Olivero rekonsciiĝas… kaj daŭrigo de siaj aventuroj.
- La diablo strangolu vin ! murmuris Sikeso grincante per la dentojn, mi ŝatus teni vin, unujn aŭ la aliajn, mi ankoraŭ pli laŭte kriigus vin.
Elkraĉante ĉi tiujn malbenojn kun la tuta furiozo kiun enhavis lia sovaĝa naturo, li demetis sur sian genuon la vunditan infanon, kaj turnis por momento la kapon por vidi ĉu li videtus tiujn kiuj persekutis lin.
Ne eblis, meze de nebulo kaj mallumo; sed ĉiuflanke resonis la krioj de homoj, la bojadoj de hundoj, la tintadoj de alarmsonorilo.
- Haltu, malkuraĝulo ! ekkriis la bandito direkte al Tobio Krakito kiu, profitante de siaj longaj kruroj, jam antaŭiĝis, haltu !
Tiu ĉi ripeto subite haltis Tobion; ĉar li ne certis esti neatingebla de pistolpafo, kaj Sikeso ne estis ŝercanta.
- Venu por doni la manon al la infano, kriis Sikeso farante furiozan geston al sia komplico; ĉi tien, rapide !
Tobio ŝajnigis retroveni, sed grumblante tute mallaŭte, per spirmanka voĉo, kaj kun la malplej servopreta mieno.
- Pli rapide ol tio, ekkriis Sikeso demetante la infanon en senakvan fosaĵon kiu tie troviĝis, kaj elprenante pistolon el sia poŝo. Ne komencu ludi idioton kun mi.
Ĉimomente la bruo fariĝis pli kaj pli laŭta, kaj Sikeso, ĵetante rigardon ĉirkaŭ si, sukcesis duonvidi ke tiuj kiuj lin ĉassekvis, jam transgrimpis la barilon de la kampo en kiu li sin trovis, kaj ĵetis du hundojn sur liaj kalkanoj.
- Ĉiu por si, Vilhelmo, diris Tobio, lasu tie la infanon, kaj montru al ili la kalkanojn.
Samtempe Sro Krakito, preferante la ŝancon esti mortigita de sia amiko ol la certecon esti kaptita de siaj malamikoj, turnis la dorson kaj fuĝis plenrapide.
Sikeso, grincigante la dentojn, ĵetis rapidan ekrigardon ĉirkaŭ si, ĵetis sur la senmovan Oliveron la pelerinon en kiun li haste envolvis lin, antaŭeniris kurante laŭlonge de la heĝo, kvazaŭ por fordirekti la atenton de tiuj kiuj persekutis lin de la loko kie kuŝis la infano, haltis dum sekundo antaŭ alia heĝo kiu orte kuniĝis al la unua, malŝargis sian pistolon en la aero kaj forkuris.
- Hola ! Hola ! kriis tremanta voĉo en la malproksimo. Pinĉero, Neptuno, ĉi tien, ĉi tien !
La hundoj, kiuj ŝajnis ne pli ĝui ĉi tiun ludon ol siaj mastroj, obeis ĉe la unua ordono; kaj tri viroj kiuj antaŭis je kelka distanco en la koncerna kampo, haltis por interkonsiliĝi.
- Mia opinio, aŭ por pli bone diri mia ordono, diris la plej dika el la tri, estas ke ni tuj reiros hejmen.
- Ĉio kio taŭgas al Sro Ĝilo, ankaŭ taŭgas al mi, respondis malgranda viro kun pufvanga vizaĝo, kiu estis tre pala, kaj ankaŭ tre ĝentila, kiel estas preskaŭ ĉiam la homoj kiuj timas.
- Mi ne estus sufiĉe malhonesta por kontraŭdiri vin, sinjoroj, diris la tria kiu revenigis la hundojn, Sro Ĝilo scias tion kion li faras.
- Sendube, respondis la vireto, kaj ne dependas de ni iri kontraŭ tio kion diras Sro Ĝilo. Ne, ne, mi konas mian rangon, dank'al Dio, mi konas mian rangon.
Verdire, la vireto ŝajnis tre bone konscii pri sia rango, kaj tre bone scii ke ĝi tute ne estis enviinda, ĉar la timo kunbatigis al li la dentojn.
- Vi timas, Nugato, diris Sro Ĝilo.
- Ne, diris Nugato.
- Jes, diris Ĝilo.
- Tio estas falsa, sinjoro Ĝilo, diris Nugato.
- Estas vi kiu mensogas, Nugato, diris Sro Ĝilo.
Estis la moka rimarko de Sro Ĝilo kiu altiris de li ĉi tiujn iom akrajn replikojn, kaj se Sro Ĝilo mokis Nugaton, estis ĉar li indignis pro tio kion oni kulpigis lin sole, en formo de komplimento, pri la respondeco de retiriĝo. La tria individuo finigis la diskuton per tre filozofia observado :
- Nu ! Sinjoroj, se vi volas ke mi diru al vi, ni ĉiuj timas.
- Parolu por vi, sinjoro, diris Sro Ĝilo kiu estis la plej pala el la tri.
- Estas ankaŭ tio kion mi faras, li respondis, nenion pli simpla, pli natura, ol timi en tiaj cirkonstancoj. Pri mi, mi timas.
- Kaj ankaŭ mi, diris Nugato, sed oni ne venas sentransire diri tion al viro.
Tiuj ĉi plensinceraj konfesoj kvietigis Sron Ĝilon, kiu konfesis ke li timis kiel la aliaj. Tiam ĉiuj tri returniĝis kaj ekfuĝis, kun kortuŝa unuanimeco, ĝis kiam Sro Ĝilo, kiu facile estis spirmanka, kaj kiu estis malhelpita dum sia kurado de forko, per kiu li sin armis, ĝentile petis haltmomenton por pardonpeti pro sia vigleco de lingvaĵo.
- Estas mirinda afero, li diris post esti aprobiginta siajn klarigojn, tio kiun homo kapablas fari kiam li koleriĝas. Mi farintus murdon, mi certas tion, se ni kaptintus unu el tiuj friponoj.
Ĉar la du aliaj samopiniis, kaj ĉar ili estis nun, tiel kiel Sro Ĝilo, tute kvietaj, ili komencis serĉi pro kia kaŭzo ilia temperamento tiel subite ŝanĝis.
- Mi scias tion kio ĝi estas, diris Sro Ĝilo, ĝi estas la barilo.
- Tio ne surprizus min, ekkriis Nugato tuj fiksiĝante al ĉi tiu ideo.
- Estu certa, diris Ĝilo, ke estas la barilo kiu metis bremson al nia ardo. Mi sentis la mian subite forlasi min ĉe la momento kiam mi grimpis la barilon.
Per rimarkinda koincido, la du aliaj spertis la saman malagrablan senton, ĝuste en la sama momento. Estis do evidente al ĉiuj tri ke estis la barilo, des pli ke estis neniu dubo pri la preciza momento kiam tiu ŝanĝo okazis en ili. Ĉar ĉiuj tri rememoris ke estis grimpante la barilon ke ili ekvidis la ŝtelistojn.
Tiu ĉi dialogo okazis inter la du viroj kiuj surprizis la rabistojn, kaj iu migra kupristo kiu kuŝigis sin sub ŝedo, kaj kiun oni vekis kune kun siaj du hundoj pudeloj por partopreni en la postkuro. Sro Ĝilo samtempe plenumis la funkciojn de kaj vinisto kaj intendanto ĉe la maljunulino, posedantino de la domo, kaj Nugato estis tie por fari ĉion. Ĉar li eniris la domon kiam il estis infaneto, oni ĉiam traktis lin kiel iu esperdona juna knabo, kvankam li estis iom pli ol tridekjara.
Ili do interbabilis, kiel ni vidis, por kuraĝigi unu la alian; sed ili paŝadis kunpremitaj unu kontraŭ la aliaj kaj ĵetis ĉirkaŭ si maltrankvilan rigardon se eĉ malmulte la vento skuis la branĉojn. Ili haste iris al arbo piede de kiu ili lasis sian lanternon kiun ili forigis kun timo ke la lumo indikus al la ŝtelistoj la punkton al kiu necesis pafi. Poste ili daŭrigis sin direkti al la domo, plivole kurante ol paŝante kaj, longetempe post kiam ne plu eblis distingi ilin, oni ankoraŭ duonvidis ilian moviĝantan ombron turniĝadi kaj danci en la malproksimo, sufiĉe simile al vaporo kiu leviĝas el malseka grundo.
La aero pli malvarmiĝis laŭmezure kiel la tago malrapide antaŭeniris, kaj la nebulo kovris la teron kiel densa fumnubo. La herbo estis malsekega, la padoj kaj la malaltaĵoj estis nur koto kaj ŝlimo, kaj malsaniga vento de pluvo aŭdigis sian malĝojan fajfon. Olivero estis ankoraŭ senmova kaj senigita je sento, sur la loko kie Sikeso lasis lin.
Tagiĝis malrapide. Pala brilo lumigis la ĉielon, indikante prefere la noktofinon ol la tagkomenco. La objektoj kiuj, en la mallumo, ŝajnis timigaj kaj teruraj, pli kaj pli distingiĝis kaj iom post iom reakiris sian kutiman aspekton. La pluvo falis laŭ densaj gutetoj, kaj batis la arbustojn malprovizitajn de folioj. Sed Olivero ne sentis ĝin, kaj restis kuŝanta, senkonscia kaj for de ia ajn helpo, sur sia kuŝejo de argilo.
Fine, malforta dolorkrio rompis ĉi tiun longan silenton, kaj eligante ĝin la infano vekiĝis. Lia maldekstra brako, haste envolvita en ŝalo, pendis sen forto ĉe lia flanko, kaj la bando estis kovrita de sango. Li estis tiel malforta ke li malfacile sidrektiĝis sur sia postaĵo, kaj kiam li fine sukcesis, li malvigle rigardis ĉirkaŭ si por serĉi helpon, kaj la doloro eligis de li ĝemadon. Tremante pro malvarmo kaj elĉerpiĝo, li klopodis por sin levi; sed tremo kaptis lin de la kapo ĝis la piedoj, kaj li refalis teren.
Reveninta dum kelkaj momentoj al la stato de stuporo en kiu li estis tiel longe ĵetita, Olivero, sentanta timigan malfortiĝon, antaŭsignon de certa morto se li restis tie kie li estis, restariĝis kaj provis paŝi. Li havis la kapon konfuzan, kaj li ŝanceliĝis kiel ebriulo. Li tamen sukcesis sin teni sur siaj piedoj, kaj kun la kapo pendanta sur la brusto, li antaŭeniris per necerta paŝado, sen scii kien li iris.
Amaso da strangaj kaj konfuzaj ideoj kruciĝis en lian menson. Ŝajnis al li ke li ankoraŭ paŝadis inter Sikeso kaj Krakito, kiuj kolereme disputis, kaj ke iliaj paroloj trafis lian orelon. Se, en sia deliro, li faris viglan strebon por malhelpi sin fali, li subite troviĝis en firma konversacio kun ili. Poste li estis sola kun Sikeso, paŝeganta la teron kiel li faris tion la antautagon, kaj li kredis ankoraŭ senti la ĉirkaŭprenon de la bandito ciufoje kiam iu pasis apud ili. Subite li ektremis pro la eksplodbruo de pafilo, kaj li aŭdis laŭtajn kriojn; lumoj brilis antaŭ liaj okuloj; ĉio estis bruo kaj tumulto, kaj ŝajnis al li ke li estas katenata de nevidebla mano. Al tiuj rapidaj vizioj kuniĝis konfuza kaj dolora sento de sufero kiu senĉese turmentis lin.
Li tiel antaŭeniris ŝanceliĝante, mekanike boranta al si trairon inter la baroj kaj heĝoj kiuj staris sur lia vojo, kaj fine li atingis vojon. Tie pluvo komencis fali tiel dense ke li rekonsciiĝis.
Li ĉirkaŭrigardis kaj vidis malproksime domon, al kiu li eble kapablus sin treni. Vidante lian staton, oni sendube kompatus lin, kaj en la mala okazo, estus ankoraŭ pli bone, li pensis, morti apud tegmento loĝata de homaj estuloj, ol en la soleco de la kampoj, sub la steloj. Li kolektis ĉion kio restis al li kiel forton por ĉi tiu lasta provo, kaj antaŭeniris per necerta paŝado.
Alproksimiĝante ĉi tiun domon, konfuze ŝajnis al li ke li jam vidis ĝin. Li memoris neniujn detalojn, sed la formo kaj aspekto de tiu ĉi domo ne estis nekonataj de li.
Ĉi tiu muro de ĝardeno ! Sur la gazono, aliflanken, li lastnokte falis surgenue kaj petegis la kompaton de la du rabistoj. Estis ja tie, la domo kiun ili provis priŝteli.
Rekonante kie li estis, Olivero sentis tian timon ke li momente forgesis la torturojn kiujn lia vundo suferigis al li, kaj nur pensis fuĝi. Fuĝi, li apenaŭ kapablis resti stare. Kaj eĉ se li havus la tutan lertecon de juneco, kien li povus fuĝi ? Li puŝis la pordon de la ĝardeno; ĝi ne estis ŝlosita kaj rulis sur siaj kardinoj. Li pene transiris la gazonon, grimpis la ŝtupojn de la perono, milde batis la pordon, kaj la fortoj tute mankantaj al li, li kolapsis kontraŭ unu el la pilieroj de la enirpordo.
En tiu momento, Sro Ĝilo, Nugato kaj la kupristo estis en la kuirejo, kaj resereniĝis de la laceco kaj teruroj de la nokto per teo kaj dolĉaĵoj. Ne ke estis la kutimo de Sro Ĝilo permesi tro da familiaraĵoj al la malsuperaj servistoj, al kiuj li prefere emis konduti kun fiera bonkoreco, por ne lasi ilin forgesi la superecon de sia socia rango. Sed antaŭ morto, fajregoj, atakoj kun armilo enmane, ĉiuj homoj estas egalaj. Do Sro Ĝilo sidis en la kuirejo, kun kruroj krucitaj antaŭ la fajrujo, maldekstra brako apogita sur la tablo, dum li gestadis per la dekstra brako kaj faris detalan kaj precizan rakonton pri la nokta atako, kiun ĉiuj aŭskultantoj kaj ĉefe la kuiristino kaj la ĉambristino, scivole aŭskultis.
- Estis proksimume la dua kaj duono, diris Sro Ĝilo, mi tamen ne ĵurus ke ne estis plivere la tria, kiam mi vekiĝis, kaj turnante min en mia lito tiel (tiam Sro Ĝilo sin turnis sur sia seĝo, tirante al si la randon de la tablotuko, por ŝajnigi la littukojn), ŝajnis al mi ke mi aŭdis certan bruon.
Ĉe ĉi tiu punkto de la rakonto, la kuiristino paliĝis kaj petis al la ĉambristino iri fermi la pordon; la ĉambristino alparolis al Nugato, kaj li al la kupristo, kiu ŝajnigis ne aŭdi.
- Ŝajnis al mi ke mi aŭdis certan bruon, daŭrigis Sro Ĝilo. "Ĝi estas iluzio", kiun mi unue diris al mi, kaj mi estis redormonta kiam mi aŭdis la bruon rekomenciĝi, kaj laŭ klara maniero.
- Kia bruo ? demandis la kuiristino.
- Ia obtuza bruo, respondis Sro Ĝilo promenigante siajn rigardojn sur la ĉeestantaro.
- Aŭ pli ĝuste la bruo de muskat-raspilo sur fera stango, rimarkigis Nugato.
- Eble, ĉe la momento kiam vi mem aŭdis ĝin, sinjoro, rekomencis Sro Ĝilo; sed ĉe la momento pri kiu mi parolas, ĝi estis obtuza bruo. Mi deĵetis miajn kovrilojn (kaj samtempe Sro Ĝilo repuŝis la tablotukon), mi eksidis sur mia lito, kaj mi aŭskultis.
La kuiristino kaj la ĉambristino ekkriis samtempe "Dio de Dio !" kaj alproksimigis siajn seĝojn unu al la alia.
- Tiam mi aŭdis la bruon, ne estis por dubi, daŭrigis Sro Ĝilo. Oni provas, kiun mi diras al mi, cedigi pordon aŭ fenestron. Kion necesas fari ? Mi tuj iros sciigi tiun kompatindan Nugaton por malhelpi lasi sin murdi en lia lito. Alie, kiun mi diras al mi, oni ja tranĉus al li la gorĝon de orelo ĝis la alia, sen ke li ekkonsciu pri tio.
Ĉi tiam ĉiuj okuloj sin direktis al Nugato, kiu havis siajn fiksitajn sur la rakontanto, kaj konsideris lin malfermegante la buŝon, kun la plej terurita mieno.
- Mi forpuŝis miajn littukojn, diris Ĝilo fikse rigardante la kuiristnon kaj la ĉambristinon, mi milde saltas el la lito, surmetas paron da…
- Estas ĉi tie sinjorinoj, sinjoro Ĝilo, murmuris la kupristo.
- Da ŝuoj, sinjoro, diris Ĝilo turnante sin al li kaj emfazante la vorton. Mi ekprenas la ŝargitan pistolon kiu ĉiam estas sur la ŝtuparo apud la korbo por arĝentaĵaro, kaj mi ŝtelpaŝe direktiĝas al lia dormoĉambro. Nugato, kiun mi diras al li, vekinte lin, ne timu !
- Tio estas tute ĝuste, observigis duonlaŭte Nugato.
- Ni estas mortontaj viroj, laŭ tio kion mi kredas, Nugato, kiun mi diras al li; sed tute ne maltrankviliĝu.
- Ĉu li vere timegis ? demandis la kuiristino.
- Tute ne, respondis Sro Ĝilo, li estis same firma… nu, preskaŭ same firma kiel mi.
- Mi estus tuj mortonta, tio certas, rimarkigis la ĉambristino.
- Tio estas ĉar vi estas nur virino, rebatis Nugato kiu reakiris iom da memfido.
- Nugato pravas, diris Sro Ĝilo aprobante per kapsigno tion kion li ĵus diris. De la flanko de virino, oni ne devas atendi aliaĵon; sed ni, kiuj estas viroj, ni prenas ŝtellanternon kiu estis sur la kamenbreto de Nugato, kaj ni blindopalpe malsupreniras laŭ la ŝtuparo, en mallumo, tiele.
Sro Ĝilo ekstaris kaj faris du aŭ tri paŝojn kun fermitaj okuloj por kunigi la geston al la rakonto, kiam subite li vigle ektremis, same kiel la tuta kompanio, kaj rapide revenis al sia seĝo. La kuiristino kaj la ĉambristino eligis krion.
- Oni frapis ĉe la pordo, diris Sro Ĝilo afektante perfektan serenecon. Iru malfermi, iu ajn.
Neniu moviĝis.
- Estas sufiĉe strange ke oni venu por frapi la pordon tiel frue, diris Sro Ĝilo konsiderante la palajn vizaĝojn de tiuj kiuj ĉirkaŭis lin kaj mem paliĝante. Sed necesas malfermi la pordon, ĉu vi aŭdas, iu ajn ?
Sro Ĝilo, parolante, rigardis Nugaton. Sed ĉi tiu junulo, estante nature modesta, verŝajne ne konsideris sin kiel iun, kaj persvadis sin ke ĉi tiu ordono ne koncernis lin. Ĉiuokaze, li nenion respondis. Sro Ĝilo signis al la kupristo, sed tiu ĉi subite endormiĝis. Pri la virinoj, necesis ne pensi pri tio.
- Se Nugato preferas malfermi la pordon en ĉeesto de atestantoj, diris Sro Ĝilo post mallonga silento, mi estas preta akompani lin.
- Kaj ankaŭ mi, diris la kupristo vekiĝante tiel rapide kiel li endormiĝis.
Nugato rezignis pro ĉi tiuj kondiĉoj, kaj la kompanio, iom trankviligita post esti malkovranta, malfermante la ŝutrojn, ke estis plena taglumo, supreniris la ŝtuparon kun la hundoj formantaj la avangardon, kaj la du virinoj la ariergardon, ĉar ili timis resti solaj malsupre. Laŭ la konsilo de Sro Ĝilo, ĉiuj tre laŭte parolis, por montri ke ni estis multnombre, se ĉe la pordo troviĝis ia malbonintenca homo. Alia bonega ideo trairis la menson de la ruza Sro Ĝilo, tio estis pinĉi la vostojn de la hundoj en la vestiblo por plengorĝe bojigi ilin.
Tiuj ĉi antaŭzorgoj prenitaj, Sro Ĝilo kaptis la brakon de la kupristo (por malhelpi tiun ĉi forkuri, li ŝerce diris), kaj donis la ordonon malfermi la pordon. Nugato obeis, kaj ĉiuj, alpremante unu kontraŭ la alia, ne vidis alian timigan objekton ol la kompatindan etan Oliveron Tviston, elĉerpita kaj senvoĉa, kiu pene duonmalfermis la okulojn kaj petegis per siaj okuloj ilian kompaton.
- Juna knabo ! ekkriis Sro Ĝilo energie retropuŝante la kupriston. Kio… Nu !… Nugato… Vidu do… Ĉu vi ne rekonas lin ?
Nugato kiu, malfermante la pordon, zorgis stari malantaŭ ĝi, apenaŭ ekvidis Oliveron ke li eligis penetran krion. Sro Ĝilo, kaptinta la infanon per unu kruro kaj unu brako (feliĉe ĝi ne estis lia rompita brako), portis lin en la vestiblon kaj demetis lin sur la slabojn.
- Ni tenas lin ! kriis Ĝilo malsupre de la ŝtuparo, jen unu el la ŝtelistoj, sinjorino ! Ni tenas unu ŝteliston ! Fraŭlino,… vundita, fraŭlino. Estas mi kiu pafis lin, sinjorino, kaj Nugato tenis la kandelon.
- En lanterno, fraŭlino, Nugato kriis metante manon apud sian buŝon por doni pli da trafpovo al sia voĉo.
La du servistinoj kurante supreniris laŭ la ŝtuparo por alporti supren la novaĵon ke Sro Ĝilo kaptis unu ŝteliston, kaj la kupristo provis elsvenigi Oliveron, pro timo ke li ne mortu antaŭ ol esti pendigata. Meze de ĉi tiu bruado kaj ĉi tiu movado, oni aŭdis mildan virinan voĉon, kaj ĉio tuj kvietiĝis.
- Ĝilo ! diris la voĉo desupre de la ŝtuparo.
- Jen mi, fraŭlino, respondis tiu ĉi. Ne timu, fraŭlino, mi ne havas tro da doloro; li ne faris senesperan reziston; li rapide vidis ke li trovis sian majstron.
- Ŝŝ ! rekomencis la juna virulino. Vi timigas mian onklinon tiom kaj pli ol la ŝtelistojn. Ĉu la kompatindulo estas danĝere vundita ?
- Morte vundita, fraŭlino, respondis Ĝilo kun mieno de kontentiĝo.
- Mi ja kredas ke li trapasos, fraŭlino, kriis Nugato, ĉu vi ne volas veni vidi lin, en la okazo se…
- Ŝŝ ! Mi petegas, daŭrigis la juna virulino. Atendu momenton dum mi iras paroli kun mia onklino.
Kun tiom da mildeco kaj graco en sia irmaniero kiom en sia voĉo, la juna fraŭlino foriris kaj baldaŭ revenis por ordoni zorge transporti la vunditon en la ĉambron de Sro Ĝilo, kaj diri al Nugato, ke li selu la poneon kaj tuj iru al Ŝercejo por venigi tuthaste konstablon kaj kuraciston.
- Ĉu vi ne volas vidi lin, fraŭlino ? demandis Sro Ĝilo kun tiom da fiereco kiom se Olivero estus ia birdo kun malofta plumaro, faligita per pafo kiu honoris lian lertecon, ne eĉ ekrigardeton, fraŭlino ?
- Ne, tute ne, respondis la juna knabino. La kompatinda knabo ! Ho ! Traktu lin kun bonkoreco, Ĝilo, nur estu pro amo por mi.
La maljuna servisto rigardis ŝin malproksimiĝi kun tiom da fiereco kaj admiro kiom se ŝi estus lia propra filino. Poste kliniĝante super Olivero, li helpis por transporti lin supren de la ŝtuparo, kun zorgo kaj bonkoreco de virino.