Créer un site internet

De la 36a ĝis la 40a rakonteto.

La Etaj Meri-Joeloj.

Ĉu vi bonvolas permesi al mi prezenti al vi la familion Meri-Joelon, usonan familion ? Tre afablaj, la Meri-Joeloj. Mi tre ŝatas ilin.

Unue paĉjo, naskita en Bostono (Usono), eks-klaŭno en ĉiuj cirkoj de la tuta mondo, nuntempe familipatro kaj banĝ-instruisto. Ĉar — ĉu oni kredus tion ? — ekzistas en Parizo pluraj banĝ-instruistoj. Oni eĉ asertis al mi — sed kion oni ne diras ? — ke ĉi tiuj instruistoj trovas lernantojn, kelkfoje. Des pli bone por ili.

Meri-Joelo rezignis pri la nobla ekzisto de la cirko antaŭ jam kelkaj jaroj, ĉar reŭmatismo kruele turmentis liajn muskolojn. Sed li konservis tre viglan inklinon por klaŭnaj spektakloj, kaj liaj plej bonaj vesperoj estas tiuj kiujn li pasigas ĉe Fernando. Aŭgusto kaj li estas tre proksimaj amikoj.

Poste panjo, sinjorino Meri-Joelo. Ha ! la brava kaj digna patrino. Ĉu vi iam vidis kokin-patrinon(1) kun siaj idoj ?

Sed, ŝi ne klukas kiel kokinoj, sinjorino Meri-Joelo. Ŝi eĉ ne moviĝas. Kiam ŝi volas kolekti siajn tri knabinetojn apud si, ŝi eligas apartan psiiiton kiun ili bone konas, kaj la etulinoj rapidas ĉirkaŭ panjon kiel svarmo da junaj koturnoj.

La saman procedon estas uzata de la patro Meri-Joelo por grupigi sian familion.

Nun la tri junaj fraŭlinoj, la etaj Meri-Joeloj : "Amerikaj Perloj ! Bonega atrakcio ! La juna triopo ! La plejbonaĵo de la Kamboĝa Sofo (koncerto ĉiutage je la 8a, dimanĉojn kaj festotagojn granda matineo)".

Maria Ana, la unuenaskitino (15-jaraĝa), Marta (13-jaraĝa) kaj la etulino Lucio (11-jaraĝa), idolino de la publiko. Necesus esti farinta dekkvinfoje la mondan rondiron por havi ideon pri lirika repertuaro, tiel varia, tiel kosmopolita, tiel neatendita kiel tiu de la etaj Meri-Joeloj.

Estas iom el ĉio en tio : La valso de Sino Angoto, la nacia kanto de Honoluluo, Sub la lunlumo, Jankio Stultulo, Vivu Garibaldio, la Marsejlezo, ktp. Iu serio, sendube miksita, sed ne monotona. Kaj ili kantas ĉion ĉi per ĉarmegaj junaj klaraj, beltembraj voĉoj kun eksterordinare seriozaj mienoj.

Lucio ne estas ĉiam serioza, kaj kelkfoje eĉ en kantoj kiuj postulas respekteman sintenon kaj seriozan vizaĝon, ŝia temperamento denove superas, kaj ŝi sin forlasas al specoj de ŝercoj kiuj estas nomataj petoletoj. Ho ! Estu trankvelaj, ne estas por la publiko ke ŝi tiel rompas la regulojn, estas ja por si mem. Ŝi unue amuziĝas, kaj poste se la publiko ankaŭ amuziĝas, des pli bone por ĝi.

Ili ankaŭ dancas, la etaj Meri-Joeloj. Se iliaj kantoj estas diversaj, kion ni diros pri ilia dancarto ? Ĉiuj popoloj de la mondo estas reprezentitaj en ĝi, kaj ĉiuj epokoj.

Ĉu vi volas menueton ? Jen menueto. Ĉu vi volas bambulon(2) ? Jen la bambulo. Kaj poste, por fini, la ĵigo, la ĵigo, la ĵigo !

Dume, la bona Sino Meri-Joelo estas en angulo de la ĉambro, okupata realigi kostumojn por la etulinoj. Kiam Sino Meri-Joelo realigas kostumojn, la homaro fariĝas al ŝi tute indiferenta. Nenio estas pli por ŝi, pli estas nenio por ŝi.

Oni krias ĉirkaŭ ŝi. Tumultaj idiotoj postulas la revuon ! La revuon ! Irbastonoj frapas la plankon, glasoj frakasiĝas, seĝoj flugas tra la aero. Iam, eĉ, oni pafis per revolveroj. (La Kamboĝa Sofo estas konata en Montmartro pro siaj ŝtormaj vesperfestoj).

Kiam la etulinoj ne estas sur la scenejo, Sino Meri-Joelo, nezorgema pri ĉi tiu bruo, pretigas, pretigas kaj pretigas. Kaj ĉiam ili estas ĉarmaj, la kostumoj de la junaj fraŭlinoj. Ĉefe la malgrandaj manteloj kun ŝultrokolumo kiujn ili nun surhavas.

La ĉapeloj estas malpli bonaj. Mi ne ŝatas la ĉapelojn de la etaj Meri-Joeloj. Mi opinias ke la pavoplumo ne bone taŭgas kun la konvaloj, kaj la rozoj ne plibeliĝas apud la perlamotaj konkoj. Afero de ŝato.

Ĉiun vesperon post la prezentado, mi kartludis partion kun La Amerika Triopo. Maria Ana estas iom vulpa; Marta estas lojaleco mem; koncerne Lucion… Se mi havus, ĝuste nun, ĉiujn glasojn da kirŝolakto kiujn ŝi rapide perludis al mi, mi povus starigi meze de la Nigra Arbaro kirŝ-laktovendejon, la plej grandan en la regiono.

Kaj ŝi perludis ilin al mi dank’al sia malplezuriga malbonfido.

- La reĝo, ŝi anoncis.

- Pardonu min, mi ĝentile rebatis, ĝi estas nur la fanto.

- La fanto ! ŝi ekkriis, la fanto ! Mi ja pardonpetegas, ĝi estas reĝo. Nur la ludkartoj estas iom grasaj.

La kartoj estis tiom grasaj ke mi neniam sukcesis gajni simplan ludeton kontraŭ Lucio. Kaj ĉiufoje kiam mi perdis, Lucio mendis per sia malforta voĉo de usona trumpeto :

- Juliano, unu kirŝolakton !

Mi ne rankoras kontraŭ ŝi, kaj jen kial :

Iun tagon, post la tagmanĝo, mi renkontis ilin kun iliaj beletaj malgrandaj manteloj kun ŝultrokolumo kaj iliaj malbelaj ĉapeloj (plumoj, floroj kaj sciurvostoj). Ili foriris tra la stratoj, afablaj, kun vizaĝetoj en la vento, ili foriris ien ajn.

Kaj mi sekvis ilin. Diskrete, sur la alia trotuaro, bulvardo de Batinjoloj. Malriĉa junulino, senenergia sur benko, premis kontraŭ si du bebojn, du kompatindajn bebojn, kun vaksaj vizaĝkoloroj, haroj kiuj ŝajnis el klorizita stupo, du kompatindajn bebojn sur kiuj pezis la stulta, nepravigebla mizero.

Kompatindaj bubetoj kiuj timigitaj larĝe malfermis siajn okulojn kaj ŝajnis diri : Kial, kial do tiel malfeliĉaj ? Kompatindaj bubetoj !

Tiam Marta, kiu ŝategas infanojn, prenis la plej junan en siajn brakojn kaj dorlotis ĝin. Lucio tuŝetis per sia mano la nazon de la alia. Maria Ana parolis al la patrino.

De la alia flanko de la bulvardo, mi kontemplis la sceneton, kaj mi deziregis alporti al ili monon por feliĉigi ilin ĉiujn. Sed jen ili kune forirantaj. Ili eniris en grandan domon. Mi sekvis ilin. La etaj Meri-Joeloj komencis kanti.

Ĉar ili konis sian parizan publikon, ili ekkomencis : "Revenante de la revuo". Mi aŭdis la stridan voĉon de Lucio :

"Mi nur admiris
Nian bravan generalon Paniston".

Kaj la mono falis kiel pluvo. Post la Revuo, estis jodlo. Post jodlo, habanero. Post habanero, "Dio Savu la Reĝinon".

La mono ankoraŭ falis kiel hajlo. Post "Dio Savu la Reĝinon", por iom ŝanĝi : "Revenante de la revuo".

Lucio kolektis la monon, dikan manplenon da ĝi — eĉ estis el ili kelkaj blankaj moneroj — kaj ŝi donis ĝin al la patrino de la palegaj beboj, kiu radiante ridetis.

Kaj jen kiam la etaj Meri-Joeloj rapide foriris ĉar ĉi tiu malgranda prezentado malfruigis ilin kaj ĉar Panjo povus maltrankviliĝi.

Bona familio Meri-Joelo, ĝi foriris hieraŭ al Melburno. Ĉu mi iam revidos ilin ? Mi manpremis paĉjon kaj panjon. Mi kisis la etulinojn. Lucio diris al mi :

- Nu ! Pri la kirŝolakto, vi rankoras kontraŭ mi, ĉu ne ?

- Pri kio do ?

- Post kiam mi turnis la okon de piko kaj anoncis la reĝon.

- Ĉu nur unufoje ?

- Ho ! Ne… ĉiufoje !

- Ne, eta Lucio mia, mi ne rankoras kontraŭ vi, ĉar mi scias ke se vi trovos en Melburno aŭ aliloke, palajn bebojn, vi kantos en kortoj (ĉu estas kortoj en Aŭstralio ?), vi donos al patrino iujn ajn pencojn kiuj falos kaj eĉ la piastrojn.

Bonan vojaĝon, etaj Meri-Joeloj !

(1) En Francio, oni tiel noma la trozorgeman patrinon.
(2) Ne trovis bonan tradukon. Ĝi estas afrika danco farata laŭ sono de speco de tamtamo.

 

 

La Valso.

Kun malfaldita kolumo de palto, miaj manoj en la poŝoj, mi iris tra la nebulaj kaj malvarmaj stratoj en tiu konfuza stato de stultiĝo, kiu emas fariĝi normala stato ĉe mi ekde kelka tempo.

Subite mi estis eltirita el mia malvigleco de maldika, fajne gantita maneto, kiu etendiĝis al mi, kaj de freŝa voĉo kiu diris :

- Kiel, jen vi, friponego !

Mi levis la okulojn. La persono kiu tiel familiare alparolis al mi, estis dika, juna, blonda virineto, bela kiel ĉio, sed kiun mi tute ne konis.

- Mi ja timas, sinjorino, mi ĝentile respondis, tute ne esti la friponego kiun vi kredas.

- Ha ! Ne kredinde ! Tio estas tro forta !

Kaj ŝi nomis min.

- Kiel, ŝi daŭrigis, vi ne rekonas min ? Mi do vere ŝanĝiĝis ! Nu, bone rigardu min.

- Tiom longe kiel vi volos, sinjorino, ĉar ĉi tiu operacio tute ne malplaĉas al mi.

- Vi ne ŝanĝis, vi… vi ne memoras pri Luksemburgon ?

- Kiu, sinjorino ? La ĝardenon aŭ la grandduklandon ?

- Stultulo.

Kiom ajn mi konsideris ŝin kun la plej forta atento, neeblis trovi nomon aŭ eĉ alligi la plej etan memoraĵon. Fine, ŝi kompatis mian embarason.

- Nanato, ŝi diris, ekridante.

- Kiel, estas vi, kompatinda Nanato mia ! Ho ! Kiom grasiĝinta !

- Jes, mi fariĝis iom forta.

Mi konatiĝis kun ŝi, antaŭ sep aŭ ok jaroj. Ŝi estis, tiam, malkombita kaj tre maldika knabino. Mi povintus, ŝajnis, enŝovi ŝin en la poŝon de mia Ulster-mantelo.

Metilernantino en mi ne scias kiu metiejo de Ruĝmonto, ŝi pli regule vizitadis Luksemburgion ol ŝian metiejon, kaj mi ne laciĝis admiri la malseverecon de ŝiaj mastroj kiuj propravole akceptis tiel longajn kaj oftajn malaperojn.

Kaj gaja kun tio, kaj inteligenta !

Iun belan tagon, ŝi sen averto malaperis, kaj mi neniam revidis ŝin. Mi estis mirigita trovi ŝin tiel ŝanĝita, kaj ĉefe konsiderinde pligrandigita. Mi ne kaŝas tion, mi ŝategas junajn virinojn iom dikajn, sed mi preferas ilin dikegaj kaj jen la kialo : Mi sentas inklinon por homa haŭto kiam ĝi estas streĉa sur la korpo de beleta virino. Nu mi rimarkis ke dikaj homoj prezentas senfine pli da haŭto ol malgrasaj. Jen.

Mia amikino estis en ĉi tiu kazo kaj dum ŝi rakontis al mi sian historion kaj ŝian metamorfozon, mi envolvis ŝin en akirema kaj dezirega rigardo.

Ŝi havis sufiĉe por rakonti al mi ekde la tempo !

Unue, ŝi enamiĝis al juna amanta rolulo ĉe la nacia teatro de la Fikoboldoj. Unua konkubeco, en kiu komfortaĵo estis abunde anstataŭigita de ĉiutagaj draŝadoj.

Iam, la draŝado fariĝis duontaga. Tiam Nanato, indignita de ĉi tiu malinda praktiko, forlasis la aktoraĉon kaj fariĝis la amantino de juna skulptisto de Montparnaso. Neniuj batoj kun ĉi tiu artisto, sed en mizero ! Kaj ĉiam pozi, la tutan tempon.

Feliĉe, iu mendo alvenis : buston. Riĉa junulo volegis posedi siajn trajtojn en marmoro. Kiam la trajtoj estis finitaj, la juna riĉulo kunportis sian buston… kaj Nanaton. Inter ni, mi pensas ke la busto estis nur blufo imagita de la riĉa junulo por alproksimiĝi al objekto de sia amo.

Ĉiaokaze, Nanato prenis konsiderindan influon super sia nova amanto kaj, kiel ŝi diris iom moderne, ŝi kondukis lin per la pin…, per la pinto, per la pinto de la nazo. Tuj, kun li, ŝi komencis grasiĝi, cetere kontentega. "Tio donas al mi seriozan mienon" ŝi asertis.

- Kaj via amanto, mi demandis, bela knabo ?

- Belega.

- Inteligenta ?

- Vera naivulo, kara mia ! Imagu…

Kaj ŝi rakontis al mi multajn anekdotojn, ĉiuj celantaj atesti la kompletan stultecon de la ulo.

- Kaj kion li faras ?

- Nenion, mi diras al vi, li estas riĉa. Tamen, li havas ambicion : komponi muzikon. Ĉu vi havas oper-libreton por muzikigi ?

- Ne, ne nuntempe.

- Ha ! Ideo !

Ŝi frapis en siaj manoj, kiel virino al kiu ĵus alvenis bonan ideon.

- Ĉu vi havas talenton ? ŝi demandis.

- Pri kiu ĝenro ?

- Verku parolojn por opereto, alportu ilin al li. Ĝi neniam estos prezentata, sed vi havos pretekston por veni hejmen. Vi vidos kiel stulta li estas.

Mi tute ne intencis, vi bone pensas, maltrafi tiel bonan okazon. Jam la morgaŭon, mi fuŝis azenaĵon kiu similis opereton, kiel "La Krevita Okulo" similas al "La Tem-listo" de Pio la IXa, kaj mi portis la aferon al mia komponisto.

Nanato ne mensogis. Li eĉ estis pli stulta ol tio.

Li estis ravita ke mi pensis pri li.

- Sed kiu diable povis paroli pri mi al vi ?

- Estis Sro Sansanso kiu donis al mi vian adreson.

- Sansanso ! Sed mi ne konas lin !

- Nu ! Li konas vin.

Nanato, kiu sin trovis en negliĝon, kun haroj pendantaj sur la dorso, pli beleta ol iam, sin tenis la flankojn. (Mi volonte taskintus al mi ĉi tiun operacion).

- Ludu do vian valson por sinjoro, ŝi diris.

Li sidiĝis ĉe la piano kaj preludis. Silente, Nanato montris al mi la murhorloĝon. Mi rigardis la horon : 10h15.

Li ludis sian valson kun vere kortuŝa konvinko. Ĝi estis sinsekvo da stultaj arioj, milfoje aŭditaj. Sed kia ardo en la plenumo ! La ekstera mondo ne plu ekzistis por li. Li kliniĝis, malkliniĝis, tordiĝis. Ŝvito fluetis sur lia genia frunto.

Nanato rigardis min kun sia plej ridiga mieno :

- Ĉu vi povas kredi tion ?

Fakte, necesis vidi tion por kredi tion.

Mi avide kontemplis ŝin. Ho ve, kiel ŝi estis beleta en negliĝo ! La valso ankoraŭ daŭris. Ni sidis unu apud la alia sur sofo.

- Pri kio vi pensas ? ŝi abrupte diris.

- Mi estas kalkulanta la proksimuman surfacon de via beleta korpo, kaj mense dividante ĉi tiun areon per tiu de kiso, mi kalkulas kiomfoje mi povus kisi vin sen kisi sur la sama loko.

- Kaj kiom tio estas ?

- Estas timige… Vi ne kredus tion.

La valso finiĝis. Estis la 10h35. La artisto viŝis sin.

- Kion vi pensas pri tio ?

- Belege, belege, belege !

- Nur, aldonis Nanato, sinjoro trovas ĝin ne sufiĉe longan. Sinjoro prave rimarkigis al mi ke post la granda, brila afero, vi scias, plum, plum, plum, pataplum, vi devus rekomenci la melodion, vi scias, tra la la la, tra la la la la.

- Ĉu tio estas via opinio, sinjoro ?

- Mi opinias ke tio estus pli bone.

Mi adiaŭis. Estis tempo. Mi estis mortonta pro ridado. Sed mi revenis la morgaŭon. Mia komponisto estis elirinta. Estis Nanato kiu akceptis min, en negliĝo, kun haroj sur la dorso, kiel la antaŭtagon.

La sofo estis tie, larĝa, alloga.

Mi fariĝis insista. Nanato malforte sin defendis.

- Ne, ne nun… Kiam li estos ĉi tie.

- !!!!!…

- Jes, estos multe pli amuze… Dum sia valso.

 

 

Torino.

Ĉiuj virinoj de Isudino estas rufharaj kaj kverelemaj.
(Anglo el la tempo de Karlo la Xa).

La homoj kiuj multe ŝatas arkadojn, nur devas preni la trajnon je la 8h55 kiu foriras de la stacidomo de Liono al Italio. Kondiĉe ke ĉi tiuj homoj bonvolas eltrajniri en Torino ĉirkaŭ la 2h20 (centreŭropa horo), ili estos plene kontentaj.

Estas tiom da arkadoj en Torino, ke komence oni ne distingas la urbon. Oni vidas nur arkadojn, poste ankoraŭ arkadojn, kaj fine arkadojn. Ha ! La Arkadoj Ambo(1) de la malnova poeto multe progresis de tiam !

* ** *** ***** *** ** *

Oni diris al mi : "Ne haltu en Torino, ĝi estas malvarma, malgaja urbo konstruita laŭ damtabulo".

Damtabulece konstruita, ĝi estas tia, kaj mi ne faros la infanaĵon nei tion. Sed malgaja kaj malvarma, ho ! Tute ne ! Estas vere ke mi alvenis tute meze de Karnavala Mardo.

Bona kvarono de la loĝantaro fiere portis buntajn kostumojn kaj esprimis per mil krioj aŭ kaprioloj estimindan ĝojegon.

* ** *** ***** *** ** *

Francoj kiuj, sen supermezure pasiiĝi pri arkadoj, simple ŝatus la surojn de la virinoj, ankaŭ povas preni la supre indikitan trajnon. Ili nur devas koincidigi sian vojaĝon kun maskerada tago.

Granda parto de la junaj knabinoj kaj junaj virinoj de Torino, kiuj maskovestiĝas en tiuj tagoj, adoptas beban kostumon konsistantan el loza kitelo kiu foje ne eĉ atingas la popliton.

La suro de la junaj torininoj sin muldas, fajna, elasta, perfekta, en bone streĉitajn nigrajn ŝtrumpojn.

Beleta spektaklo por ŝatanto okulumi.

Kaj ĉio ĉi kun bona, sincera, brileta gajeco, neniam agresema; neniuj konfetoj, neniuj paperserpentoj.

La morgaŭon matene, ĉe tagiĝo, de mia ĉambro, mi ankoraŭ aŭdis grupojn de maskitoj kiuj preterpasis, kantantaj ĥorojn. Kaj ili tre bone kantis ilin, iliajn ĥorojn, per beltembraj voĉoj, akra sento de nuancoj, kaj perfekta kuneco.

La italo, cetere, estas tiel muzika popolo ke anstataŭ diri dudek soldojn kiel ĉe ni, ili diras unu liron(2). Por kvardek soldoj, li diras du lirojn, kaj tiel plu.

Ni aldonu ke ĉi tiuj liroj preskaŭ ĉiam sin prezentas en la formo de malgranda monbileto, ofte makulita pro uzado.

- Ve, da mono ! dirus la junaj ĝentlemanoj de Laurbeto, kutimiĝintaj al la dudek soldoj el arĝento.

* ** *** ***** *** ** *

Unu el la aferoj kiuj plej frapis min sur la stratoj de Torino, estis la kompleta foresto de hundoj kaj de trotuaroj.

Multe pripensinta, mi kredis diveni ke oni forigis hundojn pro teruro de hidrofobio. Koncerne la neeston de trotuaroj, ĉu tio ne estus pro drasta decido fare de la piemontaj patroj Lapudoroj kiuj, ne kapablaj malaperigi el sia urbo, la galantecon nomitan "de trotuaro", tute kaj plene detruintus ĉi tiun kutiman scenejon de senpudoraj altiroj ?

Tio kion nia fama Darvino difinis : Ekstermi la organon foriante la medion.

* ** *** ***** *** ** *

Male al malnova populara kredo kiu asertas ke oni ne trovas fazeolojn en Sŭasono, nek Kaen-manieraj tripoj en Kaeno, oni renkontas en Torino bonegan Torin-vermuton. Oni trinkas ĝin aŭ pura aŭ aldonita de sodakvo.

La prezo varias, laŭ la establo, de 15 ĝis 30 cendoj.

Oni povas ankaŭ aĉeti en la trinkejoj de Torino bongustegajn kaj tre malmultekostajn gelatojn.

* ** *** ***** *** ** *

Mi ĵus parolis pri la trinkejojn de Torino; ili tre malmultenombre ekzistas. Kontraŭe, la kvanto da librovendejoj estas nekalkulebla.

Ĉe la montrofenestroj, multaj francaj libroj, interalie la laste eldonitaj : La Ĝardeno de Napoleono, La Sekreta Ulmo, La Jaro de la Korso, La Invito de Klaro, ktp.

* ** *** ***** *** ** *

Ankaŭ en la teatro, franca genio manifestiĝas ! Dum la vespero de Karnavala Mardo, oni ludis Ŝampinjolon, titolitan sur la teatrafiŝo :

Ŝampinjolo malgraŭ si mem,
Brila komedio en tri aktoj.

Mi eniris spekti la duan akton de ĉi tiu teatraĵo kiu en Torino ĝuas sian sukceson de ĉie.

En tiu publika ĝojo — mi donas ĉi tiun detalon por kvietigi la grandan kaj legitiman incitiĝemon de mia amiko Georgo d'Esparbeso — en tiu ĝojo de la publiko, mi diris, mi pensas esti rimarkanta nenion kiu estus malĝentila kontraŭ nia kuraĝa franca armeo.

* ** *** ***** *** ** *

La pentraĵmuzeo ĉi tie estas nomita pinakoteko, tio kio ne malhelpas ĝin enteni amason da bonegaj pentraĵoj apartenantaj al la plej bonaj skoloj de ĉiuj landoj.

Mi ŝatus diri al vi kelkajn vortojn pri ĝi; sed bedaŭrinde mi havas por digne paroli al vi pri ĝi, nek la tiel kleran talenton de Ĵefrŭao, nek la sukan pitoreskecon de Johano Lorino.

Kaj plie, eble tio enuigus vin.

* ** *** ***** *** ** *

Ĉi tie ĉiuj parolas kaj komprenas la francan; sed kia stranga maniero skribi ĝin ! Ĉefe la proprajn nomojn.

Imagu ke la magistrato de Torino havis la ideon, por honori nian faman Lugneo-Poon, direktoron de la Verko, doni lian nomon al iu strato, kortuŝa penso.

Jes, sed ĉu vi scias kiel oni skribis la nomon de la impeta impresario, kiu sin kovris per gloro ludante la kvar Ubuojn-reĝojn (ĉar ili estas kvar, kalkulante kun Ubuo de Laarbaro), ĉu vi scias tion ?

Iru al Torino, kaj kontemplu ĉi tiujn stratnomplatojn :

Strato Lungo Po.

Lungo Po anstataŭ Lugneo-Poo ! La plej stranga estas ke… unu el miaj kolegoj en la torina gazetaro, kiu legas super mia ŝultro, rimarkigas min pri eraro : "Lungo Po havas neniun rilaton kun via Lugneo-Poo ! Ĉi tiuj du vortoj signifas laŭlonge de la Pado".

Ni diru ke mi nenion diris. Tiuj el miaj legantoj kiuj havus mallongan efektivigotan restadon en Torino, povas maltime sin direkti al mi. Mi ne taskos al mi indiki al ili bonegan hotelon, sed mi taskos al mi certigi al ili tre malbonegan gastejon (kunmeti poŝtmarkon por la respondo.)

(1) Latina vorto signifanta "ambaŭ", kaj la malnova poeto estas Vergilio.
()2 Tiu epoko, la monunuo de Italio estis la Liro kiel la antikva muzikinstrumento.

 

 

Ĝenovo.

Oni ne povas riproĉi al Ĝenovo ke ĝi estas, kiel Torino, damtabulece konstruita, alie la damtabulo kiu servintus kiel modelo, estus kia stranga kaj neatendita damtabulo !

Implikita labirinto de malgrandaj stratetoj kiuj supren- aŭ malsupren-iras (kelkaj eĉ samtempe supren- kaj malsupren-iras), flankitaj de palacoj; ĉar, kiel oni diras en la kanto : "estas nur palacoj en tiu urbo !"

La tuto senlime pitoreska, svarmanta, kaj kun agrablega pureco ĝis la plej mallarĝa strateto…

Ĉu la itala malpureco estus nur legendo inventita de la franca-rusa alianco ?

* ** *** ***** *** ** *

Mi ĵus renkontis bandon da etaj seminarianoj, el kiuj la plejaĝulo ne estas dekkvinjara, ĉiuj violkolore vestitaj. Sendube, metilernantoj de episkopoj.

Eble mi morgaŭ vidos iujn, purpure vestitajn, kiuj lernas por iĝi kardinaloj. Kaj aliajn en blanko kiuj sentas papan alvokiĝon. Kiam oni sin destinas al altaj ekleziaj oficoj, oni ne povas komenci tro frue.

* ** *** ***** *** ** *

Pasiginta la vesperon ĉe tiu stranga koncertkafejo Zolezio, kies frekventon mi ne konsilas por ĉastaj aŭ simple trankvilaj familioj. La programo meritas specialan mencion pro sia stranga malmodesteco :

*Grandega sukceso de la talenta kaj alloga artistino Fino Ĵileto Belkorto.

*Grandioza sukceso de la juna kaj vigla paro da fraŭlinoj Jozefino Andreaĉe kaj Tereza Martelo.

*Piramida sukceso de la brava artistino Fino Rakelio.

*Pompa sukceso de la fama pariza artistino, Sino baronino de Avizaro.

Ĉar la baronino de Avizaro ne timis klopodi por veni reprezenti en Italion la malnovan francan nobelaron kaj la kanton de Parizo.

Ĉiuj ĉi tiuj fraŭlinoj havas bonan sukceson, kaj eĉ kiam ili entuziasmigas la malgravan francan soldaton, la italaj oficiroj estas la unuaj kiuj donas la signalon de aplaŭdoj.

Tiom ke oni senarmiĝus ?

* ** *** ***** *** ** *

La lecionoj de la historio ĉeestas por instrui al ni ke la ĝenovanoj estis lerta popolo.

Iliaj posteuloj ne degeneris. Koĉero postulis de mi du frankojn pli ol taŭgis, kaj dum mi defendis min, intervenis sinjoro kaj ĝentile demandis al mi, ĉu mi estis Perso aŭ Montenegrano.

- Nek unu nek la alia, mi diris.

- Mi bedaŭras tion, ĉar mi estas kune konsulo de Persio kaj de Montenegro, kaj mi ja ŝatintus defendi viajn interesojn.

La afabla diplomato transdonis al mi sian vizitkarton : Sro Deferaro. Mi sciigis mian francan identecon; tiam li volis konduki min al mia konsulo, Sro Mejero; sed mi :

- La situacio de Eŭropo, kara sinjoro, estas sufiĉe streĉa por ke mi ne ankoraŭ pli incitu ĝin per persona okazaĵo, fine ne tre grava. Mi pli ŝatas perdi miajn du frankojn ol bombardigi ĉi tiun belan havenon de Ĝenovo de la kuniĝintaj franca kaj rusa ŝiparoj.

* ** *** ***** *** ** *

Jam preskaŭ dekkvin tagojn kiam mi tute ne vidis eĉ unu dividan moneron el arĝento, ne eĉ moneron de dek soldoj.

Alia nostalgio : En ĉiuj tiuj stratoj kie pasas kaj repasas tiel pitoreskaj gepreterpasantoj, en ĉiuj tiuj sunaj placoj, ne eĉ kafeja teraso kie sidiĝi.

Ha ! Tio estas tre kompatinda por viro el mia generacio !

* ** *** ***** *** ** *

Iom malpli ol en Torino, sed tamen sufiĉe, multaj francaj libroj ĉe la montrofenestroj de la librovendejoj.

Unu, aparte, min ĵetis en mildan konsternon. Mi transskribas, sen ŝanĝi eĉ unu joton, la francan tekston kiu sin trovas sur la kovrilo :

F. V. Arminjono
(Subadmiralo)
---
PARTFARMADO
PRI ĜIA RILATO KUN KUTIMO
KAJ KUN MODERNA SCIENCO
ĜENOVO

Presejo de la Reĝa Instituto por Surdmutuloj
---
1894

Mi scivolas kia povas esti la mensstato de la ĝenovaj surdmutuloj kiuj kompostis en la francan la literaturon de subadmiralo pritraktantan pri partfarmado !

* ** *** ***** *** ** *

- Bela preĝejo !

- Ĝi estas la preĝejo de Sankta Ciro.

- Nu !… En Francio, Sankta Ciro estas milita lernejo.

- Ĉiu nacio havas siajn proprajn kutimojn.

* ** *** ***** *** ** *

Ĉe la gastotablo, ia abomena maljuna aŭstrino demandas al mi tion kion mi venis fari en Italio.

Ĉar tio ne koncernas ŝin, mi rakontas al ŝi ke mia celo estas ekspluati usonan patenton por kaneli la internon de makaronio, kiel ni faras por kanonoj kaj fusiloj, por pliigi iliajn trafdistancon kaj precizecon.

Kanelitaj makaronioj.

La malagrabla favulino pripensis dum momento, kaj poste ŝi ne plu alparolas al mi.

* ** *** ***** *** ** *

Oni diris al mi :

- Se vi volas bone amuziĝi, nepre iru pasigi kelkajn horojn ĉe la "Sankta Kampo".

- Ĉe la Sankta Kampo ?

- Ĉe la tombejo, se vi preferas.

Mi sekvis ĉi tiun senpagan konsilon kaj iris ĉi-matene viziti la Sanktan Kampon.

Neniu pli ol mi respektas la morton kaj la funebron de aliuloj; sed, vere, mi devas konfesi ke mi amuziĝis dum tiuj du horoj pasigitaj ĉe la Sankta Kampo en Ĝenovo, kiel mi ne amuziĝis ekde tre longa tempo.

La nebridebla ridado tuj kaptis nin, miaj kunuloj kaj mi, kaj ne forlasis nin tiom kiom nia promenado daŭris.

Bonvolu imagi ke skulptisto zorgas realigi desegnojn de Hermano PaŭloForino kaj realigi ilin en blanka marmoro, kaj ke seriozaj homoj pie demetas ĉi tiujn ĉefverkojn sur siajn familiajn tombojn.

Vidvinoj, vidvoj, orfoj — ĉiu ĉi estas prezentita en ridindaj doloraj ruiniĝoj, vestaĉitaj de ridigaj tualetoj kaj laŭ pozoj kiuj ĝojigus la plej malgajajn.

La sinjoroj estas prezentitaj staraj, tenantaj per iu mano naztukon kaj per la alia la kutiman bulĉapelon. Ho ! Ĉi tiu bulĉapelo skulptita meze de karar-marmoro ! Ĉiuj surhavas surtuton kaj surmetis botetojn kun elastoj.

La sinjorinoj, aliflanke, estas dolorplenaj, kaj ilia kapo estas kovrita de mantilo kies skulptisto bone zorgas ne forgesi eĉ unu maŝon. Iliaj roboj estas realigitaj kun kortuŝa konscienco kaj konforme al la modo de la tago kiam okazis la funebro.

Aparte rimarkinda estis dika sinjorino prezentita en tualeto kiun oni surmetis antaŭ kelkdekkvin jaroj, ĉu vi memoras ? Kun tiu dika, artefarita postaĵo, kiu ŝajnas al ni tiel ridinda hodiaŭ.

La botetoj de la virinoj estas pli ĝenerale butonŝuoj.

Knabinetoj ŝajnas esti temo de apartaj zorgoj flanke de la funebraj skulptistoj. Ili surhavas aĵurajn ŝtrumpojn kaj eksterordinare ellaboritajn pantalonojn el puntoj. Ilia robo estas ornamitaj de floretoj. Larĝa muara zono kompletigas ĉi tiujn elegantaĵojn. Ha ! Mi forgesis la papilotojn, perfektajn.

Nenio speciala por diri pri la knabetoj, krom kaskedo, ofte kun stranga formo kaj, kiel la bulĉapelo de ilia paĉjo, skulptita en blanka marmoro el la plej bela grajneco.

Mi iom riproĉas min, sed ni bone ridis.

* ** *** ***** *** ** *

La policado estas plenumata en Ĝenovo de francaj staciestroj en paraduniformo. Oni elektas ilin inter la plej belaj viroj en la korporacio kaj, kiel sola armilo, oni transdonas al ili longan irbastonon kun arĝenta pomelo.

Dimanĉe, la kaskedo de ĉi tiuj elitaj viroj estas anstataŭigita de cilindra ĉapelo, ĉapelo kiu ankoraŭ konsternos min dum longa tempo.

Imagu cilindron el kunikla felo firme tenitan de armaturo el boligita ledo. Eniĝas en ĉi tiu stranga kapvesto, aliaj substancoj, sed mi ne havis la plezuron detale observi ilin.

Tre ĝentilaj kaj tre komplezaj, la ĝenovaj urbopolicanoj.

* ** *** ***** *** ** *

Usona sinjoro ĵus rakontis al mi pri tre amuza aventuro de Marko Tŭaino en Ĝenovo.

La fama humoristo, akompanata de kelkaj samlandanoj, vizitis Italion. Alvenintaj en Ĝenovon, ili renkontis eksterordinare troparoleman gvidiston, kun abunda kaj ŝpruca entuziasmo.

Marko Tŭaino kaj liaj amikoj tre amuziĝis ne konsenti kun la konvinkiĝoj de la kompatindulo kaj, male, opinii malgajigan la plej belajn videjojn, la plej mirindajn artaĵojn, kiujn li montris al ili.

Iam, la gvidisto pensis esti trovinta la objekton kiu tuŝus la korojn de liaj usonaj klientoj.

Vidigante altvaloran pergamenon tra vitrino, kun tremanta voĉo pro retenata emocio :

- Sinjoroj, li diris, iu aŭtografo de Kristoforo Kolumbo.

- De… kiu ? eligis malvarme Tŭaino.

- De Kristoforo Kolumbo.

- Kristoforo... kio ?

- Kristoforo Kolumbo.

- Kiu tio estas, Kristoforo Kolumbo ?

- Sed, sinjoroj, Kristoforo Kolumbo ! Tiu, kiu malkovris Amerikon.

Marko Tŭaino levis la ŝultrojn.

- Malkovris Amerikon ? Iu malkovris Amerikon ?… Kio estas denove ĉi tiu malnova itala legendo ?

- Sed, sinjoro, ĝi ne estas legendo, ĝi estas historio.

Tŭaino sin turnis al siaj samlandanoj :

- Ĉu vi iam aŭdis paroli pri italo kiu malkovrintus Amerikon ?

Kaj ĉiu serioze respondis :

- Ni neniam aŭdis diri ion similan, ne eĉ de maljunaj vartistinoj.

- Vi bone vidas, kara gvidisto mia, reparolis Tuaino, ke vi estas misinformita. Miaj amikoj kaj mi estas usonanoj, kaj se iu malkovrintus Amerikon, ni scius tion.

La kompatinda viro sin viŝis. Tuaino daŭrigis :

- Kaj tiam, vi diras ke ĉi tiu pergameno estas aŭtografo de ĉi tiu individuo… Kiel vi nomas lin ?

- Kristoforo Kolumbo.

- Kristoforo Kolumbo… skribita de lia mano ?

- Per lia propra mano.

- Kiom aĝa estis ĉi tiu sinjoro kiam li skribis ĉi tiujn liniojn ?

- Ĉirkaŭ tridekkelke da jaroj.

Forta ekrido skuis Markon Tŭainon kaj liajn amikojn.

- Tridekjara, ĉi tiu viro estis tridekjara kiam li skribis ĉi tiun paĝon !… Sed, kara sinjoro mia, kiam vi venos al Ameriko, mi montros al vi lernejajn kajerojn skribitajn de sep- aŭ ok-jaraj infanoj, multe pli legeblaj ol la aŭtografo de tiu… Kiel vi nomas lin ?

- Kristoforo Kolumbo.

- De tiu Kristoforo Kolumbo !… Kaj neniam ni havis ideon meti ĉi tiujn kajerojn en vitrinojn kaj mirigi per ili la fremdulojn kiuj venas viziti niajn urbojn.

* ** *** ***** *** ** *

En la vagono. Du burĝaj paroj da geedzoj, francaj rentuloj aŭ emeritaj komercistoj, interŝanĝas siajn impresojn pri Italio.

La sinjoroj :

- Mi ja neniam konsentus preni serioze popolon kiu havas bankbiletojn el ĉiu paroĥo.

- Tio efektive ne inspiras multan fidon.

- Kaj tiu esprim-maniero ! Malrapida rapidumo, ekzemple, ĉu vi scias kiel ĉe ili oni nomas la malrapidan rapidumon ?

- Ne

- Ili diras : "piccola velocità" !

- Vi pravas, ili estas ŝerculoj.

La sinjorinoj :

- Kaj la papo, sinjorino, ĉu vi vidis la papon ?

- Jes, sinjorino, ni vidis lin dum la meso en la Siksta Kapelo.

- Kaj kiel vi trovis lin ?

- Li estas tre maljuna viro, sinjorino, sed kiu ankoraŭ havas multan graciecon.

 

 

Venecio.

Ho ! La vagema humoro de subverkistoj !
Jen nun kiam mi estas en Venecio !

La unua afero kiu trafas la flarpovon de vojaĝanto alvenanta en Venecion, estas la kompleta foresto de la odoro de ĉevalfekaĵo.

Ĉi tiu aparteco, ŝajne sufiĉe stranga, mem klariĝas tuj kiam oni ekvidas, per praktiko, ke la solaj manieroj por veturado kaj transporto en Venecio estas paŝado kaj gondolado, se mi maltimas tiel esprimiĝi.

Tial, en veneciaj gazetoj, oni ne hezitas konfidi la rubrikon pri trafikakcidentoj al maljunaj raportistoj por kiuj ĉi tiu okupo konsistigas ian sinekuron, cetere malmulte salajratan.

La unua afero kiu trafas la aŭdpovon de vojaĝanto alvenanta en Venecion, estas la anstataŭigo de la bruo de la hupoj kaj de tintiloj de biciklantoj per la melankoliaj krioj de la gondolistoj (sama kialo kiel supren). La pitoreskeco nur profitas de tio.

La unua afero kiu trafas la takton de vojaĝanto alvenanta en Venecion, estas tiu de la direktoro de la Granda Hotelo (la bonega Sro Merlo) kiu klopodegas por proponi al mi ĉambron rigardantan al kanalo kaj de kiu oni malkovras panoramon kiun Sroj administrantoj de la Granda Hotelo de Parizo tre malfacile proponus, malgraŭ sia tuta bonvolo, al sia riĉa klientaro.

La unua afero kiu trafas la gustopovojn de vojaĝanto alvenanta en Venecion, estas franda glaciaĵo "tutti frutti"(1) gustumata ĉe unu el la mil malgrandaj tabloj de la fama kaj antikva kafejo Floriano.

La unua afero kiu trafas la vidpovon de vojaĝanto alvenanta en Venecion, estas la spektaklo de mia amiko Isnardono, la bonega baritonulo de la komika opero, kaj de lia ĉarma juna edzino, malŝpareme disdonantaj turkan tritikon al kolomboj de la placo Sankta Marko.

Ni babilas, kaj mi lernas.

Kompatinda Italio ! Malgraŭ via unueco, permilitita je kosto de tiom da sango (kaj aparte de la nia), ĉu vi ĉiam estos la klasika lando de internaj malkonsentoj ?

Urboj, antaŭ longe, obstine interbatalis dum jarcentoj.

Rivalaj familioj malhelpis geedziĝon inter si de siaj kompatindaj infanoj, kiuj tamen bone amis unu la alian, kaj rezulte, multaj fraŭlinoj, senperspektivaj, finigis siajn tagojn en najbaraj lagetoj.

Ankaŭ universitatoj ne povis toleri unu la alian. Galvanio laboris por malhelpi Voltaon; sed ĉi tiuj luktoj, sinjoroj, estis fruktodonaj luktoj kaj farigis de la scienco iun el tiuj paŝoj kiun la homaro ne povas forgesi sen maldankemo.

La hodiaŭa itala konkurenco ne estas tiel ampleksa, sed tamen ĝi estas interesa.

Estas en Milano du muzik-eldonejoj, du gravaj eldonejoj. Ni nomu ilin per diskretaj inicialoj : Sro Ricordio kaj Sro Sonzogno. Ĉiu el ĉi tiuj eldonejoj estas iu tuta mondo, mondo de muzikistoj, de libret-istoj, de artistoj, de impresarioj, ktp.

Diri ke la plej sincera koreco regas inter ĉi tiuj du grupoj, estus ofendi la veron. Estas al tiu kiu ludos la plej bonan ŝercon al la alia.

Tiel, Sro Ricordio, iam eksciante ke Sro Leonkavalo, la tiel populara aŭtoro de "Pagliacci" (Gepajacoj) kaj kiu estis eldonata ĉe Sro Sonzogno, laboris pri Bohemio bazita sur Murgero, tuj mendis alian ĉe sia plej ŝatata komponisto, Sro Puĉinio.

Ĉi-lasta eklaboris kun konsiderinda "itala furiozo". Malicaj langoj eĉ asertas ke, por fini pli frue, li helpigis sin de siaj kamaradoj (mi ne kredas tion). Mallonge, lia propra Bohemio estis verkita, provludita kaj ludita tra la tuta Italio en malpli da tempo ol necesis por verki ĝin.

Sen aparte maltrankviliĝi pro ĉi tiu trombo, mia Leonkavalo kviete finis sian propran malgrandan Bohemion, kaj estis ĝi kiun oni prezentis dum la alia vespero en tiu mirinda Teatro La Fenikso en Venecio.

Mi ĉeestis en multajn triumfojn, sed mi neniam vidis ion similan. La entuziasmo, cetere, miksiĝis, por la francaj ĉeestantoj, kun nekontraŭebla ridigeco.

Sekvante pri tio la italan kutimon, Majstro Leonkavalo, en la kuliso, tute preta alkuri ekde la unua revoka aplaŭdo, eliris kiel diablo el skatolo, jen el la bilardĉambro de la trinkejo Momuso, jen el la pordistejo de la dua akto, jen de aliloke.

Notu, ke estis dum ĉi tiu prezentado kelkdudek bisoj, sen enkalkuli la sep aŭ ok de la fino. Isnardono, la ĝojo de ĉi tiu teatraĵo, komponis eksterordinaran Ŝonardo(2). Se, en la ĉiela alto, lia lasta loĝejo, la bona Murgero ne estas kontenta, estas ĉar li estas trege postulema.

La malplaĉa flanko de tia grandega sukceso estas la obsedo pri ĉiuj arioj tuj stampitaj en la memoroj de la venecianoj. Oni ne plu povas fari paŝon sen aŭdi kanteti fragmenton de La Bohemio, precipe la feliĉe ravajn strofojn de Mimio Fringo(2) :

Mimio Fringo, la eta blondulino,
La eta blondulino.

La lokanoj prononcas : Mimio Frinn-goo, tio kio aldonas multe da pitoreskeco al la afero.

* ** *** ***** *** ** *

La korto de domo en kiu mi iam loĝis, estis regule vizitata ĉiun dimanĉon matene de maljuna viro kiu, akompanante sin per senvoĉa kaj malbone agordita gitaro, kantis — per kia voĉo ! — malnovan romancon kies rekantaĵo komenciĝis per ĉi tiuj vortoj : "Ha ! Kiel bela estas Venecio !" Ĉi tiu maljunulo mise kantis, sed li ĝuste diris.

Ne eblas fakte revi pri io pli bela ol ĉi tiun ĉarman kaj belegan Venecion !

Ĝis nun, mi ĉiam vigle rifuzis kredi pri reala kaj geografia ekzisto de Venecio.

Panjo tiom ofte endormigis min, tute juna, per la kanto de la gondolistoj; mi tiom legis pri ĝi en romanoj, tiom aŭdis pri ĝi en operoj, tiom kontemplis ĝin sur la perlamota supro de skatolo, ke Venecio restis por mi rev-urbo. Estis nur ĉe la stacidomo mem, kaj antaŭ oficisto de akcizo, kiam miaj konvinkoj iomete ŝanceliĝis.

Kaj kiam portisto kunportis mian bagaĝon en gondolon kaj kiam mi mem sidiĝis en ĝi, sen pli da manieroj ol oni uzas por enveturiĝi en fiakro, nur tiam mi konsentis enirigi Venecion en la sferon de realeco. Sed kia realeco ! Kaj kiom da revoj profitus similante al ĉi tiuj eventualaĵoj, kiel diras Boŭero !…

…Ne nur Venecio ekzistas, sed ĝi estas loĝata, ne nur de pentristoj kaj kuiristoj por turistoj, sed ankaŭ de veraj venecianoj kaj aŭtentikaj venecianinoj, ĉi-lastaj pli beletaj ol neniu kapablus imagi tion kaj ankoraŭ portantaj, grandkvante, hararojn kun tiu aparta blondkoloro kiun ŝategis nia karmemora Ticiano.

…Male al ĝenerala diskonata opinio, la franco, kondiĉe ke li antaŭzorgu tute ne veni dum la eventoj de Egemorto, estas kore akceptata en Italio. Tiel, mi kiu parolas al vi, ekde ok tagoj kiujn mi estas en Venecio, mi jam nombras amason da amikoj, interalie iun bravulon kiun oni alnomis Molton Nason(3). kaj kiun oni nun nomiĝas Nib de Blair(4). por plaĉi al mi.

Franca-itala malamikeco ĉefe vidiĝas en malgrandaj, negravaj kaj sufiĉe gajaj detaloj, kiel ekzemple la metado de la litero h en vortoj. La italoj uzas la hon tiom kiom ni, sed vi neniam sukcesos persvadi ilin meti ĉi tiun literon en la samajn vortojn kiel ni.

Tiel ĉokolado estas tradukita france "chocolat" kaj itale "ciocolatto". Kontraŭe, kilogramo estas tradukita itale "chilogrammo", kaj france "kilogramme". Eĉ pli ! La vorto higieno, france "hygiénique" kun h metita komence de la vorto; itale "igieniche" kun h preskaŭ fine.

Ĉi tio estas bagatelaj ĉikanoj sur kiuj ni pravus resti. Malpeza laboro de glatigado ĉion remetos en sian lokon, kaj baldaŭ, mi esperas, ni ĉiuj latinuloj paŝos man-en-mane.

* ** *** ***** *** ** *

Ni plezure moketas la anglojn kiuj vojaĝas ĉe nia lando, sed mi ja timas ke fremduloj, tiuj kiuj juĝas Francion surbaze de certaj specimenoj de francaj turistoj, ne havu pri nia intelekteco tre flatan opinion.

Ni ne havas konjekton pri la stultecon de kelkaj el ĉi tiuj estuloj, pri ilia hermetika sed ĝenerala nekompreno, kaj pri la incitan stultecon de ĉi tiu eterna mokrido antaŭ la plej belaj aferoj.

Ĉi tiu inklino de la vojaĝantaj francoj, plimalboniĝas pro bezono paroli sufiĉe laŭte, por ke ne iu apudulo perdu vorton.

Kaj en tiu grandega juvelo kiu estas nomata korto de la Duka Palaco, ni aŭdas dikan sinjoron kiu diras al sia edzino :

- Necesis ke ĉi tiuj homoj havu tempon por malŝpari !

- Tempon… kaj monon, kompletigas la ulino kun ŝultrolevado.

* ** *** ***** *** ** *

Bonvolu pardoni la malfortan — sed tiom pravan ! — konsternon kiun mi sentis ekvidante, hieraŭ vespere, ĉi tiun surskribon metitan super pordo en la stacidomo de Venecio, kie mi atendis mian amikon Maŭrico Doneo :

Dankon, celerio.

Kredos min tiu kiu volos, sed ĉi tiu publika omaĝo esprimita al simpla vegetalo kortuŝis min pli ol multaj imponaj manifestadoj.

La origino de ĉi tiu kulto eskapas el mi. Sendube celerio savis tutajn loĝantarojn tra kruelaj epidemioj, aŭ necesas vidi en ĉi tiu stranga fervoro nur malnovan restaĵon de pagana superstiĉo.

Krom se — mi donas ĉi tiun klarigon por tio kio ĝi valoras — la famaj anseroj kiuj savis la Kapitolon, ŝuldis sian ekstreman viglecon nur al nutraĵo en kiu celerio grandparte eniris.

Ne gravas ! Estas kortuŝe vidi tutan potencan nacion kiel Italio tiel rimarkinde omaĝi al modesta legomo.

…Se la italoj estas profunde dankemaj, ili ankaŭ ne forgesas siajn bagatelajn rankorojn. Nu, ekzistas stacidomo, iom antaŭ Modano, kiu estas nomata Salbertrando.

Mi ne dubas eĉ minuton ke ĉi tiu vilaĝego estis tiel baptita memore al la malbonaj ŝercoj kiujn tie plenumintus la eminenta inĝeniero Maŭrico Bertrando, dum la estinta tempo kiam li estis tiel malmulte serioza.

* ** *** ***** *** ** *

Mi havas nostalgion pri ĉevalo. Ne ĉar mi estas fervora rajdanto, sed jen dek plenaj tagoj de kiam mi ne videtis ombron de la plej pala ĉevalaĉo !

Mi kompreneble esceptas el tio, la kvar ĉevalojn en la portiko de la preĝejo Sankta Marko, kiuj, inter ni, troviĝas tie iom kiel ĉevaloj(5)… en la supo, dirus Vilĉjo.

Nu, tio ĉiam estas pli belaj ol bicikloj.

* ** *** ***** *** ** *

Oni certigis al mi ke por konservi la tute romantikan karakteron de Venecio, junuloj el la urbo ricevas malgrandan monpagon de la municipo por havi tiamajn mienojn kaj okulsigni al anglosaksaj damoj.

Foje okazas ke ĉi tiu afektado estas kronita de rapida sukceso. Oni eĉ citis al mi freŝdatan luksegan geedziĝon plenumitan laŭ ĉi tiuj kondiĉoj.

* ** *** ***** *** ** *

Estas en la hotelo junulino kiu komencas trovi la vivon malagrablega. Gastante ĉi tie ekde ok tagoj kun sia patro, ŝi ne jam sukcesis meti piedon eksteren.

Ŝia bona brava paĉjo, kontentega havi ĉambron kies fenestroj rigardas al la Grandan Kanalon, tuj havigis al si ilaron de kanfiŝisto, kaj ekde tiam, estas apenaŭ ĉu oni kapablas decidigi lin malsupreniri por preni siajn manĝojn.

Kompatinda junulino !

* ** *** ***** *** ** *

Dimanĉon matene. Alvenintaj hieraŭ vespere, sinjoro kaj sinjorino, bonaj parizaj burĝetoj, babilas promenante tra la stratoj.

- Estas admirinde, rimarkigas la sinjorino, kiel oni estas piaj en Venecio !

- Kio pensigas tio al vi ?

- Nu ! Ĉiuj ĉi tiuj homoj kiuj iras al la preĝejo aŭ kiuj revenas de tie kun enmane sia meslibro.

- Speco de stultulino, ĉu vi do ne vidas ke ili estas angloj kun sia Bedekero(6) !

* ** *** ***** *** ** *

En mia nescio pri la itala lingvo, mi hieraŭ forlasis min al plej senspritaj ŝercetoj pri ĉi tiu surskribo : Dankon, celerio, kiun oni renkontas en multaj stacidomoj de ĉi tiu lando.

Ni reduktu la okazaĵon al ĝia ĝusta dimensioj : Dankon, celerio signifas Varojn kun alta rapideco kaj nenion pli.

Jen tio kio estas babili sen scii.

* ** *** ***** *** ** *

La venecianoj estas tre fieraj pri sia urbo, tio kion mi aprobas kun ili; sed ilia kulto fine falas en la sferon de partikularismo. Ekzemple, ĉi tiu dialogero inter mi kaj juna veneciano, kiu kelkfoje akompanas nin :

- Kiu estas ĉi tiu preĝejo ?

- Sankta Moseo.

- Beleta ?

- Ho ne ! Ĝi estas malbela… Ĝi estas tiel mokinda kiel tiuj ĉiuj kiuj estas en Romo.

* ** *** ***** *** ** *

La Reĝo de Siamo ĵus alvenis en Venecion per sia propra jakto. Lia Reĝa Moŝto la duko de Ĝenovo iris renkonte al li, ankaŭ per sia propra jakto.

De ambaŭ flankoj, oni pafegis per kanono sen kalkuli; ha ! oni bone vidas ke ne estas ĉi tiuj sinjoroj kiuj pagas la pulvon.

Por plenigi la plezuron, granda usona krozŝipo kiu ĉeestis, la Mineapolo, partoprenis en la amuzo kaj pafis tiom da kanonpafoj, tute per si mem, kiom ambaŭ kune.

La kompatindaj kolomboj de Sankta Marko, tute konfuzitaj, turniĝadis en freneza flugo.

Koncerne la kolombojn de Sankta Marko, mi volegis certigi min per mi mem, ke estis vera la legendo kiu asertas ĉi tiuj birdoj estas netuŝeblaj kaj sanktaj por ĉiu veneciano.

Neniam, oni diras, eĉ dum tempo de sieĝo kaj malsatego, kolombo spertis en Venecio la turmentojn de la plej eta kaserolo.

Estas vere.

Mia eksperimento konsistis el plenmano da pizoj ĵetitaj sur la slabojn kvazaŭ maizoj. Iom surprizitaj komence de ĉi tiu nova nutraĵo, la graciaj birdoj baldaŭ supersatiĝis per miaj pizojn, sen aperigi la plej etan personan aŭ prapatran abomenon. Provu ĉi tiun sporton en Francio, kaj vi vidos la kompatindan rapidegan elflugadon.

La Reĝo de Siamo estas nomata Ĉulalongkorno. Pli malpli kvardekjaraĝa li portas siajn tutajn barbon kaj harojn laŭeŭrope tonditajn.

Li estas tre malbonedukita knabo, kiu en la teatro laŭte parolas dum oni kantas kaj tre laŭte ridas en la plej tuŝantaj momentoj.

Plurfoje, la publiko ne timis esprimi sian malkontenton per ripetaj "Ŝŝ !". Lia Moŝto Ĉulalongkorno, kun kolera mieno, sulkigis la brovojn, kaj Lia Reĝa Moŝto la duko de Ĝenovo, kiu akompanis lin, ŝajnis senti tre fortan emocion.

Dum interakto, Doneo kaj mi, ni konatiĝis kun altrangulo de la akompanantaro de la reĝo. Ĉi tiu siama nobelo sufiĉe flue parolas la francan, sed kun forta belga akĉento. Ne pensu ke mi ŝercas; tio estas pura vero. La fakto estas des malpli miriga ke, en Bangkoko, ŝajnas, estas belgoj kiuj tenas la tutan ĉefecon.

Oni eĉ asertas ke niaj bonegaj najbaroj profitas de siaj avantaĝoj por inciti la kortegon de Siamo kontraŭ Eŭropo ĝenerale kaj Francio aparte. Ne estas mi kiu deklaros ilin malpravaj, ĉar, sur ilia loko, mi farus same.

* ** *** ***** *** ** *

Aŭdinta ĉi tiun konversacion inter tre parizaj turistoj :

- Do, ĉu vi foriras ?

- Jes… Ni estas ĉi tie ekde kvar tagojn, estas pli ol necese por vidi ĉion (senŝanĝe).

- Ĉu vi bone amuziĝis ?

- Ho ! Ne ! Mi trovas Venecion tiel malĝoja !

- Ĉu vere ?

- Jes… ni ĉiam ŝajnas promeni tra inundoj.

* ** *** ***** *** ** *

Pasigis kvardek ok horojn en Kioĝiao, antikva kaj agrablega insulo, de kie ni radias per boato al mil najbaraj insuletoj el la plej vizitindaj.

Tute ruinigita pro malmodera disdono de moneretoj distribuitaj al ĉiuj infanoj kaj ĉiuj etuloj de la adriatikaj fiŝkaptistoj.

Reveninta en Venecio antaŭ sunsubiro kiu frenezigus pro kormoliĝo la plej krudan ulon.

Ho ! Tiuj oranĝkoloraj veloj ! Mi komencas kompreni kiel la patro Ziemo vidis ĉi tiun landon.

* ** *** ***** *** ** *

Mallonga sceno el la turista vivo.

Ili estas tri, altabliĝintaj en ĉambro de la kafejo Floriano : la patro, la patrino, kaj iu alta simplulo de proksime dek kvin jaroj. Ili skribas sian korespondadon.

La patro skribas kaj samtempe diktas, la du aliaj obeme transskribas. La filo skribas al "kara, bona patro mia", kaj la patrino al "kara sinjorino kaj amikino", la sinjoro al mi ne scias kiu. Estas la sama teksto kiu estas uzata por ĉi tiuj tri malsamaj adresatoj.

Ne fidante je sia nura memoro, la viro dume sin helpas per stulta malgranda gvidlibro nomita : "Semajno en Venecio". Ĉe iu momento li diktas : "Hieraŭ ni iris vidi la malnovajn prokuratorejojn".

La sinjorino subite levas la kapon :

- La malnovajn… kion ?

- La malnovajn prokuratorejojn.

- Kio estas ĉi tiuj abomenaĵoj ?

La viro legas al ŝi la ekstrakton el la gvidlibro kie estas klarigate ke la malnovaj prokuratorejoj estas la iamaj loĝejoj de la prokuratoroj. Sed la sinjorino volas nenion scii.

- Neniam mi skribos tion !

- Pro kio ?

- Mi ne scias, sed malnovaj prokuratorejoj, tiu vorto sonas tiel malagrable !

Iru do ! Speco de malnova prokuratorejo !

* ** *** ***** *** ** *

Ni havas la okazon renkonti dum vojaĝo tre eksterordinarajn homojn.

Estis tiujn tagojn, en la Granda Hotelo, sinjoro kaj sinjorino kun certa aĝo kaj evidenta respektindeco. Ĉi tiuj du bonaj homoj vojaĝas kun du litotukoj, siaj tegoj de kapkuseno, siaj mantukoj kaj buŝtukoj.

Ili sin nutras per nur enŝele kuiritajn ovojn kaj rostitan viandon. Kaj eĉ, la viandpecon, ili manĝas ĝin nur post esti formetantaj la eksterajn partojn kiuj povintus esti malpurigitaj de iu kontakto.

Altabliĝante, ili viŝas siajn telerojn, glasojn, manĝilojn, ktp, per folioj de antaŭe asepsita japana papero kiu neniam forlasas ilin. Kaj necesas vidi ilin frotpurigi ĉiujn siajn malgrandajn materialojn !

Kaj kun tio, strikta, konstanta, obstina muteco. Ĉi tiu sinjoro kaj ĉi tiu sinjorino manĝas sen malsigeli la lipojn ! (tio estas maniero paroli, kompreneble).

Se nepre necese, mi komprenas la troigon de ĉi tiuj higienaj antaŭzorgoj, sed kial ĉi tiu plena silento ? Doneo proponas al mi ĉi tiun klarigon, laŭ mi, sufiĉe inĝenian :

- Ĉi tiuj homoj ne parolas ĉar naŭzas al ili uzi vortojn kiuj servis ĉe aliaj sen kapabli forviŝi ilin per malgranda paperpeco.

Estas tamen strangaj homoj en la vivo !

* ** *** ***** *** ** *

Vespere, antaŭ la vespermanĝo, kelkfoje ni iras al la sabloplaĝo. Ne ĉar ĝi estas beleta, beleta, ĉar tio estus sufiĉe seniluziiga kaj nekunigebla kun la malnova romantika ideo kiun ni volonte havas pri ĝi; sed la maro tie estas tre bela kaj la kazino gaja.

Kaj plie, ni tie vidas ĉevalojn ! Kvin ĉevalojn : kvar en servado al la malgrandan trajnon kiu trairas la insulon kaj ĝian vastecon, laŭ la larĝeco de Adriatiko. La kvina, evidente elirita el la staloj de Apokalipso, sin fordonas al posttrenado de miriga veturilo, stranga specimeno de karoserio de la XVIIa jarcento.

Veneciaj beboj kontemplas ĉi tiujn tirĉevalojn kun konfuzita mieno kiun afektas ĉiuj etuloj de Francio ĉe la unua vido de ornitorinko.

Ĉi tiu sabloplaĝo estas punktita de mil tavernoj fekundaj pri strangaj flugfolioj. Unu, interalie, ĉe la Leono de Sankta Marko, elmontris ĉi tiujn liniojn kies ortografion mi respektas :

Tre rekomendinda al Fremduloj kaj Civitanoj.
Ĉiaspecaj krustacoj.
Viena bierro.
Rilativaj vinoj(7).

Rilativaj vinoj ! Ni ne eniris.

* ** *** ***** *** ** *

Tre bela frazo plukita el la Bedekero(6) :

Kiam la gondolo albordiĝas, ni vidas neoficialan oficiston alproksimiĝi kun hokstango(8) per kiu li faciligas la elŝipigon. Ni ŝuldas nenion al li, sed li jam estas kontenta per du aŭ tri cendoj (senŝanĝe).

La mallertaĵo(8) de la neoficiala oficisto ! Bela titolo por malgrava faro. Ĉu ni faras ĝin(8) ?

* ** *** ***** *** ** *

Turistoj. Ni ofte apudestas en preĝejoj kaj muzeoj, grandan familion konsistantan, po proksimume egalaj duonoj, el homoj de Parizo kaj el logantoj de Ŝartro.

Ĉi tiuj diletantoj alportas al siaj vizitoj mirige diligentan konsciencon.

Kiam ili ekrimarkas ke ili forgesis tabernaklon aŭ malsupreniron de la kruco, ili returne retropaŝas tra la tuta monumento.

Iu Ticiano ilin svenigis. Kontraŭe, Tiepolo ne sukcesis gajni ilian subtenon.

- Estas unu, ili diris, kiu ne ruiniĝis pro koloroj !

Mallonga konversacio hieraŭ vespere en la hotelo rivelis al ni ke en ĉi tiu artista familio, la parizanoj neniam metis piedon en la Luvron, kaj tiuj de Ŝartro ne povis memori esti ekrigardintaj al sia katedralo dum pli ol tri sekundoj.

* ** *** ***** *** ** *

Opinio de sinjorino el Rueno :

- Venecio, entute, estas Odemero-ponto je pli granda skalo.

La plej amusa estas ke tio estas iom vera.

* ** *** ***** *** ** *

Kaj nun, adiaŭ gondoloj, pli ĝuste ĝis revido, ĉar ni revenos, ho ĉarma Venecio, tiom bela ke ni forgesas la malbonedukitajn anglojn, la krudajn germanojn kaj la idiotajn francojn, kiuj ĝin obstrukcas !

(1) Italaj vortoj signifantaj "ĉiuj fruktoj".
(2) Iu ĉefa rolanto de la Bohemio.
(3) Itala vorto kiu signifas "dika nazo".
(4) kromnomo de membro de grupo de apaĉoj el la frua XXa jarcento, konataj kiel la "Lupoj de la monteto", kiuj agadis norde de Parizo, precipe en Montmartro.
(5) Vortludo de la verkisto. France "ĉevaloj" (chevaux) sonas al orelo kiel "haro" (cheveu).
(6) Germana verkisto konata pro sia sukceso en la kampo de vojaĝgvidiloj laŭ "poŝa" formato
(7) France "relatif"… Sed ĉu estas "relata" subkompreniganta "al manĝaĵo", au ĉu estas "relativa", tio kio signifus "kvazaŭa". Mi mem ne certas esti bone komprenata.

(8) La sama franca vorto "gaffe" povas signifi "hokstangon", sed ankaŭ "mallertaĵon". Kaj "faire gaffe" signifas "atenti".

Last edited: 18/07/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment