Estis la tempo de aŭdiencoj de la Profeto. La ĉambelano Dabbuso ĵus enkondukis iun fraton de Pureco kiun Raŝido, revema, forgesis ĉe siaj piedoj.
- Li estas la viro kiu ricevis komision sekvi la senditon de la Frankoj, diris Dabbuso laŭtigante la voĉon.
- Nu, li parolu.
- Via beno estu sur mi, ho sankta profeto ! diris la frato. Laŭ via ordono, samtempe kun la sendito de la franka reĝo, mi alvenis ĉe la templanoj, alivestita kiel kvestanta monaĥo. Milono de Plansio plenumis sian mision, sed la ĉefmastro de la Templo ne konsentis transdoni la murdinton de via ambasadoro. Li asertas ke li sendis lin al Romo por ke la papo absolvu lin de lia krimo.
- Raŝido, diris la ĉambelano, via penso estas aliloke; vi ne aŭskultas.
- Jes !… Jes !… Li sendis lin al Romo. Poste.
- Mi certigis min, daŭrigis la frato, ke neniu foriris al Romo, neniu ŝipo forlasis la havenojn. La ĉefmastro de la templo mensogis.
- Ĉu la franka sendito reiris al reĝo ?
- Neniu kapablas antaŭiĝi nin, sinjoro, vi scias tion. Sed Milono de Plansio ne jam pensis pri reveno. Li tie festenas kaj ebriiĝas ĝis freneziĝi. Mi cetere kredas lin, perfidulo al sia reĝo, kaj okupata elkovi ian komploton kun templano kiu apenaŭ forlasas lin.
- La nomo de ĉi tiu templano ?
- Galtero de Mesnilo, tre malbela kaj unuokula viro. Du el niaj fratoj gvatas iliajn agojn por raporti al vi. Mi diris ĉion, mastro.
- Estas bone. Retiriĝu !
Kaj, kiam li estis foririnta, la princo diris al Dabbuso :
- Necesas tuj sciigi al reĝo Amalriko tion kion lia ambasadoro diros al li nur post kelkaj tagoj, kaj ankaŭ malkaŝi al li la perfidaĵon kaj mensogon de la ĉefmastro; sed ne parolu pri la eblan perfidon kiun sinjoro Milono insidas kun la templano, ni ankoraŭ scias tro malmulte pri tio.
- Mi komprenas, diris la ĉambelano enkondukante alian fraton. Ĉi tiu, li aldonis, asertas havi gravajn riveladojn por diri al vi. Li ne venis de malproksime, vundita dum la lasta batalo kontraŭ la Frankoj, li estis flegita kaj resanigita de ili.
Kaj Dabbuso foriris por plenumi la ordonon de la mastro. La viro adorkliniĝis kaj kisis la piedojn de Raŝido.
- Mi aŭskultas vin, diris tiu ĉi.
- Ho profeto de Dio ! diris la arabo, batalante por via servo, la horo de rekompenco ŝajnis esti batanta por mi, ĉar, vundoplena, sufokata sub amaso da mortintoj, mi kredis ke mi estis finfine trovonta la ĝojojn de la paradizo kiun vi duonmalfermis por mi. Sed, pro la volo de Dio, malgraŭ mia agonio, mi ankoraŭ devis vidi kaj aŭdi, ĉeesti scenon kiu interesis Lian profeton.
- Kion vi vidis ? diris Raŝido subite atentema.
- Franka kavaliro, vundita kaj krianta por helpo, virino, ĉiela hurio, alkuris. Ŝi revivigis lin, bandaĝis lin, kaj post diversaj interŝanĝoj de teneraj paroloj, rivelis al li ke, je sia granda teruro, oni alkondukis ŝin kiel ostaĝinon al la kastelo de Raŝido al-Dino.
- Ĉu ĉi tiu virino, ŝi lasis sin vidi de li, sen vualo ? ekkriis Raŝido sen kaŝi sian emocion.
- Jes, mastro, kredanta ke la viro estis mortonta, ŝi senvualigis sin.
- Daŭrigu.
- La vundito proponis al ŝi defendi ŝin, esti ŝia kavaliro.
- Kion ŝi respondis ?
- Ŝi akceptis kaj devas averti lin per signalo se danĝero minacas ŝin.
- Signalo ?
- Ŝia blanka vualo, flirtanta ĉe unu el la kreneloj.
- Ĉu estas ĉio ?
- Ŝi diris al li sian nomon.
- Ĉi tiu kavaliro, kiu li estas ?
- Grafo Hugo de Cezareo.
- Iru, iru, lasu min, diris Raŝido. Vi bone agis, kaj ĉar vi senpaciencas pri la morto, mi promesas al vi, akiri de Dio ke Li mallongigu vian vivon je dek jaroj.
Dabbuso revenis. La profeto signis al li fini la aŭdantaron.
-Ne ! Ne ! Neniu alia, li diris.
La ĉambelano, timigita, sin ĵetis al sia mastro :
- Kian teruran novaĵon oni ĵus sciigis al vi, kiu tiel skuas vin ?
- Ha ! Anokoraŭ ĉi tiu frenezo, kiu jam kovras min per humiligo ! ekkriis Raŝido. Ĉu vi povas kredi tion, Dabbuso ? Mi estas perfidita, malrespektita. Ĉi tiu virino elektita de mia koro, kiu povis esti pli glora ol iu ajn reĝino en la mondo, al unua renkontito, al franka soldato, ŝi malkaŝis sian belecon kaj petas helpon kontraŭ mi !
- Virino ĉiam estas virino, per kia ajn logpovo la diablo ornamis ŝin.
- Ŝi vidigis sin ! Alia rigardo ol la mia posedas ŝian bildon ! Alia amo trafas mian amon ! Ha ! Mi ja sentis tion ke estis obstaklo, ke ŝi ne amos min. Estas ĉi tiu kavaliro kiu okupas ŝian penson. Eble ŝi amas lin… Estas por li mortkondamno. Sed antaŭ ol malaperigi lin, mi estas enviinta lin, mi estas suferinta tiun honton esti ĵaluza pri viro !… Ne ! Ne ! Ĉiapreze, necesas liberigi min de ĉi tiu obsedo.
- Hastu reen sendi Gazilehon al ŝia onklo, diris Dabbuso, malproksimeco alportos forgeson.
Sed Raŝido, mallevante siajn palpebrojn sur siajn larmoplenajn okulojn, diris per tremanta voĉo :
- Inter ŝi kaj mi, necesas la neebleco, la senhelpeco, aŭ mi neniam forgesos ŝin. Bedaŭrinde !… Mi devas rompi la kalikon, elverŝi la ambrozion kies mi avidas… por ĉiam vanigi mian soifon.
- Kion vi volas diri ? ekkriis Dabbuso tremetante.
- Gazileho devas morti.
- Atentu, diris la ĉambelano post silento. Certe, kompare kun via kvieteco, la vivo de virino estas neindaĵo, kaj la krimo sin montri sen vualo al malfidulo pravigus ŝian kondamnon. Sed ne estas nur en la nomo de justeco ke vi kondamnas ŝin.
- Ŝi devas morti, ripetis Raŝido.
- Vi ne plu estas senpartia juĝisto.
Sed Dabbuso interrompiĝis; abrupte li levis pordokurtenon… Li kredis aŭdi obtuzan krion, diskretajn paŝadojn…
- Mi ne eraris, li diris, la juna fraŭlino de kompanio estis tie, kaŝita… ŝi aŭdis vian verdikton kaj iras raporti ĝin al sia mastrino.
Kaj li montris Naharon kiu fuĝis tra la galerio suprenkondukanta al la remparoj.
- Forlasu min, diris Raŝido, mi volas rekuniĝi kun ili.
Gazileho estis sur tiu alta teraso kiun ŝi ŝategis, kun la kubutoj sur la ŝtono de krenelo, rigardanta foren. La timigita kurado de Naharo turnigis ŝin, kaj ŝi restis muta antaŭ la konsternita vizaĝo de la junulino kiu, ankaŭ ŝi, ne kapablis paroli.
- Vi estas perdita ! ŝi fine diris retenante per ambaŭ manoj la batadojn de sia koro. Li volas mortigi vin !
- Mortigi min ?…
- "Gazileho devas morti", li diris. Mi devintus ĵeti min al liaj piedoj, krii al li ke vi amas lin, ĉar estas via amo kiun li volas.
-Vi mensogintus, mi ne amas lin.
- Silentu ! Silentu ! Necesas ŝajnigi ami lin por savi vian vivon.
- Mi preferus morti.
- Sed kial ĉi tiu frenezaĵo ? ekkriis Naharo tordante al si la brakojn, kial malakcepti la amon de viro kiu estas pli ol reĝo, kiu estas juna, bela, ĉiopova, kaj kiun Dio markis per sia sigelo ?
- Kion mi scias ? diris Gazileho. Li teruras min. Li estas tro superhoma, tro terura; li ŝajnas al mi paŝi kun la frunto en la ĉielo, la piedoj en la sango.
- Ha ! Diru do plivole, vi amas ĉi tiun kavaliron, kiun vi momente tenis sveninta inter viaj brakoj. Se via koro ne jam estus al li, vi facile submetiĝus al tia glora amo.
- Jes ! Mia koro estas tiel farita; mi amas tiun kiu volus morti por savi min, kaj ne tiun kiu volas mortigi min ĉar li amas min.
- Ho ! Malfeliĉulino ! diris Naharo plorante, la profeto scias ĉion, kaj vi faras lian verdikton nenuligeblan… Almenaŭ, ni alvoku ĉi tiun kavaliron, ke li venu helpi vin, ke li savu vin. Ni donu al li la interkonsentitan signalon.
- Kia mokado ! Kion vi volas ke li faru ? Kial vane perdi lin ?
- Ĉiel ajn, li estas perdita, ĉar Raŝido al-Dino scias la veron. Ke la kavaliro almenaŭ provu ion por sia damo !
La junulino malnodis la vualon de Gazileho, kiu kontraŭis, kaj malgraŭ si, fiksis la delikatan tukon al modluro de la krenelo, poste ŝi kuntiris la princinon for de la remparo.
Tra mallarĝa embrazuro de angula tureto, Raŝido vidis kaj aŭdis la junulinojn. Li antaŭeniris laŭ la rundovojo, kiam ili estis foririntaj, ĝis la krenelo kie la vualo estis fiksita.
- Fakte, tio estas, li murmuris, la signalo ! La gazo ondadanta kiel blanka mano kiu alvokas… Mi scivolas vidi tion kion faros la amanto.
Sed furioza ekbolo kunpremigis liajn pugnojn.
- Ĉu vere eblas ? li kriis. Estas mi kiu estas ĉi tie, kun la koro ŝirita de malamo kaj de amo, ŝtelume observante la agojn de virino !… Ha ! Honto min premegas ! Sed mi venkos ĉi tiun ribelon de mia mizera korpo. Mi volas tion; tio necesas.
En tiu sama momento, sub la nedaŭra kareso de dolĉega parfumo kiu ŝvebis, li travivis sveneton kaj, por eskapi la deziron premi sur siajn lipojn la tute bonodoran, aeran vualon, li abrupte retropaŝis dirante per rompita voĉo :
- Ne estas alia elturniĝo; ĝi estas nepardoninda… Ŝi devas morti.