Olivero faras novajn konatojn, kaj la unuan fojon, kiam li ĉeestas al entombigo,
li prenas malfavoran ideon pri la metio de sia mastro.
Lasinta sola en la butiko de la ĉerkisto, Olivero metis la lampon sur benkon kaj ĵetis timidan rigardon ĉirkaŭ si, kun sento de teruro kiun multaj homoj pli aĝaj ol li povas facile kompreni. Nefinita ĉerko, kuŝita sur nigraj stabloj, okupis la mezon de la butiko kaj aspektis tiel senĝoja, ke la infano ektremis ĉiufoje kiam liaj okuloj sin direktis tiuflanken. Li preskaŭ imagis vidi malrapide leviĝi la kapon de abomena fantomo kies aspekto morttimigus lin. Laŭlonge de la rokmuro estis lokita longa vico da egalmezure tranĉitaj tabuloj el abio, kiuj en la krepusko aspektis kiel tiom da larĝŝultraj fantomoj kun la manoj en iliaj poŝoj. Platoj el metalo, rabotaĵoj, najloj kun brilaj kapoj, pecoj da nigra ŝtofo estis disŝutitaj sur la planko. Malantaŭ la vendotablo oni vidis ilustritajn, iamaniere de plibeligo, sur la muro, du enterigistojn, kun amelitaj kravatoj, staraj antaŭ la pordo de domo, kaj en la foraĵo ĉerkveturilon tiratan de kvar nigraj ĉevaloj. La butiko estis fermita kaj varma, la etoso ŝajnis ŝargita de la odoro de ĉerko; sub la vendotablo, la truo kie estis ĵetita la matraco de Olivero, aspektis kiel fosaĵo.
Ne estis nur ĉi tiu funebra spektaklo kiu impresis la infanon. Li estis sola en ĉi tiu stranga loko, kaj ni ĉiuj scias kiomgrade la plej kuraĝaj inter ni fojfoje troviĝus impresitaj en tia situacio. La infano tute ne havis amikon pri kiu li interesiĝis aŭ kiu interesiĝis pri li. Li ne devis plori pri la freŝdatan morton de amata persono,lia koro ne devis ĝemi pro la foresto de kara vizaĝo. Kaj tamen li estis profunde malĝoja. Glitante sin en sian mallarĝan kuŝejon, li dezirintus esti en sia ĉerko, kaj povi dormi por eterne en la tombejo, dum altaj herboj kviete balanciĝus super lia kapo, kaj dum la malgajaj sonoj de la malnova sonorilo ĉarmus lian dormon.
Li estis matene vekita de la bruo de forta piedbato batita de ekstere al la pordo de la butiko, kaj kiun oni ripetis dudek kvin fojojn kun kolero dum li haste vestis sin. Kiam li komencis elŝovi la riglilojn, la piedoj ĉesis frapi, kaj voĉo aŭdigis sin.
- Ĉu vi tuj malfermos la pordon ? oni kriis.
- Jes, sinjoro, tujtuj, respondis Olivero tirante la riglilon kaj turnante la ŝlosilon en la seruro.
- Vi estas la nova metilernanto, ĉu ne ? diris la voĉo tra la serurtruo.
- Jes, sinjoro, respondis Olivero.
- Kiomaĝa vi estas ?
- Dek jarojn, sinjoro, diris Olivero.
- Tiam mi skuos vin, diris la voĉo, vi tuj vidos, malbonkonduta bastardo kiun vi estas !
Post ĉi tiu ĉarma promeso, la voĉo komencis fajfi.
Olivero tro ofte spertis la efikojn de tiaj promesoj por dubi ke tiu kiu parolis, kiu ajn li estu, malplenumu sian vorton. Li eltiris la riglilojn per tremanta mano kaj malfermis la pordon.
Li dum momento rigardis sur la straton, dekstren, maldekstren, pensante ke la nekonato kiu alparolis al li tra la serurtruo, faris kelkajn paŝojn por sin varmigi, ĉar li neniun vidis krom dikan knabon de la lernejo de karitato, sidintan sur mejloŝtono fronte al la domo, okupata manĝi buterumitan pantranĉaĵon kiun li distranĉis laŭ pecoj de la grandeco de sia buŝo, kaj kiun li avide englutis.
- Pardonu, sinjoro, fine diris Olivero vidante nenian alian vizitantojn, ĉu estas vi kiu frapis ?
- Mi piedbatis, respondis la alia.
- Ĉu vi bezonus ĉerkon ? naive demandis Olivero.
La knabo ŝajnis furioza kaj diris ke estis Olivero kiu bezonus havigi al si tion antaŭ nelonge, se li permesis al si tiajn ŝercojn kun siaj superuloj.
- Vi sendube ne scias kiu mi estas, malbona orfo ? li diris malsuprenirante de sia mejloŝtono kun edifa seriozeco.
- Ne, sinjoro, respondis Olivero.
- Mi estas sinjoro Noa Argilturo, rekomencis la alia, kaj vi estas mia subulo. Nu, demetu la ŝutrojn, kanajleto.
Samtempe Sro Argilturo regalis Oliveron per piedbato kaj eniris en la butikon kun digna mieno, kiu donis al li multe da graveco, kvankam estas malfacile por knabo, kun dika kapo, malgrandaj okuloj kaj stulta fizionomio, aspekti majesta en ajna situacio. Des pli kiam li aldonas al ĉi tiuj eksteraj avantaĝoj ruĝan nazon kaj lentugojn. Olivero demetis la ŝutrojn, kaj kiam li volis porti unu el ili al korteton apud la domo, kie oni metis ili dumtage, li ŝanceliĝis sub la pezo kaj frakasis vitron. Noa venis kompleze helpi lin, konsolis lin certigante al li ke li pagos ĝin, kaj degnis doni al li helpon. Sro Bersemo baldaŭ malsuprenvenis, kaj preskaŭ tuj Sino Bersemo aperis. Olivero pagis la vitron, laŭ la antaŭdiro de Noa, kaj sekvis tiun ĉi al la kuirejo por matenmanĝi.
- Venu apud la fajron, Noa, diris Ĉarloto, mi elprenis por vi el la matenmanĝo de sinjoro bonan peceton da lardo. Olivero, fermu la pordon malantaŭ Sro Noa, prenu la pecojn da pano kiujn mi metis sur la kovrilo de la kofro. Jen via teo, iru gluti ĝin en angulo kaj rapidu ĉar necesas iri gardi la butikon, ĉu vi aŭdas ?
- Ĉu vi aŭdas, trovitulo ? diris Noa Argilturo.
- Kia stranga vivulo vi estas, Noa ! diris Ĉarloto, ĉu vi ne povas lasi ĉi tiun infanon trankvila ?
- Lasi lin trankvila ! diris Noa, sed ŝajnas al mi ke ĉiuj tiel lasas lin sufiĉe trankvila. Li havas nek patron nek patrinon kiuj sin miksas en liajn aferojn. Ĉiuj liaj parencoj bone lasas lin fari laŭ sia plaĉo; ĉu ne, ĉarloto ? Ha ! Ha !
- Petolulo kiun vi estas ! diris Ĉarloto laŭte rideganta.
Noa faris kiel ŝi. Poste ili ambaŭ ĵetis disdegnan ekrigardon al kompatinda Olivero Tvisto, kiu sidinte sur kofro funde de la kuirejo tremetis, kaj manĝis la restaĵojn de seka pano kiujn oni speciale rezervis por li.
Noa estis infano de karitatdomo, sed ne de almozulejo; li ne estis trovitulo, ĉar li kapablis starigi sian genealogion ĝis siaj patro kaj patrino kiuj loĝis proksime de tie. Lia patrino estis lavistino; lia patro, ekssoldato, ebriulo kaj eksigita de la servo kun ligna kruro kaj pensio de potage du kaj duono pencoj. La butikhelpantoj en la najbaraĵo delonge kutimis alparoli Noan sur la stratoj per la plej insultaj moknomoj, kaj li suferis sen diri vorton. Sed nun, kiam la sorto ĵetis sur lian vojon kompatindan orfon sen nomo, kiun la plej malnobla estulo povis montri per la fingro kun malestimo, li profitege venĝis al li. Ĉi tio estas interesa temo por pripensado. Ni vidas, sub kia bela flanko kelkfoje montriĝas la homa naturo, kaj kun kia simileco la samaj afablaj kvalitoj disvolviĝas ĉe la plej nobla ĝentlemano kaj ĉe la plej malpura infano de karitato.
Estis tri semajnoj aŭ unu monato de kiam Olivero loĝis ĉe la enterigisto, kaj la gesinjoroj Bersemoj, ferminte la butikon, vespermanĝis en la malgranda malantaŭa ĉambro, kiam Sro Bersemo, plurfoje konsiderinte sian edzinon kun la plej respektema mieno, komencis la konversacion.
- Kara amikino mia…
Li estis daŭrigonta, sed Sino Bersemo levis la okulojn tiel malagrable, ke li abrupte haltis.
- Nu, kio ? diris Sino Bersemo kolere.
- Nenio, karulino mia, tute nenio, diris Sro Bersemo.
- Ĉu ? Malsprita ke vi estas, diris Sino Bersemo.
- Tute ne, karulino mia, diris humile Sro Bersemo, mi pensis ke vi ne volis aŭskulti min. Mi nur volis diri…
- Ho ! konservu por vi tion kion vi havas por diri, interrompis Sino Bersemo, oni montras neniun konsideron al mi, ne konsultu min, ĉu vi aŭdas ? Mi ne volas enmiksiĝi en viajn sekretojn.
Ĉe tiuj vortoj, ŝi eligis afektitan rideksplodon kiu vekis timojn pri varmegaj sekvoj.
- Sed, karulino mia, diris Bersemo, mi bezonas vian opinion.
- Ne, ne, kion valoras al vi mia opinio ? rebatis la edzino kun pika mieno; petu konsilon de aliaj.
Kaj ŝi ripetis tiun afektan ridon kiu tremigis Sron Bersemon. Per tio ŝi sekvis la ordinaran politikon de la edzinoj, tiun kiu plej ofte sukcesas al ili : ŝi devigis sian edzon peti kiel favoron permeson diri al ŝi tion kion ŝi scivolis sciiĝi. Kaj, post eta kverelado kiu ne daŭris plene tri kvaronhorojn, ŝi ofereme konsentis ĉi tiun permeson.
- Temas nur pri eta Olivero, diris Sro Bersemo, li aspektas tre bone, ĉi tiu infano.
- Bela miraklo ! Li manĝas sufiĉe por tio, respondis la sinjorino.
- Liaj trajtoj havas esprimon de malĝojo kiuj donas al li tre interesan mienon, daŭris Sro Bersemo. Li farus bonegan mutulon(1), karulino mia.
Sino Bersemo mire levis la kapon; ŝia edzo rimarkis tion kaj, sen doni tempon al la bona sinjorino por meti rimarkon, li daŭrigis :
- Ne mutulo por akompani la procesion de plenkreskuloj, mia karulino, sed nur por la procesioj de infanoj. Estus novaĵo havi mutulon kun aĝo rilata al tiu de la mortinto. Estu certa ke tio farus belegan efekton.
Sino Bersemo, kiu montris ĝuindan intereson pri aferoj rilataj al enteriga entrepreno, estis mirigita de la noveco de ĉi tiu ideo. Sed ĉar ŝi kompromitus sian dignon aprobante sian edzon, dum la nunaj cirkonstancoj, ŝi kontentigis sin demandante al li tre malagrable, kiel okazis ke ĉi tiu ideo ne jam delonge ekstaris en lia cerbo. Sro Bersemo prave konkludis ke lia propono estis bone akceptita. Tuj estis decidita ke Olivero estu unue inicita pri la misterojn de la profesio, kaj ke tiucele li akompanu sian mastron ĉe la unua okazo.
Oni ne atendis ĝin longtempe. La morgaŭon matene, post la tagmanĝo, Sro Bumbelo eniris en la butikon, kaj apoginte sian irbastonon kontraŭ la vendotablo, elprenis el sia poŝo sian grandan paperujon el ledo kaj elprenis el ĝi pecon da papero kiun li transdonis al Bersemo.
- Ha ! diris la entreprenisto tralegante ĝin kun gaja mieno, estas mendo de ĉerko, ĉu ne ?
- De ĉerko unue, kaj de paroĥa enterigo poste, diris Sro Bumbelo fermante sian paperujon kiu estis, kiel li, tre dika.
- Bajtono ? diris la entreprenisto ĉesante legi kaj rigardante al Sro Bumbelo, jen la unua fojo kiam mi aŭdas tiun nomon.
- Obstinuloj, sinjoro Bersemo, respondis Sro Bumbelo skuante la kapon, obstinuloj kaj fieruloj, mi timas tion.
- Fieruloj ? ekkriis Sro Bersemo kun moka rido, ĉifoje, tio estas tro.
- Tio kompatigas, diris la pedelo, tio ŝvitigas.
- Konsentite, respondis aprobe la ĉerkfaristo.
- Ni aŭdis paroli pri ili nur antaŭhieraŭ, diris la pedelo, kaj ni scius nenion pri ili, se virino kiu loĝas en la sama domo, ne alparolus al la paroĥa komitato por petegi ĝin sendi la paroĥan kirurgon por viziti virinon kiu estis en la plej malbona stato. Li estis elirinta por vespermanĝi, sed lia asistanto, kiu estas tre lerta knabo, facile sendis al ili medicinaĵon en botelo de ciro.
- Ha ! Jen tio kion oni povas nomi diligentecon, diris la entreprenisto.
- Sendube, rekomencis la pedelo, sed kio rezultis ? Ĉu vi scias, ĝis kia grado iris maldankemo de ĉi tiuj ribeluloj, sinjoro ? Ĉu vi kredus ke la edzo resendis diri ke la medikamento ne taŭgis por la speco de malsano de sia edzino kaj ke ŝi ne prenos ĝin ? Ĉu vi aŭdas tion ? Ke ŝi ne prenos ĝin ! Iu bonega, energia, saniga medicinaĵo, kiun ni sukcese aplikis, ne pli malfrue ol antaŭ ok tagoj, al du irlandaj manlaboristoj kaj unu portisto, kiun ni senpage sendis al li, plie kun la botelo. Kaj li sendas diri ke ŝi ne prenos ĝin, sinjoro !
Ĉar la abomenaĵo de tiu ĉi konduto prezentis sin plenforte al la menso de Sro Bumbelo, li kolere frapegis sian irbastonon sur la vendotablo kaj purpuriĝis pro indigno.
- Ho ! diris Bersemo, neniam en mia vivo…
- Ne neniam ! ekkriis la pedelo, neniam tia fiaĵo estis realigita. Sed nun, kiam ŝi mortis, temas pri enterigi ŝin, jen la adreso. Ju pli frue des pli bone.
Kaj Sro Bumbelo, en sia ekbolo de malbonhumoro, inverse surmetis sian trikornan ĉapelon kaj sin ĵetis el la butiko.
- Nu ! Olivero, li estis tiel kolera ke li forgesis demandi pri viaj novaĵoj, diris Sro Bersemo sekvante la pedelon per la okuloj, kiu paŝadis sur la strato per paŝegoj.
- Jes, sinjoro, respondis Olivero kiu singardeme staris flanken dum la interparolado, kaj kiu tute tremis laŭ sia tuta korpo pro la nura memoro pri la voĉo de Sro Bumbelo.
Estis tamen senbezone ke li provu eskapi de la vido de Sro Bumbelo : ĉar tiu oficisto, sur kiu la antaŭdiro de la viro kun la blanka veŝto faris profundan impreson, pensis ke, nun kiam la entreprenisto de la ĉerkportistoj prove prenis Oliveron, pli bone estis eviti ataki ĉi tiun temon, ĝis kiam la infano estu dungita por periodo de sep jaroj, kaj ke oni tiel estu definitive trankviligita pri la danĝero vidi lin reveni je la kostopago de la paroĥo.
- Nu, diris Sro Bersemo surmetante sian ĉapelon, ju pli frue ĉi tiu laboro estos plenumita, des pli bone tio estos. Noa, atentu pri la butiko. Olivero, surmetu vian kaskedon kaj sekvu min.
Olivero obeis kaj sekvis sian mastron en la praktiko de sia profesio.
Ili paŝadis dum kelka tempo tra la plej homplena kvartalo de la urbo, poste malsupreniris mallarĝan strateton pli malpuran kaj pli mizeran ol la aliaj, kaj haltis por serĉi per la okulo la koncernan domon. Ambaŭflanke de la strato la domoj estis altaj kaj grandaj, sed tre malnovaj, kaj loĝataj de homoj el la pli malriĉa klaso, kiel ilia neprizorgita aspekto sufiĉe indikintus, sen ke bezonintus la ĉeesto de malgranda nombro da viroj kaj virinoj, kiuj kun krucitaj brakoj kaj duige fleksita korpo, ŝtele trairus de tempo al tempo la straton. La plej multaj el tiuj loĝejoj antaŭe havis butikojn hermetike fermitajn, kaj ruiniĝantajn. Estis loĝataj nur la supraj etaĝoj. Aliaj minacis disfali kaj estis subapogitaj de dikaj traboj alaranĝitaj al la muroj kaj firme fiksitaj en la grundo. Sed ĉi tiuj fendiĝintaj domaĉoj ŝajnis servi kiel nokta retiriĝo por kelkaj senhejmaj trampoj, ĉar pluraj el la malglataj tabuloj kiuj baris la pordon kaj la fenestrojn estis detiritaj, por lasi sufiĉan aperturon por trapasigi korpon. La stratkanaleto estis malpura kaj senflua. La ratoj mem kiuj, tie kaj tie, sin rulis en ĉi tiu putraĵo, estis terure malgrasaj.
Estis nek frapilo nek tirilo de sonorilo ĉe la pordo kie haltis Olivero kaj lia mastro. Tiu ĉi palpe enŝoviĝis laŭ malluman koridoron, diris al Olivero sin teni ĉe siaj kalkanoj kaj ne timi, supreniris al la unua etaĝo kaj, stumblante kontraŭ pordo de la ŝtuparplaceto, milde frapis sur ĝi.
Juna knabino dektri- aŭ dekkvar-jara venis malfermi. La entreprenisto tuj vidis, el la aspekto de la ĉambro, ke estis ja tie kie li devis trakti. Li eniris, kaj Olivero sekvis lin.
Ne estis fajro en la ĉambro; iu viro maŝine sin apogis sur la malplena stovo; iu maljunulino sidis apud li sur tabureto; en iu angulo staris pluraj ĉifonvestitaj infanoj, kaj en malgranda niĉo antaŭ la pordo, kuŝis sur la planko objekto envolvita de malnova kovrilo. Olivero ektremis ĵetinte la okulojn tiuflanken kaj nevole premis sin kontraŭ sia mastro; malgraŭ la kovrilo, Olivero konjektis ke ĝi estis kadavro.
La viro estis pala kaj senkarna, li havis la okulojn infiltritajn de sango, barbon kaj harojn griziĝintajn; la maljunulino estis faltoriĉa, ŝi havis viglajn, penetrajn okulojn, kaj la du dentoj kiuj restis al ŝi elstaris el ŝia malsupra lipo. Olivero timis rigardi iun aŭ alian, ili tro rememorigis al li la ratojn kiujn li vidis tiel malgrasajn sur la strato.
- Neniu tuŝos ŝin, diris la viro kurante al la entreprenisto kiu alproksimiĝis al la tabullito. Reen, reen ! mi diras al vi, se vi ŝatas la vivon.
- Malsaĝaĵo ! bravulo mia, diris la entreprenisto kiu kutimis vidi mizeron laŭ ĉiuj ĝiaj formoj, tio estas malsaĝaĵo !
- Mi ripetas al vi, diris la viro kunpremante la pugnojn kaj furioze batante la plankon, mi ripetas al vi ke mi ne volas ke oni enterigos ŝin. Ŝi ne povos dormi tien. La vermoj turmentos ŝin sen trovi ion por manĝi, ŝi estas tiel senkarna !
La entreprenisto nenion respondis al tiu ĉi deliranta malfeliĉulo, sed eltirante ŝnuron el sia poŝo, li genuiĝis dum momento apud la korpo.
- Ha ! diris la viro ekplorĝemante kaj genue sin ĵetante ĉe la piedoj de la kompatinda mortintino, genuigu vin, genuigu vin ĉiujn ĉirkaŭ ŝi kaj aŭskultu min. Estas pro malsato kiun ŝi mortis; ĝis kiam la febro ekkaptis ŝin, mi ne sciis tiom kiom ŝi malbone fartis. Sed tiam la ostoj trapikis ŝian haŭton. Ni havis nek fajron nek kandelon; ŝi mortis en mallumo, jes en mallumo. Ŝi eĉ ne povis vidi la vizaĝojn de siaj infanoj, sed ni aŭdis ŝin alvoki ilin dum sia agonio. Mi iris sur la straton almozpeti por ŝi, kaj oni metis min en malliberejon. Je mia reveno, ŝi estis mortanta. Mia koro sensukiĝis, vidante ke ili lasis ŝin malsatmorti. Mi ĵuras antaŭ Dio kiu atestas ĝin, ŝi mortis pro malsato !
Li elŝiris al si harojn, eligis teruran krion kaj ruliĝis sur la planko, kun la okulo konfuzita kaj ŝaŭmo sur la lipoj.
La teruritaj infanoj ekploris, sed la maljunulino, kiu ĝis tiam restis senmova kaj kvazaŭ fremda al tio kio okazis ĉirkaŭ ŝi, minacis ilin por silentigi ilin. Poste, malliginte la kravaton de la viro kiu kuŝis sur la planko, ŝi ŝanceliĝante alpaŝis al la entreprenisto.
- Ŝi estis mia filino, ŝi diris, kapsignante al la kadavro kaj parolante kun la konfuzita mieno de idiotino, pli malbelega por vidi ol la morto mem. Dio mia ! Dio mia ! Diri ke mi donis al ŝi la vivon iam kiam mi estis virino, kaj ke nun mi estas viva kaj ĝoja, dum ŝi kuŝas tie, malvarma kaj rigida. Dio mia ! Dio mia ! Kiam mi pensas pri tio ! Ĝi estas komedio ! Vera komedio !
Dum la kompatinda maljunulino balbutis ĉi tiujn parolojn kun abomena rikano, la entreprenisto prepariĝis eliri.
- Atendu ! Atendu ! ŝi diris instigante sian raŭkan voĉon, ĉu la entombigo estas morgaŭ, postmorgaŭ aŭ ĉivespere ? Mi kuŝigis ŝin kaj mi devos akompani ŝin, ĉu ne ? Sendu al mi grandan mantelon, tre varman mantelon, ĉar la malvarmo estas akra. Ni devus ankaŭ havi kukon kaj vinon antaŭ foriri, sed ne gravas, sendu al ni panon, nur pecon da pano kaj glason da akvo. Ĉu vi sendos al ni panon, mia amiko ? ŝi rapide diris sin alkroĉante al la vesto de Sro Bersemo kiu reiris al la pordo.
- Jes, jes, sendube, li diris, vi havos ion, ĉion kion vi bezonas.
Li liberigis sin el la tenado de la maljunulino kaj, kuntirante Oliveron post si, li ekkuris eksteren.
La morgaŭon, la familio intertempe ricevinte la sukuradon de pano de du funtoj kaj de peco da fromaĝo, persone alportitaj de Sro Bumbelo, Olivero kaj lia mastro revenis al tiu mizera loĝejo, kie Sro Bumbelo venis antaŭ ili, akompanita de kvar viroj el la almozulejo, kiuj devis servi kiel portantoj. Malnova nigra mantelo kovris la vestaĉojn de la maljunulino kaj de la edzo. Oni alŝraŭbis la ĉerkon; la portantoj ŝarĝis ĝin sur siajn ŝultrojn kaj malsuprenirigis ĝin sur la straton.
- Nun, maljunulino, provu plilongigi la paŝon, diris mallaŭte Bersemo, ni malfruas kaj necessas ne atendigi la pastron… Antaŭen, portantoj, tiel rapide kiel vi volas.
Tiuj ĉi ekprenis rapidan irmanieron kun sia malpeza ŝarĝo, dum la maljunulino kaj la viro sekvis ilin kiel eble plej bone. Sroj Bumbelo kaj Bersemo paŝis fronte per facilmova paŝado, kaj Olivero kun siaj mallongaj kruroj kuris apud la procesio.
Tamen ne estis tiel urĝe rapidi kiel Sro Bersemo asertis tion; kiam ili atingis la malluman angulon de la tombejo kie kreskas urtikoj kaj kie troviĝas la paroĥaj fosaĵoj, la pastro ne jam alvenis, kaj la kleriko, sida ĉe la kameno en la sakristio, aludis ke verŝajne li ne venos antaŭ unu horo. Konsekvence, oni demetis la ĉerkon sur la rando de la tombo; la viro kaj la maljunulino pacience atendis en la koto, sub malvarma kaj penetranta pluvo, dum ĉifonvestitaj infanoj, altiritaj de strangaĵo, ludis kaŝludon malantaŭ la tomboj, aŭ saltis per kunigitaj piedoj super la ĉerkon. Bersemo kaj Bumbelo, intimaj amikoj de la kleriko, varmiĝis kun li kaj legis la gazeton.
Finfine, post pli ol unu horo de atendado, Sroj Bumbelo, Bersemo kaj la kleriko haste sin direktis al la tombo, kaj samtempe aperis la pastro, kiu surmetis paŝante sian surplison. Sro Bumbelo admonis unu aŭ du infanojn por savi la ŝajnojn. Kaj la respektinda ekleziulo, post leginta la diservon por la mortintoj dum kvar minutoj, redonis sian surplison al la kleriko kaj foriris.
- Nun, Vilĉjo, plenigu, diris Bersemo al la entombigisto.
La tasko estis facila; ĉar la fosaĵo estis tiel plena ke la lasta ĉerko estis nur je kelkaj futoj sub la ternivelo. La entombigisto ĵetis sur la ĉerkon kelkajn ŝovelplenojn da tero kiun li piedpremis, metis sian ŝovelilon sur sian ŝultron kaj malproksimĝis, sekvata de la infanoj, kiuj plendis ke ilia amuzaĵo tiel rapide finiĝis.
- Nu, venu, bravulo mia, diris Bumbelo milde frapetante la ŝultron de la kompatinda malfeliĉulo, ni tuj fermos la tombejon.
Tiu ĉi, kiu ne faris movon de kiam li alvenis ĉe la rando de la tombo, ektremis, levis la kapon, fikse rigardis tiun kiu parolis al li, faris kelkajn paŝojn kaj eksvenis. La maljuna frenezulino estis tro okupata pro la perdo de sia mantelo, kiun la entreprenisto reprenis de ŝi, por atenti pri aliaĵo. Oni rekonsciigis la svenitan viron per duŝo de malvarma akvo. Oni demetis lin sana kaj sendifekta ekster la tombejon, kaj post esti ŝlosanta la pordon, ĉiu reiris hejmen.
- Nu, Olivero, diris Bersemo reirante al sia butiko, kiel vi fartas post tio ?
- Sufiĉe bone, sinjoro, mi dankas vin, respondis la infano kun multe da hezito, ne tro bone, sinjoro.
- Ba ! Vi alkutimiĝos, Olivero, diris Bersemo, tio tute ne plu maltrankviligos vin post kiam vi alkutimiĝos, knabo mia.
Olivero ŝatintus scii ĉu necesis longan tempon por lia mastro alkutimiĝi al tio, sed li opiniis saĝa ne riski ĉi tiun demandon, kaj reiris al la butiko, kun plena kapo de ĉio kion li ĵus vidis kaj aŭdis.
(1) Oni nomis mutulojn la virojn kiuj staris ĉe la pordo de funebra domo, kaj kiuj akompanis la procesiojn.