Tio kio fariĝis Olivero Tvisto, post kiam li estis postulita de Nancio.
Trapaŝinte multajn mallarĝajn stratojn kaj malrektajn trairejojn, Sikeso, Nancio kaj Olivero alvenis en vasta libera spaco kiun plektaĵoj kaj brutejoj destinis por brutmerkato. Tie Sikeso malrapidigis la paŝadon, ĉar la juna knabino ne plu longe povis daŭrigi la rapidan paŝadon kiun ili ĝis nun uzis. Li turnis sin al Olivero, kaj ordonis al li per malmilda tono preni la manon de Nancio.
- Ĉu vi aŭdas min ? li grumblis vidante Oliveron heziti kaj rigardi ĉirkaŭen.
Ili estis en malluma loko, for de iu ajn pasanto, kaj Olivero nur tro klare vidis ke ne ekzistis ebla rezisto; li etendis la manon al Nancio kiu forte premis ĝin.
- Donu al mi la alian, diris Sikeso, ĉi tie, Turko !
La hundo graŭlante levis la kapon.
- Jen, bonulo mia, aldonis Sikeso metante la manon sur la gorĝon de Olivero kaj elkraĉante aĉan ĵuron, se li diras eĉ unu vorton, ĵetu vin sur tion ! Ĉu vi komprenas ?
La hundo denove grumblis, lekis al si la muzelon kaj rigardis al Olivero kvazaŭ li emus salti sen pli prokrasti, al lia gorĝo.
- Li farus tion, kiel mi diras al li, mil tondroj ! diris Sikeso rigardante sian hundon per kruela kaj kontenta okulo.
- Nun vi scias tion kio atendas vin, junulo. Do kriu, se emas al vi; la hundo bone zorgos silentigi vin. Nu, pli rapide ol tio.
Turko svingis la voston por danki sian mastro pro ĉi tiuj karesaj vortoj, al kiuj ĝi ne kutimis. Poste ĝi eligis novan grumbladon celanta al Olivero, kaj antaŭiĝis.
Estis Smiskampo kiun ili trapasis; Se ĝi estus placo Grosvenoro, ke Olivero ne scius pli pri tio. La nokto estis malluma kaj nebula. La lumigado de butikoj apenaŭ videblis tra la dikeco de la nebulo, kiu ĉiumomente plidensiĝis kaj ĉirkaŭvolvis en mallumo la stratojn kaj la domojn. La aspekto de ĉi tiuj lokoj estis des pli stranga por Olivero, kaj lia angoro pli forta.
Ili paŝadis per hasta paŝado kiam la horloĝo de najbara preĝejo batis la horon. Ĉe la unua bato, Sikeso kaj Nancio haltis kaj akrigis la orelon.
- La oka, Vilhelmo, diris Nancio.
- Kial diri tion al mi ? Mi bone aŭdas ĝin, ĉu ne ? respondis Sikeso.
- Kaj ili, mi ŝatus scii ĉu ili povas aŭdi tion, diris Nancio.
- Sendube ili povas, diris Sikeso. Kiam oni malliberigis min, estis la tempo de la foiro de Sankta Bartolomeo, kaj ne estis en la tuta foiro aĉa trumpeto kies bruegon mi ne aŭdis. Kiam mi vespere estis tenata malantaŭ rigliloj, la tumulto kaj kakofonio de ekstere faris la silenton de la malbenita malnova malliberejo tiel timiga, ke mi estis tentata frakasi mian kapon kontraŭ la feraĵoj de la pordo.
- Kompatindaj knaboj ! diris Nancio kun lia vizaĝo ankoraŭ turnita al la punkto kie la horloĝo aŭdigis sin, kia domaĝo, Vilhelmo, tiel belaj knaboj !
- Jen ja la virinoj, respondis Sikeso, ili atentas nur pri tio. Tiel belaj knaboj ! Nu ! Se ili ne jam mortis, ili ne valoras pli bone; tial ni ne plu parolu pri tio.
Li samtempe ŝajnis bridi ĵaluzmienon, kaj premante pli forte la manon de Olivero, li diris al li antaŭeniri.
- Unu minuton, diris la juna knabino, mi ne pasus ĉi tie tiel rapide se temus pri vi, Vilhelmo, esti pendigota la morgaŭon je la oka. Eĉ se estus neĝo, kaj mi ne havus ŝalon por kovri min, mi ĉirkaŭirus ĉi tiun placon ĝis kiam mi falus.
- Per kio ke tio utilus al mi ? demandis la kruda Sikeso. Krom se vi povus pasigi al mi fajlilon kaj dudek ulnojn da bona ŝnuro, vi irus kvindek mejlojn, aŭ vi ne moviĝus, ke tio estus tute egala, pri la bono ke tio farus al mi. Nu, ek, kaj ni ne restu ĉi tie dum unu horo por frazigi.
La juna knabino eksplodis per rido, rearanĝis sian ŝalon, kaj ili rekomencis paŝi. Sed Olivero sentis la manon de Nancio tremi. Li rigardis ŝin preterpasante sub gaslampo, kaj vidis ke ŝi estis pala kiel morto.
Ili paŝadis dum duonhoro tra malpuraj kaj malmulte trapasataj stratoj, kaj la kelkaj individuoj kiujn ili renkontis, tute ŝajnis okupi en la socio pozicion similan al tiu de Sro Sikeso. Fine ili enŝoviĝis en strateton ankoraŭ pli malpuran ol la aliaj, kaj plene da butikoj de ĉifonvendistoj. La hundo kuris antaŭen, kvazaŭ ĝi komprenis ke la atento nun estis senutila, kaj haltis ĉe la pordo de fermita kaj ŝajne neokupata butiko, ĉar la domo disfalis en ruinojn, kaj tabuleto najlita al la pordo, kaj kiu ŝajnis tie fiksita antaŭ multaj jaroj, sciigis ke ĝi estis por lupreni.
- Ĉio en ordo, diris Sikeso ĵetinte esploreman rigardon ĉirkaŭen.
Nancio pasigis la manon sub la ŝutrojn, kaj Olivero aŭdis bruon de sonorilo. Ili trairis la straton kaj atendis kelkajn momentojn sub lanterno. Oni aŭdis leviĝi ŝovofenestron singardeme, kaj preskaŭ en la sama momento la pordo malrapide malfermiĝis. Sen plia ceremonio, Sro Sikeso kaptis ĉe la kolumo la terurigitan infanon, kaj ĉiuj tri baldaŭ sin trovis en la domo.
La aleo estis tute malluma, kaj ili atendis ke la persono, kiu enirigis ilin, relokis la ĉenon kaj la ferajn stangojn kiuj barikadis la pordon.
- Ĉu estas neniu ? demandis Sikeso.
- Ne, respondis voĉo kiun Olivero kredis rekoni.
- Ĉu la maljunulo estas tie ? aldonis la bandito.
- Jes, respondis la voĉo, kaj li estis humiligita atendante vin. Ĉu li estos kontenta vidi vin ! Pli ol tio da ŝanco !
La stilo de ĉi tiu respondo, same kiel la voĉo de tiu kiu parolis, ne estis nekonataj de Olivero; sed neeblis, en la mallumo, vidi kiu estis ĉi tiu interparolanto.
- Lumigu nin, diris Sikeso, alie ni estas rompontaj la kolon aŭ surpaŝontaj la krurojn de la hundo, kaj tiam atentu la gambojn, mi diras nur tion al vi.
- Atendu momenton kaj vi havos lumon, respondis la voĉo. Ni aŭdis la paŝojn de iu kiu malproksimiĝis, kaj post minuto ni vidis aperi la sinjoron Jakobon Daŭkinson, alidire la ruzan Vulpon, tenantan kandelon fiksitan en disfendita bastono.
La juna fripono ne haltis por renovigi sian konatecon kun Olivero alie ol per grimaco, kaj signis al la vizitantoj sekvi lin al la malsupro de la ŝtuparo. Ili trairis kuirejon kie oni vidis nur la kvar murojn, kaj malfermante la pordon de malalta kaj malseka ĉambro kiu rigardis sur malgrandan ŝliman korton, ili estis akceptataj de ekridegoj.
- Ho ! La bela kapo ! ekkriis majstro Karlo Vesperto ridanta ĝis teni al si la flankojn. Jen li ! Ha ! Jen li ! Rigardu do lin, Fagino. Sed vidu do la mienon kiun li faras ! Tio estas tro forta ! Jen bona petolo ! Mi ne plu eltenas, estas sufiĉe por morti pro rido. Tenu min, aŭ mi sufokos !
La gajeco de majstro Vesperto ne plu konis limojn. Li sin lasis fali laŭ sia tuta longeco sur la plankon, skuanta konvulsie la krurojn, kaj dum kvin minutoj li ne kapablis moderigi siajn ekzaltiĝojn. Fine li restariĝis, kaptis la kandelon kiun tenis Vulpo, kaj alproksimiĝante al Olivero, li ekzamenis lin de la piedoj ĝis la kapo, dum la judo, demetante sian ĉapon, respektoplene kaj plurfoje salutis la konsternitan infanon. Pri Vulpo, insidema kiel li estis, kaj malmulte inklina por ridi kiam li havis la okazon praktiki sian talenton, li traserĉis la poŝojn de Olivero kun detalema zorgo.
- Vidu do, Fagino, kiel li estas puca ! diris Karlo tiel proksimigante la lumon al la nova vestaĵo de Olivero, ke li preskaŭ ekbruligis ĝin, rigardu ĉi tion. Drapo numero unu, kaj kia fasono de elegantulo ! Ho ! Ĝi estas tro amuza ! Kaj libroj, plie; sed, Fagino, li tute similas sinjoron.
- Feliĉa vidi vin en tia bona stato, kara mia, diris la judo ironie kliniĝanta antaŭ Olivero ĝis la planko, Vulpo donos al vi alian veston, kara mia, pro timo ke vi difektu vian dimanĉan veston. Kial vi ne skribis al ni, kara mia, por antaŭsciigi al ni pri via alveno ? Ni havintus tute varman vespermanĝon por proponi al vi.
Je ĉi tiuj vortoj majstro Vesperto estis denove trafita de nebridebla ridado kiu gajigis Faginon mem kaj ridetigis Vulpon. Sed ĉar ĉi-lasta tuj eltiris en tiu momento mem el la poŝo de Olivero la monbileton por kvin gineoj, oni ne povis diri ĉu estis la ĝojeksplodo de Vesperto aŭ tiu ĉi malkovro, kiu ridetigis lin.
- Ho ! Ho ! Kio tio estas ? demandis Sikeso antaŭeniranta al la judo kiu enpoŝigis la bileton. Ĉi tio apartenas al mi, Fagino.
- Ne, mia amiko, ne, diris la judo, tio estas mia, Vilhelmo, ĝi estas mia. Vi havos la librojn.
- Se oni kuraĝas diri ke tio ne estas por mi, rekomencis Sikeso surmetante sian ĉapelon kun rezoluta mieno, aŭdu por mi kaj Nancio, mi reprenas la infanon.
La judo ektremetis, kaj ankaŭ Olivero, kvankam pro tute alia kialo, li esperis ke la disputo estu la kaŭzo de lia reliberigo.
- Nu, diris Sikeso, ĉu vi volas doni tion al mi, jes aŭ ne ?
- Ne estas bone, Vilhelmo, ĉu ne Nancio; ke tio ne estas bona ? demandis la judo.
- Ĉu tio estu bona aŭ malbona, rebatis Sikeso, donu tion al mi, mi diras al vi ! Ĉu vi imagas ke Nancio kaj mi havis nenion pli bonan por fari ol perdi nian tempon por postkuri la unuan knabon kiu estis malliberigita pro vi ? Donu tion al mi, maljuna avarulo, maljuna mumio, ĉu vi aŭdas !
Farante ĉi tiujn amikecajn riproĉojn, Sro Sikeso kaptis la monbileton kiun la judo tenis inter la dikfingro kaj la montrofingro, poste malvarme rigardante Faginon rekte en la okulojn, li dekoble faldis la bileton kaj entenis ĝin en nodo kiun li faris en sia kravato.
- Jen por nia peno, diris Sikeso, kaj tio ne estas duono de tio kion ĝi valoris. Pri vi, konservu la librojn, se vi ŝatas legadon, aŭ alie vendu ilin.
- Ili estas tre interesaj, diris Karlo Vesperto kiu ŝajnigis legi unu el la koncernaj volumoj, farante mil grimacojn, bela stilo ! Ĉu ne, Olivero ?
Kaj, vidante la kompatindan mienon de tiu ĉi, majstro Vesperto, kiu kapablis ekkapti en ĉio la amuzan flankon, sin fordonis al nova freneziĝo de gajeco pli laŭta ol la unua.
- Ili apartenas al la maljuna sinjoro, diris Olivero tordante al si la manojn; al la bona kaj malavara maljunulo kiu min akceptis en sia hejmo, kiu prizorgis min kiam mi estis mortanta. Resendu ilin al li, mi vin petegas, resendu al li la librojn kaj la monon. Tenu min ĉi tie dum mia tuta vivo, sed mi petas vin, mi petegas vin, resendu ilin al li. Li kredos ke mi ŝtelis lin ! La maljunulino, kaj ĉiuj kiuj estis tiel bonkoraj al mi, kredos ke mi estas ŝtelisto. Ho ! Kompatu min kaj resendu ilin al li !
Tiel parolante, kun la energio kiun transdonas korprema doloro, Olivero surgenuen falis ĉe la piedoj de la judo, kunpremante la manojn kun petega kaj senespera mieno.
- Tiu knabo pravas, rimarkigis Fagino, ĵetante insideman ekrigardon ĉirkaŭ si, kaj kuntirante tiom kiom li povis siajn malbelegajn brovojn. Vi pravas, Olivero, vi pravas. Oni kredos ke vi estas ŝtelisto, ha, ha ! li aldonis frotante al si la manojn. Tio oportune okazas, kaj ni povus nenion deziri pli bonan.
- Sendube, respondis Sikeso, mi pensis pri tio tuj kiam mi vidis lin eniri en Klerkenŭelo kun liaj libroj sub la brako. Estas tre simple, necesas ke estu homoj trempitaj en pieco, alie ili ne akceptintus lin hejmen. Ili ne serĉos lin, pro timo esti devigataj persekuti lin por malliberigi lin. Li tiel estas sekura.
Dum ĉi tiu dialogo, Olivero rigardis alterne al Fagino kaj Sikeso per konfuzita okulo, kaj kvazaŭ li apenaŭ konscius pri tio kio okazas ĉirkaŭ li. Sed ĉe la lastaj vortoj de Vilhelmo Sikeso li subite releviĝis, kaj tute terurite impetis el la ĉambro, kriante por helpo, por tiamaniere veki ĉiujn eĥojn de la malnova ruina domo.
- Ne lasu vian hundon eliri, Vilhelmo ! ekkriis Nancio sin ĵetante al la pordo kaj fermante ĝin post la judo kaj liaj du lernantoj, kiuj pafiĝis persekute al Olivero. Ne lasu vian hundon eliri, ĝi dispecigus ĉi tiun infanon.
- Estus bone farita ! diris Sikeso baraktante por sin liberigi el la ĉirkaŭpremo de la junulino. Maltenu min, aŭ mi frakasos al vi la kapon kontraŭ la muron.
- Tio estas al mi egala, Vilhelmo, ne gravas al mi, kriis la juna knabino energie luktante kontraŭ ĉi tiu viro, la infano ne estos disŝirita de la hundo, aŭ vi unue mortigos min.
- Vi tuj vidos ! diris Sikeso grincigante la dentojn. Foriru de ĉi tie, aŭ estos afero de momento.
La rabisto ĵetis la junulinon al la alia fino de la ĉambro… ĝuste kiam la judo kaj liaj du lernantoj eniris revenigante Oliveron post ili.
- Nu ! Kio estas ? diris la judo.
- Mi pensas ke tiu knabino freneziĝis, respondis Sikeso kun senindulga mieno.
- Ne, mi ne estas freneza, diris Nancio pala kaj anhelante. Mi ne estas freneza, Fagino, estu certa pri tio.
- Nu do, silentu ! diris la judo minace.
- Ne, mi ne silentos, rekomencis Nancio per tre laŭta tono, nu, kion vi havas por diri al tio ?
Sro Fagino sufiĉe sciis pri la karaktero kaj kapricoj de virinoj por senti ke ne estis prudente plilongigi la kunparoladon. Por distri, li alparolis al Olivero :
- Ĉu do vi volis fuĝi, amiko mia ? li diris al li prenante ĉe la angulo de la kameno dikan tuberplenan bastonon.
Olivero nenion respondis, sed li observis la movojn de la judo, kaj lia koro forte batadis.
- Vi vokis helpon, vi volis venigi la policon, ĉu ne ? daŭrigis Fagino kun moka rido kaj ekkaptante la infanon ĉe la brako, ni forigos el vi la deziron, junulo !
La judo metis viglan baton de bastono sur la ŝultrojn de Olivero, kaj li levis la brakon por rekomenci, kiam la juna knabino sin ĵetis al li kaj deprenis de li la bastonon kiun ŝi ĵetis en la fajron kun tiom da forto ke karboj ruliĝis ĝis meze de la ĉambro.
- Mi ne suferos tian aferon, Fagino, ekkriis Nancio. Vi retrovis ĉi tiun infanon, kion vi volas pli ? Provu lasi lin trankvila, vi aŭdas, alie mi aranĝos vin, tiamaniere ke vi estu pendigita antaŭ mia vico.
Eldirinte ĉi tiujn minacojn, la juna knabino frapis la plankon per la piedo, pala pro kolero. Kun lipoj kunpremitaj, manoj kuntiritaj, ŝi alterne rigardis la judon kaj Sikeson.
- Nu, Nancio ! diris la judo per kvietigita tono, post momento de silento, dum kiu li interŝanĝis kun Sro Sikeso mirigitajn kaj zorgoplenajn rigardojn, vi estas… ĉi-vespere… pli admirinda ol iam. He ! He ! Kara mia, vi rave ludas komedion.
- Ĉu vere ? diris la juna knabino, atentigu ke mi ne superu min mem. Estus des pli malbona por vi, Fagino. Tial nepetole kondutu kun mi; konsideru tion kiel bone diritan.
Virino pelita al ekstremo, ĉefe virino amarigita de malfeliĉo kaj malespero, povas atingi gradon de incito kiun malmultaj viroj ŝatas defii. La judo komprenis ke li vane plu ŝajnigus rigardi la koleron de Nancio kiel nedaŭran kapricon. Kaj nevole retropaŝante kelkajn paŝojn, li ĵetis al Sikeso duon-timeman, duon-petegantan ekrigardon, kvazaŭ por diri al li ke nature estis li kiu devis daŭrigi la dialogon.
Sro Sikeso aŭdis ĉi tiun mutan alvokon, kaj eble sentante sian propran orgojlon kaj influon interesitaj pri tio ke Nancio tuj reprudentiĝu, elkraĉis almenaŭ du aŭ tri dekduojn da malbenoj kaj minacoj, kies rapideco kaj diverseco multe honorigis la fekundecon de lia inventema spirito. Ĉar ĉio ĉi produktis neniun videblan efikon al la objekto de lia kolero, li sin turnis al pli frapantaj argumentoj.
- Kion vi volas diri per tio? li ekkriis subtenante sian demandon per unu el la malbenoj popolaj en nia lando kontraŭ la plej bela el ĉiuj trajtoj kiuj ornamas la homan vizaĝon; malprudenta malbeno kiu riskus, se ĝi estus aŭdata tien supren nur unufoje el kvindek mil ke oni ripetas ĝin ĉi tie malsupre, fari de la blindeco malsanon tiel banalan kiel la morbilo. Kion vi volas diri per tio ? La diablo bruligu min ! Ĉu vi ne plu scias tiun kiu vi estas kaj tion kio vi estas ?
- Ho ! Jes ja, mi ja bone scias tion, rebatis la juna knabino kun nervoza rido, svingante sian kapon dekstren maldekstren, kaj ŝajnigante indiferentecon kiu malbone kaŝis ŝian emocion.
- Nu do, restu trankvila, aldonis Sikeso grumblante kiel li kutimis fari kiam li alparolis al sia hundo, aŭ mi restigos vin trankvilan longtempe.
La juna knabino rekomencis ridi, kaj pli aplombe ol antaŭe. Poste, ĵetante al Sikeso ŝtelrapidan ekrigardon, ŝi deturnis la kapon kaj mordis al si la lipon ĝis sango.
- Kiel tio bone taŭgas al vi, rekomencis Sikeso arogante rigardante ŝin kun malestimo, doni al vi grandaniman kaj malavareman mienojn ! Kia bonega okazo por ĉi tiu infano, kiel vi nomas lin, amikiĝi kun vi !
- Jes, mi estas lia amikino ! ekkriis kolere la juna knabino, kaj nun mi preferus esti morta sur la strato, aŭ okupi la lokon de tiuj apud kiuj ni pasis ĉivespere, ol esti kunhelpinta por kuntiri ĉi tien ĉi tiun infanon. De hodiaŭ li estas nur ŝtelisto, fripono, kanajlo; ĉu necesas pro tio ke ĉi tiu maljuna mizerulo plie venu trabastoni lin ?
- Nu, nu, Sikeso, diris la judo per riproĉa tono kaj montrante al li la junajn friponojn kiuj aŭskultis ĉi tiun dialogon per pintigitaj oreloj, ni estu kvietaj, Vilhelmo, necesas repaciĝi.
- Repaciĝi ! ekkriis Nancio incitegita, maljuna perfidulo. Mi ne havis duonon de la aĝo de ĉi tiu infano, ke jam mi ŝtelis por vi ! Kaj jen dek du jaroj ke mi faras ĉi tiun laboron, kaj ĉiam por vi ! Ĉu estas vere ? Diru, ĉu estas vere ?
- Sufiĉas, sufiĉas, respondis la judo penante kvietigi Nancion, sed ĉi tiu laboro ankaŭ estas via vivrimedo, estas ĝi kiu vivigas vin.
- Fakte, ŝi paroleme daŭrigis, ĝi estas mia vivo, kiel la stratoj estas mia hejmo, malgraŭ la malvarmo, la pluvo kaj la koto. Kaj estas vi, mizerulo ! kiu alkondukis min tien, kaj kiu tenos min tie, nokte kaj tage, ĝis kiam mi mortos !
- Okazos al vi pli malbona ol tio ! interrompis la judo ekscitita de tiuj riproĉoj, pli malbona ol tio, ĉu vi aŭdas, se vi diras plian vorton.
Ŝi silentis; sed en sia kolero ŝi distaŭzis al si la harojn kaj ŝiris siajn vestojn. Ŝi sin ĵetis al la judo kaj probable lasintus al li signojn de sia venĝo, se Sikeso ne ĝustatempe intervenintus prenante ŝin ĉe la manoj. Ŝi faris kelkajn vanajn klopodojn liberiĝi, kaj senkonsciiĝis.
- Mi pli ŝatas tion, diris Sikeso demetante ŝin sur la plankon en angulo de la ĉambro. Ŝi havas mirindan forton en la brakoj kiam ŝi estas tiel kolera.
La judo viŝis sian frunton kaj ridetis. Li sentis sin senpezigita fine vidante ĉi tiun scenon ĉesi. Sed nek li, nek Sikeso, nek la hundo, nek la junaj ŝtelistoj, ŝajnis vidi en tio aliaĵon krom ordinara incidento esence propra al la metio.
- Estas la diablo, trakti kun virinoj, diris la judo remetante la bastonon sur ĝian lokon. Sed ili estas tre lertaj, kaj ni sukcesus nenion sen ili. Karlo, enlitigu Oliveron.
- Mi supozas ke li morgaŭ ne surmetos siajn belajn vestaĵojn, ĉu ne, Fagino ? demandis Karlo Vesperto ridante.
- Ne timu, respondis la judo ankaŭ ridante.
Majstro Vesperto, verŝajne ĉarmita de tiu ĉi komisio, ekprenis la kandelon kaj kondukis Oliveron en apudan kuirejon, kie estis du aŭ tri litoj similaj al tiu en kiu Olivero antaŭe dormis. Tie la sinjoro Vesperto, post esti tutkore ridanta, redonis al Olivero la malbelegajn ĉifonaĵojn, kiujn ĉi tiu estis tiel feliĉa esti liberigita ĉe Sro Brunsubo. Hazardo volis ke Fagino rekonis ilin en la manoj de la judo kiu aĉetis ilin. Tiu ĉi cirkonstanco metis lin sur la spuron de Olivero.
- Demetu viajn belajn vestojn, diris Karlo, mi donos ilin al Fagino kiu prizorgos ilin. Ha ! La bona petolo !
La kompatinda Olivero obeis, tre kontraŭvole. Majstro Vesperto kunvolvis la novajn vestojn, metis ilin sub sian brakon kaj eliris. Li ŝlosis la pordon, kaj lasis Oliveron en la mallumo.
La ekridado de Karlo kaj la voĉo de fraŭlino Betino, kiu aperis oportune por ĵeti malvarman akvon al la vizaĝo de sia sveninta amikino kaj rekonsciigi ŝin, sufiĉus por malhelpi dormi multajn homojn pli feliĉajn ol Olivero; sed li estis malbonfarta kaj elĉerpita pro laco, kaj baldaŭ profunde endormiĝis.