Ĉe numero 236 de la strato Ruĝmonto, en apartamento de la dua, super la interetaĝo (tri mil kvin, impostoj pluse), vivis familio kiun oni nomis familion Marteno.
Ĉi tiu familio konsistis el tri homoj : patro, patrino kaj filo. La patro, kiam komenciĝas ĉi tiu rakonto, ĵus emeritiĝis de komerco. Fondinto kaj direktoro de la Societo de Ĝeneralaj Asekuroj kontraŭ la Notariaro, li faris grandegan riĉaĵon en ĉi tiu entrepreno.
Trankvila viro, eĉ timema, kaj en tio la kompleta malo de sia edzino kaj filo, li instinkte abomenis mondumajn kunvenojn, balojn kaj teatrojn. Lia edzino kaj lia filo, neglektemaj pri ĉia respekto, nomis lin urson.
Sino Marteno nombris pli ol tridek printempojn, sed la kvardekjaraĝo ne jam estis sonorpreta por ŝi. Beleta, eleganta kaj facilanima, ŝi ŝajnis por ĉiuj la filino de sia edzo kaj la pliaĝa fratino de sia filo.
Ĉi-lasta, ĉarma dekokjara knabo, abomene dorlotita de sia patrino, banditeto, jam prunteprenis relative konsiderindajn sumojn al amikoj de sia patro, al provizistoj kaj eĉ unufoje al pordisto.
La koro de patrino enhavas ĉarplenojn da indulgo. Sino Marteno pagis ĉion, nesciate de sia edzo.
Iam, la juna Marteno faris malsaĝaĵon tiel skandalan ke oni ne povis kaŝi ĝin al lia patro. La patro rajdis siajn grandajn ĉevalojn(1), furiozis, kaj decidis ke Gastono tuj soldatiĝu por kvin jaroj.
La okuloj de patrino estas eternaj kaj vastaj rezervujoj de larmoj. Sino Marteno torente elverŝis ilin. Sed vane; Sro Marteno estis el granito. La nura koncedo kiun li faris al la ploranta patrino, estis lasi ŝin akompani la infanon ĝis la kazerna pordego.
Ĉe la momento de la disiĝo, la serĝento de la gardantaro, kortuŝita de ŝiaj plorĝemoj, konsilis al Sino Marteno iri mem rekomendi sian filon al kapitano kaj kolonelo.
La malfeliĉulino komencis ĉe la kapitano, juna tridekjara kapitano, iu atak-kuniklo. Ŝi restis tie dum kvaronhoro kaj eliris iom konsolita.
Tiam estis la vico de la kolonelo. Tiel estis, la kolonelo proksimiĝis tutapude al sesdekjaraĝo. La vizito de Sino Marteno daŭris preskaŭ tri kvaronhorojn. Sed ŝi eliris el ĝi tute konsolita.
Ne longtempe, ĉar la unuaj leteroj de Gastono estis korpremaj. Oni formanĝis lian tutan ĉokoladon. Kaj poste ĝi estis aflikta pentraĵo de la militista vivo : malbona lito, malbona manĝaĵo, malafablaj kamaradoj, penigaj deĵoroj, malfacilaj ekzercoj, turmentetoj, bernado(2), ktp.
La sola bona tempo kiun li havis dum la semajno estis kiam, dimanĉe posttagmeze, la regimenta muzikantaro ludis Florpoto, la prestiĝan polko-marŝon de Vilhelmo (H. G. V. S. L. D. R.).
Iun belan tagon, sinjorino Marteno ne plu sukcesis elteni ĝin. Ŝi vetruris per trajno kaj alvenis ĉe la kolonelo. La kolonelo ne maljuniĝis, sed li ankaŭ ne juniĝis.
Post tri kvaronhoroj da instiga peto, li fine lasis sin tuŝi kaj, kontraŭ ĉiuj instrukcioj, konsentis al duaklasa soldato Marteno ok tagojn da forpermeso.
Morgaŭon vespere, familia vespermanĝo kunigis la tri membrojn de la familio Marteno. La patro estis malpli senindulga je ĉi tiu horo. Sed estis la ĝustatempe !…
Antaŭ ol enlitiĝi, laŭ sia kutimo de nememorebla tempo, Sro Marteno sin apogis per la kubutoj sur la balkonon kaj ekbruligis sian pipon, sian bonan pipon. La patrino kaj la filo babilis en la malgranda salono.
- Do, diris la patrino, vi diras ke estas neniu rimedo por eliri el ĉi tiu terura regimento.
- Neniu, panjo, krom liberigigi aŭ fariĝi filo de vidvino…
- Filo de vidvino, vi diras ?
- Jes, panjo, filo de vidvino.
La patrino pripensas dum momento, poste abrupte :
- Ĉu vi multe korinklinas al via patro ?
- Tute ne, panjo, kaj vi ?
- Ho ! Mi !…
Kaj ŝi komencis tute disdegnan geston al la edzo. Poste ŝi daŭrigis :
- Nu, rigardu min.
Ĉe tiu momento, Sro Marteno sin trovis kliniĝanta tre antaŭen. Lia masocentro ne estis ekster la balkono, sed ĝi ne estis for de ĝi. Evidentiĝis ke la plej malgranda delokiĝo de la maso direkte al strato devis rezultigi unue la transkapiĝon, kaj poste la falon.
Sino Marteno ŝtelpaŝe alproksimiĝis, ekkaptis la malsupron de la pantalono de sia edzo, kaj puf !, sendis lin kuniĝi per la plej rekta vojo kun la objekton kiun li tiel atente konsideris sur la trotuaro.
Tiu ĉi movo estis efektivigata kun precizeco kaj vigleco, kiujn oni ne atendus de virino kun tia monduma aspekto.
Kiam Sro Marteno, post kompleta falo, trafis la asfalton, tio faris pum, la malsonoran kaj obtuzan bruon de viando kiu platiĝas, kaj preskaŭ samtempe alian bruon, klak, la sonon de pipo el sepiolito kiu rompiĝas.
Sro Marteno rompis sian pipon(3).
Juna virino kiu preterpasis tie, eliranta el la teatro, sin trovis tute ŝprucita de grizaj makuloj. Ĉar ŝi pretiĝis por forviŝi sian robon per sia naztuko, komplezema preterpasanto diris al ŝi :
- Ĝi estas cerbo, sinjorino, ĝi ne makulas. Lasu ĝin sekiĝi kaj morgaŭ per bona brosado, ĝi ne plu videblos.
La preterpasanto eraris pri tio. Homa cerbo enhavas (fosforhavan) grason kaj makulas ŝtofojn kiel ia ajn alia grasa korpo.
Dume, Sino Marteno kaj ŝia filo fulmrapide malsupreniris laŭ la ŝtuparo.
- Mia edzo, mia kompatinda edzo ! singultis la virino.
- Paĉjo, mia kompatinda paĉjo ! kriegis la filo.
Kaj la homamaso senĉapeliĝis, kortuŝita kaj respektoplena antaŭ ĉi tiu grandega kaj duobla doloro.
Dika kaj spirmanka kuracisto alkuris. Li konstatis la morton kaj prenis la nomon kaj adreson por povi enspezi sian malgrandan ĝenon la morgaŭon.
Estis bela entombigo, ĉi tiu entombigo de Sro Marteno. En uniformo, kun krepo ĉe la brako, skuita de konvulsiaj singultoj, la juna Marteno kape gvidis la funebrantaron.
- Kompatinda knabo, diris la homamaso.
Okazis malgrava juĝenketo kiu atribuis la morton de Sro Marteno al falo kaŭzita de apopleksia atako.
La filo de vidvino revenis al civila vivo, je plena malespero de la kolonelo kiu sentis fortan inklinon al Sino Marteno.
Malgraŭ mia vera simpatio por ĉi tiu vidvino kaj ĉi tiu orfo, mi ne kaŝos al vi ke la fazo de profunda funebro iom mallongiĝis.
Pli frue ol oni povus dece atendi tion, oni vidis ilin reaperi en la socio. Estas homoj kiuj valsus sur la Stikso.
Sed la plej amuza pri ĉi tiu tuta rakonto estas jena :
Sino Marteno, kun la konsento de sia filo, reedziniĝos. Ili ne pripensis, ĉi tiuj du bonvivantoj, ke Gastono, pro la reedziniĝo de sia patrino, ne plu estos filo de vidvino kaj ke oni revokos lin al la korpuso.
Kiel vi povas imagi, mi ja gardas min komuniki al ili ĉi tiun detalon. Kaj mi anticipe multe amuziĝas pri la kapo de la kompatinda Gastono.
1 Franca esprimo signifanta "koleriĝi".
2 Ĉikanado kiu konsistas meti iun en streĉatan kovrilon kiun oni plurfoje saltigas en la aeron. La vorto aperas esperante en la reta-vortaro.
3 Franca esprimo kiu signifas "morti".