Ĉapitroj I kaj II
Pri loko kie Olivero Tvisto naskiĝis,
kaj pri la cirkonstancoj kiuj akompanis lian naskiĝon.
Inter la diversaj publikaj monumentoj kiuj estas la fiero de urbo kies nomon, antaŭgarde, mi ne diros, kaj al kiu mi ne volas doni imagan nomon, estas unu komuna al la plej multaj urboj, grandaj aŭ malgrandaj : ĝi estas la almozulejo. Iun tagon, kies daton ne necesas precizigi, des pli ke ĝi tute ne gravas por la leganto, naskiĝis en ĉi tiu almozulejo la eta mortemulo, kies nomon ni vidis ĉe la kapo de ĉi tiu ĉapitro.
Longe post kiam la kirurgo de la paroĥaj malriĉuloj enkondukis lin en ĉi tiun mondon de doloro, oni ankoraŭ dubis ĉu la kompatinda infano sufiĉe vivus por porti ian ajn nomon. Se li mortintus, estus pli ol probable ke tiuj ĉi memuaroj neniam aperintus, aŭ alie, enhavantaj nur kelkajn paĝojn. Ili havintus la netakseblan meriton esti la plej konciza kaj la plej preciza modelo de biografio kiun neniu epoko aŭ neniu lando iam produktis.
Kvankam mi estas malmulte inklina aserti ke naskiĝi en almozulejo estas por homo eksterordinara favoro de la sorto, mi tamen devas diri ke, en la nuna cirkonstanco, tio estis tio kio povis plejfeliĉe okazi por Olivero Tvisto. La fakto estas ke oni tre malfacile decidigi Oliveron plenumi siajn spirajn funkciojn, lacigan agadon, sed kiun kutimo necesigis por la bonfarto de nia ekzistado. Dum kelka tempo li kuŝis sur kruda matraceto el lano, klopodante por spiri kvazaŭ por tiel diri hezitante inter la vivo kaj la morto, kaj kliniĝante plivole al ĉi-lasta. Se dum ĉi tiu mallonga tempospaco Olivero estintus ĉirkaŭita de atentemaj prapatrinoj, de maltrankvilaj onklinoj, de spertaj vartistinoj kaj de kuracistoj kun profunda saĝeco, li tutcerte estintus rapidege mortigita. Sed ĉar tie ĉeestis neniu krom malriĉa maljunulino, kiu apenaŭ vidis pro duobla porcio da biero, kaj kirurgo pojare pagita por tiu laboro, nur Olivero kaj la naturo kune luktis. La rezulto estis ke post kelkaj streboj, Olivero spiris, ternis kaj donis averton al la loĝantoj de la rifuĝdomo pri la nova ŝarĝo kiu tuj pezos sur la paroĥon, eligante krion tiel akutan kiel oni povis atendi tion de vira infano kiu ekposedis tiun ĉi utilan donon kiun oni nomas la voĉon nur ekde tri minutoj kaj duono.
Ĉe la moment kiam Olivero donis ĉi tiun unuan pruvon pri la forto kaj la libereco de siaj pulmoj, la flikita litkovrileto senzorge ĵetita sur la fera lito dolĉe moviĝadis. La pala vizaĝo de junulino pene leviĝis de la kapkuseno, kaj malforta voĉo malfacile eldiris ĉi tiujn vortojn : "Mi vidu mian infanon antaŭ ol morti !"
La kirurgo sidis antaŭ la fajro, alterne varmigante kaj frotante al si la manojn. Ĉe la voĉo de la junulino li stariĝis, kaj alproksimiĝante al la lito, li diris kun pli da mildeco ol oni povintus atendi de lia servado : "Ho ! Ne jam necesas paroli pri morto".
- Ho ! Ne, Dio benu ŝin, kompatindan karan virinon, diris la vartistino, rapidege relokante en sian poŝon botelon, kies enhavon ŝi ĵus gustumis kun evidenta kontentiĝo. Kiam ŝi estos vivinta tiel longe kiel mi, sinjoro, kiam ŝi estos havinta dek tri infanojn kaj perdinta dek unu, ĉar nur restas du kun mi en la rifuĝejo, ŝi alie pensos. Nu, pensu pri la feliĉo esti patrino, kun ĉi tiu kara ŝafideto.
Estas probable ke ĉi tiu konsola perspektivo de patrina feliĉo ne produktis multe da efiko. La malsanulino malgaje skuis la kapon kaj etendis la manojn al la infano.
La kirurgo metis lin en ŝiajn brakojn; ŝi tenere metis sur la frunton de la infano siajn palajn kaj malvarmajn lipojn; poste ŝi pasigis liajn manojn sur sian propran vizaĝon, ŝi ĵetis ĉirkaŭ si konfuzitan rigardon, ektremetis, refalis sur sian liton kaj mortis. Oni frotis al ŝi bruston, manojn, tempiojn; sed la sango estis malvarmega por ĉiam. Oni parolis al ŝi pri espero kaj helpo; sed ŝi tiel longe estis senigita je ĝi, ke ne plu temis pri tio.
- Estas finita, sinjorino Singumio, fine diris la kirurgo.
- Ha ! Kompatinda virino, tio ja estas vera, diris la vartistino, plukante la ŝtopilon de la verda botelo, kiu falis sur la liton dum ŝi kliniĝis por preni la infanon. Kompatinda virino !
- Estas senutile sendi serĉi min se la infano krias, diris la kirurgo kun decidema mieno, estas probable ke li ne estos tre kvieta. Tiuokaze donu al li iom da griaĵo.
Li surmetis sian ĉapelon, kaj survoje al la pordo li haltis apud la lito kaj aldonis :
- Ŝi estis bela knabino, vere; de kie ŝi venis ?
- Oni venigis ŝin ĉi tien hieraŭ vespere, respondis la maljunulino, laŭ ordono de la inspektoro. Oni trovis ŝin kuŝinta sur la strato. Ŝi vojiris sufiĉe longe, ĉar ŝiaj ŝuoj estis dispeciĝantaj. Sed de kie ŝi venis, kien ŝi iris ? Neniu scias tion.
La kirurgo klinis sin super la korpon, kaj levante la maldekstran manon de la mortinto :
- Ĉiam la malnova rakonto, li diris balancante la kapon, ŝi ne havas geedziĝan ringon… Nu ! Bonan vesperon.
La kuracisto foriris vespermanĝi, kaj la vartistino, ankoraŭfoje portinte la botelon al siaj lipoj, sidiĝis sur malaltan seĝon antaŭ la fajro, kaj komencis vesti la infanon.
Kian okulfrapan ekzemplon de la influo de vestado tiam vidigis la eta Olivero Tvisto ! Envolvite en la litkovrilo kiu ĝis tiam estis lia sola vestaĵo, li povis esti filo de granda sinjoro aŭ almozulo. Estintus malfacile al la plej tromemfida fremdulo atribui al li rangon en la socio. Sed kiam li estis envolvita en la malnova robo el kalikoto, flaviĝinta pro tiu celo, li estis markita kaj etikedita, kaj subite trovis sin sur sia loko : la infano de la paroĥo, la orfo de la hospico, la malsata turmentato, destinita por batoj kaj malbona traktado, por la malestimo de ĉiuj, por la kompato de neniu.
Olivero kriegis per sia tuta forto. Se li povus scii ke li estas orfo, forlasita al la tenera kompato de presbiteroj kaj de inspektoroj, eble li eĉ pli laŭte kriintus.
Kiel kreskis Olivero Tvisto, kaj kiel li estis edukita.
Dum la ok aŭ dek monatoj kiuj sekvis, Olivero Tvisto estis viktimo de senĉesa sistemo de trompoj kaj de elreviĝoj, li estis nutrita per suĉbotelo. La aŭtoritatoj de la hospico zorge informis la aŭtoritatojn de la paroĥo pri la malfortika stato de la kompatinda malsata orfo. La aŭtoritatoj de la paroĥo digne eldemandis ĉe la aŭtoritatoj de la hospico, ĉu ne estus virino, nuntempe loĝanta en la institucio, kiu kapablus havigi al Olivero Tvisto konsolon kaj nutraĵon, kiun li bezonis. La aŭtoritatoj de la hospico humile respondis ke estis neniu. Post tio, la aŭtoritatoj de la paroĥo havis humanecon kaj grandanimecon decidi ke Olivero estos prizorgita. Aŭ, alivorte, ke li estos sendita al filio je tri mejlojn de tie, en kiu dudek ĝis tridek junaj malobeantoj pri la leĝo de la malriĉuloj pasigis la tagon sin ruli sur la planko sen devi timi tro manĝi aŭ esti tro vestita, sub patrina atento de maljunulino kiu ricevis la deliktulojn po sep pencoj [+/-5€] kape kaj semajne. Sep pencoj estas sufiĉe ronda sumo por la prizorgado de infano; oni povas havi multajn aferojn por sep pencoj; sufiĉe, vere, por komforte ŝarĝi lian stomakon kaj difekti lian sanon. La maljunulino estis plena de saĝo kaj sperto; ŝi sciis tion kio konvenis al la infanoj, kaj perfekte konsciis pri tio kio konvenis al si mem. Konsekvence, ŝi utiligis por sia propra uzo la plej grandan parton de la semajna monhelpo, kaj reduktis la malgrandan generacion de la paroĥo al dieto eĉ pli malgrasa ol tiu kiun oni disponigis al ĝi en la rifuĝdomo kie Olivero naskiĝis. Ĉar la bona sinjorino prudente forpuŝis la ekstremajn limojn de la ekonomio, kaj sin montris perfekta filozofino pri la eksperimenta praktiko de la vivo.
Ĉiuj konas la historion de ĉi tiu alia eksperimenta filozofo kiu imagis belan teorion por vivigi ĉevalon sen manĝi, kaj kiu aplikis ĝin tiel bone, ke li iom post iom reduktis la porcion de sia ĉevalo al unu pajlero. Sen iu ajn dubo, ĉi tiu besto fariĝintus eksterordinare lerta kaj vigla, se ĝi ne mortis ĝuste dudek kvar horojn antaŭ ol ricevi unuafoje grandan porcion de pura aero. Bedaŭrinde pri la eksperimenta filozofio de la maljunulino taskita prizorgi Oliveron Tviston, ĉi tiu rezulto estis plej ofte la natura konsekvenco de sia sistemo. Ĝuste ĉe la momento kiam infano venis al la ekzistofino kun la plej maldika porcio de la plej mizera nutraĵo, okazis, ok aŭ naŭ fojojn el dek, ke li havis la malicon malsaniĝi pro malvarmo kaj malsato, aŭ malatente lasi sin fali en fajron, aŭ akcidente sufokiĝi. Tiam, la malfeliĉa estuleto iris al la alia mondo, kie li retrovos gepatrojn kiujn li ne konis en tiu ĉi. Foje estis pli interesa esploro ol kutime, pri infano kiu oni sufokintus renversante liton, aŭ kiu falintus en bolantan akvon dum tago de lavado, kvankam ĉi-lasta akcidento estis tre malofta, ĉar en la bieno preskaŭ neniam temis pri lavado. Tiam la juĝantaro persvadis sin fari kelkajn embarasajn demandojn, aŭ la loĝantoj de la paroĥo aŭdacis subskribi plendan proteston; sed ĉi tiuj impertinentaĵoj estis rapide subpremitaj per la raporto de la kirurgo kaj la atesto de la pedelo. La unua deklaris ke li malfermis la korpon, kaj ke li trovis nenion en ĝi, tio kio ja estis tre verŝajna; kaj la dua ĉiam asertis laŭ la opinio de la aŭtoritatoj de la paroĥo, tio kio estis bela sindonemo. Plie, la administra komisiono faris periodajn entrudiĝojn en la bieno, zorgante ĉiam tien sendi la pedelon antaŭtage por sciigi la viziton; la infanoj estis puraj kaj bonordaj, kiam ĉi tiuj moŝtoj venis : ĉu oni povis fari pli ? Oni ne povas kredi ke ĉi tiu eduksistemo estis farita por doni al infanoj multe da forto aŭ dikeco. La tagon kiam li fariĝis naŭjara, Olivero Tvisto estis pala kaj malgrasa infano, kun malgranda staturo kaj eksterordinare malfortika.
Sed li ŝuldis al naturo aŭ al siaj gepatroj viglan kaj lojalan menson, kiu facile disvolviĝis sen esti malhelpata de la materialo, dank'al la reĝimo de nesufiĉeco de la institucio, kaj eble estis eĉ pro tio ke li ŝuldis esti povinta atingi la naŭan datrevenon de sia naskiĝo. Ĉiaokaze, tiun tagon, li estis naŭjara, kaj li estis en la karbokelo kun du el siaj kunuletoj kiuj, post esti dividantaj kun li draŝadon, estis enŝlositaj, pro esti aŭdacantaj plendi pri tio ke ili malsatis. Subite Sino Manno, la bonega administrantino de la domo, estis surprizita de la neatendita apero de la pedelo Sro Bumbelo, kiu provis malfermi la ĝardenpordon.
- Dia boneco ! Ĉu estas vi, sinjoro Bumbelo ? diris Sino Manno metante la kapon ĉe la fenestro, ŝajnigante grandan ĝojon. Suzana, suprenirigu Oliveron kaj la du bubetojn, kaj tre rapide purigu ilin. Dio mia, kiel mi ĝojas vidi vin, sinjoro Bumbelo !
Sro Bumbelo estis dika kaj kolerema; tial, anstataŭ ĝentile respondi al ĉi tiu kora akcepto, li komencis skui per sia tuta forto la klinketon, kaj meti sur la pordon piedbaton, sed veran piedbaton de pedelo.
- Nu ! Ĉu eblas ? diris Sino Manno kuranta por malfermi la pordon (dum tiu ĉi tempo, oni estis liberiginta la infanojn). Kiel mi povis forgesi ke la pordo estis interne fermita, pro ĉi tiuj karaj infanoj ? Bonvolu eniri, sinjoro, bonvolu eniri, mi petegas vin, sinjoro Bumbelo.
Kvankam ĉi tiu invito estis farita kun ĝentileco kiu mildigintus la koron de presbitero, ĝi neniel tuŝis la pedelon.
- Ĉu vi opinias respektema kaj taŭga, sinjorino Manno, demandis Sro Bumbelo forte premanta sian irbastonon, atendigi la oficistojn de la paroĥo ĉe la pordo de via ĝardeno, kiam ili venas por plenumi siajn paroĥajn funkciojn kaj viziti la infanojn de la paroĥo ? Ĉu vi forgesas, sinjorino Manno, ke vi estas, por tiel diri, delegitino de la paroĥo kaj dungita de ĝi ?
- Ho ne ! Sinjoro Bumbelo, respondis tre humile Sino Manno; sed mi estis irinta por diri al unu aŭ du el tiuj karaj infanoj, kiuj tiom amas vin, ke estis vi kiu venis, sinjoro Bumbelo.
Sro Bumbelo havis altan ideon pri sia oratora talento kaj sia graveco. Li paradis per unu kaj gardis la alian, li trankviliĝis.
- Estas bone, estas bone, sinjorino Manno, li respondis per pli trankvila tono; eblas, eblas; ni eniru, sinjorino Manno; mi venas pro problemo; mi devas paroli al vi.
Sinjorino Manno enkondukis la pedelon en ĉambreton, pavimitan de brikoj, alproksimigis al li seĝon kaj rapidis liberigi lin de lia trikorna ĉapelo kaj lia irbastono, kiujn ŝi demetis antaŭ li sur la tablon. Sro Bumbelo viŝis sian ŝvitan frunton, ĵetis protekteman rigardon al sia ĉapelo kaj ridetis. Jes, li ridetas; finfine pedelo estas homo, kaj Sro Bumbelo ridetas.
- Ne koleru pro tio kion mi tuj diros al vi, rimarkigis Sino Manno kun afablaspekta mildeco. Vi ĵus faris longan piediron, alie mi ne parolus pri tio, ĉu vi prenus glaseton da io, sinjoro Bumbelo ?
- Nenion, absolute nenion, diris Sro Bumbelo rifuzante per la mano, digne sed milde.
- Vi ne rifuzos al mi, diris Sino Manno kiu observis la tonon kaj la geston de la pedelo, nur unu glaseton, kun iom da freŝa akvo kaj sukerpeco.
Sro Bumbelo tusis.
- Tiel malmulte kiel nenion, diris Sino Manno per sia plej alloga voĉo.
- Kion vi volas doni al mi ? demandis la pedelo.
- Necesas ke mi iom havu ĝin hejme, por meti en la kaĉon de tiuj karaj infanoj, kiam ili estas malsanaj, respondis Sino Manno malfermante malgrandan telermeblon, el kiu ŝi elprenis botelon kaj glason; ĝi estas ĝino.
- Ĉu vi donas kaĉon al la infanoj, sinjorino Manno ? demandis Bumbelo sekvante per la okulo la interesan miks-operacion.
- Ha ! Jes, ke mi donas ĝin al ili, ŝi diris, kvankam aroruto tre multekostas; sed mi ne kapablas vidi ilin suferi, tio estas pli forta ol mi, vi vidas, sinjoro.
- Estas bone, diris Sro Bumbelo, estas tre bone, vi estas kompatema virino, sinjorino Manno. (Ŝi metas la glason sur la tablon). Mi kaptos la unuan okazon por diri ĉi tion al la komitato, sinjorino Manno. (Li alproksimigas la glason). Tiuj infanoj havas en vi patrinon, sinjorino Manno. (Li skuas la ĝinon kaj la akvon). Mi trinkas tutkore je via sano, sinjorino Manno. (Li glutas duonon el ĝi). Nun, ni parolu pri la problemo, diris la pedelo elprenante el sia poŝo malgrandan paperujon el ledo : la infano kiu estis provizore baptita Olivero Tvisto, havas hodiaŭ naŭ jarojn…
- La kara infano ! diris Sino Manno frotante al si la maldekstran okulon per angulo de sia antaŭtuko.
- Kaj, malgraŭ la rekompenca propono de dek sterlingaj pundoj, kiun ni sinsekve altigis ĝis dek du, malgraŭ nekredeblaj kaj, ĉu mi kuraĝas diri, supernaturaj klopodoj fare de la paroĥo, diris Bumbelo, neeblis sciiĝi kiu estas la patro, ne pli ol la nomon aŭ kondiĉon de la patrino.
Sino Manno levis la manojn kiel mirsigno, poste diris post momento de pripensado : "Kiel do okazas ke li havas nomon ?"
La pedelo fiere rektiĝis : "Mi elpensis ĝin", li diris.
- Vi ! sinjoro Bumbelo ?
- Mi mem, sinjorino Manno. Ni nomas niajn trovitajn infanojn laŭ alfabeta ordo. La lasta estis ĉe la litero Ŝ, mi nomis lin Ŝubelo; ĉi tiu estis ĉe la litero T, mi nomis lin Tvisto; la sekvonto nomiĝos Unvino, iu alia Vilkento. Mi havas nomojn tute pretajn de la komenco ĝis la fino de la alfabeto. Kaj alvenonta al Z, ni rekomencos.
- Vi estas beletre klera, sinjoro, diris Sino Manno.
- Jes ja, eblas, eblas ja, sinjorino Manno, diris la pedelo evidente kontenta pro la komplimento.
Li finis engluti sian ĝinon kaj aldonis :
- Ĉar Olivero nun estas tro granda por resti ĉi tie, la konsilio decidis revenigi lin al la rifuĝejo, kaj mi mem venis por preni lin. Venigu lin al mi tuj.
- Vi tuj vidos lin, diris Sino Manno forlasante la ĉambron.
Olivero kiu, dume, estis senigata, almenaŭ tiagrade kiel eblis fari tion per unu fojo, je la malpuraĵo kiu kovris lian vizaĝon kaj liajn manojn, estis baldaŭ enkondukata de lia bonvola protektatino.
- Olivero, salutu sinjoron, diris Sino Manno.
Olivero salutis samtempe la pedelon sur lia seĝo, kaj la trikornan ĉapelon sur la tablo.
- Ĉu vi bonvolas veni kun mi, Olivero ? diris majeste la pedelo.
Olivero estis dironta ke li ne deziras pli bone ol foriri kun iu ajn kiam, levante la okulojn, li kaptis ekrigardon de Sino Manno, kiu sin lokis malantaŭ la seĝon de la pedelo, furioze montrante al li la pugnon. Li tuj komprenis tion kion tio signifis, ĉar ĉi tiu pugno estis tro ofte stampita sur lia dorso por ne esti profunde enskribita en lia memoro.
- Ĉu Sino Manno ne venos kun mi ? demandis la kompatinda Olivero.
- Ne, tio neeblas, respondis Sro Bumbelo, sed ŝi venos vidi vin de tempo al tempo.
Tio ne estis tre konsola por la infano; sed tute juna kiel li estis, li havis sufiĉe da prudento por ŝajnigi grandan ĉagrenon pro foriri. Ne estis malfacile por la kompatinda infano elverŝi larmojn; malsato kaj freŝe ricevitaj batoj estas tre utilaj kiam oni bezonas plori. Kaj Olivero ekploris per la plej natura maniero.
Sino Manno donis al li mil kisojn kaj, tio kio pli bona valoris, tranĉaĵon da pano kaj buteron, por ke li ne aspektus tro malsata alvenante en la rifuĝejon. Panpecon enmane, kaj kapvestita de la eta kaskedo el bruna drapo de la infanoj de la paroĥo, Olivero estis elkondukita de Sro Bumbelo ekster ĉi tiu forloga gastejo, en kiu neniam unu vorto aŭ unu ekrigardo de korinklino plibeligis liajn malgajajn infanjarojn. Kaj tamen li eksplodis per larmoj kiam la pordo fermiĝis malantaŭ li. Kiel ajn mizeraj estis la etaj samsortuloj kiujn li forlasis, ili estis la solaj geamikoj kiujn li iam konis, kaj la sento de lia izoliteco en ĉi tiu vasta universo ekaperis unuafoje en la koro de la infano.
Sro Bumbelo paŝis per grandaj paŝoj, kaj la eta Olivero, fortege kaptinte la galonitan ornamaĵon de la pedelo, trotis apud li, kaj demandis ĉiumomente ĉu ili ne baldaŭ alvenos. Sro Bumbelo mallonge kaj severe respondis al siaj demandoj : li ne plu sentis la bonfaran influon kiun juniperbrando okazigas sur certajn korojn, kaj li refariĝis pedelo.
Ne unu kvaronhoro pasis de kiam Olivero transiris la sojlon de la almozulejo, kaj li apenaŭ finis malaperi duan pecon da pano, kiam Sro Bumbelo, kiu konfidis lin al la zorgoj de maljunulino. revenis por diri al li ke estis koncilia tago kaj ke la konsilio vokis lin.
Olivero, kiu ne havis precizan ideon pri tio kio estis konsilio, estis tre surprizita pro ĉi tiu novaĵo, ne tro sciante ĉu li devis ridi aŭ plori. Cetere, li ne havis tempon por fari longajn pripensojn, Sro Bumbelo donis al li frapeton de irbastono sur la kapon por atentigi lin, alian sur la dorson por vigligi lin, ordonis al li sekvi sin kaj kondukis lin en grandan ĉambron kalkoŝmiritan, kie ok aŭ dek dikaj sinjoroj sidis ĉirkaŭ tablo, fine de kiu sinjoro el dika korpulenteco, kun ronda kaj ruĝa vizaĝo, sidis en brakseĝo pli alta ol la aliaj.
- Salutu la konsilion, diris Bumbelo.
Olivero viŝis du aŭ tri larmojn kiuj ruliĝis en liaj okuloj, kaj salutis la konsilian tablon.
- Via nomo, infaneto ? diris la sinjoro kiu okupis la brakseĝon.
Olivero timis pro la vido de tiom da sinjoroj, kaj restis senvoĉa. La pedelo donis al li sur la dorson novan baton kiu plorigis lin. Tial li respondis tre mallaŭte kaj per tremanta voĉo; pro kio sinjoro kun blanka veŝto diris ke li estis idioto, tio kio ne estis bonega maniero por doni iom da konfido al la infano kaj trankviligi lin.
- Aŭskultu min, infaneto, diris la prezidanto, vi scias ke vi estas orfo, mi supozas ?
- Kio tio estas ? demandis la kompatinda Olivero.
- Tiu ĉi infano estas idioto, mi estis certa pri tio, diris la sinjoro kun blanka veŝto, per nediskutebla tono.
- Ŝŝ ! diris la sinjoro kiu unue parolis. Vi scias ke vi havas nek patron nek patrinon, kaj ke vi estas edukata je la kosto de la paroĥo, ĉu ne ?
- Jes, sinjoro, respondis Olivero amare plorante.
- Kial do vi ploras ? demandis la sinjoro kun blanka veŝto. (Fakte estis ja eksterordinare, kion do havis tiu infano por tiel plori ?)
- Mi esperas ke vi diras viajn preĝojn ĉiuvespere, diris alia sinjoro per malafabla tono, kaj ke vi preĝu kiel bona kristano por tiuj kiuj nutras vin kaj kiuj prizorgas vin ?
- Jes, sinjoro, balbutis la infano.
La sinjoro kiu jus parolis, pravis : necesintus ke Olivero estu bona kristano, kaj eĉ modela kristano, se li preĝintus por tiuj kiuj nutris lin kaj prizorgis lin. Sed li ne faris tion, ĉar oni ne instruis tion al li.
- Tio estas bona, diris la prezidanto kun ruĝeca mieno, vi estas ĉi tie por via edukado kaj por lerni utilan metion.
- Tial morgaŭ matene je la sesa vi komencos senŝeligi kanabon, diris la krudulo kun blanka veŝto.
Senŝeligi kanabon per Olivero, tio estis kune kombini per tre simpla maniero la du bonfarojn kiujn oni donis al li. Li akceptis unu kaj la alian per profunda riverenco sub la instigo de la pedelo, poste oni alkondukis lin en grandan ĉambron de la hospico kie, sur tre malmola lito, li endormiĝis plorsingulte. Brila pruvo pri la mildeco de la leĝoj de nia feliĉa. lando, kiuj ne malpermesas la malriĉulojn dormi !
Kompatinda Olivero ! Endormiĝinta en la feliĉa nescio pri tio kio okazis ĉirkaŭ li, li apenaŭ pensis ke ĝuste en tiu tago la konsilio ĵus prenis decidon kiu devis okazigi sur lia posta destino neeviteblan influon. Sed la decido estis fiksita, kaj jen tio kio ĝi estis.
La membroj de la administra konsilio estis homoj plenaj de saĝeco kaj kun profunda filozofio. Fiksante sian atenton sur la almozulejo, ili subite malkovris tion kion vulgaraj spiritoj neniam rimarkintus, ke la malriĉuloj ŝatas sin trovi en ĝi ! Ĝi estis por la malriĉaj klasoj restadejo plena de agrablaĵo, taverno en kiu oni devis nenion pagi, en kiu oni tutjare ricevis matenmanĝon, tagmanĝon, teon kaj vespermanĝon. Ĝi estis vera Elizeo el brikoj kaj mortero, kie oni devis nur ĝui sen labori.
"Ho ! Ho ! diris al si la konsiliantaro kun ruza mieno, ni estas homoj por ordigi la aferojn, ni tuj ĉesigos ĉi tion".
Post tio, ili principe establis ke la malriĉuloj havus la elekton (ĉar oni devigis neniun, kompreneble) inter malrapide malsati se ili restus ĉe la rifuĝejo, aŭ subite se ili elirus el ĝin. Tiucele ili interkonsentis kun la administrado de akvoj por akiri senliman kvanton da ĝi, kaj kun komercisto de tritikoj por havi dum difinitaj periodoj malgrandan kvanton da avena faruno. Ili atribuis tage tri malpezajn porciojn de maldensa avenkaĉo, dufoje semajne cepon, kaj dimanĉe duonon de paneto. Ili prenis, koncerne virinojn, multajn aliajn saĝajn kaj humanajn aranĝojn, kiujn estas neutila raporti. Ili entreprenis, pro pura boneco, disigi per ia eksedziĝo la malriĉajn edziĝintajn homojn, tio kio ŝparis al ili la grandegajn kostojn de proceso antaŭ la eklezia kortumo. Kaj, anstataŭ devigi la edzon subteni sian familion per sia laboro, ili forŝiris de li lian familion kaj igis lin senedzulon. Oni ne povus diri kiom da homoj en ĉiuj klasoj de la socio dezirintus profiti de ĉi tiuj du avantaĝoj; sed la administrantoj estis antaŭzorgaj homoj kaj antaŭhaltigis ĉi tiun malfacilaĵon. Por ĝui ĉi tiujn avantaĝojn, necesis vivi en la rifuĝejo, kaj vivi tie per avenkaĉo, tio timigis homojn.
Ses monatojn post la alveno de Olivero Tvisto, la nova sistemo estis plenvalida. Komence, ĝi estis iom elspeziga. Necesis pli pagi la enterigan entrepreniston, kaj mallarĝigi la vestojn de ĉiuj malriĉuloj, malgrasigitaj kaj reduktitaj al nenio post unu aŭ du semajnoj da avenkaĉo. Sed la nombro de la loĝantoj de la almozulejo forte malpliiĝis, kaj la administrantoj estis en ravo.
La loko kie la infanoj manĝis, estis granda pavimita ĉambro, fine de kiu estis kaldrono el kiu la estro de la rifuĝejo, kovrita de antaŭtuko kaj helpita de unu aŭ du virinoj, elĉerpis la avenkaĉon ĉe la manĝhoroj. Ĉiu infano ricevis malgrandan pelvon plenan de ĝi, kaj neniam pli, krom la festotagoj dum kiuj li krome havis du kaj kvaronon uncojn da pano. La bovloj neniam bezonis esti lavitaj, la infanoj poluris ilin per siaj kuleroj ĝis kiam ili refariĝis brilaj. Kaj kiam ili finis ĉi tiun operacion, kiu neniam estis longa, ĉar la kuleroj estis preskaŭ tiel grandaj kiel la bovloj, ili restis en kontemplado antaŭ la kaldrono kun okuloj tiel avidaj ke ili ŝajnis vori ĝin per siaj okuloj, kaj ili lekis al si la fingrojn por ne perdi kelkajn gutojn da kaĉo kiuj eble algluiĝis al ili. Infanoj ĝenerale havas bonegan apetiton. Olivero Tvisto kaj liaj kunuloj suferis dum tri monatoj la turmentojn de malrapida konsumo, kaj la malsato finis delirigi ilin tiagrade ke iu infano, granda por sia aĝo kaj mamulte kutimigita al tia ekzistado (ĉar lia patro tenis etan plad-vendejon), komprenigis al siaj kamaradoj ke se li ne havos tage unu plian porcion da avenkaĉo, li timis nokte vori la infanon kun kiu li dividis sian liton, kaj kiu estis juna kaj malforta. Li havis, tiel parolante, la okulo konfuzita kaj malsata, kaj liaj kunuloj kredis lin. Oni pridiskutis. Oni lotis por scii kiu iru ĉivespere mem dum la vespermanĝo peti al la estro alian porcion. La sorto falis sur Olivero Tvisto.
Vesperon venintan, la infanoj prenis siajn lokojn, la estro de la institucio, vestita de sia kostumo de kuiristo, estis persone antaŭ la kaldrono, oni servis la avenkaĉon; oni diris longan tablopreĝon pro ĉi tiu malriĉa manĝo. La griaĵo malaperis; la infanoj flustris unu al la alia ĉe la orelo, farante signojn al Olivero, kaj liaj najbaroj puŝis lin per la kubuto. Tute infano kiel li estis, la malsato incitegis lin, kaj la troa malriĉeco faris lin nezorganta. Li forlasis sian lokon, kaj antaŭenpaŝante kun pelveto kaj kulero en la mano, li diris, tute timigita de sia impertinenteco :
- Mi volus pli da ĝi, sinjoro, bonvolu.
La estro, graseta dikulo, paliĝis. Konsternita pro surprizo, li plurfoje rigardis la etan ribelulon; poste li apogis sin sur la kaldrono por firmigi sin. La maljunulinoj kiuj helpis lin, estis kaptitaj de miro, kaj la infanoj de teruro.
- Kiel ! fine diris la estro per malserena voĉo.
- Mi volus pli da ĝi, sinjoro, bonvolu, respondis Olivero.
La estro direktis al la kapo de Olivero baton de sia potkulero, ĉirkaŭprenis lin en siaj brakoj kaj laŭtege vokis la pedelon.
La konsilantaro kunsidis en solena kunveno kiam Sro Bumbelo, tute ekster si, sin ĵetis en la ĉambron, kaj alparolante al la prezidanto, diris al li :
- Sinjoro Limbgento, mi petas pardonon al vi, sinjoro, Olivero Tvisto petis pli da ĝi.
Estis ĝenerala konsterniĝo; teruro estis pentrita sur ĉiu vizaĝo.
- Li petis pli da ĝi, diris Sro Limbgento, trankviliĝu, Bumbelo, kaj klare respondu al mi. Ĉu mi devas kompreni ke li petis pli da nutraĵo, post esti manĝinta la vespermanĝon asignitan de la regularo ?
- Jes, sinjoro, respondis Bumbelo.
- Tiu infano pendigos sin, diris la sinjoro kun blanka veŝto, jes, tiu infano pendigos sin.
Neniu kontraŭdiris ĉi tiun antaŭdiron. Okazis viglega diskuto; Olivero estis metita en la karceron, kaj la morgaŭon matene avizo afiŝita ĉe la pordo proponis rekompencon de kvin sterlingaj pundoj al kiu ajn volus liberigi la paroĥon de Olivero Tvisto. Alivorte, oni proponis kvin sterlingajn pundojn kaj Oliveron Tviston al kiu ajn, viro aŭ virino, bezonus metilernanton por ia ajn komerco aŭ laboro.
- El mia tuta vivo mi neniam estis pli certa pri io, diris la viro kun blanka veŝto frapante la pordon la morgaŭon matene kaj legante la afiŝon; el mia tuta vivo mi neniam estis pli certa pri io ! Tio estas ke tiu infano pendigos sin.
Ĉar mi intencas, en la cetero de ĉi tiu rakonto, montri ĉu la viro kun blanka veŝto pravas aŭ ne, mi eble malutilus la intereson de mia rakonto (se tamen ĝi estas tia), antaŭsentigante vin ĉu la vivo de la Olivero Tvisto spertis aŭ ne ĉi tiun teruran okazaĵon.
Last edited: 08/06/2024
Add a comment