Kian klopodon mi estis faronta tiun posttagmezon ? Mi malmulte memoras. Konsideru kiel certa ke ĝi estis el la plej lasta graveco. Li estis altranga persono, vere altranga persono kiun mi devis vidi. Mia estonteco dependis de tio.
Mi vidis ŝin pasi, transirante la avenuon. Mi forgesis la personon, la vere altrangan personon, kaj mia estonteco frakasiĝis.
Pardonu, kompatinda estonteco mia ! Sed vi estis tiel ofte frakasita ke el ĉi ĉiuj rompoj devis rezulti por vi nedetrueblan kaj konsentantan elastecon. Kompatinda estonteco, ĉiam daŭrigu, vi ne finis esti frakasita !
Ŝi preterpasis, transiranta la avenuon. Avenuo sunumita de timema provo de marta printempo, afabla printempeto kiu ridetas al vi, malaperas, revenas mienante diri : Saluton, estas mi… Ĝis baldaŭ, mi revenos.
Iu printempeto kiu ŝajnigas al vi pli malgajajn la lastajn grizajn tagojn kaj pli ĉagrenajn la ekpluvojn.
Do ŝi preterpasis, transiranta la avenuon, kun letero enmane, letero kiun ŝi alportis al la poŝtoficejo.
Poŝtoj kaj Telegrafoj !
Mi vidis multajn ĉambristinojn. Mi amis ilin kaj pli. Sed mi neniam renkontos iun pli plaĉan.
Ho ! Ŝia naiva beba kapo, ŝiaj frizaĵoj kiuj disflugas, liberigante de sia hela orkoloro la junan eburkoloron de ŝia frunto. Ho ! Ŝia brusto, ŝia triumfa brusto, tro forta por juna ĉambristino. Ne ! Ne tro forta ! Neniam tro forta !
Ha ! La altranga persono, la vere altranga persono kiun mi estis vizitonta ! Ha ! Mia estonteco ! Por ni, la eta ĉambristino kiu transiras la avenuon, en la sunlumo, kun letero enmane !
Por ni, por ni ! Do mi sekvis ŝin.
Vigle, ŝi ĵetis sian leteron tra la faŭkantan truon etikeditan "Departementoj", kliniĝis por certiĝi ke la letero fakte foriros "ĉi-vespere", kaj reiris.
La domo kie ŝi eniris, estis bela domo, nova kaj luksa. Mi supreniris, ankoraŭ malantaŭ mia ĉambristino, tri etaĝojn. Kupra plato : Doktoro Sankta-Tankredo, Konsultoj de tagmezo ĝis la tria.
Tie estis. Kaj mi estis tute malĝoja kiam la pordo fermiĝis malantaŭ la beleta eta ĉambristino.
Pa ! Mi diris al mi, mi ne plu pensos pri ŝi post kvin minutoj. Mi ne fajfas pri tio ! La morgaŭon, mi havis nur ŝin en mia kapo, kaj, tuthazarde, mi prezentis min tagmeze por konsulto de doktoro Sankta-Tankredo.
Granda diabla lakeo malfermis al mi kaj enkondukis min en atendejon. Mia idolino ne aperis.
Kvazaŭ por forpasigi la tempon, mi komencis konversacion kun la lakeo.
- Ĉu Sino Sankta-Tankredo ankoraŭ havas sian altan, rufharan ĉambristinon ?
- Ne, sinjoro, tiu kiun ŝi nun havas, estas malalta diketa blondulino, nomata Karolino.
Karolino, ŝi estis nomita Karolino ! Jam estis tio.
Estis mia vico. Mi prezentiĝis antaŭ la doktoro Sankta-Tankredo, kiu detale ekzamenis min.
- Ne multe ĝis nun, sed nenion neglekti, nenion neglekti.
Dankon, bona doktoro; kiom multe ? Unu Luidoro. Karolino, mi ne riproĉas tion al vi, sed vi komencas multe kosti al mi.
Tiel kiel lupo ĉirkaŭ ŝafejo, mi vagadis tra la kvartalo. Finfine, ĉe la horbato de la dua horo, ŝi eliris. Ŝia modesta sed bontona vestaro elmontris verŝajne sufiĉe longan irkomision. Mi preterpasis ŝin, returne revenis, kaj per mia plej natura tono :
- Nu ! Karolino, kiel vi fartas ? Kaj Sino Sankta-Tankredo, kiel ŝi fartas ? Kaj vi, kien vi iras ?
La vizaĝo de Karolino ekesprimis miregon.
- Sed mi fartas bone, dankon. Sinjoro, sinjorino ankaŭ. Mi estas alportanta notojn de Sro kuracisto.
Kaj ŝi malserene konsideris min, serĉante funde de sia beleta eta pensujo kie ŝi ja povis ekkonatiĝi kun mi. Sed mi ne lasis al ŝi tempon por pripensi.
- Ha ! Vi estas alportanta kelkajn notojn. Nu ! Mi iros kun vi. Mi pagos por vi kaleŝon. Tio estas afabla, ĉu ne ?… He ho, koĉero !
Kaj antaŭ ol ŝi kapablis kompreni tion kio okazas, ŝi troviĝis sida ĉe miaj flankoj en kaleŝo de la kompanio. Kaj vipu, koĉero !
Du horojn poste, ne pli malfrue, tio estis finita. Mi havis mian rendevueton por ĉi-vespero mem, je noktomezo. Nur, necesis bone atenti, ĉar la ĉambroj de la servistinoj en tiu domo estis tre malsimplaj.
Noktomezo malrapidege venis, sed ĝi alvenis. Mi supreniris la ses etaĝojn, mergita je tiu horo en ombro kaj mistero. Jen la mansardoj.
Peĉ ! Mi ne havas alumetojn. Ho ! Ĉi tiu koridoro !
Lumo filtriĝas tra pordo. Devas esti tie. Mi malforte frapas : frap, frap, frap !
Mi esplortuŝas… la ŝlosilo estas en la seruro. Ne estas respondo. Hontemeco, sendube. Mi tamen eniras.
Mi ne eraris, estis pudoro, ĉar la friponetino malfaldis sian littukon sur sian vizaĝon por kaŝi la ruĝon de honto.
- Saluton, Karolino.
Neniu respondo.
La plej bona afero farenda en tiaj okazoj estas submeti ilin. Mi tute rapide senvestiĝas. Mi enŝovas unu gambon en la liton kaj eltiras ĝin reen kun nedirebla hororo !
Mia piedo batiĝis al glacia karno. Mi fortiras la littukon… Brr… Mortinta maljunulino.
Mi revestiĝas kaj forkuras.
Kaj jen kiel mi preskaŭ fariĝis la Vampiro de la Elizeaj Kampoj.