L I B R O _ D U A _ 51a Aventuro.
Kiel Renardo renkontis Druinon, kaj kiel bonfaro kelfoje perdi?as.
Pli gaja, pli volanta ol neniam, Renardo post kelkaj tagoj de tiam, eliris el sia kastelo, kaj balda? sin trovis anta? ?erizujo plenplena de la plej belaj ?erizoj. Sur la arbo estis pasero saltadanta de bran?o al bran?o. "Bonan apetiton, amiko Druino, diras al li Renardo. ?u vi ne estas feli?a meze de tiuj belaj fruktoj ? - Ili estas bonegaj, respondas al li la birdo, sed mi satas de ili, kaj mi lasas ilin al vi, grandsinjoro Renardo, se vi ne disdegnus ilin. - Necesus unue atingi ilin, kaj mi ne kapablus fari tion. Transdonu al mi kelkajn el ili, mi petegas vin, por ke mi povu almena? ju?i pri ilia gusto. - Kion, ?u miaj grandsinjoroj vulpoj man?as ?erizojn ? Diras Druino, mi ne kredis tion. Mi tuj sendos ilin al vi, tiom kaj tiom kiom vi volos. - Dankon, frato, respondas Renardo, almena? kiam mi tenos ilin".
Druino ?etas al li nodo da tri ?erizoj, kaj Renardo plezure man?as ilin. "Aliajn, kara Druino mia ! Mi trovas ilin bonegajn, vere". Kaj la birdeto plenigas siajn flugilojn per ili. - ?u vi ankora? deziras ilin, grandsinjoro Renardo ? - Ne, dank'al Dio, mi ne plu malsatas".
"Sed grandsinjoro Renardo, reparolis Druino, se vi volas danki min por la ?erizojn kiujn mi plukis por vi, vi certe a?skultos min dum momento, ?u ne ? - Mi a?skultas vin, amiko. - Vi multe vidis, multe voja?is; vi memortenis belajn sekretojn; sed mi ne scias, ?u vi bonvolas sciigi vian sciencon al magravaj homoj kiel ni. Mi konfesas ke tiumomente mi plejforte bezonus ?in". Renardo respondis : "Mia eta Druino, post la ?entileco kiun vi ?us faris al mi, mi havas nenion por rifuzi al vi, krom kiel vi bone pensas, mian malbonon. Nu, pri kio temas ? - A?skultu min, grandsinjoro Renardo, mi havas ?i tie, apud mi, na? paseridojn kiuj ?iuj estas pli malpli afekciitaj de podagro, kaj mi sentas grandan doloron. - Rekura?i?u, diras Renardo, ?ar nenio estos pli facile por mi ol kuraci ilin, mi volas diri tute resanigi. Vi scias ke mi lo?is du jarojn transe de la montoj, en Romo, en Apulio, en Toskanio, en Armenio; mi kvarfoje transpasis la maron, kaj mi da?rigis ?is Konstantinopolo por trovi la kuracilon kiu ta?gis por la malsano de la re?o Nobla. Mi voja?is en Anglio, mi vizitis la landon de la Ir?asoj kaj de la Eskotoj. Mi tiom faris ke mi resanigis la re?on, kaj estas rekompence por ?i tiu grava servo, ke li donis al mi la postenon de la kastelmastro de ?i tiuj landoj.
"Nu ! Diru al mi kiel miaj infanoj povos resanigi. - Kara Druino mia, necesas bapti ilin; tuj kiam ili fari?os etaj kristanoj, ili ne plu sentos podagron. - Mi tre volonte kredus tion, respondas Druino; sed necesus pastro, kaj mi tute ne konas iun el ili. - Pastro ? diras Renardo, kaj mi, ?u do mi ne estas li ? - Pardonu min, siro kastelmastro, mi ne sciis tion. Sed ?u vi bonvolus bapti ilin ? - Jes, sendube; kaj unue, mi donas al la pleja?a la nomon de Lienarto; ni poste zorgos pri la aliaj. - Jes, jes ! diras Druino, la pleja?a unue, li estas la plej malsana".
Li tiam revenas al la nesto, eltiras el ?i la plej fortan el siaj infanoj kaj ?etas ?in en la brakojn de Renardo kiu tuj metas ?in en la ombron de sia korpo. Druino reiras al la nesto, prenas la aliajn kaj ?etas ilin la?vice al la malbona kleriko kiu faras ilin kristanojn sammaniere. "?efe, diris la konfidema Druino, bone baptu ilin. - Estu trankvila, mi certigas vin ke en la estonteco ili ne plu havos podagron kaj ne riskos malbone fali desupre".
Dume Druino rigardis de iu flanko al la alia, ?i vane saltadis de bran?o al bran?o, ?i ne revidis sian familion. La timeto ekkaptas lin : "Renardo, Renardo ! Kie estas miaj filoj ? Mi ne vidas ilin, kie vi retenas ilin ? ?u vi forrabus ilin ? - Mi diras al vi ke ili estas en sekura loko. - Ha ! Renardo, mi petegas, montru ilin al mi; Renardo, kie estas miaj infanoj ? - Ili ripozas tie. - Ha ! Kruelulo, vi forman?is ilin. Vi man?is miajn filojn ! - Hej ! Ne. - Vi man?is ilin, perfidulo, kaj jen kiel vi rekompencis min ! - Sed vi frenezas, Druino; viaj filoj ekflugis. - Beda?rinde ! Ili ne ankora? havis plumojn. Renardo, en la nomo de Dio kiu ne mensogas, garantidonu al mi vian fidon, ke ili vivas. - Ho ! Per mia fido, mi bonvolas. - Beda?rinde ! Kio estas ?uro por vi ! Vi ne timas la ?urrompon. Ho ! Kiel mi ?atus frapi vin, krevigi al vi la okulojn ! - Nu, malsupreniru, provu. - Ne. - Kaj kial ? - ?ar mi ne plu povas kaj ne plu volas tion. Sed Renardo, sincerece, diru al mi, kion vi faris per miaj paseroj ? - ?u vi volas nepre scii tion ? - Jes, per la nomo de Dio ! - Nu ! Per la nomo de mi, mi man?is ilin. - Ve ! - Vere. ?u mi ne promesis resanigi ilin ? Mi faris tion, ilia podagro tute forpasis, mi e? diros al vi pli bone : mi volintus ke tiel tenera patro ne estu plu longe apartigita de siaj infanoj".
Post ?i tiuj kruelaj paroloj, Renardo malproksimi?as kaj Druino restas sola lamentante : "Ha ! Dol?aj infanoj, kian beda?ron mi devas travivi pro via morto ! Estas mi kiu transdonis vin; sen mi vi ankora? vivus. Ah ! Mi ne volegas resti post vi". Li tiam lasas sin fali de la arbo, kiel ?e ni mem homoj, tiuj kiuj pro malespero, sin de?etas de la supro de sia domo; la herbo ricevis ?in svene, senigita de sento. Kaj kiam li rekonscii?is, estis por denove lamenti, frapi sin ?e la flankoj per sia beko, el?iri al si la plumojn unu post la alia. Subite venis al li iomete da espero kiu redonas al li sian kura?on. Se li povus trovi ven?anton ! ?i tiu penso decidigas lin ne morti; li riparis la malordon de siaj flugiloj kaj faras la decidon voja?i ?is kiam li renkontos la ?ampionon kiu prenos la regadon de lian kverelon.
Last edited: 20/05/2019
Add a comment