Leteroj de mia Muelejo (Alfonso Daudet).
La franca originala teksto troviĝas ĉe la ligilo : https://fr.wikisource.org/wiki/Lettres_de_mon_moulin
Krom se vi estas fama spertegulo, vi ne povas aserti ke vi konas la tutan vortaron.
Tial mi ankoraŭ aldonas tiujn 2 ligilojn :
-Tute Esperante, en PIV : http://vortaro.net/
-Plurlingve kun Esperantaj difinoj : http://www.reta-vortaro.de/revo/
Kaj plie, mi tiufoje aldonas mallongan leksikonon ligita al tiu ĉi romano.
Almozbovlo : Malgranda ujo kiun almozuloj aŭ ĉarlatanoj prezentas por ricevi monon.
Altvarpa : Rilate al bone zorgata teksarto (vidu varpi).
Amasinforma : Farita populara dank'al la amaskomunikilaro.
Aminjo : Karesformo de "amikino".
Blankvostulo : Birdo havanta blankan vostobazon, kiel la enanto.
Blekemulo : Kriegemulo; faŭkulo.
Brandokafo : Varma miksaĵo de kafo kaj likvoroj.
Ĉefŝafto : Horizontala akso kiu transdonas rotacian movon al diversaj pecoj de vapormaŝino, turbino, ktp…
Cikadejo : Tereno kie la cikadoj estas multnombraj.
Delogulino : Kiu uzas sian ĉarmon por allogi iun.
Domareto : Grupo da kamparaj domoj situanta ekster la ĉefa domaro de komunumo (= vilaĝeto).
Forpuŝe malbela : Malbelega, hida, naŭze malbela.
Frandemulo : Homo tre ŝatanta bongustaĵojn.
Informcele : Kiel kondutgvido, cele al via inform.
Ingotenilo : Aparta tenilo en kiu povas lokiĝi glaso da varma trinkaĵo.
Kaktofigo : Frukto de la figokakto.
Kampokulturisto : Dungito prilaboranta la kampojn.
Karmemora : Kies la perdo kaŭzas bedaŭron, kiun ni bedaŭras.
Kovardaĵo : Kruda, brutala aŭ kruela ago kontraŭ alia persono, restante mem ekster batalo aŭ danĝero.
Kultivantasembleo : Asembleo formita de la posedantoj kaj kamparanoj de iu regiono por interŝanĝi spertojn por plibonigi agrikulturajn procezojn.
Lacertumi : Maldiligenti, malvigliĝi, pigre malstreĉiĝi kiel lacerto sub la suno.
Laŭliniigi : Meti la aferojn unu apud la aliaj laŭ rekta linio.
Laŭspecigi : Ordigi, distribui la malsamajn elementojn de iu aro en grupoj laŭ kelka kriterio.
Litkapo : Flanko de la lito kie oni metas la kapon.
Marneca : Kiu estas simila al la marno aŭ enhavas ĝin.
Ornamoplado : Granda ornama telero kiun oni metas meze de tablo.
Pigrumi : Esti mallaborema, malpenema, nenion fari.
Sensobtuzo : Obtuza senmoviĝo pro fortega surprizo aŭ timo.
Subrifo : Enmara danĝera roko kies supro ne elstaras el la akvo.
Trefornamo : Arkitektaĵo similforma al treflo de la ludkartoj.
Turnrostilo : Aparato por turnigi rostostangon laŭ regula movado.
Ventosubite : Rapide kaj subite kiel ventoblovo, abruptege.