Olivero estas pli bone flegata ol li iam estis.
Novajn detalojn pri la kompleza maljuna judo kaj liaj junaj disĉiploj.
La kaleŝo malsupreniris Agrabla-Monton kaj supreniris la straton Eksmucon, tiel prenanta preskaŭ la saman itineron kiun Olivero sekvis dum la tago de sia alveno en Londono kun Vulpo. Alveninta al Islingtono antaŭ la hotelo de la Anĝelo, ĝi prenis alian direkton, kaj fine haltis antaŭ beleta domo apud Pentonurbo, en kvieta kaj izolita strato. Oni tuj preparis liton, en kiu Sro Brunsubo kuŝigis sian junan protektaton; oni instalis en ĝi Oliveron kun perfektaj komplezemo kaj bonkoreco.
Sed dum pluraj tagoj la kompatinda Olivero restis sensenta antaŭ ĉiuj atentoj de siaj novaj amikoj. Multfoje la suno leviĝis kaj subiris, kaj la infano restis kuŝinta sur sia dolorlito, turmentata de voranta febro kiu subfosis lin kiel la vitriolo penetras kaj ronĝas la plej malmolan feron. Malforta, pala, malgrasiĝinta, li fine eliris el ĉi tiu dolora kaj longdaŭra sonĝo. Li pene sin levis sur sian liton, apogis sian kapon sur sian tremantan brakon kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭ si.
- Kie mi estas ? Kien oni kondukis min ? li diris.
Elĉerpita de febro kiel li estis, li eldiris ĉi tiujn vortojn per malforta voĉo; sed ili estis tuj aŭdataj, ĉar la kurteno de la lito estis tuj tirata, kaj maljuna sinjorino, kun simpla kaj deca vestoaranĝo, leviĝis el brakseĝo en kiu ŝi trikis, apud la lito.
- Ne parolu, infano mia, ŝi milde diris al Olivero, necesas resti tre kvieta, la malsano rekaptus vin. Vi estis tre malbonfarta, tiel malbone kiel eblas. Rekuŝu kiel bona knabeto.
Samtempe ŝi tutmilde remetis la kapon de Olivero sur la kusenon, flanken puŝis liajn harojn kiuj falis sur lian frunton, kaj rigardis lin kun tiel bonkora kaj tiel tenera mieno ke li ne sukcesis deteni sin meti sian malgrandan ostecan manon sur tiun de la maljunulino kaj altiri ĝin ĉirkaŭ sian kolon.
- Dio mia ! Kiel li estas dankema, kompatinda infano ! diris la maljunulino kun larmoj en la okuloj. Kompatinda infano ! Kian emocion sentus lia patrino, se post vartinte lin kiel mi faris, ŝi nun revidus lin !
- Eble ŝi vidas min, murmuris Olivero kunmetante la manojn, eble ŝi vartis apud mi, sinjorino. Ŝajnas al mi, ke ŝi ĉeestis.
- Estas la efiko de la febro, infano mia, diris la maljunulino per amema tono.
- Estas probable, respondis penseme Olivero, la ĉielo estas tiel malproksime, kaj oni estas tie tiel feliĉa ke oni ne venu ĉi tien apud lito de infano. Sed se ŝi estis scianta ke mi estis malsana, ŝi certe kompatis min, ŝi tiom suferis antaû ol morti ! Ne, ŝi ne povas scii tion kio okazas al mi, aldonis Olivero post momento de silento, ĉar se ŝi vidintus min batata, ŝi estintus malĝoja, kaj en miaj sonĝoj, mi ĉiam vidis ŝian vizaĝon feliĉa kaj ridanta.
La maljunulino nenion respondis, sed ŝi viŝis siajn okulojn, poste siajn okulvitrojn, kiuj kuŝis sur la piedkovrilo, donis al Olivero refreŝigan trinkaĵon kaj tenere pasigis sian manon sur lian vangon, konsilante al li esti tre saĝa kaj tre trankvila, alie li remalsaniĝus.
Olivero ne moviĝis, unue ĉar li emis obei pri ĉio al la bona maljunulino, kaj ankaŭ por verdiri, ĉar la paroloj kiujn li ĵus eldiris, elĉerpis liajn fortojn. Li kviete duonendormiĝis, kaj vekiĝis pro lumo de kandelo kiu, metita apud lia lito, lasis al li vidi sinjoron tenantan en la mano dikan oran horloĝon. Tiu ĉi palpis la pulson de la infano kaj deklaris ke li multe pli bone fartis.
- Vi sentas vin multe pli bone, ĉu ne, mia amiko ? li diris al Olivero.
- Jes, sinjoro, dankon, respondis tiu ĉi.
- Mi ja sciis ke vi fartis pli bone, diris la sinjoro. Vi malsatas, ĉu ne ?
- Ne, sinjoro, respondis Olivero.
- Hm ! diris la kuracisto. Ne, mi ja sciis ke vi ne malsatis. Li ne malsatas, sinjorino Bedŭino, li aldonis per solena tono.
La maljunulino respekteme faris kapjeson kiu ŝajnis diri ke ŝi rigardis la kuraciston kiel tre lerta. Tiu ĉi ŝajnis havi pri si mem absolute la saman opinion.
- Vi emas dormi, ĉu ne, mia amiko ? diris la kuracisto.
- Ne, sinjoro, respondis Olivero.
- Vi ne emas dormi ? diris la kuracisto kun kontenta mieno, kaj vi ankaŭ ne soifas, ĉu ne ?
- Jes sinjoro, mi tre soifas, respondis Olivero.
- Jen ĝuste tio pri kio mi antaŭvidis, sinjorino Bedŭino, diris la kuracisto. Estas nature ke li soifas, tio estas tute simpla; vi povas doni al li iom da teo, kaj rostitan pantranĉon sen butero. Ne gardu lin tro varme, sinjorino. Tamen zorgu ke li ne malvarmiĝu. Ĉu vi bonvolos havi ĉi tiun afablecon ?
La maljunulino riverencis, kaj la kuracisto, post esti gustumanta la tizanon kaj altgrade estimanta la kvaliton, eliris kiel hastema homo, kaj malsupreniris la ŝtuparon, krakigante siajn botojn sur la ŝtupoj, kun mieno de graveco.
Olivero denove duondormiĝis, kaj kiam li vekiĝis, estis preskaŭ noktomezo. La maljunulino amplene bondeziris al li bonan nokton kaj konfidis lin al la zorgoj de dika bonulino kiu ĵus eniris, alportanta en sia sako etan preĝlibron kaj lozan noktĉapon. Ŝi metis unu sur la tablon, la alian sur sian kapon, diris al Olivero ke ŝi ĉeestis por varti lin, kaj sidiĝinte apud la fajro, ŝi falis en duondormon ofte interrompitan de ektremoj, post kio ŝi frotis al si la nazon kaj denove endormiĝis.
La nokto tiel fluis malrapide. Olivero restis dum kelka tempo vekita, okupata nombri la lumcirkletojn kiujn la dormlampo ĵetis sur la plafono, aŭ sekvi per malvigla okulo la implikan desegnaĵon sur la papero kiu ornamis la muron.
Ĉi tiu duonlumo kaj la profunda silento kiu regis en la ĉambro aspektis kiel imponaĵo, kaj pensigis la infanon ke la morto estis ŝvebinta super li dum multaj tagoj kaj multaj noktoj, kaj ke ĝi ankoraŭ povus reveni malluma kaj terura. Li turnis sin sur sian kapkusenon kaj direktis al ĉielo fervoran preĝon.
Iom post iom li spertis tiun profundan kaj kvietan dormon kiun nur resaniĝo de ĵusa sufero povas havigi; ripozo tiel kvieta kaj tiel saniga ke oni bedaŭras forlasi ĝin. Kiu volus, se tiu ĉi ripozo estus tiu de la morto, vekiĝi por ankoraŭ suferi la dolorojn kaj baraktojn de la vivo, kaj sin retrovi turmentata de la zorgoj de la nuntempo, de la maltrankviloj de la estonteco kaj ĉefe de la afliktaj rememoroj de la pasinteco ?
Estis plenlume jam delonge kiam Olivero malfermis la okulojn. Li spertis senton de ĝojo kaj feliĉo, la krizo estis finita, kaj li certe sin trovis ankoraŭ en ĉi tiu mondo.
Post tri tagoj li kapablis kuŝi sur ferdekseĝo, bone provizita de kapkusenoj. Ĉar li estis ankoraŭ tro malforta por paŝi, Sino Bedŭino transportigis lin malsupren, en sian propran ĉambron, lokis lin antaŭ la fajrujo, sidiĝis apud li kaj en ekzaltiĝo pro sia ĝojo vidante lin ekster danĝero, komencis tre laŭte plorsingulti.
- Ne atentu, amiketo mia, diris la maljunulino, ĝi estas pli forta ol mi. Jen, ĝi estas finita. Jen mi denove.
- Vi estas tre bona por mi, sinjorino, diris Olivero.
- Ni ne plu parolu pri tio, amiko mia, diris la maljunulino. Tio havas nenion komunan kun via buljono, kaj jam estas tempo por preni ĝin. La kuracisto diris ke Sro Brunsubo eble venos viziti vin hodiaŭ matene, kaj necesas ke li trovu nin en bona aspekto, ĉar ju pli bone ni estos, des pli li estos feliĉa.
Tuj, la maljunulino varmigis en malgranda kaserolo bovlon da buljono, kiu estintus sufiĉe forta por provizi la vespermanĝon de almenaŭ tricent kvindek kompatinduloj, ĉe la almozulejo.
- Ĉu vi ŝatas pentraĵojn, infano mia ? demandis Sino Bedŭino vidante Oliveron atente kontempli portreton alkroĉitan sur la muro ĝuste antaŭ li.
- Mi tute ne scias, sinjorino, diris Olivero sen forlasi el la okuloj la pentraĵo, mi vidis tiom malmulte el ili, ke mi tute ne scias. Kiel bela kaj dolĉa estas la vizaĝo de ĉi tiu sinjorino !
- Ha ! Infano mia, diris la maljunulino, pentristoj ĉiam plibeligas virinojn, alie ili perdus sian tutan lertecon. La viro kiu ĵus eltrovis la aparaton por kapti ĝustan similecon, devintus antaŭvidi ke li ne ricevus sukceson. Ĝi estas tro sincera, vi vidas, tro multe, aldonis ŝi ridante pro ŝia propra sagaceco.
- Ĉu tio aspektas kiel iu, sinjorino ? demandis Olivero.
- Jes, diris la maljunulino ĉesante por momento rigardi la buljonon, ĝi estas portreto.
- De kiu, sinjorino ? demandis diligente Olivero.
- Vere, mi tute ne scias, respondis gaje la maljunulino. Ĝi ne estas la portreto de iu kiun vi aŭ mi konis, mi supozas. Ĝi ŝajnas multe obsedi vin, infano mia.
- Ĝi estas tiel okulplaĉa, tiel bela ! respondis Olivero.
- Ĝi ne timigas vin, mi esperas, diris la maljunulino mire observanta la respektplenan mieno laŭ kiu la infano kontemplis la portreton.
- Ho ! Ne, ne, daŭrigis vigle Olivero, sed liaj okuloj ŝajnas tiel malĝojaj, kaj ili aspektas fiksitaj al mi. Mia koro batadas, aldonis Olivero mallaŭte, kvazaŭ ĉi tiu sinjorino volus paroli al mi kaj ne povus.
- Dio mia ! ekkriis Sino Bedŭino ektremetante, ne diru tiajn aferojn, amiko mia. Vi estas malforta kaj nervoza, ĝi estas la efiko de via malsano. Lasu min turni vian brakseĝon al la alia flanko, por ke vi ne plu vidu ĉi tiun portreton. Nu, ŝi diris kunigante agon kun parolo, vi nun ne plu povas vidi ĝin.
Olivero vidis ĝin per la okuloj de la animo tiel klare kiel se li ne ŝanĝis sian pozicion, sed li timis ĝeni la bonan maljunulinon. Li afable ridetis al ŝi kiam ŝi rigardis lin, kaj Sino Bedŭino, feliĉa pro vidi lin pli trankvilan, salis lian buljonon, en kiu ŝi rompis malgrandajn pecojn da panrostaĵo, kun la tuta seriozeco kiun implicas tia operacio. Olivero englutis la buljonon kun rimarkinda avideco, kaj li apenaŭ prenis la lastan kulerplenon, kiam oni milde frapis ĉe la pordo.
- Eniru, diris la maljunulino, kaj Sro Brunsubo aperis.
Li antaŭeniris tiel rapide kiel eble. Sed li apenaŭ levis siajn okulvitrojn sur sia frunto, kaj interplektis siajn manojn malantaŭ sia dorso por longe kaj laŭ sia plaĉo kontempli Oliveron, ke lia vizaĝo kuntiriĝis kaj plurfoje ŝanĝis sian mienon. Elĉerpita de malsano, Olivero, pro respekto al sia bonfaranto, faris senutilan strebon por stariĝi, kaj refalis en sian brakseĝon. Kaj la maljuna Sro Brunsubo, kiu sola havis pli da koro ol ses maljunuloj kutime havas, sentis larmojn eliĝi el liaj okuloj laŭ abundeco kiun ni ne provos klarigi, ĉar ni ne estas sufiĉe filozofo.
- Kompatinda infano ! Kompatinda infano ! li diris penante heligi sian voĉon. Mi estas raŭka ĉimatene, sinjorino Bedŭino, mi timas esti malvarmuminta.
- Ni esperu ke ne, diris tiu ĉi. Via tuta vestaĵo estis ja seka, sinjoro.
- Ne estas certe, Bedŭino, diris Sro Brunsubo. Mi kredas ke vi donis al mi hieraŭ por vespermanĝo malsekan buŝtukon, sed ni ne plu parolu pri tio. Kiel vi fartas, amiketo mia ?
- Tre feliĉa, sinjoro, respondis Olivero, kaj tre dankema pro ĉiuj viaj agrablaĵoj.
- Kara infano ! diris Sro Brunsubo reregante sian emocion. Ĉu vi manĝigis lin, Bedŭino ? Buljono, ĉu ne ?
- Li ĵus prenis bovlon da bonega konsomeo, respondis Sino Bedŭino rektiĝante kaj emfazante la lastan vorton, por montri ke inter buljono kaj konsomeo ne estas la plej eta rilato.
- Ba ! diris Sro Brunsubo levante la ŝultrojn, kelkaj glasoj da portovino sanigintus lin eĉ pli bone; ĉu ne, Tomo Blanko ?
- Mi nomiĝas Olivero, sinjoro, respondis la eta malsanulo kun mira mieno.
- Ĉu Olivero ? diris Sro Brunsubo, Olivero kiu ? Olivero Blanko, ĉu ?
- Ne, sinjoro, Olivero Tvisto.
- Malofta nomo, diris la maljuna sinjoro. Kial vi diris al la juĝoficisto ke vi estis nomata Blanko ?
- Mi neniam diris tion, sinjoro, respondis Olivero tute konsternita.
Tio ja tiel similis mensogon ke Sro Brunsubo ĵetis al la infano iom severan ekrigardon. Sed ne eblis dubi pri lia parolo, la karaktero de la veraĵo estis stampita sur ĉiuj trajtoj de lia vizaĝo.
- Ĉi tio sendube estas miskompreno, diris Sro Brunsubo.
Sed, kvankam li ne plu havis kialon por fikse rigardi la infanon, la memoro pri la simileco de Olivero kun konata vizaĝo revenis al lia menso, kaj tiel vigle ke li ne kapablis deturni siajn rigardojn de li.
- Mi esperas ke vi ne estas malkontenta pri mi, sinjoro ? diris Olivero levante petegantajn okulojn.
- Ne, ne, respondis la maljuna sinjoro. Dia boneco ! Kion mi vidas ? Bedŭino, rigardu do tien, kaj tien.
Kaj tiel parolante li laŭvice montris per la fingro la portreton metitan super la kapo de Olivero, poste la vizaĝon de la infano; ĝi estis la vivanta kopio de la portreto; samaj okuloj, sama buŝo, samaj trajtoj. En tiu momento la simileco estis tiel okulfrapa, ke ĉiuj linioj de la vizaĝo ŝajnis reproduktitaj kun mirinda precizeco.
Olivero ne sciis la kaŭzon de ĉi tiu subita ekkrio. Li ne estis sufiĉe forta por elteni la emocion kiun ĝi estigis al li, kaj li svenis.
***** **** *** ** * ** *** **** *****
Kiam la Vulpo kaj lia inda kamarado majstro Vesperto, post esti kontraŭleĝe alproprigintaj al si poŝtukon de Sro Brunsubo, kuniĝintaj kun la homamaso kiu persekutis Oliveron, kiel ni antaŭe rakontis tion, ili obeis al laŭdinda kaj meritplena sento, tiu de savi sin mem. Ĉar respekto al individua libereco estas unu el la privilegioj pri kiuj ĉiu bona anglo plej multe fieriĝas, mi ne bezonas rimarkigi ke ĉi tiu fuĝo de niaj junaj friponoj devas revalorigi ilin en la menson de la sinceraj patriotoj. Tio kio bone montras ke ili agis kiel veraj filozofoj, estas ke tuj kiam la ĝenerala atento estis fiksita al Olivero, ili ĉesis persekuti tiun ĉi, kaj rehejmeniris per la plej mallonga vojo. Trairintaj plenrapide kiel ebligis iliaj kruroj, labirinton da trairejoj kaj mallarĝaj stratoj, ili haltis per komuna konsento sub malalta kaj malluma volbo, kaj tuj kiam li reakiris spiron, majstro Vesperto eligis ĝojkrion kaj, en sia gaja entuziasmo, sin tenis la flankojn pro ridego kaj finis ruliĝante sur la grundo.
- Kial vi tiel ridas ? demandis Vulpo.
- Ha ! Ha ! Ha ! kriis Karlo Vesperto.
- Ne tiom da bruo, observigis Vulpo ĵetante ĉirkaŭ si maltrankvilan rigardon. Ĉu vi volas esti enprizonigita, besto ?
- Tio estas pli forta ol mia volo, diris Karlo, mi ne povas deteni min. Kiel li kuris, rekte trairante unu straton post la alia, frapiĝante kontraŭ la fostoj, kaj kvazaŭ li estus el fero tiel same kiel ili, rekomencante sian kuradon ankoraŭ pli vigle ! Kaj mi, kun la poŝtuko en la poŝo, kriante post li : Ŝtel ! Tio transpaŝas la mezuron.
La vigla imago de majstro Vesperto denove reprezentis al li ĉi tiun scenon laŭ tiel amuza aspekto, ke li ne kapablis daŭrigi, kaj refalis grunden, sin tenante la flankojn pro ridado.
- Kion diros Fagino ? demandis Vulpo profitante de momento kiam Vesperto rekaptis spiron.
- Kio ? diris Karlo.
- Jes kio ? diris Vulpo.
- Nu ! Kion li povas diri ? demandis Karlo abrupte ĉesigante sian atakon de gajeco, ĉar la tono de Vulpo estis serioza. Kion li povas diri ?
Sro Daŭkinso, anstataŭ ĉia respondo, ekfajfis, demetis sian ĉapelon kaj skuis la kapon gratante al si la orelon.
- Kion vi volas diri per tio ? demandis Karlo.
- Dirlididi. Ba ! Iru vidi, ĉu ili venas, diris Vulpo rikanante.
Ĝi estis klarigo, sed malmulte kontentiga; tial majstro Vesperto renovigis sian demandon : "Kion ĝi signifas ?"
Vulpo ne respondis, sed surmetis sian ĉapelon, relevis sub siajn brakojn la longajn baskojn de sia vestaĵo, ŝveligis al si la vangon per la lango, plurfoje pinĉis al si la nazpinton, poste sin turnis sur la kalkanoj kaj sin ĵetis en la korton. Majstro Vesperto sekvis lin kun zorgoplena mieno. Kelkajn momentojn poste ĉi tiu interparolo, la ŝercema maljunulo klinis la orelon aŭdante la bruon de iliaj paŝoj sur la malnova ŝtuparo. Li sidis apud la fajrujo antaŭ poto el stano, tenanta per iu mano cervelason kaj bulkon, per la alia tranĉilon. Malbela rideto pasis sur lia palega vizaĝo, kiam li sin turnis por aŭskulti, akrigante la orelojn al la pordo, kaj rulante siajn lupajn okulojn sub siajn rufajn brovojn.
- Kio tio estas ? li diris ŝanĝante sian vizaĝon. Ili estas nur du ! Ĉu io okazintus al ili ? Atentu !
La paŝoj alproksimiĝis kaj baldaŭ aŭdigis sin sur la interŝtuparo. La pordo malrapide malfermiĝis, Vulpo kaj Karlo Vesperto eniris kaj fermis ĝin malantaŭ ili.