- Hejmo
- La Maljunulo de la Monto (Judith Gautier).
- Ĉapitro 10.
Ĉapitro 10.
La franka armeo komforte disvastiĝis sur la flora veluro de ĉi tiuj altaj valoj, inter ĉi tiuj strangaj montoj kies nuancoj variis ĉiuhore. Kaj, tagon post tago, la homomulto dikiĝis. Ĝenovaj aŭ veneciaj komercistoj kuniĝis al tendaro, ekloĝis tie, kaj faris sian komercon. El ĉiuj kasteloj de la najbaraj princlandoj, sinjoroj venis omaĝi sian suverenon, ne plu foriris de tie. Ili alvenis de la landlimoj de Tripolo, de la Fortreso de la Kavaliroj, la mirinda fortikaĵo kiun la araboj nomas la kastelo de la Kurdoj kaj kiun Rajmondo la IIIa freŝdate cedis al la Gastigantoj; de Margato, loko de la Gvatturo, burgo feŭde tenata de la nobla familio Mansuro; de Tortoso; de la Kastelo de la Gvatado; de la monteto Pilgrimanto; de la Blanka Kastelo de Safito; de Emeso; de Latakio.
La kastelestroj kiuj regis dum la foresto de la sinjoroj ligitaj al la reĝa kortego, multaj noblaj vasaloj, vicgrafoj de kasteloj situitaj sur najbaraj teritorioj, profitis de la militpaŭzo kaj de la ĉeesto de siaj suzerenoj en la reĝa armeo por veni raporti al ili, doni al ili novaĵojn, submeti al ilia juĝado malfacilajn kazojn. La Grafo de Tripolo estigis kortumon ombre de figujoj.
Senditoj, estrataj de la seneŝalo Milono de Plansio, estis foririntaj por alporti al templa komandorejo la riproĉojn kaj ordonojn de la reĝo. Raŝido al-Dino momente kontentiĝis per ĉi tiu klopodo kaj transdonigis sian oran fingroringon al Amalriko, kiel pruvon de paco kaj de protekto.
Kun la soifo al plezuro, natura por homoj kies vivo estas senĉese minacataj, la Frankoj amuziĝis seninterrompe kaj senbride. Dancoj, festenoj kaj orgioj sin sekvis laŭ la sono de muzikoj, sonorigita nokte kaj tage, foje tiel sovaĝaj kaj tiel timigaj, ke birdoj flugantaj super ĉi tiuj ŝtormoj de harmonio falis kvazaŭ fulmbatitaj.
La krucistoj interfratiĝis kun la araboj; ili kune organizis, laŭ siaj malsamaj kutimoj, konkurbatalojn kaj turnirojn.
Dum la tuta tago, la beleta urbo Maŝiafo, lokita inter la giganta pinto kaj la impona fortikaĵo, estis invadita de la soldatoj de Kristo kiuj amis, super ĉio, la gajecon de ĝiaj bazaroj kaj la movadon de ĝiaj mallarĝaj kaj malvarmetaj stratoj; sed vespere, oni fermis la pordojn kaj oni relevis la pontojn, post esti lasinta la kristanojn eliri.
Urbano, la eskviro de Hugo de Cezareo, elektis por pente sin bati la bruston kaj sperti la pentofaron kiun oni trudis al li por elaĉeto de siaj pekoj, agrablegan placon situanta en la koro de ĉi tiu urbo. Tie, sub la verda travidebleco de larĝaj platanoj, kvadrata fontano el alabastro, ornamita de arabeskoj kaj oraj surskriboj, ŝirmita de eleganta tegmento, lasis klaran kaj malvarman akvoflueton flui al ĝiaj kvar vaskoj.
La pekulo estis kondamnita doni al si kvindek batojn de rimeno sur nuda haŭto, kaj tiun tagon, fine rezignaciante al tio, malvigle, eligante ĝemkriaĉojn, li sin vipis la lumbojn kaj la dorson. Starantaj aŭ duonkuŝantaj, eskviroj kaj serĝentoj formis cirklon ĉirkaŭ li.
- Aj ! Aj ! li kriis. Ha ! Miaj lumboj ! Ha ! Mizera karno ! Kompato, ekzekutisto ! Mi estas nur vundo.
La eskviroj kalkulis la batojn kaj ridis.
- Dek naŭ, dudek… Pli forte, malkuraĝulo !
- Li apenaŭ sin tuŝas.
- Li aspektas kvazaŭ li forpelas muŝojn.
- Bone, bone, forpelu viajn pekojn ! Frapu vigle !
- Ankoraŭ nur tridek batojn.
Sed Urbano, senpacience, ĵetis la skurĝon for de si.
- He ! Al diablo ! Mi tiel sufiĉe havas. Harĉemizon sur mia haŭto, sekan panon por regalo, kaj vipadojn por amuzi min ! Mi scias tion kion mi scias… Fi al paradizo kiun ni konkeras tra la infero de ĉi tiu mondo !
Unu el la eskviroj levis sian nazon al la kastelo.
- Tiun de tie supre pli bone plaĉis al vi, ĉu ne ? li diris.
- Ha ! Se mi retrovus ĝian vojon ! murmuris Urbano eligante profundan suspiron, mi estus pli kontenta ol se mi tenus Dion ĉe la piedoj !
Kaj li petis vinon al unu el siaj kamaradoj.
- Ĉu vi rompas vian faston ? diris tiu ĉi prezentante al li sian soldatbotelon.
Sed Urbano forpuŝis ĝin post la unua gluto.
- Pu ! li diris, kiel ĝi estas acida !
- Vino el Galileo ! Vi estas elektema.
- Ha ! diris serĝento, ekde sia magia aventuro, li opinias ĉion malinda je si.
- Kiam oni gustumis la paradizajn ĝojojn, la ordinara vivo devas fakte ŝajni al vi tre amara.
- Estas feliĉe, vere, esti gustuminta tiujn ĝojojn, daŭrigis la serĝento. Mi dezirintus esti sur lia loko.
Juna eskviro alproksimiĝis kaj, mallaŭtigante la voĉon :
- Diru al ni, ĉu vi vidis la Maljunulon ? Ĉu li ja estas malbela ? Ĉu li havas aprodentojn kaj grandajn kornojn ?
- Ne tiel parolu pri la Profeto ! ekkriis kolere Urbano. Unue, li ne estas maljuna. Li estas junulo, pli bela ol iu ajn el niaj kavaliroj kaj pli impona ol la reĝo.
- La diablo prenas la formon kiun li volas.
- Se tio estas la diablo, mi petas esti damnita.
- Urbano ! Urbano ! Vi odoras je herezo, kaj vi estus, tutcerte, ekskomunikita se la sankta episkopo aŭdus vin.
- Nu, mi pensas kiel li, diris unu el la eskviroj, kaj mi volonte konfidus min al tiu diablo se li volus min ! Mallonge, estas nur doloroj kaj turmentoj en ĉi tiu mondo, kaj oni eĉ promesas al ni, en la alia, grandajn bruladojn kaj torturojn, se nur ni mortos sen havi tempon por purigi nin de niaj pekoj. Tiu kiu trovas sian paradizon sur la tero, jam kaptis tion.
- Estas tute vere : mizero ĉi tie, mizero tie. Preferinde ĝoje vivi, se ni kapablus.
- Amuziĝon ! Ni apenaŭ havas tion en Sankta Lando ! ekkriis la serĝento. Ĉu ni sufiĉe suferis pro soifo, malsato kaj laceco ? Ĉu ni sufiĉe akvumis la vojojn per niaj ŝvitoj kaj nia sango ? Ha ! Nia Sinjoro Jesuo ja ŝuldos al ni paradizon.
Arabo kiu aŭskultis ilin, dorsapogiĝinta al la fontano, diris per obtuza voĉo :
- La Profeto tie supre ne vendas ĝin tiel multekosta kiel via dio naskita de virgulino, kaj li havas la potencon lasi vin gustumi ĝin en ĉi tiu mondo.
Okazis momento de silento dum kiu oni rigardis la nekonaton de sube. Sed la serĝento alproksimiĝis al sia kamarado, puŝetante lin per sia kubuto.
- Diru do, Urbano, tio estis agrablega, ĉu ne ?
- Ha ! Mi tage pensas pri ĝi, mi nokte sonĝas pri ĝi, kaj mi malgrasiĝas, mi malfortiĝas pro bedaŭro.
- Ĉu estis do tie tre belaj virinoj ?
Urbano respondis nur per longa kaj profunda suspiro.
- Ha ! Domaĝe ! Mi partoprenas ! ekkriis la serĝento. Kion necesas fari ?… Subskribi pakton ? Vendi sian animon ?
- Tute ne, diris la arabo kiu jam parolis. Sufiĉas ĵuri al Profeto sindonemon kaj obeemon.
- La malfacilaĵo estas alveni ĝis li.
- Ĉar li scias ĉion, li scios vian deziron.
- Se li venas, signu al mi, diris eskviro.
Ĉiuj alproksimiĝis : "Kaj al mi… ankaŭ al mi".
La arabo ekzamenis ilin per rapida ĉirkaŭrigardo.
- Aŭskultu, li diris mallaŭtigante la voĉon, ĉiuj kiuj estas decidaj ĵuri fidelecon al Raŝido al-Dino, ne forlasu la urbon, kaj revenu ĉi tie ĉi-nokte mem, mi taskos al mi ke ili atinkos paradizon.
Kaj, sen atendi respondon, li foriris. Eskviroj kaj serĝentoj disiĝis, kun klinita kapo, sen kuraĝi rigardi unu la alian.
Ekde tagiĝo iun matenon, heroldoj venis anonci al reĝo Amalriko ke la princo de la Montoj, timanta por sia gasto la enuon de neaktiveco, ordonis organizi ĉasadon en la najbaraj arbaregoj, kaj ke ĝi estos gvidata de la tre fama emiro de Ŝaizaro, Usamo, filo de Murŝido, potenca sinjoro de la ĉirkaŭaĵo, nuntempe pacema kun Raŝido al-Dino, kaj kiu venis viziti lin.
Ĉi tiun novaĵon estis akceptata de ĝojaj aklamoj. La reĝo respondis ke li dankis la princon de la Montoj kaj plezure akceptis.
Preskaŭ tuj la levponto malleviĝis, la kastela pordego tutlarĝe malfermiĝis, kaj kontraŭ la profunda nigro de la volbo aperis tuta amaso da junaj ĉasoservistoj, kies iliaj kostumoj kun brilaj nuancoj flagretis kiel floroj de bukedo. Ili impete ekĵetiĝis sur la ponton, incititaj de la saltoj de belegaj blankaj leporhundoj, kun kolringoj broditaj de juvelŝtonoj, kiujn ili retenis per oraj ĉenoj. Kompanio de falkistoj, vestitaj laŭ persa stilo, eliris poste tenante sur la pugno ĉasfalkojn, falkojn kaj la tartarfalkojn kiuj atakas leporojn kaj otidojn. Ili estis sekvataj de kvardek rajdantoj provizitaj de lancoj, hakiloj, arkoj kaj retoj, kaj de multaj nigraj sklavoj en ruĝaj tunikoj, kiuj pare tenis turkmenajn hundojn, kun blua haŭto, grandajn kiel tigroj, kaj ankaŭ gepardojn dresitajn por ĉasado.
Tuj kiam ili transiris la ponton, la rajdantoj eligis en unu sola voĉo, akran, tranĉan, vibran krion kaj sin ĵetis laŭ la verda deklivo de la monteto en sovaĝa kuro; turniĝantaj, volteantaj, galopantaj, kun lerteco kaj facilmoveco kiuj mirigis la Frankojn kies la grandaj kaj fortikaj ĉevaloj ne havis ĉi tian facilmovecon; poste, ĉiuj kune, subite, la Araboj haltis, silentiĝis, kaj prezentis ununuran, perfektan linion de senmovaj rajdantoj. Longa aklamado akceptis ĉi tiun grandfaron.
Amalriko spronis sian ĉevalon kaj rajdis ĝis la komenco de la ponto por saluti la emiron Usamon kiu eliris el la kastelo.
Ĉi tiu siria princo, maljunulo tiam aĝanta pli ol sepdek kvin jarojn, sed kun eksterordinaraj vigleco kaj forto, estis fama ĉe la Frankoj, ĉar li havis rilatojn kun pluraj kristanaj reĝoj. Kvankam li estis timinda kontraŭulo en milito, ni sciis lin en pactempo perfektan kavaliron, ĝentilan kaj grandaniman sinjoron. Li ankaŭ estis grava leonĉasisto, li mortigis nekredeblan nombron da ili, kaj oni rakontis ke en lia palaco, iu ĉambro estis ornamita, laŭ pli negastema maniero, per arkaĵoj kaj plafonrozoj faritaj el leonkapoj kaj homkapoj.
Usamo estis alta, maldika, kaj kun afabla vizaĝo, sur kiu oni ankoraŭ vidis spurojn de rimarkinda beleco iam prikantata de poetoj. Li nun volonte mem rediris la versojn por sia laŭdo, ridetante kaj suspirante pro bedaŭro; ĉefe tiujn kiuj gloris liajn okulojn kiuj estis estintaj belegaj kaj kies brileco ne estis tute estingita :
"La bato de tranĉa glavo, kio do ĝi estas kompare kun tiu ekrigardo, el tiel alloga langvoro ?
Kio estas babilona magio kompare kun la ensorĉo de la okuloj de Usamo ?…"
Ĉiuj kastelmastrinoj venintaj el la ĉirkaŭaĵo kuniĝis al tri damoj kiuj solaj akompanis la reĝon por lia vojaĝo, kaj firme sidantaj surĉevale, kun falko sur la pugno, ili formis ĉarman grupon kun siaj vualoj el ĉiuj koloroj, aranĝitaj sub malpezaj kronoj, por ŝirmi kontraŭ la suno la freŝajn kaj beletajn vizaĝojn.
Oni lasis la ĉasoservistoj kaj paĝioj for antaŭeniri, kaj oni ekmoviĝis laŭ ĝoja malordo sub la sono de eburaj trumpetoj.
Tuj, cele al malgravaj birdoj, oni senkapuĉis la falkojn, kaj ĉar leporo ekforkuris, pluraj kavaliroj, spronante siajn ĉevalojn, freneze postkuris ĝin.
- Lasu ! Lasu ! Ĝi estas nenio ! kriis la maljuna emiro kiu ŝatis ordoni ĉasadon kun tiom da zorgo kiom batalon.
Sed li rezignacie levis la ŝultrojn, komprenante ke ne utilis provi disciplini la Frankojn, ke en ĉasado same kiel en milito, ili ĉiam agis laŭ siaj propraj kapricoj. Kaj li sekvis per scivola okulo ĉi tiujn junulojn, naskitajn por batalo, sovaĝajn, impetemajn, kies fieraj vizaĝoj estis ĉe la plejmulto strekitaj de cikatroj, kaj kiuj montris eksteriĝantan ĝojon, samtempe infanecan kaj grandegan, tiom ke iliaj krioj kaj rideksplodoj ŝajnis teruraj tiel kiel la muĝadoj de sovaĝaj bestoj.
La reĝo rakontis al Usamo kiel forte la vido de leporo dolorigis lian koron. Lia onklo, reĝo Baldueno, sin mortigis ĉirkaŭ Akko dum postkuro de leporo hazarde pelita dum lia promenado. Li ĵetis sian ĉevalon al netraireblan padon, kaj la besto elseligis lin malsupren kontraŭ rokon, sur kiu li frakasis sian kranion.
- Lia cerbo eliris el lia nazo kaj liaj oreloj, diris Amalriko. Mi tiam estis nur sepjara, sed mi neniam forgesis tiun malfeliĉon. Esti veninta de trans maro por defendi sian Dion kaj morti por leporo !
La emiro admiris ĉi tiun maltimemon de la frankaj kavaliroj, kiu kelkfoje iris ĝis la frenezeco kaj fariĝis mortiga por ili, sed ofte ankaŭ turnis al ilia gloro.
- Mi konis unu el viaj, li diris, kiu li sole venkis plurajn centojn da kontraŭuloj kiuj rifuĝis en neatingeblaj kavernoj. Oni povis atingi ilin nur helpe de ŝnuroj pendantaj de la krestoj. Ĉi tiu satano inter viaj kavalerioj konstruigis por si lignan keston kiun oni alligis per feraj ĉenoj. Li sin lokis ene, kun sia arko kaj siaj sagoj, kaj mallevigis sin al nivelo de la kavernoj. Kaj tie, tute laŭ sia plaĉo, li tiel plene buĉis la malfeliĉulojn alpremitajn en tiujn grotojn, ke ili senkondiĉe kapitulacis. Tio okazis antaŭ longe, estis dum la tempo kiam la princo de Antioĥio, Tankredo, militis kontraŭ ni.
- Ĉu vi konis Tankredon ? ekkriis la damoj alproksimiĝante, scivolemaj.
Amasiĝante ĉirkaŭ li, ili aŭskultis la anekdotojn kiujn la nobla maljunulo, tiel riĉa pri memoraĵoj, volonte rakontis, kaj pro ĝentileco ili sin detenis ridi pro la maniero per kiu li parolis la frankan lingvon, konstante postulante helpon de la trankvilanima interpretisto kiu sekvis lin. Poste ili demandis al li pri la Maljunulo de la Monto, pri la mirindaĵoj de lia kastelo kaj pri la misteroj de lia potenco.
- Li estas princo tute super la homoj, diris Usamo. Per supereco de sia scio, li konfuzis ĉiujn klerulojn de la Oriento, venintaj por konkuri kun li. Li estas justa kaj malavara, terura nur al siaj malamikoj, sensenta al pasioj, oni asertas ke akvo ne povas reflekti lian bildon, kaj vere, la forto de lia volo estas tia ke li faras miraklojn.
- Miraklojn ! Ĉu vi vidis lin fari iujn ?
- Mi vidis strangajn aferojn, diris la emiro. Iam, jenon : Apud la trono de Raŝido, sur ora plado, kapo banis en sia sango. La ĉefmastro, antaŭ la konsternitaj fratoj, parolis al ĝi. "Ĉu vi volas reveni sur teron, aŭ ĉu vi preferas resti en la paradizo ?" Kaj la kapo, malfermante tre brilantajn okulojn, respondis. "Kian bezonon mi havas reveni al mondo post esti vidinta miajn pavilonojn en la paradizo, kaj la huriojn, kaj ĉion kion Dio pretigis por mi ? Salutu mian familion, kamaradojn, kaj gardu vin malobei al ĉi tiu profeto…"
Alian tagon, mi rajdis kun la Sinjoro de la Montoj en la ĉirkaŭaĵoj de Kahfo. Vagabondo kiu dancigis simion, alproksimiĝis. Raŝido diris al iu de sia akompanantaro : "Prenu ĉi tiun dinaron kaj donu ĝin al ĉi tiu simio". La simio ĉiuflanke turnis la oran moneron, rigardis ĝin kun eksterordinara atento, kaj subite mortis. La sinjoro kalkuligis monsumon por la vagabondo kiu plendadis, kaj ĉar la kaŭzo de ĉi tiu subita morto eskapis al ni, li diris : "Ĉi tiu simio iam estis potenca reĝo, kaj la dinaro kiun mi donis al li, estis stampita je lia nomo; vidante ĝin, la memoro pri lia pasinta grandeco revenis al li, kun la sento pri lia nuna difektiĝo. La krudeco de la malĝojo mortigis lin".
- Mi ne scias kiel la magiisto sciis ke mi deziris ricevi mian horoskopon laŭ li, diris princino Sibilo kiu, malserena kaj enpensa ekde la foriro, ŝajnis mediti pri ia projekto. Paĝio transdonis ĝin al mi ĉi-matene, enfermita en ora skatolo ornamita de belegaj juvelŝtonoj.
- La horoskopo estas plena de belaj promesoj, mi pensas, ĉu ne ? diris la reĝo.
- Ĝi estas tia kia povis atendi knabino kun klopodema kaj perfida spirito kiel mi estas.
Kaj furioze, Sibilo spronis sian ĉevalon, eksaltis antaŭ la grupo, en la valon tute florintan.
La kastelmastrinoj grumbletis pro esti devigataj dispremi sub la hufoj de siaj rajdobestoj la tiel belajn anemonojn kun tiom riĉaj koloroj, kiuj formis ĝis la horizonto, tapiŝojn tiajn kiajn ne sukcesintus teksi la plej lertaj artistoj de Bagdado aŭ de Persio, kiuj tamen prenis tiujn mirindajn herbejojn kiel sian modelon,.
Ni atingis la arbaregon; ni eniris sub la ŝirmejon de la arboj. Tie, krioj ĉiuflanke sonoris, longaj bojadoj, la alvokoj de kornoj. La elboskigitaj ĉasbestoj forkuris, proksime sekvataj de la grandaj, laktokoloraj leporhundoj kun belaj kolumoj kun juvelŝtonoj !
Tiam la maljuna emiro donis la signalon kaj instigis sian ĉevalon al galopo.
La tago estis laciga kaj profitdona, la buĉado grandega, de viktimoj el ĉiuj specioj. Dum la paŭzoj, oni rostis kompletajn kapreolojn, pavojn kaj otidojn; vino abunde fluis el la felsakoj por la kavaliroj, kaj oni servis al damoj frandindaj fruktojn : akvomelonojn, figojn, granatojn, oranĝojn, kaj ankaŭ ŝorbetojn kaj neĝakvon.
Ĉirkaŭ la vespero, princino Sibilo, kiu ne ĉesis serĉi Hugon de Cezareo en la diseco de tiu homamaso sen sukcesi kuniĝi kun li, fine ekvidis lin starantan apud rivereto. La kavaliro malstreĉis la bridojn al sia ĉevalo kiu mallevis la kolon por trinki.
Impetege, ŝi kuris al junulo kaj, evitante rigardi lin, diris al li per postulema voĉo :
- Ĉi-nokte, en via tendo, maldormu atendante min.
Poste, spronante sian ĉevalon, ŝi transiris la rivereton kaj rapide forrajdis, sen rigardi returne.
Per kiu rimedo eskapi ĉi tiun nekontraŭdireblan ordonon ? Hugo, tiom konsternita kiom maltrankvila, longtempe restis sur la sama loko, kun la menso skuita de ĉiuspecaj pensoj. Li estis, malgraŭ si, flatita esti serĉata kun tiom da persisteco de bela kaj fiera reĝa princino. Sed lia koro, tiom profunde enamiĝinta, rilatigis ĉion al amatino, kiu restis por li multe pli supre ol mortontinoj kaj ankoraŭ neatingebla. Se iom da vanteco igis lin rideti, estis pro ideo ke eble li ne povus aspekti ne tro malinda antaŭ la okuloj de Gazileho, ĉar aliaj okuloj volis nur vidi lin.
Tamen, atendante ĉi tiun intervidiĝon, premsento premis lian gorĝon. Junaj virinoj kaj junaj knabinoj, plejparte maltimemaj kaj senĝenaj, tute ne hontis deklari siajn sentojn al kavaliroj laŭ sia ŝato; ili petis al ili edzinigon, aŭ eĉ portempajn amaferojn.
Kiom malĝentila kaj mokinda estis la junulo kiu rifuzis tiajn mildajn petojn !… Kaj ĉefe li kiu vivis ĉaste kiel pastro, ekde kiam neebla pasio tute absorbis lin, ĉu li sukcesus elteni tro ĉarmajn delogadojn ?
Momente, li havis la ideon forlasi sian tendon kaj rifuĝi ĉe sia militfrato. Tamen, li ne faris tion, kaj eĉ revenis unu el la unuaj al la tendaro.
Kiam liaj servistoj venis por senvestigi kaj enlitigi lin, li ordonis al ili meti multajn vakskandelojn en la grandajn kandelingojn el orita arĝento kaj ekbruligi ilin, multe da lumo ŝajnis al li protekto.
Li ŝanĝis siajn vestojn kaj, post esti forpermesinta ĉiujn paĝiojn, li diris sian preĝon, pli longan kaj pli fervoran ol kutime.
Li restariĝis, finante la krucosignon, kiam Sibilo eniris, vualita kiel la turkinoj. Dum momento blindumita de tiom da lumo, ŝi rapide resereniĝis kaj dankis lin pro esti lumiginta lian tendon, kvazaŭ kapelo, por akcepti ŝin.
- Vi estas, por mi, tiel respektinda kaj sankta kiel la Virgulino Maria, li diris.
Ŝi skuis la kapon kun maliceta kaj iom moka mieno, kaj sin senvualigante, lasis al li plezuron admiri la graciojn de sia persono kaj de sia ornamaĵo, kiun plivalorigis la brilo de tiom da kandeloj. Sed ŝi estis blonda, blanka kaj roza, kun okuloj el ĉielbluo, la malo de tio kion li amegis. Inter ŝi kaj li, li memoris pri la pala vizaĝo kun pensema frunto, pri la malhel-kupra hararo, pri la bela rigardo, frato de stelplenaj noktoj, kaj li aperigis kontentegan rideton, kiun Sibilo miskomprenis.
- Hugo, ŝi diris alproksimiĝante, mi neniam pardonintus min esti maltrafinta mian vivon kaj mian feliĉon pro tio ke mi ne sincere diskutis kun vi. Mi estas de sufiĉe nobla sango por ne timi pri miaj agoj; mia klopodo cetere estas tute lojala kaj justa. Ekde sufiĉe longe mi pensis pri vi por esti certa ke ne temas, en mia koro, pri rapide forgesita fantazio. Mi elektis vin kiel mian kavaliron, mi deziris vin kiel edzon; sed iu, ĉiam laŭ trudiĝema kaj postulema maniero, sin ĵetis inter nin, kaj eble vi nenion vidis de tio kion miaj okuloj pensis diri al vi, eble vi ne scias ke mi amas vin.
- Sinjorino, diris Hugo kiu subite sin sentis perfekte trankvila kaj sinregema, ĉi tiu persono pri kiu vi parolas, ĉiam estos kiel ŝildo inter vi kaj mi, ni trinkis la sangon unu de la alia kaj ni interŝanĝis ĵuron de daŭra lojaleco. Je la kosto de mia vivo, mi estus rezigninta feliĉon kaj honoron indajn de reĝo, mi estus elŝirinta amon el mia koro, ĉar mia militfrato amis vin.
- Ha ! Estas frenezaĵo tiel paroli ! ekkriis Sibilo pasie. Ĉu oni elŝiras amon ? Des pli oni provas eltiri ĝin el la koro ju pli ĝi enradikiĝas. Pri tiu kiun vi diras, sciu ke mi malamas lin kaj ke via forofero neniam, neniuokaze, estos profita por li. Ne do sentu skrupulon ami min, Sinjoro de Cezareo, kaj akceptu mian reĝan proponon.
Hugo, antaŭ ŝia strebo, nerimarkeble retroiris. Estis sufiĉe por ke, kaptita de kolero, ŝi diru al li per malestima tono :
- Ne fuĝu, kavaliro; tio ne utilas, mi tute ne deziras ludigi al vi la rolon de Jozefo kun lia Egiptino.
Sed ŝia kolero finiĝis. Ŝi sidiĝis for de li, malforta kaj venkita de la obstineco de sia deziro, ne volanta jam rezigni pri ĝi. Kun kuntirataj brovoj, ŝi rigardis la junulon kun la amara ĉagreno de ne povi sin protekti kontraŭ la plezuro, ankoraŭ same intensa, kiun estigis al ŝi lia vido. La eleganteco kaj la forto de liaj malrigidaj membroj, la maldika talio, la potencaj ŝultroj, la diskreta brilo de liaj dentoj sub la nepalpebla oro de lia barbo, inter freŝaj lipoj, kaj ĉefe sub duon-ombro de grandaj veluraj brovoj, la ŝanĝiĝemaj okuloj, tiel revemaj, tiel mildaj, kaj tiel mistere malĝojaj ! Ŝajnis al ŝi ke ŝi kontemplintus ilin dum tutaj tagoj, sen satigi sian deziron vidi ilin.
Senpacienca kontraŭ si, ŝi stamfis, dum muta, iom mallerta, li staris antaŭ ŝi.
- Aŭskultu min, ŝi fine diris. Hodiaŭ, mi legis aŭgurojn. Ili antaŭdiras al mi ke mi estos reĝino. Kiel reĝino, mi faros mian edzon reĝo. Eble krono tentos vin, ĉar sen ĝi mi ne havas la favoron plaĉi al vi.
- Homfrŭo estas pli inda ol mi pri la krono kaj la reĝino, li diris. Amu lin, princino, mi petegas vin, neniu pli ol li meritas amon.
Ŝi leviĝis, pala pro kolerego, kun brila okulo pro larmo kiun ŝia fiereco bruligis sub ŝia palpebro.
- Bone ! ŝi diris. Ĉion kio estis bona en mi, mi frakasas ĝin ĉi tie ĉe viaj piedoj. Oni ankaŭ aŭguras al mi ke mia ambicio cedos antaŭ nenio, ne eĉ antaŭ krimo. Mi akceptas ! La ribeloj de mia kolerema animo fandiĝus en amon sur via koro; mi konsideras vin kiel respondeca pri la tuta malbono kiun mi faros. Vi ne volis mian tenerecon, timu mian postkoleron, kaj se iam mi estos reĝino, hastu forlasi la reĝlandon.
Ŝi tiel perforte disŝovis la kurtenon de la tendo ke ŝi duone ŝiris ĝin, kaj forkuris en la ombro de la dormanta tendaro.
Tuj, la tapiŝoj kaj kusenoj, kiuj formis la liton, moviĝis, kaj Homfrŭo, tute ruĝa pro honto kaj doloro, eliris el ili kaj sin ĵetis al piedoj de sia amiko.
- Mi estas perfidulo kaj malhonestulo ! li kriis. Mi vidis ŝin eniri en vian tendon, mi dubis pri vi, mi volis aŭdi. Pardonu min, kaj ankaŭ ĝoju, ĉar mia malsaĝa amo estas morta, kaj mia koro apartenas nur al vi.
Last edited: 19/04/2026
Add a comment