Ŝtelo kun enira rompo.
- Kiu estas tie ? diris forta voĉo tuj kiam ili eniris en la domon.
- Ne tiom da bruo, diris Sikeso enŝovante la riglilojn de la pordon. Lumon, Tobio.
- Ha ! Ha ! Estas vi, kamarado, rekomencis la sama voĉo. Lumon, Barnejo ! Montru la vojon al la sinjoro, kaj unue provu vekiĝi, se tio eblas.
La parolanto verŝajne ĵetis bototirilon, aŭ ian similan objekton, al la homo al kiu li alparolis, por veki lin el dormo, ĉar ni aŭdis la bruon de lignopeco forte falanta, poste la grumblado de duon-vekata homo.
- Ĉu vi ne aŭdas ? diris la sama voĉo. Vilhelmo Sikeso estas en la koridoro, sen iu por akcepti lin, kaj vi restas tie dormanta, kvazaŭ vi trinkintus laŭdanon ! Ĉu viaj okuloj estas malfermitaj, aŭ ĉu necesas ke mi ĵetu al la kapo la feran kandelingon por tute veki vin ?
Ĉe tiuj ĉi vortoj, ni aŭdis bruon de pantofloj sur la planko; poste kandelo, apenaŭ lumigita, aperis ĉe iu dekstra pordo, kaj fine ni vidis konturiĝi individuan formon kiun ni jam prezentis kiel dotita per nazosona voĉo, kaj dungita kiel kelnero ĉe la taverno de la monteto Safro.
- Zaluton Zikeso ! ekkriis Barnejo kun vera aŭ ŝajniga ĝojo. Enilu, zinjoro, enilu.
- Nu ! Antaŭen, diris Sikeso pasigante Oliveron antaŭ si, pli rapide ! Aŭ mi paŝos sur viajn kalkanojn.
Sakrante pro la malrapideco de la infano, Sro Sikeso puŝis lin al la pordo, kaj ili eniris malaltan, malluman kaj fumplenan ĉambron, meblitan de du aŭ tri rompitaj seĝoj, de tablo kaj de malnova vermoborita kanapo, sur kiu individuo, kun piedoj multe pli altaj ol la kapo, kaj fumanta longan pipon el argilo, kuŝis etendita laŭ sia tuta longeco. Li surhavis kaŝtanbrunan veston, tajlitan laŭ la plej nova modo, kaj ornamitan de dikaj brilaj butonoj, oranĝa kravato, veŝto kun okulfrapa roverso kaj griza pantalono. Sro Krakito (ĉar estis li) havis malmulte da haroj, sed la malmulto kiun li havis, estis de rufa nuanco, kaj frizaj laŭ longaj volutoj, en kiuj li trapasigis de tempo al tempo siajn malpurajn fingrojn, ornamitajn de dikaj banalaj ringoj. Lia staturo estis iom pli alta ol mezumo, kaj li ŝajnis havi sufiĉe malfortajn krurojn; tio kio ne malhelpis lin admiri siajn botojn, kiujn li rigardadis kun videbla kontentiĝo.
- Vilhelmo, bravulo mia, li diris turnante la kapon al la pordo, mi ĝojas vidi vin. Mi preskaŭ timis ke vi rezignis pri la ekspedicio, kaj tiukaze mi riskintus ĝin sola… Ej ! Kio estas tio ?
Li eligis ĉi tiun ekkrion de surprizo ekvidante Oliveron. Li eksidis kaj demandis tion kion tio signifis.
- Estas la infano, respondis Sikeso proksimigante sian seĝon al la fajro.
- Unu el la metilelnantoj de zinjoro Fagido, ekkriis Barnejo ridante.
- De Fagino ? diris Tobio konsiderante Oliveron, li fariĝos senegala knabo por priŝteli la poŝojn de maljunulinoj en preĝejo. Li havas aspekton por riĉiĝi.
- Sufiĉe… sufiĉe pri tio, interrompis malpacience Sikeso.
Kaj, klinante sin al sia amiko, li flustris al lia orelo kelkajn vortojn kiuj tutkore ridigis Sron Krakiton, dum samtempe tiu ĉi observis Oliveron kun tre mira mieno.
- Nun, diris Sikeso residiĝante, se vi povus doni al ni ion por trinki kaj manĝi en atendo, tio ne farus al ni malbonon; al mi, almenaŭ, tio kio estas certa. Sidiĝu apud la fajro, etulo, kaj ripozu, ĉar vi devos denove eliri kun ni ĉinokte, sed ne por iri foren.
Olivero timeme rigardis Sikeson kun mira mieno, sed ne diris vorton. Li alproksimigis seĝon al la fajro, metis en siajn manojn sian malkvietan kapon kaj restis senmova, apenaŭ sciante tien kie li estis kaj tion kio okazis ĉirkaŭ li.
- Nu, diris Tobio dum la juna judo metis sur la tablon botelon kaj kelkajn proviantojn, je la sukceso de la entrepreno !
Li ekstaris por honori la toston, zorge metis sian pipon en angulon, alproksimiĝis al la tablo, plenigis glason da brando kaj malplenigis ĝin per unu gluto, Sro Sikeso faris same.
- Gluteto por la infano, diris Tobio duonplenigante glason. Englutu ĝin, naivulo !
- Vere, diris Olivero kompatinde rigardanta Tobion, vere, mi ne…
- Glutu tion, ripetis Tobio. Ĉu vi kredas ke mi ne scias tion kion vi bezonas ? Diru al li trinki, Vilhelmo.
- Li pli bone farus hasti, diris Sikeso metante la manon al poŝo. Fulmotondro, li estas, li sola, pli malfacila por regi ol bando da vulpoj. Rapide trinku, fiuleto !
Timigita de la minacaj gestoj de la du viroj, Olivero englutis per unu gluto la likvoron enhavitan en la glaso, kaj estis tuj trafata de forta tuso, tio kiu ege amuzis Tobion Krakiton kaj Barnejon, kaj ridetigis eĉ la senindulgan Sro Sikeson.
Ĉi tio farita, kiam Sro Sikeso kvietigis sian malsaton (Olivero sukcesis nur manĝi malgrandan pecon da pano kiun oni devigis lin engluti), la du viroj dorsapogiĝis sur siaj seĝoj por duondormi dum kelkaj momentoj. Olivero restis sidanta apud la fajro, kaj Barnejo, envolvita en kovrilo, kuŝiĝis sur la planko, apud la fajrujo.
Ili endormiĝis aŭ ŝajnigis, neniu moviĝis krom Barnejo, kiu restariĝis unu aŭ du fojojn por ĵeti karbon sur la fajron. Olivero falis en profundan duondormon, kaj imagis ke li ankoraŭ trairis tra mallumaj stratetoj, aŭ ke li nokte vagis en la tombejo, aŭ li rememoris iuj el la scenoj de la antaŭtago, kiam li estis vekata de Tobio Krakito, kiu abrupte leviĝis deklarante ke estis la unua kaj duono.
Rapidege, la du aliaj dormantoj estis sur la piedoj, kaj ĉiuj vigle sin okupis fari siajn preparojn. Sikeso kaj lia kunulo ĉirkaŭvolvis siajn kolojn per dikaj kravatoj kaj surmetis siajn surtutojn, dum Barnejo, malfermante ŝrankon, elprenis diversajn objektojn, per kiuj li haste provizis iliajn poŝojn.
- Donu al mi la bojantojn, Barnejo, diris Tobio Krakito.
- Jen ili, respondis Barnejo prezentante al li paron da pistoloj. Vi mem ŝargis ilin.
- Bone ! daŭrigis Tobio metante ilin en sian poŝon. Kaj la persvadantojn ?
- Mi havas ilin, diris Sikeso.
- Kaj la falsajn ŝlosilojn, la krankoborilojn, la ŝtellanternojn, ĉu nenio estas forgesita ? demandis Tobio alkroĉante malgrandan pinĉilon al rimeno metita sub la subŝtofon de sia surtuto.
- Ĉio estas en ordo, daŭrigis lia kunulo. Donu al ni la klabojn, Barnejo, nur tio mankas al ni.
Ĉe tiuj vortoj, li prenis el la manoj de Barnejo dikan bastonon; Tobio faris same.
- Antaŭen ! diris Sikeso etendante la manon al Olivero.
Tiu ĉi, venkita de la laceco de la paŝado, ebriigita de la freŝa aero kaj de la likvoro kiun li estis devigita engluti, maŝine metis sian manon en tiun kiun Sikeso etendis al li.
- Prenu lian alian manon, Tobio, diris Sikeso. Ekrigardu eksteren, Barnejo.
Tiu ĉi iris al la pordo kaj revenis por sciigi ke ĉio estis kvieta. La du ŝtelistoj eliris, kun Olivero inter ili du; kaj Barnejo, zorge ferminte la pordon malantaŭ ili, denove envolvis sin en sian kovrilon kaj rekomencis dormi.
La mallumo estis profunda, la nebulo multe pli densa ol dum la komenco de la nokto, kaj la medio tiel malseka ke, kvankam ne pluvis, la haroj kaj brovoj de Olivero rigidiĝis post kelkaj minutoj, saturitaj kiel ili estis de frosta humideco. Ili transiris la ponton kaj sin direktis al la lumoj kiujn li antaŭe videtis. Ili ne estis for de ili, kaj ĉar ili paŝis per rapida paŝado, ili baldaŭ atingis Ŝercejon.
- Ni transiru la vilaĝon, diris mallaŭte Sikeso, ne estas eĉ unu kato sur la strato por vidi nin.
Tobio ne kontraŭdiris, kaj ili hastege laŭiris la ĉefstraton de la vilaĝo, tute senhoman en ĉi tiu malfrua horo de la nokto. Malforta lumeto intermite vidiĝis ĉe la fenestro de dormĉambro, kaj fojfoje la bojado de hundoj venis malkvietigi la silenton de la nokto; sed estis neniu ekstere. Kiam ili eliris el la vilaĝo, la dua horo sonis ĉe la horloĝo de la preĝejo.
Ili plirapidigis la paŝadon kaj forlasis la straton por maldekstre preni vojon. Post irintaj ĉirkaŭ kvaronmejlo, ili haltis antaŭ izolita loĝejo, kies ĝardeno estis ĉirkaŭbarita de muroj. Sen eĉ reakiri la spiron, Tobio Krakito transgrimpis la muron en palpebruma daŭro.
- Pasigu al mi la infanon, li diris al Sikeso.
Antaŭ ol Olivero havis tempon por fari movon, li sentis sin kaptita sub la brakoj, kaj, sekundon pli poste, li estis kun Tobio sur la herbejo, aliflanke de la muro. Sikeso baldaŭ kuniĝis kun ili, kaj ili ŝteliris al la domo.
Ĝuste tiam, unuafoje, Olivero, preskaŭ freneza pro ĉagreno kaj teruro, komprenis ke la enrompo, la ŝtelo kaj eble la murdo estas la celo de la ekspedicio. Li tordis al si la manojn kaj nevole lasis eligi krion de hororo. Nubo pasis antaŭ liaj okuloj, malvarma ŝvito kovris lian vizaĝon, liaj gamboj cedis sub li, kaj li falis sur la genuojn.
- Stariĝu ! murmuris Sikeso tremanta pro kolero kaj eltirinta la pistolon el sia poŝo. Stariĝu ! Aŭ mi tuj pafos en vian frunton.
- Ho ! Pro amo de Dio, lasu min foriri ! diris Olivero, lasu min fuĝi foren kaj morti meze de la kampoj. Mi neniam alproksimiĝos al Londono, neniam ! Neniam ! Ho ! Mi petegas vin, kompatu min, kaj ne faru min ŝteliston. Per ĉiuj la anĝeloj de la paradizo, kompatu min !
La viro al kiu tiu estis adresita ĉi tiu insista preĝo, elkraĉis tremigan blasfemon, kaj jam li pretigis la pistolon kiam Tobio elprenis ĝin de li, metis sian manon sur la buŝon de la infano kaj trenis lin al la domo.
- Silentu ! li diris, ĉio ĉi estas sensenca. Diru eĉ unu vorton, kaj mi rompos vian kapon per mia klabo. Tio ne bruas, kaj la efiko estas sama.
- Jen, Vilhelmo, rompu la ŝutron. Sufiĉas al li pri tio, estu certa. Mi vidis iujn pli aĝajn ol li kiuj, en tiel malvarma nokto, ne estis pli aŭdacaj.
Sakrante kontraŭ Fagino kiu havis la ideon aligi Oliveron al la ekspedicio, Sikeso enŝovis levilon sub la ŝutron kaj vigle premis, sed sen fari bruon. Tobio donis al li helpon, kaj baldaŭ la ŝutro cedis kaj turniĝis sur siaj kardinoj.
Ĝi estis malgranda fenestro lokita malantaŭ la domo, je proksimume kvin futojn super la grundo, kaj malfermiĝanta en provizejo funde de koridoro. La aperturo estis tiel mallarĝa ke la dommastroj opiniis senutila provizi ĝin per stangoj. Infano el amplekso de Olivero tamen povis trairi tra ĝi. Sro Sikeso rompis la riglilon kiu fermis la fenestran vitron kaj malfermis ĝin, kiel li faris pri la ŝutro.
- Nun, eta bubaĉo, atentu pri tio kion mi estas dironta al vi, li mallaŭte murmuris elprenante el sia poŝo ŝtellanternon, kies lumeton li direktis sur la vizaĝon de Olivero. Mi tuj trapasigos vin tra ĉi tiun fenestron; vi prenos la lanternon, milde surgrimpos la ŝtupojn kiuj estas tie antaŭe, transiros la vestiblon kaj malfermos por ni la eniran pordon.
- Estas ĉe la supro de la pordo riglilo kiun vi ne kapablos atingi, observigis Tobio, vi suriros sur seĝon, estas tri en la vestiblo, kun la blazono de la maljunulino, blua unukornulo kaj ora forko.
- Silentu, se eble, diris minace Sikeso, la pordo de la dormoĉambro estas malfermita, ĉu ne ?
- Tute grande, respondis Tobio, post esti ĵetinta ekrigardon tra la fenestreto por certiĝi. Tio kio estas bona, estas ke oni ĉiam lasas ĝin duonfermita por ke la hundo, kiu havas sian hundujon ie ĉi tie, povu laŭplaĉe ĉirkaŭvagi kiam ĝi ne dormas. Ha ! Ha ! Barnejo vere liberigis nin de ĝi ĉi-vespere.
Kvankam Sro Krakito mallaŭte ridis kaj eldiris ĉi tiujn vortojn per apenaŭ komprenebla voĉo, Sikeso postuleme ordonis al li silenti kaj eklabori. Tobio obeis kaj demetis sian lanternon grunden. Poste li postene staris kontraŭ la muro, sub la fenestreto, kun la manoj apogitaj sur siaj genuoj, tiel ke lia dorso servu kiel ŝtupetaro. Tuj Sikeso grimpis sur lin, milde trapasigis Oliveron tra la fenestro, kaj sen malteni lin, igis lin surpiediĝi enen.
- Prenu ĉi tiun lanternon, li diris al li ĉirkaŭrigardante en la ĉambron. Ĉu vi vidas la ŝtuparon antaŭe ?
- Jes, murmuris Olivero pli morta ol viva.
Sikeso montris al li la eniran pordon per la pafiltubo de la pistolo, kaj avertis lin por pensi ke li senĉese estos trafebla de la armilo, kaj ke se li ribelus, li tuj falus mort-rigida.
- Estas afero de minuto, diris ankoraŭ mallaŭte Sikeso, mi estas liberlasonta vin, obeeme iru, atentu !
- Kiu estas ? flustris Krakito.
Ili atente aŭskultis.
- Neniu, diris Sikeso maltenante Oliveron, nu ! ek al la laboro !
En la malmulte da tempo kiun li havis por kunigi siajn ideojn, la infano firme decidis, eĉ se ĝi kostus al li la vivon, atingi la ŝtuparon kaj krii alarmon. Plena de tiu ĉi ideo, li direktiĝis al la ŝtupoj, sed ŝtelpaŝe.
- Ĉi tie ! subite ekkriis laŭte Sikeso. Ĉi tie ! Ĉi tie !
Ĉi tiu subita ekkrio, meze de morta silento kaj akuta kriego kiu preskaŭ tuj sekvis ĝin, timegigis Oliveron tiagrade ke li lasis fali sian lanternon kaj ne plu sciis ĉu necesis antaŭeniri aŭ retroiri.
Dua krio aŭdiĝis; lumo brilis supre de la ŝtuparo; du teruritaj viroj sin montris duonvestitaj sur la interŝtuparo… La infano vidis subitan brilon… fumon… aŭdis eksplodbruon… kaj bruon de krako pri kiu li ne ekkonsciis… poste li ŝanceliĝis kaj falis renverse.
Sikeso dummomente malaperis, sed li restariĝis kaj, antaŭ ol la fumo forbloviĝis, li kaptis la infanon per la kolumo. Li malŝargis sian pistolon al la du viroj, kiuj jam retiriĝis, kaj forigis Oliveron.
- Ĉirkaŭpremu min pli forte, diris Sikeso al li trapasigante lin tra la fenestro. Donu al mi ŝalon, Tobio. Ili trafis lin. Rapidu ! Damne ! Kiel ĉi tiu infano sangas !
La bruo de sonorilo vigle svingata miksiĝis kun la tondro de la pafiloj kaj la krioj de la homoj de la domo. Olivero sentis ke oni kunportis lin per rapida paŝado tra malebena vojo. Iom post iom la bruo perdiĝis en la malproksimo; mortiga malvarmo kaptis lin, kaj li svenis.