L I B R O _ D U A _ 60a kaj lasta Aventuro.
Kiel Renardo, konfesinta al Belino, sin savis de la vimeno,
kaj kiel frato Bernarto, sankta viro, volis fari de li bonan mona?on.
Renardo, por pli bone sin konfesi anta? ol morti, petas ke almena? oni donu al li iun konfesprenanton. Grimberto tuj informigas Belinon; la bona mona?ejestro alveninta ricevas la konfesadon kaj fiksas la kondi?ojn de la pentopuno, proporcie al la graveco de la pekoj. Dum li konfesis lin, proksimi?is pasante frato Bernarto kiu alvenis de Grandmonto. Li renkontas sur sia vojo Grimberton kaj demandas al li tion pri kio li estis ploranta. "Ha ! Bela siro, mi ploras la malfeli?on de grandsinjoro Renardo kiun oni balda? pendumos; neniu maltimas paroli al la re?o por li. Li tamen estis kavaliro kun alta lojaleco, plena de afableco kaj de ?entileco. Pro la profunda funebro kiun skuas Grimberto kaj Dornarto la erinaco, Bernarto sentas sin kortu?ita pro kompato; tiel bone ke li iras trovi la re?on kun la intenco peti ke oni donu al li Renardon, por fari lin mona?on de sia domo.
Frato Bernarto estis la plej amata religiulo de monsinjoro Nobla. Vidante lin eniri, la re?o stari?as kaj sidigas lin apud si. Bernarto tuj petas al li la vivon de la kulpulo; sed Nobla, anstata? respondi, rigardas lin kun malkontenta mieno : "Ha ! siro, reparolas Bernarto, bonvolu konsenti pri mia peto; tiu kiu alglui?as al siajn ven?emojn, ne devas esperi iam vidi Dion, la patron. Se Jesuo Kristo pardonis sian morton, ?u vi ne malfermos vian koron al indulgo ? Kompaton ! Kompaton por la pekulo, se li reale estas tu?ita de la Diamo, kiel lia konfeso atestas tion. Ligu lian vivon al la amo kiun vi havas por mi; mi venis trovis vin nur por malhelpi lian mortpunon. Mi volas ordinigi lin mona?on, mi volas forvi?i liajn anta?ajn malbonagojn, fari lin subjekton de ?enerala edifado. Dio ne volas la morton de la pekulo, kaj tuj kiam li vidas lin pentantan, li donas al li la eternan savi?on".
Nobla a?skultas kaj sentas iom post iom sian rezolutecon mildi?i. Li ne volus rifuzi ion al Bernarto; li finfine transdonas al li la kulpulon, lasante al li liberecon disponi pri lin kiel li volos tion. Estas tiel kiel Renardo estis el?ovita el malliberejo. Oni instruis al li la regulon de la ordeno, oni vestis lin per la tola?oj de la abatejo, li fari?is mona?o. Dek kvin tagoj ne pasis, ke li vidis ?iujn siajn vundojn cikatri?intajn, kaj ke li fartis tiel bone kiel neniam. Oni estis edifita pro vidi lin tiel bone memori ?iujn artikolojn de la kristana doktrino, kaj plenumi tiel pie la devojn de bonega religiulo; ?iu frato amis kaj respektis lin. La ?efa zorgado de frato Renardo estis tamen ?armi kaj moki ilin ?iujn, per multe da hipokriteco.
Neniu homo diras ke li restis en la abatejo ?is la fino de siaj tagoj kaj ke oni sanktigintus lin se lia falsa devoteco ne estis malka?ita, post lia morto, al iu sankta kaj pia ermito kies Renardo pli ol unu fojon man?is la porcion da man?o. Aliaj diras ke, sekvante la diservon, la frato Renardo ne ?esis ofte pensi pri la belaj kokinoj kies la delikata graso emociis lin tiel bone. La ofte renovigita tento fine estis la plej forta; sed, danke al la sankta vesto kiun li surhavis, li sukcesis longtempe trompi la konfidon de la mona?oj. Tedadis lin fasti, vigli por nenion kapti, sekvi la kantojn de la diservoj anstata? kantigi grandsinjoron Tiselinon a? ?antekleron. Iam post la diservo kiun li tre devotege a?dis, oni ne miris vidi lin resti malanta? la aliaj, kun la nazo en lia breviero. ?e la eliro de la mona?ejo, li vidis eniri en la flegejon kvar belajn kaponojn kiujn Tiboto, ri?a bur?o de la apuda urbo, venis oferti al la abato. Frato Renardo promesis al si longue karesi per ili siajn lipharojn. "Vere, li diras al si, ?iuj tiuj homoj kiuj ?ure promesas abstinencon, ne iras kune kun mi". Dum la okazinta nokto, frato Renardo eliris el sia ?elo, ekvojis al la flegejo, trovis la lokon kie kaponoj gardis la esperon vivi ankora? kelkajn tagojn, strangolis ilin ?iujn kvar kaj komencis meti al si bonan guston en la bu?o per unu el ili. Poste, sen adia?i grandsinjoron abaton, li kunportis la tri aliajn kaponojn sur sia kolo, transpasis la ?irka?baritejon, ?etis sian frokon al arbustoj de la he?o, kaj balda? sin trovis meze de kamparo.
Tiel estas ke li estus revojanta al Mopertui kaj ke post longa neesto, li estus reveninta en siaj anta?aj bienoj. Lia reveno, oni aldonas, iom surprizis la bonan Hermelinan kiu jam konsideris sin vidvino; tiel bone ke ?i bezonintus sian tutan kapablon por kompreni la realecon de tiu neesperebla feli?o. Kelkaj kalumniantoj e? asertis ke ?i estis kontraktanta duan geedzecon kun la juna Ponceto, sia rekta kuzo, kiam Renardo forlasis la abatejon; kaj por reveni al Mopertui, la falsa religiulo surmetintus travestion de angla ?onglisto. Estas, inter ni, malbona kla?o kiu, beda?rinde, ne estis kontra?dirita; sed ne pla?u al Dio ke ni volus nigrigi la reputacion de iu bona sinjorino kies neniu, ?is tiam, ekpensis suspekti la patrina tenereco kaj la edzina fideleco !
Noto de la eldonisto : La beda?rinda legendo de la dua geedzeco de la pruda virino Hermelina kaj de la travestiado de grandsinjoro Renardo kiel ?onglisto devis aparteni al la tria kaj lasta libro de ?i tiu rakonto, kies ni trovis nur senkoherajn fragmentojn. Mi tuj diros ?i tie al vi kelkajn vortojn.
Ekde sia foriro el la abatejo de la Bernardanoj, Renardo havis grandan kialon por timi la ju?povon de la re?o, kaj ne plu a?dacis sin montri krom en trompa kostumo. La?vice li alivestis sin per la ?apo de la kuracistoj, la kapvesto de la ju?istoj, la bereto de la komercistoj, la mitro de la episkopoj, la ?apelo de la kardinaloj; li surmetis la talaron de la kuracistoj, la sutanon de la prepostoj kaj la livreon de la korteganoj; li adoptis la brustotola?on de la mona?inoj, la kufon de la bur?ino, la oran zonon de la landsinjorinoj. Fine, la maljuna poeto ?esigas la serion de siaj transformoj rakontante "kiel li fari?is imperiestro".
Sub ?iu el ?i tiuj novaj travestioj, la anta?a malamiko de Isengrino ankora? plenigas la mondon per la bruo de siaj grandfaroj. Li aspekte estis sagaca politikisto, sa?a moralisto, admirinda filozofo, homo de la bona Dio; reale li ankora? estis la granda tentanto, la granda hipokritulo, la granda malamiko de la paco, la granda ?urrompanto : tiel bone ke ?iam oni fine rekonis la pinton de lia longa vosto kaj kriis "Vulpo !" malanta? kaj anta? li.
Jen kial li hodia? ne plu a?dacas reaperi, kaj kiel en nia Francio oni neniam plu a?das paroli pri Renardo; a? li transpasis la montojn, a? li serioze promesis forlasi la mondon. Se tamen iu fine malkovrus lian rifu?ejon, ni insistege petegas lin averti nin por doni al ni la rimedojn por aldoni novajn aventurojn al tiuj kiujn ni ?us rakontis.
Last edited: 20/05/2019
Add a comment