L I B R O _ D U A _ 42a Aventuro.
Kiel la re?o Nobla duafoje sendas Tiberton, la katon, kunvoki Renardon;
kaj pri la musoj kiuj ne trapasis la gor?on de Tiberto.
Oni tiam povintus vidi la re?on Noblan rori, hirtigi sian teruran krinaron kaj bati al si la flankojn per sia potenca vosto, ?urante per la koro, la vundoj, la sango kaj la morto de Dio. "Bruno, li diras, la abomena kaj malica rufulo kiu malbone traktis vin, ne plu devas atendi koncedon; la plej gravaj turmentoj estos ankora? tro dol?aj por li. Mi faros de tio tian justecon ke oni longatempe parolos pri tio tra la tuta Francio. Kie vi estas, Tiberto la kato ? Iru tuj trovi Renardon; diru al tiu mal?atinda rufulo, ke li estu senprokraste venanta fronti mian kortumon, kaj ke li zorgu preni kun li ne dosieron ?ar?itan per oro kaj per ar?ento por disdoni, ne da belaj predikoj por disdiri, sed la vimenon kiu utilos por pendumi lin".
Se li estus libera por rifuzi, neniu vidus Tiberton sur la vojoj; sed ne estis ekskuzo por montri; necesas vole nevole ke la pastro iru al la koncilio. Tiberto adia?inte trairas valon kiu kondukas lin al arbaro, kutima restadejo de grandsinjoro Renardo. Malkovrante la kastelon de Mopertui, lia unua penso estis por Dio kiun li pie postulis, poste li pre?is al Sankta Leonardo, patrono de la malliberuloj, protekti lin kontra? la malbonaj lerta?oj de Renardo. Iu afero pliigis lian maltrankvilon : kiam li estis fraponta sur la pordon, li vidis transflugi de iu abio al plej proksima frakseno la birdon de Sankta Marteno, la korvo. "Dekstren, dekstren !" li kriis al li; la alia da?rigis sian flugadon maldekstren. De ?i tiu malgaja anta?signo, Tiberto konkludas ke li estis minacata de grava malfeli?o, kaj tio for?ovis el li la deziron eniri en la domon de Renardo. Sed kiu kapablas eviti sian destinon ?
Vokante do de ekstere : "Renardo, sinjoro kamarado Renardo, ?u vi estas tie ? Respondu al mi. - Jes, diras al si mem Renardo, kaj por via malbona aventuro". Poste la?tigante la vo?on : "Welcome, Tiberto, estu bonvena, kvaza? vi alvenus kiel pilgrimanto, de Romo a? de Sankta Jakobo, iun tagon de Pentekosto. - Ne ven?emu kontra? mi, kamarado, kaj ne ju?u pri miaj sentoj, la? tio kion mi estas komisiita diri al vi. Mi venas je la nomo de la re?o kiu malamas vin kaj minacas vin. ?iu en la kortego plendas pri vi, Bruno kaj Isengrino anta? ?iuj. Vi havas apud Nobla nur unu defendanton, li estas via kuzo Grimberto. - Tiberto, respondas Renardo, la minacoj ne mortigas, ke ili akrigas siajn dentojn sur mi, mi ne vivos unu tagon malpli. Mi vere asertas iri al via kortumo; tie mi vidos kiu volos protesti kontra? mi. - Vi faros kiel sa?ulo, bela siro, kaj mi konsilas tion al vi kiel amiko. Sed mi rapidegis kaj mi ekkonscias ke mi malsatmortas; mi havas pro tio la lumbon rompitan; ?u vi ne havus por doni al mi iun kaponon a? kokinon ? - Ha ! Vi petas pli ol mi povus proponi al vi, kamarado Tiberto, kaj vi volas sendube elprovi min. ?io kion mi povus trovi por vi, estus ratoj, musoj, sed tre grasaj musoj, vere. Vi ne volus tion. - Kion ! Musoj ? Mi plezurege prenus tion. - Ho ! Ne, tio estas tro malgranda man?a?o por vi ! - Mi povas certigi vin, Renardon, ke se mi a?skultus mian guston, mi ne vivus per io alia. - Tiuokaze, mi povas doni al vi pli ol vi certe man?os tion. Mi kuni?as kun vi, kaj vi devos nur sekvi min".
La bezono sendube perdigis tiun tagon, la memoron al Tiberto; li ne plu suspektis pri perfida?o, kaj sekvis obeeme Renardon ?is la pordoj de najbara vila?o kies ?iuj kokinoj trapasis de longe tra la kuirejo de Hermelina. "Nun, li diras al Tiberto, ni nin ?ovu inter ?i tiuj du domoj; ni alvenos ?e la pastro, lia grenejo kiun mi konas, estas provizita per tritiko kaj aveno, la musoj trovas tie gastaman tablon. Lastfoje kiam mi skoltis tie, mi grandkvante kaptis tion kiun mi duone man?is surloke, mi metis la aliajn en provizoj. Kaj jen la truo kiu donas enireblecon, trapasu kaj regalu vin".
Tio ?io estis el la invento de Renardo. La pastro havis nek tritikon nek avenon, tute kontra?e ?iu en la vila?o plendis pri lia malbona edzino kiu faris lin patro de Marteno de Orleano. ?i tute ruinigis la kompatindan viron; el lia tuta brutaro restis nur unu virkoko kaj du kokinoj kies Renardo sin bone detenis alproksimi?i, ?ar la bela Marteno kiu jam havis kronon de mona?o(1) (pli poste li devis havi la kordonon(2), metis en la truon du ma?kaptilojn por preni Renardon. Digna filo de pastro kiu metas sian studon por gvati katojn kaj vulpojn !
"Ni do iru gvati ! diras Renardo vidante lin iomete heziti. Anta?eniru, Dipatrino, kiel vi fari?is peniga; iru, mi atendos vin ?i tie. Tiberto, ekscitata per ?i tiuj paroloj, ek?eti?as, sed tuj rekonas sian malsa?on, ?ar li sentas sin kaptata ?e la gor?o kaj premata de vigla ma?kaptilo. Ju pli li tiras, des pli li strangolas. Dum li klopodis eskapi per vanaj provoj, Marteneto alkuras. "Stari?u ! Stari?u ! li tuj krias, ek, bopatro ! Patrino mia ! Helpu ! Lumon ! Alkuru al la aperturo, la vulpo estas kaptita".
La patrino de Marteneto, unua elliti?inta, rapidas lumigi kandelon, kaj per la alia mano prenas sian ?pinbastonon. La pastro sekvas, sen preni la tempon surmeti talaron, tiel bone ke la kompatinda Tiberto ricevis provizon da pli ol cent batoj. Estas kverelo inter la pastro, la pastrino a? ilia filo, por scii kiu batos lin. Fine, perdanta ?ian paciencon, Tiberto vidante la mona?ejestro apud li, kolere sin ?etas kun ungoj kaj dentoj anta?e, al unu el liaj vangoj kiun li mordas ?is forpreni pecon. La pastro eligas krion de suferego, la virino volas ven?i al li, la kato sturmas al ?i kaj traktas ?in preska? tiel malbone. Je la akraj krioj kiujn ?i eligas, Marteneto revenas apud siaj karaj parencoj, sed Tiberto, ade laborinte, sukcesas ron?i la ma?kaptilon kaj fu?as dra?ita, vundita, sed ven?inta kontra? siaj turmentistoj. Kial li ne povas anka? sin ven?i kontra? Renardo ! Sed tuj kiam la perfidulo vidis Tiberton en la kaptilo kaj Marteneton alarmkriantan , li revojiris al sia lo?ejo. "Ha ! Renardo, diris Tiberto, ke Dio neniam kompatu vin ! Koncerne min, mi meritis ?iujn batojn kiujn mi ?us ricevis. Kiel mi povis ankora? lasi min trompi de tiu fetora rufulo ? Almena?, vi, kruela pastro, vi memoros min. Ke Dio povu doni al vi malbonan logejon, malmultan panon, kaj fine la kompanion de la diabloj ! La spuro de miaj ungoj restos sur via malbela viza?o, kaj pri via digna filo, mi deziras al li neniam havi denaron en la monsaketo kaj forlasi sian abatejon kiel refalinto, por esti kondukata per la forkoj kiel ?telisto".
(1) Parta kalveco kiu memoras la mona?an tonsuron.
(2) ?nuro uzata por teni la sutano ?e la talio.
Last edited: 20/05/2019
Add a comment