Vi eble rimarkis ĉe la ĉi-jara Salono malgrandan pentraĵon, proksimume grandan kiel ĉi tiu paperfolio, kiu tutsimple bildigas sardinskatolon sur angulo de tablo.
Ne ladskatolo plena de sardinoj, sed malplena, en kiu stagnas restaĵo de oleo, kompatinda ladskatolo baldaŭ destinita por la rubujo.
Malgraŭ la malmuto de intereso de la temo, ni ne povas, tuj kiam ni videtis ĉi tiun pentraĵeton, forlasi ĝin indiferenta.
La realigo estas tiel perfekta, ke ni sentas nin kaptita de la kontemplado, kun rido de infano antaŭ ia mirinda amuzilo. La zinko kun sia grasa brileco, la olea fundo de la ladskatolo ŝmire reflektanta la disŝiritan kovrilon, tio estas tiel vera !
La scivolemuloj kiuj konsultas la libreton, ekscias ke la aŭtoro de ĉi tiu stranga mirindaĵo estas Sro De Huleno, naskita en Harlemo, kaj kiu ricevis honoran mencion en 1831.
Honora mencio en 1831 ! Sro De Huleno ne estas tute juna viro.
Tre interesita, mi volis koni ĉi tiun strangan pentriston, kaj ne pli malfrue ol hieraŭ, mi iris al lia hejmo. Ĝi estas tien, malproksimen, malantaŭ la altaĵo Montmartro, en granda hangaro en kiu estas parkaditaj tre malnovaj aŭtoj kaj en kiu la artisto okupas la subtegmenton.
Vasta subtegmento inundita de lumo, plenplena de finitaj pentraĵoj; en angulo, ia malgranda dormoĉambro. Ĉio en neriproĉebla pureco.
Ĉiuj pentraĵoj, senescepte, bildigantaj mutaj naturoj, sed per tiel perfekta simileco, ke kompare, la Volonaj, la Bejlaj kaj la Degofaj estas nur tute malgravaj knaboj.
Patro Huleno, kiel nomas lin liaj najbaroj, zorgeme estis mastrumanta sian domon. Li estas malgranda maljunulo, en longan surtuton, antaŭe nigran sed nune plivole verdan. Granda holanda kaskedo troviĝis sur liajn arĝentajn harojn.
Ekde la unuaj vortoj, mi dronis en profundan konsternon. Neeblas imagi pli da naiveco, da simplanimeco, kaj eĉ da nesciado. Li nenion scias pri tio kio koncernas arton kaj artistojn.
Ĉar mi petas al li kelkajn informojn pri lia procedo, li larĝe malfermas la okulojn kaj, nekapabla esprimi ion ajn, li diras al mi : "Rigardu min fari".
Zorge viŝinte siajn dikajn okulvitrojn, li sidiĝas antaŭ komencita pentraĵo, kaj komencas pentri. Pentri ! Mi scivolas ĉu oni povas nomi tion pentri.
Temas bildigi kolĉeno de perloj volvita ĉirkaŭ fumaĵita haringo. Sen miri pro la temo, mi atente kontemplas la bonulon. Provizita de etaj, tre maldikaj penikoj, kun nekredebla firmeco de okulo kaj de mano kaj kun vertiĝodona laborrapideco, li procedas per malgrandaj, mikroskopaj makuloj kiujn li apudmetas sen iam reveni al antaŭa tuŝo.
Li neniam, neniam interrompas sian laboron de pacienco por dorseniri kaj taksi la efikon. Sen halti, li laboras kiel zorgema punlaborulo. La sola vorto kiun li fine trovis pri sia arto, estas jena :
- La ĉefa afero, vi vidas, estas havi bone purajn penikojn.
Vesperiĝis, metode li ordigis siajn uzataĵojn, purigis sian paletron, kaj ĉirkaŭrigardis en sia domo por certigi al si ke ĉio bone estis en ordo. Ni eliris.
Kelkaj etaj glasoj da kuracao (li ŝategas kuracaon) paroligis lin. Ĉar mi miris ke, pro lia granda facileco de laboro, li sendis al la Salono nur la malgrandan pentraĵon pri kiu mi parolis, li respondis al mi kun granda malĝojo :
- Mi perdis mian tutan jaron, tiun jaron.
Kaj tiam rakontis al mi la plej strangan rakonton kiun mi iam aŭdis. De tempo al tempo, mi rigardis lin atente, volante certigi min ke li ne mokis min, sed lia maljuna honesta vizaĝo de senkonsola maljunulo respondecis pri lia sincereco.
Antaŭ unu jaro, maljuna holanda amatoro loĝanta en Parizo mendis al li, estiel samlandano, pentraĵon bildigantan kamenbreton kun admirinda murhorloĝo el skulptita eburo, senegala mirindaĵo en la mondo.
Post unu monato, ĝi estis finita. La amatoro estis kontentega, kiam subite lia vizaĝo malsereniĝis :
- Estas tre bone, sed estas io kio ne estas ĝuste lokita.
- Kio do ?
- La montriloj de la horloĝo.
Huleno ruĝiĝis. Li, tiel zorgoplena, eraris.
Efektive, originale, la malgranda montrilo estis sur la kvara horo kaj la granda sur tagmezo, dum en la pentraĵo, la malgranda estis inter la tria kaj la kvara horo, kaj la granda sur la sesa horo.
- Tio ne gravas, balbutis la maljuna artisto, mi tuj riparos tion.
Kaj, por la unua fojo, li retuŝis ion faritan.
De tiu momento komenciĝis ekzisto de torturo kaj ĉagreno. Li, ĝis nun tiel certa pri si, ne sukcesis loki ĉi tiujn damnitajn montrilojn.
Li bone rigardis ilin antaŭ ol komenci, bone vidis ilian precizan pozicion, kaj komencis pentri. Ne forflugis kvin minutoj dum li estis pentranta kiam, aĉ ! li ekrimarkis ke li denove eraris. Kaj li aldonis :
- Al kio mi devas imputi ĉi tiun eraron ? Se mi kredus al sorĉoj, mi dirus ke iu ĵetis unu al mi. Ha ! Ĉi tiuj montriloj, ĉefe la granda !
Kaj ekde unu jaro, ĉi tiu kompatinda maljunulo laboris por sia horloĝo, ĉar la amatoro volas akcepti la liveradon de la verko kaj pagi por ĝi ĝis nur kiam la montriloj estos ekzakte kiel en la originalo.
La malespero de la bonulo estis tiel profunda ke mi komprenis la absolutan vanecon de iu ajn klarigo.
Kiel homo kiu kompatas pri lia malfeliĉo, mi manpremis lin kaj forlasis lin en la malgranda drinkejo kie ni estis.
Post kelkdudek paŝoj, mi ekrimarkis ke mi forgesis mian pluvombrelon. Mi revenis.
Mia maljunulo, sidanta ĉe tablo antaŭ nova kuracao, estis kaptita de tiel intensa atako de nebridebla rido ke li ne vidis min eniri. Laŭvorte li sin tenis la flankojn pro ridego.
Tute honta, mi malproksimiĝis, murmurante :
- Nu maljuna malseriozulo !