I _ Somera Kroniko.
Se vi vidus min ĝuste nun, vi ne sukcesus deteni vin ridi. Eĉ mi, kiam mi rigardas min antaŭ mia spegulŝranko, mi ne sukcesas reteni min ridi kaj mi apenaŭ rekonas min.
Imagu ke mi estas tute vestita kiel laŭmoda dando. Nu ! Vi kredos min se vi volas, tio konvenas al mi ne pli malbone ol al iu alia.
Mi surhavas vestokompleton el blanka flanelo, kiu estas malgranda trezoro. Neniu veŝto, kompreneble. Granda zono el skota silko agrable drapiras mian ventron. Koncerne mian helbluan ĉemizon kaj mian verdan kravaton, tio estas por sin genuigi antaŭ ili. Flavaj ŝuoj kaj malgranda kanotĉapelo el angla pajlo kompletigas mian vestaron, ŝuoj sube, kanotĉapelo supre.
Kompreneble, mi modifis la aranĝon de mia hararo kaj mia barbo por bone kongrui kun mia nova vestmaniero.
Mi nun portas longaj miajn harojn, disigitajn per flanka, dislimo kaj falantajn sur miajn vangojn, kiel mi vidis fari junan anglan poeton, kiu loĝas en Honfloro kaj multe plaĉas al virinoj.
Estas vere ke la juna angla poeto estas blondulo kaj ke mi estas nigrablankulo (preskaŭ tute blanka). Sed ne gravas ? Se vi opinias ke virinoj atentas pri aĝo de homoj, vi strange eraras.
Tiel, mi kiu parolas al vi, mi havas multe pli da sukceso ĉe la bela sekso ol mi iam havis.
Mi forgesis diri al vi ke mi anstataŭigis miajn okulvitrojn per monoklo. Tio donas al mi petoletan mienon kiu mirinde konvenas al mi.
Maldika apogbastono de Verdiero, gantoj el hunda haŭto, mia lavado per Kosmidoro, per ĝuplena Kosmidoro, kaj al ni, la virinoj de la mondo !
Dio mia, kiom da belaj virinetoj mi vidis ĉiujn ĉi tiujn tagojn ! En Truvilo, dum la semajno de vetkuroj, oni ne plu nombris ilin. Ili estis ! Ili estis ! Ha ! Amikoj miaj !
De Truvilo, mi iris al Havro, malgraŭ la ĥolero kiu mastre regis super la urbo de Francisko la Ia.
Oni cetere ne ŝajnas pli malkvietiĝi pro tio. Ŝajnas eĉ al mi ke gehavranoj duobligis sian gajecon ekde la invado de la terura plago. Oni ĉefe abunde trinkas, verŝajne kun la espero dronigi la bacilojn.
Mi kiu ne tre kutimas trinki multajn trinkaĵojn, mi konfesos al vi ke mia kapo ofte turniĝis post kelkaj trinkadoj de biteroj kaj kokteloj. Ĉar ĉiuj ĉi tiuj sinjoroj tre ŝategas koktelojn kiuj estas speco de usona trinkaĵo tre agrabla por la gusto, sed diable perfida.
Lastan lundon, mi elitiĝis iom frue kaj mi renkontis en la strato al Parizo, mian amikon Denizon Giloton, ĉarman junulon, komunuman kaj departementan konsilianon de la lando. Ĉi tiu Denizo Giloto, mi konas lin de longe; li eĉ estas, mi kredas, iom parenca al mia edzino.
Ni eniris en malgrandan anglan trinkejon, ni trinkis koktelon, ni trinkis du koktelojn, ni trinkis tri koktelojn, kaj poste, sen ekkonscii tion, jen mi ebria kiel lordo.
Ha ! kiom mi faris kaj diris kiel stultaĵojn ĉi tiun tagon! Ĉar, kompreneble, mia gajeco daŭris ĝis vespero, zorge subtenata de novaj kokteloj. Mi iris tra la stratoj, mano en poŝo, turnante mian irbastonon laŭmaniere de dandoj, kaj tre okupata reĝustigi mian monoklon kiu ĉiumomente defalis.
Vespere, post la vespermanĝo, mi kaŭzis tiom da skandalo ke la policanoj alvenis kaj alkondukis min al la policejo. Kiam mi donis mian nomon, la afero preskaŭ deflankiĝis.
- Vi ? Francisko Sarseo ? ekkriis la brigadisto. Por kiu vi do prenas min, kredi ke ni tuj fidos tiajn sensencaĵojn ? Sro Sarseo estas homo de komuna saĝo, kiu ne povus sin meti en tiajn statojn.
Necesis la interveno de mia afabla kolego Sro Fenuo, la brila lernanto de la Konservatorio, por liberigi min. Mi komencis ne plu ridi.
Treege laca, mi la morgaŭon prenis la boaton al Honfloro kaj ekloĝis en la hotelo de la Renesanco sur la marbordo de Graco, kie mi troviĝas, vere, tre komforte.
La posedanto, Sro Duardo, estas tre afabla viro, tre klera pri amaso da temoj, kiuj ordinare ne pasiigas gastejestrojn. Lia domo, kiu estas tia farmodomo kia hotelo, proponas al lacaj parizanoj la meditadon kaj ripozon kiujn ili tiom bezonas. Strangaj kolektoj aldonas potencan intereson al ĉi tiu instalaĵo.
La sola malbonaĵo estas albumo, terura albumo en kiu vizitantoj devas skribi kelkajn liniojn, aŭ desegni kelkan skizon, laŭ tio ke ili estas aŭ literaturistoj aŭ desegnistoj. Ĉu vi volas scii tion kion mi skribis ?
Nu ! Mi skribis versojn. Kaj, responde al la defio de mia amiko Haleo, mi komponis rime homofonajn versojn, tio estas, versojn kiuj rimas de komenco ĝis fino. Jen ili :
La animo de Alfonso Haleo vagas kaj sin ĵetas en akvon.
Ha ! La sala fundo de la maro ! He ! Tiu frenezulo ! Halo !(1)
Ĉar necesas diri al vi ke lastan semajnon, ĉi tiu kompatinda Haleo, eksciante ke lia amatino trompis lin kun arkitekto, provis dronigi sin. Feliĉe, mi ĉeestis.
Aŭskultante nur mian kuraĝon, mi eligis akutajn kriojn kaj fiŝkaptisto savis nian kompatindan amikon. Nur ke li ne plu provos tion !
Francisko Sarseo.
(1) Ĉi tie estas nur traduko, sed france, fakte tiu estas homofonaj versoj.
II _ Higiena Kroniko.
La alian matenon, kiam mi rigardis tra mia fenestro kiel mi faras ĉiumatene, la vetero ŝajnis al mi bela. Tiam mi surmetis mian helan pantalonon kaj mian jaketon el alpako. Kaj poste, survojen por promenado.
Mia bona mallonga promenado en la kamparo tuj matene, estas nenio kia tia por revigligi vian temperamenton. Tio malkonfuzas viajn ideojn kaj tio vekas vian apetiton.
Ha ! La apetito, infanoj miaj, jen la unua el la bonaĵoj ! Mi de ĉiam brave batalas ĉetable. Kiam mi estis juna, mi manĝintus amason da ŝtonojn, kaj eĉ nun mi sukcesas tion sufiĉe bone. Pri manĝaĵo, mi faras grandfarojn kiujn multaj nuntempaj junuloj ne farus.
Nu, ne pli poste ol la pasintan someron okazis al mi aventuro kiun mi sekretigis ĝis nun, sed kiun mi decidiĝis rakonti por ne tro longe mistifiki bravajn knabojn kiujn mi ŝatas.
Mi troviĝis en Truvilo, loĝigita en la Vilao de la Cedroj de mia juna amiko Gandijo, kies "La gluantaj virinoj" gajvigle iras al ilia kvincenta prezentado. Pensi ke mi estis la sola, aŭ preskaŭ, en la gazetaro kiu antaŭdiris la gravan sukceson de ĉi tiu komedio ! Ne estas ĉar mi estas pli lerta ol aliaj, sed mi havas antaŭsenton, kaj tuj mi sentas ĉu aŭtoro havas teatrosenson. Vane oni provas ŝerci pri mi, tiel estas.
Do ĉi-somere mi troviĝis ĉe Gandijo. Mi ne estis la sola invitito. Estis Alfredo kapuso, ĉarma kronikisto kaj krome perfekte edukita viro. Montogajo, la diskreta verkisto de "La Virinoj de Parizo". Estis Henriko Fukiero, kiu nun estas deputito de Barceloneto; Kokelajno Postnaskito, kiu parenteze, nuntempe respondecas pri bona ĉarma amatino.
Estis mateno, ĉi ĉiuj sinjoroj banis sin en la maro. Mi prenas banojn da varma akvo en bankuvoj sed mi ne ŝatas marbanojn. Mi do restis sola en la vilao kaj mi skribis kelkajn leterojn.
Supreniris tiom bona odoro el la kuirejo ke mi malsupreniris tien por ĵeti ekrigardon. La bonega kuiristino de Gandijo preparis ovojn farĉitajn.
Ĉu vi konas la ovojn farĉitajn ? Ĉi tio estas bonega. Vi malmole kuiras viajn ovojn, vi laŭlonge distranĉas ilin kaj eltiras la ovoflavaĵojn. Al ĉi tiu flavaĵo vi aldonas pecete hakitan viandon, petroselon, cerefolio, ktp.; vi faras farĉon kiun vi metas anstataŭ la flavaĵon. Vi poste malrapide kuiras la tuton en kovrita plado per malforta varmo. Mi ripetas tion : Tio estas franda.
Dum la kuiristino iris porti miajn leterojn al poŝtejo, mi per unu gluto formanĝis la du dekduojn da farĉitaj ovoj. Mi viŝis la pladon per mia poŝtuko kaj mi remetis la pladon en la telermeblon.
Kiam la kuiristino revenis, vi aŭdas ŝiajn kriojn de ĉi tie : "Miaj farĉitaj ovoj ! Miaj farĉitaj ovoj !"
Ĵus, la gastoj tre malsataj alvenis. Mi, en mi mem, ridegis. Ni ĉien serĉis la farĉitajn ovojn, krom kompreneble, tie kie ili estis. Ha ! Mi multe amuziĝis tiun tagon ! La kuiristino preskaŭ malsaniĝis pro tio.
Mi devas aldoni ke la engluto de ĉi tiuj du dekduoj da ovoj kaŭzis nenian malutilon al mia apetito, kaj ke mi matenmanĝis kvazaŭ nenio okazintus.
Ĉu estas multaj dudekjaruloj kiuj farus tiom ?
Ĉar ĉirilate la nuntempaj junuloj tute ne valoras nin. Mi kelkfoje vidas miahejme iujn kiuj ŝajnas manĝi nur per dentopintoj tion kion ni servas al ili, kvazaŭ ni donus al ili forĵetaĵojn(2). Ne estas ĉar estas miahejme, sed mi povas aserti ke ni tute ne malbone manĝas hejme.
Mi kompreneble ne diros ke ni servas nur rostitajn hortulanojn. Ne, sed ni preparas bonan, burĝan manĝaĵon, sanan kaj abundan.
Tiel, ĉi-matene ni manĝis la reston de femuraĵo de hieraŭ, preparita kun terpomoj, tripoj laŭ la Kaena maniero kaj bona salato de lentoj. Dika peco da Livaroto post tio, kaj bona kafo, kaj jen tio !
Mi ne scias ĉu vi similas al mi, sed mi ŝategas tripojn laŭ la Kaena maniero. Kiam mi estis instruisto en la kvara klaso ĉe la mezlernejo de Brivo-la-Fortika, mi havis unu el miaj kolegoj kies onklino tenis porkaĵvendejon en Kaeno. Ĉiujn dimanĉojn matene, mia amiko ricevis per transportservoj plenan vazon da tute pretaj tripoj. Li nur devis varmigi ilin.
Scianta la tre ardan ŝaton kiun mi deklaris por tripoj, ĉi tiu bravulo certe invitis min ĉiun dimanĉon. Mi alportis tri aŭ kvar botelojn da cidro. Alia alportis aliaĵon. Ha ! Ĉi tiuj dimanĉaj tagmanĝoj en Brivo-la-Fortika ! Ili restis unu el la plej bonaj memoroj de mia junaĝo. Mi ne scias tion kio fariĝis mia kolego de trpoj.
La lastaj novaĵoj kiujn mi ricevis pri li, estas kiam li estis nomumita vic-lernejestro de la kolegio de Montolerio. Li tiame skribis al mi por sciigi min pri sia nomumo. Mi respondis al li per letero de gratuladoj, kaj de tiam mi ne plu aŭdis paroli pri li.
Tamen tiel estas en la vivo : ni estas la plej bonaj amikoj en la mondo, cirkonstancoj venas por disigi nin, tute kiel ŝtormo disĵetas vrakojn. Kelfoje hazardo rekunigas vin, sed ofte ni mortas sen revidi unu la alian.
Sed jen ke mi ekdiras malĝojajn aferojn kaj parolas pri morto ! Nu, ni forskuu nian melankolion kaj ni provu esti pli ĝojaj !
Kion do mi diris komence de ĉi tiu kroniko ? Ha ! Jes, mi memoras : opiniante ke la vetero estis bela, mi surmetis miajn helan pantalonon kaj mian jaketon el alpako.
Mi apenaŭ iris unu kilometron en la kamparon, kiam akvogutoj larĝaj kiel moneroj de cent soldoj komencis fali. Kompreneble, mi ne kunportis pluvombrelon. Vi vidas mian kapon de ĉi tie. Estas nenio kiun mi pli abomenas ol esti malseka.
Kion vi farus sur mia loko ? Mi ne scias, sed mi ja ŝirmiĝis sub arbo.
Bedaŭrinde, la gutoj transformiĝis en torentan pluvon, veran fulmotondron, kaj malgraŭ mia vegetaĵa ŝirmejo, fine de kvaronhoro, mi estis malsekigita ĝis ostoj.
Mi devis rapide rehejmeniri kaj tute transvesti min. Eĉ miaj tapiŝsimilaj ŝelkoj estis inunditaj. Por kredi ke oni trempis ilin en sitelo da akvo dum dudek kvar horoj.
Nu, vi ne scias tion kion mi faris ekde ĉi tiu aventuro ? Mi tuj diros al vi. Ĉu la vetero estas sunbrila, ĉu ĝi estas pluvaĉa, mi ne eliras sen pluvombrelo.
Se la vetero estas sunbrila, mi uzas mian pluvombrelon kiel irbastonon. Okaze de ekpluvego, mi uzas ĝin kiel pluvombrelon.
Francisko Sarseo.
(2) Mi alian tagon eĉ aŭdis iun kiu diris : "Kiam vi volas ŝviti, la plej bona maniero estas legi la kronikojn de Patro Sarseo" Ĉi tiu, kiam mi ree invitos lin, estos varme, sufiĉe varme por ŝviti sen legi la kronikojn de Patro Sarseo.
III Dum vojaĝo.
Ĉi-jare mi iom malfrue decidiĝis por iri somerumi; sed, kiel diras la saĝeco de la nacioj : pli bone malfrue ol neniam. Cetere, tio kaptis min kiel deziro. Mi enuis en Parizo, mi travivis kelkajn malgravajn turmentetojn. Vi scias tion kio estas, mi ja konservis ekscese junan koron, kaj kelkfoje, ridetu, infanoj ! mi spertas tiujn pasiajn turmentojn kiuj ŝajnas ekskluziva propraĵo de la adoleskanteco.
Muceto diris : "Kaj neĉeesto kaj tempo estas nenio kiam oni amas". Muceto grave eraris.
Neĉeesto estas gravaĵo kaj tempo estas ĉio kiam oni amas. Mi do diris al mi : ni lasu la tempon fari kaj ni provu la foreston.
Jen kial, sabaton matene, mi prenis la trajnon al Sankta-Maluo. Neniuj incidentoj ĝis Versajlo.
Tie, la staciestro de Ŝantjeo, tre digna homo, ĉagrenis min. Li baraktis kontraŭ kvar individuoj kun malbonaŭgura aspekto, maldece vestitaj, tiaj uloj kiajn ni ekvidas nur dum tempoj de ribeloj aŭ la senkapigoj. Ĉi tiuj viroj (unu ruf-, du blond- kaj unu brun-haruloj) profitis de sia nombro por vortataki la honestan maljunulon. Ĉi tiu lasta, kun memrego kiu ankoraŭ vekas mian entuziasmon, notis en sian notlibron la nomojn de la insultantoj, kaj mi havas la dolĉan esperon, ke ĉe la momento kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn, la kvar bubegoj spiras freŝan aeron sur la malseka pajlo de la karceroj.
Tamen, la trajno al Sankta-Maluo (foriranta de la stacidomo Montparnaso) alvenis kaj ĉesigis ĉi tiun doloran scenon. Mi sidiĝis en komfortan kupeon, kaj vipu koĉero… aŭ pli ĝuste fajfu maŝinisto.
Ha ! Fervojoj estas bela inventaĵo ! Se ili tute ne havas la pitoreskecon de la diliĝencoj de niaj patroj, kiel komfortaj ili estas ! Kaj eĉ se ili nur havus la meriton mallongigi distancojn ? Ĉu vere tio estas por disdegni ?
Kaj pensi ke ĉi tiuj fervojoj kiuj vekas nian plej viglan admiron, eble iam estos objekto de mokadoj fare de niaj pranevoj ! Ĉar, estu certa, estus senpripensa frenezo fiksi limojn al progreso. La ĥimero de hieraŭ estas la realo de hodiaŭ kaj la kadukaĵo de morgaŭ.
Estas malĝoje konstati ĉi tiun senĉesan kirlado kiu kuntiras la homaron en siajn senfinajn ciklojn, sed ne gravas ! Kiel mi diras, la vivo estas la vivo, ni uzu ĝin per ĉiuj flankoj kaj ĉefe per la bona.
Kaj, dum mi forlasis min al ĉi tiu abismo de pripensadoj, Sankta-Maluo pliproksimiĝis. Li eĉ estis tiel proksima ke la trajno eniris en la stacidomon kaj mi povis eltrajniĝi.
Mi neniam vidis Sankta-Maluon, kaj mi ne bedaŭras tion, ĉar se mi jam vidintus ĝin, mi estus malpli impresata de ĝia aspekto ol mi estis sabaton vespere ekvidante ĝin por la unua fojo.
Geologoj, kiuj kelkfoje estas adorindaj poetoj sen konscii pri tio, diris ke Sankta-Maluo estas konstruita sur granita tereno. Nenio estas pli vera kaj pli plezuriga.
Granito ĉi tie, granito tie, granito ĉie. Ha ! kiel granita tereno, ni povas diri ke ĝi estas granita tereno ! Mi ne plu estas juna. Sed, traserĉante en la plej profundeco de miajn memorojn, mi malfacile trovus pli granitan terenon ol ĉi tiu, jes, pli granitan !
Ni komprenas, vidante ĉi tiun granitan terenon, ke tie povis naskiĝi kaj kreski tuta generacio de sentimaj maristoj kaj aŭdacaj korsaroj, kaj oni diras al si ke ĉi tiuj fortikaj kompleksioj "certe suĉis iom da lakto el tiuj granitoj".
Inter aliaj apartaĵoj de Sankta-Maluo, mi plezure mencius la belecon de la junaj aŭtoktoninoj. Ĉefe unu, nomita Viktorino, sur kies gorĝo povus erodiĝi la tuta granito de ŝia lando. Ĉi tiu Viktorino ne malmulte kontribuis al mia konsolado.
Kiam mi bezonos konsolon, mi revenos al Sankta-Maluo. Kaj eĉ sen tio.
*** ** * * ** ***
Jam delonge, mi volis vidi Monton Sanktan Mikaelon. Mi ne volis preterpasi tiel proksime sen tie halti, survoje al Pontorsono ! De Pontorsono, ni prenas la poŝtkaleŝon. Post kelkaj kilometroj, oni ekvidas Monton Sanktan Mikaelon.
Mi ne pretendas sciigi al vi tion kio estas Monto Sankta Mikaelo. Vi scias tion tiel bone kiel mi.
De malproksime, vidate de la imperialo de la veturilo, ĝi faras tre belan efikon, sed, ĉu mi konfesu tion al vi ? Mi sentis grandan elreviĝon. Mi kredis ke ĝi estas pli pinta ol ĝi estas. Ĝi estas beleta, sed ĝi ne estas sufiĉe pinta.
Cetere, oni laboras por restaŭrado, kaj mi petegas Srojn la arkitektojn; faru ĝin iom pli pinta. Garniero diros tion al vi, same kiel mi.
Tio kio estas plej bona ĉe Monto Sankta Mikaelo estas Sino Pulardo. Ĉu vi ne konas Sinon Pulardon ? Kia ĉarma virino, kaj afabla, kaj bonkora !
Mi ne atingis mian aĝon, ĉu ne, sen manĝi bonajn omletojn. Nu ! La omletoj kiujn ĝis nun mi manĝis, estas hontindaj fiaĵoj kompare kun la omletoj de Sino Pulardo.
Ha ! Bona sinjorino Pulardo mia, kiel vi atingas tian perfektecon en la omleto ?
De Monto Sankta Mikaelo, mi revenis al Pontorsono kie, forprenita de mia temperamento, mi maltrafis la trajnon. Atendante la sekvan, mi vespermanĝis ĉe la hotelo de Bretonio. Ĉe la sama tablo kiel mi estis la kvar individuoj kiuj kaŭzis al staciestro de Versajlo (Ŝantjeo) skandalan scenon malaprobitan de honestaj homoj el ĉiuj partioj, scenon kiun mi menciis ĉi supre.
Bona hotelo, la hotelo de Bretonio. Bona manĝaĵo, bona servo, sub la kontrolo de ĉarma junulino (la filino de la domo, mi kredas).
Nun mi estas en Grandurbo, de kie mi skribas al vi ĉi tiujn liniojn. Mi tie konatiĝis kun tre afabla knabo pri kiu mi aŭdis paroli en Parizo, iun nomatan Ŭileto, kiu desegnas bildojn por gazetoj. Mi donis al li kelkajn konsilojn kies li profitos, mi esperas.
Li, siaflanke, sin ŝuldigis ilustri por mi kelkajn kronikojn kiujn mi povolume publikigos je la jarfino por la novjarajn donacojn.
La fina vorto de ĉi tiu artikolo do estos, pardonu tion por unufoje, anonco de librovendejo.
En presado : La Kronikoj de la Komuna Saĝo
de Francisco Sarseo, desegnaĵoj de Ŭileto.
Kaj tio fulmrapide vendiĝos !
Francisko Sarseo.