Feliciano apartenis al tiu speco de homoj kiuj, naskitaj por ĉiuj ĝojegoj de la vivo, ŝajnas esti fariĝintaj farantoj de siaj propraj malfeliĉoj.
Juna, ne malbona knabo, tute ne stulta, dotita de agrable grava riĉaĵo, plivole inklina helblue vidi aferojn, Feliciano enuis en la vivo. Unu el liaj plej obstinaj fiksaj ideoj estis ke virinoj ne povis ami lin por li mem. Pro tio, rankoro kaj ridinda spirito de ĉikano koncerne la virinoj, kiujn li tamen adoris.
Iun vesperon, kiam li enuis iom pli ol kutime, Feliciano eniris en unu el tiuj malgrandaj lirikaj dancadaj vesperfestoj kiuj estas nomataj la Stelo, la Fajrero, la Braĝo, ktp., ktp.
Tiu ĉi estis nomata La Brileto, por iom ŝanĝi, kaj konsistis el junuloj de ambaŭ seksoj, apartenantaj al la komerca burĝaro.
La virjunuloj laŭvice suriris sur malgrandan scenejon situanta funde de la ĉambro, poste, tie deklamis versojn aŭ kantis kantojn. Antaŭ la emociita okulo de la patrinoj, kelkaj junulinoj faris same.
Tio ne estis el freneza artista meznivelo; la ritmo ofte perdis siajn rajtojn, kaj la rimoj, la kompatindaj rimoj, ŝajnis petegi prezentadojn kun profitoj, aŭ almenaŭ malgrandan monkolekton fine de la vesperfesto. Sed, ne gravas, la homoj ŝajnis multe amuziĝi.
Estis nur du homoj kiuj ŝajnis malmulte ĝui la ĝeneralan ĝojegon, Feliciano kaj granda, blonda junulino kun nigraj okuloj. Blonda el cindroblonda koloro, kun varma nuanco; nigraj okuloj, tre grandaj kaj tre nigraj. Ĉi tiu junulino fortege distingiĝis de la burĝa etoso de ĉi tiu kunveno.
Feliciano alproksimiĝis. Tre nature, la junulino parolis :
- Vi ne ŝajnas multe amuziĝi ĉi tie, sinjoro ?
- Mi estis forkuronta, fraŭlino, kiam mi ekvidis vin.
- Ha ! Tio estas afabla… Kaj nun ?
- Nun mi restas.
- Ĉu dum via tuta vivo ?
- Dum la tuta via, se vi volas.
Tio estis tute stulta, sed la junulino tamen ŝajnis ravata.
La lirika parto de la vesperfesto estis finiĝonta. La lasta komizo eligis la lastan monologon, kaj jam aktivaj junuloj forpuŝis funden la seĝojn por lasi lokon por la dancoj. Feliciano dancis kun la fraŭlino, denove dancis kun ŝi, kaj li sciiĝis ĉion.
Ŝi estis nomita Viktorina, tute kiel la patrino de la princo de Kimrio, orfino, bonedukita, kun sentema kaj delikata naturo, kaj kiel ŝi enuis en tiu mondumo ! Ne, vi ne povas imagi tion.
Ŝi venis kun amikinoj. La amikinoj reiris sen ŝi. Feliciano estis feliĉa, senlime, dum ok tagoj. Viktorina, ĉarmigita.
Kaj poste, lia kompatinda fiksa ideo denove kaptis lin.
- Sed fine, eta Viktorina mia, diru al mi kial vi tiel facile sekvis min tiun vesperon ?
- Vi aspektis tiel malĝoja !
Indigno de Feliciano.
- Sed mi tute ne estas malĝoja. Tiun vesperon, mi travivis neklaran melankolion esti nomata Feliciano, kiel Sro Ŝampsoro. Jen ĉio.
Kaj ekde tiu momento, Feliciano tute sin forlasis al sia denaska bonhumoro. Viktorina daŭrigis ami lin.
- Kaj nun, iam demandis Feliciano, iom diru al mi, kial vi amas min ?
- Mi amas vin… ĉar vi estas tiel amuza.
- Amuza ?
La dua furiozo de Feliciano.
- Ne, mi ne estas amuza, li deklaris. Mi sentas min plenkontentan esti nomata Feliciano, kiel Ropso. Jen ĉio.
Preskaŭ ĉiun semajnon, la sceno renoviĝis.
Iam, Viktorina ame enŝovis siajn malgrandajn manojn en la maldikajn, longajn kaj abundajn harojn de Feliciano. Per voĉo milda kiel kareso :
- Mi amas viajn harojn, ŝi diris.
En la sama vespero, Feliciano revenis hejmen, kun kapo razita kiel tiu de arabo. Estis admirkrioj fare de Viktorina :
- Ho ! Kiel vi tiel estas ĉarma ! Ĝi ŝajnas tre milda broso.
Kaj ŝi frotigis sian vangon, sian beletan, lanugan vangon, kontraŭ la tre milda broso de sia amiko. Feliciano, tute konfuzita de ĉi tiu ĉarma obstineco, iam eligis krudan kaj stultan vorton :
- Ĉu vi volas ke mi fronte diru al vi tion kion vi trovas plej bonan ?… Nu ! Tio estas mia mono.
Ĉi-foje, Viktorina kontentiĝis levi la ŝultrojn kaj murmuris, tre dolorigita : "Idioto !"
Feliciano decidis scii la veron pri tiu afero. Li petis sian notarion sendi al li katastrofan leteron.
- Kompatinda Viktorina mia, mi havas malĝojan novaĵon por sciigi al vi. Mi estas ruinigita, ruiniĝinta ĝisfunde.
Viktoria sin ĵetis al kolo de sia amanto.
- Ha ! Kiel mi estas feliĉa, kiel mi estas feliĉa !
- Kiel do, feliĉa ?
- Ho ! Jes, tre feliĉa ! Ĉar nun vi eble kredus ke mi amas vin… por vi mem.
Feliciano kredis ŝin kaj edziĝis kun ŝi. Ili estis tre feliĉaj kaj havis tiom da infanoj, tiom da infanoj ke ili baldaŭ rezignis nombri ilin.