Ĉapitroj XVII kaj XVIII
Olivero ankoraŭ devas suferi pro sia malbona sorto,
kiu tute intense alkondukas al Londono faman personon por makuli lian reputacion.
Estas kutime ĉe la teatro, en ĉiu bona sanga melodramo, prezenti la tragediajn kaj ridindajn scenojn en same regula alterno kiel la ruĝaj kaj blankaj strioj de bone fumaĵita lardo. Oni montras al ni, kuŝantan sur litaĉo, la heroon premegata de la pezo de siaj ĉenoj kaj siaj malfeliĉaĵoj. Poste, en la sekva sceno, lia fidela varleto, nescianta pri la sorto de sia mastro, venas por gajigi la aŭskultantaron per ridiga kanto. Ni kortuŝitaj vidas la heroinon en la povo de kruela kaj fiera barono, submetita al senigo de honoro aŭ vivo, kaj eltiranta sian ponardon por savi iun koste de la alia. Kaj, en la momento kiam la intereso estas plej akre instigita, ni aŭdas ekfajfon, kaj jen ni subite transportataj en la grandan salonon de kastelo, en kiu maljuna seneskalo, kun griza hararo, kantas gajan arion. Liaj vasaloj ĥore kantas kun li. Ili havas nenion alian por fari, kaj ĉiuj kune ĉirkaŭvagadas, ĉiam ĝojaj, ĉiam kantantaj karolojn.
Ĉi tiuj scenŝanĝoj ŝajnas al ni ridindaj; ili tamen ne estas tiel neverŝajnaj kiel oni povus unuatempe pensi. Ĉu la vivo ne proponas senĉese tiaspecajn kontrastojn. Ĉi tie festojn kaj tie mortliton; foje funebron kaj malgajon, kaj foje ĝojon kaj plezuron. Sed tiam ni estas mem aktoroj, anstataŭ esti pasivaj atestantoj de la eventoj, kaj tio faras grandan diferencon. Ĉi tiuj abruptaj transiroj, ĉi tiuj subitaj koler- aŭ dolor-atakoj kiuj tute ne mirigas nin sur la scenejo de la mondo, ŝajnas al ni ridindaj kaj malkonvenaj, tuj kiam ni estas reduktitaj al la rolo de simplaj spektantoj.
La subitaj ŝanĝoj de sceno, pri tempo kaj loko, ne estas nur sankciitaj en la libroj de longa uzado; ili estas ankoraŭ konsideritaj de multaj homoj kiel estantaj la granda arto de la kompadon. Estas eĉ kelkaj kritikistoj kiuj nur taksas la talenton de aŭtoro proporcie al la malfacilaĵoj kiujn li amasigas ĉirkaŭ siaj roluloj fine de ĉiu ĉapitro. Ĉi tiu mallonga antaŭparolo eble ŝajnas senutila. Ĉiukaze, ni devas vidi en ĝi fare de la rakontisto delikatan manieron sciigi siajn legantojn ke li tuj revenigos ilin al la naskiĝurbo de Olivero, kaj ke li havas bonajn kialojn por igi ilin fari ĉi tiun vojaĝon.
Tre frumatene, Sro Bumbelo fiere eliris el la almozulejo, kaj komencis supreniri la ĉefstraton per majesta paŝado. Li estis en la brilo kaj la pompo de sia ĉefofico kiel pedelo. La radioj de la leviĝanta suno flirtis sur lia trikorna ĉapelo kaj lia vestaĵo, kaj li tenis sian irbastonon kun la firma mieno kiun donas sano kaj potenco. Sro Bumbelo ĉiam havis fierecon, sed tiutage ankoraŭ pli ol kutime. Estis en lia rigardo io profunda, kaj en lia paŝado orgojlo kiu vidigis ke seriozaj pripensoj, tro gravaj por esti komunikataj al iu ajn, transiris lian cerbon de pedelo.
Sro Bumbelo ne haltis survoje por babili kun la kutimaj vendistoj aŭ aliaj kiuj respekte alparolis lin; apenaŭ li respondis al iliaj salutoj per rapida gesto. Li konservis tiun imponan irmanieron ĝis kiam li atingis la bienon, kie Sino Manno vartis kun paroka zorgo sian malgrandan aron da kompatindaj infanoj.
- Diablen la pedelo ! diris Sino Manno aŭdante Sron Bumbelon malpacience skui la ĝardenpordon. Sendube estas li kiu alvenas al ni tiel frue !… Ha ! Sinjoro Bumbelo, mi estis certa ke estis vi ! Kian plezuron vi donas al mi ! Envenu do, sinjoro, mi petegas vin.
La unuaj vortoj estis adresitaj al Suzano, kaj la ekkrioj de ĝojo al Sro Bumbelo, dum la bona virino malfermis la ĝardenpordon kaj enirigis la pedelon kun diligenteco kaj respekto.
- Sinjorino Manno, diris Sro Bumbelo lasante sin malrapide fali en fotelon, anstataŭ abrupte sidiĝi kiel kampulo, saluton, sinjorino Manno.
- Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro, respondis Sino Manno kun ĝojeta mieno. Mi esperas ke vi bone fartas, sinjoro ?
- Tiel kiel, sinjorino Manno, respondis Sro Bumbelo. Paroĥa vivo ne estas lito el rozo.
- Ha ! Sinjoro Bumbelo, al kiu vi diras tion ? respondis tiu ĉi.
Se la kompadindaj infanoj de la rifuĝejo aŭdintus ŝin tiel paroli, ili ĉiuj ĥore kantintus kun ŝi.
- La paroĥa vivo, sinjorino, daŭrigis Sro Bumbelo frapante per la irbastono la tablon, estas laciga vivo, malkvieta, eventoplena; sed ni bone scias ke estas la destino de ĉiuj publikaj funkciuloj ĉiam esti turmentataj per persekutoj.
Sino Manno, sen bone kompreni tion kion la pedelo volis diri per tio, tamen kompate levis la manojn al ĉielo kaj suspiris.
- Ha ! Vi pravas suspiri, sinjorino Manno ! diris la pedelo.
Vidinte ke ŝi bone faris, tiu ĉi eligis novan suspiron, je granda kontento de la funkciulo kiu, bridante agrablan rideton, rigardis sian trikornan ĉapelon kun granda seriozeco kaj diris :
- Sinjorino Manno, mi foriros morgaŭ al Londono.
- Kiel, sinjoro Bumbelo ! Diris tiu ĉi retroirante de du paŝoj.
- Jes, sinjorino, al Londono, rekomencis la nefleksebla pedelo. Mi prenos la diliĝencon, kaj mi kunkondukos ku mi du kompatindulojn de la rifuĝejo. Ni estas en instanco por meti ilin aliloken, kaj la administrantaro komisiis min, min, ĉu vi aŭdas sinjorino Manno, sekvi la kazon antaŭ la asizo de Klerkenŭelo. Kaj mi scivolas, li aldonis rektiĝante, ĉu la asizo de Klerkenŭelo ne havos malfacilaĵojn antaŭ ol fine decidi pri mi.
- Ho ! Sinjoro, ne estu tro severa koncerne ili, diris Sino Manno per miela tono.
- Estos kulpo de la asizo de Klerkenŭelo, respondis Sro Bumbelo; kaj, se ĝi ne sin tiros sen tro da damaĝo, la asizo de Klerkenŭelo povos nur kulpigi sin.
Sro Bumbelo eldiris ĉi tiujn vortojn tiel decideme kaj eĉ tiel minace ke Sino Manno ŝajnis timigata.
- Kaj vi prenas la diliĝencon ? ŝi fine diris. Mi kredis ke kutime oni sendis la malriĉuloj per ĉaroj ?
- Jes, sinjorino Manno, kiam ili estas malsanaj, diris la pedelo; ni metas ilin sur nekovritan ĉaron kiam pluvas; estas por malhelpi ilin malvarmumi.
- Ho ! diris Sino Manno.
- Koncerne ĉi tiuj du, la konkurenco taskas tion al si kaj prenas ilin malmultekoste, diris Sro Bumbelo. Ili estas en malbona stato, kaj ni kalkulis ke la transportkostoj kostus du sterlingajn pundojn malpli ol la entombigkostoj… kondiĉe tamen ke ni sukcesus forloki ilin en alian paroĥon. Mi esperas ke ni fine sukcesos, krom se ili aŭdacos morti survoje, por kolerigi nin, ha ! Ha !
Sro Bumbelo ekridis, sed liaj okuloj renkontis lian trikornan ĉapelon kaj li reakiris sian seriozan mienon.
- Ni ne forgesu aferojn, sinjorino, diris la pedelo, jen la monata subvencio kiun la paroĥo atribuas al vi.
Sro Bumbelo eltiris el sia monujo kelkajn arĝentajn monerojn enpakitajn en papero kaj petis kvitancon kiun Sino Manno tuj skribis.
- Ĝi estas vera rapidskribaĵo, ŝi diris, sed tio tamen estas en ordo. Dankon, sinjoro Bumbelo. Tre ŝuldanta, sinjoro.
Ĉi tiu respondis per eta kapsigno al la ĝentilecoj de Sino Manno, kaj petis novaĵojn pri la infanoj.
- La karaj trezoroj ! diris Sino Manno per emociita voĉo, ili mirinde fartas, krom du kiuj mortis la pasintan semajnon, kaj la eta Rikardo kiu estas malsana.
- Ĉu li ne pli bone fartas ? demandis la pedelo.
Sino Manno balancis la kapon.
- Li estas infano kiu havas malbonajn inklinojn, malvirtan naturon, ribeleman karakteron, aldonis Sro Bumbelo kolere. Kie li estas ?
- Mi tuj alkondukos lin al vi, sinjoro, respondis Sino Manno. Rikardo ! Rikardo ! Alvenu rapide.
Ŝi baldaŭ trovis la infanon, igis lin meti sian vizaĝon sub la pumpilon, kaj viŝis lin per sia robo, poste li aperis antaŭ la impona Sro Bumbelo.
Li estis pala kaj maldika. Li havis kaviĝintajn vangojn, kaj grandajn brilajn okulojn. La mizera paroĥa uniformo, tiu livreo de mizero, ŝajnis loza sur lia malforta korpo, kaj liaj etaj membroj estis sensukaj kiel tiuj de maljunulo.
Tia estis la kompatinda infano kiu tremis sub la rigardo de Sro Bumbelo, sen kuraĝi levi la okulojn, kaj timis aŭdi la voĉon de la pedelo.
- Ĉu vi bonvolas rigardi sinjoron, obstinulo kiun vi estas ? diris Sino Manno.
La infano timeme levis la kapon, kaj liaj okuloj renkontis tiujn de Sro Bumbelo.
- He ! Bone, knabo de paroĥo, kio estas por via servo ? demandis Sro Bumbelo per trafe moka tono.
- Nenio, sinjoro, respondis ĉi tiu per tremanta voĉo.
- Mi ja kredas tion, diris Sino Manno post esti ridanta el sia tuta koro pro la spritaĵo de la pedelo. Vi nenion bezonas, mi pensas.
- Mi ja ŝatus… balbutis la infano.
- Kiel ! interrompis la virino, vi estas dironta ke vi bezonas ion, mizeruleto ?
- Momenton, sinjorino Manno, momenton ! diris la pedelo levante la manon kun mieno de aŭtoritato. Kion vi petas, sinjoro ?
- Mi ja ŝatus, balbutis la infano, ke iu konsentu skribi al mi kelkajn vortojn sur paperpecon, faldi ĝin, sigeli ĝin kaj konservi ĝin kiam mi estos subtera.
- Kion volas diri ĉi tiu infano per tio ? ekkriis Sro Bumbelo al kiun la petega tono kaj malsanema mieno de Rikardo faris iom da impreso, tute hardita kiel li estis antaŭ tiaj spektaĵoj. Kion vi volas diri per tio, sinjoro ?
- Mi dezirus, rekomencis la infano, lasi kelkajn vortojn de amikeco al kompatinda Olivero Tvisto, kaj sciigi al li kiom mi ploris, pensante ke li vagadis hazarde, dum mallumaj noktoj, sen iu ajn kiu helpis lin… Kaj mi ankaŭ volus diri al li, aldonis la infano per petega tono, kunigante siajn manetojn, ke mi estas feliĉa june morti; ĉar eble, se mi longe vivus, mia fratineto kiu estas en la ĉielo, forgesus min aŭ ne plu rekonus min. Estas multe pli bone ke ni baldaŭ retroviĝu tien supren.
Sro Bumbelo, tre mirigita, ekzamenis la etan parolanton de la piedoj ĝis la kapo, kaj alparolante al Sino Manno :
- Ili ĉiuj estas hakitaj laŭ la sama ŝablono, li diris, tiu senhontega Olivero demoralizis ilin ĉiujn.
- Kiu povintus diveni tion, sinjoro ? diris Sino Manno levante la manojn al la ĉielo, kaj strabante al Rikardo. Mi neniam vidis tiel obstinan mizeruleton !
- Elkonduku lin, sinjorino ! diris Sro Bumbelo per tono de autoritato, mi estos devigata raporti tion al la administrantaro, sinjorino Manno.
- Mi esperas ke tiuj sinjoroj komprenos ke ne estas en ĝi mia kulpo ? diris Sino Manno ploretante.
- Ne timu, sinjorino, ili estos ekzakte priinformitaj pri la afero, diris emfaze Sro Bumbelo. Nu, elkonduku ĉi tiun infanon, lia ĉeesto doloras min.
Rikardo estis tuj forkondukita kaj enŝlosita en la karbokelo. Kelkajn momentojn poste, Sro Bumbelo eliris por fari siajn vojaĝaranĝojn.
La morgaŭan matenon, je la sesa, Sro Bumbelo, ŝanĝinte sian trikornan ĉapelon por ronda ĉapelo, kaj bone envolvinte sin en granda blua surtuto ornamita de kapuĉo, sin lokis sur la imperialo de la diliĝenco, en kompanio de du krimuloj kiujn la administracio volis forigi. Li alvenis en Londonon sen alia malagrablaĵo ol la abomeninda konduto de la du malriĉuloj kiuj persistis frostotremi kaj plendi pri la malvarmo, por tiamaniere dirigi Sron Bumbelon ke ili transdonis al li frostotremon, kaj ke li estis frostigita malgraŭ sia granda surtuto.
Foriginte por la nokto ĉi tiujn malagrablajn estulojn, la pedelo ekloĝiĝis en la hotelo kie haltis la diliĝenco, kaj modeste vespermanĝis per kelkaj tranĉaĵoj de rostita bovaĵo, kun ostra saŭco, kiujn li honoris per botelo de portero. Poste li alproksimigis sian seĝon al la fajro, metis sur la kamenbreton glason da grogo, kaj post kelkaj moralaj pripensoj pri la kulpa inklino kiun havas la homoj por murmuri kaj plendi, li pretiĝis legi la gazeton tute laŭ sia plaĉo…
La unua artikolo kiu falis en siajn okulojn, estis la jena avizo :
Kvin gineojn rekompence.
Juna knabo, nomata Olivero Tvisto, malaperis ĵaŭdon vespere el sia hejmo en Pentonurbo, kaj de tiam oni ne scias tion kion li fariĝis.
La supra rekompenco estos donacata al kiu ajn liveros informojn kiuj helpos retrovi la menciitan Oliveron Tviston; aŭ kiuj iom lumigas ĝian historion kiun la aŭtoro de ĉi tiu avizo havas la plej grandan intereson koni.
Poste venis la preciza priskribo de Olivero, kun la plej bagatelaj detaloj pri lia kostumo kaj lia tuta persono, kaj fine la nomo kaj adreso de Sro Brunsubo.
La pedelo larĝe malfermis la okulojn, trifoje legis kaj relegis ĉi tiun avizon malrapide kaj atente. Kvin minutojn poste, li direktis sin al Pentonurbo, sen eĉ preni tempon por engluti sian grogon.
- Ĉu Sro Brunsubo estas hejme ? li demandis al la servistino kiu venis malfermi por li.
Al ĉi tiu demando, tiu ĉi donis la kutiman kaj eviteman respondon : "Mi tute ne scias; komisie de kiu vi venas ?"
Sro Bumbelo apenaŭ prononcis la nomon de Olivero kaj klarigis la kialon de sia vizito, ke Sino Bedŭino, kiu aŭskultis de la pordo de la ĉambro, senspire rapidis laŭ la koridoro.
- Eniru, eniru, ŝi diris, mi bone sciis ke ni ricevos liajn novaĵojn, la kompatinda infano ! Mi certis pri tio ! Mi bone diris tion !
Tiel parolante, la bona maljunulino hastege revenis en la ĉambron, sin ĵetis sur sofon kaj eksplodis en larmoj; dum la servistino, kiu ne estis tiel impresebla, kuris sciigi Sron Brunsubon kaj revenis petegi Sron Bumbelon sekvi ŝin.
Ŝi enkondukis lin en la malgrandan kabineton kie sidis Sro Brunsubo kaj lia amiko Sro Grimŭigo ĉe tablo kun glasoj antaŭ ili.
- Iu pedelo ! ekkriis tiu lasta vidante Sron Bumbelon eniri, li estas paroĥa pedelo ! Mi manĝus mian kapon.
- Bonvolu ne interrompi nin ĉi-momente, diris Sro Brunsubo. Bonvolu sidiĝi, li aldonis alparolante al Sro Bumbelo.
Tiu ĉi obeis, tre mirigita de la originaj manieroj de Sro Grimŭigo. Sro Brunsubo metis la lampon tiamaniere ke li plene vidu la vizaĝon de la pedelo, kaj diris kun iom da malpacienco :
- Vi sendube legis, sinjoro, la avizon kiun mi enpresigis en la gazetojn.
- Jes, sinjoro, diris Sro Bumbelo.
- Kaj vi estas profesie pedelo, ĉu ne ? demandis Sro Grimŭigo.
- Mi estas paroĥa pedelo, sinjoroj, fiere respondis Sro Bumbelo.
- Tio estas, observigis Sro Grimŭigo en la orelon de sia amiko. Mi certis pri tio, lia granda surtuto odoras la paroĥon. Li ververe estas pedelo.
Sro Brunsubo faris malseveran kapsignon por trudi silenton al sia amiko, kaj daŭrigis :
- Ĉu vi scias tion kio fariĝis ĉi tiu kompatinda infano ?
- Ne pli ol vi, respondis Sro Bumbelo.
- Nu ! Kion vi scias koncerne lin ? demandis la maljuna sinjoro. Parolu, mia amiko, se vi scias ion, kion vi scias pri li ?
- Vi verŝajne havas nenion bonan por diri pri li ! moke observigis Sro Grimŭigo zorge konsiderante la teniĝon de la pedelo.
Sro Bumbelo ne bezonis ke oni diru tion dufoje kaj balancis la kapon kun profunda mieno.
- Vidu ! diris Sro Grimŭigo triumfe rigardante sian amikon.
Sro Brunsubo timeme konsideris la afekteman mienon de la pedelo, kaj petis al li raporti, kiel eble plej mallonge, ĉion kion li scias koncerne Oliveron.
Sro Bumbelo demetis sian ĉapelon sur la plankon, malbutonis sian surtuton, krucis al si la brakojn, klinis la kapon malantaŭen kaj, post kelkaj momentoj de pripensado, komencis sian rakonton.
Estus nenecese raporti ĉi tie la proprajn parolojn de la pedelo, kiu certe bezonis dudek minutojn por paroladi. Resume, li diris ke Olivero estis forlasita infano, naskita de senfamaj kaj malvirtaj gepatroj; ke ekde sia naskiĝo li nur montris hipokritaĵon, maldankemon kaj malicaĵo; ke li finis sian mallongan restadon en sia naskiĝurbo provante malbrave murdi sendanĝeran knabon, kaj ke li nokte fuĝis el la domo de sia mastro. Pravige al siaj asertoj, Sro Bumbelo prezentis sur la tablo la paperojn kiujn li kunportis. Poste, denove krucante al si la brakojn, li atendis la observojn de Sro Brunsubo.
- Mi ja timas ke ĉio ĉi estas nur tro vera, diris malgaje la maljuna sinjoro, post esti ekzamenanta la paperojn. Jen kvin gineoj pro viaj informoj; sed mi volonte donus trioble tiun sumon por ke ili estu favoraj al la infano.
Verŝajnas ke, se Sro Bumbelo sciintus tion pli frue, li donintus al sia rakonteto tute alian koloron. Sed nun estis tro malfrue; li profunde riverencis, enpoŝigis la kvin gineojn kaj eliris.
Dum kelkaj minutoj Sro Brunsubo ire kaj reire paŝadis en la ĉambro, kun tiel forte malĝoja mieno pro la rakonto de la pedelo, ke Sro Grimŭigo rezignis plu ĉagreni lin. Fine li haltis kaj forte skuis la sonorilon.
- Sinjorino Bedŭino, diris Sro Brunsubo vidante eniri la domservistinon, ĉi tiu infano, ĉi tiu Olivero, estas trompanto.
- Neeblas, sinjoro, tute neeblas, diris energie la maljunulino.
- Mi ripetas al vi ke li estas trompanto, rekomencis abrupte la maljuna sinjoro. Kion signifas via "neeblas" ? Ni ĵus eksciis lian tutan historion ekde lia naskiĝo, kaj li neniam estis alio ol malbona bubaĉo.
- Oni neniam kredigos al mi tion, sinjoro, respondis firme la maljunulino.
- Vi, la maljunaj virinoj, kredas nur al ĉarlatanoj kaj al neverŝajnaj fabeloj, murmuris Sro Grimŭigo. Mi delonge sciis kion kredi. Kial ne esti konsultanta min dekomence ? Vi farintus tion, mi supozas, se li ne havintus febron. Sed tio ekscitis la intereson, ĉu ne ? La intereson ! Kia kompatindaĵo !
- Sinjoro, rebatis Sino Bedŭino indignigita, li estis amanta infano, milda kaj dankema. Mi bone konas la infanojn, eble dum kvardek jaroj ke mi vidas ilin, kaj homoj, kiuj ne povas tiom diri, farus pli bone silenti : tio estas mia opinio.
Ĉi tio iris rekte celanta al Sro Grimŭigo kiu restis fraŭlo; sed li kontentiĝis respondi per rideto, kaj la maljunulino verŝajne estis daŭrigonta sian admonon, kiam Sro Brunsubo trudis al ŝi silenton.
- Silentu ! li diris ŝajnigante incitiĝon kiun li tute ne sentis, mi neniam aŭdu la nomon de ĉi tiu infano ! Estas por diri tion al vi ke mi sonorigis. Neniam, vi aŭdas, neniam, neniaokaze. Vi povas eksteriĝi, sinjorino Bedŭino. Memoru ke mi volas esti obeata.
Tiun ĉi vesperon estis tre malgajaj koroj ĉe Sro Brunsubo. Pri Olivero, li estis turmentata de la plej vigla doloro, pensante pri siaj bonaj amikoj de Pentonurbo. Feliĉe por li, li ne sciis tion kion la pedelo rakontis al ili, ĉar li estus mortanta pro malespero.
Kiel Olivero pasigis sian tempon en la societo de siaj respektindaj amikoj.
La morgaŭon ĉirkaŭ tagmezo, post kiam Vulpo kaj majstro Vesperto estis elirintaj por okupiĝi pri siajn ordinarajn okupojn, Sro Fagino kaptis la okazon por longe admoni Oliveron pri la forloga peko de nedankemo, kaj klare sciigis al li ke li kulpis pri tio ĉe la plej alta grado, unue propravole forirante el la societo de siaj amikoj, kiujn li ĵetis en maltrankvilon, kaj poste provante denove eskapi de ili, post kiam ili tiom klopodis kaj tiom elspezis monon por retrovi lin. Sro Fagino ĉefe insistis pri la gastamo kiun li donis al Olivero, kaj pri la amikeco kiun li montris al li. Li sentigis al li ke, sen tiu helpo li verŝajne estus morta pro malsato. Poste li rakontis al li la timigan historion de juna knabo kiun li helpis pro karitato, en similaj cirkonstancoj, sed kiu sin montris malinda je sia konfido, esprimis deziron interrilatiĝi kun la polico, kaj bedaŭrinde estis fine pendigita iam matene ĉe Oldbajlej. La judo ne provis kaŝi la rolon kiun li prenis en ĉi tiu katastrofo, sed li bedaŭris, kun larmoj en la okuloj, la kruelan neceson al kiu reduktis lin la koncerna junulo, kiu pro sia spitema kapo kaj sia insidema konduto, neprigis ĉi tiun malfeliĉan elnodiĝon por la sekureco de li Fagino kaj de liaj intimaj amikoj.
La judo finis sian admonon per la malmulte fieriga priskribo de la malagrablaĵoj de la pendumilo kaj, kun afabla kaj ĝentila tono, deklaris ke li havis la esperon neniam esti devigata submeti Oliveron Tviston al ĉi tiu aflikta traktado.
Aŭskultante Sron Faginon, la eta Olivero tremis en ĉiuj siaj membroj, kvankam li nur neperfekte komprenis la timigajn minacojn entenatajn en ĉi tiuj paroloj. Li proprasperte sciis ke justico povis konfuzi senkulpulon kun kulpulo, kiam hazarde ĝi trovis ilin kune. Memorante la ordinaran substancon de la kvereloj de Fagino kun Sro Sikeso, li sin allasis al kredi ke jam la judo pli ol unufoje plenumis sian planon por subpremi la maldiskretojn kaj malaperigi la tro komunikemajn homojn. Li jam kaptis kelkajn aludojn pri kelka iama intrigo el tiu speco. Li timeme levis la okulojn, kaj renkontis la penetrantan rigardon de la judo; li komprenis ke lia paleco kaj lia timego ne eskapis al la maljuna kanajlo, kiu eĉ ŝajnis plezuriĝi pro tio.
Forloga rideto aperis sur la vizaĝon de Fagino. Li donis frapeton sur la kapon de Olivero, kaj diris al li ke, se li estus bone kvieta kaj eklaborus, ili fariĝus paro da amikoj. Poste li prenis sian ĉapelon, surmetis malnovan flikitan surtuton kaj eliris, ŝlosante duturne malantaŭ si la pordon.
Dum ĉiu tiu tago kaj dum la sekvantaj tagoj, Olivero restis sola, de frumatene ĝis noktomezo.
Forlasita dum longaj horoj al siaj pensoj, li senĉese reiris al siaj bonaj amikoj en Pentonurbo, kaj amare revis pri la aflikta opinio kiun ili devis havi pri li. Fine de unu semajno, la judo ne plu ŝlosis la pordon de la ĉambro, kaj Olivero estis libera vagi en la domo.
Tio estis malĝoja restado. La supraj ĉambroj estis ornamitaj per grandaj paneloj el lignaĵo, kun larĝaj pordoj, kaj kornicoj kiuj, kvankam nigrigitaj de la tempo kaj kovritaj per polvo, lasis videti diversajn ĉizaĵojn. Olivero konkludis ke iam, longe antaŭ naskiĝo de la judo, ĉi tiu domo apartenis al homoj el pli alta klaso, kaj ke eble, tute malbelega kaj kaduka kiel ĝi estis nun, ĝi tiam estis ĝoja kaj eleganta loĝejo.
Araneoj teksis siajn retojn ĉe ĉiu angulo de la muroj kaj laŭlonge de la plafonoj. Kelkfoje, dum Olivero kviete paŝadis en la ĉambro, muso trotetis sur la planko, kaj forkuris timigita en ĝian truon. Ĉi tiuj estis la solaj vivuloj kiujn li povis vidi aŭ aŭdi. Ofte, kiam noktiĝis, kaj kiam li laciĝis vagi de ĉambro al ĉambro, li iris buliĝi en angulo de la koridoro kiu malfermiĝis al la strato, por esti kiel eble plej proksime al la socio de la vivuloj, kaj li restis tie, kun la orelo streĉita, kalkulante la horojn ĝis la reveno de la judo kaj de liaj disĉiploj.
En ĉiuj ĉambroj la vermoboritaj ŝutroj de la fenestroj estis zorge fermitaj, kaj la stangoj kiuj tenis ilin, estis forte ŝraŭbitaj en la lignon. La taglumo penetris nur tra kelkaj rondaj truoj; tio kiuj donis al la apartamentoj eĉ pli malĝojan aspekton, kaj popolis ilin per strangaj ombroj. Estis en subtegmento de la fundo, verdire, fenestro sen ŝutroj, kaj provizita de rustaj stangoj. Ofte Olivero venis sin loki tie dum plenaj horoj, kaj penseme rigardis al la malproksimo. Sed li povis nur vidi konfuzitan amason da nigraj tegmentoj kaj kamentuboj; kelkfoje tamen maljuna griza kapo sin montris ĉe la subtegmento de fora domo, sed ĝi tuj malaperis. Cetere, ĉar la fenestro de la observejo de Olivero estis obstrukcita, kaj la vitroj estis opakigitaj de dika tavolo da polvo kaj fulgo, li apenaŭ povis distingi tra ĝi la eksterajn objektojn. Sed, koncerne provado por esti vidita aŭ aŭdita, tiom pli bone valorintus por li troviĝi en la globo kiu superstaras la katedralon de Sankta Paŭlo.
Iam kiam Vulpo kaj majstro Vesperto devis pasigi la vesperon ekstere, la unua el tiuj junaj friponoj decidiĝis estigi al sia vestado pli da zorgo ol kutime. Li ne ofte havis, necesas diri tion, tian afektemon; konsekvence, li degnis ordoni al Olivero veni helpi lin.
Ĉi tiu estis tro ĝoja fariĝi utila, ankaŭ tro feliĉa vidi homajn vizaĝojn, kiel ajn malagrablaj ili estis, kaj tro deziranta gajni la korinklinon de tiuj kiuj ĉirkaŭis lin, se li kapablis honeste fari tion, por meti la plej etan obĵeton kontraŭ ĉi tiu propono. La Vulpo sidiĝis sur la tablon, kaj Olivero, metante unu genuon planken, komencis ciri la botojn de Sro Daŭkinso, tio kion ĉi-lasta nomis fari vernisi al si la piedkestojn.
Aŭ la Vulpo spertis tiun senton de libereco kaj sendependeco kiun sentas ĉiu saĝa besto, kiam li maldiligente sidas sur tablo, fumante sian pipon, milde svingante unu kruron, farante samtempe ciri siajn botojn kiujn li ne degnis, demeti kaj kiujn li ne havos problemon por resurmeti; aŭ la kvalito de la tabako vekis lian sentemon, aŭ la bona kvalito de la biero influis lian humoron, li sin allasis al impeto de entuziasmo kiu forte kontrastis kun lia kutima karaktero. Kun zorgoplena mieno li mallevis siajn rigardojn al Olivero, poste levante la kapon, li suspire diris, duone al si kaj duone al majstro Vesperto :
- Kia domaĝo ke li ne estas fakisto !
- Ha ! Jes, diris Karlo Vesperto, li rifuzas sian ŝancon.
Vulpo denove eligis suspiron kaj reprenis sian pipon. Karlo faris same, kaj ambaŭ silente fumis dum kelkaj momentoj.
- Mi vetas ke vi eĉ ne scias tion kio estas la fako ? diris Vulpo kun mieno de kompato.
- Mi kredas ke jes, respondis Olivero vigle levante la kapon, tio signifas ŝteladon… Tio estas tio kion vi faras, ĉu ne ? li demandis denove sin regante.
- Jes, respondis Vulpo, kaj mi hontus fari aliaĵon.
Samtempe li metis sian ĉapelon sur la orelon kun sinmontrema mieno kaj rigardis majstron Vesperton kvazaŭ por inviti lin diri la malon, se li kuraĝus.
- Jes, tiu estas mia fako; kaj tiu de Karlo, kaj de Fagino, kaj de Sikeso, kaj de Nancio, kaj de Betino, de ni ĉiuj, tiom kiom ni estas, komencante per Fagino kaj finiĝante per la hundo, kiu fermas la paŝadon.
- Kaj kiu malpli inklinas perfidi, aldonis Karlo Vesperto.
- Ne estas ĝi, diris Vulpo, kiu kuraĝus boji ĉe la benko de la atestanto kaj iri kompromiti sin. Ni povus ja ligi ĝin tie kaj lasi ĝin dum dek kvin tagoj sen manĝaĵo, ke ĝi ne moviĝus.
- Ĝi bone sin detenus de tio, estas certege, rimarkigis Karlo.
- Ĝi estas stranga hundo, daŭrigis Vulpo, kiam ĝi estas en socio, kiel ĝi minace rigardas kiun ajn ekridas aŭ ekkantas ! Kun plie ke ĝi ne grumblas kiam li aŭdas ludi violonon, kaj ke ĝi ne malamas hundojn el ajna alia specio ! Ne, ĝi ĝeniĝas !
- Ĝi estas, vere, perfekta kristano, diris Karlo.
Majstro Vesperto celis nur diri per tio ke ĝi estis hundo dotita de ĉiuj kvalitoj, kaj ne pensis ke tiu ĉi rimarko proponis alian same ĝustan signifon. Ĉar estas multaj viroj kaj virinoj kiuj sin taksas perfektaj kristanoj, kaj kiuj tre similas al la hundo de Sro Sikeso.
- Estas bone, estas bone, diris Vulpo revenante al la temo de la konversacio, ĉi tio neniel rilatas al la juna naivulo ĉi tie estanta.
- Estas vere, diris Karlo. Olivero, kial vi ne metas vin en la servadon de Fagino ?
- Via riĉaĵo estus farita, aldonis Vulpo ridante.
- Vi vivus de viaj rentoj, kaj vi ludus la sinjoron, kiel tio estas mia intenco, iam eble.
- Tio ne plaĉas al mi, respondis timeme Olivero, mi tre ŝatus ke oni permesus al mi foriri. Mi pli ŝatus foriri.
- Kaj Fagino pli ŝatas ke vi restu, rebatis Karlo.
Olivero nur tro bone sciis tion; sed, opiniante danĝere sin klarigi pli klare, li suspiris kaj rekomencis ciri la botojn de Vulpo.
- Nu do ! ekkriis tiu ĉi, ĉu vi do ne havas koron, ne da memestimon? Ĉu vi volus vivi koste de viaj amikoj ?
- Ho ! Fi do ! diris majstro Vesperto elprenante du aŭ tri koltukojn el sia poŝo kaj ĵetante ilin en ŝrankon, tio estus malnobla.
- Pri mi, mi ne tiel povus vivi, diris Vulpo kun mieno de plej profunda malestimo.
- Tio ne malhelpas ke vi forlasu viajn amikojn, diris Olivero kun eta rideto, kaj ke vi lasu ilin esti punataj anstataŭ vi.
- Pri tio, respondis Vulpo, estis pro nura respekto al Fagino, ĉar la fi-denuncistoj scias ke ni laboras kun li kaj, se ni ne forkurintus, li eble pentintus pro tio. Tio estis la sola motivo, ĉu ne Karlo ?
Majstro Vesperto faris konsentan signon, kaj estis respondonta, kiam subite la memoro pri la forkuro de Olivero revenis al lia menso kaj eksplodigis lin pro ridado. Li englutis la fumon el sia pipo, kaj restis almenaŭ kvin minutojn tusante kaj stamfante.
- Nu, rigardu tion, diris Vulpo eltirante el sia poŝo manplenon da ŝilingoj kaj pencoj, jen tio kio sin nomas vivi belan vivon ! Kaj per kia ludo ni gajnas ĉion ĉi ? Dependas nur de vi lerni ĝin. La trezorejo kie mi ja prenis ĉi tiun monon, ne jam estas senmona. Kaj vi ne volas havi tiom da ĝi, idioto kiun vi estas !
- Tio estas malbona, ĉu ne, Olivero ? demandis Karlo. Li finfine tordorompiĝos la kolon, ĉu ne ?
- Mi ne komprenas, respondis Olivero.
- Jen pli-malpli tio kio ĝi estas, diris Karlo.
Samtempe li kaptis unu finon de sia kravato kaj, tenante ĝin supren, li klinis sian kapon sur sian ŝultron kaj krakigis siajn dentojn laŭ aparta maniero, montrante per tiu ĉi esprimplena pantomimo ke tordorompiĝi aŭ pendiĝi estis unu sola kaj sama afero.
- Vi nun komprenas, diris Karlo. Sed vidu, Jakobo, kiel li rigardas min kun mirigita mieno… Mi neniam vidis tian naivecon ! Li mortigos min pro multe da ridado, tio certas.
Kaj majstro Vesperto, rideginte ĝis larmoj, reprenis sian pipon kaj rekomencis fumi.
- Vi ne estis bone edukata, Olivero, diris Vulpo rigardante siajn botojn kun kontentiĝo kiam Olivero bone brilgis ilin, tamen Fagino faros ion el vi, alie vi estus la unua kiu ne respondus per sia progreso al la lerteco de lia gvidado. Vi plej bone farus tuj eklabori, ĉar vi nepre praktikos la metion iun tagon aŭ alian, sen eĉ suspekti tion, kaj dume vi malŝparas vian tempon.
Majstro Vesperto subtenis ĉi tiun opinion per multaj propraj moralaj pripensoj. Poste lia amiko Sro Daŭkinso kaj li komencis longan dialogon pri la mil agrablaĵoj de la vivo kiun ili kondukis. Ili plurfoje sugestis al Olivero, ke la plej bona decidiĝo kiun li devis ekpreni, estis kiel eble plej baldaŭ meriti la bonkorecon de Fagino, elturniĝante tiel kiel ili mem faris.
- Kaj bone enkapigu, diris Vulpo aŭdante la judon malfermi la pordon, ke se vi ne ŝtelas poŝhorloĝojn…
- Por kio utilas tiel paroli kun li ? rimarkigis majstro Vesperto, li simple ne eĉ komprenas tion kion tio signifas.
- Se vi ne ŝtelas poŝhorloĝojn kaj koltukojn, daŭrigis Vulpo uzante esprimojn kompreneblaj al Olivero, aliaj faros tion. Domaĝe por tiuj kiuj sin lasas ŝteli, kaj domaĝe ankaŭ por vi. Tio ne eĉ kostas groŝon pli al neniu, krom al tiu kiu akiras ĝin; kaj vi tiom rajtas kapti ĝin kiel tiu.
- Sendube, sendube, diris la judo kiu eniris sen ke Olivero ekvidis lin, estas tute simple, mia amiko, vi povas sur laŭparole kredi la Vulpon pri tio. Ha ! Ha ! Jen iu kiu perfekte komprenas la katekismon de sia profesio !
Tiel donante sian konsenton al la belaj rezonadoj de Vulpo, la maljuna judo frotis al si la manojn kun mieno de kontentiĝo, kaj sin gratulis pro la talentoj de sia disĉiplo.
La interparolado tiel finiĝis, ĉar la judo eniris akompanata de fraŭlino Betino kaj iu sinjoro kiun Olivero ankoraŭ ne vidis, sed kiun Vulpo salutis per la nomo de Tomo Ŝitlingo.
Sro Ŝitlingo estis pli aĝa ol Vulpo kaj nombris proksimume dek ok printempojn. Sed li havis, rilate al sia juna kolego, respektan tonon kiu ŝajnis indiki ke li sin sentis iom pli malsupera ol li pri genieco kaj lerteco en la ekzercado de sia profesio. Li havis malgrandajn okulojn kiujn li senĉese palpebrumigis, kaj vizaĝon gravuritan de variolo. Kaskedo el lutro, jako el kruda bruna ŝtofo, senvalora pantalono el fusteno kaj antaŭtuko konsistigis lian tutan kostumon. Verdire, lia vestaro ne plu estis prezentinda, sed li pardonpetis al la kunularo, dirante ke li finis sian deĵoron antaŭ apenaŭ unu horo, kaj ke ĉiam surhavante la reglamentan kostumon, ekde ses semajnoj, li ne havis la libertempon sin okupi pri siaj vestaĵoj. Sro Ŝitlingo aldonis, per tre kolera tono, ke oni elektis tie novan sistemon de enfumigado por vestaĵoj, inferan kaj kontraŭkonstitucian sistemon, kiu bruligis ilin sen tio ke oni havu ian helpaĵon kontraŭ tia maljusteco. Li ankaŭ forte protestis kontraŭ la adoptita kutimo tondi la harojn de la homoj, kaj deklaris tiun ĉi regulon absolute kontraŭleĝa. Finfine li finis siajn observojn asertante ke, dum kvardek du tedegaj tagoj da truda laboro, li ne glutis eĉ guton da io ajn, kaj ke li konsentus esti palisumata, se li ne havus la gorĝon tiel sekan kiel kalkforno.
- Olivero, demandis la judo dum la junaj friponoj metis sur la tablon botelon da brando, de kie vi opinias ke venas sinjoro ?
- Mi… ne scias, sinjoro, respondis la infano.
- Kiu estas tiu ? demandis Tomo Ŝitlingo ĵetante al Olivero rigardon de malestimo.
- Unu el miaj junaj amikoj, kara mia, rebatis la judo.
- Nu ! Li estas bonŝanca, diris la junulo rigardante Faginon kun mieno de konkordo, ne zorgu scii de kie mi venas, knabo mia. Vi sufiĉe rapide prenos la saman vojon, mi ja vetos pri tio kronon.
La junaj ŝtelistoj ridis pro ĉi tiu spritaĵo kaj, post kelkaj moketoj pri la sama temo, ili mallaŭte interŝanĝis kun Fagino kelkajn vortojn, kaj forlasis la ĉambron.
Post esti duop-intime babilantaj dum momento, la noveveninto kaj Fagino iris sidiĝis apud la fajro. La judo diris al Olivero veni sin loki apud li, kaj direktis la konversacion al temoj la plej kapablaj interesi siajn aŭskultantojn. Li disvolvis la grandajn avantaĝojn de la profesio, la lertecon de Vulpo, la bonhumoron de Karlo Vesperto kaj la malavarecon de li, Fagino. Kiam li elĉerpis ĉiujn tiujn temojn, ĉar Sro Ŝitlingo falis pro laceco (ordinara efiko de kelksemajna restado en pundomo), fraŭlino Betino eliĝis, kaj la kunsidantoj disiĝis por iri dormi.
Ekde tiu tago, Olivero preskaŭ neniam restis sola, li estis daŭre en rilato kun la du junaj friponoj, kiuj ĉiumatene ludis kun la judo sian preferatan ludon. Ĉu estis por plilertigi ilin, aŭ por iom post iom trejni Oliveron ? Pri tio, Sro Fagino povintus tion pli bone respondi ol iu ajn. Kelkfoje la maljuna senindulo rakontis al ili rakontojn pri friponadoj de sia juneco, laŭ tiel agrabla kaj tiel originala maniero, ke Olivero ne kapablis reteni sin tutkore ridi, kaj montri ke malgraŭ la delikateco de siaj sentoj, li plezuris ĉe tiuj ĉi rakontoj.
Unuvorte, la maljuna malŝatindulo tenis la infanon en sia kaptilo. Post esti pelanta lin, per soleco kaj malgajeco, preferi iun ajn societon ol la izoleco en tiu ĉi malbelega restadejo, sen alia tempopasigo ol siaj malĝojaj pensoj, li iom post iom verŝis en lian koron la venenon, je kiu li kalkulis por eterne korupti lin kaj malvirtigi lin.
Last edited: 08/06/2024
Add a comment