Créer un site internet

De la 1a ĝis la 5a rakonteto.

Senpage.

Efektive, li fariĝis tedega, ĉi tiu kapitano de Peĉobosko, per siaj senfinaj rakontoj pri bonŝanco. Kaj senpage, vi scias, ĉiam senpage.

Ĉar estis sia granda vantemo kaj sia supera gloro al kapitano de Peĉobosko, posedi ĉiujn virinojn de L…, sen elspezi ion, ĉiujn, de la edzino de la ĝenerala kasisto ĝis la malgravaj modistinoj de la strato Nacia kaj inkluzive la sinjorinojn de la teatro kaj de malrigoraj domoj.

Ĉar tio estis kutimaĉo al li, neniu el liaj kolegoj plu atentis pri tio. Kelkfoje, ĉe rakonto de siaj amaferoj, iu riskis :

- Senpage, kompreneble ?

Kaj Peĉobosko senhezite respondis :

- Kompreneble.

En la vespero de la pasinta karnavalmardo, ĉi tiuj sinjoroj oficiroj ĝoje festis la karnavalon. La gajeco kulminis, kaj la frenezeco skuis siajn tintilojn tiel supermezure ke oni ĵurus elektran sonorilon.

La juna vicgrafo Delaflirto, freŝbakita subleŭtenanto el Sankta Ciro, laŭtlegis en la Militista Estonteco apokrifajn cirkulerojn de la generalo Panisto, kiujn li elpensis kun multe da imagopovo kaj da flegmo : "Mia generalo, ekde la 1a de junio, vi bonvolu zorgi pri tio ke la infanterio estu surĉevala. Koncerne la kavalerion, ekde nun, ĝi iros piede. Estas ja ĝia vico. Favore akceptu, ktp. Subskribite : Bakisto".

Aŭ ankaŭ : "Mia kara generalo, mi decidis ke la portado de bicikloj estos rajtigita en la armeo por kaporaloj kaj brigadestroj, ktp, ktp. Subskribite : Bakisto".

Kaj estis ĉe ĉiuj tabloj rideksplodoj… Vera sukceso por la subleŭtenanto Delaflirto.

Iu kapitano alparolis al li :

- Sed, pri Panisto, klarigu al ni kial vi ne profitas de lia decido rilate al barbo ?

Delaflirto iom ruĝiĝis, ĉar tio estis lia granda malespero. Kvankam liaj dudek jaroj estis vere elpasintaj, ĝis nun, lia rozkolora haŭto ne jam stompiĝis per ia lanugo. Tamen li respondis sen konsterniĝi :

- Mi profitas de tio pli ol vi pensas, ĉar mi neniam razis min.

Dume, Peĉobosko babilis pri siaj konkeroj. Ĉi-foje temis pri kantistino de koncertkafejo, freŝe alveninta en L…

Iu timeme demandis :

- Ĉu senpage, kompreneble ?

Kaj Peĉobosko respondis kiel kutime :

- Kompreneble.

Tio ĉi kun tiel ridinda aplombo ke ĉiuj ne kapablis sin deteni rideti. Peĉobosko, furioza, atakis la junan Delaflirto.

- Nu, jes, senpage. Pro kio vi bezonas ridi ?

- Mi ne ridas, kapitano… mi ridetas kun respekto nuancita de dubo.

Peĉobosko eksplodis :

- Sed perfekte, senpage ! Kaj mi donos dudek kvin Luidorojn(1) al tiu kiu vidos min doni soldon(1) al virino !

La subleŭtenanto akceptis la veton kaj, ĉar li estis elturniĝema knabo, sinjoroj oficiroj promesis al si multe amuziĝi per ĉi tiu ludeto.

Dudek tagojn post ĉi tiu memorinda vespero, alvenis la karesmomezo. Okazis vespere, ĉe la Alkazaro de la loko, granda ornamita kostumbalo. Ĉiu gajaj anoj de L…, civilaj aŭ militaj, iris tien, la kapitano de Peĉobosko kiel la aliaj.

Ĉe la deserto, la juna Delaflirto retiriĝis, trafita, li diris, de fortega migreno.

Ornamita kostumbalo en L…, vi imagas tion.

La plej sincera koreco ne ĉesis regi tie, sed malgraŭ ĉio, tio estis iom kampara.

Ĉirkaŭ noktomezo, ĉar Peĉobosko kaj kelkaj el liaj kolegoj pretiĝis por eliri, iu domeno eniris kaj kaŭzis sensacion. Ĝi certe estis, tiom kiom ni povis juĝi laŭ la kostumo kaj la masko, juna virino kun malofta distingiteco.

Ŝi renkontis Peĉoboskon en la balo kaj enigis en liajn okulojn sian mildan kaj bluan rigardon. La arda kapitano tremetis pro la skuo, kaj alproksimiĝis al la sinjorino, murmurante al ŝi lertajn galantaĵojn.

Komence, ŝi ne respondis.

Sed baldaŭ, kuraĝiĝante, ŝi elparolis kelkajn vortojn per mallaŭta, obtuza voĉo, interrompata de emocio.

Fine, post mil afektoj, ŝi konsentis akompani Peĉoboskon al privata kabineto.

Esprimi la fieron de la kapitano estus neebla afero. Li ŝatintus paradi, kun sia kunulino ĉe la brako, antaŭ la tuta regimento, kun kolonelo ĉe la kapo.

Fakte, ŝi vere aspektis ŝika !…

Kiam ili estis enfermitaj en la kabineto, kaj kiam li petegis ŝin finfine senmaskiĝi, ŝi ŝajnis decidiĝi :

- Aŭskultu, sinjoro, ŝi diris, forlasante min al vi, mi faras malsaĝaĵon; mi volus ke ĉi tiu frenezeco ne estu sen profito por mi. Ĝi estos dudek kvin Luidoroj.

- Sed kiel do !

Kaj laŭ la plej natura maniero en la mondo, kiel homo kiu ofte plenumis ĉi tiun procedon, Peĉobosko elprenis el sia monujo kvin beletajn centfrankajn monbiletojn(2).

La domeno kalkulis la sumon, zorge enŝovis ĝin en elegantan notlibreton el perlamoto kaj, subite forprenante sian maskon, li ekkriis :

- Dudek kvin Luidoroj, tio estas la bona konto, mia kapitano !

La mistera belulino estis neniu alia ol tiu timiga malgranda subleŭtenanto Delaflirto.

Ne necesas aldoni ke la sumo estis tuj trinkita kaj manĝita en gaja kompanio.

Sed de tiam, ĉiufoje kiam, en la manĝejo aŭ la kafejo, la konversacio temas pri virinoj, la kapitano Peĉobosko parolas pri aliaĵo.

1 La Luidoro (pli poste Franko) pezis 6,752gr da oro, kaj valoris 20 soldojn.
2 1 Luidoro tiam valoris 20 Frankojn.

 

 

 

Vitralo.

Ĉiujn somerojn, ĝis proksimume mia dekdua jaro, mi iris pasigi kelkajn semajnojn ĉe onklino kiun mi havis en malgranda urbo kiun oni nomas Hulbeko.

Hulbeko, malgraŭ la pretendoj de siaj loĝantoj, estas nur dika seninteresa burgo, krom malnova preĝejo el ligno kiu datiĝas de la normanoj. Mi, tiutempe tro juna por admiri la belaĵojn de arkeologio, mi estis nesentema pri ĉi tiu skandinava arkitekturo, sed unu afero ĉarmis min en ĉi tiu preĝejo, ĉarmis min tiomgrade ke mi ne memoras iam sperti tian intensan senton de ĉarmo kaj de allogo.

Ĝi estis tre malnova, tre malnova vitralo prezentanta la martiradon de Sankta Kristino, patronino de la paroĥo de Hulbeko.

Sankta Kristino estas tie, sur arda ŝtiparo kiu aspektas kiel fluado de fandantaj rubenoj, dum kruela malpiulo, vestita de malmodera verdaĵo, pliardigas la fajron kun kulpa obstino. Sur la agrablege pala safiro de la firmamento kontrastas la radianta frunto de la martirino, kaj el ŝia tuta bela vizaĝo eliĝas tenera kaj rezignacia indulgo, kiu vekis en mi la plej intiman emocion.

Tuj, mi ne scias kial, mi sentis por sankta Kristino fortegan kaj preskaŭ malsaneman korinklinon, ĝis febre atendi la dimanĉon kaj revi pri rimarkinda venĝo kontraŭ la abomena verdulo kiu bruligis mian kompatindan amatinon.

Sub la vitralo, estis la orgeno. Kontraŭe, ĉe la alia flanko de la altaro, la banko de mia onklino, kie mi partoprenis en la diservojn kun miaj etaj kuzinoj.

Maljuna blindulo ludis la orgenon kaj eligis el ĝi sonojn kun melankolia harmonio kiujn la plej famaj orkestroj neniam forpelos el mia memoro.

Kompatinda maljuna orgenisto, mi ŝategis lian muzikon kaj, por mi, liaj longaj muzikaĵoj neniam estis tro longaj.

Iun dimanĉon - Ho ! Mi memoras ĝin kvazaŭ mi estus ankoraŭ tie - kiam la sonorileto de la diserva infano tintis por la hostilevado, ĉiuj fideluloj genuiĝis, kun kapo en manoj.

Tiam, en la malnova preĝejo, leviĝis muziko tiel dolĉa, tiel ĝema, tiel intime vibranta, ke mi sentis miajn palpebrojn malsekiĝi.

Stranga ideo subite ĝermis en mia infana cerbo. Ŝajnis al mi ke sankta Kristino certe ne estis nesentema pri ĉi tiu dolĉega muziko kiel ŝi, kaj mi levis la okulojn al la vitralo.

La virgulino ne plu havis tiun esprimon de supera sereneco. Ŝia rigardo malleviĝis al mi. Ŝi ridetis al mi per amema kaj ĉasta rideto de pliaĝa fratino. Kaj ankoraŭ disvastiĝis la harmonio, ŝvebanta, korŝira kaj kvazaŭ ellasita de ĉielaj estuloj.

Mia muta ekstazo daŭris dum la tuta levado. Poste ni restariĝis, la muziko ĉesis kaj sankta Kristino reakiris sian neesprimeblan mienon de rezignacia martirino.

La semajno kiu sekvis ĉi tiun okazaĵon ŝajnis al mi kun senespera daŭro. Mi nombris la tagojn kaj la horojn kiuj disigis min de mia rendevuo, ĉar mi estis konvinkita ke ŝiaflanke sankta Kristino atendis min, senpacienca en sia alta vitralo. Fine dimanĉo alvenis kaj la momento de la hostilevado. Tiom urĝis al mi alveni al mistera momento ke mi levis la okulojn al la virgulino antaŭ ol la sonorileto de la ĥorknabo tute finis tinti.

Sankta Kristino, senesprima, unue afliktis min. Sed, tuj kiam vibris la unuaj taktoj de la orgeno, malrapide ŝi mallevis siajn longajn blondajn okulharojn kaj mi sentis min kvazaŭ envolvita en la senfina kareso de ŝia rigardo kiu tute trapenetris min.

Tute apartigita de la materio, ŝajnis al mi ke, sur la bluaj nuboj de la incenso, mi estis flugetonta ĝis la sanktulino, kaj ke ni ambaŭ estis forflugontaj al ĉielo, en la sono de la dia muziko de la anĝeloj.

Laŭta bruo de movataj seĝoj eltiris min el mia ekstazo, kaj mi peze falis sur la teron, tute ĉifita pro la nefinita revo.

La hostilevado estis finita.

Kiomfoje pli poste, en mia amara kaj senespera vivo, mi ne elvokis la kvietigan rideton de mia kara martirino ! Dum la plej kruelaj momentoj, plaĉis al mi kredi ke, se miaj okuloj povus renkonti ŝian rigardon, ĉiuj el miaj malĝojoj finiĝus.

Kaj tamen, pro maldiligento, aŭ manko de okazo, neniam mi revenis vidi ŝin. Ĉi-jare, la hazardoj de feriado venigis min al Hulbeko.

Precize, ni estas dimanĉon matene. Sub malgrava preteksto, mi forlasis miajn kunvojaĝantojn kaj, duone emociita, duone ridetanta, mi sidiĝis sur seĝon antaŭ mia tiama adoratino.

Ŝi ĉiam estas bela, sankta Kristino, ĉiam serena en sia eterna beateco, kun tiu homega kaj moderna nedifineblaĵo. Ŝi plivole aspektas kiel tre saĝa tute juna virino ol virgulino.

Provante ŝerci al mi mem, mi diris al mi ke, se la beatulino konsentus malsupreniri el sia vitralo, mi volonte taskus al mi provizi al ŝi pli komfortan loĝejon.

La diservo malrapide disvolviĝas, sen prestiĝo aŭ grandiozo. La maljuna blinda orgenisto, verŝajne mortinta, lasis sian lokon al junulo sen vera virtuozeco. La bazlerneja instruisto, eble.

Estas la hostilevado.

La firmamento de la vitralo lasas travidiĝi malgrandajn blankajn nubojn kiuj rapidas en la vera ĉielo.

Ĉiuj surgenuiĝis.

La ekstera forta suno flagras en la arda ŝtiparo.

Kiel antaŭe, la okuloj de sankta Kristino forlasis sian kontempladon por fiksiĝi al mi, sed ĉifoje kun esprimo de senĝoja turmentiĝo kaj de timiga konsternego. Mi kredis legi doloran riproĉon en la konfuzitaj trajtoj de la martirino, kaj, hastege, antaŭ ol iu restariĝis, mi forkuris el la preĝejo.

 

 

Verda - Verda.

Kompatinda diablo ! Mi ankoraŭ vidas lin alvenanta matene, senkarna, palega, envolvita en sia maldika kaj brila surtuto de malfeliĉa instruisto.

Ĉar li estis tre afabla kaj tre malĝoja, liaj lernantoj - inter kiuj mi - konsideris lin ekstreme ridinda kaj neniam mankis okazon malfeliĉigi lin, kiel bonajn burĝetojn kiuj ni jam estis, kruelaj kaj malkuraĝaj.

Ho ! Tiel malvarmis tiun jaron ! Kaj, malgraŭ la pluvo, la vento, la neĝo, nia instruisto alvenis simple vestita de sia maldika kaj brila surtuto kies kolumon li supren malfaldis.

Tamen, revenante de la novjaraj ferioj, la kompatinda mizerulo matene eniris en la klasĉambron envolvita en palto…

Ne, miaj amikoj, iun palton !…

La ĝojo kiun ni sentis vidante ĉi tiun vestaĵon, similis al epilepsiforma deliro. Kaj ni ne sciis tion kion ni devis plej admiri en ĉi tiu majstraĵo, ĉu ĝian formon, ĉu ĝian koloron.

Nerakontebla ĝia formo ! Mallerte tajlita, ŝvelante ĉi tie, kuntirante tie, irante supren sur la kolo. Kaj la manikoj ! Kaj la poŝoj ! Kaj la butonoj !

Sed tio kio plue plej gajigis nin estis ĝia koloro.

Imagu ke, en praarbaro de Brazilo, ni mortigu grandkvanton da papagoj, inter la plej verdaj el la brazilaj papagoj, kaj ke per ilia plumaro ni teksu ŝtofon; vi povas imagi la koloron de la terura palto.

Tuj ni baptis nian instruistinon Verda-Verdan, kaj iu sprita ŝercemulo de la klaso eligis : Ĉu vi matenmanĝis, mia karuleto ? El la plej ridigaj.

La kompatinda Verda-Verda fariĝis eĉ pli malĝoja ol kutime, kaj bone ŝajnis al mi ke du larmoj ekperlis en liaj okuloj.

La terura palto amuzis nin dum pli ol semajno, kaj poste, iun belan matenon, Verda-Verda, sendube naŭzita de sia mantelo, alvenis al ni simple vestita de sia maldika kaj brila surtuto.

Kaj tamen, Dia tondro ! okazis terura ventopuŝo tiun tagon.

La morgaŭon, neniu Verda-Verda.

La rektoro informis nin ke nia instruisto, perdinte sian patrinon, estos anstataŭigita de prigardanto dum du tagoj.

Verda-Verda revenis al ni, fine de du tagoj, pli palega, pli senkarna, pli malĝoja kaj pli afabla ol antaŭe.

Antaŭ la ĉagreno de la kompatinda mizerulo, ni bonvolis senarmiĝi. Ni ĵetis iom malpli da maĉita papero al lia vizaĝo.

Iom da tempo poste, iun ĵaŭdon, mi traserĉis ĉe la montra breto de brokantistino, serĉante malĉasteman libron, kiam mi ekvidis funde de la butiko, divenu kion ?

Pendigita kun aliaj vestaĵoj, la palto de Verda-Verda brilis per la tuta triumfo de sia brilanta verdaĵo.

La okazo vere estis tro bona.

- Kiom ĉi tiu palto ?

- Dek du frankojn.

Longe marĉandante, mi akiris signifan rabaton kaj, por ses frankoj, la majstraĵo fariĝis mia posedaĵo.

Mi multe klopodis por havigi al mi la ses frankojn, mi vendis kelkajn librojn, mi eltrudis per timigado malgrandan sumon de mia fratino kaj mi kredas ke mi prenis la ceteron en la patra vendotablo.

La morgaŭon, por bone ĝui mian triumfon, envolvita de mia verda akiraĵo, mi alvenis en la klason iom malfrue.

Neniu homa skribilo kapablus priskribi mian nerakonteblan triumfon. Miaj kamaradoj levis la okulojn, ekvidis min, kaj okazis grandega kaj neestingebla rideksplodo. Mi, laŭ mia plej natura mieno en la mondo, iris al mia sidloko.

Verda-Verda, terure pala, stariĝis.

- Sinjoro, li ekkriis, vi havas mian palton !

- Sed tute ne, s’njoro, ĝi estas mia. Mi aĉetis ĝin hieraŭ ĉe la patrino Polidoro.

- Alportu ĝin al mi, mi konfiskos ĝin.

- Ne, s’njoro, mi ne alportos ĝin al vi. Vi ne rajtas konfiski la vestaĵojn.

La diskuto pligravigis. Verda-Verda elpelis min eksteren. Mi plendis ĉe la rektoro kiu pravigis min.

En la sama vespero, mi renkontis la kompatindan mizerulon sur la strato. Li alvokis min kaj jen tio kion li diris al mi :

- Mi malpravis kriante ĉi-matene. Ĉi tiu palto estas via ĉar vi pagis por ĝi. Sed se vi volas esti afablega, ne surmetu ĝin por veni al la gimnazio, ĝi tro afliktas min… Vi scias ke mi perdis mian patrinon la alian tagon. Nu, estas ŝi kiu faris ĝin. Ŝi trovis brokantan ŝtofreston, mem tajlis kaj kudris ĝin. Donante ĝin al mi kiel novjaran donacon, la bona virino diris al mi : "Prenu, mia kompatinda knabo, jen mantelo, ĝi ne estas tre bela, sed ĝi gardos vin varma". Du aŭ tri tagojn poste, ŝi malsaniĝis… Ni ne estas riĉaj; niaj malgrandaj vivrimedoj rapide elĉerpiĝis, kaj iam, por aĉeti lignon, mi devis vendi la palton. Ho ! Mi ne vendis ĝin por tre multe kara… Kaj poste, kelkan tempon poste, mia patrino mortis. Do, vi komprenas, kiam vi mokas pri mia verda palto, ŝajnas al mi ke vi mokas pri mia kompatinda patrino, kaj tio multe malĝojigas min.

Ĉe tiu momento li rigardis min; mi ploris kiel dika besto.

Mi petis al li pardonon kaj, samvespere, mi insistis por redoni al li lian restaĵon kiun mi ne plu trovis ridinda.

Kaj, de tiam, kiam mi vidas mallerte tajlitajn paltojn, kun amuzaj manikoj kaj ridigaj poŝoj, mi pensas ke eble estas kompatinda maljuna patrino kiu pasigis nokton por kudri ĝin kaj kiu matene diris : "Prenu, mia knabo, ĝi ne estas bela, sed ĝi gardos vin varma".

Kaj mi ne ŝercas.

 

 

La Burĝoj.

La bona skulptisto Ruĝfero estas la plej milda homo sur la tero, malmulte parolante pro timemo kaj ĉiam dirante bonegajn aferojn.

Mi konas en li nur unu malamon, sed senindulgan malamon, sovaĝan malamon : kontraŭ la burĝoj.

Ĉe la nura vorto burĝo, lia delikata kaj trankvila fizionomio ŝajnas fariĝi dog-faŭko, kaj torento da krudaj vortoj eliras el lia buŝo.

Ofte mi provis prudentigi lin :

- Nu, maljuna Ruĝfero mia, vi bone scias ke estas malnova ŝerco, la burĝoj. Estas burĝoj, pli artistoj ol artistoj, kaj artistoj pli burĝoj ol burĝoj.

- Jes, mi bone scias, sed tio ne malhelpas ilin esti aĉaj kanajloj.

- Ruĝfero, vi estas idioto.

- Tio estas facila por diri, de vi. Sed se la burĝoj farintus al vi tion kion ili faris al mi, vi iom vidus.

- Sed kion ili faris al vi, tiel terura ?

Tiam Ruĝfero ŝanĝis la temon de la konversacio. Tamen iam li diris al mi :

- Mi ne volas diri al vi tion kion ili faris al mi, ĉar kiam mi parolas pri tio, mi komencas plori kiel dum la tago kiam tio okazis… La porkoj !

Mi ardis koni ĉi tiun teruran rakonton, sed ĉar ĉi tiu memoro ŝajnis vere dolora al mia kompatinda amiko, mi ne kuraĝis tro insisti.

Lastan semajnon, Ruĝfero kaj mi, ni renkontiĝis. Vento de senfaro blovis super niaj kapoj, kaj ni kune tagmanĝis.

Kion fari en Parizo posttagmeze ? Ni konsultas tutan aron da afiŝoj. La sola distraĵo konsistas en ekspozicio de fervojoj kaj aliaj en Vinceno. Kial ne ?

Kaj jen ni foririntaj al Vinceno. Alvenintaj ĉe la arbaro, Ruĝfero pagis la vojaĝon al koĉero kaj ni daŭrigis piede.

Ruĝfero ŝajnis al mi nekohera, stranga, kaj traserĉema.

- Venu ĉi tien, li diris al mi… Ne, prefere tien.

Fine ni alvenis al ian malgrandan maldensejon, ĝuste ĉe la rando de la arbaro.

- Estas tie, mi memoras, ekkriis Ruĝfero. Ha ! Tondroj ! Ha ! La kanajloj !

(Ne havante la aŭtoritaton de Sro Zolao, mi ne listigos la rozario da koloraj indignoj de mia amiko Ruĝfero. Sufiĉu por miaj legantoj scii ke la adjektivoj, substantivoj, verboj, ktp. de la Tero estas tre sengrava bagatelo kompare kun la vortprovizo de Ruĝfero).

Mi estis emociita. Mi sentis ĝin veni, la teruran rakonton.

- Estas tie, li daŭrigis, estas tie… Mi estis dekokjaraĝa; vi konas mian historion, ĉu ne ? Kiel ŝtontajlisto en provinco, mi sentis ke mi pli valoris ol tio, kaj iun vesperon, belan salajran vesperon, mi distranĉis per ununura bato de serpo, belan bastonon el kornuso, kaj… ek al Parizo ! Ha ! Parizo !

Ŝajnis al mi ke alveninta en Parizo, mi devus nur diri "Jen !" kaj tio estus.

Parizo estas malproksime, kompatinda maljunulo mia, ĝi eĉ estas pli malproksime ol vi kredas. Mi elspezis mian lastan soldon kaj mi ne vidis Parizon. Ankoraŭ unu tago da paŝado. Kaj mi gaje foriris. Vespere, ĉirkaŭ la sepa, mi alvenis… nu… tien, kun ventro malplena, buŝo plena de adstringa polvo, kaj laca !… Sed mi vidis Parizon !

Estis bela vespero. Geamantoj kaj familioj promenis en la arbaro. Geamantoj, tio estis al mi egala. Kiam oni havas ducent leŭgojn en la gamboj, Kupido estas tute eta serino kaj ne aliaĵo !…

Sed familioj ! Ho ! La aĉaj familioj ! Plenplene iliaj korboj ili havis porkaĵoj kies odoro ebriigis min. Ventro malsata orelon ne havas, sed ĝi havas akrigitan flaropovon. Imagu, amiko mia, ke mi distingis kun neerarema kaj dolore akra subtileco la salamojn kiuj pasis, kaj la cervelasojn, kaj la fromaĝojn de Italio.

Mi sentis min morti, kaj ĉe tiu momento, mi povas diri tion al vi, mi estis mortigonta viron, jes, mortigonta viron, por peco da viando kaj glaso da vino.

Mi kredas ke mi iom svenis dum kelkaj momentoj, ĉar mi trovis sidantaj apud mi, homojn, sen tio ke mi vidis ilin veni, sep aŭ ok : du virojn, du virinojn kaj infanojn. Ili estis lokitaj ĉirkaŭ blanka tablotuko, bone sternita sur la herbo, kaj ili formanĝis grandegan ŝinketon.

Post la ŝinketo, malvarman meleagrinaĵon, kaj poste salaton el legomoj, kaj poste fruktojn, kaj poste kafon kiun ili revarmigis sur alkohollampo.

Mi havintus la tutan Irlandon en mia stomako ke mia stomako ne estus pli mizera. Kaj ili priskrapis la ŝinketon, kaj ili suĉis la ostojn de la meleagrinaĵo, kaj ili forviŝis la salatujon de legomoj. Pri la fruktoj, ili ne eĉ senŝeligis ilin, kaj ne estis da kafo por ĉiuj. Mi kiu kalkulis kun kelkaj neprecizaj restaĵoj !

Ili ekstaris por foriri. La virinoj relokis en la korbojn la tablotukon, la buŝtukojn, la telerojn ,ktp. Unu el ili demandis al viroj "Kaj la botelojn… ĉu ni kunprenas ilin ?"… "Ho ! Ne utilas".

Ili estis kvin. Kvin boteloj ! Ili estis tie lasontaj kvin botelojn ! Ĉu vi scias tion kio estas, vi, kvin malplenaj boteloj ? Tio estas dudek kvin soldoj ! Ĉu vi scias tio kio estas dudek kvin soldoj por homo kiu paŝadas ekde ok tagoj kaj kiu nek manĝis nek trinkis ion ekde la mateno ?

Dudek kvin soldoj ! Kaj mi diras al mi ke eble, funde, la Providenco ekzistis ! Dudek kvin soldoj ! Estis kolbaso, pano, vinboteleto, taso da kafo… kaj Parizo estis mia !

La burĝoj estis malproksimiĝintaj. Subite, unu el la viroj disiĝis de la grupo, revenis al la kampadloko, prenis iun botelon, frapis ĝin per seka bato, klak ! sur ŝtonon kaj fendis ĝin. Tiel kun dua, kaj tiel kun la kvin.

Kiam la kvin boteloj estis tiamaniere tute knokaŭtitaj, li foriris kontenta, kriante al siaj amikoj "Almenaŭ tiel, ili utilos al neniu".

Kaj vi demandas al mi, daŭrigis Ruĝfero, kial mi ne ŝatas la burĝojn !…

 

 

Supereco, foje, de malgrandaj restoracioj ĉe kiuj oni manĝas tripojn, antaŭ la plej luksaj laŭmodaj kabaredoj.

Ĉar ni ne ŝatas tripojn hejme kaj ĉar mi esprimas hororon pri nutra despotismo, kia ĝojo kiam, proponante al mi eblecon de soleca eksterhejma tagmanĝo, mi povas regali min per du aŭ tri porciojn de ĉi tiuj delikataĵoj laŭ Kaenaj manieroj, akompanita de botelo da ŝaŭmcidro, kun por fini, peco da Livaroto(1).

Mi videtas nepercepteblan grimacon de abomeno vagi sur la lipoj de kelkaj rafinitaj legantinoj : tripoj, cidro, Livaroto, kia kanajla nutrado !

Kion vi volas… belajn sinjorinojn ? Ĉu necesas ke ĉiuj gustoj estu en la naturo ? Se ĉiu el la estuloj konsistigantaj la homan tuton satiĝus per samajn specialaĵojn, kion ni farus de la cetero ? Kiaj forĵetaĵoj, kiaj ekonomiaj kaj sociaj ruinoj.

Kian doton la tripistoj povus oferti al siaj friponaj estontaj bofiloj ?… Dank'al kia mono la vendistoj de ŝaŭmcidro puŝus siajn filojn ĝis la politekniko ? Kaj la ŝakristoj de Livaroto, ho !… kiom malmulte flata koncerne ilin fariĝus la bonveno de nia gracia Liano de Longvio !…

Ni resumu : se vi ne ŝatas tripojn kaj ĝiajn akompanaĵojn, ne naŭzu la aliajn !

Ĉe la sama tablo, kaj tute apud mi, du junaj klientoj ĵus sin lokis kaj tio vere estis ĉarma la ĝojplena mieno per kiu la bravaj buboj englutis siajn porciojn.

Du fratoj, la plejaĝa kelkdekkvin jarojn, vestita kiel metilernanto, bone pura; la alia kelkdek jarojn, lernanto.

- Ĝi estas bona, ĉu ne ! rebrilis la okuloj de la plej juna.

- Kompreneble !

- Bona ideo, ĉu ne ! kiun ni havis !

- Estas mi kiu havis ĝin, la ideon de tripoj.

- Jes, sed estas mi kiu pagas.

- Alifoje estos mia pagovico.

- Ho !… Vi, vi neniam havas monon !

Ni konstatu ke ĉi tiu kolokvo tute ne prokrastis la gluton ne nur de la dia nutraĵo, sed ankaŭ de la dikaj tranĉaĵoj de pano skrapantaj la bonan sukon kaj denove skrapantaj ĝin ĝis perfekta sensaŭcigado de la telero.

La tute eta elspiras longan suspiron de kontento :

- Se, li sugestas, ni reprenus ĝin ?

- Ho ! Ne, amiko mia, tio ne estus saĝa.

- Kio gravas al vi ? Estas mi kiu monkraĉas.

- Do, pri via albumo ?

- Tio estos por alia fojo.

- Ne, mi certigas vin, vi malpravas. Tripoj, tio pasas, albumo, tio restas.

La momento ŝajnas al mi favora por la interveno.

- Bongustegaj, la tripoj, ĉu ne ?

- Ho ! Jes, sinjoro.

- Ĉu vi ofte venas ĉi tien ?

- Ho ! Ne, sinjoro, ĝi estas tro multekosta.

- Do kial hodiaŭ ?

- Ĉar… klarigas la plejaĝa, jen, sinjoro. Estas la festo de mia frateto. Tiam, lia baptopatrino donas al li kvardek soldojn je lia festotago. Ni demandis nin tion kion ni faros kun la kvardek soldoj, do ni decidiĝis veni ĉiun manĝi porcion da tripoj kaj poste, per la resto, li aĉetos albumon de flagoj de ĉiuj landoj de la mondo kiun ni vidis ĉe la papervendisto apud nia hejmo. Jen, sinjoro.

- Ĉu plaĉus al vi alia porcio ?

- Ho ! Jes, sinjoro, sed tio ne estus saĝa.

- Sed se mi donacas ĝin al vi ?

- Ho ! Ne, dankon sinjoro, mi certigas vin, ni ne plu malsatas.

- Ne necesas esti malsata por manĝi tripojn… (Al la kelnero) Kelnero ! tri porciojn, ĉar ankaŭ mi denove prenas unu.

La infanoj, profunde ravitaj, iom kontraŭstaras; beleta digno rozkoloras iliajn vizaĝetojn de bravaj etaj parizanoj.

- Ŝaŭmcidron, infanoj, ĉu vi ŝatas tion ?

- Ho ! Jes, sinjoro, ĉiujare je Kristnasko, ni trinkas ĝin niahejme kun anseraĵo je kaŝtanoj.

Mi verŝis al ili bonan glasplenon (ĉi tiuj kompatindaj etuloj trinkis akvon).

- Kaj vi, plejaĝulo, ĉu via baptopatrino donas al vi kvardek soldojn en la tago de la festo ?

- Ho ! Ne, sinjoro, mi ja ne estas tiel bonŝanca ! Mia baptopatro kaj mia baptopatrino estas homoj el la kamparo. Do, je mia festotago, kaj ankoraŭ je aliaj festotagoj, ili sendas al ni korbon en kiu estas kokinoj…

- Kokinoj ?…

- Jes, kokinoj… Ĉu vi ne scias tion kio estas kokinoj ?

- Jes, jes.

- Mortintaj kokinoj, kompreneble, aŭ anasoj, kun pomoj, kaj plie ovoj, kaj eĉ butero, ĉio por formanĝi hejme, sed neniu mono por mi.

- Plian glason da cidro ?

- Mi, jes, mi bonvolas, sinjoro, sed ne Julo, li estus ebria kaj panjo kiu konfidis lin al mi, riproĉus min.

- Do, fragojn, ĉerizojn ?

Fragoj, ĉerizoj, la paradizo !

Baldaŭ Julo digne eltiris el peco da gazeto en kiu ĝi troviĝis zorge envolvita, sian moneron de kvardek soldoj frapis ĝin sur la tablon alvokante la kelneron, ĉar la horo pasiĝis.

- Gardu vian monon, amiko mia.

- Ho ! Ne, sinjoro, ankoraŭ estas niaj du unuaj porcioj kiujn necesas ke mi pagu.

- Mi donacas ilin al vi por via festo.

- Sed vi ne estas mia parenco.

- Kion vi scias pri tio ?

- Mi bone konus vin.

- Mi estas onklo de vi ambaŭ, delonge malakorde kun via tuta familio.

- Vere… tio ne estas ŝerctrompo ?…

- Se mi diras al vi…

- Nu ! Ĉiukaze, mi ne estas en malbonaj rilatoj kun vi, ĉar vi estas simpatiulo, onklo mia !

Kaj li saltas al mia kolo per tiel afabla impeto. Kaj la plejaĝa same.

- Nu, infanetoj miaj, ne malfruigu vin.

Jen, karaj legantoj, eta bagatelo kiu kostis al mi ĉirkaŭ tri frankojn. Nomu al mi bonegan restoracion en Parizo, ĉe kiu, por tiu prezo, mi pasigintus horon kun la gusto de ĉi tiu.

Ne plu do, delikataj legantinoj, ofendiĝu kiam iu parolos antaŭ vi pri la laŭdira honta nutaĵo baze de tripoj.

1 Franca mola fromaĝo el la lando Livaroto.

Last edited: 13/07/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment