En kiu ni vidos ke pedelo povas havi sentojn.
Stranga konversacio inter Sro Bumbelo kaj iu sinjorino.
La nokto estis frosta; dika tavolo de malmola neĝo kovris la grundo; la vento kiu perforte blovis, kirligis la amasojn kuniĝantajn ĉe stratanguloj aŭ laŭlonge de domoj. Estis unu el tiuj mallumaj, malvarmaj vesperoj, en kiuj homoj bone loĝigitaj kaj bone nutritaj kunpremiĝas ĉirkaŭ bona fajro kaj aplaŭdas unu la alian pro tio ke ili ne estas ekstere; en kiuj la malfeliĉuloj sen ŝirmejo kaj sen pano endormiĝas por ne plu vekiĝi; en kiuj pli ol unu elĵetulo el niaj urboj, konsumataj de malsato, fermas la okulojn sur la pavimoj de niaj stratoj nur por remalfermi ilin en mondo kiun li ne povas opinii pli malbonan, kiaj ajn estis liaj krimoj en tiu ĉi.
Tia estis la situacio eksteren, kiam Sino Kornejo, la matrono de la almozulejo, kiun ni jam prezentis al la leganto, venis sidiĝi en sian ĉambreton antaŭ bona fajro, kaj komencis memkontente konsideri malgrandan rondan tablon, sur kiu estis lokita pleto provizita de la tutaj objektoj necesaj por la plej agrabla manĝeto kiun povus fari matrono. Efektive, Sino Kornejo estis sin konsolonta per taso da teo. Ŝi rigardis la tablon, poste la fajrujon kie la akvo milde kantis en malgranda bolilo, kaj ŝi pli kaj pli alprenis kontentan mienon. Fine, ŝi vere estis ridetanta pro ĉi tiu spektaklo.
- Vere, ŝi diris metante sian kubuton sur la tablon, estas neniu ĉi sube kiu ne devas beni la Providencon, se nur ni bonvolus pripensi pri la donacoj kiujn ĝi donas al ni. Bedaŭrinde !
Sino Kornejo penseme balancis la kapon, kvazaŭ ŝi bedaŭris la blindecon de la malriĉuloj kiuj mistaksis ĉi tiujn donacojn; poste enmetante arĝentan kuleron (kiu propre apartenis al ŝi) en malgrandan teujon, ŝi daŭrigis siajn preparojn.
Kiom malmulte necesas por ĝeni la serenecon de nia animo ! La bolilo, estanta tre malgranda kaj ĵus plenigata, superfluis, dum Sino Kornejo sin forlasis al siaj moralaj pripensoj, kaj kelkaj gutoj da varma akvo falis sur la manon de la matrono.
- Plagon al la bolilo ! ŝi diris rapide metanta ĝin sur la kamenbreton. Kia stulta eltrovo estas ĉi tiuj boliloj kiuj enhavas nur unu aŭ du tasojn ! Al kiu ili povas esti utilaj, se ne al kompatinda forlasita estulino kiel mi, ve !
Je tiuj vortoj, la matrono sin lasis fali en sian brakseĝon, remetis sian kubuton sur la tablon kaj pensis pri sia soleca ekzistado. La bolileto de unu taso vekis en ŝi la memoron pri la forpasinta Sro Kornejo kiun ŝi enterigis antaŭ dudek kvin jaroj, kaj ŝi falis en profundan melankolion.
- Mi neniam havos alian ! ŝi diris per malema tono, mi neniam havos… tiaspecan.
Ni ne povas diri ĉu la ekkrio de Sino Kornejo estis adresita al ŝia edzo aŭ al ŝia bolilo. Eble estis al tiu lasta ĉar ŝi rigardis ĝin en la sama momento kaj metis ĝin sur la tablon. Dum ŝi alproksimigis la tason al siaj lipoj, oni milde frapis la pordon.
- Envenu ! ŝi diris malbonhumore, estas denove ia maljunulino kiu mortas, mi supozas. Ili ĉiam mortas kiam mi estas ĉe la tablo. Eniru rapide kaj fermu la pordon, por ke la malvarmo ne eniru en la ĉambron. Nu, kio estas ?
- Nenio, sinjorino, nenio, respondis vira voĉo.
- Dia boneco ! diris la matrono per multe pli milda voĉo, ĉu estas vi, sinjoro Bumbelo ?
- Por via servo, sinjorino, diris Sro Bumbelo kiu estis restinta ekstere por viŝi la piedojn sur la pordomato kaj por forskui la neĝon kiu kovris sian vestaĵon, sed kiu nun eniris, tenante per unu mano sian trikornan ĉapelon kaj per la alia pakaĵon. Ĉu mi devas fermi la pordon, sinjorino ?
La sinjorino modeste hezitis por respondi, timante ke estus ia maldecaĵo por pordoferme interparoli kun Sro Bumbelo. Tiu ĉi profitis de ĉi tiu hezito kaj, ĉar li estis frostigita, li fermis la pordon sen plu atendi la permeson.
- Kia forloga vetero, sinjoro Bumbelo ! diris la matrono.
- Forloga, vere, sinjorino, respondis la pedelo; ĝi estas kontraŭparoĥa vetero. Ĉu vi kredus, sinjorino Kornejo, ke ni disdonis en ĉi tiu tago de beno, dudek kvin kvarfuntajn panojn kaj unu fromaĝon kaj duonon ?… Nu ! Ĉi tiuj almozuloj ne estas kontentaj.
- La bela mirindaĵo ! Ĉu ili iam estas kontentaj ? diris la matrono frandante sian teon.
- Ha ! Tio estas bona, vere, sinjorino, daŭrigis Sro Bumbelo. Jen, estas individuo al kiu, konsiderante sian grandnombran familion, ni favore donis unu kvarfuntan panon kaj unu funton da fromaĝo, ĝian tutan pezon; ĉu vi pensas ke li estas dankema pro tio ? Tute ne. Ĉu vi scias tion kion li faris, sinjorino ? Li petis iom da karbo, eĉ se nur estis, li diris, pleno de naztuko. Karbo ! Sed por kio fari, vere ? Li do volis rosti sian fromaĝon kaj poste veni re-peti ĝin ! Ĉi tiuj senhavaj almozuloj ne faras alie : hodiaŭ donu al ili plenan antaŭtukon da karbo, ili revenos peti la saman kvanton du tagojn poste; ili estas senhontaj kiel simioj.
La matrono donis sian aprobon al ĉi tiu bela komparo, kaj la pedelo daŭrigis :
- Oni ne povus kredi kiu grado atingas ilia aroganteco. Ne pli malfrue ol antaŭhieraŭ, iu viro…, vi edziniĝis, sinjorino, mi do povas eniri kun vi ĉi tiujn detalojn, iu viro apenaŭ vestita (Sino Kornejo mallevis la okulojn) de kelkaj disŝiritaj vestaĉoj, sin prezentis ĉe la pordo de nia gardisto, kiu ĵus gastigis homojn por vespermanĝi, kaj diris ke necesis ke oni donu al li helpon. Ĉar li rifuzis foriri, kaj ĉar lia vestaĵo skandalis la kunularon, nia gardisto donigis al li funton da terpomoj kaj duonan pindon da gri-farunon. Dio mia ! diris ĉi tiu monstro de maldankemo, kion vi volas ke mi faru kun tio ? Vi povus same doni al mi okulvitrojn. Bone, diris nia gardisto reprenante de li la proviantojn, vi tute havos nenion. Necesos do al mi morti sur la pavimo ? diris la trampo. Ho ! Tute ne, vi ne mortos, diris la gardisto.
- Ha ! Ha ! Estas bonege, interrompis la matrono. Certe estis Sro Graneto. Kaj poste ?
- Poste, sinjorino, daŭrigis la pedelo, li foriris kaj mortis sur la strato. Jen iu obstinulo !
- Ĉi tio transpasas ĉian kredon, observis digne la matrono, sed ĉu ne ŝajnas al vi, sinjoro Bumbelo, ke la helpoj donitaj ekster la almozulejo havas nenian bonan rezulton ? Vi estas sperta viro kaj vi povas juĝi.
- Sinjorino Kornejo, diris la pedelo ridetante kiel homo kiu konscias pri sia supereco, la helpoj disdonitaj ekster la rifuĝejo, se ili estas donitaj kun sagaceco, vi aŭdas, sinjorino, kun sagaceco, estas la sekurigilo de la paroĥoj. La fundamenta principo de kunhelpo ekster la rifuĝejo estas provizi al la malriĉuloj precize tion kion ili ne bezonas, kaj tiam, rezignantaj, ili ĉesas siajn maloportunecojn.
- Certe, ekkriis Sino Kornejo, jen brila ideo !
- Jes. Ne ripetu tio ĉi, ĝi estas la granda principo de la afero, daŭrigis Sro Bumbelo. Estas surbaze de tiu ĉi principo ke ni donas helpon al malsanaj familioj, disdonante al ili fromaĝon, kiel diras la senhontaj ĵurnalistoj kiuj enmiksiĝas en tio kio ne koncernas ilin. Ĉi tiu principo, Sino Kornejo, estas nun valida en la reĝlando. Tamen, li aldonis malfermante la pakaĵon kiun li tenis en la mano, tio estas administraj sekretoj, kaj pri kiuj ni devas fermi la buŝojn, krom inter paroĥaj oficistoj, kiel ni ekzemple. Jen la portovino kiun la administracio destinas por la flegejo. Ĝi estas el bonega kvalito, natura, pura de ajna miksaĵo, en hodiaŭa botelo, klara kiel fontakvo, kaj sen ajna feĉo.
Alproksimiginte unu el la du boteloj al la lumo kaj skuinte ĝin por montri la bonan kvaliton de la vino, Sro Bumbelo portis ilin ambaŭ sur la komodon, faldis la poŝtukon, kiu envolvis ilin, metis ĝin en sian poŝon kaj prenis sian ĉapelon kvazaŭ por foriri.
- Vi estas malvarmiĝonta, sinjoro Bumbelo, diris la matrono.
- La ventego blovas sufiĉe por fortranĉi la orelojn, respondis ĉi tiu levante la kolumon de sia mantelo.
Sino Kornejo rigardis la etan bolilon, poste la pedelon kiu direktiĝis al la pordo. Kaj ĉar tiu ĉi tusis kaj estis dezironta al ŝi bonan nokton, ŝi timeme demandis al li… ĉu li volis akcepti tason da teo.
Tuj Sro Bumbelo mallevis sian kolumon, demetis sian ĉapelon kaj sian irbastonon sur seĝon, kaj alproksimigis alian seĝon al la tablo. Li malrapide sidiĝis, rigardante la sinjorinon, kiu mallevis la okulojn. Sro Bumbelo denove tusis kaj milde ridetis.
Sino Kornejo ekstaris sin por elpreni el la ŝranko tason kaj subtason. Dum ŝi residiĝis, ŝiaj okuloj denove renkontis tiujn de la galanta pedelo; ŝi ruĝiĝis kaj komencis prepari la teon. Sro Bumbelo ankoraŭ tusis, kaj pli imprese ol antaŭe.
- Ĉu vi ŝatas ĝin sukerita, sinjoro Bumbelo ? demandis la matrono prenante la sukerujon.
- Jes, sinjorino, tre sukerita, respondis Sro Bumbelo kun la okuloj ankoraŭ direktitaj al Sino Kornejo.
Se iam pedelo ŝajnis tenera, estis Sro Bumbelo en ĉi-momento. Oni verŝis la teon.
Sro Bumbelo metis naztukon sur siajn genuojn, por ke la panpecetoj ne malbonigu la brilon de lia mallonga pantalono, kaj komencis trinki kaj manĝi. Kelkfoje, meze de tiu ĉi farado, li eligis profundan ĝemon kiu ne igis al li maltrafi mordon, kaj kiu kontraŭe ŝajnis destinata por faciligi liajn digestajn funkciojn.
- Vi havas katinon, sinjorino, laŭ tio kion mi vidas, diris Sro Bumbelo ekvidante dikan katinon ĉirkaŭatan de siaj idoj, kiu sin varmigis antaŭ la fajro, kaj ankaŭ idojn, se mi ne eraras.
- Mi tiom ŝatas ilin, sinjoro Bumbelo ! respondis la matrono. Vi ne kapablas imagi tion. Ili estas tiel feliĉaj, tiel lertaj, tiel distraj ! Ili estas vera kompanio por mi.
- Ili estas ĉarmaj bestoj, diris Sro Bumbelo kun aproba tono, kaj kiuj ligiĝas al la domo.
- Ho jes ! diris entuziasme Sino Kornejo, ili tiom ŝatas sian hejmon, ke tio estas plezuro.
- Sinjorino Kornejo, diris malrapide la pedelo batante la takton per sia kulereto, mi kuraĝas diri, sinjorino, ke se kato, aŭ iu alia besto kiu povus vivi kun vi, ne ligiĝus al la domo, nepre necesus ke ĝi estu azeno.
- Ho ! Sinjoro Bumbelo ! diris la matrono.
- Ne utilas maski la veron, daŭrigis Sro Bumbelo svingante sian kulereton kun mieno samtempe digna kaj tenera, kiu donis pli da pezo al liaj vortoj, besto kiu montriĝus tiel sendanka, mi plezure dronus ĝin per mia mano.
- Tiam, vi estas kruelulo, diris vigle la matrono etendante la brakon por preni la tason de la pedelo. Necesas ke vi havu tre malmildan koron.
- Malmildan koron, sinjorino, diris Sro Bumbelo, malmildan koron !
Li etendis sian tason al Sino Kornejo, kaj kaptis la momenton kiam ŝi prenis ĝin por premi al ŝi sian etfingron. Poste metante sian manon sur sian galonitan veŝton, li eligis profundan ĝemon kaj malproksimigis, tiel malmulte kiel nenion, sian seĝon de la fajro.
La tablo estis ronda kaj, ĉar Sino Kornejo kaj Sro Bumbelo sidis antaŭ la fajro, unu vidalvide al la alia kaj sufiĉe proksimaj, ni komprenas ke, malproksimiĝante de la kameno, Sro Bumbelo pligrandigis la distancon inter si kaj Sino Kornejo. Tiu ĉi agmaniero sendube ekscitos la admiron de la leganto, kiu vidos en ĝi kiel heroecan agon fare de Sro Bumbelo. La horo, la loko, la okazo, povintus instigi lin diri flirtaĵojn, kvankam la frivolaj diroj kiuj taŭgas en la buŝo de senpripensulo, ŝajnas multe sub la digno de juĝoficisto, de parlamentano, de ŝtatministro, de urbestro, kaj des pli, malindaj je la seriozeco de pedelo, kiu (neniu ne scias tion) devas esti el ĉiuj oficistoj la plej severa kaj la plej firma.
Kiaj ajn estis la intencoj de Sro Bumbelo (kaj sen iu ajn dubo, ili estis bonegaj), la malbonŝanco volis ke la tablo estis ronda, kiel ni observigis tion. De tiam Sro Bumbelo, iom post iom malproksimigante sian seĝon, grade malpluigis aliaflanke la distancon kiu malkunigis lin de la matrono, kaj ade movinte sian seĝon ĉirkaŭ la tablo, li sukcesis meti ĝin kontraŭ tiu de Sino Kornejo. La du seĝoj fine tuŝiĝis, kaj tie Sro Bumbelo haltis.
En ĉi tiu situacio, se la matrono puŝis sian seĝon dekstren, ŝi lokis sin en la kamenon; se ŝi maldekstren moviĝis, ŝi falis en la brakojn de Sro Bumbelo. Tiu ĉi alternativo tute ne eskapis al ŝia sagaceco, kaj kiel bone prudenta virino, ŝi ne moviĝis kaj proponis al Sro Bumbelo duan tason da teo.
- Malmildan koron ! ripetis la pedelo rigardante la matronon, kaj vi, sinjorino Kornejo, ĉu vi havas malmildan koron ?
- Dio ! ŝi ekkriis, kia stranga demando fare de fraŭlo ! Kion tio gravas al vi, sinjoro Bumbelo ?
Tiu ĉi, sen respondi, malplenigis sian tason, glutis toaston, viŝis la lipojn kaj… maltime kisis la matronon.
- Sinjoro Bumbelo, diris mallaŭte la diskreta sinjorino ĉar la timego preskaŭ forprenis de ŝi la parolon, sinjoro Bumbelo, mi estas krionta !
Tiu ĉi ne respondis kaj, malrapide kaj digne, pasigis sian brakon ĉirkaŭ la talion de la matrono.
Ĉar la sinjorino esprimis la intencon krii, ŝi estis sendube, ĉe ĉi tiu nova aŭdaco, plenumonta sian minacon, kiam oni vigle frapis ĉe la pordo. En palpebruma daŭro, Sro Bumbelo rapidmove sin ĵetis al la boteloj, kaj energie eksenpolvigis ilin, dum la matrono demandis seke : "Kiu estas tie ?" Necesas rimarki, kaj estas stranga ekzemplo de la efikeco de subita surprizo por mildigi la efikojn de granda ektimo, ke ŝia voĉo abrupte reakiris sian kutiman severecon.
- Sinjorino, diris senkarna maljuna almozulino aperigante sian kapon ĉe la pordo, maljuna Sara estas mortanta.
- Nu, kion vi volas ke mi faru pri tio ? kolere demandis la matrono, ĉu mi povas malebligi ŝin morti ?
- Ne, ne, sinjorino, respondis la maljunulino, neniu tion kapablas, ne plu ekzistas kuracilo. Mi vidis multajn homojn morti, infanojn kaj plenmaturajn virojn, kaj mi bone scias kiam morto alvenos. Sed ŝi estas senripoza, kiam la atakoj lasas al ŝi ripoz-momenton, kaj ŝi preskaŭ ne havas tion, ĉar ŝia agonio estas tre dolora. Ŝi diras ke ŝi havas ion por diri al vi, kiun vi nepre devas scii. Ŝi ne mortos trankvile se ŝi ne vidos vin, sinjorino.
La digna Sino Kornejo murmuris mil maldecaĵojn kontraŭ la maljunulinoj kiuj ne eĉ kapablis morti sen ĝeni siajn superulojn. Intence, ŝi ĵetis sur siajn ŝultrojn grandan ŝalon, en kiu ŝi zorge envolvis sin, petegis al Sro Bumbelo atendi ŝian revenon kaj, ordonanta al la maljuna senditino rapide paŝi kaj ne teni ŝin stare dum la tuta nokto sur la ŝtuparo. Ŝi tute nevolonte eliris, kaj grumblante direktiĝis al la ĉambro de la mortantino.
Restita sola, Sro Bumbelo strange kondutis. Li malfermis la ŝrankon, nombris la te-kuleretojn, mane pesis la sukerpinĉilon, atente ekzamenis grandan kuleron el arĝento por certiĝi pri la aŭtentikecon de la metalo. Kontentiginte sian scivolemon pri ĉiuj ĉi punktoj, li surmetis sian trikornan ĉapelon de antaŭe malantaŭen, kaj plurfoje ĉirkaŭpaŝis la tablon, digne dancante sur la piedpintoj. Post esti sin fordonanta al ĉi tiu stranga ekzerco, li demetis sian trikornan ĉapelon, kaj kuŝiĝis antaŭ la fajrujon turnante sian dorson al la kameno kun mieno de homo kiu okupiĝis starigi ekzaktan inventaron de la meblaro.