Créer un site internet

Ĉapitroj XXIX kaj XXX

Enkondukaj detaloj pri la loĝantoj de la domo kie Olivero troviĝas.

En bela manĝoĉambro, meblita laŭ la malnova modo kaj kun la komforto de antaŭe plivole ol laŭ la reguloj de moderna eleganteco, du sinjorinoj sidantaj ĉe bone servita tablo estis tagmanĝantaj. Sro Ĝilo, en plena uniformo kaj tute nigre vestita, okupiĝis pri servado al ili. Li staris egaldistance de la bufedo kaj la tablo, plenalte rektiĝinta, kun kapo tenita malantaŭe kaj iomete klinita, la maldekstra kruro antaŭe, unu mano sur sia veŝto, la alia pendanta kaj tenanta teleron. En ĉi tiu sinteno, li ŝajnis viro tute konvinkita pri la sento de sia merito kaj sia graveco.

El la du sinjorinoj, unu jam estis grandaĝa, kaj tamen tiel rekta kiel la alta dorso de ŝia kverka seĝo. Ŝia vestaranĝo, treege belaspekta, prezentis miksaĵon de malnovaj modoj kun kelkaj bagatelaj koncedoj al moderna gusto, celanta agrable elstarigi la malnovan stilon prefere ol mildigi ĝian efikon. Plena de digno en sia konduto, ŝi havis la manojn kunpremitajn kaj metitajn sur la tablo, kaj atente fiksis al sia juna kunulo okulojn kies brileco apenaŭ malpliiĝis kun la jaroj.

Ĉi tiu estis en la floro de juneco kaj beleco, kaj se iam la anĝeloj, por plenumi la volojn de Dio, alprenus mortontan formon, ni povus supozi sen malpieco, ke ili depruntus la trajtojn similajn al ŝiaj.

Ŝi ne estis pli ol deksepjaraĝa; ŝia staturo estis tiel svelta kaj tiel gracia, ŝiaj trajtoj tiel belaj kaj tiel puraj, ŝia vizaĝesprimo tiel dolĉa kaj miela, ke ŝajnis ke nek la tero estis ŝia elemento, nek la aliaj virinoj ŝiaj similulinoj. La inteligenteco kiu brilis en ŝiaj bluaj okuloj kaj lumigis ŝian noblan kapon, ŝajnis super ŝia aĝo kaj eĉ super ĉi tiu mondo. Mildeco kaj gajeco siavice sin esprimis sur ŝia vizaĝo; la rideto, la ĝoja rideto de feliĉo, ankaŭ desegniĝis tie; kaj ĉe ĉiuj ĉi ĉarmoj ŝi kunigis koron vigligatan de la plej puraj kaj la plej amemaj sentoj pri kiuj nia naturo kapablas.

Dum la maljunulino kontemplis ŝin, ŝi hazarde levis la okulojn, gracie elpelis malantaŭen siajn plektitajn harojn, kaj estis en ŝiaj rigardo tia esprimo de korinklino kaj naiva tenereco, ke oni ne povis vidi ŝin sen ami ŝin.

La maljunulino ridetis, sed ŝia koro estis malgaja, kaj ridetante ŝi lasis eskapi larmon.

- Jen pli ol unu horo de kiam Nugato foriris, ĉu ne ? ŝi demandis post silenta momento.

- Unu horon kaj dek du minutojn, sinjorino, respondis Sro Ĝilo konsultante horloĝon el arĝento pendantan per nigra rubando.

- Li neniam rapidas, rimarkigis la maljunulino.

- Nugato ĉiam estis malrapida knabo, sinjorino, respondis la servisto.

Tio kio signifis ke, ĉar Nugato neniam hastis ekde pli ol tridek jaroj, malmulte ŝajnis ke li iam fariĝu rapida.

- Anstataŭ korekti sin, li plimalboniĝas, laŭ tio kio ŝajnas al mi, diris la sinjorino.

- Li estas tute nepravigebla, se li haltas por ludi kun la aliaj knabetoj, diris la knabino ridante.

Sro Ĝilo sendube pripensis, ĉu li devis permesi al si respekteman rideton, kiam aŭtomobilo haltis ĉe la pordo de la ĝardeno. Dika sinjoro rapidege elveturiĝis, eniris sen anoncigi sin kaj impetis al la manĝoĉambron, en kiu li preskaŭ faligis Sron Ĝilon kaj eĉ plie la tablon.

- Ĉu ni iam vidis ion tian, li ekkriis, mia kara sinjorino Majlio ? Ĉu eblas !… Kaj nokte, eĉ ! Neniam mi vidis ion tian !

Farante ĉi tiun kondolencan komplimenton, la dikulo etendis la manon al la sinjorinoj, sidiĝis apud ili kaj informiĝis pri ilia sano.

- Estis sufiĉe por morti, li diris… jes… por morti pro timego. Kial vi ne sendis iun por alvenigi min ? Mia servisto tuj alvenintus, kaj mi kaj mia helpanto… aŭ iu ajn… ni vere plezuriĝus en ĉi tiu cirkonstanco… tiel neatendita… kaj nokte eĉ !

La kuracisto ĉefe konfuziĝis pro la ideo, ke la ŝtelistoj venis neatendite, kaj nokte, kvazaŭ tiuj sinjoroj kutimis zorgi pri siaj aferoj en plena taglumo, kaj sciigi sian viziton skribante noton, du aŭ tri tagojn antaŭe.

- Kaj vi, fraŭlino Rozo, diris la kuracisto alparolante al la juna knabino, vi devis…

- Ho ! Multe, ja, diris Rozo interrompante lin, sed estas tie supren kompatinda mizerulo kiun mia onklino deziras ke vi vidu.

- Certe, respondis la kuracisto, estas vi, Ĝilo, laŭ tio kio ŝajnas, kiu metis lin en ĉi tiun staton.

Sro Ĝilo, kiu en tiu momento ordigis la tasojn kun malkvieta mieno, tre ruĝiĝis, kaj diris ke fakte estas li kiu havis ĉi tiun honoron.

- Ĉi tiun honoron ? diris la kuracisto. Pri tio, mi ne tro scias. Eble estas same honore pafi ŝteliston de tute proksime en kuirejo, kiel trafi sian kontraŭulon for de dek kvin paŝoj. Imagu, Ĝilo, ke li pafis en la aeron kaj ke vi interbatalis en duelo.

Sro Ĝilo, kiu vidis en ĉi tiu sengrava agmaniero por pritrakti la aferon, maljustan atakon kontraŭ sia gloro, respektoplene respondis ke ne rajtis al li juĝi la aferon, sed ke ĝi ĉiaokaze ne glatigis agrable por lia kontraŭulo.

- Hej ! Estas vere ! diris la kuracisto. Kie li estas ? Montru al mi la vojon. Mi havos la honoron revidi vin malsuprenirante, sinjorino. Ha ! Jen la fenestreto tra kiu li eniris. Mi neniam kredintus ke oni kapablus pasi tra ĉi tio.

Daŭrigante siajn pripensojn, li supreniris la ŝtuparon malantaŭ Sro Ĝilo.

Necesas scii ke Sro Losberno, kirurgo en la najbaraĵo, konata en la tuta lando sub la nomo de kuracisto, ŝuldis sian dikecon al sia bonhumoro plivole ol al bona manĝaĵo. Li estis maljuna fraŭlo plena de koro kaj de originaleco, kaj tia ke oni ne trovus sian egalulon ene de dudek leŭgoj ĉirkaŭe.

Li restis supre multe pli longe ol li kaj la sinjorinoj imagis. Oni iris preni en lia veturilo grandan skatolon. Plurfoje la sonorilo de la dormoĉambro aŭdiĝis. La geservistoj dudekfoje supren- kaj malsupren-iris la ŝtuparon. Oni povis konkludi ke okazas gravaĵo. Fine, li revenis; al la vivegaj demandoj kiujn oni metis al li pri la malsanulo, li alprenis tre misteran mienon kaj zorge fermis la pordon.

- Ĝi estas tre eksterordinara afero, sinjorino Majlio, li diris apogante sin al la pordo por teni ĝin fermita.

- Li ne estas en danĝero, mi esperas ? diris la maljunulino.

- Tio ne estus miriga, respondis la kuracisto. Tamen mi esperas ke ne. Ĉu vi vidis ĉi tiun ŝteliston ?

- Ne, respondis Sino Majlio. Ĉu vi ne havas detalojn pri li ?

- Neniu.

- Mi petas pardonon, sinjorino, interrompis Sro Ĝilo, sed mi estis dononta al vi kelkajn kiam la kuracisto Losberno eniris.

Fakte Sro Ĝilo ne sukcesis ĉe la komenco sin decidi konfesi ke li pafis sur infanon. Lia braveco havigis al li tiom da laŭdoj ke nenio en la mondo povintus malhelpi lin iom prokrasti la klarigon, por ĝui kun plezurego, almenaŭ dum kelkaj momentoj, sian reputacion pri kuraĝo kaj maltimemo.

- Rozo volis vidi ĉi tiun viron, diris Sino Majlio, sed mi rifuzis tion.

- Hm ! eligis la kuracisto. Estas nenio tre timiga en ĝi. Ĉu vi rifuzus vidi lin en mia ĉeesto ?

- Tute ne, respondis la maljunulino, se estas neceso.

- Mi fakte opinias ke tio estas necesa, diris la kuracisto, kaj mi certas ke vi profunde bedaŭrus pro esti prokrastanta lin vidi; li nun estas tre kvieta. Fraŭlino Rozo, ĉu vi permesas al mi ? Ne estas ia ombro da danĝero, mi ĵuras tion al vi.

 

Tio kion liaj novaj vizitantoj pensas pri Olivero.

Ripetinte al ĉi tiuj sinjorinoj la certigon ke ili estos agrable surprizataj vidante la krimulon, la kuracisto prenis la brakon de la juna fraŭlino, proponis la manon al Sino Majlio, kaj kondukis ilin, kun multe da ceremonio, al la supro de la ŝtuparo.

- Nun, li mallaŭte diris milde turnante la ŝlosilon en la seruro, vi tuj diros al mi tion kion vi pensas. Kvankam lia barbo ne estis freŝe razita, li ne aspektis pli kruela. Atendu… Lasu min vidi ĉu vi povas eniri.

La kuracisto unue eniris, ĵetis ekrigardon en la ĉambron kaj signis al la sinjorinoj ke ili antaŭeniru. Poste li fermis la pordon malantaŭ ili kaj milde flankentiris la kurtenojn de la lito. Sur ĉi tiu lito, anstataŭ la kanajlo kun malloga mieno, kiun ili estis pretaj vidi, kuŝis kompatinda infano, elĉerpita de laco kaj sufero, kaj droninta en profundan dormon. Li havis brakon skarpe tenitan, faldita sur la brusto, kaj li apogis sur la alia sian kapon duonkaŝita de longa hararo kiu ondiĝis sur la kapkuseno.

La honesta kuracisto, tenante la kurtenon levita, restis ĉirkaŭ unu minuton por silente rigardi la kompatindan vunditon. Dum li ekzamenis lin, la juna fraŭlino malrapide ŝteliris apud li, sidiĝis apud la lito kaj flankenpuŝis la harojn, kiuj kovris la vizaĝon de Olivero. Sin klinante super li, ŝi lasis larmojn fali sur lian frunton.

La infano ektremis kaj ridetis en sia dormo, kvazaŭ ĉi tiuj signoj de kompato kaj korfavoro sonĝigis al li pri amo kaj korinklino kiujn li neniam konis. Same kiel la sonoj de harmonia muziko, la murmuro de akvo en silento de arbaro, la bonodoro de floro, aŭ eĉ la uzado de vorto kiu estas al ni kutima, foje memorigas al nia imago la konfuzan memoron de scenoj sen realeco. en nia vivo. Memoro kiu disflugiĝas kiel blovo, kaj kiu ŝajnas alligi sin al pli feliĉa kaj delonge pasinta ekzistado, ĉar la homa menso estas senpova por reprodukti kaj fiksi ĝin.

- Kion tio signifas ? ekkriis la maljunulino. Ne eblas ke ĉi tiu kompatinda infano estis komplico de la ŝtelistoj.

- La malvirto, diris la kuracisto kun suspiro lasante la kurtenon fali, la malvirto faras sian hejmon en multaj temploj. Kiu scias ĉu ĝi ne sin kaŝas sub ĉi tiu alloga eksteraĵo ?

- Sed li estas tiel juna ! diris haste Rozo.

- Kara fraŭlino mia, daŭrigis la kirurgo malgaje skuante la kapon, krimo estas kiel morto, ĝi ne estas nur la parto de maljunaĝo kaj kadukiĝo. Juneco kaj beleco tro ofte estas la viktimoj kiujn ĝi prefere elektas.

- Sed, sinjoro, tio ne eblas, diris Rozo, vi ne povas kredi ke tiu ĉi tiel neforta infano memvole asociis sin kun kanajloj.

La kirurgo balancis la kapon por tiel montri ke li vidas en tio nenion neebla. Poste li observigis ke la interparolo povus ĝeni la dormon de la vundito, kaj kondukis la sinjorinojn en najbaran ĉambron.

- Sed eĉ se li kulpus, daŭrigis Rozo, pensu pri kiel juna li estas; pensu ke eble li neniam konis la amon de patrino, la komforton de la hejma stovejo; ke la mistraktadoj, la batoj, la malsato, eble kuntiris lin por asociiĝi kun viroj kiuj devige puŝi lin al krimo. Mia onklino, mia bona onklino, mi petegas vin, pensu pri ĉio ĉi antaŭ ol lasi ĉi tiun kompatindan vunditan infanon esti kondukita en malliberejon. Tio cetere signifus por li rezigni ĉian esperon pliboniĝi. Vi kiu tiom amas min; kiu per via bonkoreco kaj via korinklino anstataŭis mian patrinon, kaj antaŭgardis min de la forlaso en kiun mi povintus fali kiel ĉi tiu kompatinda infano. Mi petegas, indulgu lin dum estas ankoraŭ tempo.

- Kara infano ! diris la maljunulino premante sur sia koro la junan fraŭlinon kiu eksplodis en larmoj; ĉu vi kredas ke mi volus faligi unu haron de lia kapo ?

- Ho ! Ne, vigle respondis Rozo, ne vi, onklino !

- Ne, diris Sino Majlio per emocia voĉo. Miaj tagoj ekfiniĝas; povu Dio kompati pri mi kiel mi kompatu pri aliaj ! Kion mi povas fari por savi lin, sinjoro ?

- Lasu min pripensi, sinjorino, diris la kuracisto; lasu min pripensi.

Sro Losberno komencis paŝadi tien kaj reen en la ĉambro, kun manoj en la poŝoj, fojfoje haltante kaj kuntirante la brovojn. Post esti plurfoje ekkrianta : "Mi ja trovis !" poste : "Ne ! Ne estas", kaj esti tiomfoje paŝadanta kaj kuntiranta la brovojn, li definitive haltis kaj parolis jene :

- Mi pensas ke se vi konsentos al mi tutplenan permeson mistrakti Ĝilon kaj tiun infanon Nugaton, mi fine sukcesos aranĝi la aferon. Li estas sindonema maljuna servisto, mi scias tion; sed vi povos kompensi tion per mil manieroj kaj alimaniere rekompenci lian lertecon en la pistolo. Ĉu vi ne kontraŭas tion ?

- Ne, respondis Sino Majlio, se ne ekzistas alia maniero savi la infanon.

- Ne ekzistas alia, diris la kuracisto, neniu alia, kredu laŭparole.

- Mia onklino transdonas al vi siajn plenajn povojn, diris Rozo ridetante malgraŭ siaj larmoj, sed mi petegas vin, ne severe traktu ĉi tiujn kompatindulojn krom tiom kiom tio estos absolute necesa.

- Vi ŝajnas kredi, respondis la kuracisto, ke ĉiuj krom vi, inklinas hodiaŭ al senkompato. Mi nur deziras ke kiam junulo inda je via elekto alvokos vian kompaton, li trovos vin en ĉi tiuj teneraj kaj bonkoraj emoj. Mi verdire bedaŭras ne plu esti juna kaj perdi tiel belegan okazon provi ilin.

- Vi estas tia infano kia Nugato, diris Rozo ruĝiĝante.

- Ba ! diris la kuracisto ridante, ne estas malfacile, sed ni revenu al nia vundito. Restas al ni mencii gravan kondiĉon. Li vekiĝos post ĉirkaŭ unu horo, mi konjektas tion; kaj kvankam mi malsupre diris al tiu stulta konstablo, ke la infano povas nek moviĝi nek paroli sen danĝero por sia vivo, mi pensas ke ni povos interbabili kun li sen malutilo. Nun mi submetas unu kondiĉon; estas ke mi ekzamenos lin en via ĉeesto, kaj se laŭ liaj respondoj, ni juĝos ke li estas tute perversa (tio kio estas nur tro verŝajna), ni delasos lin al lia destino, kaj mi ne plu okupiĝos pri io ajn, kio ajn okazos.

- Ho ! Ne, onklino mia, diris Rozo per petega tono.

- Ho jes, onklino mia, diris la kuracisto. Ĉu estas konsentata ?

- Li ne povas esti hardita en malvirto, diris Rozo, tio neeblas.

- Tre bone, rebatis la kuracisto, tiam des pli da kialo por akcepti mian proponon.

Finfine la traktato estis konsentita, kaj la kontraktantoj sidiĝis atendante kun iom da malpacienco la vekiĝon de Olivero.

La pacienco de la sinjorinoj estis metita al pli longa provo ol ili kredis, laŭ la prognozoj de Sro Losberno. Pluraj horoj fluis, kaj Olivero ankoraŭ profunde dormis. Jam malfruis kiam la bona kuracisto venis por sciigi al ili ke la infano estas sufiĉe veka por ke ni povu paroli kun li.

- Li estas tre malbonfartanta, li diris, kaj malfortigita pro la sangoperdo, rezulto de lia vundo. Sed li ŝajnas tiel maltrankvila pro la deziro riveli ion, ke mi preferas degni al ĉi tiu deziro ol insisti, kiel mi alie farus tion, por ke li trankviliĝu ĝis morgaŭ matene.

La interparolado estis longa. Olivero rakontis sian tutan historion; lia stato de sufero kaj malforteco devigis lin ofte interrompi lian rakonton. Estis io solena por aŭdi, en ĉi tiu malluma ĉambro, la malforta voĉo de ĉi tiu vundita infano, rakontanta la longan serion da malfeliĉoj kaj suferoj kiujn kruelaj homoj igis lin elteni. Ho ! Se ni pensus kiam ni ŝarĝas niajn kunulojn, pri la nepraj eraroj de la homa justeco, pri la maljustaĵoj kiuj krias venĝon al la ĉielo, kaj pli malpli frue venigas punon sur niajn kapojn; se ni povus aŭdi la voĉojn de tiom da viktimoj, leviĝantaj el la fundo de la tomboj; plenda voĉo kiun neniu potenco povas trudi al silento, ĉu la mondo ĉiutage proponus tiom da ekzemploj de maljusteco kaj perforto, tiom da mizero kaj kruelaĵoj ?

Tiun vesperon, estis la mano de virino kiu flegis Oliveron. Beleco kaj virto gardis lian dormon; li sentis sin trankvila kaj feliĉa; li mortintus sen plendi.

Tuj kiam ĉi tiu kortuŝa interparolado finiĝis kaj kiam Olivero pretiĝis por redormi, la kuracisto viŝis al si la okulojn kaj malsupreniris por alfronti Sron Ĝilon. Trovinte neniun en la apartamento, li pensis ke eble estas pli bone komenci la batalojn meze de la kuirejo, kaj ke tio pli efikus. Konsekvence li sin direktis al la kuirejo, vera diskutĉambro por la servistaro. Li tie trovis kuniĝintajn la servistojn, Sron Nugaton, Sron Ĝilon, la kupriston kiu, rekompence por siaj servoj, estis invitata frandi, kaj la konstablon. Ĉi-lasta havis dikan bastonon, dikan kapon, dikan trajtojn, dikan botojn, kaj ŝajnis esti trinkinta dozon da biero konvena al lia dikeco.

La eventoj de la nokto estis ankoraŭ la temo de la konversacio. Sro Ĝilo memkontente parolis pri la spiritvigleco kiun li montris, kaj Sro Nugato, kun bieropoto enmane, subtenis ĉiujn parolojn de sia ĉefo, kiam la kuracisto eniris.

- Ne ĝenu vin, li diris signante per la mano.

- Dankon, sinjoro, diris Sro Ĝilo. Sinjorino ordonis al mi doni bieron, kaj ĉar mi tute ne estis inklina por resti sola en mia ĉambro, mi venis ĉi tien por intermiksiĝi kun la kompanio.

Nugato kaj la tuta ĉeestantaro atestis per aproba murmuro pri la dankemo kiun oni konis ĉe Sro Ĝilo kiel lia komplezo; kaj tiu ĉi, promenigante ĉirkaŭ si protektan rigardon, ŝajnis diri ke, dum la kompanio konvene kondutus, li ne forlasus ĝin.

- Kiel fartas la vundito ĉi-vespere ? demandis Ĝilo.

- Ne tro bone, respondis la kuracisto. Mi nun timas ke vi implikiĝis en veindan aferon, sinjoro Ĝilo.

- Mi vere esperas, sinjoro, ke li ne mortos, diris Ĝilo tute tremante. Se mi kredus tion, mi neniam konsoliĝus pri tio. Mi ne volus, eĉ kontraŭ la tuta arĝentaĵaro de la mondo, esti la kaŭzo de morto de infano.

- Tio ne estas la demando, diris la kuracisto kun mistera mieno. Ĉu vi estas protestanto, sinjoro Ĝilo ?

- Sendube, sinjoro, balbutis Sro Ĝilo kiu fariĝis tre pala.

- Kaj vi ? demandis la kuracisto alparolante al Nugato per severa tono.

- Dio mia ! Sinjoro, respondis Nugato vigle rektiĝante, mi estas kiel Sro Ĝilo.

- Nu ! Tiam, respondu ambaŭ al mi, daŭrigis la kuracisto per incitita voĉo. Ĉu vi povas aserti sub ĵuro ke la infano kiu estas ĉi-supre, estas ja tiu kiu hieraŭ nokte pasis tra la fenestreto ? Nu, respondu ! Mi aŭskultas vin.

La kuracisto, kies mildeco de karaktero estis universale konata, faris ĉi tiun demandon per tiel incitita tono ke Ĝilo kaj Nugato malvigligitaj pro la biero kaj la varmeco de la interparolado, rigardis unu la alian, konsternitaj kaj miregitaj.

- Konstablo, atentu pri ilia respondo, rekomencis la kuracisto. Antaŭ nelonge ni vidos tion kio rezultos el tio.

La konstablo donis al si la plej majstran mienon kiun li kapablis, kaj kaptis la bastonon, la insignon de siaj funkcioj.

- Rimarku ke ĝi estas simpla demando pri identeco, diris la kuracisto.

- Kiel vi diras, sinjoro, respondis la konstablo laŭtege tusante ĉar, en sia hasto eltrinki sian bieron, li preskaŭ sufokiĝis.

- Jen domo kiun oni enrompas, diris la kuracisto… Maltrankviligitaj de tiu ĉi atako, du homoj duonvidas infanon en mallumo, kaj tra la pulvofumo. La morgaŭon, iu infano sin prezentas en ĉi tiu sama domo, kaj ĉar li havas brakon en skarpo, ĉi tiuj homoj perforte ekkaptas lin. Tiel agante, ili tre endanĝerigas lian vivon, kaj ili poste ĵuras ke li estas la ŝtelisto. Nun restas por scii ĉu la faktoj pravigas ilin, kaj en mala okazo, en kian situacion ili metas sin.

- Jen ja la leĝo, aŭ mi ne konas ĝin, diris la konstablo respekte signante per la kapo.

- Mi denove demandas al vi, ekkriis la kuracisto per tondra voĉo, ĉu vi povas solene aserti, per ĵuro, la identecon de la infano ?

Nugato kaj Ĝilo rigardis unu la alian kun hezitema mieno. La konstablo metis manon malantaŭ sian orelon por pli bone aŭdi ilian respondon. La du servistinoj kaj la kupristo sin klinis antaŭen por aŭskulti, kaj la kuracisto promenigis ĉirkaŭ si penetran rigardon, kiam oni aŭdis la pordan sonorilon, kaj samtempe la bruon de veturilo.

- Jen la policano ! ekkriis Nugato kvietigita de ĉi tiu neantaŭvidita okazaĵo.

- Kia polico ? diris la kuracisto siavice maltrankviligita.

- La agentoj de strato Arĉo, aldonis Nugato prenante kandelon. Sro Ĝilo kaj mi sciigis ilin hodiaŭ ĉimatene.

- Kiel ! ekkriis la kuracisto.

- Jes, sinjoro, diris Nugato, mi sendis noton per la diliĝenco, kaj mi miris ke ili jam ne estis ĉi tie.

- Ha ! Vi skribis ? Diablen la diliĝencoj ! diris la kuracisto forirante.

Last edited: 08/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment