L I B R O _ D U A _ 57a Aventuro.
Kiuj estis la osta?oj metitaj inter la manoj de la re?o,
kaj kiel estis nomumitaj la ju?istoj de la duelejo ?
La Re?o petis ke oni prezentu al li la garantiulojn, kaj ne volis indulgi iun. Isengrino donis pri la siaj Brunon la urso, Tiberton la kato, ?antekleron la virkoko kaj siro Kovardon la leporo. Renardo siaflanke elektis tiujn kies la sperto estis la plej konata : Brueman la ta?ro, Belacenton la apro, Dornarton la erinaco kaj sian kuzon Grimberton la melo. La batalo estis prokrastita ?is post dek kvin tagoj; Grimberto garantianta ke grandsinjoro Renardo aperos ?e la loko kaj je la difinita horo, por krevigi la orgojlon de Isengrino. "Nu, diras la re?o, ne revigligu la kverelojn; sed ke ?iu el vi kviete reiru al sia sinjordomo".
Renardo certe ne estis samforta kiel Isengrino; sed li majstris pli bone ?iujn sekretojn de la skermado, kaj tio decidigis akcepti la lukton. Se li estas la malplej forta, li estos la plej lerta. Li kapablos profiti de la intera?o, li retretos por malkovri sian kontra?ulon dum favora momento. Li elkonas la stumbligon, la francajn, anglajn kaj bretonajn lerta?ojn, la revenon, la subitajn kaj neatenditajn batojn. Pri Isengrino, li ne kredas bezoni trejnadon; certa pri sia bona rajto kaj pri la malforteco de Renardo, li iras trankvile dormi en sian sinjordomon, tamen malbenante la prokrastojn kiuj malfruigas la kvietigon de sia ven?o.
La templimo estis anka? uzita amba?flanke por la ser?ado de la plej bonaj armiloj kaj por la zorgado meti ilin en bonega stato. Isengrino dedi?as sian atenton al la ?ildon kaj la tunikon el felto. Li provas la gama?ojn, li elektas malpezajn kaj solidajn ?uojn. La bastono kies li uzos, estas tuberplena bran?o de mespilujo. Por laki sian ?ildon, li elektas la orru?an koloron. La amikoj de Renardo zorgis prepari lian armilaron : tio estis iu ronda ?ildo el flava koloro, iu mallonga kuto estanta apena? du ulnojn longa; feltaj ?uoj, iu tigo de kratago provizita de sia rimeno kiel bastono. Plie, ili zorgegis bone razi kaj tondi lin por lasi al lia kontra?ulo malpli da ekpreno. Kiam Isengrino vidis lin alveni anta? la kunigita kortumo, li eksentis grandan ?agrenon pro tio ke li ne povis, kiel li esperis, kruelece dis?iri lian ri?an felon; li ne degnis, pri si mem, forigi unu solan haron. Sed ke li moderigu sian malpaciencon, la lukto ne estos tiel facila kiel li plezuras kredi tion.
Oni vidis alveni anta? la barilojn, la prudan damon Hermelinan akompanita de tri lakeoj siaj filoj : Transhe?o, Renardelo kaj Virbran?o. ?iuj kvar direktis al Dio ardajn pre?ojn, genue petantaj al Li ke Li gvidu la brakon de Renardo kaj ke Li eksciu al li lerta?on por venkigi lin. Renardo, a?dinto de iliaj pre?oj, dankis ilin pro tio per la vo?o kaj per la gesto.
Damo Hersento estis samtempe genuinta en la oratorio kiun ?i starigis ?e la alia flanko. ?i kripostulis la helpon de la Sinjoro por ke Li ne lasu sian edzon reveni de la batalo, kaj ke la venko restu al sia kara amiko; ?i forgesis nek la deklarojn de unu, nek la maldiskreta?ojn de la alia, kaj se grandsinjoro Isengrino havas la plej malbonan, ne estas la sincera bur?a Hersento kiu aflikti?os pro tio.
Kiam la re?o Nobla vidis la homamason kunpremi?antan ?irka? la bariloj kaj la?tege petanta la komencon de la batalo, li alproksimigis Brizmaron kaj transdonis al li la oficon de ju?anto de la duelo; estas li kiu redaktos la ?urformulon, garantios la ta?gan kutimon kaj proklamos la gajnanton. Bri?maro digne plenumis sian servon : li unue elektis tri baronojn de nobla deveno por helpi lin per siaj opinioj. La unua estas la fiera kaj malmulte eltenanta Leopardo; la dua, Belacento kun impona irmaniero; monsinjoro Bruema, la ta?ro, estis la tria. Ili estis rigardata kiel la plej sa?aj de la ?eestantaro, kaj fakte neniu pli bone konis ?ion kio rilatas al la garantiuloj de batalo.
Last edited: 20/05/2019
Add a comment