"Dura lex, sed lex" estas latina esprimo kiu signifas "La leĝo estas malfacila, sed ĝi estas la leĝo".
La kuracisto longe kontemplis la malgrandan, malfortikan korpon kiun oni prezentis al li. Li turnis ĝin sur ĉiu flanko, palpis ĝin. Dume, la patrino, atenta, malserena.
- Eble tio ne estas grava, diris la kuracisto, mi ne vidas ian nenormalaĵon, nur iom da malfortecon… Daŭrigu la kontraŭskorbutan siropon kaj ĉiutage donu al li marakvan banon. Vi iros serĉi tri aŭ kvar sitelojn da akvo el la maro, vi varmetigos ilin sur la fajro kaj vi trempos lin en ĝi dum kvin aŭ dek minutoj. Ĉefe, evitigu ke li malvarmumiĝu elirante.
- Dankon multege, sinjoro kuracisto; do vi opinias ke li eskapos ?
- Sed jes, sed jes.
La brava virino, iom trankviligita, revestis sian etulon, demetis sur la angulon de la tablo tri frankojn, tri mizerajn kaj penigajn frankojn (du dudek-soldajn monerojn, unu dek-soldan moneron kaj dek soldajn monerojn) kaj retiriĝis, profunde riverencante la spertan fakulon.
Ŝia infano estis ĉio por ŝi. Li venis al ŝi malfrue, ĉar ŝi estis pli ol kvardekjaraĝa, kaj oni ne tro bone scias kiel. Sed tuj kiam li naskiĝis, li fariĝis objekto de tia idolkulto ke la najbaroj asertis, ke Cezarino, la patrino, estis freneza.
Ŝi malforte sin defendis.
- Li ne havas patron, kompatinda etulo, necesas ja ke mi amu lin kiel du.
Komence, li bone kreskis. Kaj poste, fine de unu jaro, jen li kiu malgrasiĝis kaj kiun lia kreskado haltis.
Lia pala vizaĝo, manĝita de du grandaj nigraj okuloj, vekis kompaton. Cezarino ne plu dormis, ne plu vivis. La nura penso ke ŝia infano povus morti, kaŭzis al ŝi tiel teruran turmentiĝon, ke ŝi ne akceptis ĝin. Ne, ŝi ripetis, la bona Dio ne plu estus la bona Dio.
La lastaj paroloj de la kuracisto iom rekuraĝigis ŝin. Marakvaj banoj ! Se nur ĝi savus lian etulon ! Kaj vera emo kaptis ŝi provi ĝin kiel eble plej baldaŭ, tuj.
Kiam ŝi rehejmeniris, la nokto jam falis. La maro altiĝis. Marakvaj banoj ! Ho ! Jes, certe, tio devis esti bona. La kuracisto diris al ŝi ke tio fortigos lin.
Senpacienca, ŝi konfidis la infanon al najbarino, prenis du grandajn lignajn sitelojn kaj alpaŝis al maro. Estis dum morta tajdo. Necesis al ŝi iri foren sur la strando por plenigi siajn sitelojn.
Brrr, kiel estis malvarme ! Ŝi estis en akvo ĝis la poplitoj. Kaj ŝajnis al ŝi anticipe senti al ŝi la bonan efikon de la marakvo. Ne gravis, tamen estis treege malvarme, kaj ŝiaj subjupoj estis tute tramalsekiĝintaj.
Alveninte ĉe la piedo de la klifo, Cezarino devis halti momenton por reakiri spiron. Poste ŝi denove ekiris, kuraĝa kaj plena de espero.
- He, bona virino !
Iu alvokis ŝin de malantaŭe. Ŝi sin turnis.
- Kion vi volas de mi, viro ?
Li estis deĵoranta doganisto, kun karabeno traŝultre, maljuna doganisto kun griza lipharoj, speco de senkompata doganisto.
- Kion vi kunportas en viaj siteloj ?
- Tio estas akvo.
- Ĉu marakvo ?
- Nu vere !
- Nu ! Necesas forĵeti ĝin.
- Forĵeti ĝin !… Sed tio estas por banoj por mia etulo kiu estas malsana.
- Ne temas pri banoj, ne temas pri etulo !… Vi ne rajtas kunporti marakvon.
Unue, Cezarino kredis ke la doganisto ŝercis. Ŝi ridis, ne laŭ bona plaĉo, ĉar ŝi pensis pri sia infano.
- Ni ne rajtas preni akvon el la maro ?
- Ne, sinjorino, la leĝo malpermesas tion.
Kaj li prononcis ĉi tiun vorton "leĝo" per tiel solena tono ke Cezarino komprenis ke li ne ridis.
Ŝi diskutis.
- Sed la maro tamen apartenas al ĉiuj !
- Vi ne rajtas preni akvon el la maro !
Cezarino indignis.
- Tio transpaŝas la mezuron nun, se homoj ne rajtas elpreni du sitelojn da marakvo.
- Ne, sinjorino, oni ne rajtas.
- Sed, bona Dio de bona Dio, diru al mi al kiu mi malutilas ?
- Ĝi estas la leĝo.
Kaj, tediĝinta de la diskutato, la doganisto faligis per piedbato la du sitelojn.
- Foriru, aŭ mi punpagigos vin.
La Juro ! La Leĝo ! Monpunoj ! Cezarino plukis siajn malplenajn sitelojn kaj reiris hejmen, laŭvorte frenezita pro konsterno kaj malespero.
Estas vere. Ni ne rajtas pruntepreni du sitelojn da akvo el la Atlantika Oceano, eĉ por kuraci malsanajn etulojn.
Necesas prezenti laŭregulan formularon al la dogana administracio, alian formularon, ne malpli laŭregulan, al la vojkonstrua oficejo. Fine de tri monatoj, se la kazo urĝas, oni rajtigas vin.
Tiel bone ke, malmulte da tagoj post ĉi tiu rakonto, doganisto ĉeestis ĉirkaŭ noktomezo strangan scenon.
Hartaŭzita virino malsupreniris laŭ la klifo, eligante terurajn kriegojn. Ŝi tenis al ĉielo tute nudan infanon. La virino eniris en la akvon, ankoraŭ kriegante, kaj plurfoje mergis la bebon.
La doganisto alproksimiĝis. La infano estis mortinta kaj la virino estis freneza.