Créer un site internet

Ĉapitroj XIX kaj XX

Diskuto kaj adopto de kampanja plano.

En malhela, pluva kaj malvarma nokto, la judo, post esti ĝis supre butonanta sian grandan surtuton kaj malfaldanta la kolumon sur siajn orelojn por kaŝi la malsupron de sia vizaĝo, eliris el sia malbelega domaĉo. Li dummomente haltis sur la sojlo, dum malantaŭ li, oni zorge ŝlosis la pordon kaj oni enŝovis la riglilojn. Li atente aŭskultis por certiĝi ke liaj disĉiploj bone plenumu ĉi tiujn prudentajn aranĝojn, kaj kiam li ne plu aŭdis la bruon de iliaj paŝoj, li malproksimiĝis kiel eble plej rapide.

La domo al kiu oni alkondukis Oliveron, estis en la najbareco de Blankkapelo. Alveninta ĉe la angulo de la strato, la judo denove haltis, ĵetis ĉirkaŭ si malfidan rigardon, poste transpasis al la alia flanko kaj direktiĝis al Spitalkampo.

Densa koto kovris la pavimon; la stratoj estis mergitaj en nebulo; la pluvo malrapide falis; la aero estis malvarma, la grundo glitiga. Estis, unuvorte, nokto intence farita por promenanto tia kia la judo. Dum li ŝtele paŝadis, flugtuŝante la murojn aŭ sin kaŝante sub la markezoj de la butikoj, la forloga maljunulo aspektis kiel abomena rampulo elirinta el la ŝlimo kaj mallumo, kaj rampanta en la ombro, serĉante malpurajn nutraĵon.

Li trairis multe da mallarĝajn kaj serpentajn stratojn, ĝis kiam li atingis Betnal-Herbejon. Poste, subite sin turnante maldekstren, li enŝoviĝis en labirinton da malpuraj stratetoj, kiajn oni tiom trovas en ĉi tiu multhoma kvartalo de Londono.

La judo cetere ŝajnis tro bone koni la lokojn tra kiuj li trapasis, por senti la plej etan malfacilaĵon por sin direkti, malgraŭ la mallumo, meze de ĉi tiu labirinto. Li grandpaŝe trairis tra multaj trairejoj kaj aleoj, kaj fine enŝoviĝis en straton malbone lumigitan de ununura stratlampo, lokita ĉe la alia fino. Li frapis ĉe iu dompordo kaj, post mallaŭta interŝanĝo de kelkaj vortoj kun la persono kiu venis malfermi al li, li supreniris la ŝtuparon.

Ĉe la momento kiam li tuŝis la klinkon de la pordo, hundo grumblis, kaj oni aŭdis viran voĉon demandi : "Kiu iras tien ?"

- Estas mi, Vilhelmo, nur mi, diris la judo ĵetante ekrigardon en la ĉambron.

- Envenu, diris Sikeso. Kuŝiĝu tien, malbona besto ! Vi do ne plu rekonas la diablon, kiam li surhavas sian grandan palton.

La vestaranĝo de Fagino sendube erarigis la hundon, ĉar, tuj kiam la judo malbutonis sian surtuton kaj demetis ĝin sur la dorson de seĝo, la besto reiris al sia angulo, svingante la voston, tiel montrante ke ĝi estis tiel kontenta kiel eblis.

- Nu ! diris Sikeso.

- Nu, amiko mia ? respondis la judo. Ha ! Saluton Nancio.

La judo alparolis al la juna knabino kun certa embaraso, kaj kvazaŭ li dubus pri la akcepto kiun ŝi farus al li; ĉar estis la unua fojo ke li vidis ŝin de kiam ŝi opiniis favore al Olivero. Sed liajn dubojn, se li havis ilin, baldaû forbloviĝis pro la konduto de Nancio rilate al li. Ŝi demetis siajn piedojn de la fendro, puŝis sian seĝon malantaŭen kaj diris al Fagino ke li antaŭenpuŝu sian, ĉar la nokto glaciiĝis.

- Estas tre malvarme, Nancio, bonulino mia, diris la judo varmigante siajn faltiĝintajn manojn. Estas sufiĉe por malvarmigi vin ĝis la ostoj, li aldonis metante la manon ĉe sian maldekstran flankon.

- Necesus terura malvarmo por penetri vi ĝis la koro, diris Sro Sikeso. Nancio, donu al li ion por trinki. Rapidu, mil tondroj ! Estas sufiĉe por malsaniĝi, nur vidante ĉi tiun malnovan ostaron frostotremi, ĉi tiun abomenan fantomon kiu ŝajnas esti antaŭ momento elirinta el sia tombo.

Nancio rapidis preni botelon el ŝranko kiu grandnombre enhavis ilin, laŭ diversaj formoj kaj verŝajne plenajn de ĉiaj likvoroj. Sikeso plenigis glason per brando kaj invitis la judon malplenigi ĝin.

- Sufiĉe tiel, Vilhelmo, dankon, diris la judo demetante la glason nur tuŝinte ĝin per la pinto de la lipoj.

- Kiel ! Ĉu vi timas ke ni mortigu vin ? demandis Sikeso fiksrigardante la judon. Fi do !

Sro Sikeso, kun la plej malestima mieno, ekprenis la glason, kaj ĵetis en la cindron la likvoron kiun ĝi enhavis, poste plenigis ĝin por si mem kaj malplenigis ĝin per unu gluto.

Dume, la judo promenigis siajn rigardojn ĉirkaŭ la ĉambro, ne pro scivolemo, ĉar li delonge konis ĝin, sed kun tiu zorgoplena kaj suspektema aspeko kiu estis natura al li. Ĝi estis malriĉe meblita, kaj la objektoj enhavitaj en la ŝranko sole indikis ke ĝi ne estis loĝata de laboristo. Nenio povis veki suspektojn krom du aŭ tri dikaj klaboj lokitaj en angulon, kaj iu kaprompilo alkroĉita supre de la kameno.

- Nu, diris Sikeso klakigante siajn lipojn, nun mi estas via.

- Por babili pri aferoj, ĉu ? demandis la judo.

- Jes, por babili pri aferoj, respondis Sikeso. Tial, diru tion kion vi devas diri.

- Pri ĉi tiu domo en Ŝercejo, Vilhelmo, diris la judo proksimigante sian seĝon kaj tre mallaŭte parolante.

- Jes; nu, kio ? demandis Sikeso.

- Ha ! Vi bone scias tion kion mi volas diri, kara mia, daŭrigis la judo. Ĉu ne, Nancio, ke li bone scias tion kion mi volas diri ?

- Ne, li nenion scias pri tio, diris ironie Sro Sikeso, aŭ li ne volas scii, tio kio estas tute same. Parolu, kaj nomu la aferojn per ilia nomo. Ĉu vi longe restos palpebrumante, hezitante kaj parolante per enigmoj, kvazaŭ ne estis vi kiu havis la unuan penson pri ĉi tiu ŝtelo ? Klarigu vin, diable !

- Pace, pace, Vilhelmo ! diris la judo kiu estis vane provinta moderigi la indignon de Sro Sikeso. Oni povus aŭdi nin, kara mia, oni povus aŭdi nin.

- Nu ! Oni aŭdu nin ! rebatis Sikeso, kio gravas al mi ?

Li tamen ekkomprenis ke tio estis grava, ĉar li mallaŭtigis la tonon eldirante ĉi tiujn vortojn kaj refariĝis pli kvieta.

- Nu, nu, diris la judo kun glata mieno, estis nur pro singardeco… nenio pli. Nun, kara mia, ni parolu pri ĉi tiu domo de Ŝercejo, kiam ni faros la friponaĵon, he ! Vilhelmo ? Tiom da arĝentaĵoj, amikoj miaj, tiom da arĝentaĵoj ! li aldonis frotante al si la manojn kaj disigante siajn brovojn, kvazaŭ li jam tenus la trezoron.

- Estas nenio farenda, diris malvarme Sikeso.

- Nenio farenda ! ripetis la judo lasante sin fali sur la dorson de sia seĝo.

- Ne, nenio, rekomencis Sikeso. Almenaŭ ĝi ne estas finpreta afero kiel ni esperis tion.

- Tiam ni mallerte agis, diris la judo pala pro kolero. Ne plu diru ion al mi.

- Jes ja, daŭrigis Sikeso. Kiu do vi estas por rifuzi aŭskulti min ? Mi diras al vi ke, ekde dek kvin tagoj, Tobio Krakito vagas ĉirkaŭ la domo, kaj li ne sukcesis stumbligi serviston.

- Ĉu vi volas diri per tio, Vilhelmo, interrompis la judo, mildiĝante laŭmezure kiel lia kunulo vigliĝis, ke neniu el la du servistoj povis esti delogita ?

- Jes, jen la afero, respondis Sikeso. Ili estas en la servado de la maljuna sinjorino antaŭ dudek jaroj, kaj ni donus al ili kvincent sterlingaj pundoj, ke ili ne volus aŭdi pri io ajn.

- Sed kara mia, rimarkigis la judo, kaj la virinoj ? Ĉu ni nenion sukcesis tiuflanken ?

- Absolute nenion, respondis Sikeso.

- Ne eĉ per la rimedo de la alloga Tobio Krakito ? diris la judo kun dubema mieno. Vi bone scias tio kio estas virinoj, Vilhelmo.

- Nu ne, la alloga Tobio Krakito mem vane strebis, respondis Sikeso. Li diras ke vane li tuttempe surmetis falsajn vangharojn kaj serin-flavan veŝton, estis kvazaŭ li kantus.

- Li devintus surmeti lipharojn kaj surporti uniforman pantalonon, diris la judo post kelkaj momentoj da pripensado.

- Li ne mankis tion, daŭrigis Sikeso, kaj tio ne pli efikis.

Ĉe tiuj vortoj la judo ŝajnis konfuzata, kaj post esti cerbumanta dum kelkaj minutoj kun la mentono en la brusto, li levis la kapon kaj diris ke, se la raporto de la alloga Tobio Krakito estis ĝusta, necesis timi ke la afero forfalus.

- Kaj tamen, aldonis la maljunulo metante siajn manojn sur siajn genuojn, tio estas bedaŭrinda afero, kara mia, perdi tiom da riĉaĵoj kiujn ni kredis jam teni.

- Estas vere, diris Sro Sikeso, tio estas droni en malbonŝanco !

Longa silento sekvis, dum kiu la judo enprofundiĝadis en malklara revado. Liaj kuntiritaj trajtoj havis vere diablan esprimon. De tempo al tempo Sikeso strabe observis lin, kaj Nancio, sendube timante inciti la banditon, restis senmova kun la okuloj fiksitaj al la fundo de la fajrejo, kvazaŭ ŝi aŭdis ne eĉ vorton de la interparolado.

- Fagino, diris Sikeso subite rompante la silenton, ĉu revenos al mi kvindek suverenoj super mia parto, se ni fine sukcesus ĉi tion de ekstere ?

- Jes, diris la judo kvazaŭ li subite vekiĝis el longedaŭra sonĝo.

- Ĉu tio estas dirita ? demandis Sikeso.

- Jes, jes, kara mia, rekomencis la judo premante la manon de Sikeso.

Liaj okuloj fulmetis, kaj ĉiuj muskoloj de lia vizaĝo elperfidis emocion kiun estigis al li ĉi tiu demando.

- Tiaokaze, diris Sikeso disdegne forpuŝante la manon de la judo, tio okazos kiam vi volos. La antaŭlastan nokton, ni grimpis, Tobio kaj mi, la ĝardenmuron kaj esploris la ŝutrojn kaj pordoklapojn. La domo estas nokte barikadita kvazaŭ malliberejo; sed estas loko kiun ni povas rompi sen bruo.

- Kie do, Vilhelmo ? demandis tujfareme la judo.

- Vi scias, diris mallaŭte Sikeso, kiam ni transiris la gazonon…

- Jes, jes, diris la judo, antaŭigante la kapon antaŭen kaj larĝe malfermante la okulojn.

- Hm ! eligis Sikeso abrupte haltanta ĉe eta kapsigno de la juna knabino, kiu atentigis lin pri la vizaĝesprimo de la judo. Ne gravas al vi scii kie ĝi estas ? Vi nenion povas fari sen mi, mi scias tion. Sed estas bone ĉiam esti singardema kiam oni traktas kun vi.

- Kiel vi volos, kara mia, kiel vi volos, respondis la judo mordante al si la lipojn. Kaj ĉu necesas neniu alia ol vi kaj Tobio ?

- Ne, diris Sikeso, necesas nur ni du, kun krankoborilo kaj infano. La unuan, ni havas ĝin, dependas de vi trovi la duan por ni.

- Iun nfanon ! ekkriis la judo. Ho ! Do necesas enŝoviĝi tra tabulo, ĉu ne ?

- Ankoraŭfaje, tio ne gravas al vi ! rebatis Sikeso, mi bezonas infanon, kaj kiu ne estas dika. Dio ! li aldonis post momento de pripensado, se mi nur havus la knabeton de Nedo, la kamentubiston !… Li tutintence malhelpis lin kreski, kaj okaze ludonis lin. Sed la patro kaptiĝis, kaj tiam la societo de junaj deliktuloj alvenas, forprenas la infanon de metio per kiu li gajnis monon, lernigas lin legi kaj skribi, kaj kun la tempo faras de li metilernanton. Kaj jen kiel ili procedas, diris Sro Sikeso kies koleron tiu ĉi memoro ekscitis, jen kiel ili entrudiĝas en ĉion. Kaj, se ili havus sufiĉe da mono (sed dank’ al Dio ili ne jam estas tiel), ne restus al ni ses infanoj jare por nia metio.

- Estas vere, observis la judo kiu, dum Sikeso parolis, restis absorbita en siaj pensadoj, kaj nur kaptis la lastajn vortojn, Vilhelmo !

- Nu ? demandis Sikeso.

La judo kapsignis montrante Nancion, kiu restis senmova antaŭ la fajro. Li tiel komprenigis al Sikeso ke li devis forigi la junan knabinon. Ĉi tiu malpacience levis la ŝultrojn, sed tamen cedis al la deziro de la judo kaj petis Nancio iri serĉi por li poton da biero.

- Vi ne volas tion, diris Nancio krucante al si la brakojn kaj kviete restante sur sia loko.

- Mi diras al vi ke jes, respondis Sikeso.

- Nu do ! ŝi flegme daŭrigis. Daŭrigu, Fagino. Mi scias tion kion li estas dironta, Vilhelmo, li ne bezonas atenti pri mi.

La judo ankoraŭ hezitis, kaj Sikeso rigardis ilin, iun kaj la alian, kun ia surprizo.

- Per kio ĉi tiu juna knabino povas ĝeni vin, Fagino ? li fine demandis. Estas sufiĉe da tempo kiun vi konas ŝin por fidi al ŝi, aŭ alie, al ĉiuj diabloj ! Ŝi ne estas virino por klaĉi; ĉu ne, Nancio ?

- Mi ja pensas ke ne, respondis la juna knabino alproksimigante sian seĝon al la tablo, sur kiun ŝi apogis siajn du kubutojn.

- Ne, ne, kara mia, mi ne dubas pri tio, diris la judo, sed…

Kaj li denove haltis.

- Sed kio ? demandis Sikeso.

- Mi ne scias ĉu ŝi eble ne estus ankoraŭ same acide humora kiel la alia vespero, respondis la judo.

Nancio ekridegis kaj, englutante glason da brando, spite skuis la kapon kaj komencis eligi nekoherajn ekkriojn : "Ĉiam iru vian vojon ! Neniam parolu pri kapitulaco !" kaj aliaj similaj, tio kio ŝajnis tute trankviligi ambaŭ virojn. La judo kontentiĝe balancis la kapon kaj residiĝis. Sro Sikeso faris tute same.

- Nun, Fagino, diris Nancio ridante, rakontu al Vilhelmo viajn planojn pri Olivero.

- Ha ! Kara mia, vi estas lertulino, vi ja estas la plej lerta knabino kiun mi konas ! diris la judo donante al ŝi eta frapeton sur la kolon. Ĝuste estis pri Olivero kiun mi volis paroli. Ha ! Ha !

- Por kion fari ? demandis Sikeso.

- Li estas la infano kiun vi bezonas, kara mia, respondis mallaŭte la judo metante sian fingron sur sian nazon kaj farante malbelegan grimacon.

- Li ? ekkriis Sikeso.

- Prenu lin, Vilhelmo ! diris Nancio. Sur via loko, mi ne hezitus. Eble li ne estas tiel ruza kiel aliaj; sed kion tio malutilas, se temas nur pri malfermi pordon por vi ? Estu certa ke ni povas kalkuli kun li, Vilhelmo.

- Estas vere, rekomencis Fagino, li estas en bonaj kondiĉoj ekde kelkaj semajnoj, kaj urĝas ke li perlaboru sian vivpanon. Krome, la aliaj estas tro dikaj.

- Ĝi ne estas embaraso, li ĝuste havas la staturon kiu necesas al mi, diris Sro Sikeso post pripenso.

- Kaj li faros ĉion kion vi volos, kara mia, interrompis la judo, li ne povos fari alie, kondiĉe tamen ke vi sufiĉe timigu lin.

- Timigi lin ! ripetis Sikeso, li ververe timos, bone sciu tion. Se li aŭdacus ribeli dum la laboro, se li farus mispaŝon, vi ne revidus lin viva, Fagino, pripensu pri tio antaŭ ol sendi lin al mi. Konsideru tion kiel bone diritan, aldonis la bandito, svingante pezan tenajlon kiun li ĵus elprenis el sub la lito.

- Mi pensis pri ĉio ĉi, diris energie la judo. Mi havas okulon sur li, amikoj miaj. Mi atente observis lin, tre atente. Ke li definitive komprenu ke li estas unu el ni; ke li estu konvinkita ke li ŝtelis, kaj li estos nia… nia por la tuta vivo ! Ho ! Ĉi tio ne povis esti pli oportuna !

La maljunulo krucis siajn brakojn sur sia brusto, enprofundigis sian kapon en siajn la ŝultrojn kaj tremis pro ĝojo.

- Nia ! diris Sikeso. Via, vi volas diri.

- Eble, kara mia, diris la judo eligante ĝojkrion. Mia, se vi volas, Vilhelmo.

Ha do ! Kiel tio okazas, diris Sikeso arogante rigardante sian agrablan amikon kun grumblema mieno, kiel tio okazas ke vi tiom zorgas pri ĉi tiu flavbekulo, kiam vi scias ke ĉiuvespere estas kvindek kiel li kiuj gapvagas ĉirkaŭ la Komuna Ĝardeno, kaj inter kiuj vi nur devas elekti ?

- Ĉar ili taŭgas por nenio, kara mia, respondis la judo iom embarasita, ili ne indas ke oni prenu ilin. Kiam ili kaptiĝas, ilia fizionomio nure atestas kontraŭ ili, kaj mi perdas ilin ĉiujn. Male, bone utiligante ĉi tiun infanon, mi povas fari kun li, amikoj miaj, pli ol kun dudek aliaj. Cetere, se li denove sukcesus diskrete malkuniĝi kun ni, li patigus nin. Nepras do ke li estu unu el ni. Ke li partoprenu nur en unu ŝtelo, ne necesas pli por ke mi tenu lin en mia povo, kaj tio estas ĉio kio mi volas. Ĉi tio multe pli valoras ol esti devigata maldungi ĉi tiun kompatindan bubeton. Unue ni malgajnus, kaj poste ni povus riski ian danĝeron.

- Je kiam la ekspedicio ? demandis Nancio ĉe la momento kiam Sro Sikeso estis perforte ekkrionta por esprimi la profundan abomenon kiun inspiris al li la ŝajnaj humanecoj de Fagino.

- Ha ! Estas vere, diris la judo, je kiam la ekspedicio, Vilhelmo ?

- En la nokto de postmorgaŭ, respondis Sikeso per malserena voĉo. Estas interkonsentita kun Tobio, krom se mi donas al li kontraŭordonon.

- Bone, diris la judo, ĉu ne estos luno ?

- Ne, rebatis Sikeso.

- Kaj ĉu ĉio estas preta por forpreni la rabaĵon ? demandis Fagino.

Sikeso faris jesan kapsignon.

- Kaj ĉu vi pripensis…

- Ho ! Ĉio estas planita, rekomencis Sikeso, sufiĉe da detaloj kiel tiel. Pli bone estos venigi la infanon ĉi tien morgaŭ vespere. Mi foriros ĉe la tagiĝo. Do silentu, kaj pretigu la fandujon. Tio estas ĉio kion vi devas fari.

Post diskuto en kiu la tri roluloj partoprenis, estis decidita ke la morgaŭon, en plena nokto, Nancio iros ĉe la judon kaj revenigos Oliveron. Fagino lerte observigis ke, se la infano montrus malbonvolon al la entrepreno, li prefere sekvus Nancion ol iun ajn, ĉar ŝi de nelonge intermetis sin favore al li. Oni formale kondiĉis ke la kompatinda Olivero estos forlasita, senrezerve, je la prizorgo kaj gardado de Sro Vilhelmo Sikeso. Kaj plie, ke la dirita Sikeso agos kun li kiel li opinios, sen esti respondeca, antaŭ la judo, pri tio kio povus bedaŭrinde okazi al la infano, aŭ pri iu ajn puno kiun li opinius necesa kaŭzi al li, kondiĉe, kompreneble, ke la asertoj de Sro Sikeso, ĉe lia reveno, estus pravigitaj, en ĉiuj gravaj detaloj, per la atesto de la alloga Tobio Krakito.

Kiam ni konsentis pri ĉiuj punktoj, Sro Sikeso komencis trinki brandon po plena glaso kaj svingi sian tenajlon laŭ malmulte trankviliga maniero, plejlaŭte kantante aŭ elkraĉante terurajn blasfemojn.

Fine, en atako de entuziasmo por sia profesio, li volis ekzameni sian ilarkeston. Li apenaŭ malfermis ĝin, por klarigi la utilecon kaj uzmanieron de la diversaj enrompiloj kiujn ĝi enhavis, kaj laŭdi la meriton de ilia fabrikado, kiam li falis sur la plankon kaj endormiĝis sur la loko kie li falis.

- Bonan vesperon, Nancio, diris la judo surmetante sian longan surtuton.

- Bonan vesperon.

Iliaj okuloj renkontiĝis, kaj Fagino ĵetis al la juna knabino penetranta kaj esploreman rigardon. Ŝi ne timetis. Preterpasante, la judo insideme donis piedbaton al la ebriulo kuŝinta sur la planko, kaj blindopalpe malsupreniris la ŝtuparon.

- Ĉiam la sama afero, grumbletis la judo inter siaj dentoj laŭirante la vojon al sia hejmo. Tio kio estas la plej malbona ĉe ĉi tiuj virinoj, estas ke neniaĵo memorigas ilin pri ekde longe forgesita sento. Sed tio kio estas bona, estas ke tio ne daŭras. Ha ! Ha ! Viro kontraŭ infano, por unu sako da oro !

Forigante la enuon de la vojo per ĉi tiuj agrablaj pripensoj, Sro Fagino reatingis sian malluman kavernon, kie Vulpo ankoraŭ estis sur la piedoj, malpacience atendante la revenon de sia mastro.

- Ĉu Olivero estas en la lito ? Mi devas paroli al li, estis la unua frazo de la judo malsuprenirante la ŝtuparon.

- Antaŭ longe, respondis Vulpo malfermante pordon. Jen li.

La infano, profunde dormanta, kuŝis sur kruda matraco etendita sur la planko. La maltrankvilo, la malgajo, la enuo de la mallibereco, paligis lin kiel la morto, ne tiel kiel ĝi sin montras al ni sub la mortintotuko kaj en la ĉerko, sed tiel kiel ĝi sin prezentas antaŭ niaj okuloj ĉe la momento kiam la vivo ĵus estingiĝis; kiam juna kaj pura animo ĵus forflugis al la ĉielo, kaj kiam la kruda aero de ĉi tiu mondo ne jam havis tempon por blovi sur ĉi tiun polvon kiun ĝi vigligis kaj kiun ĝi sanktigis.

- Ne nun, diris la judo malproksimiĝante sen bruo. Morgaŭ, morgaŭ.

 

Olivero estas transdonita en la manoj de Sro Vilhelmo Sikeso.

Matene, je sia vekiĝo, Olivero ne iom surpriziĝis trovi ĉe la piedo de sia lito, anstataŭ siaj malnovaj ŝuoj, paron da novaj ŝuoj, provizitaj per bonaj dikaj plandumoj. Tiu ĉi malkovro unue ĝojigis lin, en la espero ke ĝi eble estis la antaŭludo al lia liberigo. Sed ĉi tiu espero baldaŭ svenis. Ĉe la momento de la matenmanĝo, ĉar li sin trovis sola kun la judo, tiu ĉi diris al li, laŭ tono kaj mieno kiuj nur pligrandigis liajn timojn, ke ĉe la vespero mem oni venos preni lin por alkonduki lin al la loĝejo de Vilhelmo Sikeso.

- Ĉu estas por… por resti tien, sinjoro ? demandis maltrankvile Olivero.

- Ne, ne, mia amiko, ne por resti tien, respondis la judo, ni ne volas perdi vin. Ne timu, Olivero, vi revenos al ni. Ha ! Ha ! Ni ne havos la kruelecon forpeli vin, kara mia. Ho ! Ke ne.

La maljunulo, tiel mokante Oliveron, estis kaŭrinta antaŭ la fajro, okupiĝanta tosti tranĉaĵon da pano. Li komencis ridi por montri ke li tute bone scias ke la infano ĝojus eskapi, se li povus.

- Mi supozas, li daŭrigis fikse rigardante lin, mi supozas ke vi volus scii kial vi iros ĉe Vilhelmon, ĉu ne ?

Olivero nevole ruĝiĝis vidante ke la maljuna kanajlo estis leginta en lia penso, sed li senhezite respondis :

- Estas vere, mi ŝatus scii tion.

- Vi ne suspektas pri tio kio ĝi povus esti ? demandis Fagino elturnante sin el la demando.

- Ne, verdire, sinjoro, respondis Olivero.

- Ba ! diris la judo sin turninte kun elrevigita mieno post esti atente ekzamenanta la vizaĝon de la infano. Tiukaze atendu ke Vilhelmo informos vin.

La judo ŝajnis tre ĉagrenita vidi ke Olivero ne montris pli da scivolemo pri ĉi tiu temo, sed, verdire, ĉi tiu, kvankam li konsumiĝis de maltrankvilo, estis tiom konfuzita pro la penetranta rigardo de Fagino kaj pro siaj propraj pensoj, ke li ne kapablis pli demandi en tiu momento. La okazo ne plu prezentiĝis. La judo restis senĝoja kaj silenta ĝis la vespero, kaj plennokte, pretiĝis por eliri.

- Vi povas ekbruligi kandelon, diris la judo metante unu sur la tablon, kaj jen libro por distri vin ĝis kiam oni venos serĉi vin. Bonan vesperon.

- Bonan vesperon, sinjoro, respondis milde Olivero.

La judo sin direktis al la pordo diskrete rigardante la infanon. Poste li subite haltis kaj vokis per lia nomo.

Olivero levis la kapon; la judo, montrante al li per la fingro la kandelon, faris al li signon de ekbruligi ĝin. Li obeis; kaj, kiam li metis la lumigilon sur la tablon, li vidis ke la judo, kun kuntiritaj brovoj, atente ekzamenis lin el la fundo de la ĉambro.

- Atentu, Olivero ! Atentu pri vi ! diris la maljunulo kun gesto kiu diris pli ol paroloj. Li estas krudulo kapabla pri ĉio, kondiĉe ke oni iom incitas lin. Kio ajn okazos, nenion diru, kaj faru ĉion ajn kiun li volos. Bone pripensu pri tio kion mi nun diras al vi !

Li forte emfazis ĉi tiujn lastajn vortojn, kaj abomena rideto pasis sur lia vizaĝo. Li kapsignis kaj eliris.

Olivero, restinta sola, metis sian kapon en siajn manojn, kaj korpreme pripensis pri la paroloj kiujn li ĵus aŭdis. Ju pli li pensis pri la rekomendo de la judo, des pli li perdiĝis en konjektoj pri la signifo kaj graveco de ĉi tiu averto. Se oni havus rilate al li krimajn intencojn, ĉu oni ne povus plenumi ilin tute same facile ĉe Fagino kiel ĉe Sikeso ? Ĉio pripensita, li restis ĉe la ideo ke oni elektis lin por plenumi ĉe ĉi tiu lasta kelkajn hejmajn servojn ĝis kiam li akirus knabon kiu pli bone taŭgus al li. Li tro kutimis suferi, kaj li tro suferis ĉe la judo, por bedaŭri ŝanĝon, kia ajn ĝi estus. Li kelkajn minutojn restis mergita en ĉi tiuj pensoj, poste suspirante meĉumis la kandelon kaj, malfermante la libron kiun Fagino lasis al li, komencis trarigardi ĝin.

Unue li senatente foliumis ĝin, sed li baldaŭ trafis ekstrakton kiu altiris lian atenton, kaj li fine estis tute absorbita en sia legado. Ĝi estis historio pri vivo kaj juĝo de grandaj krimuloj, la libro tiom servis ke la paĝoj malpuriĝis kaj nigriĝis. En ĝi li legis rakontojn pri teruraj krimoj, por starigi la harojn sur la kapo, pri murdoj sekrete faritaj sur izolitaj vojoj, pri kadavroj ĵetitaj en fosaĵojn aŭ en putojn, kiuj, tiel profundaj kiel ili estis, ne sukcesis kaŝi ilin por ĉiam. Post kelkaj jaroj. oni trovis ilin, kaj vidante ilin, la murdistoj perdis la saĝon, konfesis sian krimon kaj laŭtege postulis ke la pendumilo ĉesigu siajn turmentojn. Pli for, estis la historio de homoj kiuj iom post iom kutimiĝis kun la ideo de krimo, kaj fine kulpis pri teruraĵoj kiuj tremetigis. Tiuj ĉi teruraj scenoj estis priskribitaj kun tiom da vereco ke la paĝoj de la libro ricevis ĉe la okuloj de Olivero la koloron de sango, kaj ke li kredis aŭdi la obtuzajn ĝemadojn de la viktimoj.

La teruro de la infano fariĝis tia ke li fermis la libron kaj ĵetis ĝin for de li. Li falis surgenuen, kaj fervore petis al Dio gardi lin puran de tiaj krimegoj, kaj prefere sendi al li morton ol permesi al li fariĝi krimulo. Iom post iom li kvietiĝis kaj, per malforta kaj tremetanta voĉo, li petegis la ĉielon veni helpe al li meze de la danĝeroj kiuj minacis lin, kompati malriĉan senhelpan infanon kiu neniam konis la korinklinon de iu parenco aŭ de amiko, kaj helpi lin en ĉi tiu momento kiam, sen espero kaj sen subteno, li troviĝis sola meze de maliculoj kaj krimuloj.

Lia preĝo finita, li estis ankoraŭ surgenue, kun la kapo kaŝita en siaj manoj, kiam negrava bruo tremetigis lin.

- Kiu estas ? li ekkriis restariĝante kaj ekvidante iun staran apud la pordo, kiu estas tie ?

- Estas mi, mi sola, respondis tremanta voĉo.

Olivero levis la kandelon super sian kapon, kaj rigardis flanke de la pordo : estis Nancio.

- Mallevu ĉi tiun kandelon, diris la juna knabino, deturnante la kapon, ĝi doloras al mi la okulojn.

Olivero vidis ke ŝi estis tre pala, kaj tutkore demandis al ŝi, ĉu ŝi estis malsana. Ŝi sin lasis fali sur seĝon, turnante al li la dorson kaj tordis al si la manojn. Sed ŝi ne respondis.

- Dio pardonu min ! ŝi diris post silento, mi neniam kredintus tion.

- Ĉu io okazis al vi ? demandis Olivero, ĉu mi povas helpi vin? Mi estas preta, parolu.

Ŝi turniĝadis sur sia seĝo, metis manon al sia gorĝo, eligis obtuzan ĝemon kaj penegis por spiri.

- Nancio ! ekkriis Olivero tre zorgoplena, kion vi havas ?

La juna knabino frapis per la manoj sur siajn genuojn, kaj per la piedoj sur la plankon, poste subite haltis, envolvis sin en sian ŝalon kaj ektremis de malvarmo.

Olivero pliardigis la fajron, ŝi pliproksimigis sian seĝon al la fajrejo kaj restis kelke da momentoj sen paroli. Fine ŝi levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis.

- Mi ne scias tion kio okazas al min de tempo al tempo, ŝi diris sin ŝajnigante ne esti malserena kaj riparante la malordon de sia vestaro. Estas la efiko de ĉi tiu malpura kaj malseka ĉambro, mi kredas. Nun, eta Olivero mia, ĉu vi estas preta ?

- Ĉu mi foriras kun vi ? demandis Olivero.

- Jes, ŝi respondis, mi venas komisie de Vilhelmo, necesas ke vi venu kun mi.

- Por kion fari ? diris Olivero retroirante du paŝojn.

- Por kion fari ? ripetis la juna knabino rigardante la infanon, sed tuj kiam ŝi renkontis la rigardon de Olivero, ŝi mallevis la okulojn. Ho ! Por nenio malbona.

- Mi dubas pri tio, diris Olivero kiu atente observis ŝin.

- Kiel vi volas, rekomencis la juna knabino kun kortuŝita rido. Por nenio bona, do.

Olivero povis vidi ke li havis iom da influo sur la sentemon de Nancio, kaj li momente pensis alvoki al ŝia kompato; sed li subite pensis ke estis apenaŭ la dekunua, ke ankoraŭ estis homoj sur la stratoj, kaj ke li sendube trovos iun kiu konsideros kredindaj liajn parolojn. Tuj kiam ĉi tiu penso prezentiĝis al lia menso, li antaŭeniris al la pordo, kaj rapide diris ke li estis preta foriri.

Nek ĉi tiu pripenso, nek la projekto de la infano eskapis al Nancio. Dum li parolis, ŝi atente rigardis lin, kaj ŝi ĵetis al li ekrigardon kiu sufiĉe indikis ke ŝi perfekte konjektis tion kio okazis en li.

- Ŝŝ ! ŝi diris kliniĝante al Olivero, kaj montrante per la fingro la pordon, dum ŝi singardeme ĉirkaŭrigardis. Vi ne povas saviĝi. Mi faris por vi ĉion kion mi kapablis, sed ne estis rimedo. Vi estas ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj, kaj se vi iam povas sukcesi eskapi, certiĝu ke ĝi ne estas nune.

Impresita de la energia tono de la juna knabino, Olivero surprizata rigardis ŝin. Evidente ŝi serioze parolis. Ŝi estis pala kaj malkvieta, kaj tremetis en ĉiuj siaj membroj.

- Mi jam evitigis al vi perfortaĵon, ŝi diris, kaj mi ankoraŭ evitigos tion al vi. Estas pro tio ke mi estas ĉi tie, ĉar se aliaj ol mi venintus serĉi vin, ili pli senkompate alkondukintus vin. Mi promesis ke vi estos saĝa kaj trankvila; se estos alie, vi nur damaĝos vin kaj ankaŭ min, kaj eble vi estos la kaŭzo de mia morto. Nu ! Rigardu : jen tio kion mi jam suferis por vi, tiel vera kiel Dio vidas nin.

Samtempe ŝi montris al Olivero sian kolon kaj siajn brakojn kovritajn de kontuzoj.

Ŝi daŭrigis, parolante tre rapide :

- Ne forgesu ĉi tion, kaj ne provu ĉimomente havigi al mi novajn suferojn. Mi ne petus ion pli bonan ol helpi vin, sed tio estas super mia povo. Oni ne intencas suferigi vin, kaj kio ajn oni postulos de vi, vi ne respondecos. Silentu ! Ĉiu vorto kiun vi eldiras, doloras min. Donu al mi la manon. Rapide ! Rapide !

Ŝi kaptis la manon kiun Olivero maŝine etendis al ŝi, blovestingis la lumon kaj kuntiris la infanon al la supro de la ŝtuparo. La pordo tuj malfermiĝis, tirata de persono kaŝita en la mallumo, kaj tuj refermiĝis malantaŭ ili. Fiakro atendis ilin; Nancio rapidege enveturigis Oliveron, sin lokis apud li kaj mallevis la kurtenojn. La koĉero ne demandis kien ni iris, kaj en malpli ol sekundo la ĉevalo fulmrapide foriris.

Nancio ankoraŭ premis la manon de Olivero kaj mallaŭte ripetis al li siajn avertojn kaj siajn rekomendojn. Ĉio ĉi estis afero de momento; kaj li apenaŭ havis tempon por pensi pri kie li estis, kaj pri kio okazis al li, kiam la veturilo haltis ĉe la pordo de la domo kien la judo iris la antaŭtagon vespere.

Olivero rapide ĵetis ekrigardon al la dezerta strato, kaj estis krionta helpon ! Sed la juna knabino flustris al lia orelo, kaj tiel vigle petegis lin ne malutili ŝin, ke li ne havis la koron por krii. Dum li hezitis, jam pasis la tempo; li estis en la domo, kaj la pordo refermiĝis malantaŭ li.

- Ĉi tien ! diris Nancio maltenante la manon de Olivero. Vilhelmo !

- Jen ni iras ! respondis Sikeso sin montrante ĉe la supro de la ŝtuparo, kun kandelo enmane. Ho ! Ĉio glatas. Venu supren !

Por individuo kun la harditeco de Sro Sikeso, tio estis paroloj de kontentiĝo, kaj eksterordinare elkora bonvenigo. Nancio ŝajnis esti tre impresita de tio, kaj amike salutis lin.

- Mi elirigis Turkon kun Tomo, observigis Sikeso lumigante ilin; ĝi ĝenintus nin.

- Ĝuste, rebatis Nancio.

- Nu ! Ĉu vi alkondukis la kapridon ? diris Sikeso fermante la pordon tuj kiam ili eniris en la ĉambron.

- Jen li, respondis Nancio.

- Ĉu li kondutis trankvile ? Sikeso demandis.

- Kiel ŝafido, diris Nancio.

- Tio estas bone por scii, diris Sikeso rigardante Oliveron kun senindulga mieno. Des pli bone por via eta ostaro, ĉar alie ĝi suferintus. Venu ĉi tien, bubeto, kaj bone aŭskultu min : same valoras ke mi prediku al vi unufoje por ĉiam.

Tiel alparolante al sia nova protektato, Sro Sikeso demetis al li sian kaskedon kaj ĵetis ĝin en angulon. Poste, prenante Oliveron je la ŝultro, li sidiĝis apud la tablo, kaj rekte starigis la infanon antaŭ si.

- Unue, ĉu vi konas ĉi tion ? demandis Sikeso prenante de la tablo poŝpistolon.

Olivero respondis jese.

- Tiaokaze, atentu ! daŭrigis Sikeso. Jen pulvo, jen kuglo, kaj ŝirpeco de malnova ĉapelo por servi kiel ŝtopaĵo.

Olivero mallaŭte murmuris ke li konis la uzon de tiuj diversaj objektoj, kaj Sro Sikeso komencis tre zorge ŝargi la pistolon.

- Nun jen ĝi estas ŝargita, li diris kiam li finis.

- Jes, mi bone vidas, sinjoro, diris Olivero tute tremanta.

- Nu ! diris la bandito forte premante la pojnon de Olivero kaj metante la pistoltubon tiel proksime de lia tempio ke la infano ne kapablis reteni krion. Se vi havas la malfeliĉon, kiam vi eliros kun mi, diri eĉ unu vorton antaŭ ol mi alparolu al vi, mi lokos al vi kuglon en la kapon, sen alia antaŭsigno. Tial, se vi volas kontentigi vin per la kaprico paroli sen permeso, unue diru viajn preĝojn.

Por doni eĉ pli da forto al siaj paroloj, Sro Sikeso elkraĉis abomenan sakraĵon kaj daŭrigis :

- Tiom kiom mi povas scii, se oni ekspedus vin, neniu en la mondo venus ekscii viajn novaĵojn. Do mi ne bezonus rompi al mi la kapon por doni al vi ĉiujn ĉi klarigojn, se tio ne estus por via avantaĝo. Vi aŭdas min, ĉu ne ?

- Tio ĉi simple signifas, diris Nancio emfazante ĉiun vorton por veki la atenton de Olivero, ke se li eĉ nur iom malhelpas vin en la afero kiun vi projektas, vi metos lin nekapabla babiladi bruligante lian cerbon, kaj ke vi provos vian ŝancon esti pendigita pro tio, tiel kiel vi ĉiumomente riskas vian vivon por fari vian laboron.

- Tio estas ! observigis Sro Sikeso kun aproba mieno. Virinoj ĉiam kapablas diri aferojn per malmultaj vortoj, krom kiam ili estas en kverelema humoro… ĉar tiam ili ne plu finiĝas. Nun kiam li estas bone informita, necesas vespermanĝi kaj dormeti antaŭ ol foriri.

Nancio tuj metis la tablotukon, kaj forestinta dum kelkaj momentoj, eniris kun poto da biero kaj plado da ŝafkapoj, tio kio donis al Sro Sikeso okazon fari kelkajn ŝercojn. Tiu ĉi honesta homo, eble instigita de la perspektivo de tuja ekspedicio, sin allasis al atako de gajeco kaj bonhumoro. Ekzemple, li opiniis agrabla engluti la tutan bieron per unu gluto, kaj li blasfemis apenaŭ pli ol cent fojojn dum la manĝado.

Kiam la vespermanĝo finita (oni facile komprenas ke Olivero ne havis multe da apetito), Sro Sikeso englutis du glasojn da brando kaj sin ĵetis sur sian liton, ordonante al Nancio, kun mil malbenoj en la okazo se ŝi malplenumis ĝin, veki lin je precize la kvina. Li ordonis al Olivero kuŝiĝi tute vestita sur matraco sur la planko. La juna knabino pliardigis la fajron kaj sidiĝis antaŭ la fajrejo, por esti preta veki ilin je la difinita horo.

Olivero longe restis sen dormo. Li pensis ke eble Nancio serĉus okazon por mallaŭte doni al li iun novan averton. Sed ŝi restis senmova antaŭ la fajro. Elĉerpita de laciĝo kaj maltrankvilo, la infano fine profunde endormiĝis.

Kiam li vekiĝis, la tekruĉo estis sur la tablo, kaj Sikeso estis okupata meti diversajn objektojn en la poŝon de sia granda surtuto, metita sur la dorso de seĝo, dum Nancio multe moviĝadis por prepari la tagmanĝon. Ne estis taglumo; la kandelo ankoraŭ brulis, kaj ĉio ekstere estis malluma. Forta pluvo batadis kontraŭ la fenestroj, kaj la ĉielo ŝajnis nigra kaj kovrita de nuboj.

- Nu ! Nu ! grumblis Sikeso dum Olivero ellitiĝis, la kvina kaj duono ! Rapidu, alie vi ne havos tempon por matenmanĝi. Necesas ekvojiri !

Olivero ne bezonis longe por sin lavi. Li iom manĝis kaj diris ke li estis preta.

Nancio, apenaŭ rigardante lin, ĵetis al li koltukon por ŝirmi lian kolon, kaj Sikeso donis al li grandan pelerinon el kruda ŝtofo por kovri al si la ŝultrojn. Tiel vestaĉita, la infano donis la manon al la bandito, kiu haltis momenton por montri al li, per minaca gesto, ke li havas la pistolon en la flanka poŝo de sia surtuto. Poste li forte premis la manon de Olivero en la sia, adiaŭis Nancion kaj eliris.

Dum ili transiris la sojlon, Olivero momente turnis la kapon kun la espero renkonti la rigardon de Nancio, sed ŝi reprenis sian lokon antaŭ la fajrejo, kaj sin tenis tute senmovan.

Last edited: 08/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment