Ĉapitroj XIII kaj XIV
Prezento farita al la inteligenta leganto de kelkaj novaj konatuloj
kiuj ne estas fremdaj al kelkaj sciindaj apartaĵoj de ĉi tiu rakonto.
- Kie estas Olivero ? diris furioze la judo sin levanta kun minaca mieno, kio li fariĝis ?
La junaj friponoj rigardis sian mastron kun sento de timo, poste embarasite rigardis unu la alian kaj ne respondis.
- Kio fariĝis Olivero ? diris la judo kaptante Vulpon ĉe la kolumo kaj minacante lin per teruraj malbenoj. Parolu, alie mi strangolos vin.
Fagino diris tion per tiel serioza tono, ke Karlo Vesperto, kiu ĉiuokaze opiniis prudenta sin ŝirmi, kaj kiu vidis nenion neeblan por ke la judo poste strangolu lin liavice, falis sur la genuojn kaj eligis trapikan kaj longedaŭran krion, kiu similis al muĝado de furioza virbovo kun melodio de mar-trumpeto.
- Ĉu vi parolos ? diris la judo per tondra voĉo skuante Vulpon kun tia forto ke estis mirinde ke la vestaĵo ne restis en liaj manoj.
- Li falis en kaptilon kaj jen ĉio, diris Vulpo malafable. Ha vi ! Ĉu vi lasos min trankvila ?
Kaj per unu sola salto, liberigante sin de sia vestaĵo, li ekkaptis la rost-forkon kaj celis al la veŝto de la ŝercema maljunulo baton kiu, se ĝi trafintus, perdigus al li sian gajecon dum unu aŭ du monatoj, kaj eble pli.
Ĉe ĉi tiu okazo la judo retropaŝis kun pli da lerteco ol oni povus suspekti ĉe viro tiel kaduka laŭ aspekto, kaj kaptante la poton el stano, li sin preparis por ĵeti ĝin al la kapo de sia kontraŭulo. Sed Karlo Vesperto ĉimomente altiris lian atenton per terura hurlado, kaj estis al li ke la judo ĵetis la poton plenan de biero.
- Nu ! Kio estas ĉio ĉi tremado ? subite murmuris forta voĉo, kiu ĵetis tion al mia vizaĝo ? Estas tre feliĉe ke mi ricevis nur la bieron, kaj ne la poton, alie mi konvene regalintus iun. Mi neniam kredintus ke maljuna juda fripono povus ĵeti aliaĵon ol akvon, kaj eĉ tiam pro plezuro fraŭdi la kompanion de la filtritaj akvoj. Kio do okazas, Fagino ? Fulmotondro, mia kravato estas plena de biero… Ĉu vi eniros, besto ? Kion vi faras tie ekstere ? Ĉu vi hontas pri via mastro ? Ĉi tien !
La viro kiu tiel parolis, per ursa tono, estis fortika ulo de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj, surhavanta nigran surtuton el kruda veluro, malnovan grizan kuloton, laĉitajn altajn ŝuojn kaj ŝtrumpetojn el blua kotono, kiuj kaŝis dikajn fortikajn surojn, tiajn surojn al kiuj ĉiam ŝajnas manki ion, kiam ili ne estas provizitaj de bonaj katenon. Li surhavis brunan ĉapelon, kaj ĉirkaŭ la kolo malpuran koltukon, kun fibriĝantaj finoj per kiuj li viŝis sian vizaĝon. Parolante, kaj kiam li finis, li vidigis dikan, komunan vizaĝon, kun barbo kiu ne estis razita de tri tagoj, kaj du malgajigajn okulojn, el kiuj unu montris markon de freŝdata bato.
- Ĉi tien ! Ĉu vi aŭdas ? ekkriis ĉi tiu bandito kun severaspekta mieno.
Pudelo, kun la kapo ŝirita ĉe dudek lokoj, rampe eniris en la ĉambron.
- Vi havigas al vi tempon, diris la viro. Vi estas tro fiera por rekoni min antaŭ la mondo, ĉu ne ? Kuŝu tien !
Tiu ordono estis akompanata de piedbato kiu sendis la beston al la alia fino de la ĉambro. Ĝi cetere ŝajnis alkutimiĝinta al tiu traktado, ĉar ĝi trankvile buliĝis en angulo, sen eligi krion, fermante kaj malfermante siajn malbelajn okulojn po dudek fojoj minute, kaj ŝajnante okupata pri inspektado de la apartamento.
- Kontraŭ kiu vi do koleras ? diris la viro sidiĝante kun rezoluta mieno. Vi mistraktas infanojn, maljuna avarulo, maljuna ŝparem-aĉulo, maljuna troŝparemulo. Mi miras ke ili ne murdas vin; sur ilia loko, mi tion pagus al mi; se mi estintus via metilernanto, la farso estus ludita de longe, kaj… Sed ne, mi ne povus simple vendi vian haŭton; vi tute pleje taŭgus por esti enboteligita kaj montrita kiel fenomeno de malbeleco, sed mi opinias ke oni ne blovas ilin sufiĉe grandaj.
- Ŝŝ ! Ŝŝ ! Sinjoro Sikeso, diris la judo tute tremanta, ne parolu tiel laŭte.
- Ne nomu min sinjoro, respondis la bandito, tio estas signo ke vi komplotas ion kontraŭ mi. Vi konas mian nomon, ĉu ne ? Mi ne malhonoros ĝin kiam la momento alvenos.
- Estas bone, estas bone, Vilhelmo Sikeso, diris la judo kun fia humileco, vi ŝajnas en kverelema humoro, Vilhelmo.
- Povas esti, respondis Sikeso, ŝajnas al mi ke ankaŭ vi estas sufiĉe kolera, kiam vi ĵetas potojn da biero al la kapo de homoj, krom se vi ne vidus en ĝi pli da bedaŭrindaĵo ol denunci kaj…
- Ĉu vi estas freneza ? diris la judo tirante la viron je la maniko kaj montrante per la fingro la junajn knabojn.
Sro Sikeso sin kontentigis fari la geston de homo kiu havas ĉirkaŭ la kolo maŝnodon, kaj klinis sian kapon al sia dekstra ŝultro, silenta pantomimo kiun la judo ŝajnis perfekte kompreni.
Poste laŭ slangaj vortoj per kiu lia konversacio estis senĉese punktita, sed kiun estas senutile citi ĉar ili estus nekompreneblaj por la leganto, li petis glason da likvoro.
- Kaj ĉefe, zorgu ne meti venenon en ĝin, li aldonis metante sian ĉapelon sur la tablon.
Li ŝerce diris tion; sed se li povintus vidi la judon mordi al si la lipojn kun infera rideto, sin direktante al la ŝranko, li pensintus ke la antaŭzorgo ne estis tute senutila, kaj ke la ŝercema maljunulo povus ja cedi al la deziro perfektigi la industrion de la distilado.
Englutinte du aŭ tri glasojn da likvoro, Sro Sikeso havis la afablecon atenti al la junaj metilernantoj. Kaj tiu ĉi komplezemo de lia flanko okazigis konversacion en kiu la kaŭzo kaj cirkonstancoj de la aresto de Olivero estis detale raportitaj, kun ŝanĝoj kaj plibeligoj kiujn Vulpo opiniis oportunaj miksi en ĝi.
- Mi timas, diris la judo, ke li parolos kaj metos nin ĉiujn en embarason.
- Estas tute verŝajne, respondis Sikeso kun maliceta rideto. Jen vi en katastrofa problemo, Fagino.
- Kaj mi timas, vi vidas, aldonis la judo sen atenti al interrompo kaj rigardante sian interparolanton rekte en la okulojn, mi timas ke, se la danco komencus por ni, ĝi ankaŭ komencus por aliaj. Via problemo povus esti eĉ pli malbona ol la mia, kara mia.
La viro ektremis kaj minace sin turnis al la judo; sed tiu ĉi enprofundigis sian kapon en siajn ŝultrojn, kaj liaj okuloj hazarde vagadis sur la muro antaŭ li.
Longa silento okazis. Ĉiu membro de ĉi tiu respektinda asocio ŝajnis absorbita de siaj propraj pripensadoj, sen escepti la hundon kiu lekis al si la lipegojn kun insidema mieno, kaj ŝajnis mediti atakon kontraŭ la kruroj de la unua persono kiun li renkontus sur la strato.
- Necesus ke iu sciiĝus pri tio kio okazis en la polica oficejo, diris Sro Sikeso per multe pli mallaŭta tono ol tiun kiun li prenis ekde sia alveno.
La judo konsentite kapjesis.
- Se li ne klaĉis, kaj se li estas enŝlosita, estas nenio pri kio timi ĝis kiam li estos liberigata, diris Sro Sikeso, kaj tiam ni zorgos lin. Necesas iel aŭ alie retrovi lian spuraron.
La judo denove aprobe kapjesis.
Tiu ĉi agmaniero evidente estis la plej bona, sed bedaŭrinde serioza obstaklo malpermesis ke oni adoptu ĝin. Ĉi tiu obstaklo estis nenio alia ol la terura kaj profunde radikanta antipatio de Vulpo, de Karlo Vesperto, de Fagino kaj de Sro Vilhelmo Sikeso por la policoficejo, kaj la abomeno kiun ili sentis por iri ĉirkaŭvagi laŭ kiu ajn motivo.
Estus malfacile diri kiom da tempo ili restis sen paroli, rigardante unu la aliajn en sendecida stato kiu tute ne estis agrabla. Cetere, estus sennecese fari ajnajn supozojn tiurilate, ĉar la subita alveno de la du junaj virinoj kiujn Olivero antaŭe vidis, rekomencigis la sinsekvon de la interparolado.
- Jen ja la interkonsento ! diris la judo. Betino iros, ĉu ne, kara mia ?
- Kien ? demandis la fraŭlino.
- Nur en la policoficejo, kara Betino mia, diris la judo per karesa voĉo.
Necesas rekoni la meritojn de la fraûlino ke ŝi ne efektive rifuzis iri, sed ke ŝi limigis sin klare deklari ke ŝi preferus iri al la diablo. Ĝentila kaj delikata maniero elturni sin el la peto, kaj kiu atestas ĉe la junulino tiun ĉarman senton pri la konveneco kiu evitigas nin ĉagreni nian proksimulon per rekta kaj formala rifuzo.
La vizaĝo de la judo mallumiĝis. Li ne plu parolis kun Betino, kiu surhavis tualeton brila, por ne diri belega, ruĝan robon, verdajn botetojn kaj flavajn papilotojn, sed al sia kunulino.
- Kaj vi, Nancio ? li diris kun alloga mieno, kion vi opinias, kara mia ?
- Ke tio ne sukcesas kun mi, ŝi respondis, tial, Fagino, neutilas insisti.
- Kion tio signifas ? diris Sro Sikeso rigardante ŝin kun malgaja mieno.
- Tio estas kiel mi diris tion, Vilhelmo, respondis trankvile la sinjorino.
- Ba ! Vi estas ĝuste la persono kiu taŭgas, rekomencis Sikeso, neniu konas vin en la kvartalo.
- Kaj ĉar ne zorgas ke oni konas min tie, respondis Nancio kun la sama sereneco, mi certe rifuzas, Vilhelmo.
- Ŝi iros, Fagino, diris Sikeso.
- Ne, Fagino, ŝi ne iros, ekkriis Nancio.
- Jes ja, Fagino, ŝi iros, ripetis Sikeso.
Sro Sikeso pravis. Per multe da minacoj, promesoj, kaĵoladoj, oni finfine akiris de Nancio ke ŝi taskos al si la komision. Cetere, ŝi ne estis retenata de la samaj konsideroj kiel ŝia afabla kunulino, ĉar forlasinte de nelonge la malproksiman sed elegantan antaŭurbon de Ratklifo, por veni loĝi en la ĉirkaŭaĵo de Kampopasejo, ŝi ne devis timi, kiel Betino, esti renkontata de iu el siaj multaj konatoj.
Konsekvence, liginte ĉirkaŭ sian talion blankan antaŭtukon, kaj relevinte siajn papilotojn sub pajla ĉapelo, galanteriojn elprenitajn el la neelĉerpebla provizejo de la judo, fino Nancio prepariĝis eliri por plenumi sian mision.
- Unu momenton, kara mia, diris la judo prezentanta al ŝi malgrandan kovritan korbon, tenu tion enmane, ĝi aspektigos vin pli respektindan.
- Donu ankaŭ al ŝi dikan ŝlosilon, Fagino, diris Sikeso, tio aspektos eĉ pli natura.
- Jes, jes, vi pravas, diris la judo glitante ĉe la fingron de la juna virino dikan ĉefŝlosilon; jen, tio estas perfekta. Estas mirinde, kara mia, li aldonis frotante al si la manojn.
- Ho ! Mia frato ! Mia kompatinda kara frateto ! ekkriis Nancio eksplodante en larmoj kaj tenante per mano sian korbon kaj sian ŝlosilon kiel virino en malespero, kio li fariĝis ? Kion oni faris kun li ? Ho ! Mi petegas vin, sinjoroj, kompatu min; diru al mi, kie estas ĉi tiu kara infano, sinjoroj. Mi petegas vin, miaj bonaj sinjoroj.
Dirinte ĉi tiujn vortojn per priplorinda kaj korŝira voĉo, por granda komuna ĝojo de la ĉeestantoj, fino Nancio silentis, palpebrumis, ridetante salutis la gajularon kaj malaperis.
- Ha ! Jen sensacia knabino, amikoj miaj ! diris la judo alparolante al la junaj friponoj kaj serioze skuante la kapon, kvazaŭ por inviti ilin, per ĉi tiu nova admono, sekvi la brilan ekzemplon kiun ili ĵus havis antaŭ la okuloj.
- Ŝi honoras sian sekson, diris Sro Sikeso plenigante sian glason kaj frapante la tablon per sia dikega pojno. Je ŝia sano ! Kaj povu la aliaj simili al ŝi !
Dum oni dronigis Nancion en laŭdoj, la perlo de la virinoj, tiu ĉi iris al la policoficejo, kaj ŝi baldaŭ alvenis tien sana kaj savita, ne sen sperti tiun senton de natura timemo de junulino kiu sin trovas sur la stratoj sola kaj senprotekta.
Ŝi eniris de malantaŭe, donis frapeton de ŝlosilo ĉe la pordo de iu el la ĉeloj kaj klinis la orelon. Ŝi nenion aŭdis; tiam ŝi tusis kaj denove komencis aŭskulti. Ĉar oni ne pli respondis al ŝi, ŝi sin decidis paroli. "Olivero !" ŝi dolĉe murmuris, "mia eta Olivero !"
Estis en la ĉelo nur mizera ĉifonulo kiu estis arestita pro tio ke li faris la krimon ludi fluton sen licenco, kaj kiu, tuj lia atenco kontraŭ la societo klare pruvita, estis efektive kondamnata de Sro Fango al malliberigo dum unu monato en pundomo. Sro Fango aldonis ĉi tiun agrablan kaj tute oportunan rimarkon, ke, ĉar li havis tiel bonajn pulmojn, estus por li multe pli utile servigi ilin turnadante la muelilon ol blovante en fluton. La malliberulo, tute plenigita de bedaŭroj kiujn inspiris al li la perdo de sia fluto, konfiskita profite al la ŝtato, ne respondis al Nancio. Ŝi iris al la sekvanta ĉelo kaj frapis ĉe la pordon.
- Kio tio estas ? demandis malforta kaj tremanta voĉo.
- Ĉu estas tie knabeto ? diris Nancio per larmoplena tono.
- Ne, respondis la voĉo, ke Dio antaŭgardu lin de tio !
Tiu kiu tiel parolis, estis sesdekkvinjara trampo kiun oni metis en malliberejon pro esti ne ludanta fluton aŭ, alivorte, pro esti almozpetanta sur la strato anstataŭ fari ion por perlabori sian porvivon. En la tria ĉelo troviĝis alia individuo, ankaŭ kondamnita al malliberigo pro esti vendanta kaserolojn sen permesilo, kaj pro esti konsekvence provanta perlabori sian porvivon malavantaĝe al la imposto.
Ĉar neniu el tiuj krimuloj respondis al la nomo de Olivero, kaj ne povis doni novaĵojn pri li, Nancio iris rekte al la policano kun la striita veŝto, pri kiu ni jam parolis, kaj kun plorsingultoj kaj lamentoj kies efikon ŝi pliigis svingante sian ŝlosilon kaj sian korbon, ŝi postulis sian karan frateton.
- Li ne estas ĉi tie, kara mia, diris la oficisto.
- Kie li estas ? ekkriis Nancio kun freneziĝa mieno.
- La sinjoro kunportis lin, respondis la oficisto.
- Kiu sinjoro ? Ho ! Dio mia ! Dio mia ! Kiu sinjoro ? kriis Nancio.
Por respondi al ĉi tiuj senkoheraj demandoj, la oficisto sciigis al la kompatinda, ploranta fratino, ke Olivero svenis en la policoficejo, ke li estis senkulpigita de la plendo ĉar atestanto pruvis ke la ŝtelo estis plenumita de alia, kaj ke li estis kunportita senkonscia de la akuzanto al la domo de ĉi-lasta, kiu devis esti flanke de Pentonurbo, ĉar ĉi tiu nomo estis elparolita por doni la adreson al la koĉero.
La juna virino, en timiga stato de malsereneco, reiris ŝanceliĝante al la pordo. Poste subite, plirapidigante sian paŝadon, ŝi revenis al la loĝejo de la judo tra la plej malrekta vojo.
Sro Vilhelmo Sikeso apenaŭ aŭdis la rakonton pri la klopodo de Nancio, ke li rapide alvokis sian hundon, surmetis sian ĉapelon kaj hastege eliris sen perdi tempon por adiaŭi la kompanion.
- Necesas ke ni sciu kie li estas, miaj amikoj; necesas retrovi lin, diris la judo kun emocio. Karlo, vi esplore iros ĉien, ĝis kiam vi alportos novaĵojn. Nancio, kara mia, necesas ke oni trovu lin por mi. Mi fidas al vi, al vi kaj al Vulpo, pri la metodo. Atendu, atendu, li aldonis malfermante tirkeston per tremanta mano, jen mono, miaj amikoj. Mi fermos la butikon ĉi-vespere; vi ĉiam scias kie trovi min; ne restu ĉi tie unu minuton, ne unu momenton, miaj amikoj !
Tiel parolante, li kondukis ilin ĝis la ŝtuparo, poste, zorge duturne ŝlosante la pordon kaj barikadante ĝin malantaŭ ili, li elprenis el ĝia kaŝejo la kesteton kiun li nevole lasis vidi al Olivero, kaj haste komencis kaŝi sub siaj vestaĵoj la horloĝojn kaj juvelojn kiujn ĝi enhavis.
Frapo ĉe la pordo ektremigis lin meze de tiu ĉi okupo :
- Kiu estas tie ? li ekkriis vigle kaj kun timego.
- Estas mi ! respondis Vulpo tra la serurtruo.
- He ! Bone ! Kio estas tio ? diris la judo malpacience.
- Nancio demandas ĉu necesos konduki lin al la alia loĝejo, diris Vulpo mallaŭte.
- Jes, respondis la judo, ien ajn kie ni trovos lin. Trovu lin, trovu lin, jen la ĉefaĵo. Mi tiam bone scios tion kion mi devos fari, ne timu.
Vulpo grumbletis kelkajn vortojn, kaj malsupreniris la ŝtuparon kvarope por rekuniĝi kun siaj gekunuloj.
- Ĝis nun li ne klaĉis, diris al si la judo daŭrigante sian taskon. Se li intencas denunci nin al siaj novaj amikoj, estas ankoraŭ tempo por stopi al li la fajfadon.
Detaloj pri la restado de Olivero ĉe Sro Brunsubo.
Rimarkinda antaŭdiro de iu Sro Grimŭigo pri la knabeto, kiam li foriris komisiita.
Olivero baldaŭ rekonsciiĝis post la sveno kiun kaŭzis al li la subita ekkrio de Sro Brunsubo. Tiu ĉi kaj Sino Bedŭino zorge evitis reparoli pri la pentraĵo, kaj la interparolo temis nek pri la historio, nek pri la estonteco de Olivero, sed nur pri temoj taŭgaj por distri lin sen impresi lin. Li estis ankoraŭ tro malforta por ellitiĝi por tagmanĝi; sed kiam li malsupreniris la morgaŭon al la ĉambro de la mastrumistino, lia unua impulso estis ĵeti avidan rigardon al la muro, kun la espero revidi la vizaĝon de la bela sinjorino. Lia atendo estis trompita, la portreto malaperis.
- Ha ! Vi vidas, diris la mastrumistino rimarkinte la ekrigardon de Olivero, ĝi ne plu ĉestas.
- Mi vidas tion, sinjorino, respondis Olivero suspirante. Kial oni forigis ĝin ?
- Oni malkroĉis ĝin, infano mia, daŭrigis la maljunulino, ĉar Sro Brunsubo diris ke la vido de tiu ĉi portreto ŝajnis suferigi vin, kaj eble prokrastis vian resaniĝon.
- Ho ! Ne, sinjorino, tio ne doloris min, diris Olivero. Mi tiom amis ĝin !
- Ba ! Ba ! diris la maljunulino gaje, rapidu bonfarti, mia amiko, kaj ni remetos ĝin ĉe ĝian lokon. Mi promesas tion al vi. Nun ni parolu pri aliaĵo.
Olivero nuntempe ne sukcesis akiri aliajn detalojn pri la koncerna portreto, kaj la maljunulino estis tiel bona por li dum sia malsano, ke li provis ne plu pensi pri tio. Li atente aŭskultis amason da rakontoj kiujn ŝi rakontis al li pri bela kaj bona fratino kiun ŝi havis, kiu edziniĝis kun bela kaj bona viro, kun kiu ŝi loĝis en la kamparo; pri sia filo, komizo de negocisto en Indioj, kiu ankaŭ estis brava juna viro kaj skribis al ŝi po kvarfoje jare tiel belajn leterojn ke larmoj venis al ŝiaj okuloj nur pro paroli pri tio. Kiam ŝi longe babilis pri la perfekteco de siaj infanoj kaj pri la kvalitoj de sia forpasinta bonega edzo, kiu mortis, la kara kompatinda viro, ĝuste ekde dudek ses jaro, estis tempo por trinki la teon. Post la teo, ŝi komencis montri la Kribaĝon al Olivero, kiu lernis ĝin je la unua fojo. Ili ludis kun plej alta seriozeco, ĝis kiam estis tempo por la juna konvaleskanto trinki iom da varman vinon miksita kun akvo kaj tranĉaĵon da rostpano antaŭ ol enlitiĝi.
Ili estis feliĉaj tagoj tiuj de la konvalesko de Olivero. Ĉirkaŭ li ĉio estis tiel kvieta, tiel pura, tiel belaspekta, oni havis por li tiom da bonkoreco kaj da atento, ke post la brua kaj malkvieta vivo kiun li spertis, li troviĝis en vera paradizo. Tuj kiam li havis sufiĉe da forto por sin vesti, Sro Brunsubo donis al li novajn vestaĵojn, kaskedon, ŝuojn. Oni diris al Olivero ke li povis laŭplaĉe disponi pri siaj malnovaj vestaĵoj. Li donis ilin al servistino kiu estis tre bonkora al li, petegante ŝin vendi ilin al iu judo kaj konservi la monon por ŝi. Oni ne dufoje dirigis tion al ŝi, kaj Olivero, vidante el la fenestro de la salono, la judon kunvolvi ĉi tiujn vestaĵojn, meti ilin en sian sakon kaj foriri, spertis viglan senton de ĝojo pensante ke li neniam plu revidos ilin kaj ke li ne plu devis timi denove surmeti ilin. Ili estis, necesas diri tion, abomenaj vestaĉoj, kaj Olivero neniam sin vidis vestita de novaĵoj.
Proksimume ok tagojn post la incidento de la portreto, li iun vesperon estis babilante kun Sino Bedŭino, kiam Sro Brunsubo sendis sciigi ke, se Olivero Tvisto estis sufiĉe bonfarta, li deziris vidi lin en sia kabineto, por iom babili kun li.
- Dio mia ! Lavu viajn manojn kaj lasu min ordigi viajn harojn, diris Sino Bedŭino. Disinjoro ! Se mi sciintus ke li petus vin, mi metintus al vi blankan kolumon, mi farintus vin belan kiel stelo.
Olivero tuj obeis al la maljunulino, kaj kvankam ŝi multe bedaŭris ne havi eĉ tempon por plisi la etan krispon de Olivero, ŝi opiniis lian mienon tiel ĉarman kontemplante lin de la kapo ĝis la piedoj, ke ŝi iris ĝis diri ke ŝi ne kredis ke li povus multe gajni per tualetado.
Olivero iris frapi sur la pordo de la kabineto, kaj kiam Sro Brunsubo permesis al li eniri, li sin trovis en ĉambreto garnita de libroj, kies fenestro rigardis al beletaj ĝardenoj. Apud la fenestro estis tablo, antaŭ kiu Sro Brunsubo sidis leganta. Vidante Oliveron, li demetis sian libron, kaj diris al la infano alproksimiĝi kaj sidiĝi apud la tablon. Olivero obeis, mirante ke oni povu trovi homojn por legi tiom da volumoj, tutŝajne verkitaj por pli klerigi la mondon; temo de senĉesa miro pri homoj pli spertaj ol Olivero Tvisto.
- Jen multaj libroj, ĉu ne, knabo mia ? diris Sro Brunsubo observante la scivolemon per kiu Olivero konsideris la bretojn kiuj desupre malsupren provizis la murojn.
- Jes, sinjoro, jen multe da ili, respondis Olivero, mi neniam vidis tiom da ili.
- Vi legos ilin, diris afable la maljuna sinjoro, kaj vi trovos en ili pli da plezuro ol rigardante la bindaĵon. Tamen ne ĉiam, ĉar ekzistas libroj kies kovrilo faras la tutan prezon.
- Eble estas tiuj dikaj, sinjoro, diris Olivero montrante per la fingro al dikaj kvartoj kun ora bindaĵo.
- Ne ĉiam, diris la maljuna sinjoro ridetante kaj frapetante Oliveron. Estas kelkaj kiuj estas tre multekostaj, kvankam laŭ malgranda formato. Ĉu vi ŝatus fariĝi scioplena kaj skribi librojn, ĉu ?
- Mi kredas, sinjoro, ke mi ŝatus legi kelkajn, respondis Olivero.
- Kiel ! eligis Sro Brunsubo, ĉu vi ne ŝatus esti verkisto ?
Olivero iom pripensis kaj finis dirante ke li opiniis ke multe pli valoris esti librovendisto. La maljuna sinjoro tutkore ridis kaj deklaris la respondon bonega. Tio kio ĝojigis Oliveron, kvankam li ne mem suspektis ke li estis tiel sprita.
- Nu, ne timu, diris Sro Brunsubo rekaptante sian seriozecon, ni ne faros vin aŭtoron dum estos honesta metio por instrui al vi, eĉ se estus nur por miksi gipson.
- Dankon, sinjoro, diris Olivero.
Kaj la vigleco de lia respondo denove ridigis la maljunan sinjoron, kaj li murmuris inter siaj dentoj ion pri la aparteco de instinkto. Olivero ne multe atentis al tio, ĉar li ne komprenis.
- Nun, diris Sro Brunsubo prenante eble pli bonkoran tonon ol iam, sed samtempe multe pli seriozan, nun, infano mia, mi petegas vin atenti pri tio kion mi tuj diros al vi. Mi rekte parolos al vi, ĉar mi certas ke vi tiel kapablas kompreni min kiel povus fari multe da pli aĝaj homoj.
- Ho ! Sinjoro, mi petegas vin, ne diru al mi, ke vi estas forpelonta min ! ekkriis Olivero maltrankvila pro la serioza tono kiun ĵus prenis lia protektanto. Ne elpelu min eksteren por ke mi denove trakuru la stratojn. Lasu min resti ĉi tie por servi vin. Ne resendu min al la terura kaverno el kiu mi eliris. Kompatu kompatindan infanon, sinjoro, mi petegas vin.
- Kara infano mia, diris Sro Brunsubo kortuŝita de la varmeco per kiu Olivero plorpetis sian subtenon, ne timu ke mi forlasu vin, krom se vi devigos min.
- Neniam, sinjoro, neniam, interrompis Olivero.
- Mi esperas tion, daŭrigis la maljuna sinjoro, mi estas persvadita ke vi neniam devigos min fari tion. Kvankam mi jam spertis elreviĝojn fare de homoj al kiuj mi volis bonfari, mi tamen estas tute preta havi konfidon al vi, kaj mi interesiĝas pri vi pli ol mi povas diri. La homoj kiuj disponis pri miaj plej karaj korinklinoj, nun estas en la tombo. Sed, kvankam ili kunportis kun si la ĉarmon kaj la feliĉon de mia vivo, mi ne faris de mia koro ĉerkon, kaj mi ne fermis ĝin por ĉiam al la plej dolĉaj emocioj. Profunda aflikto, male, nur plifortigis ilin, kaj tio devis okazi, ĉar malfeliĉo elpurigas niajn korojn.
La maljuna sinjoro, dirinte mallaŭte ĉi tiujn parolojn kvazaŭ li parolis al si mem, restis silenta dum kelkaj momentoj, dum Olivero, senmova sur sia seĝo, apenaŭ kuraĝis spiri.
- Se mi tiel parolas al vi, fine daŭrigis Sro Brunsubo laŭ pli gaja tono, estas ĉar via koro estas juna, kaj sciante ke mi spertis fortegajn malĝojojn, vi eble des pli zorge evitos renovigi ilin. Vi diras ke vi estas orfo, sen amiko en la mondo. La informoj kiujn mi sukcesis kolekti, akordiĝas kun via diro. Rakontu al mi vian historion; diru al mi de kie vi venas, kiu edukis vin, kaj kiel vi ekkonis la homojn kun kiuj mi trovis vin. Nur diru al mi la veron, kaj estu certa ke kiel longe mi vivos vi ne estos sen amiko.
Dum kelkaj momentoj, plorĝemoj malhelpis Oliveron paroli; li estis rakontonta kiel li estis edukata en la bieno kaj kondukata al la almozulejo de Sro Bumbelo, kiam du frapoj de frapilo, frapitaj de malpacienca mano, tintis ĉe la stratpordo. Servisto envenis kaj anoncis Sron Grimŭigon.
- Ĉu li suprenvenas ? demandis Sro Brunsubo.
- Jes, sinjoro, respondis la servisto, li demandis ĉu estis mafinoj(3) en la domo, kaj ĉar mi diris jes al li, li respondis ke li venis trinki teon.
Sro Brunsubo ridetis, kaj turnante sin al Olivero, li diris al li ke Sro Grimŭigo estis unu el sia malnovaj amikoj kaj ke necesis ne atenti pri lia iom krudaj manieroj, ĉar finfine li estis digna homo.
- Ĉu mi devas malsupreniri, sinjoro ? demandis Olivero.
- Ne, respondis Sro Brunsubo, mi preferas ke vi restu ĉi tie.
En ĉi tiu momento eniris maljuna sinjoro, kun bona korpulenteco, apogante sin sur dika irbastono. Li lamis je unu kruro, surhavis bluan vestaĵon, striitan veŝton, pantalonon kaj gamaŝojn el nankeno, kaj larĝrandan ĉapelon. El lia veŝto elstaris eta plisita ĵaboto. Longa ĉeno el ŝtalo, ĉe fino de kiu estis nur unu ŝlosilo, senzorge pendis el sia veŝtopoŝo. La du finoj de lia blanka kravato estis kolektitaj en nodo el dikeco de oranĝo. Pri sia sinteno, li estis tiel moviĝema, ke ne eblas priskribi lin. Li parolante havis manieron abrupte turni la kapon flanken kaj rigardi tra la okulangulo, kiu erarige rememorigis la pozon de papago. Estis en ĉi tiu sinteno ke li eniris en la ĉambron; kaj, tenante per la fingropintoj peceton de oranĝŝelo, li ekkriis per malbonhumora tono :
- Jen ! Vidu nur : ĉu ne estas strange kaj mirindege, ke mi ne povas eniri ies hejmon sen trovi sur la ŝtuparo unu el ĉi tiuj oranĝaj pecoj kiuj riĉigas kirurgojn ? Estas oranĝŝelo kiu jam kripligis min, kaj mi certas ke denove estos oranĝŝelo kiu mortigos min. Jes, sinjoro, mi mortos pro oranĝŝelo; mi vete manĝus mian kapon, sinjoro !
Tio estis la ŝatata esprimo de Sro Grimŭigo por plipezigi siajn asertojn. Kaj tio kio estis stranga en lia buŝo, estis ke, eĉ akceptante ke la scienco perfektiĝis ĝis permesi al individuo manĝi sian kapon, se la deziro kaptas lin, la kapo de Sro Grimŭigo estis kun amplekso por malesperigi sukcesi engluti ĝin per unu gluto, sen kalkuli ke ĝi estis troe pudrita.
- Jes, sinjoro, mi manĝus mian kapon, ripetis Sro Grimŭigo frapante per sia irbastono sur la plankon. Nu ! Kio estas tio ? li aldonis ekvidante Oliveron, kaj retroirante du paŝojn.
- Li estas la juna Olivero Tvisto, pri kiu mi parolis al vi, diris Sro Brunsubo.
Olivero faris saluton.
- Almenaŭ il ne estas la knabo kiu havis la febron, mi esperas ? diris Sro Grimŭigo denove retropaŝante.
- Momenton ! li abrupte aldonis, forgesante pro la ĝojo de sia malkovro, sian timon kapti febron, mi vetas ke estis ĉi tiu knabo kiu senŝeligis oranĝon kaj kiu ĵetis la ŝelon sur la ŝtuparon. Mi vete manĝus mian kapon kaj lian kun ĝi.
- Ne, ne estas li, diris ridante Sro Brunsubo. Li ne ricevis oranĝon. Nu, metu tien vian ĉapelon kaj parolu kun mia juna amiko.
- Tio terure pensigas min, diris la kolerema maljunulo demetante siajn gantojn, ĉiam estas pli-malpli oranĝa ŝelo sur la pavimo de nia strato, kaj mi certas ke estas la knabo de la loka kirurgo kiu intence metas ilin. Ne pli poste ol hieraŭ vespere, unu el ĉi tiuj pecoj glitigis junan virinon kiu fali kontraŭ la kradon de mia ĝardeno. Tuj kiam ŝi restariĝis, mi vidis ŝin kiu rigardis la inferan ruĝan lanternon kiu lumigas la ŝildon de la kirurgo. Ne iru ! mi kriis al ŝi tra la fenestro, li estas murdisto ! Metanto de stumbligiloj…
Jen la kolerema maljunulo frapegis la plankon per irbastono. Tio estis gesto kiu por li estis la ekvivalento de sia ŝatata esprimo. Poste, sen forlasi sian irbastonon, li sidiĝis, kaj malfermante nazumon kiun li portis ligita per larĝa nigra rubando, li komencis konsideri Oliveron. Tiu lasta, vidante sin objekto de zorga ekzameno, ruĝiĝis kaj denove salutis.
- Ĉu li estas la koncerna knabo ? fine diris Sro Grimŭigo.
- Li mem, respondis Sro Brunsubo, amike farante kapsignon al Olivero.
- Kiel vi fartas, mia knabo ? diras Sro Grimŭigo.
- Dankon, sinjoro, multe pli bone, respondis Olivero.
Sro Brunsubo, verŝajne timante ke lia frenezeta amiko aldonu kelkan malagrablan vorton, petis al Olivero malsupreniri kaj sciigi Sinon Bedŭinon ke ŝi alportu la teon. Olivero, kiu ne estis kontenta pro la manieroj de la noveveninto, estis feliĉa havi okazon por eliri.
- Li estas ĉarma knabo, ĉu ne ? demandis Sro Brunsubo.
- Mi ne scias, respondis Sro Grimŭigo per ursa tono.
- Kiel tio ?
- Ne mi ne scias, laŭ mi ĉiuj infanoj similas. Mi konas nur du specojn, la malgrasajn kaj la pufvangajn.
- Kaj en kian kategorion vi metas Oliveron ?
- En la malgrasaj. Mi havas amikon kies filo estas dike pufvanga; oni nomas tion belan infanon, kun dika ronda kapo, ruĝaj vangoj kaj brilaj okuloj. Tio pli ĝuste estas abomena; oni ĉiam kredas ke li tuj krakrompos siajn vestaĵojn laŭ ĉiuj ĝiaj kudrolinioj. Li havas la voĉon de ŝipestro kaj la apetiton de lupo. Mi bone konas lin, la kanajlon !
- Nu, diris Sro Brunsubo, tio ne estas la tipo de la juna Olivero Tvisto; tial ne koleriĝu.
- Tio estas vera, respondis Sro Grimŭigo, sed li eble ne pli bone valoras.
Sro Brunsubo tusis kun senpacienca mieno, tio kio ŝajnis kaŭzi vivan kontentiĝon al Sro Grimŭigo.
- Jes, li ripetis, eble li ne pli bone valoras. De kie li venas ? Kiu li estas ? Li havis febron… nu ! Poste ? Ne estas nur la honestuloj kiuj havas febron, ĉu ne ? La friponoj ankaŭ kelkfoje havas febron, ĉu ne ? Mi konis ulon kiu estis pendigita en Jamajko pro murdi sian mastron; li havis febron pli ol ses fojojn. Ĉu vi pensas ke oni indulgis lin pro tio ? Fuŝ ! Sensencaĵoj ĉiuj ĉi !
La fakto estas ke funde de la koro, Sro Grimŭigo estis tute preta konsenti ke la mieno de Olivero influis favorege al li; sed li havis en plej forta grado kutimaĉon kontraŭdiri, kaj nuntempe pli ol iam ajn, de kiam li trovis oranĝan ŝelon sur la ŝtuparo. Decidita ne esti influata de iu ajn por juĝi ĉu infano aspektis interesa aŭ ne, li ekde la eniro decidis kontraŭdiri sian amikon. Kiam Sro Brunsubo konfesis al li ke li ne kapablis kontentige respondi al ian ajn el siaj pridemandadoj, ĉar li prokrastis pridemandi Oliveron pri lia historio ĝis kiam li estu sufiĉe resanigita por elteni la ekzamenon, Sro Grimŭigo ŝajnigis mokeman kaj ruzan mienon kaj ironie demandis, ĉu la dommastrino kutimis vespere nombri la arĝentaĵojn, ĉar se iam ŝi trovus unu aŭ du kuleron malpli, li vete manĝus sian… ktp.
Sro Brunsubo, kvankam kun tre vigla karaktero, eltenis ĉion ĉi kun multe da gajeco, ĉar li elkonis la strangaĵojn de sia amiko.
Siaflanke Sro Grimŭigo kompleze trovis la mafinojn(3) bonegaj, kaj ĉio glate okazis. Olivero, kiu trinkis teon kun la du amikoj, komencis senti sin pli trankvila en la ĉeesto de la terura maljuna sinjoro.
- Kaj kiam aperos la kompleta, detala kaj vera rakonto pri la vivo kaj aventuroj de Olivero Tvisto ? demandis Sro Grimŭigo al Sro Brunsubo post la teo.
Samtempe li ĵetis flankenrigardon al Olivero.
- Morgaŭ matene, respondis Sro Brunsubo. Mi preferas ke ĝi okazu en duopa kunesto. Vi venos en mian kabineton morgaŭ matene je la deka, mia amiko.
- Jes, sinjoro, diris Olivero.
Li respondis kun iom da hezito, ĉar li estis ĝenata vidante Sron Grimŭigon fikse rigardi lin.
- Ĉu vi volas ke mi diru al vi ? diris mallaŭte tiu ĉi al Sro Brunsubo, li ne venos morgaŭ matene, mi vidis lin heziti. Vi estas trompita, kara amiko mia.
- Mi ja ĵurus ke ne, varme respondis Sro Brunsubo.
- Se vi ne estas tia, diris Sro Grimŭigo, mi manĝos…
Kaj li frapis per sia irbastono sur la plankon.
- Mi ĵurus per mia vivo ke ĉi tiu infano estas sincera, diris Sro Brunsubo frapante la tablon.
- Kaj mi per mia kapo ke li estas fripono, rebatis Sro Grimŭigo, ankaŭ pugnobatante la tablon.
- Ni vidos, diris Sro Brunsubo, bremsante kolermovon.
- Jes, ni vidos, respondis Sro Grimŭigo kun ironia rideto, ni bone vidos.
La sorto volis ke en ĉi tiu momento Sino Bedŭino eniris, tenante maldikan pakaĵon da libroj kiujn Sro Brunsubo ĉimatene aĉetis ĉe tiu sama librovendisto kiu jam aperis en ĉi tiu rakonto. Ŝi demetis ĝin sur la tablon kaj prepariĝis por eliri el la kabineto.
- Atendigu la komizon, sinjorino Bedŭino, diris Sro Brunsubo, estas io por resendi.
- Li jam foriris, sinjoro, respondis Sino Bedŭino.
- Revoku lin, diris Sro Brunsubo, mi insistegas pri tio. Ĉi tiu librovendisto ne estas riĉa kaj la libroj ne estas pagitaj. Estas plie kelkaj por resendi.
Oni kuris al la enirpordo. Olivero paŝegis la straton laŭ iu direkto, la servistino laŭ la alia, kaj Sino Bedŭino, restanta sur la sojlo, alvokis la komizon per sia tuta forto. Sed li jam estis tre for. Olivero kaj la servistino revenis tute senspiraj sen sukcesi reatingi lin.
- Ĉi tio multe ĉagrenas min, diris Sro Brunsubo. Mi treege volegis ke ĉi tiuj libroj estu redonitaj ĉivesperon mem.
- Resendu ilin per Olivero, diris Sro Grimŭigo per moka tono; li konscience redonos ilin, certege.
- Jes sinjoro, lasu min alporti ilin, mi petegas, diris Olivero, mi nur kuros.
La maljuna sinjoro estis dironta ke Olivero ne devis neniaokaze eliri, sed Sro Grimŭigo tiom petole tusis ke Sro Brunsubo decidis ŝarĝi la infanon per la komisio, kaj tiel pruvi al sia malnova amiko, kiom liaj suspektoj, almenaŭ pri ĉi tiu punkto, estis malpravaj.
- Necesas iri, mia amiko, li diris al Olivero. La libroj estas sur seĝo apud mia tablo. Iru preni ilin.
Olivero, kontentega sin utile okupi, rapidege revenis kun la libroj sub la brakon, kaj atendis, kaskedon enmane, la ordonojn de Sro Brunsubo.
- Vi diros, diris ĉi tiu fikse rigardante Sron, Grimŭigon, ke vi alportas ĉi tiujn librojn je mia nomo, kaj ke vi venas pagi la kvar kaj duonon da gineoj kiujn mi ŝuldas. Jen bileto de kvin gineoj, vi do havos dek ŝilingojn por redoni al mi.
- Mi ne bezonos dek minutojn, sinjoro, respondis viglece Olivero.
Li metis la bileton en sian poŝon, butonumis sian jakon ĝis supre, zorge metis la librojn sub sian brakon, respekteme salutis kaj eliris. Sino Bedŭino akompanis lin ĝis la stratpordo por indiki al li tre ĝuste la plej mallongan vojon, la nomon de la librovendisto, la nomon de la strato, ĉiujn aferojn kiujn Olivero deklaris tre klare kompreni. Kaj plurfoje ripetinte al li zorge ne malvarmumi, la prudenta maljunulino fine lasis lin eliri.
- La kara infano ! ŝi diris sekvante lin per la okuloj, mi ne ŝatas, mi ne scias kial, tiel perdi lin el vido.
Ĉimomente Olivero sin turnis kaj gaje faris adiaŭsignon al ŝi antaŭ ol turni la stratangulon. La maljunulino ridetante respondis al lia saluto, fermis la pordon kaj reeniris en sian ĉambron.
- Nu, diris Sro Brunsubo elprenante sian poŝhorloĝon kaj metante ĝin sur la tablon, li estos reveninta post dudek minutoj, maksimume, ĝis tiam noktiĝos.
- Ĉu vi serioze pensas ke li revenos ? demandis Sro Grimŭigo.
- Ĉu vi dubas ? diris Sro Brunsubo ridetante.
La kontraŭdiremo multe turmentis en ĉi tiu momento Sron Grimŭigon, kaj la memfida rideto de lia amiko nur plifirmigis lin en ĉi tiu inklino.
- Jes, mi dubas, li diris pugnobatante la tablon. La infano havas novan veston sur la dorso, kostajn librojn sub la brako, kaj en la poŝo bileton de kvin sterlingaj pundoj. Li iros rekuniĝi kun siaj malnovaj amikoj, la ŝtelistoj, kaj mokos pri vi. Se li denove metas la piedojn ĉi tie, mi konsentas manĝi mian kapon.
Tiel parolante, li proksimigis sian seĝon al la tablo, kaj la du amikoj restis en silenta atendo, kun okuloj fiksitaj sur la poŝhorloĝon. Estas bone rimarki, ĉar tio ja montras kiel grave ni taksas niajn juĝojn, ke Sro Grimŭigo, kvankam li neniel estis malica, kaj male bedaŭris funde de la animo pro vidi sian respektindan amikon, trompita de ruzaĵo, tamen tutkore deziris, en ĉi tiu momento, ke Olivero ne revenu. Nia kompatinda naturo estas tiom plenplena de kontraŭdiroj !
Noktiĝis iom post iom, kaj oni apenaŭ povis distingi la montrilojn sur la ciferplato. La du sinjoroj tamen restis senmovaj kaj silentaj, kun la okuloj fiksitaj sur la poŝhorloĝo.
(3) Tiu vorto ne aperas en PIV…
Last edited: 08/06/2024
Add a comment