En kiu ni trovos novajn detalojn pri la agrabla maljunulo
kaj pri liaj disĉiploj, junuloj kun alta espero.
La morgaŭon, la mateno jam finiĝis, kiam Olivero vekiĝis post profunda kaj longedaŭra dormo. Estis en la ĉambro nur la maljuna judo, kiu boligis kafon en kaserolo por la tagmanĝo, kaj mallaŭte fajfis inter siaj dentoj, kirlante la likvaĵon per fera kulero. De tempo al tempo li haltis por aŭskulti tuj kiam li aŭdis de malsupre la plej etan bruon; kaj, kiam li certiĝis ke ĉio estis kvieta, li daŭrigis fajfi kaj kirli la kafon.
Kvankam Olivero ne plu dormis, li ne estis tute vekita. Ekzistas stato de mildiĝo, inter dormo kaj vekiĝo, kvin minutoj dum kiu oni pli multe sonĝas, kun la okuloj duon-malfermitaj kaj sen esti tute konscia pri tio kio okazas, ol oni farus dum kvin noktoj, la okuloj tute fermitaj kaj la sensoj tute malakrigataj de profunda dormo. En tiaj momentoj, homo ĝuste sufiĉe ekkonscias pri tio kio okazas en lia menso, por havi malfortan ideon pri la potencaj kapabloj de tiu menso kiam, liberigita de la katenoj de la korpo, li sin ekĵetas for de la tero kaj fajfas pri tempo kaj spaco.
Olivero precize travivis unu el tiuj momentoj. Kun duonfermitaj okuloj, li vidis la judon, li aŭdis lin mallaŭte fajfi, li rekonis la bruon de la kulero frotanta kontraŭ la rando de la kaserolo; kaj tamen lia menso, dum tiu tempo, vojaĝis en la pasinteco, kaj revenis al ĉiuj tiuj kiujn li konis.
Kiam la kafo estis farita, la judo metis la kaserolon flanken, kaj restis dum kelkaj momentoj en hezitema sinteno, kvazaŭ li ne sciis al kiu decido fiksiĝi. Poste li turnis sin, rigardis al Olivero kaj vokis lin per lia nomo. Tiu ĉi ne respondis kaj ŝajnis tute dormanta. La judo, trankviligita de tio, senbrue sin direktis al la pordo, fermis ĝin kaj eltiris el klappordo troviĝanta en la planko, tiom kiom Olivero povis vidi tion, skatoleton kiun li zorge metis sur la tablon. Liaj okuloj brilis dum li levis la kovrilon kaj ĵetis enen ekrigardon. Li alproksimigis al la tablo malnovan seĝon, sidiĝis kaj elprenis el la kesteto grandiozan oran poŝhorloĝon brilantan pro diamantoj.
- Ha ! La knabegoj ! diris la judo levante la ŝultrojn, kun la vizaĝo kuntirata de abomena rideto, bravaj knabegoj ! Firmaj ĝis la fino ! Nekapablaj diri al la maljuna pastro kie estis la kaŝejo ! Nekapablaj vendi la maljunan Faginon ! Pri tio, por kia intereso ? Tio nek malstreĉintus la ŝovnodon, nek prokrastintus la gilotinon de unu minuto, ne ne. Rimarkindaj knabegoj, rimarkindaj knabegoj !
Farante mallaŭte ĉi tiujn kaj aliajn similajn pripensojn, la maljuna judo remetis la poŝhorloĝon en la skatolon; li el ĝi eltiris ankoraŭ duondekduon, kaj kontemplis ilin kun sama raviteco, poste ringojn, broĉojn, brakringojn, ĉiuspecajn juvelojn, tiel altvalorajn kaj el tia delikata laboro, ke Olivero ne eĉ konis per la nomo ĉiujn ĉi belajn aferojn.
La judo relokis ilin en la kesteton kaj elprenis el ĝi lastan juvelon, tiel malgrandan ke ĝi povis resti en lia mankavo. Tre maldika surskribo ŝajnis esti gravurita sur ĝi, ĉar la judo metis ĝin sur la tablon, zorge ŝirmis ĝin per sia mano kaj longe kaj atente konsideris ĝin. Fine, kvazaŭ li malesperis diveni ĉi tiujn karakterojn, li remetis la juvelon en la skatolon, kaj klininte sin en sian seĝon, li daŭrigis siajn pripensojn.
- Kia bela afero estas mortpuno ! li diris duonvoĉe. La mortintoj neniam pentas ! La mortintoj neniam venas por atesti pri embarasaj aferojn ! Ha ! Ĝi estas granda sekureco por la komerco ! Kvin sinsekve, alkroĉitaj ĉe la sama ŝnuro ! Kaj neniu senkuraĝulo, neniu kiu vendis la maljunan Faginon !
Dirante tiujn parolojn, la judo hazarde promenigis ĉirkaŭ si siajn nigrajn kaj brilajn okulojn kiuj renkontis la vizaĝon de Olivero. La infano konsideris lin kun muta scivolemo. En palpebruma daŭro, la maljunulo komprenis ke li estis observita. Li brue fermis la kovrilon de la skatolo, kaj kaptante tranĉilon de la tablo, li furioze stariĝis; sed li tremis tiagrade ke Olivero, malgraŭ sia teruriĝo, povis vidi la klingon de la trancilo flagri.
- Kio estas ? diris la judo, kial observi min ? Ĉu vi ne dormis ? Kion vi vidis ? Parolu rapide ! Rapide ! Via vivo estas en danĝero !
- Mi ne povis plu dormi, sinjoro, milde respondis Olivero, kaj mi tre bedaŭras esti ĝenanta vin.
- Ĉu vi vekiĝis antaŭ unu horo ? demandis la judo kun minaca kaj terura mieno.
- Ne, sinjoro, ne, certege, respondis Olivero.
- Ĉu vi certegas pri tio ? ekkriis la judo ĵetante al la infano minacan rigardon.
- Mi dormis, sinjoro, vigle respondis Olivero, mi dormis, je mia vorto.
- Estas bone ! Estas bone ! Mia amiko, diris la judo bruske reakirante siajn ordinarajn manierojn kaj ludante kun la tranĉilo antaŭ ol remeti ĝin sur la tablon, kvazaŭ por kredigi ke li prenis ĝin nur por ŝercemo. Mi certis pri tio, amiko mia, mi nur volis timigi vin. Vi estas brava, jes, vere, vi estas brava, Olivero.
Kaj la judo ridante frotis al si la manojn, sed tamen ĵetis al la skatolo maltrankvilan rigardon.
- Ĉu vi vidis iun el tiuj beletaj aferoj, mia amiko ? diris la judo post mallonga silento, metante sian manon sur la skatolon.
- Jes, sinjoro, respondis Olivero.
- Ha ! diris la judo paliĝante. Tio estas… tio estas mia, Olivero… Tio estas mia eta riĉaĵo… Ĉio kion mi havos por vivi dum mia maljunaĝo. Oni nomas min avarulo, amiko mia, nur avarulo… nenio pli.
Olivero opiniis ke la maljuna sinjoro devas ja esti malinda avarulo, pro vivi en tiel malpura loko, kun tiom da poŝhorloĝoj. Sed li pripensis ke lia korinklino al Vulpo kaj la aliaj knaboj eble kostis al li multe da mono. Li respekte rigardis la judon kaj demandis al li, ĉu li rajtis ellitiĝi.
- Certe, amiko mia, certe, respondis la maljuna sinjoro. Nu, estas kruĉo da akvo en la angulo malantaŭ la pordo, iru serĉi ĝin kaj mi donos al vi pelvon por lavi vin, amiko mia.
Olivero ellitiĝis, trairis la ĉambron kaj kliniĝis por preni la kruĉon, kiam li turnis sin, la skatolo estis malaperinta.
Li apenaŭ finis sin lavi kaj reordigi ĉion, malplenigante laŭ ordono de la judo la pelvon tra la fenestro, kiam la Vulpo eniris eskortita de juna amiko kiun Olivero vidis okupita por fumi la antaŭtagon vespere, kaj kiu estis prezentita. al li sub la nomo de Karlo Vesperto. Poste ni altabliĝis; la tagmanĝo konsistis el kafo kaj varmaj bulkoj, kun ŝinko kiun Vulpo alportis en la fundo de sia ĉapelo.
- Nu ! diris la judo alparolante al Vulpo kaj malicete rigardante al Olivero, mi esperas, amikoj miaj, ke ĉimatene vi iris al la laboro ?
- Malfacila, respondis Vulpo.
- Jes, laciga laboro, aldonis Karlo Vesperto.
- Vi estas bravaj knaboj, diris la judo, kion vi alportis, Vulpo ?
- Du monpaperujojn, respondis la junulo.
- Ĉu provizitajn ? maltrankvile demandis la judo.
- Sufiĉe bone, respondis la Vulpo montrante du monpaperujojn, unu verdan kaj la alian ruĝan.
- Ili povintus esti pli pezaj, diris la judo post esti zorge enrigardante, sed ili estas tute novaj kaj el bona laboraĵo. Li estas lerta laboristo, ĉu ne, Olivero ?
- Certe, sinjoro, diris Olivero.
Tiu ĉi respondo ridigis Sron Karlon Vesperton ĝis sin teni la flankojn, je mirego de Olivero, kiu en ĝi vidis nenion ridindan.
- Kaj vi, mia amiko, kion vi alportas ? diris Fagino al Karlo Vesperto.
- Poŝtukojn, respondis majstro Vesperto, kaj li elprenis kvar da ili el sia poŝo.
- Bone, diris la judo zorgeme ekzamenante ilin, ili estas bonaj, tre bonaj; sed vi ne bone markis ilin, Karlo. Necesos forigi la markojn per kudrilo; ni montros al Olivero necesas fari tion; ĉu ne, Olivero ? Ha ! Ha !
- Kiel vi volos, sinjoro, diris Olivero.
- Vi ŝatus fari la poŝtukon tiel bone kiel Karlo Vesperto, ĉu ne, amiko mia ? demandis la judo.
- El mia tuta koro, sinjoro, se vi volas instrui min, respondis Olivero.
Majstro Vesperto trovis ĉi tiun respondon tiel amuza, ke li eligis novan ekridon; sed ĉar li estis englutanta sian kafon, li preskaŭ sufokiĝis.
- Li estas tiel naiva ! li diris tuj kiam li kapablis paroli, kvazaŭ por pardonpeti al la kompanio pro sia malĝentileco.
Vulpo nenion diris, sed li pasigis la manon en la haroj de Olivero, kaj faligis ilin sur liajn okulojn, aldonante ke li baldaŭ scios pri tio. La maljuna sinjoro, kiu vidis la ruĝon leviĝi sur la vizaĝo de la infano, ŝanĝis la interparolon kaj demandis ĉu la ekzekuto kiu matene okazis, altiris grandan homamason. La miro de Olivero duobliĝis, ĉar evidentiĝis laŭ la respondo de la junaj knaboj, ke ili ambaŭ alestis al ĝi, kaj estis strange ke ili trovis la tempon por tiel bone labori.
Post la tagmanĝo, la gaja maljunulo kaj la du junuloj sin dediĉis al stranga kaj nekutima ludo. Jen en kio ĝi konsistis : la judo metis tabakujon en unu el siaj pantalonpoŝoj, notlibreton en la alian, en sian veŝtopoŝon horloĝon ligitan al sekurĉeno kiun li pasis ĉirkaŭ sian kolon; li alpikis pinglon kun ŝajnaj diamantoj en sian ĉemizon, butonis sian veston ĝis supre, kaj metante en siajn poŝojn sian poŝtukon kaj okulvitrujon, li promenis laŭlonge kaj laŭlarĝe en la ĉambro, kun irbastono enmane, tute kiel niaj maljunaj sinjoroj promenas sur la strato. Li haltis jen antaŭ la fajro, kaj jen ĉe la pordo, kvazaŭ li atente kontemplus tra montra fenestro de la butikoj. Kelkfoje li ĵetis ĉirkaŭ si viglajn rigardojn, kvazaŭ li timus ŝtelistojn, kaj palpis ĉiujn siajn poŝojn unu post la alia por kontroli ĉu li nenion perdis, kaj ĉio ĉi kun tiel nekutima kaj tiel natura mieno ke Olivero ridis ĝis larmoj. La du junaj knaboj sekvis lin de proksime; kaj ĉiufoje kiam li sin turnis, ili elglitiĝis el lia vido kun tiom da lerteco, ke ne eblis sekvi iliajn movojn. Fine, Vulpo paŝis sur liajn piedojn, dum Karlo albatiĝis lin de malantaŭe, kaj en palpebruma daŭro tabakujo, monpaperujo, poŝhorloĝo, sekurĉeno, pinglo, poŝtuko, ĉio ĝis la okulvitrujo malaperis laŭ eksterordinara rapideco. Kiam la maljuna sinjoro sentis manon en unu el siaj poŝoj, li diris en kiu, kaj tiam necesis rekomenci.
Post kiam ni multfoje ludis ĉi tiun ludon, du fraŭlinoj venis viziti la junulojn. Unu sin nomis Betino kaj la alia Nancio; ili havis densan hararon, sed ne multe prizorgitan, kaj ŝuojn en malbona stato. Eble ili ne estis precize belaj; sed ili havis la vizaĝon tre kolora, kaj havis la rigardon rezoluta kaj senhonta. Ĉar iliaj manieroj estis agrablaj kaj tre liberaj, Olivero opiniis ke ili estas tre afablaj, kaj sendube li ne eraris.
La vizito daŭris longetempe. Unu el la junaj sinjorinoj plendis pri sento de interna frosto. Oni alportis likvorojn, kaj la konversacio pli kaj pli vigliĝis. Ĉe la fino, Karlo Vesperto deklaris ke estis tempo por ludi per la poplito, kaj Olivero opiniis ke tio signifis promeni, ĉar Vulpo, Karlo kaj la du junaj virinoj tuj foriris, kaj la maljuna judo havis la malavarecon provizi ilin per poŝmono por sin amuzi eksteren.
- Tio ne estas speco de vivo kiu estas malagrabla, ĉu ne, amiko mia ? diris Fagino. Jen ili elirintaj dum la tuta tago.
- Ĉu ili finis sian laboron, sinjoro ? demandis Olivero.
- Jes, diris la judo, krom se hazarde ili trovos ion survoje por fari. Tiam ili ne mankos tion, vere kredu min. Prenu ilin kiel modelojn, amiko mia, prenu ilin kiel modelojn, aldonis la judo donante baton per la fajroŝovelilo sur la fajrujon, por ke liaj paroloj havu pli da forto. Faru ĉion kion ili diros al vi, obeu al ili pri ĉio, kaj ĉefe al Vulpo; li estos famulo, kaj li inicos vin se vi prenos lin kiel modelon. Ĉu mia poŝtuko ne eliras el mia poŝo, amiko mia ? li diris abrupte haltante.
- Jes, sinjoro, diris Olivero.
- Provu preni ĝin sen tio ke mi rimarku tion, kiel ili faris kiam ni ludis ĉi-matene.
Olivero levis per unu mano la fundon de la poŝo, kiel li vidis Vulpon fari, kaj per la alia malpeze eltiris la poŝtukon.
- Ĉu estas farita ? demandis la judo.
- Jen ĝi, sinjoro, diris Olivero, montrante ĝin al li.
- Vi estas ĉarma knabo, mia amiko, diris la plaĉa maljunulo pasigante sian manon sur la kapon de Olivero kiel konsenta signo. Mi neniam vidis pli lertan knabon; prenu, jen unu ŝilingo kompense. Se vi tiel daŭrigos, vi fariĝos la plej fama homo de la epoko. Nun, venu por ke mi instruu vin kiel senmarkigi la naztukojn.
Olivero mire sin demandis kia rilato estis inter ŝerce forpreni la poŝtukon de la maljunulo, kaj la ŝanco fariĝi famulo. Sed li opiniis ke la judo, konsidere de sia aĝo, devis scii pli bone ol li. Li alproksimiĝis al la tablo, kaj fordonis sin kun ardo al sia nova studado.