Kiel Olivero Tvisto estis ekkaptanta lokon,
kiu ne estus bagatelo.
Farinte la nepardoneblan krimon peti pli da avenkaĉo, Olivero restis dum ok tagoj strikte enŝlosita en la karcero kien sendis lin la kompato kaj saĝo de la administra konsilio. Oni povus supozi, unuavide ke, se li respekte akceptintus la antaŭdiron de la sinjoro kun blanka veŝto, li povintus firmigi, unufoje por ĉiam, la profetan reputacion de tiu ĉi saĝa administranto, kroĉante finon de sia naztuko al najlo en la muro, kaj pendigante sin al la alia. Estis nur unu obstaklo kontraŭ la plenumado de ĉi tiu ago : estis ke, pro eksplicita ordono de la konsilio, subskribita, parafita kaj sigelita de ĉiuj membroj, la naztukoj estantaj rigardataj kiel luksaj artikoloj, estis por ĉiam malpermesataj al la malriĉuloj de la rifuĝejo. La frua junaĝo de Olivero estis dua same grava malhelpo. Li sin kontentigis amare plori dum tutaj tagoj, kaj, kiam venis la longaj kaj malgajaj horoj de la nokto, li metis siajn manetojn antaŭ siajn okulojn por ne vidi la mallumon, kaj sin alpremis en angulo por provi dormi. Foje li abrupte kaj tremante vekiĝis; li premis sin kontraŭ la muro, kvazaŭ li trovus, tuŝante ĉi tiun malmolan kaj malvarman surfacon, protekton kontraŭ la mallumo kaj la soleco kiuj ĉirkaŭis lin.
Ne necesas ke la malamikoj de la Sistemo imagu ke, dum la tempo de sia malliberigo, Olivero estis senigita de la bonfaro de ekzercado, de la plezuro de la socio aŭ de la konsoloj de la religio. Pri ekzercado, ĉar la vetero estis bela kaj malvarma, li rajtis lavi sin ĉiumatene sub la pumpilo, en pavimita korto, en ĉeesto de Sro Bumbelo kiu, por malhelpi lin malvarmumi, stimulis al li la cirkuladon de la sango per oftaj batoj de irbastono. Koncerne la socion, oni venigis lin ĉiujn du tagojn al la infana manĝejo, kaj oni donis al li drastan punbatadon, por la bona ekzemplo kaj la edifo de la aliaj. Tute ne rifuzante al li la avantaĝojn de religiaj konsoloj, oni ĉiuvespere venigis lin per piedbatoj en la ĉambron je la preĝhoro, kaj li rajtis aŭskulti, por sia plej granda konsolo, la preĝon de siaj kamaradoj, reviziitan kaj pligrandigitan de la konsilio, en kiu ili petis esti bonaj, virtaj, kontentaj kaj obeemaj, kaj esti antaŭŝirmita de la kulpoj kaj malvirtoj de Olivero Tvisto kiun oni tiel prezentis kiel ekskluzive metita sub la patroneco kaj protekto de Satano, kiel rekta specimeno de la produktoj de la fabriko de la diablo.
Dum la aferoj de Olivero sekvis ĉi tiun favoran kaj avantaĝan disvolviĝon, okazis iun matenon ke Sro Ludkampo, kamentubisto laŭ sia metio, malsupreniris laŭ la longa strato cerbumante por scii kiel li pagus plurajn lu-pagojn, pri kiuj lia luiganto fariĝis tre postulema. Kiom ajn li kalkulis kaj elkalkulis, li ne sukcesis alveni al la cifero de kvin sterlingaj pundoj kiun li bezonis. En sia malespero ne sukcesi kompletigi tiun ĉi sumon, li alterne turmentiĝis, poste frapis sian azenon kiam, preterpasante antaŭ la rifuĝejo, li ekĵetis rigardon al la afiŝo algluita sur la pordo.
- Ho, ho ! diris Sro Ludkampo al sia azeno.
La azeno en tiu momento estis tute malatenta : ĝi probable demandis al si ĉu ĝi ne ricevus por sia tagmanĝo unu aŭ du stumpojn de brasikoj por frandi kiam ĝi liberiĝis de la du sakojn da fulgo kiujn li tiris en malgranda ĉareto. Ĝi ne atentis pri la ordono de sia mastro kaj daŭrigis sian vojon.
Sro Ludkampo direktis al la azeno fian sakraĵon, kuris post ĝi, kaj donis al li baton sur la kapon kiu frakasintus alian ajn kranion ol tiu de azeno. Poste, kaptinte la bridon, li krude skuis al ĝi la makzelon por rememorigi al ĝi obeemon. Li turnigis ĝin kaj donis al ĝi alian baton sur la kapon, por duon-senkonsciigi ĝin ĝis lia reveno. Poste li supreniris la peronon por legi la afiŝon.
La sinjoro kun blanka veŝto staris antaŭ la pordo, kun manoj malantaŭ la dorso, post esti profunde pridiskutanta en la konsiliejo, li spektis la mallongan disputon inter Sro Ludkampo kaj la azeno. Li ridetis kun kontentiĝo vidante la kamentubisto alproksimiĝi al la afiŝo, ĉar li tuj vidis ke Sro Ludkampo estis ja la majstro kiu taŭgis por Olivero. Sro Ludkampo ankaŭ ridetis tralegante la afiŝon, ĉar ĝuste estis kvin sterlingaj pundoj kiujn li bezonis; kaj pri la infano kiun li devis zorgi, li pensis ke, laŭ la reĝimo de la rifuĝejo, li devis esti taŭga por grimpi en stovtubon. Li relegis la avizon de la komenco ĝis la fino, silabon post silabo; poste respekte levante la manon al sia pelta kaskedo, li alpaŝis al la viro kun blanka veŝto.
- Ĉu estas ĉi tie infano kiun la paroĥo volas metilernigi ? diris Sro Ludkampo.
- Jes, mia bonulo, diris la viro kun blanka veŝto kun bonvola rideto. Kion vi volas al li ?
- Se la paroĥo volas ke li lernu tre agrablan metion, kiel ekzemple skoveli kamentubojn, diris Sro Ludkampo, mi bezonas metilernanton, kaj mi estas preta zorgi lin.
- Eniru, diris la sinjoro kun blanka veŝto.
Sro Ludkampo unue iris doni al sia azeno baton sur la kapon kaj krudan skuon al la makzelo, kvazaŭ antaŭgarde, por ke ĝi fantazie ne foriru, poste sekvis la viron kun blanka veŝto.en la ĉambro kie Olivero Tvisto unuafoje vidis la ĝentlemanon.
- Ĝi estas tre malpura metio, diris Sro Limbgento kiam Ludkampo ripetis sian peton.
- Oni vidis infanojn kiuj estis sufokitaj en la kamentuboj, diris alia sinjoro.
- Tio estas ĉar ili malsekigis la pajlon antaŭ ol bruligi ĝin en la kamentubo por denove malsuprenigi ilin, diris Ludkampo; estis nur fumo, neniu flamo. Cetere, fumo tute ne utilas por malsuprenigi knabon, ĝi nur endormigas lin, kaj ĝuste estas tio kion li volas. Infanoj estas tre obstinaj, vi scias, tre mallaboremaj; nenio estas tiel bona kiel bela brilanta flamo por rapidege malsuprenigi ilin kvarope. Estas pli bone por ili, komprenu, ĉar se ili estas kaptitaj en la kameno, ili pli bone baraktas por elkaĉiĝi, kiam ili sentas rosti la plandojn de siaj piedoj.
Tiu ĉi klarigo ŝajnis tre amuzi la sinjoron kun blanka veŝto, sed pli digna ekrigardo de Sro Limbgento ĉesigis lian gajecon. La konsilio komencis pridiskuti dum kelkaj minutoj, sed mallaŭte, tiel ke oni aŭdis nur ĉi tiujn vortojn : "Malaltigo de elspezoj; ni estu ŝparemaj; okazo publikigi bonan raporton". Tamen ni aŭdis ĉi tiujn esprimojn nur ĉar ili ofte estis energie ripetitaj.
Fine ĉi tiu mallaŭta konversacio finiĝis, kaj la membroj de la konsilio reakirinte siajn sidlokojn kaj sian majestan sintenon, Sro Limbgento diris :
- Ni ekzamenis vian peton, kaj ni ne povas plenumi ĝin.
- Ni tute forpuŝas ĝin, diris la viro kun blanka veŝto.
- Sen hezito, aldonis la aliaj membroj.
Sro Ludkampo troviĝis sub la malserioza akuzo esti jam mortiginta tri aŭ kvar infanojn per bastono. Prezentiĝis al li en penso ke la konsilio, laŭ iu eksterordinara kaprico, eble enkalkulis en sia decido tiun ĉi neĉefan cirkonstancon. Se tiel estis, la administrantoj evidente eliris el sia kutima agmaniero. Tamen, ĉar Ludkampo tute ne zorgis revigligi ĉi tiun memoron, li komencis turni sian kaskedon inter siaj fingroj, kaj malrapide malproksimiĝis de la tablo :
- Tiel, sinjoroj, vi ne volas doni lin al mi ? li diris haltante ĉe la pordsojlo.
- Ne, respondis Sro Limbgento. Aŭ almenaŭ, ĉar ĝi estas malpura metio, ni opinias ke la proponita rekompenco estu malpliigita.
La fizionomio de Sro Ludkampo radiis; li rapide realproksimiĝis al la tablo kaj diris :
- Kiom vi volas doni al mi, sinjoroj ? Nu, ne estu tro severa al malriĉulo; kiom vi donos al mi ?
- Ŝajnas al mi, ke tri funtoj dek ŝilingoj estus tre sufiĉaj, diris Sro Limbgento.
- Tio eĉ estus dek ŝilingoj troe, diris la sinjoro kun blanka veŝto.
- Nu, diris Ludkampo, ni diru kvar pundojn, sinjoroj, metu kvar pundojn, kaj vi estos liberigita de li por ĉiam ! Ĉu tio estas konsentita ?
- Tri pundoj dek ŝilingoj, firme ripetis Sro Limbgento.
- Nu, sinjoroj, ni dividu la malkonsenton, insiste diris Ludkampo; tri puntoj dek kvin ŝilingoj.
- Ne aldonan donacon, respondis Sro Limbgento per la sama firmeco.
- Vi estas aflikte severa al mi, diris heziteme Ludkampo.
- Ba ! Ba ! Stultaĵo ! diris la sinjoro kun blanka veŝto. Estus ankoraŭ bona afero preni lin por nenio. Prenu lin, malspritulo kiun vi estas. Li estas infano kiel necesas al vi. Li ofte bezonas bastonadon; tio bonigos lin; kaj lia prizorgado ne estos multekosta, ĉar ekde sia naskiĝo, li neniam suferis misdigeston. Ha ! Ha ! Ha !
Sro Ludkampo ĵetis insideman ekrigardon al la membroj de la konsilantaro kaj, vidante la ridetojn ĉe ĉiuj vizaĝoj, li mem sin lasis ankaŭ ridi.
La afero estis konsentita, kaj Sro Bumbelo ricevis la ordonon alkonduki Oliveron Tviston ĉi tiun tagon mem antaŭ la juĝoficisto kiu devis subskribi kaj aprobi la kontrakton de metilernado.
Konsekvence de tiu ĉi decido, la eta Olivero estis, je lia granda surprizo, elprenita el sia malliberejo, kaj oni surmetigis al li blankan ĉemizon. Apenaŭ li finis tiun ĉi nekutiman tualeton, kiam Sro Bumbelo alportis al li bovlon da avenkaĉo kaj, kiel en festotagoj, du kaj kvaronon uncojn da pano.
Tiun ĉi vidante, Olivero komencis ploregi, pensante kun sufiĉe da verŝajneco ke, se oni tiamaniere grasigis lin, estis ĉar la konsilio havis la decidan kaŝpenson mortigi lin kun celo de humana utileco.
- Ne ruĝigu al vi la okulojn, Olivero, sed bone manĝu kaj estu kontenta, diris Sro Bumbelo kun majstra mieno; vi estas komenconta metilernadon, Olivero.
- Metilernadon, sinjoro ! diris la infano tute tremante.
- Jes, Olivero, diris Sro Bumbelo; la bonfaraj kaj grandanimaj viroj kiuj rolas por vi kiel patro, Olivero, ĉar vi ne havas lin, estas metontaj vin al metilernado, instigontaj vin al la vivo, farontaj de vi viron, kvankam kostos al la paroĥo tri pundojn dek ŝilingojn. Tri pundojn dek ŝilingojn, Olivero ! Sepdek ŝilingojn ! Cent kvardek monerojn de ses pencoj ! Kaj ĉio ĉi por mizera orfo kiu estas amata de neniu !
Sro Bumbelo haltis por reakiri la spiron, post esti eldirinta ĉi tiun alparolon per pedanta tono. Larmoj abunde fluis sur la vizaĝon de la kompatinda infano kaj li amare plorĝemis.
- Nu, diris Sro Bumbelo malpli emfaze ĉar lia memestimo estis flatita de la impreso kiun okazigis lia elokvento; nu, Olivero, viŝu viajn okulojn per la manikoj de via jako, kaj ne ploru en via kaĉo; tio estas agi kiel stultulo, Olivero. (Sendube, ĉar jam estis sufiĉe da akvo en la avenkaĉo sen tio).
Irante al la juĝoficisto, Sro Bumbelo sciigis al Olivero ke ĉio kion li devas fari, estis aspekti tre feliĉa, kaj kiam oni demandos al li ĉu li volas komenci metilernadon, diri ke li ne petis pli bonan. Olivero promesis obei al ĉi tiuj du nepraj ordonoj, des pli ĉar Sro Bumbelo milde komprenigis al li ke se li rifuzus tion, oni ne povus respondi pri tio kio okazus al li. Alveninte al la oficejo de la juĝoficisto, li estis enfermita sola en kabineto kie Sro Bumbelo ordonis al li atendi lin.
La infano tie restis dum duonhoro, emocia pro timo, kaj fine de ĉi tiu tempo Sro Bumbelo duonmalfermis la pordon, montris sian kapon sen trikorna ĉapelo kaj laŭte diris :
- Olivero, mia amiko, venu trovi la juĝoficiston. (Samtempe, ĵetante al la infano minacan rigardon, li aldonis mallaŭte). Atentu pri tio kion mi diris al vi, bubaĉeto.
Aŭdante ĉi tiujn du iom kontraŭdirajn manierojn por paroli, Olivero naive rigardis Sron Bumbelon kun larĝaj okuloj. Sed ĉi tiu antaŭevitis ĉian rimarkon flanke de la infano, tuj enkondukante lin en la apudan ĉambron, kies pordo estis malfermita. Ĝi estis granda ĉambro kun granda fenestro. Malantaŭ alta skribotablo sidis du maljunaj viroj kun pudrita kapo, el kiuj unu legis gazeton, dum la alia, helpe de paro de okulvitroj el testudŝelo, tralegis malgrandan pergamenon etendita antaŭ li. Antaŭ la skribotablo, Sro Limbgento staris unuflanke, Sro Ludkampo sur la alia, kun lia vizaĝo nigra de fulgo, dum du aŭ tri dikaj uloj en botoj kun roverso paradis en la ĉambro.
La maljunulo kun okulvitroj iom post iom endormetiĝis sur la malgranda peceto da pergameno, kaj okazis mallonga paŭzo, post kiam Olivero estis lokita de Sro Bumbelo antaŭ la skribotablon.
"Jen la infano, via moŝto", diris Sro Bumbelo. La maljuna viro kiu legis la gazeton, dummomente levis la kapon kaj vekis sian najbaron tirante lin per la maniko.
- Ha ! Jen la infano ! diris la maljuna viro.
- Jes, sinjoro, respondis Sro Bumbelo. Salutu la juĝoficiston, mia amiko.
Olivero kolektis sian kuraĝon kaj salutis kiel eble plej bone. Kun la okuloj fiksitaj sur la pudrita peruko de la juĝoficistoj, li demandis sin ĉu ili ĉiuj venis en la mondon kun ĉi tiu blanka kanabo sur la kapo, kaj ĉu estis pro tio ke ili ŝuldis esti juĝoficistoj.
- Nu ! diris la maljuna viro, mi supozas ke li havas guston al metio de kamentubisto ?
- Li ŝategas ĝin, Via Moŝto, respondis Bumbelo kaŝeme pinĉanta Oliveron, por komprenigi al li ke li ne devis kontraŭdiri.
- Li volas esti kamentubisto, ĉu ne ? demandis la maljuna sinjoro.
- Se morgaŭ oni volus praktikigi al li alian metion, li tuj forkurus, respondis Bumbelo.
- Kaj jen la viro kiu devos esti lia mastro ? Vi, sinjoro ? Vi bone traktos lin, ĉu ne ? Vi nutros lin, fine vi bone prizorgos lin ? diris la maljunulo.
- Kiam mi diras jes, tio estas jes, respondis severaspekte Sro Ludkampo.
- Vi havas krudan tonon, amiko mia, sed vi ŝajnas honesta, tutsincera viro, diris la maljuna sinjoro turnante siajn okulvitrojn al la kandidato por la logdonaco de kvin sterlingaj pundoj, kies malbelega eksteraĵo montris kruelecon. Sed la juĝoficisto estis duone blinda kaj duone en infaneco, do oni ne povis atendi ke li vidu tiel klare kiel ĉiuj aliaj.
- Mi flatas min pri tio, sinjoro, diris Sro Ludkampo kun abomena rideto.
- Mi ne dubas pri tio, amiko mia, respondis la maljunulo firmigante siajn okulvitrojn sur sia nazo kaj serĉante per la okuloj la inkujon.
Ĝi estis la kritika momento por la destino de Olivero. Se la inkujo sin trovus en la loko kie la maljuna viro serĉis ĝin, li trempus sian plumon en ĝi, li subskribus la akton de metilernado, kaj Olivero estus tuj forkondukita. Sed la hazardo volis ke la inkujo estis ĝuste sub lia nazo, kaj ke li ĉiudirekten serĉis ĝin per la okuloj sen rimarki ĝin. Dum tiu ĉi serĉado, li ĵetis la okulojn antaŭ si, kaj lia rigardo renkontis la palan, konfuzan vizaĝon de Olivero Tvisto kiu, malgraŭ la signifaj ekrigardoj kaj pinĉoj de Bumbelo, konsideris la malbelegan eksteraĵon de sia estonta mastro, kun esprimo de hororo. kaj timo, tro evidenta por eskapi de eĉ duonblinda juĝoficisto. La maljuna sinjoro haltis, demetis sian plumon kaj rigardis al Sro Limbgento kiu prenis pinĉaĵon da tabakon, afektante mienon de gajeco kaj indiferenteco.
- Mia infano, diris la maljuna sinjoro, kliniĝante sur la skribotablo.
Olivero ektremis ĉe tiu ĉi parolo, kaj ni povas pardoni lian konfuzon, ĉar ĉi tiuj vortoj estis diritaj laŭ bonkora tono, kaj nekonata bruo ĉiam timigas. Li tremis tra sia tuta korpo kaj eksplodis en larmoj.
- Infano mia, diris la maljuna sinjoro, vi aspektas pala kaj terurata, kial tio ?
- Malproksimiĝu iom de li, pedelo, diris la alia juĝoficisto demetante sian gazeton kaj kliniĝante al Olivero kun mieno de intereso. Nu, infano mia, kion vi havas ? Ne timu.
Olivero falis sur la genuojn, kaj kunigante la manojn, petegis la juĝoficistojn ordoni ke oni revenigu lin al la karcero, dirante ke li preferis malsatmorti, esti batata, eĉ esti mortigata, se oni volis, ol esti transdonita al tiu ĉi viro kiu tremigis lin.
- Bone ! diris Sro Bumbelo levante la okulojn kaj la manojn kun la plej majesta aspekto. Bone, Olivero ! El ĉiuj ruzaj kaj trompaj orfoj kiujn mi iam vidis, vi ja estas unu el la plej senhontaj.
- Silentu, pedelo, diris la dua juĝoficisto, kiam Sro Bumbelo estis fininta ĉi tiun superlativon.
- Mi petas pardonon al via Moŝto, diris Sro Bumbelo kiu ne kapablis kredi siajn orelojn, ĉu estas al mi ke alparolis via Moŝto ?
- Jes, silentu.
Bumbelo restis konsternite; ordoni al pedelo silenti ! Estis la mondo renversita !
La maljuna viro kun okulvitroj el testudŝelo rigardis sian kolegon, kaj faris kapmovon kiu atestis sian aprobon.
- Ni rifuzas nian sankcion al ĉi tiu akto de metilernado, diris la juĝoficisto, kaj samtempe li flankenĵetis la pergamenan folion.
- Mi esperas, balbutis Sro Limbgento, mi esperas ke, laŭ la senvalora atesto de infano, la juĝoficistoj ne suspektos la konduton de la aŭtoritatoj.
- La juĝoficistoj ne estas petitaj por decidiĝi pri ĉi tiu temo, diris la maljunulo per seka tono. Rekonduku ĉi tiun infanon al la rifuĝejo kaj traktu lin bone, li ŝajnas bezoni tion.
Ĉi vesperon mem, la sinjoro kun blanka veŝto asertis per la plej klara kaj la plej formala maniero, ke Olivero ne nur estos pendigita, sed kromkrome kvaronumita. Sro Bumbelo balancis la kapon kun malĝoja kaj mistera mieno kaj diris ke li deziris ke la infano fariĝu bona; al kio Sro Ludkampo respondis ke li deziris ke la infano estu konfidita al li. Tiu ĉi deziro ŝajnis en rekta kontraŭdiro al tiu de la pedelo, kvankam Bumbelo kaj Ludkampo konsentis pri multaj punktoj.
La morgaŭon matene, la publiko denove estis informata ke Olivero Tvisto estis ankoraŭ dungebla, kaj ke kiu ajn akceptis zorgi pri li ricevos kvin sterlingajn pundojn.