Estis la anoncita horo de la kunveno de la ambasadoro, kaj la homamaso nun plenigis la stratojn de Jerusalemo, kunpremiĝis ĉe la ĉirkaŭaĵo de la Templa remparo, kiu ankaŭ enhavis la palacon de Salomono, la reĝan rezidejon. Ili volis almenaŭ vidi la baronojn kaj kavalirojn preterpasi, ĉar ne eblis eniri la halon; ili esperis ekvidi, eble, la senditon mem !
Ĉi tiu diplomatia misio de fama siria princo tre ĝojigis la loĝantaron. La burĝoj, ĉefe atentaj al sia komerco, timis militojn, kaj la perspektivo de alianco ege plaĉis al ili. Ili konfuze sciis tion pri kio temis : la fameco de la Maljunulo de la Monto, la timinda sorĉisto kun severegaj venĝoj, venis ĝis ili, kaj ili aŭdis rakonti pri li terurajn rakontojn.
La bruego estis impona en la strato Davido, ĉe la monŝanĝejo de la Latinoj, kaj ĉefe sur la strato de la Templo. Ĝi estis, subtenata de obtuza zumado, babilado de birdejo, punktata de alvokoj de korno, de kriegoj, de henadoj : iu ĝoja konfuzo, kun momentoj de timego kiam kavaliroj, alvenantaj tra mallarĝaj stratoj, dispuŝis la piedirantojn kaj spronis siajn baŭmantajn ĉevalojn.
Sub la volboj de la butikoj, la komercistoj, en brunaj aŭ grizaj tunikoj, staris kun piedoj samnivelaj kun siaj elmontraĵoj, enviitaj de ĉiuj, ĉar ili superstaris la homamason kaj vidis super la kapoj.
Belaj ŝtofoj kun gajaj koloroj estis etenditaj tie kaj tie, de iu tegmento al alia, kaj milde tremetis super la stratoj kiujn ili ŝirmis de la suno. La vivanta homfluo sub ĉi tiuj sunŝirmiloj ŝajnis striita de larĝaj zonoj de lumo kaj ombro, kiuj lumigis aŭ mallumigis la brilecon de la festaj kostumoj. Ĉi tiuj kostumoj estis ekstreme diversaj, ĉar tie ĉeestis ĉiuspecaj rasoj. Oni vidis, eĉ pli multaj ol la Frankoj, la Sirianojn, kies lozaj vestaĵoj verdaj, purpuraj aŭ blankaj, kaj turbanoj orbrokitaj altiris la rigardojn. Inter ili estis la indiĝenaj kristanoj, parolantaj la araban, kiuj antaŭ la konkero observis la grekan liturgion, sed submetiĝis ekde nelonge al Romo (nur ŝajne, laŭ tio kion duondiris la latina klerikaro). Oni tamen kondutis kun ili laŭ granda toleremo, ĉar ili kontrolis ĉiujn rimedojn de la lando, fordonitaj kiaj ili estis al agrikulturo, al komerco, al industrio; la reĝo eĉ konsentis al ili grandajn komercajn privilegiojn.
Estis ankaŭ maronitaj Sirianoj, tre bravaj homoj kaj kun granda helpo dum militoj; jakobistaj Sirianoj kies pastroj estis aparte dediĉitaj al medicino; nestorianismaj Sirianoj, aktivaj kaj kleraj, inciatintoj de la Frankoj al orientaj sciencoj; multaj armenoj; sed tiujn ĉi oni kapablis distingi ilin de la Frankoj nur per la strangeco de sia homspeco ĉar, imitinte la morojn, ili ankaŭ adoptis la kostumojn de la venkintoj. Super ĉio, ni amis ilin, ĉar ilia fideleco kaj ilia sindonemo estis nedifekteblaj; ili partoprenis en ĉiuj militaj ekspedicioj, en kiuj ili plurfoje ricevis gloron, tiom ke la frankaj nobeloj ne malŝatis alianciĝi kun ili.
Oni ankoraŭ vidis kartvelojn, kun belaj puraj trajtoj kun hela vizaĝkoloro; skismaj Grekoj, rekoneblaj per siaj altaj purpuraj ĉapoj; kaj multe da Araboj, submetitaj al Frankoj, restintaj islamanoj, kiuj apenaŭ diferencis laŭ sia aspekto de la kristanaj Sirianoj.
Tra la homamaso, monaĥoj kaj monaĥinoj de diversaj ordenoj, blue, nigre, blanke, grize aŭ brune vestitaj, akirigis al si lokon, kaj ĉi tie kaj tie sin montris kelkaj beduenoj el la dezerto, kiuj kontraŭ paŝtpago venis paŝtigi siajn kamelojn ĉe la kavo de la apudaj valoj. Scivolantaj vidi la famkonatan urbon, ili eniris ĝin, ŝtopintaj siajn nazojn per iom da stupo por eviti la miasmon, kaj tre strange aspektantaj en siaj longaj taŭboj el kamelharoj, ili implikiĝis en la svarmo kaj provis liberiĝi per grandaj, senordaj movoj kiel enkaĝigitaj birdoj. En la ĉirkaŭaĵo de la Templo, dua homamaso bruetadis super la unua; ĉiuj domoj rande starantaj laŭlonge de la strato kiu ĝisiris al la Altvaloraj Pordegoj, havis siajn terasojn kovritajn de homoj, ĉefe de virinoj, kaj la plejparto vualitaj laŭ la siria maniero.
Kristalaj ridoj kaj pepadoj similaj al tiuj de birdoj deflugis el du belaj novaj domoj unu fronte al la alia, kun portaloj ornamitaj de stalaktitoj. Oni vidis en ĉiu ogivo de iliaj fenestroj, arojn da infanoj, kies okuloj kaj dentoj brilis, puŝantaj unu la alian, incitetantaj unu la alian, petolante inter si. Estis la lernejo de la knaboj kaj la lernejo de la knabinoj, kie la gelernantoj havis liberan horon por rigardi la kavalirojn paradi. Ĉiuj preterpasantoj levis la kapon kaj ridetis pro tiu ĝojo.
La turko-selĝukoj kaj la arm-serĝentoj retropuŝis la spektantojn kaj faris liberan lokon ĉe la enirejo de malgranda ponto, kiu transiris sekiĝintan rivereton. La kavaliroj tie haltis por momento; ili kvietigis siajn rajdbestojn, interŝanĝis inter si salutojn, atendante ke la eskviro kiu portis ilian standardon, apartigitan de ili pro la homamaso, rekuniĝu kun ili; poste ili viciĝis por transiri la rivereton kaj eniris en la Templan ĉirkaŭbaron tra la duobla arkaĵo de la Altvaloraj Pordegoj.
La korto de la Pavimo trembrilis en la suno, tute plena de rebriloj de armiloj kaj de ŝanĝbriloj de la ŝtofoj, ĉar sen nombri la serĝentojn de la kortego de la burĝoj kaj la Turko-Selĝukojn, kiuj surĉevale formis spaliron, ĝi estis plenplena de ĉiuj privilegiuloj kiuj, pro rajto aŭ favoro, povis ĉeesti la reĝan aŭdiencon : la guberniestroj, la vicgrafoj, la riĉaj burĝoj, la skribistoj, multaj damoj en belaj tualetoj.
La edzinoj de la ĉevalidoj, kiel oni nomis tiujn kiuj naskiĝis el geedzecoj inter frankoj kaj indiĝenaj virinoj, altiris al si la atenton ĉefe pro la riĉeco de siaj ornamaĵoj : roboj el orflava silko, longaj trenantaj manteloj, vualoj kun helaj koloroj, oraj altaj ŝuoj ĉirkaŭpremantaj iliaj piedoj, kolĉenoj susurantaj ĉirkaŭ ilia kolo; parfumoj kaj ŝminkoj revekis ilian vizaĝkoloron.
Sinjoridoj rapidis ĉirkaŭ la kavaliroj kiuj deĉevaliĝis, kaj nigraj sklavoj elkondukis la ĉevalojn, glitantajn kaj stamfantajn sur la glataj ŝtonoj.
Dekstre de la Templo de Disinjoro, kies esplanado kaj alta teraso ĉirkaŭ la kupolo estis plenaj de homoj, ĉe la finfino de la granda antaŭkorto, aperis, marmore blanka, la longa fasado de la Palaco de Salomono; kun ĝiaj sep portaloj, tiu en la centro alta kaj majesta kiel triumfarko. Sub la peristilo, bunta pro la silka tremado de la standardoj kiujn la eskviroj tenis per ambaŭ manoj, la sinjoroj dum moment haltis sin turnante al placo inundita de lumo kaj zumanta de tiel ĝoja svarmo; poste ili dronis sub la volboj kiuj, en la sunbrila fasado, trairis sep ogivojn de ombro.
Grandega kaj resonanta, plena de malvarmeta kaj ripoza duonlumo, la granda halo tre similis preĝejon. Sep spanoj, respondantaj al la sep pordoj, enprofundiĝis en misterajn perspektivojn, borderitaj de potencaj pilieroj kiujn ligis inter ili delikataj kolonaroj pentritaj de arabeskoj kaj plibeligitaj de oro. La tri centraj navoj, tre altaj, havis platajn plafonojn dekoraciitajn de kasonoj inter la traboj kaj riĉe ornamitajn, dum volboj kovris la kvar aliajn navojn kaj prezentis lazuran ĉielon punktitan de oraj steloj. Funde etendiĝis la transepto, kun en ĝia centro rotondo subportanta kupolon kaj lumigita de du vicoj de vitraloj. Kvar dikaj pilieroj subtenis la rotondon, kaj inter ili, formanta cirklon, festono de ogivaj arkaĵoj staris sur maldikaj kolonoj kun korintaj kapiteloj.
Sub la orita kupolo, en ĉi tiu aĵurita halo fronte al centra navo, staris la reĝa trono. Ĝi estis kronita de pompa jaspeca baldakeno de Antioĥio, ĉielblua, kun kolomboj enteksitaj en ĝi per ora kaj arĝenta fadeno. Tapiŝo de Bagdado kovris la ŝtupojn kaj parton de la planko, interrompante la mozaikan desegnon kiu prezentis travideblan akvon, krispigitan de la brizo kaj tute loĝitan de fiŝoj.
Estis benkoj por la episkopoj, taburetoj por la baronoj kaj pajroj, kaj ne for de la trono, brakseĝo por la ambasadoro. Ĉie riĉaj ŝtofoj drapiris la kolonojn, kaj oni vidis standardojn kaptitajn de malamikoj alkroĉitajn al volboj lule moviĝi.
Rapide la halo pleniĝis. La bruo de konversacioj, de diskretaj ridoj, de paŝoj frapantaj la pavimon el mozaiko, eĥantaj de la volboj, ŝveliĝis kaj tondris. Sed subite silento okazis kiam fanfaroj, tranĉantaj la aeron, triobligitaj de la eĥoj, anoncis la alvenon de la kvar gravaj baronoj de la reĝlando; ĝi eĉ estis dum momento tiel kompleta ke, kiam la trumpetoj ĉesis vibri, oni klare aŭdis la akvoŝprucon kiu eliĝis, kun eksterordinara impeto, meze de la centra navo, defali kiel pluvo en la vaskon el ruĝa marmoro.
Oni formis spaliron ĉe eniro de la pordoj por vidi la famkonatajn sinjorojn eniri; sed la plej bonŝancaj, aŭ pli ĝuste la unuaj alvenintaj, enviciĝis ĉirkaŭ la reĝa ĉirkaŭbarilo kaj formis, inter la pilieroj kaj la kolonetoj, vivantan muregon.
Galtero de Tiberiado, princo de Galileo, plejaĝa filo de la bela Eŝiro, reedziĝinta al grafo de Tripolo, aperis unue kaj antaŭeniris per vigla paŝado en la navon. Li estis tre juna viro, vestita kun malofta lukso ĉar, mastro de grandaj posedaĵoj, li sin montris malmodesta kaj malŝparema. Sur lia standardo oni vidis blazonon, laŭ modo prenita de la saracenoj kaj kiu komencis disvastiĝi inter la krucistoj. La blazono estis lazura kun ora trabo.
Rajmondo de Tripolo eniris samtempe kun sia bofilo, sed li paŝis pli malrapide kaj sin lasis esti antaŭata de li. Sur lia standardo el ora ŝtofo estis brodita ruĝa kastelo.
Sinjoro de Jafo postvenis, sekvata de Hugo, suzereno de Cezareo kaj Cidono, kiu stature superis ĉiujn aliajn.
La kvar gravaj baronoj alvenis al seĝoj kiuj estis rezervitaj por ili apud la trono, dum la eskviroj viciĝis ĉe la meza benkolinio, vertikale tenante siajn standardojn, kun la stango apogita sur la grundo.
Alvenis sinsekve : Baldueno de Ramao, kun sia frato Baliano; Arnulfo de Turnafilo, kiu estis kaptito de la saracenoj samtempe kun Hugo de Cezareo; Joselino de Samosato, komandoro de la reĝa infanterio; Galtero de Falkenbergo, kastelmastro de Sankta-Omaro; Regniero de Menefro, Garimondo de Tiberiado, Johano de Arsuro; poste du tre noblaj sinjoroj, de nelonge alvenintaj el Okcidento: Stefano, filo de la duko de Sansero, kaj lia nevo, Henriko la Juna, duko de Burgonjo. Ili faris kiel devotaĵon la vojaĝon al Jerusalemo, dezirantaj viziti la Sanktajn Lokojn, ricevi la memorigan palmon, "la Idumean Palmon", kaj reveni hejmen.
La klerikaro poste aperis, en la peza kaj majesta pompo de la pastraj vestaĵoj : unue, Almariko, prioro de la Sankta Sepultejo, patriarko de Jerusalemo. Li estis franco, naskita en Nelo, en la diocezo de Nojono, apud Kompienjo; jam maljuna, malforta kaj simpla, eĉ senkapabla, li estis la turmentato de la fratoj de la Gastigejo kontraŭ kiuj li ne kapablis sin defendi. Kun li eniris la armena ĉefepiskopo kaj la jakobista episkopo de Jerusalemo, alkalkulitaj inter la sufraganoj de la patriarko.
Poste venis Regniero, abato de la preĝejo de la Monto Ciono, Hernesto, ĉefepiskopo de Cezareo, Vilhelmo, episkopo de Akko, Don-alberto la ermito, episkopo de Bet-Leĥemo. Preskaŭ samtempe, meze de longa bruego de fanfaroj, antaŭeniris la ĉefmastro de la Gastigantoj, Roĝero de Moriso, antaŭita de la fama standardo sur kiu oni vidis, sur fono de gorĝo, plenan arĝentan krucon.
La ĉefmastro estis vestita de nigra robo kaj de ruĝa kuto; riĉa agrafo retenis nigran mantelon kun pintoj, kies kapuĉo, malantaŭen ĵetita, vidigis la fieran vizaĝon, la longajn brunajn harojn kaj apenaŭan barbon de la kavaliro; sur lia maldekstra ŝultro fulmetis la blanka okpinta kruco.
Pluraj fratoj de la Gastigejo akompanis Roĝeron de Moriso, interalie Gilberto, alinomita Asalito, kiu estis rimarkinde grandanima viro, oferema ĝis troigo. Li estis ĉefmastro antaŭ Roĝero, sed, malgraŭ sia grandega riĉeco, forte ŝuldiĝinta, devis rezigni sian rangon.
Heroldoj, elirantaj el volbita ĉambrego situanta oriente de la transepto kaj kiu komunikiĝas kun la privataj ĉambregoj de la palaco, anoncis per trumpetsonoj la alvenon de la kortego kaj de la reĝo. Poste kavaliro aperis, portanta la standardon de Jerusalemo, blankan kun ora lambastona kruco, kaj tuj ĉiuj standardoj svingiĝis, salutantaj la suverenan standardon. Amalriko antaŭeniris en reĝaj vestaĵoj, havanta apud si sian edzinon, la reĝinon Marian Komnenon, nevino de la imperiestro de Konstantinopolo. Ŝi ridetis sub sia krono radianta pro juvelŝtonoj, kaj kuntrenis post si pompan mantelon, gracie anaspaŝante kiel turto.
Kun la reĝo marŝis la altaj eminentuloj de la kortego. Unue, la fiera, majesta kaj aroganta seneskalo, Milono de Plansio, kiu neniam lasas iun antaŭiri. Li estis proksima parenco de la reĝo, kaj, per sia edzino Stefnjo de Napluso, vidvino de Homfrŭo de Torono, sinjoro de Transjordanio. Pitoreska, kun nigra hararo, severa okulo, kaj sovaĝa kaj tromemfida mieno, li paŝante parolas al reĝo, kaj ridaĉas. Post li venis Gerardo de Pugi, marŝalo de la reĝlando; la ĉambelano Johano de la Roĉelo; poste Vilhelmo, ĉefdiakono de Tiro, granda kanceliero de la reĝlando, kiu iris sidiĝi sur la episkopan benkon.
Kelkaj templanoj eniris samtempe kun la kortego, ĉar kiam ili restadis en Jerusalemo, ili loĝis en la palaco, de kiam reĝo Baldueno cedis al ili parton de ĝi. Tiuj ĉi estis priĵurintaj kavaliroj, vestitaj de la blanka robo kun ruĝa kruco. Sur ilia blazono, oni vidas du fratojn de la milico de Kristo rajdantaj la saman ĉevalon. Malantaŭ la reĝino marŝis princino Sibilo, la grafinoj, kaj granda nombro da nobelaj damoj. Poste, lastvice, prokrastita pro ia ludo, senspira kaj kun vizaĝo tute roza, la juna Baldueno, filo de la reĝo, heredonto de la trono. Li estis dekdujara infano kun longaj, buklaj, mielkoloraj haroj, bela kaj jam alta por sia aĝo; sed li havis senvivan brakon kaj portis en si, sen ke iu ajn jam suspektu tion, la ĝermon de terura malsano. Apud li, adoleskantoj, liaj amikoj : Abrahamo el Nazareto kaj Godesko el Tuŝorito.
Sibilo estis vestita de belega robo el ĉina silko brokita per arĝento, el tiu malofta kaj altvalora ŝtofo kiun oni nomis "nacco"; kordonoj da perloj kaj da turkisoj volviĝis ĉirkaŭ ŝiaj longaj harplektaĵoj, kaj fajna vualo estis ligita al ŝia malpeza krono el oro, ornamita de topazoj.
Tuj ŝia rigardo serĉis Hugon de Cezareo, kaj ŝi sentis ŝokon al koro ekvidante ke li ne surhavis la signon kiun ŝi sendis al li. Ŝia blua okulo fariĝis malmilda kaj kruelaj sub sia sulkigita brovo; kaj ŝi malbone subpremis kolerkrion kiam aperis Homfrŭo de Torono, antaŭante la ambasadoron, kaj kiam ŝi rekonis, ligitan al lia ŝultro, la manikon el lazura silka.
Granda ondomovo movis la ĉeestantojn kiuj interpuŝiĝis, sin streĉis unu malantaŭ la alian, por dum momento videti la senditon de la Maljunulo de la Monto. Dikega diamanto flagris sur lia turbano el muslino teksita kun oro, super longaj brovoj, brunaj vangoj kaj blu-nigra barbo; estis ĉio kion distingis tiuj kiuj ne estis en la unua vico, kun fojfoje, la purpura rebrilo de la kaftano, plena de brodaĵoj.
La reĝo faris kelkajn paŝojn renkonte al la ambasadoro, kiu enmane tenis olivbranĉeton. Li kisis la ismailanon sur la buŝo kaj kondukis lin al sidloko pretigita por li, dum heroldo kriis :
- Sinjoro Abu Abd-Alaho ! Sendito de la tre famkonata Raŝido al-Dino, princo de la Sep Montoj !
Dume, Homfrŭo ŝteliris apud Sibilon, kiu fikse rigardis lin, pala pro kolero kaj kun tremetantaj lipoj.
- Ho ! Mia princino, li murmuris, kompatu min. Via kolero ŝiras al mi la animon el mia korpo. Mi estas latrono, estas vere; mi ŝtelis trezoron kaj rompis vian volon. Sed ĉi tiu signo estus trempita en sango se ĝi atingintus sian celiton. Via abisena sklavo estas mia kaptito, kaj mi postulas lian pardonon kiel elaĉeton.
- Mi malamas vin ! diris Sibilo riskante esti aŭdata de la reĝino.
La ambasadoro rifuzis la servojn de interpretisto; li flue parolis la frankan kaj klarigis al reĝo la celon de sia misio.
- Nia sinjoro Raŝido al-Dino — lia beno estu sur ni ! — salutas la reĝon de la Frankoj, dezirante al li longan vivon kaj prosperon. Li deziras fintrakti kun li daŭran pacon, esti lia amiko kaj helpi lin per sia potenco, li kiu tremigas la princojn sur iliaj tronoj kaj disponas laŭ sia volo pri iliaj vivoj. Sed necesas por tio ke la franka reĝo ĉesigu la malbonfarojn kaj krimajn trouzadojn, per kiuj la fratoj de la templa milico ofendas Raŝidon al-Dinon, nian Sinjoron.
Templanoj kiuj ĉeestis subite ekstaris pro ĉi tiu atako, kaj unu el ili faris paŝon al ambasadoro. Severa rigardo de la reĝo haltigis lin. Abu Abd-Alaho ne sin interrompis.
- Ke la ĉefmastro, Odo de Sankta Amando, kiu per fraŭdo kaj perforto eltrudas de la loĝantaroj najbaraj al la templa komandorejo, submetitaj al la princo de la Sep Montoj, la dekonaĵon el rikoltoj, ĉesigu ĉi tiun malindan ŝteleton kaj respektu niajn limojn.
La templano kiu antaŭenpaŝis, ekparolis sen la aprobo de la reĝo.
- Ne temas pri ŝteleto, li ekkriis, sed pri ĉiujara tributo de du mil dukatoj konsentita de la estro de la ismailanoj.
- Neniam iu estro konsentis pri ĉi tiu tributo, ĉiam eltrudata per perforto, diris Abu Abd-Alaho. La antaŭulo de nia nuna princo, elĉerpita de aĝo, neglektis puni la krimon; sed Raŝido al-Dino ne toleros tion, kaj ĝi jam estus punita se, ŝatanta super ĉio justecon, nia Sinjoro ne retenintus la punon, dezirante scii ĉu la kapo komandis la brakon, ĉu reĝo Amalriko ordonis ĉi tiun perfidaĵon aŭ ĉu li ne sciis tion. Mi denuncas tion al li, kaj estas li kiu devas ĉesigi tion. Tio estas kion mi postulas en la nomo de mia mastro.
Amalriko havis la vizaĝo ruĝa kaj la okuloj brulantaj pro kolero. Li vigle respondis, penante resti kvieta :
- La perfidaĵo kiu ĵus estis malkaŝata al mi, ofendas min mem tiom kiom ĝi ofendas Sinjoron Raŝidon al-Dinon, ĉar tio okazas spite al mia reĝa aŭtoritato, tro ofte neglektata de ribelemaj regatoj, fieraj ĝis frenezo…
La fratoj de la Templo obtuze murmuris. Sed la reĝo, stariĝante el sia trono, laŭtigis la voĉon.
- Mi ĵuras ke ĉi tiu trouzado ĉesos, eĉ se necesos por kvietigi la monavidecon de la templanoj, pagi al ili la du mil dukatojn el mia propra bieno. Mi dankas Raŝidon al-Dinon pro esti antaŭsentinta mian senkulpecon en ĉi tiu afero. Mi volas de nun esti lia sincera kaj sindona amiko. Jen mia mano, kiel signo de fido.
La reĝo alpaŝis kaj metis sian manon en la malfermitan manon de la ambasadoro. Tiu ĉi silente retenis ĝin dum momento; poste li ekkriis per laŭtega voĉo :
- Mi akceptas vian ĵuron kaj konsideras ĝin kiel lojalan kaj nenuligeblan. Kiel pruvon de nia sincereco, ni estas pretaj, mi kaj mia sekvantaro, por ricevi bapton kaj konfesi la kristanan kredon.
Ĉiuj episkopoj, aŭdinte ĉi tiun deklaron, ekstaris el siaj benkoj, kaj ĉefdiakono Vilhelmo, kun la brakoj kruce etenditaj, entuziasme komencis kantikon de dankpreĝo.
Grandega aklamado plenigis la halon, eĥiĝante de navo al navo laŭmezure dum la novaĵo disvastiĝis. Multaj kuris eksteren, eligiante ĝojkriojn. Baldaŭ, la tuta urbo, emociita ĝis larmoj, eksciis pri la miraklo de ĉi tiuj neatenditaj konvertiĝoj, kaj la sonoriloj komencis sonori, kiel por festo, honore al novaj kristanoj.