Ĉapitroj XXV kaj XXVI
En kiu ni retrovas Sron Fagino kaj lian bandon.
Dum ĉi tiuj eventoj okazis en la almozulejo, Sro Fagino estis en sia rifuĝejo (la sama kie la juna knabino venis preni Oliveron). Tie, klininta antaŭ la kameno kiu fumis, li havis sur siaj genuoj balgoblovilon kiun li sendube ĵus uzis por plivigligi la fajron. Sed li falis en profundan revadon, kaj kun la brakoj krucitaj, la mentono klinita al la brusto, li malatente rigardis al la rustaj fajrohundoj.
Malantaŭ li, la ruza Vulpo, majstro Karlo Vesperto kaj Sro Ŝitlingo sidis ĉe tablo kaj tre atentis al ludo de visto. La Vulpo estis la fantomo kontraŭ Sro Vesperto kaj Sro Ŝitlingo. Lia fizionomio, ĉiam inteligenta, estis eĉ pli interesa por kontempli ol kutime, pro la skrupula atento kiun li dediĉis al la ludo, kaj pro la zorgo kiun li faris por kapti la okazon ĵeti de tempo al tempo rapidan ekrigardon al la kartoj de Sro Ŝitlingo, havante la saĝecon alĝustigi sian ludon laŭ la observoj kiujn li sukcesis fari sur tiu de sia najbaro. Ĉar estis malvarme, li surhavis sian ĉapelon sur la kapo, kutimo kiu cetere estis al li konata. Li havis inter la dentoj argilan pipon, kiun li demetis nur kiam li volis sensoifiĝi trinkante rekte el granda poto plena de ĝino kaj akvo, kaj metita sur la tablo por la plaĉo de la kompanio.
Sinjoro Vesperto, ankaŭ li, atentis al sia ludo, sed ĉar li estis el pli moviĝema naturo ol sia digna amiko, li pli ofte uzis la poton da ĝino, kaj sin permesis multajn ŝercojn kaj malkonvenajn rimarkojn, tute malindajn de serioza ludanto de visto. La Vulpo, profitante de la firman amikecon kiu kunigis ilin, permesis al si pli ol unu fojon fari seriozajn riproĉojn al sia kunulo pri ĉi tiu temo. Riproĉoj kiujn majstro Vesperto admirinde ricevis, limigante sin petegi sian amikon iri al diablo aŭ iri meti sian kapon en sakon. La oportuneco de ĉi tiuj respondoj kaj de aliaj similaj, tiel spritaj kiel bone verkitaj, vive ekscitis la admiron de Sro Ŝitlingo. Necesas rimarki ke ĉi tiu lasta kaj lia partnero ĉiam senescepte perdis. Tiu ĉi cirkonstanco, tute ne ekscitis la humoron de majstro Vesperto, kaj male ŝajnis pleje amuzi lin. Fine de ĉiu faro, li ridis eĉ pli laŭte ol kutime, kaj deklaris ke en sia vivo li neniam prenis tiom da plezuro en la ludo.
- Ni perdas la duoblan ludon, diris Sro Ŝitlingo farante longan vizaĝon kaj elprenante duonan kronon el sia monpoŝo. Mi neniam vidis ŝancon kiel la via, Jakobo, vi ĉiufoje gajnas. Ni vane havas belajn kartojn, Karlo kaj mi, ni kapablas nenion fari per ili.
Tiu ĉi rimarko, aŭ eble la malafabla tono per kiu ĝi estis farita, tiom amuzis Karlon Vesperton, ke liaj ekridoj eligis la judon el sia revado, kaj li demandis pri kio temis.
- Pri kio, Fagino ! ekkriis Karlo, mi dezirus ke vi vidintus la partion; Tomo Ŝitlingo ne faris unu poenton, kaj mi estis lia partnero kontraŭ la Vulpo kaj la fantomo.
- Ha ! Ha ! diris la judo kun rideto kiu sufiĉe montris ke li senpene komprenis la kialon. Ataku ilin, Tomo, denove ataku ilin.
- Dankon, mi satiĝas de tio, Fagino, respondis Sro Ŝitlingo, sufiĉas por mi. La Vulpo havas ŝancon kontraŭ kiu nenio estas farebla.
- Ha ! Ha ! Kara mia, rekomencis la judo, necesas ellitiĝi frumatene por venki la Vulpon.
- Frumatene ! diris Karlo Vesperto, necesas surmeti siajn botojn antaûtage, meti al si teleskopon sur ĉiun okulon kaj lorneton sur la dorso, se ni volas venki lin.
Sro Daŭkinso ricevis ĉi tiujn belajn komplimentojn kun multe da humileco kaj proponis oportune elpreni la figuron kiun oni petus al li en la kartaro, po unu ŝilingo. Ĉar neniu akceptis la defion, kaj ĉar lia pipo estis finita, li distriĝis desegnante sur la tablon mapon de Novpordo per la kret-peco kiun li uzis por skribi la poentojn. Desegnante, li fajfis kiel serpento.
- Vi estas enuiga kiel pluvo, Tomo ! li diris post longa silento alparolante al Sro Ŝitlingo. Pri kion vi pensas ke li pensas, Fagino ?
- Kiel mi scius tion ? respondis la judo demetante la balgoblovilon. Pri tio kion li perdis, eble, aŭ al la kampara domo kiun li ĵus forlasis. Ha ! Ha ! Ĉu estas tio ? Kara mia.
- Tute ne, respondis la Vulpo, sen lasi al Sro Ŝitlingo tempon por respondi. Kion vi diras pri tio, Karlo ?
- Mi ja diras, diris majstro Vesperto ridante, ke li estis strange tenera al Betino. Jen ! Vidu kiel li ruĝiĝas ! Dio ! Ĉu eblas ! Jen do iu gaja knabego ! Tomo Ŝitlingo amanta ! Fagino, Fagino, ĉi tiu vizaĝo !
Sro Vesperto, sufokiĝinta de multe da rido pro la ideo ke Sro Ŝitlingo estis viktimo de tenera pasio, tiel vigle renversiĝis sur sia seĝo ke li perdis la ekvilibron kaj falis laŭ sia tuta longeco sur la plankon, sen tio ke ĉi tiu akcidento neniel malpliigu liajn eksplodojn de ridado, kiuj rekomencis ankoraŭ pli forte kiam li restariĝis.
- Ne atentu pri tio kion ili diras, kara mia, diris la judo ĵetante ekrigardon al Sro Daŭkinso kaj donante al Sro Vesperto frapon per la balgoblovilo. Betino estas beleta knabino, alkroĉu vin al ŝi, Tomo, alkroĉu vin al ŝi.
- Mi havas nur unu aferon por diri, Fagino, respondis Sro Ŝitlingo forte ruĝiĝante, estas ke tio ĉi tie koncernas neniun.
- Sendube, diris la judo, Karlo estas maldiskreta. Ne atentu pri tio kion li diras. Betino estas beleta knabino. Faru ĉion kion ŝi diros al vi, Tomo, kaj vi riĉiĝos.
- La pruvo ke mi faras ĉion kion ŝi volas, respondis Sro Ŝitlingo, estas ke estas sekvanta ŝiajn konsilojn ke mi kaptiĝis. Sed estis por vi bona afero, ĉu ne Fagino ? Kaj plie, kio estas ses semajnoj de enŝlosita restado, ĉiam necesas travivi tion, iu tagon aŭ alian. Pli bone eĉ estas ke estu dum vintro, kiam vi havas malpli la okazon iri promeni eksteren, ĉu ne, Fagino ?
- Ha ! Sendube, kara mia, diris la judo.
- Kaj reiri tien ne ĝenus vin, ĉu ne, Tomo, demandis la Vulpo signante al la judo kaj al Karlo, kondiĉe ke ĉio bone glatu kun Betino ?
- Nu jes, tio por mi egalus, respondis kolere Tomo, mi ŝatus scii kiu povus same diri, ĉu ne, Fagino ?
- Neniu, kara mia, diris la judo, neniu el ili, Tomo. Estas nur vi, estu certa pri tio.
- Mi povintus sendamaĝe elturniĝi, se mi volintus sciigi pri ŝi, ĉu ne, Fagino ? daŭrigis kolere la kompatinda trompato. Mi havis nur unu vorton por diri, ĉu ne, Fagino ?
- Sendube, kara mia, respondis la judo.
- Sed mi ne babilis, ĉu ne, Fagino ? demandis paroleme Tomo kiu arigis demandon post demando.
- Ne, ne, certe, respondis la judo, vi havas la koron tro bone lokita por fari ĉi tiujn aferojn, multe tro, kara mia.
- Eble jes, respondis Tomo rigardante ĉirkaŭ si, kaj se mi havas koron, estas nenio por ridi, ĉu ne, Fagino ?
La judo, rimarkante, ke Sro Ŝitlingo iom post iom koleriĝis, rapide certigis lin ke neniu mokis lin, kaj kiel pruvo de tio kion li asertis, li apelaciis al la atesto de majstro Vesperto, la ĉefa agresanto. Sed bedaŭrinde, ĝuste kiam Karlo malfermis la buŝon por deklari ke li neniam estis malpli inklina ridi, li komencis per tia eksplodo ke Sro Ŝitlingo, kredante sin insultata, sturmis sen pli da ceremonio al la ridanto kaj ĵetis al li pugnobaton kiun ĉi tiu lerte evitis, sed kiu trafis la ŝerceman maljunulon ĝuste sur la brusto, ŝanceligis lin kaj sendis lin kontraŭ la muron, kie li restis kelkajn momentojn por reakiri la spiron, dum Sro Ŝitlingo faris la plej hontindan mienon de la mondo.
- Atentu ! diris subite la Vulpo, mi aŭdis la tintilon.
Li prenis la kandelon kaj senbrue grimpis la ŝtuparon. La sonorilo, skuata de malpacienca mano, denove aŭdiĝis. Baldaŭ la Vulpo revenis kaj, kun mistera mieno, diris al la judo kelkajn vortojn en la orelo.
- Kiel ! diris Fagino, ĉu li estas sola ?
La Vulpo kapjesis, kaj metante la manon antaŭ la kandelon, li komprenigis al Karlo Vesperto ke urĝis ĉesigi siajn impetojn de gajeco. Plenuminte ĉi tiun devon de amiko, li fikse rigardis la judon kaj atendis liajn ordonojn.
La maljunulo restis dum kelkaj momentoj mordante al si la fingrojn kun pensema mieno. La turmentado de lia vizaĝo sciigis ke li timis kelkan malbonan novaĵon. Fine, li levis la kapon.
- Kie li estas ? li demandis.
La Vulpo montris per la fingro la plafonon kaj ŝajnigis malproksimiĝi.
- Jes, diris la judo kvazaŭ respondante subkomprenitan demandon, malsuprenirigu lin. Ŝŝ ! Pace, Karlo ! Milde, Tomo ! Senbrue eliru.
Karlo Vesperto kaj lia freŝdata kontraŭulo tuj obeis ĉi tiun ordonon por retiriĝi. Ĉio estis silenta kiam la Vulpo malsupreniris la ŝtuparon, kun kandelo enmane, sekvata de viro en kitelo kiu, post esti ĵetanta konsternitan ekrigardon ĉirkaŭ la ĉambron, demetis dikan kravaton kiu kaŝis la malsupron de lia vizaĝo, kaj vidigis la trajtojn de la vivega Tobio Krakito, sed pala, misformita, kun longa barbo kaj distaŭzita hararo.
- Kiel vi fartas, Fagino ? diris la bela Tobio kapsignante al la judo. Prenu ! Vulpo, metu ĉi tiun koltukon en mian kastoron, ke mi sciu kien trovi ĝin kiam mi foriros. Bone ! Vi estos faman knabegon, vi, kaj vi faligos la plejaĝulojn.
Parolante, li suprenlevis sian kitelon, enŝovis la manojn en siajn poŝojn, alproksimigis seĝon al la fajrujo kaj metis siajn piedojn sur la fajrohundojn.
- Vidu, Fagino, li malgaje diris montrante siajn kotitajn botojn, ne eĉ guton da ciro ekde… vi scias kiam… Sed do ne rigardu min tiel ! Ĉio siatempe venos; mi ne povas interparoli pri afero antaŭ ol esti manĝinta kaj trinkinta. Tial donu al mi ion por subteni min, kaj lasu min ŝveligi min trankvile, por la unua fojo ekde tri tagoj.
La judo faris signon al Vulpo por meti la provianton sur la tablon; poste sidiĝante fronte al la ŝtelisto, li atendis ke plaĉu al li komenci la interparolon.
Juĝante laŭ la aspekto, Tobio ne jam estis preta por tio. La judo kontentiĝis pacience observi lian fizionomion, kun la espero malkovri en ĝi kiajn novaĵojn li alportis. Tio estis vana. Li aspektis laca kaj senkuraĝa, sed lia vizaĝo estis tiel trankvila kiel kutime, kaj malgraŭ la malordo de sia vestaĵo, la vivega Tobio Krakito aspektis kontenta pri si mem. La judo, en kulmino de malpacienco, atente observis lin ĉe ĉiu buŝpleno, kaj trairis tien kaj reen en la ĉambro, en maltrankviliĝa stato kiun li ne mastris. Nenio sukcesis. Tobio daŭre manĝis sen atenti ion ajn, ĝis kiam li ne kapablis pli manĝi; tiam li elirigis la Vulpon, fermis la pordon, verŝis al si grogon kaj pretiĝis komenci sian rakonton.
- Por komenci de la komenco, Fagino… diris Tobio.
- Jes, jes, interrompis la judo proksimigante sian seĝon.
Sro Krakito paŭzis por engluti sian grogon, kaj deklaris ke la ĝino estas bonega. Poste metante siajn piedojn sur la antaŭon de la kameno, por meti siajn botojn samnivele kun siaj okuloj, li trankvile rekomencis:
- Por komenci de la komenco, kiel fartas Vilhelmo ?
- Kiel ? ekkriis la judo abrupte stariĝanta.
- Ĉu do vi ne havas novaĵojn pri li ? diris Tobio paliĝante.
- Novaĵojn ! rekomencis la judo piedbatante furioze… Kie ili estas ? Sikeso kaj la infano. Kie ili estas ? Kio ili fariĝis ? Kie ili estas kaŝitaj ? Kial ili ne estas ĉi tie ?
- La afero malsukcesis, diris timeme Tobio.
- Mi scias tion, respondis la judo elprenante el sia poŝo gazeton. Kaj poste ?
- Ni pafis kaj trafis la infanon; ni retiriĝis trans kampoj, kun la infano inter ni ambaŭ… fluglinie, transirantaj heĝojn kaj fosaĵojn. Oni persekutadis nin. Kompatecon ! La tuta lando estis sur la piedoj kaj la hundoj post ni.
- La infano ? diris la judo per obtuza voĉo.
- Vilhelmo prenis lin sur sia dorso kaj kuris kiel vento. Ni haltis por meti lin inter ni ambaŭ; li havis la kapon pendanta kaj estis malvarmega. Tiuj kiuj persekutis nin, tuŝsekvis nin. Ĉiu por si, kiam temas pri la pendumilo; ni forpafis nin kaj lasis la bubeton kuŝantan en fosaĵo, mortinta aŭ vivanta, mi ne scias.
La judo ne aŭskultis plian vorton. Li eligis timigan kriadon, elŝiris al si harojn kaj faris nur unu salton al la strato.
Mistera rolanto aperas en la scenejo.
Gravaj detaloj forte ligitaj al la sekvo de ĉi tiu rakonto.
La maljunulo atingis la angulon de la strato antaŭ ol retrankviliĝi de la emocio kiun kaŭzis al li la novaĵoj alportitaj de Tobio Krakito. Ne nur li ne malrapidigis sian kutiman irmanieron, sed li rapidigis sian paŝadon eĉ pli ol kutime, kun la aspekto de timigita viro kaj turmentata de perforta ekscitiĝo. Galopanta veturilo preskaŭ faligis lin, kaj la krioj de preterpasantoj vidantaj la danĝeron kiu li riskis, igis lin atingi la trotuaron. Post esti kiel eble plej multe evitanta la ĉefstratojn, kaj vojiranta tra stratetoj aŭ mallumaj trairejoj, li finfine atingis monteton Neĝon. Tie li ekpaŝis ankoraŭ pli rapide ol antaŭe, kaj malrapidigis sian paŝadon nur enirante en korton kie, kvazaŭ li fine estus en sia medio, li reakiris sian kutiman paŝadon kaj ŝajnis spiri.pli komforte.
Ĉe la vojkuniĝo inter monteto Neĝo kaj monteto Holborn, dekstren elirante el la kvartalo, estas mallarĝa kaj malpura pasejo kiu kondukas al monteto Safro. Tie, en mizeraj budoj, vi povas vidi grandegajn pakaĵojn da brokantaj koltukoj, de ĉiuj grandecoj kaj nuancoj. Estas tie kie loĝas la ricelistoj kiuj aĉetas ilin de la ŝtelistoj. Centoj da ĉi tiuj koltukoj, fiksitaj al najloj, pendas ĉe la fenestroj aŭ super la pordoj. Interne troviĝas centoj da ili stakigitaj sur bretoj. Tiu ĉi pasejo, aŭ pli ĝuste ĉi tiu komerca kolonio, havas ekziston kiu estas propra al ĝi, sian barbiron, sian kafejon, sian tavernon, sian butikon da fritaĵoj. Ĝi estas por ĉiuj malaltrangaj friponoj vera merkato, vizitata frumatene aŭ vespere, krepuske, de silentaj komercistoj kiuj traktas sian negocon en mallumaj postbutikoj, kaj kaŝe foriras kiel ili venis. Tie la vestaĵvendisto, la flikisto de pantoflo, la ĉifonvendisto, elmontras siajn varojn kiel ŝildon por la fripono, kaj amasoj da ostoj kaj ferruboj, ŝirpecoj da ŝtofoj el lano aŭ tolo, putras aŭ rustiĝas en malsekaj kaj nigraj keloj.
Estis en ĉi tiu pasejo ke la judo ĵus eniris. Li ja estis konata de la malpuraj loĝantoj de la loko, ĉar ĉiuj kiuj estis en la lumrando sur la sojlo de la pordo, vendistoj aŭ aĉetantoj, familiare salutis lin per kapsigno kiam li pasis. Li sammaniere respondis al ilia saluto, sed haltis nur ĉe la fino de la pasejo, por alparoli al brokantisto el malgranda staturo, sidanta, almenaŭ tiom kiom li povis enŝoviĝi en ĝi, en infana fotelo, kaj fumanta sian pipon antaŭ sia butiko.
- Verdire, sinjoro Fagino, nur vidi vin sufiĉas por resaniĝi de oftalmito, respondis la respektinda negocisto al la judo kiu petis al li novaĵon pri lia sano.
- La najbaraĵo estis iom tro varma, Viglo, diris Fagino kuntirante siajn brovojn kaj krucante la brakojn.
- Estas vere ! Mi jam plurfoje aŭdis homojn plendi pri tio, respondis la brokantisto, sed tio rapidege malvarmiĝas, ĉu vi ne opinias ?
Fagino kapjesis, kaj etendante la manon direkte al monteto Safro :
- Ĉu estas iu tien ĉi-vespere ? li demandis.
- Ĉe la Tri-Lamuloj ? demandis la viro.
La judo signis jes.
- Atendu, daŭrigis la komercisto serĉante en sia kapo, ili certe estas duondekduo, laŭ mia scio. Mi ne kredas ke via amiko estas inter ili.
- Sikeso ne estas tie, mi supozas ? demandis la judo kun seniluziigita mieno.
- Non est inventus(1), li ne venis, kiel diras la robularo, respondis la vireto balancante la kapon kaj alprenante aparte ruzan mienon. Ĉu ĉi-vespere vi havas ion kio povus taŭgi al mi ?
- Nenion ĉi-vespere, diris la judo malproksimiĝante.
- Ĉu vi iras al Tri-Lamuloj, Fagino ? diris la vireto revokante lin, atendu, mi deziras iri promeneti tien kun vi !
La judo turnis la kapon kaj signis al li per la mano ke li preferis esti sola. Kaj cetere, ĉar la vireto ne povis facile elŝovi sin el sia seĝo, la ŝildo de la Tri-Lamuloj estis ĉi-foje senigita de la avantaĝo de la ĉeesto de Sro Viglo. En la tempo kiun li bezonis por stariĝi, la judo malaperis. Sro Viglo, senutile starinta sur la piedpintoj kun la espero ankoraŭ videti lin, denove resinkis en sian seĝeton, kaj interŝanĝinte kun sinjorino en la kontraŭa butiko, kapsignon kiu esprimis dubon kaj malfidon, li reprenis sian pipon kaj serioze rekomencis fumi.
la Tri-Lamuloj, aŭ pli ĝuste la Lamuloj, bone konata ŝildo de ĉiuj kutimuloj de la loko, estis tiu sama taverno kie Sro Sikeso kaj lia hundo jam aperis. Fagino faris rapidan signon al iu viro sidanta ĉe la vendotablo, supreniris la ŝtuparon, malfermis pordon, senhaste enŝoviĝis en la ĉambron kaj ĵetis maltrankvilan ekrigardon ĉirkaŭ si, metante sian manon super siajn okulojn, kvazaŭ li serĉus iun.
La ĉambro estis lumigita de du gaslampoj kies brilo ne povis esti videbla de ekstere, dank'al bone fermitaj ŝutroj kaj al la paliĝintaj ruĝaj kurtenoj zorge tiritaj antaŭ la fenestro. La plafono estis nigrigita, tiel ke la fumo de la lampoj ne ŝanĝus ĝian koloron.
La ĉambro estis plena de nubo de tabako tiel densa ke, enirante, oni preskaŭ ne povis distingi ion. Grade tamen, kiam la pordo malfermiĝante lasis eskapi iom da fumo, oni malkovris strangan kolekton da kapoj, tiel konfuzaj kiel la sonoj kiuj trafis la orelon. La okulo iom post iom alkutimiĝis al tiu spektaklo, kaj fine distingis multnombran asocion da viroj kaj virinoj, amasiĝintaj ĉirkaŭ longa tablo, ĉe kies fino sidis prezidanto, tenante enmane martelon, insignon de siaj oficoj. En angulo, antaŭ senvalora piano, sidis ia artisto kun violkolora nazo, kaj kies vizaĝo estis zorge envolvita pro pneŭmonito.
Ĉe la momento kiam Fagino senhaste sin ŝovis en la ĉambron, la artisto, promenigante siajn fingrojn sur la klavaro kiel antaŭludon, kaŭzis ĝeneralan rumoron. Ĉiuj petis kanton. Kiam la bruego kvietiĝis, juna virino venis por distri la publikon kantante baladon de kvar strofoj, inter kiuj la akompananto reprenis la rekantaĵon ludante per ĉiuj siaj fortoj. Kiam tio finis, la prezidanto faris signon de aprobo; poste artistoj, lokitaj siadekstre kaj siamaldekstre, komencis dueton kiun ili kantis sub la grandaj aplaŭdoj de la kompanio.
Estis strange observi kelkajn el la vizaĝoj kiuj elstariĝis el ĉi tiu grupo. Unue estis la prezidanto, kiu estis neniu alia ol la ĉitiea mastro, viro kun malafabla aspekto kaj atletika strukturo, kiu, dum oni kantis, ruladis la okulojn ĉiudirekten, kaj kiu, mienante sin allasi al la plezuro de muziko, havis okulon sur ĉion kion oni faris, kaj klinis la orelon al ĉio kio estis dirata, kaj vere, li havis akran okulon kaj bonan orelon. Apud li estis la kantistoj, ricevantaj kun indiferenteco la komplimentojn kiujn oni adresis al ili, kaj sinsekve glutantaj dekduon da grogoj kiujn transdonis al ili liaj plej ardaj admirantoj. En la ĉeestantaro, la vizaĝoj surhavis la premsignon de la plej abomenindaj malvirtoj, kaj altiris la atenton pro esti mallogaj. Ruzeco, krueleco, ebrieco de ĉiuj gradoj, montriĝis sur ili sub la plej aĉa aspekto. Virinoj, junaj knabinoj en floranta aĝo, sed velkitaj pro malvirto, malpurigitaj pro diboĉo kaj krimoj, formis la plej malĝojan kaj la plej malhelan parton de tiu ĉi forloga sceno.
Fagino, kiun nenio el ĉio ĉi povis kortuŝi, rapide ekzamenis ĉiujn vizaĝojn sed, kiel ŝajnas, ne renkonti tiun kiun li serĉis. Li finfine sukcesis altiri al li la okulon de la individuo kiu prezidis, faris al li per la mano nerimarkeblan signon kaj ŝtelpaŝe eliris el la ĉambro kiel li eniris en ĝi.
- Kion vi volas, sinjoro Fagino ? demandis la viro kiu tuj eliris malantaû la judo. Ĉu vi ne volas restadi kun ni ? Ĉiuj estus ravitaj, certe ja.
La judo malpacience balancis la kapon kaj mallaŭte diris : "Ĉu li estas ĉi tie ?"
- Ne, respondis la viro.
- Kaj neniujn novaĵojn de Barnejo ? demandis Fagino.
- Neniun, respondis la mastro de la kabaredo la Tri-Lamuloj, ĉar estis li mem. Li ne moviĝos ĝis kiam ĉio kvietiĝos. Certiĝu ke ni estas sur ilia spuraro, kaj ke se li sin montrus, li estus rapidege kaptata. Ĉio bone glatas por Barnejo; alie mi aŭdintus pri li. Mi ĵurus ke Barnejo estas bonege elturniĝanta. Li ne estas embarasita, nu.
- Ĉu li venos ĉi-vespere ? demandis la judo, aparte emfazante la vorton li.
- Monkso, ĉu ne ? demandis heziteme la drinkejestro.
- Ŝŝ ! diris la judo. Jes.
- Sendube, respondis la viro elprenante oran horloĝon el sia veŝtopoŝo. Mi eĉ kredis ke li venus pli frue, se vi volas atendi dum dek minutoj, li estos…
- Ne, ne, hastis diri la judo kvazaŭ, malgraŭ sia deziro vidi la koncernan personon, li sentis ian kvietiĝon pro ne renkonti lin. Diru al li ke mi venis por vidi lin, kaj ke li venu miahejmen ĉi-vespere. Ne, prefere morgaŭ, ĉar li ne estas ĉi tie, morgaŭ estos bona tempo.
- Estas bone ! diris la viro, ĉu estas nenio pli por diri ?
- Ne eĉ unu vorton, nune, diris la judo malsuprenirante la ŝtuparon.
- Pri tio, diris mallaŭte la alia klinante sin al la apogrelo, kia bona momento tio estus por fari vendon ! Filipo Barkero ĉeestas, kaj tiel ebria ke infano sekcesus pripluki lin.
- Ha ! Ha ! diris la judo levante la kapon, sed ne estas la momento por fine decidi pri Barkero. Li ankoraŭ havas ion por fari antaŭ ol ni konvene traktu lin. Tial iru rekuniĝi kun la kompanio, kara mia, kaj diru al ili ĝui gajan vivon, dum ili vivas. Ha ! Ha !
La drinkejestro ankaŭ komencis ridi, kaj iris rekuniĝi kun siaj gastoj. La judo apenaŭ estis sola kiam lia fizionomio reakiris sian malkvietan kaj nervozan esprimon. Post momenta pripensado, li prenis kabrioleton kaj veturigis sin direkte al Betnal-Herbejo. Li elveturiĝis proksimume je kvaronmejlo de la loĝejo de Sro Sikeso, kaj piediris la ceteron de la vojo.
- Nun, li murmuris frapante la pordon, ni duope, knabino mia, kaj se oni kaŝe preparas ĉi tie ian malklaran komploton, mi ja kapablos babiligi vin, tute ruza kiel vi estas.
Oni diris al Fagino ke Nancio estis en sia ĉambro. Li senbrue supreniris la ŝtuparon kaj eniris sen frapi. La juna knabino estis sola, kun la kapo apogita sur la tablo kaj la haroj senordaj.
- Ŝi drinkis, pensis la judo, aŭ eble ŝi estas ĉagrena.
Pripensante tion, la maljuna judo sin turnis por fermi la pordon, kaj la bruo vekis la junan knabinon. Ŝi rigardis lin rekte en la okulojn, demandis lin ĉu estis novaĵo, kaj aŭskultis la rakonton kiun li faris al ŝi pri la aventuroj de Tobio Krakito. Kiam li finis, ŝi reprenis sian komencan sintenon, la kapon sur la tablo, kaj diris ne eĉ unu vorton. Ŝi malpacience puŝis la kandelingon, kaj unu- aŭ du-foje, ŝanĝante la pozicion per hakata kaj nervoza movo, ŝi frotis siajn piedojn sur la plankon; sed estis ĉio.
Dum ĉi tiu silento, la judo promenigis ĉirkaŭ la ĉambro malkvietajn rigardojn, kvazaŭ por certiĝi ke Sikeso ne estis sinkaŝante reveninta. Sendube kontenta pri sia ekzameno, li tusis du- aŭ tri-foje kaj plurfoje provis komenci konversacion; sed la juna knabino ne pli atentis al li ol se li ne ĉeestus. Li fine faris lastan provon, kaj frotante al si la manojn, li diris al ŝi per la plej karesa tono:
- Kie vi pensas ke Vilhelmo povus esti nun, kara mia ?
La juna knabino murmuris per plenda kaj apenaŭ komprenebla voĉo, ke ŝi nenion scias pri tio. Ŝi ŝajnis plorsingulti.
- Kaj la infano ? diris la judo fiksante la okulojn sur ŝi por legi en la esprimo de ŝia vizaĝo. Kompatinda etulo ! Forlasita en fosaĵo ! Nancio ! Kion vi diras pri tio ?
- La infano ! ŝi diris vigle levante la kapon, la infano pli bone estas tie kie li estas ol inter ni, kaj kondiĉe ke nenio malfavora rezultu por Vilhelmo, mi esperas ke li estu mortinta en la fosaĵo, kaj ke liaj kompatindaj ostoj blankiĝos tie.
- Kiel ! ekkriis la mirigita judo.
- Jes, tiel estas, rekomencis la juna knabino fikse rigardante lin. Mi estus feliĉa ne plu vidi lin kaj scii ke liaj afliktoj finiĝis. Mi ne povas suferi havi lin apud mi; lia sola vido igas min malami min mem kaj vin ĉiujn.
- Fi ! diris la judo kun malestimo, vi estas ebria, knabino mia.
- Mi ! ŝi diris kun amareco; Ne estas via kulpo se mi ne estas tia, vi ne petus pli bonan ol ĉiam vidi min en ĉi tiu stato, krom eble en ĉi tiu momento. Ŝajnas ke la humoro en kiu vi trovas min ne plaĉas al vi, ĉu ne ?
- Ne ! rebatis kolere la judo, ĝi tute ne plaĉas al mi.
- Nu ! Kion vi volas fari kontraŭ tio ? respondis la juna knabino, ridante.
- Tion kion mi volas fari ! ekkriis la judo incitegita de la neatendita obstineco de sia interparolantino kaj de la malagrablaĵoj de la vespero, vi vidos tion kion mi volas fari, aŭskultu min, megero ! Atente aŭskultu min, mi kiu devas nur diri tri vortojn por strangoligi Sikeson, tiel certe kvazaŭ mi ĉimomente tenus lian kolon de virbovo en miaj manoj. Se li revenos, kaj ne revenigos la infanon, se li lasis lin eskapi, se li ne redonas lin al mi morta aŭ vivanta, murdu lin vi mem, se vi volas ŝpari al li la pendumilon, kaj tio tuj kiam li metos la piedon en ĉi tiun ĉambron, aŭ kredu min, estos tro malfrue.
- Kion ĉio ĉi signifas ? ekkriis nevole la juna knabino.
- Tio kion ĉio ĉi signifas ? daŭrigis furioze Fagino, jen… Kiam ĉi tiu infano povas valori por mi centojn da sterlingaj pundoj, ĉu mi devas perdi ŝancon tiel feliĉan, profiton certigitan, pro kulpo de bando da ebriuloj kiujn mi povus mutigi, kaj meti min en la povo de rabisto, al kiu mankas nur la volo, sed kiu havas la potencon por… por…
La maljunulo estis senspira kaj balbutis. Subite lia koleratako kvietiĝis, kaj lia sinteno tute ŝanĝiĝis. Li, kiu antaŭ momento estis tie tordanta la manojn, apenaŭ spiranta, kun la okuloj konfuzitaj kaj la vizaĝo pala pro furiozo, sin lasis sinki sur seĝon kaj, kolapsante, tremis pro timo esti troparolema. Post mallonga silento, li sin riskis ĵeti rigardon al sia kunulino, kaj ŝajnis iom trankviligita vidante ŝin en la sama senzorga teniĝo en kiu li trovis ŝin enirante.
- Nancio, kara mia ! grumbletis la judo reakirante sian ordinaran voĉon, ĉu vi atentis al tio kion mi diris al vi ?
- Ne lacigu min, Fagino ! respondis la juna knabino maldiligente levante la kapon, se Vilhelmo ne sukcesis ĉifoje, li sukcesos alian tagon. Li faris por vi pli ol unu utilan faron, kaj li faros multe aliajn kiam li kapablos. Neeblaĵo superas ĉion. Tial ni ne plu parolu pri tio.
- Kaj tiu infano, kara mia ? diris la judo frotante al si la manojn kun nervoza vigleco.
- La infano devas havi la samajn ŝancojn kiel la aliaj, interrompis Nancio, cetere, mi ripetas tion, mi esperas ke li estas morta kaj ŝirmita de ĉiuj malbonoj… Kondiĉe tamen ke nenio okazu al Vilhelmo ! Sed ĉar Tobio eskapis, estas sufiĉe verŝajne ke li ankaŭ eskapis, ĉar li ja valoras du kiel Tobio.
- Kaj pri tio kion mi diris al vi, kara mia ?… demandis la judo fiksante al la juna knabino esploran okulon.
- Necesos ripeti tion al mi, se ĝi estas io kion vi volas ke mi faru, respondis Nancio, kaj eĉ, tiaokaze, vi prefere atendus ĝis morgaŭ. Vi vekis min dum momento, sed mi sentas ke mi refariĝas stulta.
Fagino ankoraŭ metis al ŝi plurajn demandojn por certiĝi ke ŝi ne tiris profiton el liajn malprudentajn aludojn. Sed ŝi respondis tiel nature, kaj restis tiel senesprima sub la esploremaj rigardoj de la judo, ke tiu ĉi estis plene firmigita en la opinio kiun li havis ekde la komenco, ke la juna knabino trouzis spiritojn. Fakte, Nancio ne estis ŝirmita kontraŭ tre komuna malbonaĵo ĉe disĉiploj de la judo, kaj al kiu, ekde la infanaĝo, oni instigis ilin pli ol oni malinstigis ilin de tio. La malordo de ŝia vesto, kaj forta odoro de juniperbrando disetendita en la ĉambro, pravigis ĉi tiun supozon. Kaj kiam, post momento de energio, ŝi refalis en sian malviglecon, jen verŝante larmojn, jen ekkriante : "Fine, necesas neniam malesperi !" ĵetante nekoherajn parolojn, Sro Fagino, kiu havis multan sperton en ĉi tiuj aferoj, vidis je sia granda kontento, ke ŝi tute ne zorgis pri tio kion li timis.
Trankviligita de tiu ĉi malkovro kaj atinginte la duoblan celon kiun li proponis al si de sciigi al la juna knabino pri la novaĵo kiun li ĵus eksciis, kaj de certiĝi per siaj propraj okuloj ke Sikeso ne estis reveninta, Sro Fagino reiris sur la vojo al sia hejmo, lasante Nancion duondormantan, kun la kapo apogata sur la tablo.
Estis ĉirkaŭ la unua matene; la nokto estis malluma, la malvarmo tranĉa, nenio invitis la judon amuziĝi sur la vojo. La bizo, kiu sekigis la stratojn, ŝajnis esti forbalainta la pasantojn tiel bone kiel polvon kaj koton. Preskaŭ estis neniu ekstere, kaj la malmulte da homoj malfruiĝantaj sur la stratoj rapide reiris al siaj loĝejoj. La vento ĝuste blovis al la vizaĝon de la judo, kiu foriris fendante la aeron, tremetante ĉe ĉiu nova ventoblovo.
Alveninta ĉe la angulo de la strato kie li loĝis, li jam priserĉis en sian poŝon por elpreni la ŝlosilon de sia domo, kiam individuo eliris el sub malhela alero, transiris la straton kaj ŝteliris ĝis li sen esti videtata.
- Fagino ! flustris voĉo en lian orelon.
- Ha ! diris la judo vigle sin turnante, ĉu tio estas…
- Jes ! interrompis abrupte la fremdulo. Jen du horoj ke mi estas ĉi tie, frostiĝanta. Kie diable vi do estis ?
- Je viaj aferoj, kara mia, respondis la judo rigardante sian kunulon kun embaraso kaj malrapidigante la paŝadon. Je viaj aferoj dum la tuta vespero.
- Ba ! Vere ! diris ironie la fremdulo. Nu ! Kia rezulto ?
- Nenio bona, diris la judo.
- Nenio malbona ? mi esperas, diris la fremdulo subite haltante kaj ĵetante al sia kunulo zorgoplenan rigardon.
La judo balancis la kapon kaj estis respondonta, kiam la fremdulo, interrompante lin, sin direktis al la domo antaŭ kiu ili alvenis babilante, kaj observigis al li ke estis pli bone interparoli kaŝe; ke li estis frostigita pro tio ke li tiom longe stare atendis, kaj ke la vento tranĉis al li la vizaĝon.
Fagino ŝajnis sufiĉe preta senkulpigi sin pro tio ke li akceptis vizitanton en ĉi tiu nekonvena horo, kaj murmuris ke li ne havis fajron. Sed lia kunulo ripetis sian peton tiel nediskuteble, ke la alia malfermis la pordon kaj petegis la fremdulon milde fermi ĝin, dum li mem ekbruligus kandelon.
- Estas mallume ĉi tie kvazaŭ en forno, diris la viro palpe irante kelkajn paŝojn. Rapidu, mi ne ŝatas ĉi tiun mallumon.
- Fermu la pordon, diris mallaŭte Fagino de la fino de la koridoro.
Dum li parolis, ĝi fermiĝis kun forta bruo.
- Ne estas mi kiu puŝis ŝin, diris la fremdulo penante sin direkti en la mallumo, estas la vento, aŭ ĝi fermiĝis per si mem. ne eblas alie. Rapidu por lumigi min, alie mi rompos al mi la kapon ien en tiu ĉi malbenita kaverno.
Fagino senbrue malsupreniris la ŝtuparon de la kuirejo, kaj baldaŭ revenis kun bruligita kandelo, post esti certa ke Tobio Krakito profunde dormis en la malsupera ĉambro, kaj la junaj friponoj en la antaŭa ĉambro. Li signis al la fremdulo por sekvi lin, kaj antaŭiris lin ĝis la supro de la ŝtuparo.
- Ni povas diri unu al la alia ĉi tie la malmulton kion ni devas diri, kara mia, diris la judo puŝante iun pordon kiu malfermiĝis sur la interŝtuparo. Ĉar estas truoj en la ŝutroj, kaj ĉar ni neniam lasas videti ajnan lumon al la najbaroj, ni lasos la kandelon sur la ŝtuparo. Tie ĉi !
La judo kliniĝis, metis la kandelon sur la lastan ŝtupon, ĝuste antaŭ la pordo, kaj eniris unue en la ĉambron, kie estis neniu alia meblo ol rompita fotelo, kaj malantaŭ la pordo, malnova kanapo kiu eĉ ne estis kovrita. La fremdulo ĵetis sin en ĝin kun mieno de viro elĉerpita pro laceco, kaj la judo alproksimiginte sian brakseĝon, ili troviĝis sidantaj fronte unu al la alia. La mallumo ne estis kompleta, ĉar la pordo estis duonmalfermita, kaj la kandelo, metita sur la ŝtuparo, ĵetis malfortan lumeton sur la muron funde de la ĉambro.
Ili mallaŭte interparolis dum kelka tempo. Kvankam oni povintus kapti el ilia konversacio nur kelkajn vortojn tie kaj tie, atestanto facile rimarkintus ke Fagino ŝajnis sin defendi kontraŭ kelkaj admonoj de la fremdulo, kaj ke ĉi tiu estis turmentata de fortega kolero. Ili tiel interparolis de ĉirkaŭ kvaronhoro, kiam Monkso (nomo per kiu la judo plurfoje nomis la fremdulon dum la interparolado), diris iom laŭtigante la voĉon :
- Mi ripetas al vi ke tio estis tute malprudente direktata. Kial ne esti tenanta lin ĉi tie kun la aliaj ? Kial ne esti tuj faranta lin malbonan etan friponon ?
- Sed do aŭskultu min ! ekkriis la judo levante la ŝultrojn.
- Ĉu vi estas rakontonta al mi ke vi ne kapablus tion, se vi volus ? demandis malafable Monkso. Ĉu vi ne fine tion sukcesis dudekfoje kun aliaj knaboj ? Se vi havintus unu jaron da pacienco, maksimume, ĉu vi ne sukcesus kondamnigi lin kaj ja devojigi, eble por ĉiam ?
- Al kiu ĉi tio profitintus ? Kara mia, demandis modeste la judo.
- Al mi, respondis Monkso.
- Sed ne al mi, diris humile la judo, li povis fariĝi utila al mi. Kiam estas du partioj interesitaj en ia afero, estas tute juste ke oni konsultas la interesoj de iu kaj de la alia; ĉu ne estas vere, bona amiko mia ?
- Kaj poste ? demandis paŭteme Monkso.
- Mi vidis ke ne estis facile laborigi lin, respondis la judo, li tute ne similis al aliaj infanoj kiuj troviĝas en la sama situacio.
- Ne, malbonŝance ! murmuris Monkso, alie li antaŭ longe estus ŝtelisto.
- Mi havis neniun influon sur li por konverti lin, daŭrigis la judo observante kun timeto la mienon de sia kunulo. Li neniam estis kaptita kun la peko en la mano; mi havis nenian rimedon timigi lin, kiel ni ĉiam faras en la komencoj; alie ni malŝparas nian penon. Kion mi povis fari ? Sendi lin eksteren kun Vulpo kaj Karlo : ni sufiĉe spertis pri tio la unuan fojon, kara mia; mi sufiĉe tremis por ni ĉiuj.
- Ne estas mia kulpo, rimarkigis Monkso.
- Ne, ne, amiko mia, rekomencis la judo, kaj mi ne plendas pri tio, ĉar se tio ne okazintus, vi neniam havus okazon atenti pri ĉi tiu infano, kaj vi ne fine malkovrus ke estis lin kiun vi serĉis. Estas por vi ke mi rekaptis lin helpe de Nancio, kaj nun estas ŝi kiu komencas opinii favore al li.
- Nu ! Strangolu ŝin, ĉi tiun knabinon, diris malpacience Monkso.
- Ne estas la momento, kara mia, respondis la judo ridetante, kaj cetere ĉi tia afero ne estas de nia kompetenteco, alie mi estus plezure faronta ĝin unu el ĉi tiuj tagoj, sed mi bone konas ĉi tiujn knabinojn, nu, Monkso. La infano apenaŭ ekfervoros por la metio, ke ŝi ne zorgos pri li pli ol pri peco da ligno. Vi volas ke li estu ŝtelisto; se li estas vivanta, mi povas promesi al vi de trejni lin, kaj se… se… diris la judo proksimiĝante tute proksime al Monkso… ne estas verŝajne, sed finfine por meti la aferojn en la plej malbona… se li estus mortinta…
- Ne estus mia kulpo, interrompis Monkso kun mieno de timego, premante per tremanta mano la brakon de la judo. Bone pripensu tion, Fagino, mi kulpus pri nenio. Ĉion, krom la morto, mi diris al vi ekde la komenco; mi ne volas verŝi sangon, tio estas ĉiam malkovrita, kaj cetere oni ĉiam havas fantomon apud si. Se li estis mortigita, tio ne estas mia kulpo, ĉu vi aŭdas ? Malbenita estu ĉi tiu infera rabejo ! Kio tio estas ?
- Kio do ? ekkriis la judo ĉirkaŭtalie kaptante la malkuraĝulon kiu ĵus sin ĵetis al liaj piedoj. Kie ? Kiu estas ?
- Tien ! respondis la alia montrante per la okulo la kontraŭan muron. La ombro… Mi vidis la ombron de virino, kun mantelo kaj ĉapelo, pasi kiel streko laŭlonge de la lignotegaĵo.
La judo liberlasis Monkson, kaj ili rapidege sin ĵetis el la ĉambro. La kandelo, movata de la aerblovo, estis ankoraŭ ĉe la loko kie oni demetis ĝin kaj ebligis ilin vidi la ŝtuparon senhoman kaj iliajn vizaĝojn palajn pro timego. Ili atente aŭskultis, sed profunda silento regis en la tuta domo.
- Vi revis tion ! diris la judo prenante la lumon kaj sin turnante al sia kunulo.
- Mi ĵurus ke mi vidis ŝin ! respondis Monkso tremante per ĉiuj siaj membroj, ŝi kliniĝis antaŭen kiam mi ekvidis ŝin, kaj kiam mi parolis, ŝi malaperis.
La judo malŝate rigardis la palegan vizaĝon de Monkso, dirante al li ke li sekvu lin se li volas, kaj supreniris la ŝtuparon. Ili vizitis ĉiujn ĉambrojn; ili ĉiuj estis malvarmaj, nudaj kaj malplenaj; ili iris laŭ la koridoro, poste en la kelon. La malsekeco ŝvitiĝis sur la verdetaj muroj; spuroj de limakoj kaj helikoj brilis sub la lumo. Sed ĉie morta silento.
- Ĉu vi nun estas trankviligita ? diris la judo kiam ili revenis al la koridoro. Krom ni du, estas neniu animo en la domo, krom Tobio kaj la knaboj, kaj ili estas en sekura loko; plivole vidu !
Pravige al tiuj paroloj, la judo elprenis du ŝlosilojn el sia poŝo, kaj aldonis ke, por antaŭeviti ajnan maldiskretan iron kaj reiron dum la interparolado, li metis sian ularon en ŝlositan ĉambron.
Tiom da pruvoj kolektitaj trankviligis la timegon de Sro Monkso. Liaj asertoj fariĝis malpli kaj malpli pozitivaj, laŭmezure kiel ili progresis en siaj esploroj sen malkovri ion. Li fine ridis pri sia teruro, kaj deklaris ke tio ŝajne estis iluzio de lia imago. Tamen li rifuzis rekomenci la konversacion, kaj subite rememoris ke estis la dua matene. Konsekvence, niaj du afablaj uloj adiaŭis unu la alian.
(1) El latina, tiu juĝa esprimo signifas "Li ne estis trovita".
Last edited: 08/06/2024
Add a comment