Olivero persistas en sia ribelo.
Noa Argilturo kuregis kaj haltis nur por reakiri la spiron ĝis la pordo de la almozulejo. Li atendis proksimume unu minuton, por rekomenci ankoraŭ pli forte siajn singultojn, kaj doni al sia vizaĝo esprimon de doloro kaj fortega teruro. Poste li krude frapis la pordon kaj prezentis al la maljuna senhavulo kiu venis malfermi al li, tiel kompatinda fizionomio ke ĉi tiu, kvankam kutimita vidi ĉirkaŭ li nur malfeliĉajn vizaĝojn, retropaŝis pro miro.
- Kio povintus okazi al ĉi tiu knabo ? diris al si la kompatinda maljunulo.
- Sinjoro Bumbelo ! Sinjoro Bumbelo ! kriis Noa ŝajnigante teruron kaj kun tia forto ke ne nur li aŭdigis sin de Sro Bumbelo kiu havis duonsurdan aŭdadon, sed ke li alarmis lin ĝis kurigi lin en la korton sen sia trikorna ĉapelo.
Rimarkinda kaj vere stranga cirkonstanco, pro tio ke ĝi montras ke pedelo mem, sub la influo de subita kaj potenca emocio, povas momente perdi la saĝon kaj forgesi sian personan dignon.
- Ho ! Sinjoro Bumbelo, diris Noa, estas Olivero, sinjoro, estas Olivero kiu…
- Kiel ? Kiel ? interrompis Sro Bumbelo kun ĝoja esprimo en siaj senbrila rigardo. Li ne eskapis ? Li ne eskapis ? Ĉu, Noa ?
- Ne, ne, sinjoro, li ne eskapis, sed li fariĝis malbona knabo, respondis Noa. Li volis murdi min, sinjoro, poste li provis mortigi Ĉarloton kaj sinjorinon. Ho ! Kiel mi suferas ! Ho ! Sinjoro, kiaj torturoj !
Kaj Noa tordiĝis ĉiudirekte kiel angilo, por kredigi al Sro Bumbelo ke, dum la perforta kaj kruelega atako de Olivero Tvisto, li spertis kelkan gravan internan vundon kiu suferigis lin neelteneblan doloron.
Kiam Noa vidis la efikon kiun liaj paroloj okazigis sur Sro Bumbelo, li volis ankoraŭ pli kortuŝi lin ĝemadante pri siaj vundoj multe pli intense ol antaŭe. Kaj, kiam li vidis sinjoron kun blanka veŝto transiri la korton, li lamentis laŭ pli tragika maniero ol iam, ĉar li opiniis el plej alta graveco altiri la atenton kaj vigligi la indignon de la menciita persono…
La atento de ĉi tiu fakte baldaŭ vekiĝis ĉar li ne faris tri paŝojn, kiam li abrupte turnis sin kaj demandis kial blekis ĉi tiu juna friponeto, kaj kial Sro Bumbelo ne regalis lin per kelkajn batojn por pli bone artikulaciigi al li liajn plendojn.
- Li estas kompatinda knabo el la lernejo de karitato, sinjoro, respondis Sro Bumbelo, kiu preskaŭ estis murdita de la juna Tvisto. Li ŝance elsaviĝis.
- Evidente, mi certis pri tio, ekkriis la sinjoro kun blanka veŝto subite haltante. Mi havis ekde la komenco eksterordinaran antaŭsenton, estis ke tiu juna sovaĝulo finiĝus sur la pendumiloj.
- Li ankaŭ volis mortigi la servistinon, diris Sro Bumbelo, pala pro timo.
- Kaj ankaŭ lia mastrino, aldonis Sro Argilturo.
- Kaj poste lia mastro, ĉu, Noa ? diris Sro Bumbelo.
- Ne, li ekstereniris, sen tio, li mortigintus lin, respondis Noa, li diris ke li volis mortigi lin.
- Ha ! li diris tion, knabo mia ? rebatis la viro kun blanka veŝto.
- Jes, sinjoro, respondis Noa, kaj mia mastrino demandas ĉu Sro Bumbelo povus tuj veni por vipi Oliveron, ĉar sinjoro estas ekstere.
- Certe, knabo mia, diris la viro kun blanka veŝto bonkore ridetante kaj pasigante la manon sur la kapon de Noa kiu estis almenaŭ tri colojn pli alta ol li. Li aldonis :
- Vi estas brava knabo, digna knabo, jen penco pro via peno. Bumbelo, prenu vian irbastonon, kaj iru al Bersemo. Faru kiel eble plej bone, ne indulgu lin, Bumbelo.
- Ne, sinjoro, certe ne, respondis la pedelo alĝustigante vipon ĉe la pinto de sia irbastono.
- Diru al Bersemo ne indulgi lin. Ni neniam faros ion pri li, se ni ne treege bastonados lin, diris la sinjoro kun blanka veŝto.
- Mi zorgos pri tio, sinjoro, respondis la pedelo
kaj alĝustiginte sian trikornan ĉapelon kaj sian irbastonon, Sro Bumbelo kun Argilturo rapide vojiris al la domo de la enterigisto.
La situacio ne pliboniĝis. Sro Bersemo ne jam revenis, kaj Olivero daŭre donis viglajn piedbatojn al la pordo de la provizejo. Sino Bersemo kaj Ĉarloto starigis tiel strangan pentraĵon de la sovaĝeco de la infano, ke Sro Bumbelo opiniis prudenta diskuti antaŭ malfermi la pordon. Li komencis donante piedbaton, kiel ekparolado; poste, almetante la buŝon ĉe la seruro, li diris per laŭta kaj impona voĉo :
- Olivero !
- Nu, malfermu al mi la pordon ! respondis la infano.
- Ĉu vi rekonas la voĉon kiu parolas al vi, Olivero ? diris Sro Bumbelo.
- Jes, li respondis.
- Kaj vi ne estas terurita, sinjoro ? Vi ne tremas pro mia voĉo, sinjoro ? diris Sro Bumbelo.
- Ne ! kuraĝe respondis Olivero.
Respondo tiel malsama ol tiu kiun li atendis kaj al kiu li kutimis, hezitigis Sron Bumbelon. Li forlasis la serurtruon, rektiĝis plenalte kaj konsideris unu post la alia la tri atestantojn de ĉi tiu sceno, sen eldiri parolon.
- Vi vidas, sinjoro Bumbelo, diris Sino Bersemo, necesas ke li freneziĝis. Infano, eĉ nur duonracia, neniam kuraĝus tiel paroli al vi.
- Ne estas frenezo, respondis Sro Bumbelo post kelkaj momentoj de profunda pripensado, ĝi estas la viando.
- Kiel ? ekkriis Sino Bersemo.
- Jes, sinjorino, la viando, la viando, rekomencis Bumbelo per solena tono. Vi supermezure nutris lin, sinjorino. Vi naskigis en li artefaritajn animon kaj spiriton, maldecajn pri iu el lia kondiĉo. Sinjoroj de la administra konsilio, kiuj estas spertaj filozofoj, diros al vi, sinjorino Bersemo. Kion povas fari la malriĉuloj per animo kaj spirito ? Estas jam sufiĉe por ni prizorgi la vivon en iliaj korpoj. Se vi donus nur avenkaĉon al ĉi tiu knabo, neniam tia afero estus okazanta.
- Dio mia ! diris Sino Bersemo pie levante la okulojn al la kuireja plafono, jen tio kio estas esti donacema !
La malavareco de Sino Bersemo por Olivero konsistis en fordoni al li restaĵojn kiujn neniu volintus. Tiel estis ŝiaflanke granda sindonemo, resti sub la akuzo alportita kontraŭ ŝi de Bumbelo, kaj pri kiu ŝi estis absolute senkulpa, en penso, vorto kaj faro.
- Nu, diris Sro Bumbelo al la sinjorino kiu tenis siajn okulojn mallevitajn al grundo, la nura afero nun farenda, laŭ mi, estas lasi lin en la provizejo dum unu aŭ du tagoj, ĝis kiam malsato malfortigos lin, kaj poste liberigi lin kaj nutri lin per kaĉo dum lia tuta metilernado. Li devenas de malbona familio, de incitiĝemaj homoj, sinjorino Bersemo. La vartistino kaj la kuracisto diris al mi ke lia patrino alvenis ĉi tien post malfacilaĵoj kaj laciĝoj kiuj antaŭ longe mortigus bonfartan virinon.
Sro Bumbelo estis en tiu momento de sia parolado kiam Olivero, kiu sufiĉe aŭdis la dialogon por kompreni ke oni aludis pri lia patrino, rekomencis piedbati la pordon, tiel ke oni ne kapablis aŭdi unu la alian. Bersemo intertempe revenis. Oni klarigis al li la atencon de Olivero, kun la tuta troigo kiun la virinoj opiniis konvena por kolerigi lin. En palpebruma daŭro, li malfermis la pordon de la provizejo, eltiris per la kolumo la ribeleman metilernanton.
La vestoj de Olivero estis disŝiritaj dum la lukto. Li havis la vizaĝon grat- kaj frot-vundita, la harojn distaŭzitaj sur la frunto. Lia kolero tamen ne estingiĝis kaj, elirante el sia malliberejo, tute ne aspektanta timigita, li ĵetis al Noa minacan rigardon.
- Vi estas afabla knabo ! diris Bersemo vangofrapante Oliveron.
- Li ofendegis mian patrinon, respondis Olivero.
- Nu ! Tamen… friponeto, diris Sino Bersemo, li ne sufiĉe diris pri ŝi. Ŝi meritis eĉ pli malbonan.
- Ne, diris la infano.
- Jes ja, diris Sino Bersemo.
- Vi mensogas ! diris Olivero.
Sino Bersemo eksplodis en larmoj. Ĉi tiu torento da larmoj lasis al ŝia edzo neniun alternativon. Se li momente hezitintus pli severe puni Oliveron, estis klare kiel la suno ke, laŭ la decreguloj akiritaj en geedzaj kvereloj, li estintus krudulo, monstra edzo, malestiminda estulo kaj havanta homan nur la vizaĝon. Sen kalkuli mil aliajn agrablajn epitetojn tro multenombraj por havi lokon en ĉi tiu ĉapitro.
Necesas rekoni ke tiom kiom dependis de li (sed lia aŭtoritato estis tre limigita), li sentis inklinon al la infano, aŭ ĉar estis en lia intereso, aŭ ĉar lia edzino malamis lin. La torento da larmoj de la sinjorino lasis al li nenian rimedon. Konsekvence li regalis Oliveron per tia draŝado, ke Sino Bersemo mem sin montris kontenta, kaj ke la paroĥa irbastono de Sro Bumbelo fariĝis senutila. La ceteron de la tagon, Olivero estis enfermita en la vazlavejo, kun la pumpilo kaj peco da seka pano. Vespere, Sino Bersemo, post esti faranta plurajn ofendajn rimarkojn por la memoro de sia patrino, malfermis al li la pordon, kaj meze de la sarkasmoj de Noa kaj Ĉarloto ordonis al li enlitiĝi.
Lasita al si mem en la senĝoja kaj silenta butiko de la enterigisto, Olivero sin dediĉis al pripensoj kiujn la traktado, kiun li ĵus spertis, devis veki en lia koro de infano. Li aŭskultis la sarkasmojn kun disdegno; li eltenis la batojn sen eligi krion ĉar li sentis disvolviĝi en sia koro senton de orgojlo kiu malebligis lin elĵeti plendon, eĉ se oni forbruligus lin viva. Sed, nun kiam neniu povis lin vidi aŭ aŭdi, li falis genue sur la plankon kaj, kaŝante sian vizaĝon en siaj manoj, li verŝis tiajn larmojn ke necesas deziri pro la honoro de nia naturo, ke Dio volu malofte elverŝigi tiajn de infanoj de ĉi tiu aĝo !
Olivero longe restis senmova en tiu ĉi pozicio. La kandelo estis finiĝonta bruli kiam li ekstaris; li singarde rigardis ĉirkaŭ si, atente aŭskultis; poste li milde eltiris la riglilojn de la enirpordo kaj rigardis en la straton.
La nokto estis malvarma kaj malluma; la steloj ŝajnis al la infano pli malproksimaj de la tero ol li neniam vidis ilin. Ne estis vento, la ombro kiun la arboj ĵetis sur la grundon, estis tute senmova kaj havis ion malbonaŭguran kaj funebran. Li malrapide refermis la pordon, kaj profitante de la lasta lumeto de la kandelo por kolekti en poŝtukon la malmulte da vestaĵoj kiujn li posedis. Li sidiĝis sur benkon kaj atendis la unuajn helecojn de la mateno.
Tuj kiam lumradio eniris tra la fendoj de la ŝutroj, Olivero leviĝis kaj denove eltiris la riglilojn. Li ĵetis ĉirkaŭ si timeman rigardon, hezitis kelkajn momentojn, poste tiris la pordon malantaŭ si. Li estis sur la strato.
Li rigardis dekstren kaj maldekstren, necerta al kiu flanko li fuĝus. Li rememoris esti vidanta la ĉarojn, kiam ili forlasis la urbon por malfacile suriri la monteton. Li prenis la saman direkton, kaj alvenis al mallonga pado tra la kampoj, kiun li sciis baldaŭ atingonta la ĉefvojon. Li iris sur ĝi kaj rapide ekpaŝis.
Li tre bone memoris esti jam sekvanta ĉi tiun padon kiam li trotis malantaŭ Sro Bumbelo, por iri de la farmejo al la almozulejo. La vojo kondukis lin rekte al la ĥato; lia koro fortege batadis pro ĉi tiu rememoro, kaj li estis preskaû rezoluta reiri sur siajn paŝojn. Sed li jam paŝis longan vojon, kaj ĉirkaŭiro perdigus al li multe da tempo. Cetere, estis tiel frumatene, ke li devis malmulte timi esti vidata. Li daŭrigis antaŭeniri.
Li alvenis al la bieno. Ne ŝajnis ke ĝiaj etaj loĝantoj jam ellitiĝis je tiu frua horo. Olivero haltis kaj ĵetis kaŝite ekrigardon en la ĝardenon. Iu infano elradikis herbojn de bedo. Ĉe la momento kiam li levis sian palan vizaĝon, Olivero rekonis lin kiel unu el siaj malnovaj kunuloj. Olivero sentis sin ĝoja revidi lin antaŭ ol foriri. Kvankam pli juna ol li, ĉi tiu infano estis lia amiketo, lia ludkamarado; ili estis tiom da fojoj kune malsatigitaj, batitaj, enŝlositaj !
- Ĉit, Riko ! diris Olivero dum la infano kuris al la pordo kaj trapasigis siajn braketojn tra la kradoj por bonvenigi lin, ĉu oni ellitiĝis ?
- Ne, estas nur mi, respondis la infano.
- Necesas ne diri ke vi vidis min, Riko, daŭrigis Olivero, mi fuĝas. Oni batas min kaj oni mistraktas min, Riko. Mi iras serĉi fortunon, tiom for, tiom for ke mi ne scias kien. Kiel vi estas pala !
- Mi aŭdis la kuraciston diri ke mi baldaŭ mortos, respondis la infano kun delikata rideto, mi tre ĝojas revidi vin, kara amiko mia, sed ne haltu, ne haltu.
- Jes, jes, sed mi volas adiaŭi vin, rekomencis Olivero. Mi revidos vin, Riko, mi certas pri tio, kaj tiam vi estos bonfarta kaj feliĉa.
- Mi estos feliĉa, diris la infano, kiam mi estos morta, kaj ne antaŭe. La kuracisto pravas, Olivero, ĉar mi ofte sonĝas pri la ĉielo kaj la anĝeloj, kaj pri dolĉaj vizaĝoj kiujn mi neniam vidas kiam mi estas vekita. Kisu min ! aldonis la infano, grimpinte sur la pordeton kaj krucante siajn braketojn ĉirkaŭ la kolon de Olivero. Adiaŭ, kara amiko mia, Dio benu vin !
Tiu ĉi beno eliĝis el la buŝo de infano, sed ĝi estis la unua kiun Olivero iam aŭdis alvoki al sia kapo. Meze de la afliktoj, la suferoj, la sortoŝanĝoj de sia vivo, li neniam forgesis ĝin.