. Raŝido al-Dino konsentos pacon al mia praonklo, la princo de Hamao, superfortita de malvenkoj, nur kondiĉe ke mi estu transdonita al li kiel ostaĝino. Ĉe la plej eta incitado kontraŭ la venkito, la senindulga profeto frakasos min. Kaj kian helpon esperi en ĉi tiu nepenetrebla fortikaĵo kies la vido mem tremigas ?

- Ne eniru tien. Forkuru: mi protektos vin.

- Kaj tiam mia amata princo falus sub la ponardo !… Ne, mi devas rezignacii. Cetere, forfuĝo neeblas. La homoj kiuj alkondukas nin, viglas super la ĉirkaŭaĵoj; ili malproksimiĝis sendube por ne perfidi nian rifuĝejon per sia ĉeesto; sed ili ne lasus nin eskapi…

Krioj tondris, pli kaj pli proksimaj. Tiu ĉi baldaŭ superis : "Dio helpas sian Sepultejon !"

- Venkon al Kristo ! ekkriis Hugo. Estas la Frankoj !

Araboj galope preterpasis sur siaj ĉevaloj. Ili kriis, "Dio estas granda !" fuĝante tamen sen malordo.

- Rapide venu, princino, diris Naharo, niaj gardistoj serĉas vin.

- Adiaŭ, diris Gazileho.

Sed Hugo alkroĉiĝis al ŝia robo.

- Mi petegas, en ĉi tiu kastelo, signon, ion kiu informos min ke danĝero venas por vi !…

- Nu ! Mia blanka vualo ĉe unu el la kreneloj.

- Dankon !

- Adiaŭ !… Mia kavaliro.

Ŝi forkuris, kaŝante sian vizaĝon en la muslinoj, dum Hugo, apogante sin sur la manoj, avide sekvis ŝin per la okuloj. Sed baldaŭ, senfortiĝinta, lia vidpovo malklariĝis, kaj li refalis, sveninta, meze de la kadavroj.

(1) Tio estus misformo de la turka "kırlangıçlar", kiu tradukiĝas per "hirundo".

Last edited: 17/04/2026

No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Anti-spam