Ĉapitroj XXXI kaj XXXII
La situacio fariĝas krita.
- Kiu estas tie ? demandis Nugato duonmalfermante la pordon sen formeti la ĉenon, kaj metante la manon antaŭ la kandelon por pli bone vidi.
- Malfermu, respondis parolo, ni estas la policanoj el strato Arĉo, kiujn oni alvokis ĉi-matene.
Trankviligita de ĉi tiuj paroloj, Nugato larĝe malfermis la pordon kaj sin trovis antaŭ viro de majesta teniĝo, vestita de longa surtuto, kiu eniris sen diri vorton kaj iris por frotpurigi siajn piedojn sur la pordomato. kun tiom da aplombo kvazaŭ li enirintus sian hejmon.
- Tuj sendu iun por helpi mian kolegon, ĉu ne, junulo ? diris la policisto. Li gardas la veturilon, ĉu vi havas veturilejon kie ni povas meti ĝin dum kelkaj minutoj ?
Nugato jese respondis kaj montris per la fingro al la veturilejo. La viro returne paŝis, kaj helpis sian kamaradon parki la veturilon, dum Nugato lumigis ilin kaj kontemplis ilin kun admiro. Ĉi tio farita, ili direktiĝis al la domo; oni enkondukis ilin en ĉambron, kie ili demetis sian grandan surtuton kaj sian ĉapelon, kaj sin montris tiel kiel ili estis. Tiu kiu frapis al la pordo, estis fortika viro kun meza staturo, proksimume kvindekjara. Li havis nigrajn, brilajn harojn, vangharojn, rondan vizaĝon kaj penetrajn okulojn. La alia estis dikmalalta rufulo kun malmulte agrabla eksteraĵo, kun kuspita nazo kaj malbonaŭgura rigardo.
- Diru al via mastro ke Klaĉjo kaj Dufo estas ĉi tie, diris la unua pasante la manon en siajn harojn kaj metante sur la tablon paron da mankatenoj…
- Ha ! Saluton, mia majstro. Ĉu mi povas aparte diri al vi du vortojn ?
Tiuj ĉi vortoj estis adresitaj al Sro Losberno, kiu aperis en ĉi tiu momento. Li signis eliri al Nugato, envenigis la du sinjorinojn kaj fermis la pordon.
- Jen la mastrino de la domo, li diris sin turnante al Sino Majlio.
Sro Klaĉjo salutis; oni petis lin sidiĝi; li prenis seĝon, metis sian ĉapelon sur la plankon kaj signis al Dufo ke li same faru. Tiu ĉi lasta, kiu ne ŝajnis tiel kutimita frekventi bonan societon, aŭ kiu ne sentis sin komforta antaŭ ĝi, unupece eksidis, kaj por preni mienon, enŝovis en sian buŝon la globon de sia bastono.
- Nun ni parolu pri la krimo, diris Klaĉjo. Kio estas la cirkonstancoj ?
Sro Losberno, kiu deziris ŝpari tempon, rakontis la aferon de la komenco al la fino kaj laŭ la plej etaj detaloj, dum Sroj Klaĉjo kaj Dufo ŝajnis perfekte kompreni la aferon, kaj kelkfoje interŝanĝis interkonsentan signon.
- Mi nenion povas aserti antaŭ la inspektado de la lokoj, diris Klaĉjo; sed mi havas ideon, kaj pri ĉi tio mi ne kredas, tro troriski, ke ne estas iu gangstero kiu faris la faron. Kion vi diras, Dufo ?
- Ne, certe, respondis Dufo.
- Por komprenigi al ĉi tiuj sinjorinoj la vorton de gangstero, mi supozas ke vi volas diri per tio ke la ŝtelisto ne estas el la kamparo, diris Sro Losberno ridetante.
- Ĝuste, mia majstro, respondis Klaĉjo. Ĉu vi ne havas aliajn detalojn por doni al ni ?
- Neniu, diris la kuracisto.
- Kio do estas ĉi tiu juna knabo, pri kiu la servistoj parolas ? demandis Klaĉjo.
- Tio estas stultaĵo ! diris la kuracisto. Timigita servisto enkapiĝis ke ĉi tiu infano rilatis kun la provo de enrompado; sed tio estas absurda.
- Tio estas tre facila por diri, remarkigis Dufo.
- Tio kion li ĵus diris, estas plena de signifo, observigis Klaĉjo konsentanta per kapklino kun la vorto de sia kamarado, kaj senzorge ludanta kun siaj mankatenoj kiel ni farus kun kastanjetoj. Kiu estas ĉi tiu infano ? Kiajn informojn li donas pri si mem ? De kie li venas ? Li ne falis de la ĉielo, ĉu ne, mia majstro ?
- Ne, certe, respondis la kuracisto ĵetante al la sinjorinoj esprimplenan ekrigardon, mi konas lian tutan historion, sed ni pli poste parolos pri tio. Vi volas, mi supozas, unue vidi la lokon tra kiu la ŝtelistoj provis eniri.
- Certe, respondis Sro Klaĉjo; necesas al ni unue ekzameni la lokojn, poste pridemandi la geservistojn. Ĉi tio estas la kutima maniero procedi.
Oni alportis lumojn, kaj Sroj Klaĉjo kaj Dufo, akompanataj de la konstablo, de Nugato, de Ĝilo, unuvorte de la tuta domanaro, iris al la provizejo, fine de la koridoro, vizitis la fenestron de interne, poste ĉirkaŭirintaj tra la gazono, vizitis ĝin de ekstere. Ili prenis kandelon por ekzameni la ŝutron, lanternon por sekvi la spurojn de paŝoj, forkegon por traserĉi la arbustojn. Ĉi tio farita, meze de religia silento de ĉiuj ĉeestantoj, ili rehejmeniris, kaj Sroj Ĝilo kaj Nugato estis postulitaj doni prezentadon de la rolo kiun ili ludis en la okazaĵoj de la antaŭtago. Ili plenumis tion almenaŭ ses fojojn sinsekve. Komence ili malkonsentis nur pri unu grava punkto, kaj fine pri nur dekduo. Poste Klaĉjo kaj Dufo elirigis ĉiujn, kaj longe interkonsiliĝis kune kun tiom da mistero kaj da soleneco ke interkonsiliĝo inter respektindaj kuracistoj pri malfacila kazo estus nur infana ludo kompare kun tiu ĉi interkonsiliĝo.
Dum ĉi tiu konferenco, la kuracisto promenis tien kaj reen en la najbara ĉambro, treege malkvieta, dum Sino Majlio kaj Rozo zorgoplene rigardis unu la alian.
- Ververe, diris Sro Losberno subite haltante post esti longpaŝe paŝadanta tra la ĉambro, mi vere ne scias kion fari.
- Ŝajnas al mi, diris Rozo, ke la historio de ĉi tiu kompatinda infano, fidinde rakontita al ĉi tiuj viroj, sufiĉus por forigi de li la suspektojn.
- Mi dubas, mia kara fraŭlino, diris la kuracisto balancante la kapon. Mi ne kredas ke tio povu sufiĉi por lin senkulpigi antaŭ la okuloj de ĉi tiuj homoj, ne eĉ antaŭ la okuloj de oficistoj el pli alta rango. "Finfine, ili dirus, kio estas ĉi tiu infano ? Vagulo". Cetere, juĝante lian rakonton nur laŭ ordinaraj konsideroj kaj probabloj, ĝi estas tre neverŝajna.
- Vi tamen kredas ĝin, hastis diri Rozo.
- Mi ja akceptas ĝin, tute stranga kiel ĝi estas, daŭris la kuracisto, kaj eble, tiel agante, mi montras azenaĵon. Sed mi ne kredas ke ĝi same valoru antaŭ la okuloj de sperta policisto.
- Kial tio ? demandis Rozo.
- Kial ? Mia bela infano, respondis la kuracisto, ĉar ĉi tiu rakonto, ekzamenita laŭ ilia vidpunkto, havas pli ol unu suspektindan flankon. Li povas nur pruvi pri tio kio estas kontraŭ li kaj pri nenio kio estas por lia favoro. Nu, ĉi tiuj homoj ĉiam volas scii kien kaj kial, kaj akceptas nenion sen pruvoj. Laŭ sia propra konfeso, vi vidas ke ekde kelka tempo li vivas kun ŝtelistoj; li estis arestita kaj alportita antaŭ polickomisaro, pro suspekto ke li ŝtelis poŝtukon el poŝo de sinjoro. Li estis perforte forrabita el la hejmo de ĉi tiu sinjoro, kaj kuntirita al loko kiun li ne kapablas indiki kaj pri kiu li ne tute scias pri la situacio. Poste, li estas alkondukita al Ŝercejo de homoj kiuj ŝajnas strange zorgi pri li kaj kiuj, vole nevole, trapasigas lin tra fenestron por rabi domon. Kaj ĝuste kiam li volas krii alarmon, tio kio estintus la sola pruvo de lia senkulpeco, li ricevas pistolpafon, kvazaŭ ĉio konspirus por malhelpi lin fari bonan agon. Ĉu ĉio ĉi ne mirfrapas vin ?
- Tio estas sufiĉe stranga, mi konsentas, diris Rozo ridante pro la vigleco de la kuracisto, sed finfine mi vidas nenion en tio kio pruvas la kulpecon de ĉi tiu kompatinda infano.
- Ne, sendube, respondis la kuracisto. Jen ja la virinoj ! Iliaj belaj okuloj neniam vidas, ĉu pri bono, ĉu pri malbono, nur unu flankon de la demando, kaj ĉiam tiun kiu unue sin prezentis al ilia menso.
Formulinte ĉi tiun maksimon, la kuracisto, kun manoj en poŝoj, rekomencis paŝadi tien kaj reen en la ĉambro.
- Ju pli mi pripensas pri tio, li diris, des pli mi estas konvinkita ke priinformi tiujn virojn pri la historio de la infano nur konfuzus ĉion kaj plimalbonigus la malfacilaĵon. Mi certas ke ili ne kredus tion, kaj eĉ supozante ke la infano ne estos kondamnita, la diskonigo donita al la suspektoj kiuj pezus sur li, estus malhelpo al viaj malavaraj intencoj rilate al li, kaj al via deziro eligi lin el mizero.
- Dio mia, kara kuracisto, kiel ni faros ? diris Rozo. Kial necesis ke ni alvoku tiujn homojn ?
- Estas ja vere ! ekkriis Sino Majlio. Mi ŝatus por ĉio en la mondo vidi ilin for de ĉi tie.
- Estas nur unu rimedo, diris fine Sro Losberno sidiĝante kun senkuraĝiga mieno, tio devigas aŭdaci. La celo kiun ni proponas al ni, estas laŭdinda, tio estas nia senkulpigo. La infano havas altan febron kaj ne kapablas elteni konversacion, tio jam estas gajnita. Ni faru kiel eble plej bone, kaj se ni ne sukcesos, almenaŭ tio ne estos nia kulpo… Eniru !
- Nu, mia majstro, diris Klaĉjo enirante en la ĉambron kun sia kolego kaj zorge fermante la pordon antaŭ ol aldoni vorton, ĝi ne estis antaŭaranĝita intrigo.
- Kion diable vi nomas antaŭaranĝitan intrigon ? demandis la kuracisto senpacience.
- Ni diras ke ĝi estis antaŭaranĝita intrigo, sinjorinoj, diris Klaĉjo sin turnante al Sino Majlio kaj Rozo kvazaŭ li kompatus al ilia nescio, dum li malestimis tiun de la kuracisto, ni diras ke ĝi estis antaŭaranĝita intrigo kiam la servistoj estas implikitaj.
- Neniu suspektis ilin, diris Sino Majlio.
- Eblas, sinjorino, respondis Klaĉjo, sed ili tamen povus havi ion rilatan al tio.
- Des pli ĉar oni fidis al ili, aldonis Dufo.
- Ni opinias, daŭrigis Klaĉjo, ke la intrigo venis el Londono, ĉar ĝi estis ŝpinata laŭ la granda maniero.
- Jes, ne malbone dirita, rimarkigis mallaŭte Dufo.
- Ili estis du, aldonis Klaĉjo, kaj ili havis kun ili infanon, tio estas evidenta, nur vidante la fenestron. Jen ĉion kion ni nun povas diri. Nun bonvolu, ni tuj vizitos la knabon kiu estas tie supre.
- Ĉu ili unue trinkos ion, sinjorino Majlio ? diris la kuracisto kun ĝoja mieno kvazaŭ subita inspiro trapasus lian menson.
- Ho ! certe, diris servoprete Rozo, tuj se vi volas.
- Volonte, fraŭlino, diris Klaĉjo pasante sian manikon sur siajn lipojn, ni soifas farante ĉi tiun laboron. Io ajn, fraŭlino; ne ĝenu vi por ni.
- Kion vi volas preni ? demandis la kuracisto sekvante la junan knabinon al la kredenco.
- Glaseton da likvoro, mia majstro, se tio estas egala al vi, respondis Klaĉjo. Ne estis varme sur la vojo, vi komprenu sinjorino, kaj mi opinias ke estas nenio kiel glaseto por revarmigi la temperamenton.
Estis al Sino Majlio ke li faris ĉi tiun konfidencon plena de intereso. Ĉi tiu akceptis ĝin kun graco, kaj la kuracisto profitis de la momento por elŝteliĝi.
- Ha ! Sinjorinoj, diris Sro Klaĉjo prenante sian glason per firma mano kaj alportante ĝin al sia buŝo, mi terure vidis tiajn aferojn dum mia vivo.
- Klaĉjo, ĉu vi memoras pri tiu ŝtelo kun enira rompo en Edmontono ? diris Sro Dufo helpante la memoron de sia kolego.
- Jen, estis ŝtelo tia kia tiu de hieraŭ, daŭrigis Klaĉjo, estis Kunkejo Stelario kiu faris la intrigo, ĉu ne ?
- Vi ĉiam metas ĝin sur lian konton, respondis Dufo, sed estis la familio Pito, mi certas, kaj Kunkejo ne havis pli da rilato al ĝi ol mi.
- Nu do ! respondis Sro Klaĉjo, mi eble bone scias tion. Ĉu vi memoras la tempon kiam Kunkejo estis ŝtelita ? Kian bruegon tio faris ! Ĝi estis pli malbona ol romano.
- Kio do tio estis ? demandis Rozo deziranta bonhumorigi tiujn malagrablajn vizitantojn.
- Ĝi estas ŝtelo tia kian ni neniam vidis, fraŭlino, diris Klaĉjo. La jam nomita Kunkejo Stelario…
- Kunkejo signifas maldiskretulon, sinjorino, interrompis Dufo.
- Sed sinjorino bone scias tion, ĉu ne ? demandis Sro Klaĉjo. Vi ĉiam interrompas min, Dufo. Tiu ĉi Kunkejo Stelario prizorgis tavernon sur la vojo de Batalponto, kie multe da junaj lordoj venis por spekti virkokbatalojn kaj ktp. Mi kiu ofte iris tien, mi povas certigi vin ke li bone aranĝis siajn aferojn. Jen ke iun nokton oni ŝtelis de li tricent dudek sep gineojn, en tola sako. Ili estis ŝtelitaj en lia dormoĉambro, ĉe la fino de la nokto, fare de viro je ses futoj alta kun plastro sur la okulo kiu kaŝiĝis sub lia lito kaj kiu, elfarinte la ŝtelon, saltis el la fenestro kiu estis sur la unua etaĝo. Li kiel eble plej rapide forkuris, sed Kunkejo estis vigla, li vekiĝis pro la bruo, ellitiĝis, pafis al la ŝtelisto kaj vekis la tutan najbaron. Jen ĉiuj staraj post momento; oni serĉas ĉien, kaj oni trovas ke Kunkejo vundis sian ŝteliston, ĉar estis spuroj de sango ĝis muro de barilo sufiĉe malproksime, kaj poste nenio pli. La perdo de la ŝparaĵoj ruinigis Stelarion, kaj lia nomo aperis en la gazeto inter tiuj de la bankrotintoj. Oni faris monoferon por helpi tiun ĉi kompatindulon, al kiu ĉi tiu evento konfuzis la kapon, kaj kiu dum tri aŭ kvar tagoj kuris sur la stratoj ŝirante al si la harojn, kaj en tia malespero ke multaj timis ke li faru finon al sia vivo. Iam, li alvenis tute konsternita al la policoficejo, li havis privatan interparoladon kun la juĝoficisto, tiu kiu post multaj paroloj alvokis, enirigis Jakobon Spionon (tiu ĉi Spiono estis aktiva agento), kaj diris al li iri helpi Sron Stelarion kapti la ŝteliston.
"Ĉu vi kredus, Spiono, diris Stelario, ke mi hieraŭ matene vidis lin pasi antaŭ mia pordo ? – Kaj kial vi ne kaptis lin ĉe la kolumo ? diris Spiono. - Mi estis tiel konsternita, ke mi pensas ke oni povintus svenbati min per dentopikilo, respondis la kompatindulo, sed ni tenas lin, ĉar mi denove vidis lin vespere pasi inter la deka kaj la dekunua".
"Tujtuje Spiono provizis sin per blanka ĉemizo kaj kombilo, por la okazo se li forestus dum du aŭ tri tagoj. Li foriris, li postene staris ĉe unu el la fenestroj de la taverno, malantaŭ malgranda ruĝa kurteno, kun la ĉapelo sur la kapo, kaj preta fulmtuje sturmi al la ŝtelisto. Li estis tie, malfruvespere, fumante sian pipon, kiam subite Stelario ekkriis : "Jen li ! Ŝtel ! Murd !"
"Jakobo Spiono sin ĵetis eksteren kaj vidis Stelarion plenrapide kuri kriante plejlaŭte. Li sekvis lin, la homamaso, amasiĝis ĉiuj krias "Ŝtel !" kaj Stelario ankoraŭ kuranta kriegante kiel demonhavanto. Spiono momente perdis lin el la okuloj post vojturno. Li denove kuniĝis al li, vidis amason, enĵetis sin en ĝi ekkriante : "Kie estas la ŝtelisto ? – Fulmotondro ! diris Stelario, li denove eskapis de mi".
"Rimarkindaĵo estas ke ni ne sukcesis trovi lin ien ajn, kaj ni revenis al la taverno. La morgaŭon, Spiono revenas al sia posteno, malantaŭ la kurteno, gvatante la pasadon de la ses-futalta viro, kun nigra plastro sur sia okulo. Per multe da gvatado, lia vidpovo malklariĝis, kaj ĝuste kiam li frotis al si la okulojn, jen Stelario kiu rekomencis ekkri : "Ŝtel !" kaj kiu ekiris plenrapide. Spiono sin ĵetis post li, kuris dufoje pli da vojo ol la antaûtago, kaj pri la ŝtelisto tute ne da novaĵo. Unu- aŭ du-foje ankoraŭ, tia sceno ripetiĝis. En la najbareco, iuj diris ke estis la diablo kiu ŝtelis Stelarion kaj kiu tiam venis por ludi al li lertaĵojn; aliaj ke la kompatinda Stelario freneziĝis pro ĉagreno.
- Kaj Jakobo Spiono, kion li diris ? demandis la kuracisto kiu revenis ekde la komenco de la rakonto.
- Longtempe, daŭrigis Klaĉjo, Jakobo Spiono tute nenion diris, sed li aŭskultis sen ŝajnigi ion, pruvo ke li konis sian metion. Sed iun belan matenon, li alproksimiĝis al la vendotablo kaj malfermante sian tabakujon : "Stelario, li diris, mi malkovris la ŝteliston. - Ĉu vi malkovris lin ? respondas Stelario, ho ! mia kara Spiono, venĝu min kaj mi mortos feliĉa. Kie estas la bandito ? - Prenu, diris Spiono proponante al li pinĉoprenon, sufiĉe da trompo ! Estas vi mem kiu ŝtelis vin".
"Estis vere, kaj li tiamaniere akiris grandan monsumon, kaj neniam oni malkovrus la ruzon, se li malpli diligentus por savi la ŝajnojn.
"Ĝi iom transpaŝas la mezuron, ĉu ne ? diris Sro Klaĉjo demetante sian glason kaj svingante la mankatenojn.
- Estas tre amuza, fakte, observigis la kuracisto, nun, se vi volas, ni iru supren.
- Laû via ordono, sinjoro, respondis Sro Klaĉjo.
Kaj la du policoficistoj, antaŭitaj de Ĝilo kiu lumigis ilin, supreniris malantaŭ Sro Losberno al la ĉambro de Olivero.
Olivero estis dorminta; sed li ŝajnis pli malbonfarta, kaj lia febro duobliĝis. Helpita de la kuracisto, li sukcesis sidiĝi sur sia lito kaj komencis rigardi la novvenintojn, sen ion ajn kompreni pri tio kio okazis ĉirkaŭ li, kaj sen ŝajni memori pri tio kio okazis, nek pri tie kie li troviĝis.
- Jen, diris Sro Losberno mallaŭte parolante kvankam kun certa impeto, jen tiu juna knabo kiu, senintence vundita de fusilpafo peterpasante sur la proprietaĵo de la sinjoro… kiel li jam nomiĝas ? tien malantaŭen… venis ĉi tien ĉi-matene por peti helpon, kaj estis tuj kaptita kaj mistraktita de ĉi tiu sagaca persono kiu lumigas nin, kiu pro tio ege endanĝerigis la vivon de ĉi tiu infano, kiel mi povas atesti surbaze de mia profesio.
Sroj Klaĉjo kaj Dufo rigardis al Sro Ĝilo al kiu oni tiel turnis ilian atenton. En sia embaraso, Sro Ĝilo deturnis la okulojn al Olivero, poste al Sro Losberno, kun hezitema kaj timigita mieno.
- Vi ne intencas nei tion, mi supozas ? diris la kuracisto milde rekuŝigante Oliveron.
- Mi faris ĉion por… por la plej bono, sinjoro, respondis Ĝilo. Mi firme kredis ke li estis la koncerna juna knabo, alie, mi certe atentintus ne mistrakti lin. Mi ne estas en kruela humoro, sinjoro.
- Kiu knabo vi pensis ke li estis ? demandis Sro Dufo.
- La infano de iu el la ŝtelistoj, respondis Ĝilo. Ili havis unu kun si, estas neniu dubo pri tio.
- Kaj kia estas via opinio nune ? demandis Klaĉjo.
- Nune ? Mia opinio ? diris Ĝilo rigardante la policanon kun timigita mieno.
- Ĉu vi pensas, ke la jena infano estas ĉi tiu infano, idioto ? respondis malpacience Sro Klaĉjo.
- Mi ne scias, vere, mi ne scias, diris Ĝilo tute konfuzita. Mi ne ĵurus pri tio.
- Sed finfine kio estas via opinio ? demandis Sro Klaĉjo.
- Mi ne scias kion pensi, respondis la kompatinda Ĝilo, mi ne kredas ke li estas la infano. Mi preskaŭ certas ke li ne estas li; vi bone scias ke li ne povas esti li.
- Ĉu ĉi tiu viro trinkis ? demandis Klaĉjo sin turnanta al la kuracisto.
- Kia stultulo vi estas ! diris Dufo al Ĝilo kun profunda malestimo.
Dum ĉi tiu mallonga dialogo, Sro Losberno estis palpanta la pulson de la malsanulo; poste li lasis la seĝon kiun li okupis apud la lito, kaj observigis ke, se la policanoj havis ian dubon pri ĉi tiu temo, eble estus taŭginde transiri al la apuda ĉambro kaj pridemandi Nugaton.
Ili akceptis la proponon, iris en alian ĉambron kaj aperigis Sron Nugaton antaŭ si. Tiu ĉi, per siaj respondoj, nur konfuzis la aferon; li amasigis kontraŭdirojn sur kontraŭdirojn; li deklaris ke li ne povus rekoni la infanon, eĉ se li nune havus lin antaŭ la okuloj; ke li kredis ke estis Olivero, ĉar Sro Ĝilo diris tion; sed ke Sro Ĝilo, kvin minutojn antaŭe, konfesis en la kuirejo, ke li ja timis esti iom tro rapidanta pri la afero.
Inter aliaj sagacaj konjektoj, oni debatis la demandon por scii, ĉu Sro Ĝilo reale vundis iun. Oni ekzamenis la duan pistolon, kaj aperis ke ĝi estis nur ŝargita per pulvo kaj ŝtopita per pak-papero. Tiu ĉi malkovro impresegis ĉiujn, krom la kuracisto kiu deprenis la kuglon dek minutojn antaŭe; sed ĝi faris al neniu tiom da impreso kiom al Sro Ĝilo kiu, post esti dum pluraj horoj turmentita de la timo esti vundinta unu el siaj proksimuloj, arde alligiĝis al la ideo ke la pistolo ne estis ŝargita. Fine, la policanoj, sen multe zorgi pri Olivero, lasis en la domo la konstablon de Ŝercejo, kaj foriris dormi en la urbo, promesinte reveni la morgaŭon matene.
Morgaŭon matene, famo disvastiĝis ke du viroj kaj infano, pri kiuj ŝvebis suspektoj, estis arestitaj en Reĝoŝtono; Sroj Klaĉjo kaj Dufo tuj iris tien. Post ekzameno, oni malkovris ke la suspektoj baziĝas nur sur unu fakto, tio estas ke oni trovis tiujn individuojn dormantajn ĉe la piedo de fojnamaso. Ĉi tio estas sendube krimo, sed kiu estigas nur malliberigo, kaj kiun la angla leĝaro, kompatema kaj protektanta leĝaro, ne konsideras kiel sufiĉa por konstati, pro manko de alia pruvo, ke unu aŭ pluraj dormantoj sub libera ĉielo plenumis ŝtelon kun enira rompo, kaj konsekvence riskis la mortpunon. Sroj Klaĉjo kaj Dufo devis reiri kiel ili venis.
Fine, post plua esploro kaj longaj interparoladoj, estis interkonsentita ke Sino Majlio kaj Sro Losberno respondecus pri Olivero, se li estus persekutata de la justico, kaj juĝoficisto en la najbarejo ricevis ilian kaŭcion. Klaĉjo kaj Dufo, rekompencitaj per kelkaj gineoj, revenis al Londono, sen havi saman opinion rilate al sia ekspedicio. Ĉio bone pripensita, Dufo emis kredi ke la provo de enrompo estis elfarita de la bando de Pito; Klaĉjo, male, atribuis la meriton al la fama Kunkejo Stelario.
Iom post iom, Olivero resaniĝis. La kunigitaj prizorgadoj de Sino Majlio, Rozo kaj la bonega Sro Losberno redonis al li la sanon. Se la ĉielo aŭskultas la fervorajn preĝojn kiujn direktas al ĝi la koroj plenaj de dankemo (kaj kiaj preĝoj pli indas esti aŭskultitaj ?) la benoj kiujn la orfo alvokis por siaj protektantoj, devis malsupreniri en iliajn animojn, kaj tie disvastigis pacon kaj feliĉon.
Feliĉa vivo kiun Olivero ĝuas ĉe siaj novaj amikoj.
La suferoj de Olivero estis longaj kaj kruelaj. Krom la doloro kiun estigis al li lia rompita brako, li akiris, sekve de la malvarmo kaj de la malsekeco, fortegan febron kiu ne forlasis lin dum kelkaj semajnoj, kaj kiu subfosis lian nefortan kompleksion. Fine li komencis malrapide resaniĝi, kaj li kapablis diri, miksante larmojn kun siaj paroloj, kiel multe li estis profunde kortuŝita de la bonkoreco de la du bonegaj sinjorinoj, kaj kun kia ardo li deziris, tuj kiam li reakiris sanon kaj fortojn, povi fari ion por montri al ili sian dankemon; ion kiu vidigis al ili kiom da amo kaj dankemo plenigis lian koron; ion kiu finfine, kiom ajn malmulte ĝi estis, pruvis al ili ke ilia malavara bonkoreco ne perdiĝis, sed kiun la kompatinda infano, kiun ilia karitato savis el malriĉeco, el morto, arde deziris donaci al ili per sia tuta koro kaj sia tuta animo.
- Kompatinda etulo ! diris Rozo, iam kiam Olivero provis prononci dankemajn parolojn kiuj eskapis el liaj palaj lipoj, vi havos multajn okazojn utili al ni, se vi volas. Ni estas irontaj al kamparo, kaj mia onklino intencas kunkonduki vin kun ni. La trankvileco de la restado, la pureco de la aero, la ĉarmo kaj beleco de printempo, redonos al vi la sanon post kelkaj tagoj, kaj ni servigos vin per cent manieroj kiam vi kapablos elteni lacecon.
- Lacecon ! diris Olivero, ho ! kara sinjorino, se mi nur kapablus labori por vi. Se nur mi povus plezurigi al vi akvumante viajn florojn, prizorgante viajn birdojn, kion mi ne donus por tio ?
- Vi donos tute nenion, diris fraûlino Majlio ridetante, ĉar mi ĵus diris tion al vi, ni servigos vin per cent manieroj; kaj se vi prenos por kontentigi nin nur duonon de la klopodo kiun vi diras, vi tre feliĉigos min.
- Feliĉa, sinjorino ! diris Olivero, kiel vi estas bona tiel parolante al mi !
- Vi feliĉigos min pli ol mi povas diri, respondis la juna fraŭlino. Pensi ke mia bona onklino sukcesis liberigi iun de la timiga mizero pri kiu vi parolis al ni, jam estas por mi granda feliĉo. Sed scii ke la objekto de ŝiaj bonkoreco kaj kompato estas sincere dankema kaj sindonema, tio farus min ankoraŭ pli feliĉa ol vi povas imagi tion. Ĉu vi komprenas min ? ŝi demandis rimarkante la penseman mienon de Olivero.
- Ho ! Jes, sinjorino, vigle respondis Olivero, sed mi pensis ke mi estas sendanka ĉimomente.
- Al kiu ? demandis la fraŭlino.
- Al la bona sinjoro kaj la bonega sinjorino kiuj tiom zorgis pri mi, respondis Olivero, se ili scius kiel mi estas feliĉa, tio plaĉus al ili, mi certas pri tio.
- Mi ne dubas pri tio, reparolis la bonfarantino de Olivero, kaj Sro Losberno jam bonvolis promesi al ni ke, tuj kiam vi sufiĉe fartos por elteni la vojaĝon, li kondukos vin viziti ilin.
- Kia feliĉo ! diris Olivero kies vizaĝo brilis pro ĝojo, kiel mi ĝojus revidi iliajn bonajn vizaĝojn !
Post iom da tempo Olivero estis sufiĉe bone resanigita por elteni la lacecon de ĉi tiu vojaĝo, kaj iam matene li kaj Sro Losberno eniris en malgrandan veturilon kiu apartenis al Sino Majlio. Alveninta al ponto de Ŝercejo, Olivero fariĝis tre pala kaj eligis krion.
- Kion povas havi ĉi tiu knabo ? diris la kuracisto per la vigla tono kiu estis kutima al li, ĉu vi vidas ion ? Ĉu vi aŭdas ion, ĉu vi sentas ion ?
- Sinjoro, diris Olivero pasigante la manon tra la pordo, tiu domo !
- Jes, nu ! Kio estas ? Haltu, koĉero. Kio estas ĉi tiu domo, knabo mia ?
- La ŝtelistoj… la domo kie ili kondukis min, diris tute mallaŭte Olivero.
- Estas do la diablo, diris la kuracisto. Hoj ! Malfermu al mi la pordon.
Sed, antaŭ ol la koĉero havis tempon malsupreniri de sia sidloko, la kuracisto sin pelis el la kaleŝo, kaj impetanta al la forlasita domaĉo, li komencis bati per fortaj piedbatoj sur la pordon kiel furiozulo.
- Hoj ! diris malbelega ĝibulo malfermante la pordon tiel subite ke la kuracisto, ankoraŭ forportata de sia vivega impeto, preskaŭ falis en la aleon. Kio estas tio ?
- Tio kio estas ! ekkriis la alia kaptante lin per la kolumo sen pripensi momenton, estas multaj aferoj, kaj unue, estas ŝtelo kiu estas.
- Atentu ke ne estu io alia, ekzemple murdo, respondis malvarme la ĝibulo, se vi ne maltenas min, ĉu vi aŭdas ?
- Mi aŭdas vin, diris la kuracisto vigle skuante sian kaptiton, kie estas… plagon al la bandito, kiel li nomiĝas ?… Sikeso… jen; kie estas Sikeso, via estro ?
La ĝibulo alprenis konsternan mienon de miro kaj indigno. Li lerte eltiris sin el la brakumo de la kuracisto, elkraĉis serion da abomenaj blasfemoj kaj retiriĝis en la domon. Antaŭ ol li havis tempon por fermi la pordon, la kuracisto estis enirinta malantaŭ li kaj eniris en ĉambron, sen diri eĉ unu vorton. Li maltrankvile rigardis ĉirkaŭ si; nek unu meblo, nek spuro, nek viva aŭ senviva estulo, fakte nenio kio rilatis al la priskribo donita de Olivero.
- Nun, diris la ĝibulo kiu ne eĉ unu momenton perdis lin el la vido, kia estas via intenco tiel perforte enirante en mian domon ? Ĉu vi volas ŝteli min aŭ murdi min ? Kion vi volas ?
- Ĉu vi iam vidis iun veni por ŝteli per duĉevala kaleŝo, forloga vampiro kiu vi estas ? diris la incitiĝema kuracisto.
- Kion do vi volas ? demandis la ĝibulo per acida voĉo. Nu ! Vi bone farus eliri senprokraste, kaj ne kolerigi min. La diablo estu kun vi !
- Mi eliros kiam tio konvenos al mi, diris Sro Losberno rigardante en la alian ĉambron, kiu ne similis pli ol la unua al la priskribo kiun Olivero faris pri ĝi ne pli ol la unua. Mi iam revidos vin, mia amiko.
- Kiam vi volos, diris la ĝibulo per spitema tono. Se vi iam bezonos min, mi estas ĉi tie. Mi ne restis ĉi tie tute sola kiel lupo dum dudek kvin jaroj, por ke estus vi kiu timigus min. Vi pagos al mi pro tio, vi pagos al mi pro tio.
Kaj post tio la forloga demoneto komencis eligi sovaĝajn kriojn kaj kolere stamfi sur la planko.
- Mi ludas iom ridindan rolulon, diris al si mem la kuracisto. Necesas ke la infano eraris… Prenu, metu ĉi tion en vian poŝon, kaj denove enŝlosu vin en vian hejmon.
Samtempe li donis al la ĝibulo arĝentan moneron kaj revenis al la veturilo.
La viro sekvis lin ĝis la pordo, bojdirante mil malbenojn; sed ĉe la momento kiam Sro Losberno sin turnis al la koĉero por paroli kun li, la ĝibulo ĵetis ekrigardon en la kaleŝon, kaj sendis al Olivero rigardon tiel kruelan, tiel furiozan, ke dum tutaj monatoj, veka aŭ dormanta, tiu ĉi ne povis forgesi ĝin. Li daŭrigis siajn blasfemojn kaj sakraĵojn, ĝis kiam la koĉero resupreniris sur sian sidlokon. Kaj kiam niaj vojaĝantoj estis survoje, ili ankoraŭ povis vidi lin je kelka distanco malantaŭ si, piedfrapantan la teron kaj elŝirantan al si la harojn en atako de furioza frenezo, reala aŭ ŝajna.
- Mi estas azenulo, diris la kuracisto post longa silento. Ĉu vi sciis tion, Olivero ?
- Ne sinjoro.
- Do ne forgesu tion alian fojon… Azenulo, ripetis la kuracisto post nova silento de kelkaj minutoj. Eĉ se ĉi tiu domo estintus tia kia mi pensis, kaj se ĉi tiuj banditoj ĉeestintus, kion mi povintus memstare fari ? Kaj se mi havintus helpon, mi ne vidas ke el tio povus rezulti por mi io alia ol konfuzo, pro tio ke mi tiel malbone traktis la aferon. Sed tio tute egalas, tio estintus bona leciono ! Tio instruintus min ne ĉiam sin ĵeti en ian malfacilaĵon, sekvante sian unuan impulson, kaj tio devintus pensigi min.
La fakto estas ke la bonega kuracisto neniam malsukcesis sekvi pri ĉio sian unuan impulson, kaj tio kio pruvas favore al la boneco de lia unua impulso estas, ke, for de esti implikita en iuj apartaj problemoj aŭ malfeliĉoj, li havis la plej varman respekton kaj estimon de ĉiuj kiuj konis lin. Verdire, li estis en malbona humoro dum unu aŭ du minutoj, vidante sin elrevigita el sia espero akiri certan pruvon pri la vereco de la rakonto de Olivero, kaj tio tuj ĉe la unua kaj ununura fojo kiam li havis la ŝancon akiri ĝin. Sed baldaŭ li reakiris sian kutiman sintenon, kaj juĝante ke la respondoj de Olivero al siaj demandoj ĉiufoje estis tiel klaraj kaj precizaj, kaj donitaj per tiel sincera ŝajno, kiel neniam, li decidis de nun tute fidi al ili.
Ĉar Olivero konis la nomon de la strato kie loĝis Sro Brunsubo, ili povis direkti la koĉeron al tiu direkto. Kiam la veturilo turnis la angulon de la strato, la koro de la infano batadis per energio kiu sufokis lin.
- Nun, knabo mia, kia domo estas ? demandis Sro Losberno.
- Tiu ! Tiu ! respondis Olivero vigle etendante la manon el la pordo. La blanka domo ! Ho ! Rapidu ! Mi petegas. Ŝajnas al mi ke mi estas mortanta, tiom mi tremas.
- Nu, nu ! diris la bona kuracisto frapante lin sur la ŝultron, vi revidos ilin post momento, kaj ili ĝojos retrovi vin sana kaj sendifekta.
- Ho ! Mi ja esperas tion ! diris Olivero, ili estis tiel bonaj, tiel perfektaj por mi, sinjoro !
La veturilo daŭrigis ruliĝi; ĝi haltis, sed ne, tie ne estis la domo; ĝi estis ĉe la alia pordo. La veturilo denove haltis; Olivero rigardis tra la fenestroj, kaj larmoj de ĝojo fluis el liaj okuloj.
Ve ! La blanka domo estis malplena, kaj estis ŝildo ĉe la fenestro : Por lui.
- Frapu la najbaran pordon, diris Sro Losberno metante la brakon de Olivero sub la sian. Ĉu vi scias tion kio fariĝis Sro Brunsubo, kiu loĝis apude ?
La servistino ne sciis tion; sed ŝi iris por informiĝi. Ŝi revenis kaj diris ke Sro Brunsubo vendis ĉion kaj foriris antaŭ ses semajnoj al Orientaj Hindioj. Olivero tordis al si la manojn kaj preskaŭ renverse falis.
- Ĉu ankaŭ la mastrumistino foriris ? demandis Sro Losberno post momento de silento.
- Jes, sinjoro, respondis la servistino : la maljuna sinjoro, la mastrumistino kaj iu alia sinjoro, amiko de Sro Brunsubo, foriris ĉiuj kune.
- Do iru hejmen, diris Sro Losberno al la koĉero, kaj ne amuzu vin refreŝigi viajn ĉevalojn antaŭ ol ni estu elirintaj el ĉi tiu malbenita Londono.
- Kaj la librovendisto, sinjoro ! diris Olivero. Mi konas la vojon. Vidu lin, sinjoro, mi petegas. Iru vidi lin !
- Kompatinda knabo mia, diris la kuracisto, jen sufiĉe da elreviĝoj por unu tago, sufiĉe por vi kaj por mi. Se ni irus al la librovendisto, ni sendube ekscius ke li mortis, aŭ ke li travivis fajron en sia domo, aŭ ke li fuĝis. Ne; rekte hejmen.
Kaj, konforme al la unua impulso de la kuracisto, ni rehejmeniris.
Tiu ĉi amara elreviĝo kaŭzis al Olivero akran ĉagrenon, eĉ meze de sia feliĉo; ĉar multfoje dum sia malsano li havis plezuron pensi pri ĉio kion Sro Brunsubo kaj Sino Bedŭino dirus al li, kaj pri la plezuro kiun li havus rakontante al ili kiel li pasigis longajn tagojn kaj longajn noktojn rememorante tion kion ili faris por li kaj bedaŭri la kruelan disigon kiun li suferis. La espero iam sukcesi senkulpigi sin al ili, kaj rakonti al ili kiel li estis forrabita, plifortigis kaj subtenis lin dum liaj lastatempaj provoj. Kaj nun la penso ke ili iris tiel foren, kaj ke ili kunprenis pri li la opinion ke li estis nur trompanto kaj fripono, sen tio ke li eble neniam havu la okazon elerarigi ilin, ĉi tiu penso estis por li korŝira kaj netolerebla.
Tamen ĉirilate ĉi tiu cirkonstanco neniel ŝanĝis la bonajn sentojn de liaj bonfarantinoj. Fine de alia dusemajno, kiam la vetero fariĝis bela kaj varma, kiam la arboj komencis disvolvi siajn junajn foliojn, kaj la floroj la brilon de siaj nuancoj, ili prepariĝis forlasi dum kelkaj monatoj sian restadejon de Ŝercejo. Post esti sendinta al bankisto, la arĝentaĵaron kiu tiel vigle ekscitis la avidecon de la judo, kaj lasinta Ĝilon kaj alian serviston por prizorgi la domon, ili foriris al kamparo kaj kunprenis Oliveron kun si.
Kiu povus priskribi la plezuron, la feliĉon, la pacon de la animo kaj la dolĉan trankvilon kiujn la resaniĝanta infano spertis ene de tiu aromoplena aero, meze de la verdaj montetoj kaj la densaj arbaroj de tiu kampara restadejo ? Kiu povas diri kiom profunde ĉi tiuj pacaj kaj trankvilaj scenoj profunde enskribiĝas en la animo de tiuj kiuj kutimas vivi mizeran kaj enfermitan vivon meze de la bruo de la urboj, kaj kiom la freŝeco de tiu spektaĵo penetras en iliajn senkuraĝajn korojn ? Homoj kiuj loĝis dum kompleta labor-vivo en mallarĝaj kaj homplenaj stratoj, kaj kiuj neniam deziris forlasi ilin; homoj por kiuj kutimo fariĝis dua naturo, kaj kiuj preskaŭ amis ĉiun brikon, ĉiun ŝtonon kiu formis la mallarĝan limon de iliaj ĉiutagaj promenadoj; homoj sur kiuj la morto jam etendis sian manon, fine sin trovis kortuŝitaj nur ekvidante la radiantan spektaĵon de la naturo. Kuntiritaj for de la loko de siaj antaŭaj plezuroj kaj de siaj antaŭaj suferoj, ili ŝajnis subite pasi al nova ekzistado, kaj ĉiutage trenante sin ĝis iu ĉarma pejzaĝo kovrita de verdaĵo, ili sentis vekiĝi en si tiom da memoroj, nur kontemplante la ĉielon, la montetojn, la ebenaĵon kaj la kristalon de la akvoj; ke antaŭgusto de la ĉielo ĉarmis ilian krepuskon, kaj ke ili malsupreniris en la tombon same trankvile kiel la suno, kies subiron ili kontemplis de sia soleca fenestro, kelkajn horojn antaŭe, malaperis ĉe la horizonto antaŭ iliaj senfortiĝintaj okuloj.
La memoroj kiujn pacaj kamparaj scenoj vekas en la menso, ne estas de ĉi tiu mondo, kaj havas nenion komunan kun teraj pensoj aŭ esperoj. Ilia milda influo povas instigi nin plekti freŝajn girlandojn por ornami la tombon de tiuj kiujn ni amis; ĝi povas purigi niajn sentojn kaj estingi en ni ĉian malamikecon kaj ĉian malamon; sed ĉefe ĝi revigligas, eĉ en la malplej meditema animo, la konfuzan memoraĵon ke ni jam spertis tiajn sensaĵojn longege en la pasinteco, kaj samtempe ĝi donas al ni la solenan ideon pri malproksima estonteco, de kie la fiereco kaj pasioj de nia mondo estas por ĉiam ekzilitaj.
La loko de ilia restadejo estis ĉarmega, kaj Olivero, kiu ĝis tiam vivis inter malnoblaj estuloj, meze de bruo kaj kvereloj, kredis tie eniri en novan ekzistadon. Rozujo kaj lonicero grimpis laŭlonge de la muroj de la kampara domo, hedero volviĝis ĉirkaŭ la trunko de la arboj, kaj la floroj bonodoris la aeron per agrablegaj parfumoj. Tute apude troviĝis malgranda tombejo, ne provizita de grandaj tomboj el ŝtono, sed de malgrandaj teramasoj kovritaj de musko kaj gazono, sub kiuj pace dormis la maljunuloj de la vilaĝo. Tie Olivero ofte promenadis, kaj, pensante pri la mizera tombo kie kuŝis lia patrino, li kelkfoje sidis kaj singultis sen esti vidata. Sed kiam li levis la okulojn al la vasta ĉielo super sia kapo, li ne plu pensis ke ŝi kuŝis subtere, kaj malgaje, sed sen amareco, priploris ŝin.
Estis feliĉa tempo. Liaj tagoj estis pacaj kaj serenaj, kaj la noktoj kunportis kun si nek timon nek afliktiĝon. Li ne plu devis sopiri en malgaja malliberejo, nek kunlabori kun mizeruloj; neniu alia penso ol gajaj pensoj. Ĉiumatene li iris ĉe maljunan sinjoron kun blankiĝintaj haroj, kiu loĝis apud la preĝejeto, kaj kiu perfektigis lin pri skribado kaj legado, parolante al li kun tiom da bonkoreco kaj atentante al li kun tiom da zorgo, ke Olivero ne ripozis. ĝis li kontentigis lin. Poste li promenis kun Sino Majlio kaj Rozo, kaj aŭskultis ilin paroli pri libroj, aŭ sidiĝis apud ili, en iu bone ombrata loko kie la juna knabino laŭtlegis. Li volonte restis por aŭskulti ŝin, ĝis kiam la nokto ne plu ebligis distingi la literojn.
Li tiam preparis sian lecionon de la morgaŭo, kaj li arde laboris ĝis la noktiĝo en ĉambreto kiu rigardis al la ĝardeno. Tiam la sinjorinoj denove promenis kaj li akompanis ilin, klinante kun plezuro la orelon al ĉio kion ili diris; feliĉa, se ili deziris floron, ke li povu suprengrimpi por pluki ĝi por ili; aŭ se ili forgesis ion, ke li povu kuri por serĉi ĝin por ili. Kiam estis plennokte, kaj kiam ni estis rehejmenirintaj, la juna fraŭlino sidis ĉe la piano, ludis kelkan sentimentalan arion aŭ kantis per dolĉa kaj pura voĉo kelkan malnovan kanton kiun ŝia onklino ŝatis aŭdi. En ĉi tiuj tempoj, ni ne lumigis la kandelojn; Olivero, sidanta apud fenestro, aŭskultis ĉi tiun harmonian muzikon, kaj larmoj de feliĉo fluis sur liaj vangoj.
Kaj pri la dimanĉoj ! Neniam li tiajn konis. Kiaj feliĉaj tagoj ! Cetere, li tiam konis nur feliĉajn tagojn. Matene ni iris al la preĝejeto, tute ĉirkaŭita de arboj, kies branĉoj karesis la fenestrojn de la sanktejo; la birdoj ĉirkaŭe kantadis kaj la aromoplena aero dissendis ĉien siajn parfumojn. La malriĉuloj de la vilaĝo estis tiel puraj kaj tiel pie genuiĝis por preĝi, ke ŝajnis ke tio estis plezuro kaj ne enuiga devo kiu kunigis ilin en ĉi tiu loko. Kaj, kvankam la kanto estis sufiĉe naive simpla, ĝi ŝajnis pli harmonia, almenaŭ ĉe la oreloj de Olivero, ol ĉiuj tiuj kiujn li ĝis tiam aŭdis en preĝejo. Ni poste promenis kiel kutime; ni vizitis la kamparanojn en iliaj brilpuraj dometoj. Vespere Olivero legis unu aŭ du ĉapitrojn de la Biblio, kiun li studis dum la tuta semajno, kaj plenumante ĉi tiun devon li estis pli fiera kaj feliĉa, ol se li mem estus la pastro. Matene, li estis surpiede je la sesa; li iris priserĉi kampojn kaj laŭiri la heĝojn por pluki bukedojn da sovaĝaj floroj, de kiuj ŝarĝita li revenis hejmen, kaj kiujn li demetis kaj aranĝis kiel eble plej bone por ornami la tablon de la tagmanĝo. Li ankaŭ alportis senecion por la birdoj de fraŭlino Majlio, kaj li ornamis ilian kaĝon kun agrabla gusto. Kiam li bone zorgis pri la birdoj, li kutime devis fari kelkan bonkoran komision en la vilaĝo, aŭ, se ĝi ne estis, li ĉiam povis sin okupi en la ĝardeno kaj prizorgi la florojn, ĉion kion li lernis de la vilaĝa instruisto, kiu estis perfekta ĝardenisto. Li tutkore sin okupis pri ĉi tiu tasko, ĝis kiam fraŭlino Rozo malsupreniris al la ĝardeno; ŝi prezentis al li mil komplimentojn pro ĉio kion li faris, kaj li troviĝis plene rekompencita de ŝia gracia rideto.
Tri monatoj tiel fluis; tri monatoj kiuj, en la vivo de la plej feliĉaj kaj plej ŝatataj homoj en la ĉielo, estintus tri monatoj da kvieta feliĉo, sed kiuj por Olivero, post tiel malkvieta kaj tiel ŝtorma infanaĝo, estis la plejalta feliĉego. Kun iuflanke la plej pura, plej afabla bonintenco, kaj aliflanke la plej sincera, la plej vigla, la plej sindonema dankemo, ne estas mirinde, ke fine de ĉi tiu mallonga tempodaŭro Olivero estis en la kompleta intimeco de la maljunulino kaj ŝia nevino, kaj ke la senlima korinklino kiun dediĉis al ili lia juna kaj sentema koro, estis por ili temo de orgojlo kaj kialo por ami lin. Tio estis lia rekompenco.
Mi bedaŭras, ŝajnas ke la senpaga retejo limigas min...
Unue mi duopis la ĉapitrojn pensante solvi la problemon.
Nun mi komprenas ke necesos duonigi la libron en unuan kaj duan parton.
Last edited: 09/06/2024
Add a comment