L I B R O _ D U A _ 55a Aventuro.

Kiel Renardo estis, de ju?ado de la egaluloj, kondamnita esti pendigita.

Kiel li ne estis tia, kaj kiel li eniris en Mopertui.

 

 

Post esti serioze prezentinta kiajn estis la protestoj de Isengrino, de Bruno, de Tiberto, de Tiselino, de Froberto, de Druino, de ?anteklero, kaj de la sinjorinoj Pajnto, Korniko, kaj Paruo, la re?o sin direktante al la kunigitaj baronoj : "Estas nun al vi, li diras, por eldiri la verdikton de ?i tiu fama malbonfarulo, a? pli ?uste por decidi per kia turmento li devos morti". La respondo de la kortumo estis ke Renardo estis trafita kaj konviktita pri perfido, kaj ke nenio povis defendi lin kontra? la forkoj kiujn li meritis.

"Vi bone parolis, diras la re?o. Ke oni starigu la pendumilon ! Ni tenas la kulpulon, ne necesas ke li eskapu nin".

La pendumiloj estis starigitaj sur iu alta roko. Oni kaptis Renardon, oni devigas lin grimpi la deklivon. Kuintra?, la simio, pa?tas al li kaj per sia kruro vangofrapas al li la muzelon; la aliaj konkure ta?zas lin kaj pelas lin. Kovardo, la leporo, ?etas al li ?tonon, sed de malproksime kaj kiam li estas jam preterpasinta. Beda?rinde por li, Renardo, ?us turninte la kapon, vidis lin, kuntiris la viza?on kaj Kovardo tiom timis ke li sin ka?is sub iu he?o kaj ne plu reaperis. Li volis, li diris, de tie rigardi la ekzekuton pli la? sia pla?o. Por Renardo, ?e la momento kiam li atingis la pendumilojn, li sin helpis per la elturni?o kiun li tenis kiel rezervon, li sciigis ke li devas fari gravajn revelojn. La re?o ne sukcesis eviti a?di lin.

"Siro, li diras, vi faris kapti min kaj enkatenigi; vi decidis ke mi estos pendigata. Mi estas, mi agnoskas tion, granda pekulo, sed vi ne volus forpreni de mi la rimedojn repacigi min kun Dio. Permesu min soldati?i por la krucmilito; mi forlasos la landon, mi vizitos la Sanktan Sepultejon. Se mi mortus en Sirio, mi estus savita, kaj Dio rekompencus vin, pro esti reveniganta min en lia graco". Dirante tion, li iras fali al liaj piedoj, kaj la re?o ne sukcesas sin reteni esti tre kortu?ita.

Grimberto venante helpi sian karan kuzon : "Siro, mi garantias por Renardo anta? vi; defendu lin kontra? la mortpuno, kaj neniam li dama?os vin a? aliajn. Disponu, por Dio, pri via barono la? via bonvolo ! Se li estas pendigita, kia malhonoro por lia tuta idaro ! Kaj vi scias tion, ?i devenas el alta sango : kiom da servoj vi ne ankora? povas atendi de ?i ! Vi bezonos, anta? ses monatoj, bravan soldaton : lasu Renardon iri transmaren; je via unua alvoko li revenos.

"Tute ne, respondis Nobla, ?ar la kutimo de la krucmilitistoj estas reveni pli malbona ol kiam ili foriris. E? tiuj kiuj estis el la plej bonaj ?e la iro, estas malbonaj ?e la reveno. - Nu ! Siro, li ne revenos, sed je la nomo de la ?ielo, ke li foriru !"

Nobla tiam turnante sin al Renardo : "Ha ! Malbona estulo, ?iam for de la honesta vojo; ?u vi ne centfoje meritis la ?nuron kiun oni pretigis por vi ? - Dankon, kompleza re?o, kriis Renardo. Ricevu mian fidon : neniam mi estos la okazo de protesto. - Mi ne devus kredi vin; sed mi atestigas ?iujn sanktulojn de Bet-Le?emo, ke se mi denove a?das malbone paroli pri vi, nenio garantios por vi kontra? la torturo."

Renardo klare komprenas ke la re?o lasas al li vivon; sed Nobla faras e? pli; li etendas al li la manojn kaj relevas lin. Oni alportas la krucon; estas Bruno kiu, malla?dante la malfirmecon de la re?o, alkro?as ?in al li sur la ?ultro. Aliaj baronoj, ne malpli malkontentaj, prezentas al li la skarpon kaj la pilgrimbastonon.

Jen do Renardo, kun enmane pilgrimbastono el frakseno, la skarpo ?irka? la kolo, la kruco sur la ?ultro. La re?o deklarigas lin al tiuj kiuj kondamnis lin, ke li gardas kontra? ili nenian malbonan volon; li estas (almena? li diras tion) rezoluta ?esigi la vivon de malbona knabo; anta? ?io, li volegas la savi?on de sia animo. ?io kion oni petas al li, Renardo senhezite konsentas tion; li disi?as de ?iu el la baronoj kaj pardonas ilin. La nona horo alvenis kiam li forlasis la kortumon.

Sed tuj kiam li sentis sin libera kaj kiam li metis murojn kaj ?irka?baritejojn inter la baronoj kaj li, sia unua zorgo estis spiti tiujn kiujn li ?us kvietigis per sia pentado; li esceptis nur monsinjoron Noblan. ?i tie, mi ne devas preterlasi ke anta? ol foriri, li trovis en la ?ardeno de la palaco, sinjorino Fiera la re?ino, kies granda estis la beleco, la ?entileco. "Grandsinjoro Renardo, ?i diris al li, pre?u por ni transmare, ni pre?os ?i tie por via reveno. - Damo, eligis Renardo sin klinante, la pre?o venanta de supre estas la plej valora afero en la mondo; feli?a tiu por kiu vi pre?as ! Li havos grandan ka?zon por vivi en ?ojo. Ho ! kiel mi feli?e plenumus mian pilgrimadon, se mi kunportus en Sirion garantia?on de via amikeco !"

La re?ino tiam deprenis la ringon de sia fingro kaj anta?tenis ?in al li. Renardo apena? zorgis danki ?in pro tio, sed diris inter siaj dentoj : "?i tiu ringo, mi redonos ?in kontra? nenio en la mondo"; kaj, sur?ovinte ?in sur sia fingro, li ricevis, kiel oni vidis tion, la adia?on de la tuta kortego kaj pikis per spronoj. Li balda? estis apud la he?o kie timo ankora? retenis grandsinjoron Kovardon, la leporon; Kovardo, vidante sin malkovrita kaj ne a?dacante provi fu?i, diras al li per tremanta vo?o : "Grandsinjoro Renardo, Dio donu al vi bonan tagon ! Mi estas tre kontenta revidi vin bonstatan, estis granda aflikto por mi, la problemoj kies oni ?ar?is vin anta? momento. - Vere, Kovardo, nia problemo afliktis vin ! Ah ! Dio mia, la bona animo ! Nu, se vi kompatis nian korpon, mi estas feli?a povi frandis la vian". Kovardo a?das tiujn ?i terurajn parolojn; li volas eskapi, estis tro malfrue. Renardo ekkaptis lin per la oreloj : "Damne, siro Kovardo, vi ne iros pli for sole; vi venos kun mi, vole nevole; mi volas prezenti vin ?i-nokte al miaj infanoj kiuj ?oje festos vin". Kaj dirante tion, li svenigas lin per bato de sia pilgrimbastono.

Poste li repa?is kun sia malliberulo; li grimpis monton de kie oni supervidis super la valeton kies la re?a kortego plenigis la spacon. De tie, li kontemplas tiujn kiuj ?us kondamnis lin, kaj murmuretis kontra? la malfirmeco de Nobla; li eligas grandan krion por altiri la ?eneralan atenton, kaj tuj malkudrante la krucon kiun oni alkro?is al li. "Siro re?o, li diras, reprenu vian ?ifonon, kaj Dio malbenu kiu embarasis min per ?i tiu pilgrimbastono, ?i tiu skarpo, kaj ?i tiu tuta ?ifonaro. Li ?etas al ili la pilgrimbastonon, la skarpon kaj la krucon, anta?tenas al ili la lastan kaj reparolas : "A?skultu, siro re?o, mi estas reveninta el Sirio kie mi iris la? viaj ordonoj. La sultano Noradin, vidante min tiel bonan pentofaranton, petas al vi savon por mi. La malpiuloj tiom timas vin ke ili ekforkuras tuj kiam oni prononcas vian nomon". Dum li havas plezuron tiel moki ilin, grandsinjoro Kovardo faras siajn disponojn, eskapas, kaj metanta longan distancon inter Renardo kaj si, reiras al la lokoj kie la kortumo kunsidis. Li alvenas kun la flankoj rompitaj, la ha?to dis?iretita; li sin ?etas al la piedoj de la re?o, rakontas anhelante la novan malbonfaron kies ne multe mankis por ke li estu viktimo. "Granda Dio ! ekkrias Nobla, ve al mi esti kalkulanta kun la pento de tiu senhonora fripono. Ek, baronoj ! Kuru al li, kaj se li eskapos, mi ne pardonos al vi tion dum mia vivo. Mi konsentas liberecon kaj noblecon al ?iuj infanoj de tiuj kiuj alportos lin al mi".

Necesis tiam vidi pelmele ekrajdi ?evalon kaj piki per amba? spronoj, siro Isengrino, Bruno la urso, Tiberto la kato, Belino la ?afo, Senhara la rato, ?anteklero la virkoko, la Pajnto kokino kaj ?iaj fratinoj, Ferumanto la ?ar??evalo, Ronjauso la laniario, Blanketa la kapreolo, Tiselino la korvo, Froberto la grilo, ?askuranteto la furo, Belacento la apro, la Bruema la virbovo, Bri?maro la cervo, kaj Posttempa la heliko, komisiita kunporti la oriflamon kaj montri al ?iuj la vojon. Renardo vidas ilin alkuri kaj facile rekonas la disvolvitan standardon. Sen perdi momenton, li sin ?etas en groton; la malamikaj batalionoj sekvas lin de proksime, li jam a?das la venkokriojn ?irka? li. "Damnita rufulo ! Viaj kruroj ne savos vin, ne estas muroj, ?irka?baritejoj, fosa?oj, densejo, barilo, kastelo, ?efturo a? fortika?o kiu ?irmos vin". Premegata de ekstrema laceco, ?a?mo kovras al li la bu?on, kaj lia felo ne plu estas ?irmata kontra? la mordo de la plej ardaj. Tio estas fininta; oni balda? fermos al li la retiri?on kaj retenos lin malliberan. Sed ?e tiu momento, li malkovras la supron de Mopertui kaj tiu vida?o reviglas siajn esperojn : li faras lastan strebon, fine atingas ?i tiun azilo, nepenetrebla por ?iu alia. Nu, e? se Nobla sie?as tie; li pasigos plurajn jarojn anta? ol frakasi la pordojn. Renardo havas provianton por longa tempo; li atendos tute la? sia pla?o tiujn kiuj persekutas lin. Lia edzino kiu honoras lin kaj respektegas lin, avertita de la kornoj de la re?a armeo, venis akcepti sian noblan edzon ?e la unua enirejo kun la kompanio de liaj tri filoj Transhe?o, Virbran?o kaj Rovelo (iuj nomas ?i lastan Renardelon). Li tiam estas ?irka?ata, karesata, kisata. Oni ekzamenas liajn krudajn vundojn, oni lavas ilin per blanka vino; poste oni sidigas lin sur ?velmola kuseno. La vesperman?o estas servata, nur Kovardo mankis en la festo; sed grandsinjoro Renardo estis tiel laca, ke li nur apena? kapablis man?i la fileon kaj la vostobazon de kokino. La morga?on, oni sangeltiris kaj surmetis kupojn al li; kaj kelkaj tagoj sufi?is por redoni al li liajn anta?ajn fortojn kaj la plej bonan sanon.

 

Noto de la eldonisto : Ni ne sekvos la maljunan poeton ?e la sie?o de Mopertui, entreprenita de la armeo de la re?o. ?i tiu parto de la rakonto prezentas nenian memorindan incidenton. La re?o Nobla estis devigita forpermesi ?iujn siajn baronojn kaj retiri?i, post esti pli ol unufoje, surprizita de la sie?atoj; kiel la imperiestro Karolo la Granda, kiam li iras liberigi la dek du Senjorojn en la ?esto de Johano de Lansono.

Ni preferas da?rigi la alian rilaton kiu donas kiel konkludo de la ju?o la batalon en turnirejo inter Renardo kaj Isengrino.

Last edited: 20/05/2019

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment